Vivi pli simple kaj sincere!

La Perdita Generacio. Ĉiamen plu. – Donneville: Vinilkosmo, 2013.

LPG - Ĉiamen plu

La muzik-grupo La Perdita Generacio, kun iom-post-ioma ŝanĝado de sia konsisto, aktivas ekde 2003. En 2004 mi havis la feliĉon partopreni ĝian koncerton en la Rusia IJK, kaj mi daŭre rememoras tiun prezentadon kun vera plezuro (la sincereco kaj vervo de la grupanoj povas neniun lasi indiferenta).

De tiam la grupo aperigis jam du albumojn: eksenlime (2006) kaj Eksplodigos vian domon (2008). Ekde la komenco la grupo havas kaj daŭre kultivas sian originalan stilon, kiun de la muzika flanko karakterizas belaj melodioj, liberaj kaj riĉaj harmoniaj ŝanĝoj, iom bardeca kaj plejparte akustika sono, kaj de la teksta flanko – jen ekstreme bela romantiko, jen sufiĉe forta socia engaĝiĝo (foje pri soci-politikaj aferoj, foje pri naturprotektaj temoj).

La nova albumo sone, enhave kaj “spirite” rezultis pli-malpli la sama, kiel la antaŭaj. Ĝi aŭskultatas tre facile kaj faras tre agrablan impreson.

La muzikoj de Tomas Q Nilsson (kiu daŭre estas la motoro kaj la koro de la grupo) kun paso de tempo neniel triviĝas kaj plu mirigas la aŭskultanton per la elstara romantika melodieco. Aldone al liaj personaj kantoj la albumo enhavas ankaŭ kelkajn artaĵojn, verkitajn de la aliaj grupanoj, kaj eĉ du “eksterajn” kantojn: temas pri la kontraŭmilita La dizertanto de Boris Vian (la kanton krom ĝia aktualeco elstarigas ankaŭ la mirinde bona kaj glata Esperanto-traduko de Franko Luin) kaj pri la moke kritika Plastokanto, verkita de la svedo Mullhippiar Neffsonsson. Tiuj du “pruntaĵoj” tute nature eniras la albumon (sen legi la informojn mi apenaŭ povus diveni, ke temas pri la pruntitaj kantoj). Mi mencias ankaŭ, ke la ĝenerala romantik-melodia sono de la albumo estas trafe buntigita per kelkaj vigle amuzaj pecoj.

Ankaŭ la teksta temaro plu laŭas la kutimojn de la grupo: interapudas jen belaj kaj romantikaj pri-amaj tekstoj, jen instigaj, sed neniom doktaj kaj tedaj spirit-liberigaj viv-instruoj, jen iom acidaj, sed ja justaj kritikoj kontraŭ la nuna vivo-ordo. Ripetindas do, ke LPG kiel arta projekto restas la sama, kaj ankaŭ ĝia nivelo tutcerte neniel malboniĝis. La kvalito de la prezentado kaj registrado estas tute bona, ankaŭ la prononco de la kantistoj estas plejparte plaĉa kaj klara (kvankam la tekstolibreto ja ne restis al mi tute nebezonata).

Bedaŭrinde, mi kiel recenzanto estas devigita aserti kaj eĉ postuli: tiel belaj muzikoj nepre bezonas pli bonkvalitajn tekstojn. Jes ja, sence la tekstoj estas belaj kaj trafaj, sed de la lingva vidpunkto ili meritas multe pli da “antaŭproduktada” poluro.

Pri la eternaj plagoj de la Esperantaj kantotekstoj, kiel mislokitaj akcentoj (malmultaj), adasismoj (ja multaj) kaj akuzativaj problemoj (aperas misoj pri transitiveco de la verboj, ekzemple, “nin plaĉas komputiloj”, “varmo ĉion degelas” k. a.) mi ne parolu multe. Sed aldone troveblas ankaŭ nekutimaj kaj eĉ strangaj vortoformoj (ekzemple, “domoarigato” anstataŭ la supozebla “domoarigado”, “domariĝo”) kaj gramatike senzorge faritaj frazoj. Eĉ se ne ĉiuj, multaj similaj misoj povus esti facile korektitaj okaze de zorga provlegado de la tekstoj. Aparte agacas abundo de neologismoj: de pli-malpli rekoneblaj -iĉ- kaj ri ĝis tute enigmaj (sen perreta priesploro) vortoj tabasami (= rideti), asronado (= kolektiva teumado), ubi (= fari ion bonan sen atendi ian rekomencon). Ve, la tekstolibreto prezentas neniujn klarigojn pri tiuj formoj, kio, ekzemple, faras la tekston de la kanto Ubuntu tute nekomprenebla al la aŭskultanto, kiu ne estis anticipe inicita pri la neologismaj preferoj de la aŭtoroj (la teksto ja havas neniun rilaton al la fama mastruma sistemo!).

Rezulte mi ekhavis la jenan impreson pri la albumo: tre belaj muzikoj kaj interesaj, atentokaptaj, sed iom tro senzorge preparitaj tekstoj. Malgraŭ miaj kritikoj mi kalkulas la finan bilancon evidente pozitiva. La albumo elradias optimismon, plenas je espero kaj esperigo kaj tuj tuŝas la koron kaj la menson. Ĝi ja certe atentindas kaj aŭskultendas, eĉ se ne ĉiuj ĝiaj tekstoj meritas citadon kaj imiton.

La resumo de la ĝenerala mesaĝo de la albumo (kaj teksta, kaj muzika) povus esti prezentita jene: “Ni vivu pli simple kaj sincere!”. Al tiel simpla kaj sincera rekomendo mi kuraĝas nenion kontraŭmeti.

Paŭlo Moĵajevo

La Ondo de Esperanto, 2015, №1 (243).