En Rusio loĝas rusianoj

Recenza eseo de Sergio Pokrovskij

Rusoj loĝas en Rusujo: landonomoj en Esperanto / Red. Anna Löwenstein. — Milano: Federazione Esperantista Italiana, 2007. — 95 pĝ.

LA TEMO KAJ ENHAVO DE LA ARTIKOLARO

Pliparto de la artikoloj prezentas apologion de la uj-landonomoj kaj kritikon de la maniero uzi la fakte norman sed formale neoficialan sufikson -i por fari landonomojn. Krome, kelkaj pecoj humuraj traktas la du manierojn egale aŭ eĉ kun kelka simpatio por -i. En ĉi tiu recenzo temos nur pri la artikoloj nehumuraj; por indiki aŭtorojn ĉi-sube menciatajn plurfoje mi uzos la inicialojn:

AL Anna Löwenstein
BW Bertilo Wennergren
EdK Edwin de Kock
MB Montagu Butler
RF Rudolf Fischer

La situacio de recenzanto estas iom tikla: unuflanke, estas io nenobla kritiki opiniojn de marĝena malplimulto lojalisma; tamen aliflanke, ĝuste tia heroa provo kolekti la argumentojn por defendi la arkaikan uzon estas oportuna okazo por aprezi ĝian argumentadon laŭ ties vera valoro.

La artikolaro prezentas plurajn tezojn:

1. La sufikso -uj estas fundamenta (nekontesteble).

2. La vortero -i ne povas esti sufikso de Esperanto (kun tre stranga argumentado).

3. Estas problemo konstrui vorton por landano surbaze de landonomo, kaj la sufikso -i malfaciligas tion.

Krom unu aŭtoro neniu mencias la simplan solvon: alglui la sufikson -an al ĉia ajn landonomo. La aŭtoroj implice tabuas la kombinon -ujano (kiel en rusujano), mallogike kaj kontraŭfundamente opiniante ke Xujano = Xo.

La titolo de la artikolaro evidente estas citaĵo el la Fundamenta ekzercaro: “La rusoj loĝas en Rusujo”. Ĉu la manko de la artikolo spegulas la fakton ke hodiaŭ pli ol 20 milionoj da rusoj loĝas ekster Rusujo? (Tiam oni tamen probable konsciis, ke kontraŭe al la ĉi-supra misformulo ne ĉiu ruso estas rusujano.)

LANDO, REGNO, ETNO, NACIO

La plej grava difekto de la libro estas manko de adekvata prezento de la kontestata vidpunkto. Mi eĉ havas la impreson, ke plimulto de la aŭtoroj mise ĝin komprenas. Nu, per ĉi tiu recenzo mi provu kompensi tiun mankon.

Diskutante la problemon, la aŭtoroj uzas du vortojn: lando kaj landano. Por taŭga analizo necesas klare apartigi la nociojn kiujn ĝi koncernas, kaj kiujn la aŭtoroj konfuzas uzante tiujn du plursencajn vortojn. Nociojn logike malsamajn kaj tre realajn.

Lando kaj regno

Lando estas teritorio iel aparta — geografie, politike, kulture aŭ strategie. Iuj landoj ŝuldas sian apartecon al sia loĝantaro; aliaj, al fizika geografio, kaj eventuale povas havi loĝantaron multetnan aŭ nenian. Ekz-e Siberio, Kaŭkazio, Mezopotamio, Magrebo, Nordio; Kristanujo, Islamujo, Mirlando.

La artikolaro implice identigas landojn kun regnoj, kvankam fine de la artikolaro aperas “Listo de landoj kaj landanoj” kun la nek politikaj nek etnaj Siberio, siberiano (p. 92).

Nemalofte regno estas nomata laŭ unu el la etnoj kiuj tie loĝas aŭ iam loĝis. Ne nepre temas pri la plej granda, reganta etno (“la ĉefgento de …ujo” laŭ la difinformulo de la PIV-oj). Ekz-e povas temi pri tribo, kiun eksteruloj renkontis unue, kiel la britojn dum la romia konkero. Sed ankaŭ, kaj eĉ pli frue, oni nomis la landon Albiono (Blanklando) — pro la kretaj rokoj apud Dovero, kiujn venanta kontinentano rimarkas unue.

Nacio kaj etno

Zamenhofo uzis “nacio”n en la senco de la nuna “etno” (kiel en Latino, en la rusa kaj almenaŭ en la liatempa germana lingvoj). Tial en Biblio aperas nacianoj (= alietnanoj); Esperanto estas lingvo internacia (t.e. por interetna komunikado).

Tamen angle kaj france nation ofte estas uzata anstataŭ regno, kaj ankaŭ ĉi tiu stranga uzo lasis sian spuron en Esperanto: Internacio, Ligo de nacioj, Unuiĝintaj nacioj koncernas ne etnojn sed regnojn. Ne maleblus diri, ke tia “nacio” estas politika etno.

Ni vidas etnojn ŝtathavajn (francoj, poloj, germanoj); senŝtatajn (eŭskoj, kurdoj); plurŝtatajn (araboj). Etno ne nepre estas ligita al teritorio: la hunoj vagadis tra la tuta Granda Stepo eŭrazia, de Ĉinio ĝis Romio. Etno povas havi diasporon kies anoj loĝas en diversaj landoj.

Unu sama lando povas ŝanĝi sian “ĉefgenton”. La antikvan Egiption priloĝis aparta nacio egiptoj; la nunaj egiptianoj plejparte apartenas al tute alia etno, ili estas parto de la araba nacio. La arabaj regnoj tiurilate similas ne naciajn ŝtatojn, sed provincojn de granda Arabujo, de Irako ĝis Magrebo; tial (en ŝajna kontraŭdiro kun la tuj prezentota “mondoparta principo”) por ili konvenas la deloka nomado (Alĝerio, Jordanio, Saudio, Irako).

Civitanecon la okcidentanoj nomas nationalty. Tian konfuzon mi opinias evitinda en Esperanto.

La mondoparta principo

La tradicia sistemo de Esperanto estas bazita sur empiria observo (kiun la nuna Akademio kaj la artikolaro ignoras): en Eŭrazio la gravaj regnoj plejparte havas nomon derivitan de etno (kiel derivilon la Fundamento uzas uj-; do, “uj-nomon”); dum en “la Nova mondo” regno ofte havas nomon derivitan de loka geografiaĵo. (Tio ne estas hazarda; la novmondaj landoj plejparte estas ekskolonioj, kies antaŭkolonia ŝtateco ne ekzistis aŭ iĝis senspure detruita.)

BW negas ĉian tian principon (p. 14):

Tiu divido laŭ du kategorioj esence estas arbitra. Aparteno al la uj-kategorio diras nenion ajn pri la koncerna lando kaj ties popolo (Hm … laŭ mi, oni rajtas konkludi ke temas pri lando malnovmonda. Ĉu ekzistas moderna uj-noma lando novmonda? — S.P.) … Multaj provis trovi aŭ elpensi ian sistemecon en la klasado, sed tio plejparte estis vana.
“Birmo”, kiun sampaĝe BW prezentas kiel modelan ekzemplon pri ne-uja landonomo, loklingve estas nomo de la plej granda etno de la koncerna regno. Se oni sekvus la mondopartan sistemon (birmo → Birmujo; aŭ eble, laŭ alia prononcmaniero, mjanmo → Mjanmujo), eblus konstati, ke “el ĉiuj birmujanoj nur 69% estas birmoj”.

Tre kuriozaj estas ĉi-rilate la nomoj de Francio, precipe la franclingvaj. Jam la romianoj nomis ĝin deetne: gaŭlo → Gaŭlio. Sed Romio falis, la landon konkeris frankoj, kaj la lando ricevis novan nomon (latine Francia), egale deetnan, el kiu deriviĝis landannomo:

Franc → la France → Français, kp

Frank/o → Frank/uj/o → frank/uj/an/o

La landannomo Français (-ais, -aise funkcias simile al nia -an; kp New York → New Yorkais, t.e. Novjorko → novjorkano) akiris la kromfunkcion de surogata etnonomo; tial Grammaire française normale estas “Gramatiko de la franca lingvo”; apenaŭ oni tiel nomus gramatikon de la lingvo bretona, kvankam ankaŭ ĉi tiu estas unu el la lingvoj de Francio, kaj sekve “francia lingvo”.

Nacioj novmondaj

Ofta demando (ankaŭ en la artikolaro ĝi aperas): Kiel usonanoj vivas sen tia distingo inter regnano kaj etnano?

“La usona nacio” jes estas reala fenomeno — tamen ja tute alispeca ol “la albana nacio”. La kerno de la usona nacio estas ĝiaj politikaj institucioj kaj idearo: la plej antikva konstitucio de la mondo, la liberalaj principoj, la usona revo. Tial la usona nacio efektive estas forte ligita al la usona ŝtato kaj eĉ pli speciale, al ĝia politika reĝimo. La lojaleco de enmigrinto al la nova patrujo estas lojaleco al la ŝtato kaj egalas la sopiratan ŝtatanecon.

La etnoj tamen plu ekzistas ankaŭ en Ameriko, eĉ se alimaniere. Ankaŭ usone oni distingas inter WASP, Latinos, Polish-Americans, Irish-Americans ktp. Aliflanke mi neniam aŭdis pri “etna usonano” aŭ “ethnic Canadian” en la senco “persono apartenanta al la kanada ĉefgento”; fakte, “ethnic Canadian” signifus proksimume “kanadano apartenanta al etna malpliopo” (ekz-e ĉindevena) — do, “ethnic Canadian” funkcias preskaŭ kontraŭe ol “ethnic Albanian”. Ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la realo la nacioj kaj etnoj en la Nova mondo funkcias alie ol en la Malnova. (Dirante tion mi esprimas nek aprobon nek malaprobon, mi nur konstatas diferencon.)

Simile la romianoj estis multetna nacio kies kernon formis la romia civilizo kaj ideologio; tiel ke la neniom latinaj bizancianoj plu sin nomis kaj konsciis romianoj.

La franca revolucio havis similan inspiron: ĉiuj francujanoj estu francoj. La fakto, ke Français konfuzas la konceptojn etnan kaj regnan, helpis la ŝtaton mueli la iamajn provincojn kaj etnojn en homogenan mason da departementoj kaj francoj, malgraŭ ke en tiu lando ne estiĝis institucioj kompareblaj en sia stabilo kaj respektindo al la usonaj (dum la ekzisto de Usono la francoj ŝanĝis 5 respublikojn kaj 5 monarkiojn). La kerno de la eŭropaj nacioj restis etnoj, kaj la konfuzo inter nacio kaj etno, “Ein Reich, ein Volk” (unu regno, unu popolo), kondukis al la hororoj de naziismo kaj nunaj etnaj purigoj. (Menciindas ke la britujanoj ne konfuzas la nacian koncepton British kun la etna English.)

LA SUFIKSO -UJ

Interesa hipotezo pri la deveno de -uj [MB, p. 45]: El la slava landonoma finaĵo -ija kun ŝanĝo de i je u; en la skribo serba (kiun tamen Zamenhofo probable ne konis) tio eĉ grafike estas simila: <Srbija (Serbujo).

Pedagogia valoro de -uj

BW ial opinias, ke regula uzo de la landa uj-sufikso helpus eviti erarojn kiel tiu de la de li elpensita erarekzemplo (p. 15):
Mi babilis kun du francanoj, tri usonoj kaj unu aŭstralo.
Laŭ mi la problemo de ĉi tiu ekzemplo koncernas ne la sufiksojn (-uj-i), sed nescion de la mondoparta principo, kiun BW ne mencias specife sed forĵetas kiel maleblan ĝenerale (vd ĉi-supre).

Supozeble la parolanto ja scias, ke la du unuaj personoj venis el eŭrazia regno nomata per la internacia radiko FRANC; la problemo estas, ĉu la radiko baze indikas la regnon (kiel en ilia lingvo: la France), ĉu la landanon (Français). Laŭ la mondoparta principo, ĉe la landoj de la antaŭkoloniisma epoko, alivorte tiuj de la “antikve civilizita mondo”, t.e. Egiptujo, Etiopujo kaj la landoj de Azio kaj Eŭropo, la radikoj prefere estas etnaj: franco → Francujo / Francio. Dum en la resto de la mondo peretna landonomado ne ekzistas; tial Usono → usonano, Aŭstralio → aŭstraliano. La afero do funkcias egale ĉe -uj kaj ĉe -i.

Rusujanoj

Pluraj aŭtoroj ĵuras sian fidelecon al la Fundamento, sed unu ĝian solvon ili ignoras:
Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj
(Ekzercaro, §37).
MB ŝajnas supozi, ke tia formo rilatas nur al nerusaj rusujanoj: “Aligentano loĝanta en lando de klaso II estas -ujano-landano” (p. 34); stranga interpreto, malkonforma al la senco de la sufikso -an. (La fundamenta ekzemplo jes indikas nerusajn rusujanojn — ĉar por klarigi diferencon, ke ne ĉiuj rusujanoj estas rusoj, necesas indiki okazon kie la diferenco evidentiĝas.)

Tiu preteratento estas tiom pli mirinda, ke la ĉefproblemo de aŭtoroj estas unueca maniero nomi landanon surbaze de la landonomo; ekz-e AL p. 8/9; BW (p. 16–17) trovas malfacila nomi landanojn de Usono, Vjetnamio, Ĉilio, Uzbekio, Namibio, Ganao, Etiopio (ĉar la fina i povas esti radika, kiel en Ĉilio). Tamen tiu sama BW iam konstatis en PMEG: “se oni hezitas, oni povas ĉiam trankvile uzi kunmetaĵon kun la sufikso AN: Franciano, Ĉiniano, Italiano, Pollandano k.t.p.”.

Mi trovas ĉarma tiun “se oni hezitas”. Se oni celas landanecon, oni ja senhezite uzu -an (ankaŭ ĉe deetna landonomo: rusujano). Se oni intencas paroli pri etno, oni ja devas scii, ke la etno ekzistas kaj kio estas ĝia nomo. Oni ja konsciu, ke la du dirmanieroj esprimas malsamajn ideojn. En la suda Siberio (kie mi loĝas) estas multe da kazaĥoj kiuj estas rusianoj (i.a. la guberniestro de la najbara Kemerova gubernio); kaj en Kazaĥio 30% de kazaĥianoj estas rusoj, 54% estas kazaĥoj. “Kazaĥo”, “ruso”, “kazaĥiano” kaj “rusiano” estas 4 malsamaj nocioj; inter miaj konatoj estas ĉiuj 4 kombinoj (ruso, rusiano; ruso, kazaĥiano; kazaĥo, rusiano; kazaĥo, kazaĥiano).

Ĝuste ĉi tiun diferencon instruas la ekzercara frazo pri la Rusujanoj, kaj ĝuste ĉi tiun lecionon ne lernis pluraj aŭtoroj de la artikolaro kaj la Akademio de Esperanto, kiel atestas la 3ª el la akademiaj Rekomendoj pri la landonomoj (1985):

3. La Akademio rekomendas konsideri, ke la signifo-rilatoj inter la landnomoj kaj la koncernaj landanonomoj ĉiam estas principe la samaj, kia ajn estas la kategorio de la landnomoj. Ekz-e, Angl-ujo / -io — Angl-oj kaj en la alia kategorio Nederland-o — Nederland-anoj.
Verdire, tiu rekomendo estas verkita tiel malklare kaj malklere, ke la nunaj akademianoj disopinias pri ĝia senco.

Ĉu ĝi instruas, ke etnonomo (kiel anglo) indikas apartenon al lando? Tio estas malvera, la afganiaj kaj ĉiniaj uzbekoj ne estas uzbekianoj.

Ĉu inverse, ĝi kontraŭfundamente trudas etnecon laŭ landaneco — ke ekz-e londona skoto aŭ kimro estu anglo, kiel la nederlandaj frisoj estas (laŭ sia civitaneco) nederlandanoj? Sed neangla anglujano supernocie nomas sin ne “anglo”, sed “brito” (por la britianoj “brito” funkcias sammaniere kiel “rusiano”). Ŝajnas, ke la verkinto de ĉi tiu rekomendo mem ne bone sciis, kion li skribas.

BW rekomendas (p. 18):

Neniu lernanto bezonas heziti, kiel paroli pri la landanoj de lando, kies nomon li renkontas je la unua fojo. Tio sekvas aŭtomate el du facilaj reguloj:
  • se la landonomo finiĝas per -ujo, forprenu uj
  • se la landonomo ne finiĝas per -ujo, aldonu an

  • Do, en la pasinta jaro, kiam BW skribis tiujn rekomendojn, oni per la nomo Serbujo tuj povis facile kompreni, ke la enloĝantoj de tiu lando (interalie, ĉiuj kosovanoj, ĉar Kosovo estis internacie agnoskita parto de Serbujo) estas serboj.

    Por mialanda esperantisto estas surpriza la surprizo de Petro Desmet' (p. 57):

    Dum vizitoj al iamaj komunismaj landoj mi konstatis ke la gejunuloj tie kutimas reguligi tie jam multon! Por ili mi ne estis Belgo, mi ne estis Flandro, sed mi estis Belgiano kaj Flandriano… Post komenca ŝoko mi rapide alkutimiĝis kaj trovis la solvon ne malbona.
    Ĉi tie malmulte rolas komunismo kaj la juneco, gravas la tradicio vivi en pluretna ŝtato, kie la diferenco inter ŝtataneco kaj etno estas klare distingata. Zamenhofo estis nek komunisto nek junulo kiam li verkis pri la Rusujanoj.

    Jen kelkaj ekzemploj el la gazetaro:

    Interalie, litovianoj rajtas senvize eniri en Kaliningradan regionon. [LOdE, 2002, №3, p. 17]

    Tamen Trajkovski estas prezidento de ĉiuj makedonianoj, tiel de slavoj, kiel de etnaj minoritatoj – de albanoj (23% de la dumiliona loĝantaro), de turkoj kaj ciganoj [E. Georgiev, Monato].

    Katalunianoj (kaj hispanianoj) kredas, ke la lando estas ĉefe katalunlingva, sed tio malcertas laŭ la socilingvistikaj esploroj [H. Alos i Font, Monato]

    Tamen F. Toubale demandas (p. 65): “Kaj cetere, ĉu ne estas pli simple tuj scii, ke se la lando nomiĝas Rusujo, la civitano havos la nomon ruso?”.

    Simple, sed erare. Ne ĉiu rusiano estas ruso, samkiel ne ĉiu urbo alĝeria estas Alĝero: estas ankoraŭ Orano, Konstantino ktp. “Alĝeria esperantisto” ne nepre estas “alĝera esperantisto”, samkiel “francia esperantisto” ne nepre estas “pariza esperantisto”. Kiam Rusuja prezidento televide alparolas la civitanojn, li diras “Karaj rusianoj!”. Tio koncernas ĉiujn landanojn, ne nur la rusojn, sed ankaŭ tatarojn, jakutojn, kalmukojn, ĉeĉenojn… Ili havas sian propran nacian memon, kaj estas malĝentile, eĉ insulte, misnomi ilin “rusoj” — samkiel estus malĝentila nomi iun ajn per nomo de ties najbaro aŭ eĉ amiko.

    -uj kaj la lingvo

    Iam oni celas ne landanecon, sed la etnon — ekz-e kiam temas pri la lingvo uzenda por interparoli kun la koncerna landano.

    Malgraŭ kelkaj esceptoj, plej ofte etnon karakterizas ĝia lingvo. Kaj forpreninte la sufikson -uj, ni kutime ricevas la nomon de etna lingvo: Rusujo — la rusa, Francujo — la franca, Ĉinujo — la ĉina. Sed pro la stranga opinio, ke ĉiuj ĉinujanoj estas ĉinoj (kiel ĉe AL, p. 4) la PIV-oj opinias necesa paroli pri Hanoj kaj pri la Hana lingvo.

    Menciindas, ke ĉe Egiptujo — la egipta, Britujo — la brita ni ankaŭ ricevas nomojn de lingvoj, tamen de lingvoj ne modernaj (kiaj estus la araba kaj la angla), sed tiuj de la antikvaj praloĝantoj. Tial la modernajn enloĝantojn pli konvenus nomi egiptianojegiptujanoj kaj britianojbritujanoj (pri tiuj lastaj ĝuste tiel faras la lingvo rusa: бритты estas la keltaj praloĝantoj, британцы estas la modernaj britianoj; same pri la nomdonaj бельги/belgoj, пруссы/prusoj kontraste al la postaj бельгийцы/belgianoj, пруссаки/prusianoj).

    -LAND

    Fakte -land funkcias simile al -i, ĝi egale aplikiĝas kaj al radikoj etnaj (Pollando) kaj alisencaj (Togolando). Tial malpravas BW prezentante -land kiel sinonimon de -uj (p. 14).

    La radikparta -lando (Irlando, Nederlando) estas abunde menciata en la artikolaro. Plurfoje menciatas la retroderivaĵo “nederoj” (ĉiam malaprobe). La eblon reguligi Irlandon (nacilingve Éire) per ejro → Ejrujo, Ejrio mencias neniu.

    Ĉar la aŭtoroj konfuzas etnon kun ŝtataneco, neniu rimarkas la difekton de tiuj formoj: mankas la nomoj por la koncernaj “ĉefgentoj”. Frisoj, kiuj estas nederlandanoj (nederianoj) laŭ sia ŝtataneco, ja ne estas nederlandanoj (nederoj) laŭ sia etno.

    LA SUFIKSO -I

    Miskompreno pri la senco

    Pluraj aŭtoroj vidas en la landonoma -i nur alternativan formon de -uj — kvankam jam dekomence ĝi aperis kiel ties ĝeneraligo (ekz-e en la “Lingvaj respondoj” de Zamenhofo). Kaj kiel ekzemplojn pri nedezirinda misevoluo ili indikas i-derivaĵojn de negentaj radikoj — dum temas pri la uzo jam dekomence celita, eĉ por la sama Alĝerio, kies derivitecon rifuzas agnoski RF (p. 61); simile EdK (p. 29) pri Alĝerio, Liberio, Niĝerio, Tunizio. Retroderivaĵon Aŭstrio → aŭstro EdK ŝajne opinias ridindaĵo — tamen ĝi ja estas reale kaj ofte uzata, pli ofte ol aŭstrianoj (kaj ĝin rekomendas BW en sia listo sur p. 92).

    La landonoma -i funkcias iom simile al -ul: ĝi faras nomon el ajna karakteriza trajto, ne nepre la plej grava, sed laŭeble rekoniga. La ruĝa kufo ne estis la plej grava vestopeco de Ruĝkufulineto — sed ja sufiĉa por rekono.

    Danke al sia ĝeneraleco, la landonoma -i estas do politike pli neŭtrala, ĝi prezentas la nomdonan etnon ne kiel “ĉefgenton” al kiu iel speciale “apartenas” la koncerna lando; sed kiel rekonilon, samkiel la altega monto Kameruno estas oportuna rekonilo por la lando Kamerunio.

    “Naturalismo” de -i

    «La ĉefa motivo por enkonduki -io kiel sufikson landnoman estis la emo al “internacieco”» [EdK, p. 26].

    Ne vere. Kvankam internacieco per si mem estas bonvena, ne ĉiuj i-sufiksaj landonomoj estas internaciaj. Unike esperantaj estas ekz-e Balkanio, Britio, Ĉinio, Eburio, Koreio, Meksikio, Nordio, Romio, Sovetio, Ŝengenio, Vjetnamio.

    Respondante al la kritiko, ke -uj ne estas internacia, pluraj aŭtoroj de la artikolaro diras, ke tio ne gravas, ke apelacii al la internacieco de -i estas fia “naturalismo” (kaj mi konsentas: ne tial-i estas preferinda). Sed jen por kondamni la Zamenhofan landonomon Meksikio aperas tiu sama fia argumento: “Sed Meksikio ne estas internacia. Angle oni diras Mexicans, ne Mexicians” [MB 39; ankaŭ BW 21]. Simile en la plej fia spirito naturisma misrekomendas la Akademio:

    4. Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia “sufikso” aŭ sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie.
    Mi trovas skandala ke la Akademio egaligas la malnovan kaj firme enradikiĝintan landonoman sufikson -i kun sia efemera -istano, kaj ke ĝi obstine rifuzas akcepti la vivan kaj produkteman esprimilon, submetante ĝian uzon al la ĥaoso de alilingva uzado.

    Radikfina -i

    Pluraj aŭtoroj vidas seriozan problemon en ŝajne sufiksa -i de Ĉilio [AL 4, 77; EdK 28, BW 17], Aŭstralio [EdK 29, AL 77, BW 17]. BW aldonas al tio “Namibio”n (p. 17), kvankam temas pri regula derivaĵo de la nomo de tiea dezerto (Namibo → Namibio).

    Kurioze, ĉi tiujn aŭtorojn neniom ĝenas la de ili uzataj an-radikoj: afg/ano, alb/ano, germ/ano, hisp/ano, jap/ano, rum/ano… La an-problemo ja estas tute simetria kun la i-problemo; tio, ke la unuan neniu el niaj aŭtoroj rimarkas aŭ mencias, konsiderinde malfortigas ilian argumenton.

    Alisencaj i-pseŭdosufiksoj

    Por absurdigi la landofaran sufikson -i pluraj aŭtoroj (EdK 27/28, MB 42, RF 60) konfuzas ĝin kun la vortero -i heredita kun la internaciaĵoj; laŭ ili Ital/i/o kaj biolog/i/o entenas unu saman sufikson -i. Tian misprezenton ni trovas cetere en ambaŭ PIV-oj, kaj en la 2ª eĉ pli mise ol en la 1ª. Mi forte malkonsentas.

    La situacio pri la diversaj -i similas la situacion pri la diversaj -it. En ĥemio -it indikas salon (sulfito) aŭ mineralon (magnetito). En medicino -it servas por nomi malsanon de organo indikita de la radikalo (bronkito, apendicito). Kaj tiujn du fakajn sencojn ambaŭ PIV-oj tute prave apartigas disde la esperanta sufikso participa.

    Ĉar kvankam apendicito, bronkito, hepatito povas ŝajni derivaĵoj esperantaj, fakte ili estas formitaj ekster Esperanto: tion pruvas la radikoj kiuj malsamas ol la medicinaj. Oni ne diras buŝito, sed stomatito; la malsano de stomako estas ne stomakito, sed gastrito ktp. Simile sulfito ne estas derivaĵo esperanta (kia estus sulfurito).

    La landonoma -i estas uzata libere por fari landonomojn sendepende je la internaciaj kutimoj, nur la Akademio kreis por si malracian tabuon (vd ĉi-supre). Sed la politikaj internaciaĵoj similaj al tirano — tiranio, monarko — monarkio, demokrato — demokratio ne estas libere konstrueblaj (PIV1 havas nur tiranismon, sen tiranio). Oni ne povas formi prezidentioparlamentio por la sencoj prezidenta, parlamenta reĝimo: kvankam tiaj nocioj ja ekzistas, oni ne formas ilian nomon per -i, ĉar oni ne faras tion internacie. Oni jes havas parojn kiel biologo — biologio, pediatro — pediatrio; sed maleblas konstrui ĵurnalisto — ĵurnalistio (celante la ĵurnalistan profesion), aŭ monaĥo — monaĥio.

    Do, biologo — biologio estas komparebla al la duopa prunto faŝisto — faŝismo: ne temas pri derivado (ĉar radiko FAŜ ne ekzistas en Esperanto). La provo malkomponi je -olog/i/o estas simila al provo malkomponi je faŝis/t/o, faŝis/m/o, deklarante ke -t kaj -m estas sufiksoj.

    Ĉu -i estas sufikso

    «Oni ne povas diri Svisio = io de Svisoj. La vorto io kaj la finaĵo i jam havas alian signifon. Kiel sufikso “i” havas nenian sendependan signifon: ĝi estas escepto, kontraŭ la genio kaj la aglutina strukturo de la lingvo» [MB 42]. (Simile F. Simmonet p. 53, RF 59, ML 63. Ĉi tiujn argumentojn la legantoj de LOdE povas trovi en la artikolo de M. Bavant, LOdE, 2008, №3, p. 13–15.)

    Nemalvere, tamen ankaŭ ujo neniel povas signifi lando, kaj egale maleblas diri Svisujo = ujo de svisoj (dum tute normala estas inkujo = ujo por inko).

    La mencio de aglutineco ankaŭ estas dubinda: la uzbeka lingvo jes estas aglutina, tamen ĝiaj sufiksoj plejparte ne rolas kiel radikoj. En Esperanto mi ne rimarkis kutimon memstare uzi la participajn sufiksojn itooto.

    Malmulte gravas, ĉu oni nomu la landnomfarilon -i sufikso aŭ ne, gravas ke ĝi funkcias kaj estas parto de la reala Esperanto. Mi tamen rimarkigu, ke la normala lingvoscienca koncepto pri sufiksoj ne postulas ke ili povu funkcii radike — eĉ male. Se la konsiderataj argumentoj iel validas, tiam ili pruvas nur tion, ke ĝuste la fundamentaj “sufiksoj” -uj, -ing, -ej ktp ne estas sufiksoj (en la tradicia senco lingvoscienca), dum -i estas la plej vera sufikso! La koncernaj aŭtoroj renversas la terminaron kaj rifuzas nomi sufikson sufikso ĝuste ĉar ĝi estas striktasenca sufikso.

    Mi ankoraŭ aldonu ke estas iluzio aserti, ke la sufiksado en Esperanto ĉiam funkcias idente al la radikkunmeto. “Patrino” ne estas “patro-ino”, la sufikso -in ne aldonas sencon al patr-, ĝi spegulĵetas ĝin en la komplementan sencokampon ingenran. Ordinara vortokunmeto “patroino” tion ne farus. Simile pri “Rusoujo” (dum ekz-e “piedoingo” estus ja komprenebla samsence kiel “piedingo”, ĉi tie la kunmeta analizo funkcius).

    PAG speciale traktas -aĉ, -eg, -et en aparta sekcio “Veraj sufiksoj”, ĉar ili funkcias alie ol la radikoj. La interesatoj legu en PAG.

    La 15ª regulo

    La nunaj rekomendoj de la Akademio entenas triopojn de la formo franco, Francujo, Francio; ruso, Rusujo, Rusio ktp. Se ilian -i oni agnoskas sufikso, tiam la triopoj estas samradikaj, proksimume kiel pomo, pomujo, pomarbo; sed se la sufiksecon de -i oni malakceptas, tiam necesas vidi en tiuj triopoj parojn da radikoj: FRANC kaj FRANCI, RUS kaj RUSI. Ĝi estas ekzakte tio, kion malrekomendas la 15ª Regulo: “Ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj formi la ceterajn derivaĵojn el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia”.

    Sergio Pokrovskij

    La Ondo de Esperanto. 2008. №5 (163)


    Recenzoj | Hejmo