Deteni de fatala misago

Monteiro, Gerson Simões. Memmortigo kaj ĝiaj konsekvencoj: La Memmortiginto en la Spirita Mondo kaj en la Reenkarniĝo / Trad. el la port. Givanildo Ramos Costa. — Rio-de-Ĵanejro: Spiritisma Eldona Societo F.V. Lorenz, 2007. — 79 pĝ.

Kiam franca kuracisto Hippolite Rivail, konata kiel Allan Kardec, meze de la 19a jc. aranĝis siajn unuajn spiritismajn seancojn, li apenaŭ supozis, ke spiritismo prosperos en la transoceana Brazilo. Eĉ pli mirigus lin, ke tio okazos dank' al eltrovaĵo de alia kuracisto, judo el Bjalistoko, kiu naskiĝos tri jarojn post la apero de unua libro de Kardec.

La nova libro de S.E.S. Lorenz traktas sinmortigon el la spiritisma vidpunkto. Ĝi klarigas tiun problemon sub nekutima vidangulo de kredo pri senmortaj spiritoj — homaj animoj — kiuj post la morto, elkarniĝinte, venas spiritan mondon kaj post certa tempo revenas la teron en alia korpo. Same kiel aliaj religioj, spiritismo nomas sinmortigon peko, sed, male al kristanismo, diras ke ĝi ne estas nepardonebla peko. Sed ĉiu peko bezonas reaĉeton. La aŭtoro metis multajn rakontojn de sinmortige elkarniĝintaj spiritoj, kiuj kontaktas la mondon de vivuloj pere de mediumoj. Jen la kerno de tiuj rakontoj:

La unua elreviĝo, kiu atendas ilin, estas la realaĵo de la spirita vivo… kaj tiu vivo pli malboniĝas pro teruraj turmentoj, kaŭze de ilia decido ege ribela.

Memmortigintoj ekzistas kaj daŭre spertas fizikajn suferojn… Longajn jarojn, ili sentas terurajn impresojn de la toksaĵo, kiu nuligis iliajn energiojn; ili sentas la traboron en la cerbo per fremda kuglo veninta el la pafilo uzita en la terurega ago; ili sentas la pezon de la ege pezaj radoj, sub kiujn ili ĵetis sin kun dezirego forlasi la vivon; ili sentas la pasadon de… akvoj sur siaj restaĵoj, kie ili serĉas la kriman forgeson de siaj taskoj en la mondo. Kaj, ordinare, la plej malbona emocio de la memmortiginto estas travivi, minuton post minuto, la diseriĝan procezon de la forlasita korpo en la sino de la tero, plena de vermoj kaj putraĵoj.

La aŭtoro atentigas, ke la naskiĝon de infanoj kun korpaj kaj psikaj difektoj kaŭzas suicido en antaŭa vivo. Sinmortigintoj per kuglo reenkarniĝas blindaj, mutaj, mense malfruaj aŭ eĉ plenaj idiotoj depende de la centroj de la cerbo trafitaj de kuglo; sinpendumintoj riskas kripliĝi pro subita falo dum la unuaj tagoj de sia nova vivo; skizofrenio estas rezulto de memmortigo post murdo ktp.

Monteiro emfazas, ke eĉ penseto pri memmortigo estas danĝera, ĉar nevideblaj spiritoj tuj ekobsedas tiun, kiu enlasas tiajn pensojn en sian kapon. Tiel klariĝas, ekzemple, strangaj voĉoj sugestantaj ideojn pri sindetruo aŭdataj de psike malfortaj homoj.

Terure aspektas ankaŭ la loko, kien venas animoj de suiciduloj. Laŭ iliaj mesaĝoj, ĝi estas plene dezerta regiono, kun kavernoj kaj abismoj, fetora kaj malpurega grundo, sufoka aero. Ilin akompanas malamikaj spiritoj kies kriaĉoj kaj ululoj plimalbonigas ilian mizeran staton. Tamen poste la animojn de memmortigintoj forprenas spiritoj-helpantoj kaj enkondukas ilin en aliajn regionojn de nevidebla mondo, kie ili ricevas spiritan kuracadon antaŭ nova reenkarniĝo.

Kio ĝi estas? Skeptika racio subŝovas minimume tri variantojn. Unue, tio estas banala ĉarlatanaĵo de mediumoj, kies celo estas memriĉiĝo koste de kredemaj profanoj. Due, ili mem estas viktimoj de psika malsano kaj ĉiuj mesaĝoj de spiritoj estas nura ĝia simptomo. Trie, iuj nevideblaj fiuloj el eble ekzistanta spirita mondo ŝercetas kun la homoj. Sed la afero ne estas tiom simpla. Kardec en siaj verkoj neas la eblecon pruvi la ekziston de spiritoj per fizikaj rimedoj, tamen, laŭ li, logika demandaro permesas malkaŝi spiritojn-mensogulojn.

Laŭ mia amatora opinio, la libro estas interesa kiel ekzemplo de alternativa vidpunkto al nia mondo, sed iom superŝarĝita de emocioj kaj “fortaj” scenoj kiel en brazila melodrama serio. Tamen tio ne gravas, se tiuj teruraj priskriboj kaj larmigaj rakontoj detenas almenaŭ unu homon de fatala misago kaj konservas ies vivon.

Nikolaj Penĉukov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2008. №7 (165)


Recenzoj | Hejmo