Tri recenzoj pri unu libro

Tolkien J. R. R. La Kunularo de l' Ringo: La unua parto de La Mastro de la Ringoj / Trad. el la angla W. Auld; Enkond. A. Korĵenkov; Postpar. C. Fettes. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1995. — 544 p., mapo. — (Serio Mondliteraturo; Volumo 3).

Tolkien

Ringoj, elfoj, hobitoj… Planedo Ardao.

Ĉu povas unu homo verki tutan mondhistorion — ne malpli, aŭ eĉ pli buntan, reliefan kaj vivoplenan ol la reala? Multaj sobraj pensantoj diros: “certe, ne” kaj aldonos konvinkajn argumentojn. Tamen ni demandu la samajn personojn: ĉu unu homo povas krei vivan lingvon ne malpli, aŭ eĉ pli riĉan, flekseblan kaj belan, ol la naciaj evoluintaj dum jarmiloj?.. (Mi preterlasas kelkajn frazojn kun la enhavo, evidenta por la legantoj. — V. M.). Jes ja, estis multaj provoj tie kaj tie, sed nur po unu atingis tutmondan sukceson kaj famon. Aperis grandaj komunumoj de la homoj, aprezantaj la artefaritaĵojn ne malpli, aŭ eĉ pli, ol la naturajn eventojn. Aperis abunda “folkloro” — poemoj, kantoj, anekdotoj — en Esperanto pri ĉio ajn kaj en pluraj lingvoj pri la Tolkiena mondo (ekz-e, en Plejo de Ivan Naumov, paĝoj 35-38; ruslingvaĵoj multe pli abundas). Pluraj el miaj amikoj apartenas al ambaŭ komunumoj samtempe. Do, finfine la libro de Tolkien aperis en Esperanto, ĉar tio nepre devis okazi (Mi denove preterlasas frazojn pri la bona kvalito de la traduko far William Auld kaj de la preso far Sezonoj: nenion novan mi dirus. — V. M.).

Mi “sukcesis” neniam legi Tolkien nacilingve, do legado de la Esperanta eldono estis mia unua renkonto kun tiu stranga kaj mirakla mondo. Tro malrapida kaj pena estis la legado — mi baraktis en amaso de person- kaj lok-nomoj, plurfoje devis rerigardi antaŭajn paĝojn kaj la mapojn de la Mez-Tero kaj de la Provinco. Mi ne “fanatikiĝis” pri tiu fikcia mondo, eble ĉar mi jam maljunas? Eble eĉ mi bedaŭru pri tio — ja mi ne povas trovi vere indajn vortojn por omaĝi tiun elstaran libron. Tial mi preferas cedi la parolon al miaj pli junaj geamikoj.

Valentin Melnikov (Ruslando)


Konatas la principo: por daŭre vivi oni bezonas aŭ refari sin laŭ la ĉirkaŭa mondo, aŭ — la mondon laŭ si.

La libroj de profesoro Tolkien penetris nian mondon, kaj la mondo devas modifi sin.

Jam hontindas ne scii, kio estas hobitoj kaj nazguloj, jam aperis amaso da anekdotoj pri Saŭrono kaj Gandalfo, jam estas kompilata de M.Ramanoŭski en Minsk elf-Esperanta vortaro (pri la elf-angla kaj elf-rusa eĉ paroli superfluas), jam aperis daŭrigoj far popularaj scienc-fikciaj verkistoj, kaj oni apenaŭ povas nombri la mokaĵojn kaj perversaĵojn.

Saŭrono eksciis, ke Gandalfo veturigis en la provincon multegon da artfajraĵoj, petardoj kaj ceteraj piroteknikaĵoj por festo. Li ege miris.

— Sed ĉu tie, — li fingroklakis super la kapo, — ne pli simplas?

Sed kial? Kial tiel allogaj iĝis tiuj libroj, ke multaj saĝaj (kaj ne tre saĝaj) talentaj (kaj ne tiel talentaj) homoj, sendepende de la sekso, nacieco, loĝloko kaj politika situacio — de la paca Novosibirsk ĝis sufiĉe malkomfortaj Bakuo kaj Jerevano — kudras mantelojn, plektas maŝĉemizojn, fabrikas glavojn kaj sagojn, elpensas por si kaj por aliaj ludnomojn k.t.p.? Ne 10—12-jaruloj, ekde pratempo ludintaj Robin Good, — eĉ post la trideka vivojaro oni ne malpli verve skermas, pafas, kantas…

Mi provis analizi, almenaŭ laŭ la pli konata por mi eŭropa parto de eksa USSR.

1.

“Kie estas romantiko?

eble en la Rom-antikvo,

aŭ en iu roman-tiklo…”

(G. Gazizi)

En la tolkiena movado ĉeestas tio, sen kio jam komencas sufokiĝi la mondo: romantiko, heroaĵoj. Viro povas senti sin vire: en kiraso, kun glavo — dum batalo; virino — virine: leĝera mantelo, ornamaĵoj strangaj por nia tempo (memfarita diademo sen diamantoj, sed ne gravas) kaj ponardo submantele. Gitaro bonas por ĉiuj: menestrelojn (preskaŭ oficiala statuso) oni ŝatas, estimas kaj nutras.

Ĉu maskobalo? Jes, ankaŭ tiu. Sed ajna pli-malpli klera psikologo scias, kiomgrade simpla masko povas transformi homon. Ne nur ekstere, kvankam plejparto de la porludaj ekipaĵoj vere belas.

2. La tolkiena movado estas, antaŭ ĉio, komunumo de homoj, por kiuj agrablas esti kune. Saĝulo diris: ``La ĝangala slogano “Ni estas de la sama sango: vi kaj mi” transformiĝis. Nun pli korekte direndas: ni estas de la sama anaro''. Trovi sian anaron ne tre simplas. Sed la trovintoj spertas mirindaĵojn. Mi neniam forgesos, kiel mi kun mia amiko venis en absolute nekonatan por mi urbon Kazanj, kaj la unua renkontito, kiun ni demandis pri la vojo je la duono post la sesa matene, evidentiĝis tolkienulo.

3. Plia stimulo, malpli rimarkebla (ĝi mirigus bonmoran kristanon Tolkien) por la hodiaŭa eksploda disvastiĝo de la tolkienismo estas kunfandiĝo de kelkaj soci-psikologiaj fenomenoj:

— adoro al “disidentoj” de la 1960–70aj jaroj (rememoru la gazetaron en 1988—90);

— preskaŭ plena malapero de la politika disidenteco pro nebezono (pardonu min s-ino V.Novodvorskaja!);

— senbrida ekspansio de kristanismo dum la lastaj jaroj.

Unu el la sekvoj iĝis opozicio al kristanismo (F = -F, evidente). Limigante min per mia temo, mi diru, ke la romantiko de “nigra disidenteco” en la tolkienismo prosperas kaj ne velkas. Sorĉado pli noblas ol kredo, ĉar magio estas krea procezo… Kie estas bono kaj kie malbono?.. Kion skribis hindaj aŭ persaj historiistoj pri Aleksandro la Macedona?

4. La tolkienismo bonas, ĉar ĝi ne metas limojn por sinesprimo. Se vi subtenas la “nigrajn”, estu Melkoro aŭ simpla orko, se — la helajn, estu Frodo aŭ eĉ Iluvataro (se vi malsanas je manio de grandiozo). Troveblas loko por anarkiistoj, kosmopolitoj k.t.p. Se nenio taŭgas por vi, kreu ion propran; se vi tute ne emas ludi, simple kaptu plezuron en baladoj kaj parodioj. “Ni vojaĝas, ni serĉas ringojn.”

Rezultas tre specifa kreado. Unuavice, nature, baladoj. Mirinde belaj kaj poeziecaj. Magie logas duonforgesitaj noblaj vortoj…

Legu, gesinjoroj. Vi ne bedaŭros. Sed memoru la konatan anekdoton pri la stadioj de la tolkienismo:

I. Tralegis. Plaĉas.
II. Tolkieniĝis mem — tolkienigu alian.
III. Hieraŭ en arbaro vidis hobiton.
IV. En la rubriko nacieco skribas “elfo”.
V. La profesoro ne pravas. Ne tiel okazis. Mi mem ĵus revenis de tie.
Interalie, la kolekto de ruslingva tolkienista folkloro, kiu nun pli ampleksas ol la angla, enhavas ĉ. 400 versaĵojn kaj kantotekstojn, multajn sonkasedojn. Interesitoj skribu al mi: UA-270012 Ukrainio, Odesa, per. Dm.Uljanova, 5-3.

Tatjana Lugovskaja (Ukrainio)


Sam metis la sakon sub la kapon de sia amiko, kuŝiĝis ĉee kaj kovris sin per la elfa mantelo. Liaj pensoj tuj glitis al la lando benata, kaj li plenkore esperiĝis, ke la sorĉa ŝtofo kaŝos ilin en tiu timiga loko.
Nin obsedas kutimeco de la vivo, kaj ĉiu estas devigata trovadi novajn elirojn. Tiuj povas esti strangaj, kiel flankeca religio aŭ danĝeraj kiel drogoj. Sed pere de ili ni ricevas trankvilon havante kaŝvojon el ajna kaĝo de la homa mondo.

Tamen ĉiu pado havas du finojn. Kaj ne ekzistas eloj, nur transoj. Lasante postdorse la realan mondon, vi marŝas ne en vakuon, ĉar iu nova mondo devas premi vin en sia brakumo.

Ĉi-jaro feliĉas por la verda popolo, ĉar en Esperanto aperis unu el kelko da plejaj libroj-pontoj. Ankoraŭ atendas sian tempon Cent jaroj de soleco, Kronikoj de Sukceno, Sorĉisto de Maraj Teroj, sed la ora runo jam premsignitas sur la nigra kovrilo de la Tolkiena La Mastro de la Ringoj, tradukita de William Auld, — ĉi-jaro feliĉas por ni.

“Frodo vivas!” — proklamis fine de la kvardekaj jaroj surmuraj skribaĵoj en la Londona metroo.

Frodo vivas! — kaj la koro hastigas sian ritmon sen klara proo, kaj malvarmo tuŝas la spinon, kaj la lipoj reflustras la kvar silabojn, kiuj el ĉuo hazarde iĝas certo, nepro, leĝo.

Frodo vivas. Kvazaŭ magia ŝlosil' al pordeto, post kiu pendas en aer' transirinda ponto. Malfermu la libron je ajna paĝo, kaj ne plu disigos konversacia tablo vestitajn en grizo Bonon kaj Malbonon, ne plu vi devos elspezi viajn pensojn kaj vian orvaloran tempon por solvado de memsolviĝontaj problemetoj, por teda umado ripetiĝanta ĉiutage kaj ĉiumonate. Ĉar trans la ponto vin ĉiam pretas renkonti ne ĉi tiu reala mondeto, sed la Mondo.

Kie homoj ne pretendas esti la supro de la naturo, sed trovas sian lokon inter elfoj, gnomoj, entoj, agloj… kaj drakoj, homlupoj, orkoj, troloj…

Kaj homo ne estas mezurunuo de Bono, — male, kristale klaras, ke la homo estas la plej delogebla estaĵo, ĉiam preta akcepti donacon ne sciante ĉu ĝi venas el puraj manoj aŭ ne.

Kaj ne la apero de la homo estas la komenca punkto de la monda historio, — male la lasta gasto venis preskaŭ post disiro de aliaj, por resti fine en trista solo, ĉe lignofajro sub nokta ĉiel' recitonte fabelojn de prauloj…

Pri antikvaj ĵuroj kaj enkatenigaj malbenoj, metiaj mastroj kaj iliaj signifoplenaj kreaĵoj, pri ĉiama milito de Nigro kontraŭ Blanko kaj lamento de disiĝantaj amikoj, pri gentoj de arbaroj kaj dentoj de montaj internoj, pri devo de elektito kaj mirakla Valinoro — insulo de eterna vivo… Ja Frodo vivas!..

Kaj lante sed pretersente pasos la nokto, po unu fornavos endormen la aŭskultantoj. Nur mateno tiros ilin el hela sonĝaro per fanda sun', per bruantaj stratoj kaj urbaj fumoj flugantaj anstataŭ drakoj tra ĉiela bluo.

Tago pasis al fino. Antaŭ li estis lia domo. Tie brulis fajreto en kameno, tie oni kuiris vespermanĝon kaj atendadis lin. Roza renkontis Samon ĉesojle, venigis lin internen, sidigis en fotelon kaj alportis Elanoran — la filineton. Sam lace ridetis kaj enspiris profunde.
Enhejmas mi, jen, — li diris.

Ivan' Naumov (Ruslando)


Noto

Cent jaroj da soleco aperis en 1994 ĉe Fonto per la traduko de Fernando de Diego.

La Ondo de Esperanto. 1995. №6 (25)