Nostalgio? Historio? Merkato?

El Malproksima Helo: K-disko. — Moskva: Muzprom-MO, 2003. — (Oraj kantoj, №4).

Tiujn kantojn mi aŭdis eble kelkcentfoje.

Ekde la 1970aj jaroj de la pasinta jarcento ili sonis en diversspecaj kaj diversnivelaj plenumoj — kaj en elementaj kursoj, kiam komencantoj, ankoraŭ la lingvon ne plene posedantaj, diligente pepis “Revis mi pri forir'”, rigardante siajn manskribitajn kantaretojn, kaj en profesinivela plenumo de Leonid Borisov. Ili sonis kaj ĉe lignofajroj en tendaretoj kun akompano de neagordebla gitaro malseka pro pluvo, kaj en kulturpalacoj dum imponaj belartaj konkursoj de esperantistoj. Ili estis kantataj ne ĉiam ĝuste laŭ muziko, la tekstoj ne ĉiam estis senriproĉaj lingve, sed ili estis ĉiam sincere kantataj.

Tiuj kantoj ne povis ne aperi sur muzika disko. Ili estas parto de la nialanda movado, parto de la tendara kulturo, parto de la historio. Kaj ili ja aperis.

En la disko estas 24 tiaj kantoj en plenumo de ok artistoj kun trankvila akompanado de du gitaroj. Trankvila — ne signifas malrapida aŭ pigra, mi klopodis trovi pli konvenan terminon.

Ankaŭ la kantado estas ĝusta, preskaŭ senriproĉa. Mi diras tion, komparante kun la nivelo de belartaj konkursoj (ekzemple, la siberia Smeralda stelo, aŭ OrSEJTa Oriento), en kies juĝ-komisionoj mi estis.

Sed la trankvileco iel donas impreson, ke la disko prezentas ne kantojn, ne muzikajn komponaĵojn, sed montras specimenojn de ili. Similan stilon oni trovas, ekzemple, en muzikdiska aldono al libro de G.Shneerson American song, (ruslingva eldono de Sovetskij kompozitor, Moskvo, 1977) aŭ en British and American Songs de Cyril Pustan, (diskoj de Cityvox, broŝuro de Publisher House of Art Foundation, Budapest, 1974). Sed la du nomitaj eldonaĵoj estas pli instru-esploraj muzikmontriloj ol la artaj.

Do, paradokse, la pli alta kvalito kreis ioman perdon de la animo, sincereco kaj impeto — perdon de la etoso, bone kaj prave priskribita de Irina Gonĉarova en la artikolo, aldonita al la disko.

Koncerne la aranĝon de la disko, oni povas konstati, ke la eldonistoj kvazaŭ rapidus elpuŝi la diskon, kaj preskaŭ ne redaktis la faktan materialon. Temas pri miksa stilo de la titolado de la aŭtoroj, tradukintoj kaj komponintoj. Eble mi estas tro skrupula, sed la neĝusta citado de la aŭtoroj k.s. estis jam nebona tradicio. Rapida apero de la serio Tendaraj kantoj (SEJM-REJM) lanĉis tiun kutimon.

La apero de la disko estas ne nur kultura evento. Ĝi certagrade respegulas parton de nia Esperanto-historio. (“Ni ne verkas la historion, ni nur priskribas ĝin” — I.Krank.) Ĉu ne indus indiki, kiam unue eksonis la kanto, kiu plenumis ĝin, kiun konkurson ĝi gajnis? Bonan ekzemplon al tio donis Glebo Malcev kun sia koterio (Piĉismo. Discografia 1993–1997: Subita merdo. Buĥtismo. PPP, kiun mi recenzis en LOdE. 118–119).

Estus utile aldoni la tekstojn. Eble la tekstoj estas ne tre ĝustaj en la lingva aŭ poezia aspektoj? Eblas longe disputi pri la aŭtenteco, sed mi donu nur unu ekzemplon.

Dum pluraj jaroj niajn kursanojn (en Tomsk) oni instruis: “En malproksimo hela vokas nin blu' ĉiela”. La tajpitan tekston ni ne havis, sed en Kiel verki kaj traduki poemojn de Kalocsay (Budapest: HEA, 1979) ni jam legis pri poetiko en esperanto kaj ties rimado kaj sciis pri evitendeco de la radikrimoj (abortaj rimoj).

Krome ni de la unua leciono aŭdis, ke Esperanto estas lingvo logika. “Malproksimo hela” estas logike, lingve kaj rime tute korekta, ĉar en la sekva verso estas “blu' ĉiela”, male al ia abstrakta “bluĉielo”. Mi konfesas, ke mi eĉ nun ne vidis la aŭtentan tekston de L.Novikova. Tamen la unua en la listo de la disko estas “El Malproksima helo”.

Tamen la redukto de “o” en la senakcenta pozicio estas kutimo de la t.n. “Rusa Esperanto”, menciita de pluraj esploristoj, ekzemple de E.Bokarev (Fonemo kaj sono en Esperanto en sovetunia eldono de Paco, 1974). En la kantado tio estas parte rimarkebla.

Aliflanke oni ial fuŝe aŭ tute ne indikas la aŭtorojn de la muziko (1, 10, 12, 22, 24), de originalaj tekstoj (15). Pri Radio verda estas plena miksaĵo — la muzikon komponis S.Miĥajlin, kaj V.Sapoĵnikov verkis la tekston. Pri la muziko de Krokodilo estas indikite: “laŭ Ĉ.Ĉaplin”. Kial nur “laŭ”? Ja ĝi estas konata melodio el la filmo Modern Times (1936), verkita ĝuste de Chaplin.

Ankaŭ la skribado de propraj nomoj ne estas konsekvenca, ekzemple: Ĉ.Ĉaplin (esperantigita), H.W.Holmes (originala).

Absolute fuŝa estas la nomo “Amazonka”. La sud-amerika rivero (rio Amazonas) en Esperanto estas “Amazono”. Neniu argumento pruvos alian solvon. Estas enigmo: kial oni ne korektis tion? Dank' al la bonaj instruistoj en nia regiono eĉ komencantoj ĉiam kantis ĝuste. La disko estas pli ol kolekto da kantoj, ĝi povas esti ankaŭ instruilo (Per kanto al Esperanto). Ĉu la eldonistoj tion antaŭvidis?

Pli zorga redaktado ĝenerala, teknika, lingva; filtrado kaj kolektado de historiaj faktoj postulas tempon. Fortiĝas la impreso, ke la eldonintoj rapidis lanĉi la diskon pro postuloj de la merkato.

Aleksej Birjulin (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2005. №7 (129)


Recenzoj | Hejmo