El Litovio — por infanoj

Maironis. Jūratė kaj Kastytis. Tradukis el la lit. Petras Čeliauskas; Il. Vladimiras Beresniovas. — Kaunas: Ryto varpas, 2005. — 16 pĝ.

Mozūriūnas, Vladas. Legendo pri Vilna kastelo. Tradukis el la lit. Petras Čeliauskas; Il. Algė Varnaitė. — Kaunas: Ryto varpas, 2005. — 16 pĝ.

Laucius, Jeronimas. Se mi ne estus. Trad. el la lit. Laimius Stražnickas; il. Rima Stasiūnaitė. — Vilnius: Trys žvaigždutės, 2005. — 16 pĝ.

La 90a Universala Kongreso en Litovio estas bona kaŭzo por produkti multajn librojn pri kaj en Esperanto, kaj litovaj esperantistoj plene uzis la ŝancon. Mi ne scias, ĉu en iu alia lando okazis simila eksplodo de eldonagado. Jam aperis kelkaj dekoj da titoloj de diversaj ĝenroj, nun ni rigardu la porinfanajn.

Tiuj tri libroj ne estas la unuaj Esperant-lingvaj porinfanaj eldonaĵoj el Litovio: indas rememori almenaŭ pri Koko kantisto kokerikisto, aperinta antaŭ jardeko. Nova alfluo de porinfanaj Esperanto-libroj komenciĝis en 2003 (vidu la recenzon de Nikolaj Penĉukov en La Ondo. 2004: 7), kaj daŭras plu.

Laŭaspekte la novaj libroj estas tipe porinfanaj: maldikaj (po 16 paĝoj), grandformataj (A4), presitaj grandlitere, kun multkoloraj kovriloj kaj internaj ilustraĵoj sur ĉiu paĝo. Tamen laŭenhave ili evidente estas destinitaj por infanoj iom pli aĝaj, evidente ne malpli ol 10-jaraj.

Ĉi-foje elstara litova poemtradukisto Petras Čeliauskas peris al ni du antikvajn legendojn: pri amo de mardiino kaj tera junulo, kaŭzinta koleron de la ĉefa dio kaj aperon de sukceno, kaj — pri ekkonstruo de la kastelo de Gediminas, kies turo ĝis nun estas la simbolo de Vilnius. Iom similajn legendojn havas ankaŭ aliaj popoloj — tiu pri Vilna kastelo kompare estas malpli severa: kutime por ke la fortikaĵo firme staru dum jarcentoj, oni nepre oferas belan junul(in)on, sed ĉi-foje lastmomente okazas mirakla saviĝo.

Ambaŭ legendoj estas tradukitaj per majstraj versoj en senriproĉa fundamenta Esperanto, kvankam kelkloke kun nekutimaj esprimoj kiel: (lando) “kante laŭdi ne finita”. Sur ĉiu paĝo estas belaj nigrablankaj ilustraĵoj (laŭplaĉe oni povas mem kolorigi ilin).

La tria libreto, Se mi ne estus, estas alispeca: moderna proza fabelo pri bono kaj malbono. Ĉu timo, doloro, tristo, laco necesas por homo? Ĉu eblas forigi de sur Tero koleron, malamon kaj envion?.. La leganto vidu tion mem. La lingvaĵo de la traduko estas sufiĉe bona, kvankam ne sen eraretoj (“flugiloj” anstataŭ “plumoj”, pĝ. 2) kaj iom strangaj esprimoj kiel “dorspinglita rigardo” (pĝ. 12). Multkoloraj ilustraĵoj sur ĉiu paĝo.

La paper- kaj pres-kvalito de ĉiuj tri libroj estas brile senriproĉa, preseraroj absolute forestas. Eldonkvanto nekutime granda por Esperanto-libroj: po 1000 ekzempleroj.

Do la librojn indas rekomendi al infanoj lernantaj Esperanton kaj al denaskaj Esperanto-parolantoj: la vers-legendojn — por konatiĝo kun litova kulturo, la fabelon — por individua pripenso. Estos bone, se organizantoj de la Infana Kongreseto ĉi-jare havigos tiujn librojn al ĉiu partoprenanto.

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2005. №4 (126)


Recenzoj | Hejmo