Por tiuj kiuj estis kaj ne estis

Vajs, Ján. Ultima Thule: Kongresumi kaj vojaĝi en Islando. – Bratislava: Karpaty-Infopress, 2013. – 48 p., il. – 100 ekz. – (Eldonserio Tra la mondo per Esperanto; №2).

Ultima Thule

La Universalaj Kongresoj estas la ĉefaj manifestiĝoj de la Esperanto-komunumo. Ili havas riĉajn programojn kaj ofte okazas en landoj malproksimaj kaj interesaj. Do, la vizitantoj povas ĝui, krom la vivo en Esperanto-etoso, ankaŭ turismadon en lokoj, al kiuj ili alimaniere ne trafus. Kombino de tiuj du eroj – la esperantisma kaj turisma – faras ilin speciale allogaj. Sed, bedaŭrinde, ne ĉiuj kaj ne ĉiam sukcesas ilin viziti…

Do, por tiuj, kiuj ne vizitis la 98an UKon en Rejkjaviko, bona konsolo estos konatiĝo kun la riĉe kaj bele ilustrita broŝuro de Ján Vajs Ultima Thule (la nomo signifas duonmitan antikve priskribitan ekstreme nordan landon, kiun en la mezepoko oni, prave aŭ malprave, identigis kun Islando).

La broŝuro tre detale raportas pri la ĉefaj okazintaĵoj dum la kongreso; preterlasoj se estas, do nur neeviteblaj – ne eblas viziti ĉiujn paralele okazantajn dumkongresajn eventojn! Tamen ĉio plej grava estas menciita kaj fotita. Paralele estas raportoj pri la plej gravaj ekskursoj al la ĉefaj belaĵoj de la lando – varmaj fontoj kaj lagoj, akvofaloj, lafaj kampoj, gejseroj ktp. Ankaŭ pri la unutaga flugekskurso al Gronlando kun ties belaĵoj kaj indiĝenaj inuitoj. Skizo pri unikaj specialaĵoj de la islandaj historio kaj kulturo same ne mankas. Do, neĉeestinto povas sufiĉe bone kompreni, kia estis la kongreso kaj imagi, kiom belas la norda lando.

Kaj al mi, kiu ja estis en la Rejkjavika kongreso, la broŝuro refreŝigis la rememorojn pri Islando; spektinte la fotaĵojn mi kvazaŭ denove spiris la freŝan oceanan aeron… Tial la libreto ne malutilos kiel valora memoraĵo ankaŭ por tiuj, kiuj ĉeestis!

Nikolao Gudskov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto, 2014, №8–9 (238–239)