Jarronde tra la mondo

Monatoj tra la mondo / Kompilis Hori Yasuo. — Maebaŝi: Horizonto, 2005. — 96 paĝoj.

Ĉio genia estas simpla — tiun aksiomon sukcese pruvis Hori Yasuo, la aŭtoro de la sukcesa libroĉeno Raportoj el Japanio. En sia nova projekto li petis skribi: kion oni faras en ĉiu monato en diversaj mondopartoj. Respondis esperantistoj el deko da landoj de Azio, Eŭropo, Afriko kaj ambaŭ Amerikoj.

La raportoj malsamas enhave kaj amplekse. Iuj akurate sekvas plenan jarciklon, aliaj aperas nur unu-du fojojn. La stiloj ankaŭ varias de kurtaj faktoplenaj ĵurnalistaj raportoj el Francio ĝis vastaj, sonantaj kiel versoj en prozo, skizoj de ĉarma norda naturo de Finnlando, kiuj jen odoras per someraj floroj jen tremigas per frosta januara vento.

En Vjetnamio okulfrapas simbiozo de epokoj kaj ideologioj — kiel jarcentojn antaŭe hundo alternas kokon en la bestara kalendaro, incenso prifumas portreton de prezidanto Ho Chi Minh kaj la popolo entuziasme festas la tagon de liberiĝo de Suda Vjetnamio post la tago de praulara kulto.

Mirinda afero: komence de la tria jarmilo, kiam la homaro pretas trapaŝi la limon de sunsistemo kaj penetri interstelan senfinan spacon, de kiu la tero apenaŭ videblas kiel sablero inter miliono da sableroj eterne flugantaj en nigra silento de kosmo, ni, aborigenoj de ĉi tiu sablero, spite al kondamnata kaj jam delonge aŭgurata tutmondiĝo, ankoraŭ, ofte draste preskaŭ ĝis plena kontrasto malsamas per lingvoj, moroj, vivkondiĉoj, religioj. Eĉ tuthomaraj valoroj — kvintesenco de la okcidenta civilizo — valoras ne ĉie kaj ne por ĉiuj…

Sed el tiuj malsamoj kreiĝas multkolora portreto de la homaro. Des pli grave ke ili ne kaŭzu mistakson kaj malkonfidon sed servu al reciproka pliriĉiĝo de ĉiuj kulturoj. Tiusence la libro modele esprimas internaciecan spiriton de Esperanto.

La unuajn raportojn el ĉiu lando garnas skemaj mapoj, mankas nur mapo de Usono — ĉu pro antiglobalisma inklino de la kompilinto? Aliaj mapoj ankaŭ surprizas — en Eŭropo aperis nova ŝtato Mordavio (pĝ. 10), Laoso kaj Kamboĝo (pĝ. 8) ial interŝanĝis siajn nomojn, la plej granda oceano (pĝ. 7) reduktiĝis ĝis Pacifika maro. Sed eble maljuste mi suspektas la eldoniston pri nekono de geografio, kaj tiuj misaĵoj estas nur testo por atentemaj legantoj? Se tiel: mi atendas premion!

Nikolaj Penĉukov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2007. №3 (149)


Recenzoj | Hejmo