Ankaŭ infano estas homo

Korczak, Janusz. Reguloj de vivo / Tradukis el la pola Tomasz Chmielik. — Czeladź: Hejme; Świdnik: Libro-Mondo, 2009. — 95 p.

Korczak, Janusz. Reĝo Maĉjo la Unua / Tradukis el la pola Tomasz Chmielik. — Świdnik: [Tomasz Chmielik], 2009. — 176 p.; il.

En Varsovio en la juda tombejo estas monumento: maljuna viro, ĉirkaŭata de infanoj, tenas sur la brakoj la plej malgrandan knabeton.

La monumento estas dediĉita al Janusz Korczak (lia vera nomo estas Henryk Goldŝmit), kuracisto kaj edukisto, dum lia lasta en la vivo vojo al la gasĉambro en Treblinko. Inter la 5a kaj la 8a de aŭgusto 1942 li iris kun siaj edukatoj al vagonaro, forportonta ĉirkaŭ 4000 infanojn kun edukistoj el ĉiuj orfejoj al Treblinko, ĉar li ne povis fari aliel. Li ne povis lasi siajn gelernantojn en malfacilaj minutoj.

Tio okazis al Janusz Korczak tute nature, ja li ekde la infanaĝo estis Homo, ne estonta kaj ne edukonta, sed nuna Homo, kiu mem se ĝuste ne sciis, do li multe pripensis, kio estas bono kaj kio estas malbono, kaj serĉis vojon, kion fari, ke ĉiuj homoj, precipe infanoj, vivu en bono. Li jam tiam sciis, ke en la vivo, bedaŭrinde, ne ĉiam bono venkas malbonon. La vivo ne ĉiam estas justa, kiel ni volus. Iam okazas maljusto.

Plejparte la vivo maljustas al neplenkreskaj homoj, kiujn multaj plenkreskuloj traktas kiel ulojn, kiuj ne rajtas mem deziri, voli, scii ion, pensi pri io, fari ion sen permeso de plenkreskuloj. Se plenkreskuloj ion malpermesas al infanoj sen klarigo kaj sen atenti la kaŭzon de infanaj deziroj, do, la infanoj ne faros la malpermesitan dum infanaĝo, sed havos kaŝitajn revojn fari tion, kiam ili elkreskos. Krom tio la infano alkutimiĝas ne respondeci pri siaj agoj, ĉar li (ŝi) uzas ne la propran konscion, sed permeson de plenkreskuloj.

Janusz Korczak estas aŭtoro de kelkaj sciencaj traktaĵoj pri pedagogio, inter kiuj estas la libro Reguloj de vivo, tradukita al Esperanto de Tomasz Chmielik. En ĝi la aŭtoro ne donas pretajn receptojn aŭ postulojn de tio, kion devas fari edukantoj aŭ edukatoj, sed proponas al sia leganto memstare trovi eliron el certa problemo kaj vidi la situacion ambaŭflanke — de plenkreskulo, kiu edukas, kaj de infano, kiu estas edukata. La libro konsistas el ĉapitroj, kies nomoj mem diras pri la enhavo: Kiuj estas plej proksimaj, Domo — hejmo, Plenkreskuloj hejme, Korto — ĝardeno, Strato, Lernejo, Distroj, Riĉa — malriĉa, Pensoj — sentoj, Sano, Kapabloj, Agrabla — malagrabla, Avantaĝoj — malavantaĝoj, Knaboj — knabinoj, Pasinteco — estonteco. Tra la tuta libro trairas la ĉefa penso de la aŭtoro — neplenkreskulo estas la sama homo kiel plenkreskulo, nur li (ŝi) ne povas vortumi siajn pensojn kaj ne havas ankoraŭ sufiĉan vivosperton. Ne hazarde enkadrigas la libron Antaŭparolo kaj Tri aldonoj al ĉi tiu libro, en kiuj tiu penso estas eldirita pli forte kun la plej elstaraj ekzemploj el lia pedagogia agado.

La dua speco de verkoj de Janusz Korczak estas beletraĵoj. Ĉiuj ili prezentas la mondon de neplenkreskuloj. Ni foliumu la romanon Reĝo Maĉjo la Unua, tradukita de la sama Tomasz Chmielik. En tiu romano la aŭtoro rakontis pri siaj infanaj pensoj, pri tio, kion li mem volis efektivigi ekde la infanaĝo. Reĝa filo Maĉjo orfiĝis en tre juna aĝo. Li poiomete komencis kompreni, kiel malfacile estas regi la landon. En la libro estas multe da aventuroj de la juna heroo, sed pli multe da liaj pensoj pri gravaĵoj, sen kiuj la vivo entute kaj precipe la infana vivo ne estus feliĉa. Maĉjo faras reformojn, kiujn mem Korczak volis fari en sia infanaĝo. Li organizis Infanan sejmon (parlamenton), kiu okupiĝas pri demandoj, ligitaj kun malplenkreskuloj, Infanan gazeton, kiu informis ĉiujn infanojn pri novaĵoj en la sejmo kaj en la infana medio. Certe, ne ĉio estis sukcesa, ĉar tio estis la unua sperto en tiu sfero. La vivo ne estas fabelo. Ni volas, ke ĉiu komprenu, ke la homoj povus esti feliĉaj, se ili subtenus ĝustajn infanajn revojn. Sed fine tio okazas nek en la romano, nek en la vivo de Janusz Korczak. En la realo tiu sistemo, pri kiu pensis la edukisto, post multaj jaroj estis kreita de li en orfejoj, kie estis kaj propra informtabulo, kaj leterkesto, kaj infangazeto, kaj komunaj kunsidoj kun infanoj, kaj komuna deĵorado, kaj infana tribunalo. Sed denove ĉion forstrekis la milito.

Mi ne scias, ĉu ekzistas Esperanto-traduko de alia romano de Janusz Korczak, Reĝo Maĉjo sur insulo senhoma, ĉar al mi tiu heroo estas tre simpatia kaj mi volus denove renkontiĝi kun li en la daŭrigo de la libro.

Tomasz Chmielik faris grandan kaj gravan laboron per la traduko de la libroj. Certe, kaj plenkreskuloj — edukistoj kaj simplaj homoj — kaj neplenkreskuloj ricevos ne tiom plezuron pro legado de la libroj, kiom eblecon vidi la mondon de infanoj de alia flanko kaj pripensi multon en niaj interrilatoj kun infanoj. Des pli ke la libroj estas bele eldonitaj kun ilustraĵoj el infanaj pentraĵoj (Reĝo Maĉjo la Unua) kaj fotoj (ambaŭ eldonaĵoj).

Irina Mironova (Ruslando)
doktoro pri pedagogio

La Ondo de Esperanto. 2010. №6 (188)


Recenzoj | Hejmo