Japana
Esperanto-Instituto (JEI) invitis al la 92a Universala Kongreso en Jokohamo
dudek aktivajn esperantistojn el naŭ aziaj landoj, kiuj estis selektitaj
el 54 kandidatoj. Por ĉiu persono estis trovita japana prizorganto, kiu
fiksis la tagordon de sia invitoto dum la restado en Japanio kaj zorgis
pri la invitado. Dum speciala Amika Kunsido JEI kuraĝigis la invititojn
diligente, sed ĝue, partopreni en la Kongreso.
La celo de la projekto estis atingi, ke la UK en Azio havu azian etoson. La projekto, laŭ ĝiaj iniciatintoj, sukcesis.
Hori Jasuo, prezidanto de la invitkomitato, priskribas la projekton kaj problemojn renkontitajn por efektivigi ĝin. Aldonita kasraporto montras la elspezojn por la invititoj: kongresa kotizo, vizaranĝado, flugoj, dumkongresaj loĝado kaj manĝado, asekuro. La prizorgantoj kaj/aŭ la lokaj Esperanto-societoj kovris la elspezojn dum la eksterUKa programo.
Plie la libro enhavas dudek raportojn de la invititoj, ĉiun akompanas fotoportreto de koncernato, foje aldoniĝas ankaŭ grupaj fotoj. Komence estas bazaj informoj: nomoj persona kaj familia, nacieco, okupo, naskiĝdato kaj prizorganto. La raportoj enhavas impresojn pri la Kongreso kaj pri Japanio, pri renkontiĝoj kun japanaj samideanoj kaj oficialuloj, pri ekskursoj. La prizorganto donas superrigardon pri la tagoj de la invitito en Japanio. Multaj faris ankaŭ tre interesajn konkludojn pri la personeco, konduto kaj kutimoj de sia prizorgato.
Bona ideo, bona realigo, kaj bona postrikolto — broŝuro trioble pli ampleksa ol La Ondo. Espereble ĝin studos kaj utiligos organizantoj de estontaj kongresoj.
Halina Gorecka (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 2008. №12 (170)