Uzinda, espereble uzota

Cherpillod, André. Etimologia vortaro de la propraj nomoj. — Roterdamo: UEA, 2005. — 10 + 229 pĝ.

Estas samtempe facile kaj malfacile recenzi etimologian vortaron, precipe se oni faras tion senpere post longa kritika studado de ampleksa lernolibro. Facile, ĉar la tasko de la vortaro estas simpla kaj konkreta, kaj ne prezentas iun problemon al la aŭtoro aŭ al la leganto. Facile ankaŭ, ĉar natura dankemo de tiu lasta determinas pozitivan tonon de la apreco. Malfacileco konsistas en la neceso penetri la specifon de la aŭtora laboro, sintezi ion konkludan el la panoramo de unuopaj mikrokomentoj, dum la strukturo de la libro aŭtomate supozas atomecon, aŭtonomion, ofte memsufiĉon de ĉiu bloko.

Mi komencis konatiĝon kun la libro de André Cherpillod kun bedaŭra sento de perdita ŝanco. Mi tute malkonis la ekziston de lia Konciza etimologia vortaro (Roterdamo: UEA, 2003), pri kiu la aŭtoro rimarkas amare, ke ĝi “ne ĝuis grandan sukceson ĉe la esperanta publiko, al kiu grandparte mankas la scivolemo esplori ĝisfunde sian lingvon”. Ve, s-ro Cherpillod, foje eĉ ne intelekta pigro, sed simpla manko de propono, do malforto de la servaj mekanismoj en la Esperanto-komunumo provokas tiun ĉagrenan nerespondon. Al mi persone tia vortaro ege taŭgus kiel informilo en tre multaj kaj diversaj okazoj…

Etimologia vortaro de la propraj nomoj estas ĝuste la fina parto de la menciita libro. En klara, iom ironia maniero la aŭtoro eksplikas antaŭparole la sencon de sia laboro kaj donas necesajn informojn teknikajn.

Kiel oni povas diveni, li ne strebas al ambicia celo fari iom memsufiĉe fundamentan, li ne volas ripeti tion, kio jam estas sub la mano de scivolema esperantisto, ekzemple, PIVon, kies paralelan konsulteblon li simple markas en ĉiu konforma bloko. Sed, se oni kapablas iom levi la kapon oni vidas taskon pli subliman kaj vere pli ĝeneralan, — al tiu intencas servi Cherpillod. Ne temas pri ripetoj, temas pri plenigo de vakuo, kiu restas en certaj spacoj de la Esperanta kultura tavolo. La aŭtoro de la vortaro ne serĉas originalecon, li volonte imitas ĉion, kion li trovas konvena el analogaj laboroj de siaj kolegoj. Tamen li havas sian propran stilon kaj metas siajn originalajn akcentojn en la elekto de la materialo. “Mi energie rifuzas rigardi Eŭropon kiel la umbilikon de l' mondo”, — deklaras la aŭtoro kaj aktive referencas ne nur la “imperiajn” lingvojn, sed multajn aliajn, ekz. la katalunan, la belorusan, la svahilan, eĉ, sufiĉe ofte, Volapukon.

Temas pri propraj nomoj en la plej larĝa senco: geografiaj (realaj kaj fikciaj), homaj (de konkretaj realaj aŭ mitaj personoj, ĝenerale doneblaj), dinastiaj, aĵaj, libraj, festaj ktp — sume 4313 vortoj en tre riĉa diapazono de la homa kulturo. Certe, ilia traktado ne povas esti egalnivela. “En tiel ampleksa verko, — rimarkas la aŭtoro, — estus granda miraklo, se ne enŝoviĝus pluraj eraroj… Evidente, miaj diversaj fontoj povas erari, aŭ mi povas miskompreni ilin: ĉiakaze mi respondecas pri la eraro, se mi kopiis ĝin sen sufiĉa kontrolo”.

La funkcio de recenzanto devigas min indiki feblajn (laŭ mia kompreno) lokojn de la vortaro. Mi diru anticipe, ke, miavide, ili estas maloftaj kaj tute ne nocas la komunan intereson.

Al mi ŝajnas, ke la aŭtoro vane prenis y por transdoni la sonon j (“por eviti konfuzon kun la angla j, prononcata ĝ). La angla j povus provoki konfuzon ene de iu anglosigna sistemo, dum y reale kaŭzas konfuzon ene de la sistemo de la vortaro, ĉar per tiu signo estas erare (sur la paĝo 41) transdonata la prononco de la rusa malmola i. Foje la elekto de la referencoj ŝajnas al mi iom arbitra. Foje la ekspliko simple ne estas ĝusta (Peterburgo portas la nomon ne de la caro Petro, kiu ĝin efektive fondis, sed tiun de Sankta Petro).

Malgraŭ tiuj etaj misaj epizodoj la verko produktas la impreson de solida, tuteca, kompetenta kaj konciza kreaĵo kaj ŝajnas al mi vera kontribuo al nia kulturo (ne nur Esperanta, — mi malhavas sur miaj librobretoj simil-kvalitan vortaron de tiu tipo en iu nacia lingvo).

“Dum jardekoj, mia sola celo estis servi al la esperantistaro laŭ mia kompetenteco”, — diras André Cherpillod. Lia vortaro atestas, ke li ne estas fanfaronulo. Iom da scivolemo por ni ĉiuj, por ke ni estu sur la nivelo de liaj klopodoj.

Alen Kris (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2007. №1 (147)


Recenzoj | Hejmo