Pri terminologio en Esperanto

Blanke, Wera. Pri terminologia laboro en Esperanto: Elektitaj publikaĵoj / Red. Detlev Blanke. – Nov-Jorko: Mondial, 2013. – 330 p.

Wera Blanke

Ne tro abundas en la Esperanta libra merkato libroj, kiuj serioze kaj profunde okupiĝas pri la terminologiaj agadoj en Esperanto. Tial mi tenas kun nekaŝata ĝuo la libron de Wera Blanke, kiu estas konata laborantino sur ĉi tiu kampo. Temas pri la riĉa kolekto de ŝiaj verkoj pri ĉi tiu sfero ellaboritaj dum la jaroj, el kiu lerta redaktado faris interesan monografion.

La libro enhavas, krom la enkonduka ĉapitro de la redaktinto, Detlev Blanke, sume ok ĉapitrojn (partojn):

En la ĉapitro I, “Faka apliko kaj terminologio”, la aŭtorino prezentas argumentojn pri la neceso de faklingvo ĝenerale kaj en la planlingvo speciale, kritikeme taksante la rolon de la ĝisnunaj lingvaj institucioj en Esperanto. La ceteraj subĉapitroj rigardas al la evoluo de la faka lingvo en Esperanto, la plej gravaj fakaj Esperantaj revuoj kaj organizaĵoj, pioniroj de la faka lingvo, aplikado en Interreto. Tre interesaj partoj estas, kie estas analizata la problemo, kiomgrade oni rigore normigu la faklingvon kaj ĉu oni pli preferu prilaboradon de faktekstoj aŭ de fakvortaroj.

“La terminologio-scienco kaj lingvonormigo: signifo kaj planlingvaj radikoj” estas la ĉapitro II. Tie estas pruvita neceso de normigado ankaŭ en la faka lingvo, la leganto povas ankaŭ retrorigardi en la historion, vidi la plej gravajn pionirojn ĉi-kampe (E. Wüster, E. Drezen k. a.), provoj starigi Esperantajn terminologiajn organizaĵojn. Videblas ankaŭ, ke la Esperanta terminologia agado ne estas plene izolita disde similaj agadoj en etnaj lingvoj.

En la ĉapitro III, “Principoj de termino-kreado”, kiel la titolo sufloras, estas studata procedo de la estigo de terminoj. Ne estas prezentata nur teorio, sed ankaŭ praktikaj paŝoj de la terminologia laboro: (1) limigo de la fako, (2) kolektado kaj analizo de fontmaterialoj, (3) sistemigo, klasifikado, (4) difinado kaj (5) nomado. Ankaŭ ceteraj subĉapitroj prezentas interesan studmaterialon, kiun kompletigas studaĵoj pri la termino-kreado, tre interesa kaj grava estas la lasta, konciza, kvazaŭresuma subĉapitro “Principoj de terminologia laboro en Esperanto”.

La IVa ĉapitro, “Survoje al Terminologia Esperanto-Centro”, same kiel la Va, “Provizora bilanco de TEC kaj iom da perspektivo”, sufiĉe vaste priskribas motivojn por la fondo de TEC kaj ties ne ĉiam senĝenan evoluon kaj laboron.

“Praktikaj provoj” estas nomo de la VIa ĉapitro. En ĝi estas prezentitaj interesaj diskutoj pri kelkaj konkretaj terminoj. En la ĉapitro VII, “Publike paroli”, estas utilaj konsiloj por prelegantoj.

Fine, en la ĉapitro VIII, “Recenzoj”, troviĝas sep recenzoj, kiujn Wera Blanke verkis dum la jaroj 1984–1998 pri diversaj Esperantaj fakaj publikaĵoj.

La libro estas kompletigita je la listo de utilaj mallongigoj kaj abundaj referencoj.

Resume: rekomendinda libro por ĉiu, kiu laboras en la sfero de terminologio kaj nomenklaturo. Interesajn tekstojn trovos en ĝi ankaŭ tiu, kiu iom serioze interesiĝas pri la lingvo Esperanto. La libro certe ne indas esti sur la plej malantaŭa breto de libraro.

Zdeněk Pluhař (Ĉeĥio)

La Ondo de Esperanto, 2013, №12 (230).