Kore. Tielas vivoNeatendite bela…

Kore. Tielas Vivo: KD. — Donneville: Vinilkosmo, 2007.

Vinilkosmo publikigis novan muzikan lumdiskon Tielas Vivo de la francia grupo Kore, kun 11 novaj titoloj kaj ses malnovaj neeldonitaj el la jaro 2000, kiam Kore eldonis sian unuan diskon Kia viv'. La nuna grupo konsistas el ties kreinto Christian Spitzer (Kris), aŭtoro de preskaŭ ĉiuj tekstoj, gitaristo François Tijou (Fiks), kiu kun Kris aŭtoras la muzikon, kaj multinstrumentalisto David Hadjadj — la du lastaj freŝe kaj riĉe kontribuis al la muzikstila vario kaj impreso de la albumo. Estas ankaŭ neatendite bele, ke la du partoj kvazaŭ pontus inter si.

Estus superflue mencii ĉiujn stilojn prezentitajn — roko, popo, balado, iuj ĵazecaj kaj bluzaj motivoj. Pli gravas ke la Kore-anoj faras ĉion ame, perfekteme, elkore kaj pasie. Precipe kaptas la variegaj kaj riĉaj orkestraj aranĝoj, krom jen akustikaj, jen peze elektronikaj sonadoj, penetrantaj melodioj kaj ĉirkaŭvolvantaj direktantaj harmonioj, kun striktaj kaj komplikaj ritmoj perkutaj. Je ties fono elstare sonas la energia, pura kaj sonora voĉo de Kris, eĉ kiam sonas rapo, kaj nepra multvoĉeco. Oni mem juĝu pri la teksta enhavo, laŭdire ofte aŭtobiografia, pridiskutenda aparte. Mie, ĉio sonas sincere kaj fande kun la muziko.

En la skatolo oni trovos belan libreton kun kanzontekstoj kaj priaj informoj en la lingvoj Esperanta, angla kaj franca. Ie mankas ĉapelitaj literoj, iam ĝenetas abortaj rimoj, iam renkontiĝas ĝis nun nerenkontita vorto (grondo).

En la albumo oni ankaŭ trovos 5-minutan videon, preskaŭ ĉiujn titolojn karaokee. Aparta defio estas la versio de la fama kanzono The Show Must Go On (Mi brilu plu) de Queen, adaptita de Roel Haveman.

Andrej Peĉonkin (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2007. №12 (158)


Recenzoj | Hejmo