Litova bibliografio

Bibliografio de litoviaj Esperanto-eldonaĵoj (1890–2006) / Kompilis Petras Čeliauskas. — Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2008. — 32 pĝ.; 500 ekz.

Petras Čeliauskas, tradukanto kaj redaktoro, kompilis bibliografion de litoviaj esperanto-eldonaĵoj. Ĝi listigas ne nur (pri)esperantajn librojn el Litovio, sed ankaŭ librojn eldonitajn alilande de litoviaj aŭtoroj, kaj litovlingvajn librojn, kies fonto- aŭ pontolingvo estas Esperanto. Enestas ankaŭ libroj pri famaj litovaj esperantistoj, en kiuj estas menciita Esperanto.

Čeliauskas informas pri presejo kaj eldonkvanto, kiam tiuj informoj troveblas, sed ne ĉiam atentas nomojn de tradukintoj, kompilintoj aŭ eldonintoj.

Speciala signo indikas la librojn, kiujn posedas la biblioteko de la Esperanto-domo en Kaŭno. Sed kio estis informfonto pri la ceteraj libroj? Ĉu librokolektoj, ĉu aliaj bibliografioj? Sed, ekzemple, la Bibliografio de Internacia Lingvo de Stojan kaj la librolistoj de Davidov estas tiom erarplenaj, ke ili ne povas esti utiligataj en serioza bibliografia laboro.

Ĉe pluraj tradukitaj verkoj mankas indiko pri la fontolingvo — precipe — la rusa. Ĉe la lernolibroj ofte mankas indiko pri la litovlingveco. Estas dezirinde havi pli da sistemeco. Komparante la litovan bibliografion kun la plurfoje reeldonita Bibliografio de Esperantaj kaj interlingvistikaj libroj el Ruslando kaj Sovetunio, mi konstatis, ke la lasta povus helpi kompletigi la datumojn.

La bibliografio enhavas ankaŭ liston de periodaĵoj kaj plurfojaj eldonaĵoj, kun indiko de la eldonjaroj kaj redaktoroj. Fine troviĝas utila, kvankam ne kompleta, indekso de aŭtoroj, tradukintoj, kompilintoj.

La bibliografio priskribas 276 titolojn, ekde la unua litovlingva lernolibro de Dombrovski-Dąbrauskas, presita en 1890 en la orient-prusa Tilsit (nun Sovetsk), tra kiu tiutempe pasis la vojoj de la litovaj libroportistoj… Laŭ la bibliografio oni konstatas elstaran eldonaktivadon okaze de la 90a UK en Vilno, kiu kulminis per 28 titoloj en 2005!

Ĉar ĝi estas la unua provo de simila bibliografio, la kompilinto alvokas informi pri preterlasitaj eldonaĵoj; ni esperu, ke ĝi servos kiel bona bazo por plia bibliografia agado en Litovio.

Halina Gorecka (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2008. №5 (163)


Recenzoj | Hejmo