Tipa regea afrikaĵo, bedaŭrinde tute sen vizaĝo

Zhou-Mack Mafuila. Originoj. – Donneville: Vinilkosmo, 2012.

Originoj

La unua tutesperanta albumo de la zaira kantisto Zhou-Mack Mafuila rezultis tre unustila, eĉ tede unustila: preskaŭ ĉiuj kantoj prezentas tre similajn regeajn komponaĵojn kun multe da drumoj, recitativecaj kaj parolataj frazoj (nur du kantoj titolitaj Marcelina kaj Haŭto elfalas el la tuta tendenco; la unua sonas iom roke, dum la dua similas lirikan baladon). Tipas ankaŭ multaj eĥoj inter la koruso kaj la ĉefkantisto, tekstaj ripetoj kaj ĉiuj ceteraj elementoj, kliŝaj por meznivelaj regeaj muzik-grupoj, multegaj tra la mondo. Karakterizas la albumon ankaŭ la tipa “afrika” temaro. Sed, bedaŭrinde, multo da afrikaĵoj kaj tipaj regeaj artifikoj ne sufiĉe efikas por fari la albumon vere atentinda.

Muzikoj estas relative simplaj; la muzik-aranĝoj – plejparte unustilaj (ilin certagrade ornamas riĉaj instrumentaj improvizaĵoj, sed tiuj fone de simpleco de la ĝenerala muzika kanvaso foje impresas eĉ plumpe). Melodiaj fragmentoj tre malmultas. Ankaŭ la tekstoj prezentas nenion interesan nek originalan. Dominas la simplalingvaj rezonadoj pri “senkompata mondo”, en kiu “homoj nur batalas plu, batas, pafas, murdas sin”, pro kio “Afriko mortas en mizero”, tamen oni “kantu por ke regu espero kaj liber'” (kvankam ankaŭ priamaj kantoj ne mankas). Karakteriza trajto, kiu, mi opinias, pli bone priskribas la muzikan senpovecon de la albumo, ol la optimismon de la aŭtoro, estas, ke eĉ tiel mornaj tekstoj kiel “Bom-bom-bom, bombardoj en ripet', tak-tak-tak respondas mitralet'” estas kantataj kaj ripetataj en senzorga maĵoro.

La teĥnika realigo de la albumo estas ja senriproĉa; krom bela tekstolibreto oni provizis la diskon ankaŭ per la karaokeaj versioj de ĉiuj kantoj. Tamen la kantado kaj prononco de la kantisto estas neniel elstaraj; kompreni multajn fragmentojn sen la helpo de la teksto-libreto preskaŭ ne eblas.

Rezoluciante pri la disko, mi konkludas, ke Zhou-Mack Mafuila ankoraŭ ne sufiĉe maturiĝis kiel aŭtoro kaj plenumanto por digne prezenti sian arton inter dekoj da aliaj Esperanto-artistoj. La albumo eble povus servi nur por unu-du-foja ilustrado de nacia kaj stila bunteco de la Esperanta muzika kulturo, sed ĝi certe ne povas bone ekzempli ĝian bonan nivelon. Se vi do dubas, per kio kompletigi vian Esperanto-muzikotekon, prefere pensu pri io alia.

Paŭlo Moĵajev (Ukrainio)

La Ondo de Esperanto, 2013, №7 (225).