Neimpresinta libro

Karpunina, Lena. Neokazinta amo / Antaŭpar. Sten Johansson. — Antverpeno: FEL, 2007. — 149 pĝ. — (Serio Stafeto; №31).

Neokazinta amo estas la dua novelkolekto de Lena Karpunina, rusino naskiĝinta en Taĝikio kaj nun vivanta en Germanio. Ŝia unua novelaro La bato, eldonita en 2000 kaj reeldonita en 2006, rikoltis favorajn menciojn. La stilo kaj ŝatataj temoj en la dua kolekto restis tute samaj.

Ses el la noveloj de la nova libro estis premiitaj aŭ honore menciitaj en Belartaj Konkursoj de UEA.

Sten Johansson en la antaŭparolo prave skribas, ke Lena Karpunina, samkiel aliaj aŭtoroj de la ĉefa fluo de la moderna novelarto, “prezentas homojn, agojn kaj situaciojn kvazaŭ atestante, sen juĝi pri ili”. Kaj ke specife ŝi prezentas eĉ strangajn kaj fiajn homojn tiel, ke la leganto akceptas kaj eĉ ekŝatas ilin.

Ĉio estas verkita en mi-formo, la rakonto fluas vigle. Iam tiu “mi” estas (preskaŭ) la aŭtorino mem (en Neokazinta amo kaj La demando de emancipiĝo rolas esperantistoj), iam tute ne similas ŝin — kelkajn rakontojn prezentas viro-malliberulo de la 1940-aj jaroj. Forestas truda moralo, kiu ofte ĝenas ĉe aliaj novelistoj kiel Rosbach aŭ de Seabra.

Iuj rakontoj tre versimilas kaj probable transdonas tute realajn okazojn, aliaj — apenaŭ (eble la aŭtorino rerakontas ion aŭditan de siaj konatoj). Precipe malversimilaj aspektas la noveloj pri vivo de malliberuloj kaj ties fuĝo-provoj. La linko, Pro savo de homo, Ili estis sesope kaj Mirt tro similas inter si, eĉ iuj frazoj ripetiĝas — do apenaŭ indis verki kvar apartajn novelojn…

Multo estas sufiĉe interesa. Tamen ĝenerale la novelaro impresas tro sentimentala, mi dirus eĉ — speciale “dezajnita” por elvoki larmojn de sentemaj, troemociaj legant(in)oj. Aliajn specojn de legantoj la novelaro, plejverŝajne, ne impresos. Tuj senteblas, ke tion verkis virino. Evidente, ankaŭ legos tiajn novelojn plejparte aŭ nure virinoj. Nu — ili ja konsistigas du trionojn de la Esperanto-komunumo, almenaŭ en Ruslando, kaj certe ankaŭ ili devas havi sian literaturon; en la vivanta riĉa lingvo ekzistas ĉiuj specoj de literaturo…

Rimarkeblas kelkaj faktaj eraroj/ elpensaĵoj. En Trovi kaj perdi — temas pri Moskvo — «ili loĝis en la distrikto “Arĝenta pinarbaro” sur la strato Siringa Bulvardo». Sed reale tiuj strato kaj distrikto situas en tute diversaj urbopartoj, kaj en tiu distrikto estas nur parko, plaĝoj kaj nenia loĝdomo — kaj la priskribo de tiu loko estas tute fantazia. Plie, en Moskvo ne estas metrostacio “Ĉertanovo”, kaj la stacio “Ĉertanovskaja” neniam estis la fina. Eble tio estas bagatelo kaj tute ne rimarkeblas por aliurbanoj — sed tio lezas la fidon al la aŭtorino. Alia miso estas en La Siberia parencaro — la protagonistino mencias, ke “kiam la aviadilo <…> surteriĝis en Sverdlovsk, jam malheliĝis. Estis duhora tempodiferenco antaŭen, ĉar ni flugis orienten.” (pĝ. 61), sed ili ja flugis el Duŝanbe, do norden, kaj la reala tempodiferenco estas unu horo malantaŭen; sur pĝ. 81 ŝi mem diras: “laŭvice ni renkontis la taĝikan Novan Jaron, poste la lokan”… Eble, preferindus uzi eĉ pure fantaziajn geografiajn nomojn — tre bele sonas siberia urbo Ursujsk (pĝ. 49).

Plurfoje estas citataj kantoj. En La Siberia parencaro sur pĝ. 75 laŭ kruda proza traduko tuj rekoneblas Xxxxxx de Vladimir Visockij. Oni povas nur bedaŭri, ke la protagonistinon impresis ĝuste tiu kanto, sed ne iu alia similtema — tiakaze eblus uzi brilan tradukon far Nikolai Lozgaĉev… Alia kanto de Visockij, kiun mi tamen ne sukcesis rekoni (pĝ. 117) estas tradukita ritme-rime, kvankam subnivele. La rusan popolkanton pri frosto (pĝ. 85–86) kaj same ciganan kanton (pĝ. 132) eblus tute facile traduki kun necesa ritmo (la rimoj en la originalo malmultas kaj trivialas).

Klasikstila fundamenta lingvaĵo, sen iaj “eksperimentoj”, bone portas la enhavon. Tamen, rimarkeblas kelkaj ĝenaj rusismoj: “gvidante” (pasigante) sian vivon (pĝ. 70), okupiĝis pri sia(j) haro(j) (pĝ. 74), “malliberulaj tendaroj” (pĝ. 76), kaj plej okulfrapa — “ludi sur gitaro” (pĝ. 136–140). La familinomo Visockij estas diverse transskribita sur pĝ. 75–76 kaj 117.

Komposteraroj preskaŭ ne estas, krom unu amuza: “oni pagas por ĝi cent dolorajn pli” (pĝ.92). Ial konstante perdiĝas supersignoj de “ĵ” en propraj nomoj: “Gjegoj” anst. Gĵegoĵ (pĝ. 11–22), “Nijnij” anst. Niĵnij (pĝ. 61–62), “Serjoja” (pĝ. 72). Ne enordas la piednotoj: jen la noto por pĝ. 12 situas sur pĝ. 11, kaj por pĝ. 137 — sur pĝ. 138, jen tute mankas notoj sur pĝ. 23 kaj 90, kaj certe ne necesis ripeti tute saman tekston sur pĝ. 131 kaj 133, resp. pĝ. 140 kaj 144.

Fine de la libro troviĝas deko da tute malplenaj paĝoj…

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2007. №11 (157)


Recenzoj | Hejmo