Trafe al celo

Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 1: Paroliga metodo kun ekzercaro. — Braziljo: Unio Planeda; BEL, 2008. — 152 p., il.; disko.

Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 1: Paroliga metodo kun ekzercaro. Gvidlibro por instruistoj. — Braziljo: Unio Planeda; BEL, 2008. — 166 p., il.; disko.

Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 2: Paroliga metodo kun ekzercaro. — Braziljo: Unio Planeda; BEL, 2010. — 178 p., il.; disko.

Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 2: Paroliga metodo kun ekzercaro. Instruista gvidlibro. — Braziljo: Unio Planeda; BEL, 2010. — 184 p., il.; disko.

La lernolibroLa unua lernolibro kaj gvidilo por instruistoj, eldonita en Brazilo en 2008, la unuajn interesatojn atingis dum la Bjalistoka UK. Granda formato kaj la aspekto de la libroj tuj memorigis la kutimajn lernolibrojn kiujn oni uzas en lernejoj por instrui fremdajn lingvojn.

Efektive, la celo de la aŭtoro, sperta brazila lingvoinstruisto Josias Barboza, estis produkti instrukompleton kiu plibonigus la efikecon de la instruado kaj plialtigus la prestiĝon de Esperanto en lingvolernejoj. Nun jam ekzistas du volumoj kun akompanaj sondiskoj kaj du gvidlibroj por instruistoj kun lumdiskoj kaj elŝutebla helpoteko kiu prezentas bildojn kaj ekzercaron.

La lernolibro por gelernantoj estas samtempe ankaŭ ekzercolibro: oni povas rekte tie respondi demandojn, solvi taskojn, eĉ desegni. Esperanto por lernejaj klasoj celas instrui verajn komencantojn, sed la tuta enhavo estas destinita por proksimume 150 horoj da lernado, do ĉe la fino de la dua volumo oni atingas la nivelon B2. Ĉar la ĉefa celo estas tuj paroligi homojn, en la lernolibro abundas dialogoj, desegnaĵoj, bildoj kaj ekzercoj por ripetado polurante la prononcadon.

Ĉe la fino de la lernolibro estas laŭpaĝa vortlisto, kaj lernanto povas tuj noti la tradukon de novaj vortoj al nacia lingvo aŭ priskribi novan vorton en Esperanto. Aperas iom da gramatiko en partetoj nomataj “gramatikaj gutoj”, sed ili nur donas ĉefajn indikojn, kaj la ĝenerala metodo por lerni la internacian lingvon restas paroliga. Iom ĝene aspektas la uzado de punkto por montri la apartajn radikojn ĉe la vortofarado aŭ indiki la prefiksojn, sed aliaflanke tio helpas al lernantoj kompreni, kiam vorto estas kunmetita kaj deĉifri ĝin. Ĝenerale la aŭtoro fidas je inteligenteco de la lernantoj, ĉar ofte la lernantoj aŭ devos diveni la signifon de frazo logike aŭ demandi la instruiston, sed demandi en Esperanto.

DiskoPor ekzerci tre bone helpas ankaŭ sondiskoj, ĉar kutime komencantoj dum lecionoj aŭdas nur sian instruiston kaj ebleco sperti diversajn voĉojn estas tre bonvena. Ne ĉiam la voĉoj de la sondisko prononcas perfekte, sed eĉ tio estas bona sperto, ja en Esperantujo ankaŭ ni apudas diversajn, kelkfoje ne tre klarajn parolmanierojn, kaj gravas ilin kompreni.

Samtempe kun la instruado de la lingvo estas prezentitaj ĉefaj scioj pri Esperanto, kulturo kaj komunikado. La formato de la libro tre bone konvenas por fari kopiojn, se ne ĉiu lernanto komence povas havi la propran ekzempleron. La aŭtoro pripensis ankaŭ tion kaj en la reta paĝaro www.lernejajklasoj.net (parto “Servoj”) li disponigis por senpaga elŝuto printeblan elĉerpon de la komencaj ok paĝoj de ambaŭ porlernantaj libroj.

La instruista gvidlibro donas multajn utilajn ĝeneralajn konsilojn kiel organizi la kurson, kaj detalajn indikojn kiel uzi lernomaterialon dum la leciono. Tio povas esti tre utila kaj kuraĝiga por tiuj, kiuj nur komencas instrui, sed ankaŭ multe helpas al spertuloj. Simboloj kiuj indikas, ĉu ekzercojn atente aŭskulti, ĉu legi, ĉu skribi, ankaŭ estas utilaj kaj ŝparas tempon. La gvidlibro havas marĝenojn kie jam estas utilaj konsiloj de la aŭtoro, kaj ankaŭ la instruisto povas enmeti siajn proprajn notojn. Estas ankaŭ indikita, pri kiu paĝo de la lernolibro temas, do instruisto havas ekzaktan kopion de la lernolibro, nur por oportuno la ekzercoj estas tuj ĉe la materialo de la leciono, ne en la aparta ekzercaro kiel en lernolibro.

La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.

La granda laboro, farita de Josias Barboza kaj de la teamo kiu helpis lin, atingas la celon: la instrukompleto estas vere valora kaj altnivela. Tre pozitive ĝin taksis spertaj esperantistoj kiel Katalin Kováts, Renato Corsetti, Stefan MacGill, Kurt Fischer; kaj nun al multaj esperantistoj, kiuj instruas la lingvon, restas aldoni Esperanto por lernejaj klasoj al sia trezorejo. Des pli bone kaj celtrafe estus, se eblus aĉeti la librojn kaj per ili ekinstrui la grupon.

Gražina Opulskienė (Litovio)

La Ondo de Esperanto. 2011. №8–9 (201–202)


Recenzoj | Hejmo