Kvazaŭ ĉio dependus de mi

Kvazaŭ ĉio el paralela universo

Steele, Trevor. Kvazaŭ ĉio dependus de mi: Romano. – Antverpeno: FEL, 2009. – 343 p.

Kion mi legis? Eble biografion? La eldonejo anoncas, ke la “romano baziĝas grandparte sur la vivo de Carl von Ossietzky”. Fama foto el la koncentrejo Esterwegen montras sur la kovrilpaĝo [1] memkontentan gvatiston kaj Ossietzky.

Aŭ ĉu mi legis romanon? La rakontanto estas fikcia Erich Schwalbe, kiu naskiĝis en 1896 en Germanio kaj fuĝis de la nazia diktaturo al Aŭstralio. Post la falo de la Muro en Berlino, lia nepo demandas pri la germanaj radikoj de la avo. Kaj la avo rakontas pri sia plej bona amiko ekde la infanaĝo – Kurt Lenz, “forgesita heroo el epoko, kiam herooj grandparte mankis” (p. 12).

Trevor Steele kreas fikcian, paralelan historion. Ĉio el tiu mondo estas ebla historio, sed ne ĉio okazis (almenaŭ ne laŭ nia scio). Tio estas interesa por tiuj, kiuj kapablas disigi inter ambaŭ variantoj, sed konfuzas tiujn, kiuj ne havas detalan scion pri la epoko. Eĉ pli malbone estas, ke tiuj, kiuj ekinteresiĝas pri Ossietzky sen havi antaŭan scion pri li, tute ne havas gvidilon, kiam ili troviĝas en fikcio kaj kiam ne [2]. Evidente Steele subtaksas la edukitecon de siaj legantoj, ĉar li spicas la tekston per piednotoj. Tiel li atentigas, ke Kant estas fama filozofo (p. 304) kaj ke en 1789 komenciĝis la franca revolucio (p. 207). Tiuj aĵoj, se ili entute necesas, aperu en la teksto.

La libro temas ankaŭ pri la epoko kaj ties istoj. Steele ŝatas ĵeti nomojn, ekzemple: “… li intervjuis aŭ almenaŭ alparolis Rosenberg, Streicher, Esser, Dinter, Frick, kaj Röhm” (p. 100). Bone, nun ni scias, ke Steele povas nomi fruajn naziojn, sed kion la leganto prenu de tio? Ili restas nur nomoj. Cetere: Steele profunde konas la epokon – sur ĉiu paĝo ni spertas, ke li abunde konatiĝis kun la idearo de tiu tempo. Evidente li eĉ trasuferis la legadon de proto-nazia “sango kaj tero”-romano.

Ankaŭ la kontribuantoj de Novaj Folioj (la nomo de Weltbühne [Monda Scenejo]) en la romano neniam fariĝas vivaj personoj. Ofte ili estas enkondukitaj kvazaŭ suflorantoj por Kurt Lenz. Interesaj verkistoj kiel Tucholsky, Mehring aŭ Mühsam restas unudimensiaj roluloj. Steele ankaŭ celas negermanajn legantojn “kiuj probable ne multon scias” (p. 133) pri tiuj eventoj kaj “eble bezonas iom da klarigo” (p. 91). Ili ne retrovas la etoson de tiu epoko en la romano, kiel ĝi eble aperas en La pia danco, ne tro bona libro de Klaus Mann.

Anstataŭ vivajn personojn ni havas debatojn. Kiam ajn ili renkontiĝas, ili debatas pri politiko. Ili apenaŭ havas vivon ekster la Novaj Folioj. Steele eĉ pardonpetas pri tio (p. 267 kaj 298). Mi pli volonte pardonus, se la politiko ne nur estus rekreo de vanaj debatoj, sed se ili ankaŭ reliefigus la vivon ekster la redaktejo. La redaktejo de Novaj Folioj aperas kiel ebura turo, kiu nur foje havas kontakton kun tendencoj en la tiutempa socio.

La du personoj, kiuj iom reliefiĝas en la libro estas Hitler kaj Kurt Lenz. Pri Hitler ni lernas, ke li estas furzanta kukvoranto kaj hipnota deloganto. (Post 200 paĝoj ni jam scias, ke Hitler furzas kaj mi jam pensis, ke Steele estas iom tro obsedita de tiu difekto ĉe Hitler.) Sed Steele donas neniun klarigon por la fascino, kiun multaj (kaj ne nur) germanoj spertis tiutempe. Jes, Hitler nun aperas kiel ridinda ulo, sed de fikcia atestanto de la epoko mi atendas pli multtavolan priskribon. La malo de Hitler estas Kurt Lenz. Lenz ne estas oratoro kiel Hitler, ĉar li balbutas [3].

Do, mi emas rekomendi tiun libron kiel batalon inter du tendencoj. Unuflanke estas la intelektulo Kurt Lenz, kiu volas justan kaj solidaran socion, aliflanke Hitler – kruda potenculo, avida je povo kaj preta uzi nudan brutalecon por akiri sian celon.

Eble ni lernu el tiu libro, ke spirito kaj intelekto, eĉ spritaj artikoloj ne sufiĉas, kiam tia minaco aperas.

Wolfgang Kirschstein (Danlando)

Notoj

1. Nur piednote: la kovrilo estas aparte aĉ-stila, inspirita de la flago de la nazia ŝtato. Espereble la eldonejo ne pagis por tiu dezajno.

2. La efiko de tiu tekniko estas potenciale malkleriga. Ekzemple mi retrovis fikcian aserton el la romano Darwin's Dreams de Sean Hoade kiel fakton en popularscienca artikolo.

3. Ĝenis min dum la legado daŭra atentigo pri t-tio k-kiam ajn L-lenz m-malfermis la b-buŝon.

La Ondo de Esperanto, 2012, №11 (217).


Recenzoj | Hejmo