Lundo ekas sabateInter lundo kaj sabato

Arkadij Strugackij, Boris Strugackij. Lundo ekas sabate / Tradukis el la rusa Mikaelo Bronŝtejn. — Moskvo: Impeto, 2005. — 232 paĝoj.

Jen mi — en la voj'
inter lundo kaj merkredo.
M.Bronŝtejn, “Fabeleto pri fidelo”

Fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij estas rekonataj inter la plej gravaj kaj ŝatataj aŭtoroj de ruslingva fikcia literaturo. Moskva eldonejo Impeto ekde 1992 aperigis kelkajn iliajn librojn en Esperanto (bedaŭrinde, ne ĉiam altnivele tradukitajn kaj redaktitajn — vidu la recenzojn de Aleksej Birjulin en La Ondo 1995: 3-4 kaj 1997: 5; progreso tiurilate dume ne senteblas, kiel vi tuj vidos). La elekto de konkretaj verkoj ofte ŝajnas hazarda — tamen fine aperis la verko, kiu ne similas la ceterajn kaj miaopinie pleje meritas atenton.

Lundo ekas sabate estas la libro de sia epoko. Ĝi estis verkita komence de 1960aj jaroj, en la “ora” tempo por scienco en Sovetunio. Ĵus aperis kosmoŝipoj kaj nukleoenergiaj centraloj, la povoj kaj perspektivoj de scienco ŝajnis senlimaj, estis “fizikistoj respektataj, lirikistoj neglektataj” (laŭ populara poemo de Boris Sluckij). Gejunulojn logis laboro en sciencaj institutoj eĉ malgraŭ tre modesta salajro, kaj se la temo estis sekreta — do apartenanta al plej avangardaj esploroj — estis des pli interese. Oni pretis labori dum vesperoj kaj noktoj, dum dimanĉoj kaj festoj — nur pro inspiro, kaj la librotitolo esprimas la vivprincipon de la junaj entuziasmuloj.

Pluraj tiamaj libroj kaj filmoj respegulas ĉi etoson, sed tre malmultaj el ili restas aktualaj, memorataj kaj ŝatataj ĝis nun.

Laŭamplekse Lundo ekas sabate povus esti romano, sed en ĝi forestas amhistorio, eĉ virinoj preskaŭ tute ne rolas. Nur en ironia postparolo ni legas, ke unu el la protagonistoj ĝuste tiutempe estis divorcanta kaj plananta trian edziĝon (pĝ. 227). Nu, laŭ populara tiam kanto, “hodiaŭ gravas ne personaĵoj, sed raportoj de labortago!” Amromanoj multas kaj pli-malpli similas unu la aliajn, sed nia libro estas unika.

Ni vidas ĉion per la okuloj de juna programisto Aleksandr Privalov, rakontanta epizodojn el sia vivo kaj laboro en sciencesplora instituto de… magio. Estas bona metodo por esplori kaj montri problemojn tipajn por ĉiu tempo, ĉiu scienca branĉo kaj ĉiu kolektivo de esploristoj, sen “ofendi” iun konkretan. (“Sed pri kio vi okupiĝas?” — mi demandis. “Samkiel la tuta scienco, — diris la kurbnazulo. — Pri feliĉo homa.” — pĝ. 9)

Ni vidas tute diversajn homajn karakterojn: jen junaj buboj, kiuj preferas, eĉ spite malpermeson, labori anstataŭ festi dum novjara nokto. Jen ĉarlatano-profesoro, ŝajniganta sin elstare grava — ĉiuj liaj laboroj fiaskas (“poste iĝis klara, ke la memvestaj botoj kostas pli ol motorciklo kaj timas polvon kaj humidon” — pĝ. 142), sed li lerte subtenas sian reputacion pere de bulvardaj ĵurnalistoj kaj ideologia demagogio — ĉu similaj ne prosperas en ĉiuj sciencoj? Jen malhonestaj raportistoj, brave propagandantaj dubindajn aferojn (atentu: la nocio “PR” aperis nur jardekojn poste!). Jen simple pigruloj, ĉiam serĉantaj decan pretekston por eviti laboron. Jen kurtaj mencioj pri okazaĵoj, ŝajne absurdaj, sed eble instigantaj al pensado, ekzemple: “En la fako de Eterna Juno post daŭra malsano forpasis la modelo de senmorta homo” (pĝ. 162). Drako, vampiroj, diversaj koboldoj… tamen tre similaj al ordinaraj nuntempaj homoj. Kaj ankoraŭ multo ridiga kaj pensiga. Ne necesas tro longe cerbumi, por kompari la “kadavrulon plene kontentan”, idealan modelon de universala konsumanto, kiu per siaj senĉese kreskantaj bezonoj povas pereigi la mondon (pĝ. 154-158), kun plej ordinara usonano…

La libro portas subtitolon “Novelo-fabelo por scienclaborantoj de adoleska aĝo”. Vere, ĝi estas ŝatata legaĵo por multaj scivolemuloj inter 12 kaj 25 jaroj en mia kaj sekva generacioj. Eblas diri, ke ĝi influis mondkoncepton de junularo, eĉ vokis iun en sciencon. Esprimoj el la libro eniris la parolon de junaj intelektuloj. Lundo ekas sabate estis plurfoje reeldonita, baldaŭ sekvis la daŭrigo, Fabelo pri trio, kiu ne havis similan sukceson, probable pro troa ideologieco.

La fabelo iom memorigas Alicon en Mirlando de Lewis Carroll: same rolas multaj herooj de popolaj fabeloj kaj de klasikaj libroj, konataj al ĉiu ekde infanaĝo, same humura kaj petola estas la stilo de la rakonto, kaj same profundas la enhavo malgraŭ priskribo de neeblaj okazaĵoj. 12-jarulo perceptos gajajn aventurojn, pli aĝa leganto nepre pensos pri multaj filozofiaj problemoj ligitaj kun la rakonto. Do la libro eĉ origine bezonas sufiĉe grandan komentaron (la aŭtoroj skribis tiun librofine), kaj traduki ĝin al aliaj lingvoj estas tre malfacila tasko — la tradukinto mem agnoskas tion en la prefaco kaj eĉ konfesas, ke li longe hezitis antaŭ ol eklabori; li aldonis siajn piednotojn, sed, miaopinie, necesis pliaj. Ja por kompreni ĉiujn nuancojn en la libro necesas pluraj fonaj scioj pri la rusa kulturo ĝenerale, kaj pri Sovetunio de 1960aj jaroj aparte.

Krom diversaj aludoj kaj vortludoj enestas multaj poemfragmentoj, rimitaj proverbaĵoj k.s. Ie necesis modifi la realaĵojn, ke ili iĝu kompreneblaj por alinacianoj. Mikaelo Bronŝtejn estas konata kiel poemtradukisto, do versajn pecojn li tradukis sufiĉe bone.

Pri kalemburoj li sukcesis iom malpli, sed kelkloke lerte: origina NIIĈAVO, la siglo prononcata kiel vulgara varianto de rusa vorto “nenio”, iĝis IESMASO, “Instituto Esplor-Scienca pri Magio kaj Sorĉo”, kelkaj vortludoj estas anstataŭitaj per sufiĉe adekvataj.

Iuj nomoj estas tradukitaj (Turdo, Penetrema, Kovulo), aliaj — simple transskribitaj kaj ne glositaj, do “senkoloraj” por alinaciano: Lukomorje, Kiteĵgrad; Smogulia.

Bedaŭrinde perdiĝis sukplena parolstilo de kelkaj rolantoj, imitanta antikvan rusan aŭ kancelarian parolon aŭ junularan slangon. Perdiĝis ankaŭ la aludo al biblia esprimo “vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo” (Pred 1: 2) en la titoloj de la dua kaj tria partoj.

Kelkaj frazoj kaj alineoj simple malaperis pro neklara kaŭzo.

Aliflanke, Esperanto-traduko ricevis, almenaŭ por junularaj aktivuloj, plian nuancon, ne antaŭviditan de la aŭtoroj kaj tradukinto. Atentu katon Vasilij, kiu scias amasegon da kantoj, kvankam neniun el tiuj pli ol duone (pĝ. 25–27), kaj kiu ĉiuprintempe prenas kutiman ferion por denove edziĝi (pĝ. 161)… ĉu li ne similas certan konatan poeton kaj bardon?..

Komposteraroj ne tre multas, sed agacas: “bitikoj” (butikoj, pĝ. 9), “veŝajne” (pĝ. 16), “sensofigis” (sensoifigis, pĝ. 26), “penumita” (plenumita, pĝ. 95), “megistra” (magistra, pĝ. 141), “elktra” (pĝ. 192).

Estas kelkaj kutimaj rusismoj kaj ankaŭ eraroj pro malatento, apenaŭ pardoneblaj al tiom spertaj tradukisto kaj redaktoro: “pordegoj” (pĝ. 11 k.a.) pri unu objekto, “ĥalato” (kitelo, pĝ. 35,77,139,143), “ekzilo” (mallibero, plurloke), “admoni” (parolsorĉi, pĝ. 78-81,96), “elektrona” (elektronika, plurloke), “monŝranko” (kirasŝranko, pĝ. 82, pri mono ne temas), “relativistaj” (relativismaj, pĝ. 98), “kunfandaĵoj” (alojoj, pĝ. 98), “malŝarĝoj” (malŝargoj, pĝ. 120), “altitudo” (latitudo, pĝ. 180), “metonta” (metota, pĝ. 220), “greno” (grajno, pĝ. 204, 221), “laborenspezo” (apliko de laboro, pĝ. 229) k.a. Ankaŭ — amuzaj gramatikaj fuŝoj: “…korpulentan altan viron vestitan en nigra kostumo, rebrilanta dedorse kaj faranta vastajn mastrecajn movojn” (pĝ. 66).

Iuloke la senco ŝanĝiĝis al la mala: “Ni tute ne bezonas ian ajn programiston” (pĝ. 76) — kvankam fakte oni bezonegas programiston, sed kun pluraj gravaj kondiĉoj. “…filinoj de caro (reĝo, tamen!) Danao, murdintaj lin laŭ ordono de siaj edzoj” (pĝ. 228) — kvankam ili murdis siajn edzojn laŭ ordono de sia patro Danao. Ne tuj kompreneblas “tavolligna” (laŭ PIV — krucligna, pĝ. 11), “enirĉambro” (antaŭĉambro, vestiblo, pĝ. 52–75), “taglumaj tuboj” (lumineskaj lampoj, pĝ. 97). “Ne unu” sur pĝ. 27 signifas “neniom”, sed sur pĝ. 72 — “pli ol unu”.

Multloke mankas necesa “la”. Kelkaj fremdlingvaj vortoj estas misskribitaj: “schtandartenfuhrer” (pĝ. 85). Kelkaj nomoj estas skribitaj diverse en diversaj lokoj.

Por fabelo eble ne tre gravas precizeco de terminoj — tamen atentu, ke brakicefalo tute ne egalas anacefalon (pĝ. 105), kaj la vorto “heksaklorido” en kunteksto de pĝ. 97 estas krude erara, samkiel la piednoto sur pĝ. 106. Ne necesis “riĉigi” Esperanton per piĉeskaj neglositaj “labazoj”, “opriĉnikoj”, “upero”, “uŝanko”.

Bronŝtejn en Legendoj pri SEJM rakontis pri Respondeca Sekretario de ASE. Ŝajne, la Respondeca Redaktoro de ĉi libro, Aleksandr Ŝevĉenko, havas samstilan kaj samkvalitan respondecon pri sia laboro…

La libro aspektas tradicie por la Impeto-serio de fratoj Strugackij: nigra mola kovrilo kun kolora bildo, iom tro pelmela. La pentrita aŭto ne povus roli en la novelo, ĉar tiu modelo aperis 20 jarojn pli malfrue. Ankaŭ la geavoj ŝajnas veni el iu alia fabelo…

Lundo ekas sabate estas libro valora kaj multrilate unika. Se vi scias la rusan lingvon, do (re)legu ĝin ruse. Se ne — do legu la Esperanto-tradukon, ridu kaj pensu…

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2005. №6 (128)


Recenzoj | Hejmo