Por ke niaj posteuloj havu ĝojon lerni Esperanton…

Esperanto kaj mi: Eseoj de 180 esperantistoj el 17 aziaj landoj / Komp., antaŭpar. Hori Jasuo. — Maebaŝi: Horizonto, 2007. — 207 pĝ., il.

Foje nian hejmon vizitis esperantisto el fororienta ruslanda regiono. Dum la interparolo li insistis, ke ni proponu trafajn argumentojn por la okupiĝo pri Esperanto. Tiujn li bezonis por defendi sin kontraŭ mokado de siaj samfamilianoj kaj konatoj. Efektive, ĉu esperantisto bezonas iajn sinpravigojn aŭ pli gravas, ke li/ŝi sentas Esperanton nedisigebla parto de sia vivo.

Hori Jasuo, konata japana aktivulo (interalie, prezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado dum ses jaroj), spertis progreson de la azia movado, kiu havas siajn proprajn organon kaj kongresojn. La esperantistoj en Azio ne plu estas izolitaj. Sed por kreskigo de solidara sento Hori Jasuo iniciatis kolekti eseojn pri la temo “Esperanto kaj mi”.

Li sukcesis kolekti 180 eseojn el 17 aziaj landoj kaj 2 el eksteraziaj. Ilin verkis konataj aktivuloj kaj ĵusaj komencintoj, de 16-jarulo ĝis 97-jarulo. Kelkaj kontribuintoj donis titolon al sia eseo, sed la plimulton titolis la redaktoro. Li ne multe korektis la tekstojn, ĉar li “ne volis malhelpi la entuziasmon elŝpruci el la eseoj”. La plej multaj eseoj venas el Japanio (54), sekvas Pakistano kun 33 eseoj, sed tiuj estas ĉefe kelkliniaj kaj similas al kursotasko. Mirigas, ke estas nur unusola ruslanda kontribuo (de vladivostokano, laboranta en Japanio), kvankam plejparto de Ruslando, de Uralo ĝis Pacifiko, situas en Azio.

Ĉiu kontribuo havas similan strukturon, kiu fontas el la submetitaj demandoj: Kial vi eklernis Esperanton? Kial vi lernas ĝin ĝis nun? Kion vi esperas de Esperanto? Sed ĉiu respondas en sia maniero. El tiuj respondoj oni povas ĉerpi inspiron por daŭra laboro por Esperanto. Ofte intereso pri lingvoj kaj vojaĝoj venigas homojn al Esperanto; estas alte aprezata eblo de senpera komunikado, eblo kompreni vivojn kaj kulturojn de diversaj popoloj. Idealoj de Zamenhof resonas en multaj animoj.

Jen mallonga ĉerpo el la rezonoj, kiuj renkonteblas ĉiupaĝe.

“Per Esperanto mi havis multajn mirindajn spertojn. Esperanto vere donis al mi multe sed mi ankoraŭ ne povas redoni al ĝi multe. Nun Esperanto estas parto de mia vivo kaj estas en mia sango, do mi laboros fortege por la evoluo de la movado.” (Santos Karko, 21-jara, Nepalo)
“Dank' al Esperanto mi povis havi multajn bonajn spertojn kaj amikojn. Pro tio mi volas daŭre farti bone en Esperantujo. Esperanto donas brilan lumon al mia maljuneco.” (Ooŝima Ĵunko, 65-jara, Japanio)
Kaj fine, la vortoj de Hori Jasuo:
“… mi laboros por Esperanto por ke niaj posteuloj havu ĝojon lerni Esperanton, renkontiĝi kun eksterlandaj amikoj kaj ĝui la pacan mondon. Mi kredas, ke Esperanto estas la plej granda inventaĵo de kaj por la homaro, tial estas granda feliĉo por mi dediĉi mian vivon por la idealo”.
Halina Gorecka (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2008. №4 (162)


Recenzoj | Hejmo