Serĉante alian transmondon

Tolkien, John Ronald Reuel. La Kunularo de l' Ringo / Tradukis el la angla William Auld; Enkond. Aleksander Korĵenkov. — 2a eld., kor. — Kaliningrado: Sezonoj, 2007. — 464 pĝ., 500 ekz. — (Serio Mondliteraturo; №3).

Tolkien, John Ronald Reuel. La du turegoj / Tradukis el la angla William Auld. — 2a eld., kor. — Kaliningrado: Sezonoj, 2007. — 368 pĝ., 500 ekz. — (Serio Mondliteraturo; №4).

Tolkien, John Ronald Reuel. La reveno de la Reĝo / Tradukis el la angla William Auld. — 2a eld., kor. — Kaliningrado: Sezonoj, 2007. — 328 pĝ., 500 ekz. — (Serio Mondliteraturo; №5).

Tolkien. La Kunularo de l' RingoFrodo Baginzo heredis ringon, kiu montriĝas esti la “Unu Ringo”, forĝita de la malbona Saŭrono por regi la mondon. Naŭpersona kunularo devas porti la ringon al la lando Mordoro por detrui ĝin en vulkano kaj tiel savi la mondon. La tri volumoj de La Mastro de l' Ringoj de multaj junaj homoj en kelkaj landoj estas konsiderataj kiel ĉefverko de la monda literaturo. La lingvaĵo estas bela. Amuzaj dialogoj kaj priskriboj sekvas post poezio kaj priskriboj pri naturaj belaĵoj kaj kvazaŭhistoriaj tekstoj.

Recenzanto ordinare havas la taskon prijuĝi la kvaliton de verko. Recenzante La Mastron de l' Ringoj tio ŝajnas al mi tute nenecesa. La verko havas sian lokon en la monda literaturo, sendepende de la opinioj de la recenzanto. Ne prijuĝante ĝian kvaliton, mi komentos la tradukon kaj kelkajn interpretojn de la enhavo.

Recenzo pri la traduko

En 1995–1997 aperis la unua Esperanta eldono. En 2007 tiu ĉi trivoluma traduko de William Auld aperis en sia dua eldono. Tolkien eldonis plurajn versiojn de la verko, kun ialoke gravaj ŝanĝoj en la teksto. Por la unua eldono Auld uzis sufiĉe malnovan version. La dua eldono estas korektita laŭ la plej ĝisdata angla teksto. Kelkaj komposteraroj kaj malmultaj tradukeraroj estis korektitaj. Pri la korektado helpis multaj esperantistoj menciitaj en la enkonduko.

Al la dua eldono estis aldonitaj enkonduko al la Esperanta eldono, antaŭparolo al la dua angla eldono, Noto pri la Provincaj Analoj kaj por esperantistoj interesega artikolo de Tolkien pri Esperanto el 1932. En la dua eldono ankoraŭ mankas ses aldonoj en la tria volumo.

La poemo Tri ringoj por la elfoj…, per kiu la verko komenciĝas, ne estas tradukita de Auld, kvankam li estis poeto je Nobelpremia nivelo. Responde al mia demando skribas Bertilo Wennergren: “Kiam mi eksciis, ke li okupiĝas pri tio, mi kontaktis lin, kaj prezentis kaj mian tradukon de la poemo, kaj mian provon traduki la unuan ĉapitron de la libro. Mi tute ne pretendis, ke miaj provoj estas uzindaj aŭ eĉ uzeblaj. Mi faris ilin nur kiel lingvoekzercon (kaj pri Esperanto, kaj pri la Angla). Sed Auld ekŝatis mian tradukon de la poemo kaj petis mian permeson uzi ĝin”.

Auld akceptis ankaŭ kelkajn el la proponoj de Wennergren pri propraj nomoj, sed mem tradukis aliajn. Eble tio kaŭzis ke malsamaj sistemoj por esperantigo de propraj nomoj ekzistas unu apud la alia, ekzemple: Frodo (jam la angla formo estas bona Esperanto), Sam (sen aldono de -o), Aragorno (kun aldono de -o), Gaja (Vira nomo uzita en adjektiva formo, same kiel oni ofte esperantigas virinajn nomojn), Paŝegulo (traduko), Grinĉjo (ĉjo-formo).

Eble Auld havis kialojn traduki la nomojn per malsamaj sistemoj. Tamen montriĝis ke multaj legantoj de la Esperanta versio reagas kontraŭ la bunteco da tradukmanieroj. Eble kiu legis la verkon en alia lingvo, pli forte reagas, ol tiu kiu unue legas la Esperantan version.

Auld estis kandidato por la Nobelpremio, kaj la traduko havas ĝenerale tre bonan kvaliton.

Komentoj pri la verko

Kial do estis verkita La Mastro de l' Ringoj? Laŭdire ĉar la eldonisto petis al Tolkien verki daŭrigon de La Hobito, kiu bone vendiĝis. La daŭrigo tamen fariĝis tute malsamstila ol La Hobito. Ne infana fabelo, sed mitsimila fantastaĵo por dekkelkjaruloj kaj plenkreskuloj. Inspiron Tolkien ĉerpis el multaj fontoj. Ekzistas multaj provoj analizi de kie. La skandinavaj mitologioj en la Eddo kontribuis per multaj personaj nomoj. Okazaĵoj kaj estaĵoj estas rekoneblaj el popolaj fabeloj. La Dua mondmilito — dum kiu verkiĝis la verko — ne povis ne influi la verkinton. La forhakado de arboj kaj la kirasa produktado en Isengardo similas al la industriiĝo de Anglio.

Ni tamen ne povas forgesi ke Tolkien estis pia katoliko. La similaĵoj inter la verko kaj kristanismo estas multaj. Ĉio, eĉ Saŭrono, estis bona en la komenco. Malgranda popolo havas la taskon savi la mondon. Gandalfo mortas, sed releviĝas, post tio li estas blanka. Oni tamen ne sisteme serĉu la similaĵojn, ĉar la Kristosimila Gandalfo ne apartenas al la malgranda popolo k.t.p. Interesan artikolon pri La Mastro de l' Ringoj kaj la Fido Kristana de Pastro Edmund Little oni povas legi interrete ĉe http://mikeleon.orcon.net.nz/signo/tolkien.htm.

Ne estas strange ke ĝuste katolika gazeto novzelanda origine publikigis tiun ĉi artikolon, ĉar la verko ja estis filmigita en Nov-Zelando.

Ni ankaŭ iom pensu pri la rolo de la verko en la monda literaturo. Verŝajne literaturhistoriistoj tute malsame opinias pri la kvalito de la verko. Tamen ĉiuj devas konfesi ke ĝi ricevis gravan lokon precipe en fantasto, sed ankaŭ en la monda kulturo ĝenerale. Precipe multaj gejunuloj estimegas la libron. Pri tio atestas ekzemple la granda nombro da retpaĝoj kun komentoj pri La Mastro k.t.p. Tio povas esti sekvo de la malplifortigo de religioj, precipe en la riĉaj landoj.

Gejunuloj kiuj perdis la kontakton kun la transmondo de religioj, serĉas alian transmondon kaj trovas ĝin en La Mastro.

La kovriloj de Vladimiras Beresniovas plaĉe allogas la legonton, almenaŭ mezaĝulon kiel min. Ili tamen estas tute malsimilaj al fantastaj ilustraĵoj, kiuj aperas sur eldonoj en multaj lingvoj. Interesa ideo estus fari ekspozicion pri ilustraĵoj de La Mastro. Danan eldonon de la libro ilustris pseŭdonima artistino, kiu montriĝis esti la reĝino Margrethe la 2a de Danio.

Tute inde la Dana reĝino ilustris la reĝon inter fantastaj libroj.

Leif Nordenstorm (Svedio)

La Ondo de Esperanto. 2008. №2 (160)


Recenzoj | Hejmo