Kvar etapoj de Iltis

Haupenthal, Reinhard. Iltis: Ein Verlag, seine Geschichte, seine Werke = Iltis: Eldonejo, ĝia historio, ĝiaj verkoj. — Bad Bellingen: Edition Iltis, 2010. — 76 p. — (Schriften zur Esperantologie und Interlinguistik; №17).

Diskutinte pri ĉi-jara temo de la kleriga rubriko Nia trezoro, ni fine elektis la Esperanto-eldonejojn, ĉar la Esperanto-eldonado estas samaĝa kun la lingvo mem. Bedaŭrinde, la eldonejoj ricevis malmultan atenton en nia movad-historio — Enciklopedio de Esperanto (1933) kaj Esperanto en perspektivo (1974) enhavas nur malmultajn informojn pri ili. Aperis nur du membiografiaj verkoj de eldonistoj: tiuj de la germano Teo Jung kaj la ruso Aleksandr Saĥarov. La rikolto ne estas abunda, kaj ĉi tial estas salutinda la ĵusa apero de la grandformata (A4) 76-paĝa libro pri la eldon-agado de Iltis.

Ĉi tiu libro, same kiel multaj eldonaĵoj de Iltis, estas dulingva, en Esperanto kaj en la germana, kio ebligas ĝian distribuadon kaj uzadon ekster Esperantujo.

Post la enkonduko Haupenthal prezentas la etapojn de sia agado. La eldonado sub la nomo Artur E. Iltis (registrita artista nomo) komenciĝis en 1968, kiam la 23-jara studento Reinhard Haupenthal ekhavis ideon eldoni kelkajn verketojn. Li unue represis la satiran primovadan artikol-serion Kiel (mal) venkigi Esperanton de Kanguruo el Germana Esperanto-Revuo. Sekvis kelkaj pliaj represoj.

La dua etapo (1975–1988) estas ligita kun la kultura aktivado en Sarlando (Kulturaj semajnfinoj, libro-servo, la revuo Dialogo, eldonado de libroj). En 1983 vide al la centjara jubileo de Esperanto estis lanĉita “Jubilea Eldon-Serio” kun kvin sekcioj: Beletro originala, Beletro tradukita, Esperantologio, Interlingvistiko, Scienco. En ĝi aperis 62 titoloj, eldonitaj plejparte de Sarlanda Esperanto-Ligo.

La tria etapo ligiĝas kun la nomo de la presejestro Ortwin Deubert, kiu sub la marko Iltis-Verlag (Iltis-Eldonejo) dum 1989–1996 aperigis 35 titolojn en “Iltis-serioj” kun la sama divido. En 1997 komenciĝis nova vivo de Iltis “sur propraj piedoj” kiel entrepreno de Irmi Haupenthal. Novan fokuson de la eldonejo formas titoloj de kaj pri Johann Martin Schleyer kaj Voläpuk. De la jaro 2007 aperas serio “Broŝuroj pri esperantologio kaj interlingvistiko”, en kiu, kiel la 17a seriero, aperis la recenzata libro.

Post la historio sekvas bibliografia parto, kiu prezentas kompletan liston de la eldonaĵoj en la alfabeta ordo de la aŭtoroj aŭ verkoj, se temas pri pluraŭtoraj verkoj. Entute 260 bibliografiaj priskriboj, kun asteriske notitaj iom pli ol dudek titoloj formale aperintaj ĉe aliaj eldonejoj, sed kadre de la eldon-agado de Iltis.

Sekvas analizo de la bibliografio, unue, kronologia detaligo laŭ la kvar menciitaj periodoj. Due, laŭaŭtora detaligo kun indikoj pri landa aparteno, vivodatoj, originala aŭ traduka monografioj, kontribuoj al kolektivaj verkoj, la tuto tabelforme. Apartaj tabeloj por la tradukitaj aŭtoroj kaj la tradukintoj. Ĉeestas eĉ detaligo laŭ la jaroj de naskiĝo kaj morto, tiel la plej frua aŭtoro estas Molière (1622–1673) kaj la plej juna Esther Haupenthal (1970–). La plej multaj verkoj, kvindek tri, estas (kun)aŭtoritaj de Reinhard Haupenthal. Sekvas Karolo Piĉ (15), Johan Martin Schleyer (12), Wilhelm kaj Hans Wingen (12), Fernando de Diego kaj Henri Vatré po 8.

La Iltisaj aŭtoroj estas el 33 landoj, plej multaj kompreneble el Germanio (46), sekvas Francio (17), Britio (14), Svislando (13), k.a. Aperas ankaŭ tabeloj de la serioj de Iltis.

En la libro estas priskribitaj aliaj aktivaĵoj ligitaj al Iltis, inkluzive de la Literatura Manifesto '87 de la Iltisa Skolo. Estas tuŝataj la rilatoj de Iltis kun la Praga Skolo, Schulz kaj la iberianoj. Pri la revuo iltis-Forumo (1989–1995) estas nur mallonga notico kun listigo de la kunlaborintaj aŭtoroj. Fine troviĝas referenc-listo.

La libro, donanta kompletan bibliografion de ĉiuj Iltis-titoloj kaj superrigardon pri la Iltis-aŭtoroj estas valora kontribuo al la historio de la Esperanta kulturo kaj la bibliografia scienco.

Halina Gorecka (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2011. №1 (195)


Recenzoj | Hejmo