La Infana RasoMagio de vorto aŭdata

Auld, William. La infana raso: 2 diskoj kaj libro. — La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 2007.

La parolata kaj, sekve, aŭdata, vorto ĉiam havas sian ĉarmon. La unuaj provoj de niaj Esperanto-pioniroj uzi la lingvon parole (do, aŭde) tuj post la turno de la 20a jarcento rezultis en entuziasmega decido organizi Universalajn Kongresojn. Kiam ni lernas alian lingvon, nin ĉiam helpas laŭta artikulado de novaj sonoj, iliaj kombinoj, vortoj kaj pli longaj tekstoj.

Mi memoras tiun miraklon, kiam mi ekparolis Esperanton post kelkaj jaroj de la Esperanto-soleco — vortoj muldiĝis mirakle kaj sonis fabelmuzike en miaj oreloj. Per sono, la lingvo kaj ties kulturo, animo, spirito — penetras en nin kaj vivigas. Ni, homoj, nur relative ne antaŭlonge lernis legi “mallaŭte, al ni mem” — ankoraŭ en la Antikva tempo oni devis laŭtlegi por kompreni la tekston.

Antaŭ pli ol 25 jaroj en Esperanto-tendara biblioteko en miajn manojn finfine trafis la avide atendita grandioza filozofia poemo, “originale verkita en Esperanto”, La Infana Raso de William Auld. Kaj mi penis trovi minutojn liberajn de organizaj zorgoj — legis kaj legis, penetrante la signifojn kaj brilecon de la famega verko, laŭtega himno al la Homo, sobra kaj senfine ama kaj esperiga. Neeviteble mi legis laŭte, ĉar alie ne eblis kaj ne indis, kaj mi volus aŭdi kaj penis imagi kiel ĝin legus la aŭtoro. Mi volis paroli kun li — do aŭdi lian voĉon.

Post multaj jaroj mi aŭdis la voĉon de Auld en sporadaj intervjuoj de Radio Polonia, sed ĉefe lia voĉo, pli imagata, sonis kiam mi legis liajn verkojn.

Kaj jen donaco — la Kooperativo de Literatura Foiro publikigis la poemon en la propra recito de la aŭtoro mem! Jam post lia forpaso — li restas en ĉi sonoj de sia voĉo, plu vivigante niajn Lingvon kaj Kulturon. Du lumdiskoj (KDoj) en firma koverto kun fotaĵo de la aŭtoro kaj la “reprezentantoj de la eldonejo” (Perla kaj Valerio), broŝuro kun la teksto grafike prezentita kiel en la unua eldono, kun la originaj desegnaĵoj kaj unu el la plej konataj fotaĵoj de Auld. La pro-la-disk-formata kvadrata broŝuro enhavas, krom la poemteksto kun ĉiuj prezentaj specifaĵoj aŭtoraj, kompletajn notojn reviziitajn de la aŭtoro. Ĉio estas senriproĉe bonkvalita, kiel ĉio, kion mi iam vidis el LF-koop.

La voĉon de William Auld oni registris en Skotlando en 1998, kaj finproduktis en … Meksiko. La poemo, dividita en 25 kantojn, estas legata kun fona muziko varia. La aŭtora plenumo, mi ĝoje konstatis kaj konfesas, estas superega. La Aulda voĉo sonas elokvente, simple, trankvile sed samtempe forte kaj penetre. Mi ŝatus aŭdi opinion de tiu, kiu povus aŭdi tion konscie kaj Esperanto-scie unuafoje en sia vivo. La ioma eĥeco aldonita ornamcele plimisterigas kaj profundigas la impreson. Kaj la voĉo restas centre de via atento, ĝi tenas vin ne lasante, kapte. Verkite kiam li estis 32-jara, voĉlegita multe pli poste, la verko restas preskaŭ ekstertempa — Auld kvazaŭ parolas kun si mem, krom ni.

Iam la presita teksto iuvorte ne tute koincidas kun la dirata — tio nur aldonas al la viveco. Neatendite vi pli profunde komprenas, kian trezoron vi aŭdas/legas/havas — ke en “farita lingvo” kun vi elanime rekte kaj potence parolas pensulo kaj poeto, demandas kaj demandigas vin, pensigas kaj invitas serĉi kaj travivi kaj vivi, gvidante en ega tempa distanco kaj ĉirkaŭkaptante la mondon, kia ni ĝin pensas esti. Oni povas ne kun ĉio konsenti, ne ĉion kompreni kaj des pli ne ĉion akcepti. Sed la teksto diras per si mem, se vi havas orelojn. Okazas magio de vorto legata kaj aŭdata. Aparte laŭdindas la muzika fona akompano — varia, superbe sonanta kaj brile trafa. Nu, ne ĉiujn pecojn mi povis identigi — verŝajne la koncernajn indikilojn indus enmeti, kompletige. Kaj post kiam vi fermas la libron kaj aŭdas la postsonan silenton, vi havas ŝancon aŭdi ion pli — la senvortan sed realan ekziston de viaj pensoj, demandoj, impresoj kaj streboj. Ie ni ĉiuj estas kune.

Andrej Peĉonkin (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2008. №5 (163)


Recenzoj | Hejmo