La Troja Milito

Sarafian, Spiros. La Troja Milito. – Ateno: Spiros Sarafian, 2014. – 157 p., il.

La Troja MilitoĈiuj eŭropanoj de mia aĝo rajtas diri: “Kiam niaj prauloj, la grekoj, batalis ĉe Trojo…”. Fakte ni estis edukitaj tiel, kaj por ni antaŭ Grekujo la mondo estis, por uzi la biblian esprimon, tohuvabohuo, la origina ĥaoso. Efektive tio, kion la greka scienco akiris en kelkaj jarcentoj, estas nekredebla, kaj ankoraŭ hodiaŭ, se vi diras al preterpasanto, ke la antikvaj grekoj sciis, ke la tero estas globforma kaj kalkulis la grandecon de ĝi, verŝajne vi renkontos mir-rigardon.

Kompreneble, mi ne apartenas al la skolo de tiuj, kiuj tute forgesas mencii, ke la grekoj laboris surbaze de la pli fruaj malkovroj de la babilonanoj, de la egiptoj, ktp. Do, eŭropa grandnaciismo bazita sur la greka estas same sensenca kiel araba grandnaciismo bazita sur la Kurano, kiu malgraŭ la rekta interveno de Dio ne povus ekesti sen la antaŭaj libroj.

Ĉiuokaze ni nun ne parolu pri greka scienco, sed pri literaturo, pri unu el la plej grandaj verkoj de la homaro, pri la poemego Iliado, aŭ alivorte pri la troja milito. Ĝi estas en Eŭropo tiom konata, kiom la Biblio, kaj, kiel mi aŭdis diri, ĝiaj rakontoj estas pli amuzaj ol tiuj de la Biblio.

Kio estas Trojo, kaj kio estas la milito ĉe ĝi? Tion rajtas demandi multaj neeŭropanoj. Trojo estis urbo granda kaj potenca en okcidenta Turkujo. La milito ĉe Trojo estas milito de ĉiuj grekoj kontraŭ la trojanoj. Ĝi daŭris 10 jarojn kaj en la fino la grekoj venkis kaj detruis la urbon. Kial militis tiom da homoj tiom longe? Ĉar la troja princo Pariso forportis el Sparto la edzinon de la sparta reĝo, Helenon, la plej belan virinon de tiu epoko. Vi rajtas demandi vin mem kaj min, ĉu valoris tiom da mortintoj pro unu virino? Nu, mi pensas, ke ne, sed la mito diras, ke jes.

Fakte temas pri mito, sed ĝi iel poeme remuldas verajn faktojn, kiuj okazis kelkajn jarcentojn antaŭ la jaro -1000 de la komuna (kristana) epoko. Tiam en Turkujo estis la granda civilizo de la hititoj, kien la grekaj reĝoj sendis siajn filojn por lerni kiel batali sur batalĉaroj kaj sur ĉevaloj. Iugrade temis pri la tiama versio de la nuntempaj vojaĝoj al Londono por lerni la anglan. La hitita imperio tre firme tenis la orientan Turkujon kaj aliajn landojn en tiu regiono, sed tre malfirme sintenis al la marborda okcidenta Turkujo. Dum jarcentoj grekoj fondis koloniojn tie, kaj por fari tion ili militis kontraŭ la loka loĝantaro. Do, efektive en la realo okazis multaj militoj de “Trojo”. Kaj ĉi tiu poemego (“epika eposo” nomus ĝin okcidenteŭropa esperantisto por igi klara sian kulturecon) simple kunmetas ĉiujn memorojn pri tiu milito kaj iom romantike igas la reĝojn grandaj herooj kaj, esence, priskribas la rolon de la dioj, kiuj estis komprenataj tre home, kaj kiuj intervenis daŭre por helpi unu flankon aŭ la alian.

Sed, finfine, kio estas la merito de ĉi tiu nova libro pri temo tiel abunde pritraktita en la lastaj tri mil jaroj? Temas pri granda klerula merito. Spiros Sarafian, vivanta en Grekujo, kolektis ĉiujn mitojn, flankajn mitojn kaj submitojn rilatantajn al tiu evento kaj prezentis ilin en modela Esperanto.

Mi mem, kiu legis la verkon (en italaj lernejoj ĝi estis deviga legaĵo) kaj pri la verko, tamen lernis multegon el la libro recenzata. Ĝi estas tiom kompleta, ke vi povas scii, kiel planis reveni post la milito la granda divenisto Kalĥaso, kaj kiuj mirindaĵoj okazis dum la vojaĝo. Ĉu hazarde vi volas scii, ĉu Odiseo dum sia restado kun la diino Kirko gravedigis ŝin, kaj kion faris ilia filo? Vi devas legi ĉi tiun libron. Se si volas scii kiel Junono sukcesis forturni la atenton de sia edzo Jupitero el la batalo, por ke la dioj favoraj al la grekoj helpu ilin (Jupitero favoris la trojanojn), aŭ se vi cerbumas pri la rimedoj de edzinoj por endormigi siajn edzojn, vi legu ĉi tiun libron.

Preter la ŝercoj ĉi tiu libro donas kompletan bildon pri la milito kaj pri la okazaĵoj antaŭ kaj post ĝi. La okazaĵoj post la milito estas same interesaj ĉar la dioj punis la venkintajn grekojn pro malmorala konduto dum la detruado de Trojo. Tiel ĉiuj grandaj herooj, reveninte hejmen post dek jaroj havis multajn problemojn kun la novaj amikoj de la edzinoj, kiuj ne atendis dek jarojn nenionfare. La fakto ke Penelopo, unu el la edzinoj, atendis dek jarojn estas escepto kaj temo por alia poemego.

Iom ironie la sola feliĉa pretervivinta homo estis Heleno, pro kiu la tuta afero ekokazis. La edzo tre bonkore reprenis ŝin kaj reportis ŝin hejmen, kie ili vivis ĝis granda aĝo.

Krome en ĉi tiu libro vi trovas la originalajn grekajn nomojn de la herooj, de la dioj kaj de la lokoj. Ili estas transskribitaj per la literoj de la alfabeto de Esperanto por doni informon pri la elparolo, pli en la moderna ol en la klasika greka.

Mi fermas ĉi tiun recenzon kun bedaŭro pri la nefintraduko al Esperanto de la tuta poemo Iliado, kiun ektradukis tre bele Antoni Kofmann:

Kantu, diino, koleron de la Peleido Aĥilo,
ĝin, kiu al la Aĥajoj kaŭzis mizerojn sennombrajn
Kaj en Aidon deĵetis multegajn animojn kuraĝajn
De herouloj kaj faris korpojn iliajn akiro
Al rabobirdoj kaj hundoj – fariĝis la volo de Zeŭso.

Lasta noto por neeŭropaj legantoj: Aĥajoj estis unu el la nomoj de la grekoj, Peleido Aĥilo estis Aĥilo, la plej forta greko, filo de Peleo, Aido estis la nomo de la transmondo kaj Zeŭso estis la greka nomo de Jupitero, la reĝo de la dioj.

Renato Corsetti (Italio)

La Ondo de Esperanto, 2014, №2 (244).