“Alia Venecio”

Matvejević, Predrag. Alia Venecio / Tradukis [el la kroata] Tomasz Chmielik. — Czeladź: Hejme; Świdnik: Libro-Mondo, 2006. — 144 paĝoj, il.

Kiam ni pensas pri Venecio, nia imago tuj bildigas en nia menso la Bazilikon de Sankta Marko kaj ties placon. Aŭ eble nia imago revas pri la famaj pontoj aŭ pri la same fama kinkonkurso kaj ties “oraj leonoj”.

Tio ne okazas ĉe tiu ĉi moderna oratoro de Mediteraneo, kies ĉefurbo Venecio iasence estis, kaj tiu ĉi oratoro nomiĝas Predrag Matvejević. Li naskiĝis en Mostar en 1932, filo de kroato kaj rusino, dum jaroj li prelegis en la Zagreba universitato pri franca literaturo, poste migris al Francio kaj tie instruis en Sorbono komparan literaturon; nuntempe li instruas slavan literaturon ĉe la universitato La Sapienza en Romo.

Pri Venecio jam fluis riveroj da inko, jen en gvidlibroj jen en romanoj jen en pentraĵoj; la aŭtoro tion bone konscias kaj kapablas iri preter tio. Liaj vortoj vere malofte priskribas aspektojn de la urbo kiujn ĉiu ajn el ni povas scii danke al la multaj informfontoj kiujn ni disponas en tiu ĉi moderna epoko. Kvazaŭ romantika aventuristo, Matvejević vojaĝas tra tiuj lokoj kies ekziston apenaŭ iu konscias — verŝajne, eĉ veneciano mem ilin ne konas aŭ aŭdis pri ili nur ie, fabele. La kerno de tiu ĉi verko estas la detaloj pri kiuj ne zorgas distriĝemaj homoj: la rusto aŭ la bruo kaŭzita de pasantaj homoj estigas en li la memoron pri impresoj kaj sensaĵoj:

Rusto eniras metalon, tie pli malprofunde, kaj ie pli profunde. Diversajn ĝi havas kolorojn: nigran, brunan, ruĝan. Kelkloke ĝi estas rufa (ĝiajn kolorojn kaj nuancojn oni vidas sur la malfruaj bildoj de Ticiano). Tavoloj da rusto kaj patino kolorigas metalajn pordegojn, tabulojn, kradojn, barilojn, ansojn, ŝlosilojn. Ĝuste oni ne scias, kial unu objekton kovras patino, kaj la alian penetras rusto ekstere kaj interne, supre kaj malsupre. <…> Oni sentas ludojn, kiuj finiĝas kaj denove komenciĝas, allogadon kaj forpuŝadon, restaĵon de iu nekonata skribo, kiun vane ni klopodas deĉifri. <…> La rusto estas en Venecio eksterordinara, kaj la patino — kiel orplako.
Ĝuste tia estas la Venecio de Matvejević: el skribado kiu tamen estas samtempe realaĵoj (kiel rusto) sed ankaŭ impresoj. Se la leganto sukcesos kredi plenfide al la aŭtoro kaj ties vortoj, li ricevos eble strangajn impresojn — impresoj el humido, akvo, putro, tempo, beleco, pasinteco, melankolio, miraĝo, marmoro, sablo, ŝlimo, oro, forvaporiĝintaj aŭ splendaj bildoj. Post la unuaj ĉapitroj, la leganto mem, danke al la anonimaj bildoj kiuj taŭge ornamas la libron, iĝas la romantika aventuristo kiu komencas ami fremdan lokon kaj iom post iom (ek)sentas sin hejme. La leganto ekflaras la odorojn ne ĉiam bonajn, aŭskultas kaŝe paroladojn de preterirantoj aŭ de kunmanĝantoj ĉe gastejoj, sidas apud maljunulo kiu reeĥas rakontojn, kaj promenante enamiĝas al skulptaĵoj kiujn li neniam vidis kaj verŝajne neniam vidos. Li aprezas la nuancojn de la patinoj, la orplakojn ĉe la ligno, ŝtono kaj briko; li esploras la antikvajn mapojn anonimajn. Kvazaŭ Matvejević pecon post peco kunigas resuman bildon riĉigitan de komenca malunueco.

Aparte legindaj multfoje estas laŭ mia modesta opinio la paĝoj 88 ĝis 94, kie nia romantika aventuristo min ravis pri osterie, trattorie, locande, taverne, bettole kaj bàcari kaj ties legendoj, rakontoj, ĉefroluloj. Ĉefe en tiuj ĉi paĝoj montriĝas plene tio kion diras Renato Corsetti en la antaŭparolo:

En la tiama Venecio la multkultureco de la socio estis atingita pro neceso, kaj eventuale oni havis aliajn formojn de diskriminacio bazitajn sur la riĉeco, sed ne sur la kulturo. Bonvolu atenti, ke ĉi tiu multkultura sinteno daŭris ankaŭ dum la lastaj jarcentoj de la granda venecia potenco, kiam ĝi estas daŭre batalanta kontraŭ la ĉiam pli progresanta turka imperio, por “savi Eŭropon”, kiel oni tiam diris. La historio de Venecio povas montri al ni, kaj ĉiuokaze ĝi montras al mi, ke multkulturaj socioj estas eblaj, ke Oriento kaj Okcidento povas kunvivi kaj kunlabori <…>
Kaj ĉe la fino, ni retroĝuas la poezion de la tuta verko, kiu komprenigas al ni, ke ni ne vere legis eseon, longan priskribon, nekutiman gvidlibron aŭ personan taglibron, sed pli ĝuste superis la limojn de ĝenroj kaj eniris Fantazion.

Per mirinda kaj ĝuiga stilo, Tomasz Chmielik tradukis la verkon al Esperanto. Hejme kaj Libro-Mondo planas aperigi ankaŭ aliajn verkojn de Predrag Matvejević, ekzemple, Mediteranean brevieron kiu samkiel Alia Venecio akiris prestiĝodonajn premiojn internacinivele.

Nicola Ruggiero (Italio)

La Ondo de Esperanto. 2007. №2 (148)


Recenzoj | Hejmo