Ceriza ghardenoInter klasaj bariloj

Ĉeĥov, Anton. Ĉeriza ĝardeno. Rakontoj, noveloj kaj dramoj / Tradukis el la rusa A.Birjulin, A.Korĵenkov, V.Kudrjavcev k.a. — Kaliningrado: Sezonoj, 2004. — 352 pĝ. — (Rusa literaturo; Volumo 10).

Nenifaruloj el la supera klaso en helaj vestoj el lino konversas, trinkas teon, enuas, atendante ekiron, ribelon, kiu neniam okazos. Jen kutima asociado de okcidenta nuntempulo pri la nomo de Ĉeĥov, bazita ĉefe sur liaj malfruaj dramoj. Sed lia verkaro estas ege pli multflanka, kaj eĉ sub la vana konversado de tiuj genobeloj, kiujn la tempo kvazaŭ preterfluis, kaŝiĝas io alia, io pli esenca.

Mi ŝatus lanĉi alian resumon pri la verkoj de Ĉeĥov: temas pri malkomforto inter la klasaj bariloj, pri malhejmeco de homoj, kiuj ŝanĝis socian nivelon, pri sento de fremdeco en ambaŭ mondoj. Temas pri sopiro eksteren el la socia karcero de klasaj prizonuloj kaj de virinoj, premataj ĝis sufokiĝo de korsetoj kaj konvencioj en sia malvasta ĉelo.

Ĉeĥov mem tute ne estis deklasita nobelo — eĉ male. Lia patro estis bankrotinta butikisto, la avo estis servutulo. Studante dum neriĉaj kondiĉoj por iĝi kuracisto, li komencis verki humurajn rakontojn por perlabori panon al sia familio. Li iĝis famulo, sed kiel kuracisto kaj verkisto li ekkonis ĉiaspecajn mediojn. Kaj liaj noveloj efektive prezentas homojn en la plej diversaj sociaj pozicioj, de riĉuloj kaj potenculoj ĝis servistoj kaj analfabetaj vilaĝanoj. Ofte oni trovas en ili ĝuste homojn, kiuj — same kiel li mem — ŝanĝis socian apartenon, kaj kiuj nun hejmas nek supre, nek sube. Kaj ofte aperas unu apud la alia nenifaruloj, kiuj ne scias kiel venki la enuon, kaj homoj pene laborantaj, kiel bildo de la rusa socio.

La volumo Ĉeriza ĝardeno de la eldonejo Sezonoj en Kaliningrado prezentas bonan elekton de liaj rakontoj kaj noveloj, kaj krome ankaŭ gustuman specimenon el la dramoj. En triono de la verko, cento da paĝoj, ni trovas dudek kvin mallongajn rakontojn fruajn. Kelkaj estas nure humuraj, en aliaj aperas milda ironio pri sociaj fenomenoj kaj homaj ecoj kiel oportunismo, potencavido, troa humilo, vanto. En preskaŭ ĉiuj oni sentas la propre Ĉeĥovan sintenon al homoj diversspecaj: la klarvidon, kompaton, malhipokriton, indulgon, kelkfoje eĉ amon, mallonge — la simpation. Eĉ homoj ne tre virtaj estas traktataj sen sarkasmo aŭ cinikeco. Ironio ja enestas, tamen tre milda kaj amareta, tute sen malico aŭ kondamno.

Troviĝas kelkaj bonegaj rakontoj pri infanoj, interalie pri la plej mizeraj estuloj en la tiama rusa socio, orfoj aŭ forsenditoj servantaj en fremda hejmo, en fora loko. Tiuj rakontoj montras la aŭtoron kiel majstran psikologon kaj konanton ankaŭ de infanoj, kvankam li mem neniam iĝis patro.

Preskaŭ duono de la libro, cent kvindek paĝoj, prezentas pli ampleksajn novelojn el 1889–1903. Temas pri naŭ noveloj, kie angoro jam anstataŭas la ŝercojn, sed la tono kaj la rigardo de Ĉeĥov al siaj personoj restas same milda, klarvida. En ciklo el tri noveloj — La homo en ujo, Grosoj kaj Pri la amo — ni ricevas ateston pri vanaj vivoj, pri la sento ke ĉio estas eraro, pri sopiro kaj enuo. En sia lasta novelo, Fianĉino, la aŭtoro donas etan esperon, ke foriro kaj liberiĝo el la trudkiteloj de l' vivo tamen eblas.

Laste aperas du dramoj, plej grave Ĉeriza ĝardeno, la lasta el la teatraĵoj de Ĉeĥov. En tiu ni trovas la klasikajn deklasitajn nobelojn, al kiuj mankas kapablo agi, helpi sin el dilemoj ekonomiaj kaj emociaj, kaj la parvenuon, kiu prenas ilian lokon. Ĝia fino donas eblojn por diversaj konkludoj — ĉu la pereo de io sentaŭga kaj delonge perdita, ĉu la liberiĝo el katenoj historiaj.

La verka stilo de Ĉeĥov estas simpla, konkreta, observa, senjuĝa, senkonkluda. Lia perspektivo preskaŭ ĉiam tre proksimas al tiuj diversspecaj homoj, pri kiuj li rakontas, kaj li montras ilin tiel trafe, tiel senmaske, ke la legantoj devas senti, ke ni ja renkontis ilin reale, kaj ŝajnas al ni, ke tiuj homoj agas tute laŭ siaj cirkonstancoj kaj ebloj. Liaj detaloj estas zorge elektitaj por elmontri tion, kio ne estas eksplicite dirita. Eblus longe analizi ekzemple lian uzon de koloroj en la novelo La damo kun hundeto aŭ la dramo Ĉeriza ĝardeno.

La Esperantan formon de ĉi volumo kreis deko da personoj. La stilo estas plaĉa kaj sufiĉe unueca, la lingvaĵo ĝenerale bona.

La originalojn mi ne povas legi, sed komparante kun svedaj tradukoj de kelkaj eroj, mi konstatis ke la stiloj ĝenerale similas, sed la Esperantaj versioj havas iom pli da ruseca lingvaĵo. Jen kaj jen oni rekonas kelkajn esprimojn, frazeologion, vortordon kaj formojn uzatajn precipe de rusaj esperantistoj. Kvankam la stiloj de la diversaj tradukintoj ne multe diferencas, tamen en la tradukoj de Vyĉegĵanin aperas iomete pli da tiaj rusaj apartaĵoj. En la noveloj tio ne ĝenas, sed en la drama dialogo oni iuloke rimarkas tiun “dialektan” lingvaĵon. Se mencii nur du ekzemplojn, mi elektus unue la uzon de “ne” por kontraŭdiri negativan frazon, kio iom strangas al okcidenteŭropano, due la kelkfojan uzadon de “kvazaŭ” en la rolo de “ke”.

Cetere, en kelkaj eroj mi konstatis ioman emon de la tradukintoj (precipe Korĵenkov kaj Vyĉegĵanin) elekti nekutiman vorton, kie al mi ŝajnus pli nature uzi la plej kutiman. Ekzemple aperas sismo, ne tertremo, lucerno, ne lampo, suicido, ne sinmortigo, bagnado, ne punlaboro, skvaro, ne placo aŭ parketo, lavabo, ne lavpelvo, kaj popo, ne pastro. Laŭ mi, tiaj elektoj iom rompas la cetere simplan stilon. En la svedaj tradukoj, oni uzis kutimajn vortojn en ĉiuj menciitaj kazoj. Tamen, manpleno da diskuteblaj elektoj en volumo de 350 paĝoj ne estas multe!

Resume mi trovas la libron ege valora kaj ĝuinda prezento de la aŭtoro, kies noveloj kaj rakontoj ŝajnas al mi tre mirindaj kaj modernaj laŭ verka stilo, eĉ post pli ol jarcento, kaj kies teatraĵoj ankaŭ ne ĉesas fascini. Vere, mi ne scias ĉu troviĝas en la monda literaturo pli bona novelisto ol Ĉeĥov!

Iom pli ampleksa versio de ĉi recenzo legeblas en Libera Folio ĉe http:// www.liberafolio.org/aperis/chehhovrec.

Sten Johansson (Svedio)

La Ondo de Esperanto. 2005. №1 (123)


Recenzoj | Hejmo