Kondamnita al espero

Dobrzyński, Roman. La Zamenhof-strato. Verkita laŭ interparoloj kun d-ro L.C. Zaleski-Zamenhof. — Kaunas: Ryto varpas, 2003. — 288 pĝ., il. — 1000 ekz.

Je la fino de la Dua Mondmilito Mark Nibur, kaptita germana soldato, estis kondukata de tri polaj gardistoj tra Varsovio. La urbo estas tute detruita. Tamen estas rimarkeblaj du diversaj detruoj: kelkfoje oni povas rekoni, kio estas detruita, sed en unu parto de Varsovio oni ne plu povas rekoni, kio estas detruita. Tio estas la juda kvartalo, la getto. Kie iam estis urbo, nun estas ŝtona dezerto.

Oni ne povas imagi, ke ĝi estas resto de urbo, sed pri skatolo plena de cindro oni ankaŭ ne povas imagi, ke ĝi estas resto de homo”, — diras la ĉefgardisto, kiu klarigas al Mark Nibur, sur kiuj iamaj stratoj ili promenas. Unu iama strato estis la Zamenhof-strato. La nomon Zamenhof ne konas Mark, sed li jam aŭdis pri Esperanto. El tio elvolviĝas konversacio, kiu finiĝas per la demando: “Se la germanoj estus parolintaj Esperanton kaj la homoj en la Zamenhof-strato estus parolintaj Esperanton, ĉu ili komprenus unu la aliajn, kaj ĉu la Zamenhof-strato kaj aliaj stratoj en Varsovio pro tio ne estus dezertigitaj?
Tiu ĉi sceno troviĝas en la germana romano La Restado de Hermann Kant. Mi plurfoje memoris la scenon pri la infera urba pejzaĝo, kiam mi legis alian libron: La Zamenhof-strato.

Ĝi temas pri homo, kiu kvazaŭ mirakle transvivis tiun homfaritan inferon. Multaj partoprenintoj de Universalaj Kongresoj konas lin. Li estas la ĉarma maljunulo, kiu kutime salutmesaĝas la publikon en la nomo de la familio Zamenhof — Louis Christophe Zaleski-Zamenhof. Same kiel la nepo de Ludoviko Zamenhof modeste ne emas al gvida rolo en la movado, li verŝajne neniam mem estus verkinta libron pri sia propra vivo. Sed feliĉe li konvinkiĝis, ke la aventuroj de lia vivo sufiĉus por pluraj romanoj, kaj konsentis kunlabori kun Roman Dobrzyński, kiu faris el interparoloj dum dek jaroj interesegan libron en dialoga formo.

Per la rakontoj de Louis C. Zaleski-Zamenhof evidentiĝas, ke la militfina dezerto estis nur postsigno de infero. Vera infero estis, kiam la muroj ankoraŭ staris, kiam la homoj ankoraŭ estis kaptitaj en la getto — ĝis 500 mil sur tri kvadrataj kilometroj, malsate, malsane, kaj la plejparto baldaŭ malvive. La Zamenhof-strato, kie iam en la domo numero 9 laboris Ludoviko Zamenhof kaj lia filo Adamo kaj bofilino Wanda, kondukis en la jaroj 1942 kaj 1943 centmilojn da mortkondamnitaj judoj en la direkton de la vagonaroj al la ekstermejo Treblinka, kie estis murditaj ankaŭ Zofia kaj Lidia, ambaŭ filinoj de Ludoviko Zamenhof. Ankaŭ la nepo, kiu tiam ankoraŭ nomiĝis Ludwik Zamenhof, laŭ la avo, jam iris tiun vojon al la morto, sed hazarde povis eskapi kaŝite sur ĉaro kun kadavroj.

La libro plenas de kortuŝaj anekdotoj, sed ĝi ne estas libro de anekdotoj. Pli gravas ideoj. La Zamenhof-strato esprimas ankaŭ metaforan idean vojon de Zamenhof, kiu konduku la homaron al toleremo, kompreno kaj frateco. Pro tiu eduka celo la libro estas ne nur biografio de unu Zamenhofo. Kompreneble la leganto ricevas interesajn informojn pri la vivo de Ludwik Zamenhof antaŭ kaj en la varsovia getto, pri la vivo de Krzysztof Zaleski — tiel lia kaŝnomo ekster la getto —, kaj pri la vivo de la francia civitano Louis Christophe Zaleski-Zamenhof, pionira inĝeniero pri artefaritaj insuloj kaj multaj aliaj aŭdacaj konstruaĵoj.

Tamen la libro grandparte ne temas pri lia biografio, sed pri la idea fono de Esperanto. Pritraktita estas la internacia komunika problemo. La vojoj de la avo estas reiritaj. Legeblas tre detala diskuto pri la komplika historio de la lando, el kiu Ludoviko Zamenhof devenis. Sed malgraŭ ĉiuj historiaj faktoj: la pensoj de Louis C. Zaleski-Zamenhof neniam havas pasintan direkton, sed ĉiam estontan. Verŝajne nur tiu pensodirekto eblas por homo, kiu el nur malmultaj transvivis la varsovian getton kaj heredis la revojn de sia avo. Tia homo estas kondamnita al espero.

Dirk Bindmann (Germanio)

La Ondo de Esperanto. 2004. №3 (113)


Al la indekso de la recenzoj | Hejmo