Esperanto en Sarlando

Esperanto en Sarlando. De la komencoj ĝis 1988: [Kolekto de studoj] / Haupenthal R., Meyer E., Omlor A., Schenkel J. — Bad Bellingen: Edition Iltis, 2010. — 64 p.

La recenzata kolekto prezentas pli ol 80-jaran historion de Esperanto en la regiono kun eksterordinara sorto: post la unua mondmilito Sarlando troviĝis sub direktado de Ligo de Nacioj, post la plebiscito ĝi re-aliĝis al Germana Regno (1935), estis aparta ŝtato post la dua mondmilito, kaj post plebiscito de 1955 iĝis unu el la landoj de FRG.

Ĉi tiu libro, ekkompilita en la 1980aj jaroj, longe prokrastiĝis. Reinhard Haupenthal editoris kaj kompletigis ĝin, provizante ankaŭ per piednotoj, apendicoj kaj bibliografio.

La unua materialo estas resuma skizo de Ernst Meyer La komencoj de Esperanto en Sarlando. Oni ne havas dokumentitajn informojn pri Esperanto en Sarlando antaŭ 1910. Supozeble la instruisto Fasbender estis la plej malnova esperantisto en Sarlando. En decembro 1910 li varbis por instruista kurso. Kursanoj el St. Ingbert partoprenis en la unua Esperanto-grupo. Propagando, instruado kaj korespondado estis la tiutempa agado.

La studo de August Omlor Esperanto en la Saar-teritorio pli detale prezentas la fruan epokon. Estas citataj artikoletoj el Germana Esperantisto, kiuj donas imagon pri la propaganda kaj instrua agado en Saarbrücken kaj St. Ingbert. La poŝkalendaro de 1911 citas por Saarbrücken societon esperantistan. Kiel ekzemplo de la agado estas represita programo de Esperanto-festo, kiu okazis 16 sep 1911 kun paroladoj, muziko, recitadoj, kantoj kaj balo. La artikolon ilustras fotokopio de la poŝtkarto adresita al Omlor de Edmond Privat, konfirmanta sukceson en la skriba ekzameno el la jaro 1911.

Jakob Schenkel en Esperanto en la Saarregiono (1910–1961) kompletigas la du antaŭajn studojn, bazante sin sur la aktoj de Omlor, la protokollibroj de Esperanto-Ligo Saarteritoria (1923– 1927), artikoloj el germanaj ĵurnaloj kaj raportoj el Esperantaj gazetoj, asociaj informiloj kaj cirkuleroj.

Lia studo dividiĝas je ĉapitroj. En Antaŭ kaj dum la unua mondmilito li skribas pri ekesto de Esperanto-aktivaĵoj en kvar lokoj sendependaj unu de la aliaj. La faktojn li prezentas kronologie. Interesa epizodo estas ligita kun Schenkel mem kiel soldato, kiu en marto 1916 venis al Łódź, kie li havis kontakton kun la loka Esperanto-grupo kaj kun Antoni Grabowski.

La dua ĉapitro, Inter la du mondmilitoj, konstatas individuan laboron ekde 1920 kaj reaktiviĝon en 1923 per preparkunveno por Esperanto-Ligo Saarteritoria, kiu organizis kunvenojn, amuzajn aranĝojn, kaj ekskursojn, varbadon, instruadon, kunlaboron kun Saar-Radio-Club. La lastaj aktivaĵoj antaŭ la granda silento estis ekskurso al Landstaul en aprilo 1931 por renkontiĝi kun la tieaj esperantistoj, parolado en Saarbrücken en oktobro 1932 kaj artikoloj en la nacilingva gazetaro ĝis la jaro 1935.

La ĉapitro Post la dua mondmilito notas kiel signon de la renaskiĝo la artikolon de Omlor en 1947, poste lian varbparoladon en januaro 1949 en popolaltlernejo kaj kurson tiam komenciĝintan. Sarlanda Esperanto-Asocio (ekde 1959: Ligo) fondiĝis en februaro 1951. Granda evento por la sarlandaj esperantistoj estis la 14a kongreso de TEJO en Homburg en 1958. Okaze de la kongreso la urboj Saarbrücken kaj Homburg eldonis prospektojn en Esperanto.

Fine Reinhard Haupenthal, la kompilinto de la libro, priskribas la agadon dum 1962–1988 laŭ la periodoj de endormiĝo (1962–1973) kaj revigliĝo (1973–1988). En la dua periodo aperis Dialogo, la organo de SEL, kiu detale registris ĉiujn aktivaĵojn, tial la aŭtoro nur mallonge resumas la aktivadon. Kiel kulmino de la asocia agado estis 31 Kulturaj Semajnfinoj kun kursoj por komencantoj kaj progresantoj, kaj kun esperantologiaj seminarioj. Inter la prelegantoj estis vere elstaraj personoj. Ĝuste per sia kultura aktivado (kulturaj semajnfinoj, periodaĵo, libro-servo) SEL iĝis konata internacie. Sekvas detaloj pri la krizo en la estraro de SEL en 1988/89 el la aŭtora vidpunkto. La posta agado de SEL ne estas prezentita.

Valoraj apendicoj aperas librofine, en la sesa sekcio:

6.1. Esperanto-libroj aperintaj en Sarlando;
6.2. La estraranoj de SEL (1951– 1988);
6.3. La Kulturaj Semajnfinoj de SEL (1973–1988);
6.4. Fontoj uzitaj.
La sepa parto estas bibliografio.

Halina Gorecka (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2011. №3 (197)


Recenzoj | Al la ĉefa enirpaĝo