Arkadij AverĉenkoArkadij Averĉenko

Usonano

En tiu loko la rivero havis sinuon, tiel ke estiĝis kvazaŭ duoninsulo.

Elirinte el la arbar-densejo kaj ekvidinte malproksime brilantajn en la sunlumo riverpecojn, disigitajn fare de siluetoj de arbotrunkoj, Strekaĉov transmetis la fusilon sur la alian ŝultron kaj per poŝtuko viŝis la ŝviton de la frunto.

Kaj tuj li trafis variolmarkitan viraĉon, kiu sidis sur la stumpo de faligita arbo, profundiĝinte en la legadon de iu ĵurnalpeco.

La viraĉo, aŭdinte paŝojn, flankenmetis la ĵurnalon, levis sur la frunton siajn grandegajn okulvitrojn kaj, detirinte de la kapo senforman kaj strangaspektan ĉapelaĉon, klinsalutis Strekaĉovon.

– Salut'.

– Saluton, amiko. Devojiĝis mi, ŝajne.

– Kaj kie vi loĝas?

– Mi somerumas. En Ovsjankino. Tie mi loĝas.

– Je ĉirkaŭ ok verstoj de ĉi lok'…

Li atente ekrigardis la lacan ĉasanton kaj demandis:

– Ĉu io necesas al vi?

– Kio?

– Nu, povas esti, via moŝto deziras ion, do mi havas.

– Sed kio vi estas?

– Terluisto, – grave respondis la viraĉo, tretinte de unu piedo al la alia.

– Ĉu ĉi tiun terenon vi luas?

– Ĝust' tiel.

– Kaj do, ĉu vi grenon semas ĉi tie?

– Ja kian grenon, via moŝt'! Eĉ ne pensis mi pri greno. Ĉi tie nur aĉaĵoj kreskas – nek arbo taŭga, nek herbejo uzebla troveblas. Ĉie nur tempest-rompaĵoj, trunkoj falintaj kaj arboj sekaj.

– Kaj, do, ĉu vi ĉi tie… fungojn kolektas, berojn?

– Ne estas ĉi tie fungoj bonaj. Kaj ankaŭ la beroj, preterdire, taŭgas nur por la diablo.

– Jen strangulo, – miris Strekaĉov. – Sed por kio tiam vi tiun terenon luas?

– Tamen, kiel diri, via moŝt', ĉia tero estas donita al homo por iu celo, kaj se la kreskado ne okazas, do, kiel homoj diras, oni devas, se ne unumaniere, do alimaniere, sian profiton havi.

Tiun frazon kun nekaptebla senco la viraĉo elparolis tre serioze kaj eĉ glatigis per sia raspa mano sian tre maldensan barbon, aspekte similan al la morna “luita” tereno: nek haroj, nek glata loko – nur rompaĵoj kaj sekaĵoj.

– Do per kio vi vivas?

– Per somerumantoj mi min vivtenas.

– Do vi laboras por ili, ĉu ne?

La ruza rida rigardo de la viraĉo priserĉis la vizaĝon de la ĉasanto, kaj ridetaĉis la viraĉo ruze, sed bonanime.

– Por kio mi laboru por ili! Ili laboras por mi.

– Ja mensogas vi, onklo, – malkontente murmuris la ĉasanto Strekaĉov, pendigante la fusilon sur la ŝultron kaj intencante foriri.

– Ne, mensogi ni ne povas, – kontraŭis la viraĉo. – Por kio mensogi! Pro tio oni ja ne laŭdas! Ĉu vi inojn ŝategas?

– Kion?

– Iuj de nia sekso mirinde ŝatas la virinojn.

– Kaj?

– Do, mi okupiĝas, por tiel diri, ĝuste pri la virina sfer'.

– Kiun?!!

– Ja tion ni tuj diros al vi – kiun…

La viraĉo elprenis el la sino arĝentan horloĝon, malfermis ĝin kaj, proksimiginte ĝin al siaj okuloj, enpensiĝis. Li longe cerbumis pri io.

– La edzino de Ŝestakov, devas esti, malsanas nun, ĉar kvin tagojn ne estas vidata, do, kion ni nun havas? Tiel, mi pensas, nun estas la temp' por somerumantoj Maslobojevoj kaj Ogrizkinoj. La Maslobojevoj, krom la guvirnistino, al vi neniel utilas, ĉar la mastrino mem estas maldika, kiel stango, dum la filinoj estas tiel junaj, ke eĉ ne meritas atenton. Male, pri sinjorino Ogrizkina vi tutcerte kuntentos. Ŝi estas virino en plena beleco, kaj pere de la servistino Agaŝa bankostumon subĵetis mi al ŝi tian, ke donu ĉion – kaj eĉ tio ne sufiĉas. Pli frue ŝi ja portaĉis ion tian, ke eĉ ne kumpreneblas kion: ĉu estis kaftano plisita, ĉu kvazaŭ palto. Sed se ne stringas – miaj sinjoroj treege malkuntentas. Ne intiresas, jen kiel! Sed ĉu mi kontraŭas?.. Se decidus mi, do sen ĉio, kiel oni diras. Ili ja perdus nenion, ĉu ne? Ĉu mi pravas?

– Nur diablo komprenas, pri kio vi parolas, – incitiĝis la ĉasanto.

– Efektive, – konsentis la viraĉo. – Vi ne kumprenas, ĉar vi loĝas malproksime, sed niaj viroj de Okromĉedelovo neniam min forgesas. “Jeremej, ĉu estas io nova? Jeremej, ĉu freŝiĝis la ripertuaro? Ja mi, povas esti, deziras vidi ĉi tiun, kaj tiun ne deziras, kaj kien malaperis tiu, kaj kion faras ĉi tiu?” Unuvorte, mi estas ĉe ili la plej grava person'.

– Ĉe kiu?

– Ĉe la somerumantoj.

– Ĉu ĉe tiuj, trans la rivero?

– Kial ĉe tiuj? Se tiuj ekscius – ili bategus min tiel, ke ĝis la fino de l' mond' ne forgeseblos. Sed mi ja parolas pri okromĉedelovanoj. Ĉi tie, trans tiu monteto, estas ĉirkaŭ cent somerdomoj. Do mi profitas de ili.

– Ja kiel vi profitas, pajaco?!

La viraĉo gratis la nukon.

– Ja kia vi estas nekumprenanta! Kiel kaj kion… Sufiĉas sidigi sinjoron en kavon – kaj jen, ĝuu la vivon. Rigardu certe, por kio pagendas. Por sinjorino Ogrizkina mi, amiko, prenos ne malpli ol rublon. Ankaŭ la junulinoj de Ŝesterenko – ĉiun guston kuntentigos – ĉu estas peko preni unu rublon kaj kvaronon kontraŭ tia vidaĵo? Sinjorino Drjagina, Semenenko, Kosogorova, Lakina… Ĉu malmultas?..

– Do, ĉu vi, – divenis Strekaĉov, – baniĝantinojn montras sur via tereno?

– Ĝust'! Tiu bordo, do, estas ilia, kaj ĉi tiu, do, estas mia. Ili nenion perdas, sed mi profitas.

– Jen kanajlo, – ekridis Strekaĉov. – Do kiel vi inventis tion?

– Ja dependas, sinjoro, kiu kian cerbon de la Dio ricevis… Jen mi iras lastjare al la rivero fiŝkapteti kaj vidas: kia mirindaĵo! Sub unu arbusto somerumanto blankas, sub alia arbusto somerumanto blankas. Kaj el ĉiu okulparo pintas binoklo. “Ĉu ili freneziĝis ĉiuj?” – mi pensas. Tiam mi ja pri binokloj eĉ ne aŭdis. Nu, mi iras, do, pli proksimen al la rivero… Ehe, mi vidas. Jen je via dispono kaj brunulinoj, kaj blundulinoj, kaj dikaj, kaj magraj, kaj maturaj, kaj junaj. Jen kio! Nu, kiam, do, mi plenstature sur la bordo aperis – ili tuj ekŝrikis: “For, fiulo, for, aĉulo, kiel vi aŭdacas!” Kaj ekblekadis! De tiam mi do ĉion cerbkumprenis klare.

– Kaj, do, la terenon vi speciale luis?

– Specale. Sesdek rublojn por la somero fordonis. Ĉu ne lerte? Kaj kvar binoklojn mi mendis, kaj arbustojn plantis, kaj kavojn elfosis – jen kumforto unuagrada. Oni sidas, do, en malvarmeto, en kavo sur benketo, maldekstre estas botelo da biero (mi mem ofertas: eble vi deziras? Nur kvarono da rublo), maldekstre, do, da biero botelo, dekstre cigaredoj… – ne vivo, sed plezuro!

La ĉasanto Strekaĉov frapetis per la fusilo je pendanta arbobranĉo kaj kvazaŭ preterpase demandis:

– Ĉu bone videblas?

– Ja se kun binoklo, do kvazaŭ tuj apud – mandistance! Kaj kiu binoklon inventis, – munumenton li meritas!.. Eble, vi bonvolus provi?

– Nu, kion vi diras, – konfuzite ridetis la ĉasanto. – Kaj se ili min rimarkos de tiu bordo?

– Neniel tio eblas! Ĉar tiel mi ĉion aranĝis. Kvazaŭ arbusto; sed malantaŭ la arbusto estas kavo, kaj en la kavo benketo. Kion do, sinjoro… provu. Nur (li levis la manon al la frunto kaj esplor-rigardis la alian bordon, kie flavis la banejo)… nur rublo kaj sesdek kopekoj estas la negoco.

– De kie tiu kalkulo?!

– La kalkul' estas simpla, via moŝt': sinjorino Ogrizkina baniĝas nun – ili estas damo rimarkinda, bonvolu konvinkiĝi mem – rublo, kaj Drjagina kun la filino, dek kvin kopekojn mi petas, kaj ankaŭ neniel eblas guvirnistinon Lavrovskaja je malpli ol dudek kopekoj taksi. Kvank' ili estas guvirnistino, sed neniel al nobelulinoj malsuperas. Bankostumeto estas tia, kvazaŭ ĝi entute forestus…

– Do, nu… vi… tion…

– Ĉi tien, via moŝt', bonvolu, jen du ŝtupetoj suben… Kaj tie ĉi la kapon vi klinu, por ke oni ne rimarku de tie. Jen tiel, bonvol'. Kaj nun vi povas aranĝi vin… Kial ne mendi biereton freŝan? Tuj-minute mi viŝos la binoklon, ja ĝi ial nebuliĝis… Bonvolu rigardi.

* * *

Krepuskis…

Laca kaj malsatiĝinta Strekaĉov elrampis el sia kaŝejo kaj, trovinte la fusilon, demandis la variolmarkitan viraĉon, dolĉe dormetantan sur faligita arbo:

– Kiom mi ŝuldas?

– Ses rublojn kaj dudek, via moŝt', kaj por la biero duonrublon.

– Ses rublojn kaj dudek?! Ja pro kio tia, do, tiom? Verŝajne, vi fraŭdas.

– Indulgu, kiel eblas, via moŝt'… Ni taksu sinjorinon Ogrizkina je rubl', kaj la guvirnistino ĉe ni ĉiame duonrublon kostas, kaj Drjagina – kaj la etulinojn mi tute ne kalkulas – kaj la triopo de Sinjakovoj kun la avinjo, kaj…

– Nu bone, bone… Ja kian bagatelon vi kalkulas!.. Ricevu!

– Estu feliĉa! Mi humile dankas vian moŝton!..

Kaj, palpebruminte tre intime, la viraĉo flustris:

– Kaj en miaj tria kaj kvina numeroj de post la tagmezo sidas niaj, de Okromĉedelovo. Jam estas tute mallume, sed ne eblas elpeli ilin. Gajuloj, donu Dio sanon al ili. Feliĉon al vi!

Tradukis el la rusa Anna kaj Mati Pentus

Laŭda mencio en Liro-2010.

La Ondo de Esperanto, 2012, №12 (206).


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo