Valerij Brjusov

KVAR NOVELOJ

de Valerij Brjusov

Tradukis el la rusa
Grigorij Arosev, Aleksander Korĵenkov, Ilsia Novikova

Redaktis
Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov

Enpaĝigis
Aleksander Korĵenkov

Korektis
Halina Gorecka 



Sur la kovrilpaĝo estas gravuro de Dürer Kavaliro, Morto kaj Diablo (1513)


Enhavo Aleksander Korĵenkov. Valerij Brjusov kaj liaj noveloj

Nun, kiam mi vekiĝis (Tradukis Aleksander Korĵenkov)

En la spegulo (Tradukis Ilsia Novikova)

Marmora kapo (Tradukis Grigorij Arosev)

Nokta aventuro (Tradukis Aleksander Korĵenkov)

Notoj

Pri la tradukintoj


La papera eldono

Brjusov, Valerij
Kvar noveloj / Tradukis el la rusa Grigorij Arosev, Aleksander Korĵenkov, Ilsia Novikova. Antaŭpar. Aleksander Korĵenkov. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1999. — 24 paĝoj. — (Serio Rusa literaturo; Volumo 5).

(c) Traduko en Esperanto, notoj, postparolo Sezonoj 1999.


Noveloj de Valerij Brjusov

Valerij Jakovleviĉ Brjusov (1873—1924) estas konata precipe kiel kunfondinto de la rusa poezia simbolismo, brila poeto kaj tradukisto (interalie, de Infero kaj Faŭsto).

La prozo (kaj literaturologiaj studoj) de Brjusov estas malpli bone konata, probable ĉar en Sovetunio liajn prozajn verkojn oni eldonis malpli ofte ol la poeziajn, kaj iom post iom la ordinaraj legantoj apenaŭ konsciis, ke la apero de liaj romanoj Flamanta Anĝelo (1908) kaj Altaro de venko (1911—1912) estis grava evento en la jarcent-komenca rusa literaturo. (Surbaze de la unua romano Sergej Prokofjev en 1927 komponis operon.)

Kvankam la unua ampleksa (sepvoluma) verkaro de Brjusov aperis nur meze de la jaroj 1970aj, veraj literaturamantoj ĉiam alte taksis liajn novelojn, en La akso de Tero (1907) kaj Noktoj kaj tagoj (1913).

La akso de Tero enhavis, krom la dramo Tero, novelojn, kiujn Brjusov mem determinis “situaciaj”, ĉar en ili, malkiel en la “karakteraj” noveloj la situacioj kaj eventoj pli gravas ol la personeco de la protagonistoj. Ĉiu el tiuj noveloj estis intence verkita kun konsidero de la okcidenta novelarto — France, Poe, Stendhal, Wells, Wilde k.a. — jen temis pri influo stila, jen pri pruntita intrigo.

Plurfoje la situaciaj modeloj en La akso de Tero estis kreitaj por demonstri la tre svagan limon inter la reala kaj fantazia mondo, ilian reciprokan influon kaj efikon je la protagonisto — tiel Brjusov kombinis la rimedojn de la poezia simbolismo kaj “horor-novelan” tradicion de Poe. Tagoj kaj noktoj montris distanciĝon de Brjusov disde la pastiĉa eksperimentado, precipe en Fianĉiniĝo de Daŝa, sed la simbolisma influo daŭris.

Tiu ĉi broŝuro enhavas tri novelojn el La akso de Tero, kiuj plej akre demonstras la interferon de la realo kaj imago, kaj novelon Nokta aventuro, el Noktoj kaj tagoj, kiu estas teme proksima al Flamanta Anĝelo.

Brjusov lingve ne laŭas la klasikan stilon de la “grandaj rusaj romanoj”, nek sekvas la stilrimedojn de Ĉeĥov. La tradukintoj devis konsideri, ke temas pri proza parolo de poeto, perita de divers-kleraj protagonistoj, kun kiuj li sin ne identigis (tion Brjusov aparte klaŭzis en la prefaco de la unua novelaro). Lingve nekutima estas la lasta novelo, kiu bezonas glosojn eĉ por la rusaj legantoj.

Sed la traduka teamo kuraĝe akceptis la defion, kaj nun la esperantista legantaro povas havi pli adekvatan opinion pri Valerij Brjusov per la kvina volumo en la libroserio Rusa literaturo.

La klarigon de la asteriskitaj vortoj kaj esprimoj vidu en la 23a paĝo.

Aleksander Korĵenkov


Nun, kiam mi vekiĝis

Noticoj de psikopato

Certe, jam de la infaneco oni opiniis min perversa; certe, oni asertis, ke miajn sentojn aprobas neniu. Mi do kutimiĝis mensogi al la homoj. Mi kutimiĝis paroli banalajn vortojn pri kompatemo kaj amo, pri la feliĉo ami alian. Sed animprofunde mi estis konvinkita kaj estas konvinkita eĉ nun, ke la homo laŭ sia naturo estas krimema. Al mi ŝajnas, ke inter ĉiuj sensoj, kiujn oni nomas ĝuindaj, ekzistas nur unu inda je tiela epiteto — tiu, kiu konkeras la homon ĉe observado de alies suferoj. Mi opinias, ke la homo en sia origina stato povas soifi solon — turmenti la similulojn. Nia civilizacio bridis tiun naturan impulson. Jarcentoj de sklaveco igis la homan animon kredi, ke la suferoj de aliaj afliktas ĝin. Kaj nun la homoj tute sincere ploras pro la aliaj kaj kompatas ilin. Sed tio estas nur miraĝo kaj sentotrompo.

Oni povas fari tian miksaĵon el akvo kaj alkoholo, ke provenca oleo estas en ĝi astata en ĉiu pozicio, nek supreniĝante nek sinkante. Alivorte, la tera gravito ĉesas efiki je ĝi. En la lernolibroj de fiziko estas skribite, ke en tiuj okazoj, obeante nur la strebojn de siaj partikloj, la oleo alprenas globan formon. Simile, okazas momentoj, kiam la homa animo liberiĝas de la potenco de l' gravito, de ĉiuj katenoj metitaj sur ĝin de la heredo kaj eduko, de ĉiuj eksteraj influoj kutime determinantaj nian menson: de la timo esti juĝota, de la timo antaŭ la publika opinio ktp. En tiuj momentoj niaj deziroj kaj agoj subiĝas nur al la praaj, aŭtentaj instinktoj de nia naturo.

Temas ne pri l' horoj de la ordinara dormo kiam la taga konscio, kvankam estingite, plu kontrolas la dormantan memon; ankaŭ ne pri l' tagoj de frenezo kaj alieno: tiam la rutinajn inklinojn anstataŭas aliaj eĉ pli despotaj. Temas pri la momentoj de tiu stranga stato, kiam nia korpo trankvilas en dormo, kaj la menso konsciante tion, sakramente anoncas al nia fantomo vaganta en la mondo de sonĝoj: vi estas libera! Kompreninte, ke niaj agoj ekzistos nur por ni mem, kaj ke ili restos nekonataj en la cetera mondo, ni volonte fordonas nin al la deziroj leviĝantaj el la malluma profundo de nia memo. Almenaŭ min en similaj okazoj neniam konkeris deziro entrepreni virtan, bonfaran agon. Tute male, sciante, ke mi restos absolute senpuna, mi hastis fari ion sovaĝan, malican kaj pekan.

Mi ĉiam pensis kaj plu pensas, ke la sonĝo estas egalrajta al la reala vivo. Ja kio estas nia realo? — niaj impresoj, niaj sentoj, niaj deziroj, nenio plu. Ĉio ĉi ekzistas ankaŭ en la sonĝoj. La dormo plenigas la animon samkiel la realo, same nin emocias, ĝojigas kaj triste premas. La agoj farataj ensonĝe restigas en la menso spurojn identaj al tiuj en la realo. Fakte, la sola diferenco inter la realo kaj sonĝo estas nur tio, ke la sonĝa vivo estas aparta por ĉiu homo, sed la reala — ĉies, aŭ estas konsiderata ĉiesa… Tio konkludigas, ke por ĉiu aparta persono la sonĝoj estas dua realo. Preferon de unu el la du realaĵoj — sonĝa aŭ efektiva — determinas personaj inklinoj.

De l' infaneco la sonĝoj plaĉis al mi pli ol la realo. Mi nenial konsideris la tempon pasigitan endorme perdita, eĉ male: mi bedaŭris pri la sonĝohoroj ŝtelitaj de la reala vivo. Sed, certe, en la dormo mi serĉis vivon, tio estas sonĝojn. Ankoraŭ en la knaba aĝo mi kutimis opinii sensonĝan nokton grava manko. Se mi vekiĝis sen memori la sonĝon, mi sentis min malfeliĉa. Tiuokaze mi tra la tuta tago, hejme kaj lerneje, turmentis la memoron ĝis en iu el ĝiaj foraj anguloj trovis fragmenton de l' forgesitaj bildoj kaj ĉe plia streĉo subite retrovis la tutan klaron de l' nelga sonĝa vivo. Mi avide mergiĝis en la reviviĝintan mondon kaj restaŭris eĉ la plej etajn ties detalojn. Per tia trejno de la memoro mi atingis, ke mi neniam plu forgesis miajn sonĝojn. Mi atendis nokton kaj dormon kiel horon de la aspirata rendevuo.

Precipe mi ŝatis koŝmarojn pro la draste ŝoka forto de la impresoj. Mi evoluigis en mi la kapablon konscie elvoki ilin. Apenaŭ mi ekdormis metinte la kapon pli suben ol la korpon, koŝmaro preskaŭ tuj premis min per la dolĉe-torturaj ungegoj. Mi estis vekiĝanta pro la neesprimebla langvoro kaj sufokiĝante, sed apenaŭ enspirinte freŝan aeron mi hastis ree fali tien, en la makabran abismon, en teruron kaj konvulsiojn. Monstraj muzeloj subite aperis el la ĉirkaŭa obskuro, simieskaj diabloj estis komencantaj interbatalon kaj subite kun ŝrikoj impetis al mi, surdorsigis kaj strangolis min; en la tempioj tamburis, estis dolore kaj terure, sed tiel admirinde, ke mi estis feliĉa.

Sed ekde la fruaj jaroj eĉ pli forte mi ŝatis tiun staton en la dormo, kiam mi konsciis, ke mi estas dormanta. Kaj mi komprenis, kiom majestan liberon de la spirito tio ebligas. Mi ne sciis okazigi tion laŭdezire. Dormante mi kvazaŭ ricevus elektroŝokon kaj tuj perceptis, ke la mondo estas nun en mia dispono. Mi iris laŭ vojoj de l' sonĝo, laŭ ĝiaj valoj kaj palacoj, ĉien — kien mi deziris. Ĉe volstreĉo mi povis vidi min en situacio, kiun mi ŝatis; mi povis enkonduki en la sonĝon ĉiujn, pri kiuj mi revis. En la frua infaneco mi uzis tiujn momentojn por mistifiki la homojn kaj diversmaniere petoli. Sed poste mi transiris al aliaj, pli sekretaj plezuroj; mi perfortis virinojn, mi faris murdojn kaj iĝis ekzekutisto. Kaj tiam mi komprenis, ke ekstazo kaj jubilo ne estas nur vortoj.

Pasis jaroj. Finiĝis la tagoj de la studoj kaj humilo. Mi restis sola, mi ne havis familion kaj ne bezonis labori por akiri mian ĉiutagan panon. Mi povis fordoni min plene al mia feliĉo. Mi pasigis en la sonĝoj kaj somnolo plejparton de l' tempo. Mi uzis diversajn narkotajn drogojn — ne por la ĝuoj provokataj de ili, sed por plilongigi kaj profundigi la dormon. La sperto kaj rutino ebligis al mi pli kaj pli ofte ĝui la plej absolutan el la liberoj, pri kiuj aŭdacas pensi la homo. Iom post iom mia nokta konscio atingis la tagan kaj, fakte, eĉ komencis superi ĝin. Mi sciis kaj vivi en miaj iluzioj kaj kontempli tiun vivon deflanke. Mi kvazaŭ observus mian fantomon fari en la sonĝoj tion-alion; mi gvidis ĝin kaj samtempe arde travivis ĉiujn ties sensacojn.

Mi kreis la plej konvenajn kondiĉojn por miaj fatamorganoj. Tio estis vasta salono ie en la tera profundo. Ĝi estis lumigata de ruĝa fajro el du kolosaj fornoj. La muroj probable estis feraj kaj la planko — ŝtona. Tie estis ĉiuj konataj torturiloj: dyba, paliso, najlozaj seĝoj, instrumentoj por eltiro de muskoloj kaj survolvo de intestoj, ponardoj, pinĉiloj, skurĝoj, segiloj, brulvarmaj metalaj stangoj kaj rastiloj. Kiam la feliĉa sorto favoris min per la libero, mi preskaŭ ĉiam tuj rapidis al mia sekreta azilo. Per forta streĉo de l' deziro mi venigis en la subteran arkaĵon ĉiun kiun mi volis: foje konatojn, sed plejofte naskitojn de la imago, kutime gejunulojn, gravedajn virinojn kaj infanojn. Mi amuzis min per ili kiel la plej potenca el la despotoj de la tero.

Post kelka tempo mi trovis ŝatatajn viktimtipojn. Mi konis ilin laŭnome. En kelkaj min imponis la korpa beleco, en aliaj kuraĝo dum suferado de la plej grandaj torturoj kaj ilia malestimo al ĉiuj miaj artifikoj, en la triaj, male, la korpa kaj spirita feblo, ĝemoj kaj vanaj suplikoj. Foje, eĉ nemalofte, mi revivigis mortintojn pro miaj turmentoj por reĝui ilian suferplenan morton. Komence mi sola estis kaj ekzekutisto kaj spektanto. Poste mi kreis por mi helpantojn: gregon da hidaj nanoj, kies kvanto kreskis laŭ mia deziro. Ili donis al mi torturilojn, ili plenumis miajn ordonojn ridegante kaj grimacante. Inter ili mi festenis miajn orgiojn de sango kaj fajro, sakroj kaj blasfemoj.

Verŝajne mi restus freneza, izola kaj feliĉa. Sed miaj nemultaj amikoj, kredintaj min esti malsanulo proksimiĝanta al alieno, ekvolis min savi. Preskaŭ perforte ili de temp' al tempo igis min forlasi la hejmon, viziti teatrojn kaj esti inter homoj. Mi suspektas, ke ili intence klopodis plej alloge prezenti al mi la junulinon, kiu poste iĝis mia edzino. Cetere, apenaŭ troviĝus viro, kiu ne trovus ŝin inda je adoro. Ĉiuj ĉarmoj virinaj kaj homaj kulminis en tiu, kiun mi ekamis, kiun mi tiel ofte nomis mia, kaj kiun mi ne ĉesos priplori ĝis mia lasta spiro. Ili montris al ŝi min, kiel nepre savendan suferantan malfeliĉulon. Ŝi komencis de scivolo kaj venis al la plej granda kaj la plej abnegacia pasio.

Longan tempon mi ne kuraĝis eĉ pensi pri edziĝo. Malgraŭ la potenco de la ama sento, kiu unuafoje sklavigis min, mi estis terurigata de la penso perdi la solecon ebligantan al mi libere delici la sonĝajn viziojn. Tamen la norma vivo, kiun oni trudis al mi, iom post iom ombris la racion. Mi sincere ekkredis, ke en mia animo povas okazi transformiĝo, ke ĝi povas rezigni de sia vero, neagnoskata de la homoj. Je la nuptotago la amikoj gratulis min, kvazaŭ mi elirus el ĉerko al la suna lumo. Post la nupta vojaĝo mi kun la edzino ekloĝis en nova, hela kaj gaja domo. Mi kredigis min, ke min interesas mondeventoj kaj urbaj novaĵoj; mi legis ĵurnalojn kaj tenis mondumajn kontaktojn. Mi ree ekpovis maldormi tage. Nokte, post senfortigaj amoraj karesoj, min kutime kaptis morta, banala sonĝo sen foroj kaj imagoj. En la provizora blindiĝo mi pretis ĝoji pro mia resaniĝo, pro la resurekto el la freneza mondo al la realo.

Tamen, certe neniam — ho jes, neniam! — en mi plene mortis deziro de aliaj ĝuoj. Ĝi estis nur surdigita de la tro palpebla realo. Eĉ dum la mielaj tagoj de la unua geedza monato mi sentis en la animfundo nekontentigitan soifon al pli akraj kaj pli blindigaj impresoj. Kun ĉiu nova semajno tiu soifo turmentis min pli kaj pli forte. Kaj apud tiu obsedo kreskis alia neestingebla deziro, kiun mi komence ne volis konfesi eĉ al mi mem: la deziro venigi ŝin, mian amatan edzinon, al mia nokta diboĉo kaj vidi ŝian vizaĝon konvulsii pro la korpaj turmentoj. Mi batalis, mi longe spitis, penante konservi la racion sobra. Mi estis konvinkanta min per ĉiuj rezonoj de la prudento, sed mi ne povis kredi ilin. Vane mi serĉis distriĝon, vane mi ne permesis al mi resti sola — la tento vivis en mi, kaj mi nenien povis de ĝi fuĝi.

Fine mi cedis. Mi ŝajnigis min entrepreni grandan studon pri historio de l' religioj. Mi starigis en mia biblioteko grandajn sofojn kaj enŝlosis min tie pornokte. Pli poste mi pasigis tie tutajn tagojn. Mi ĉiel kaŝis la sekreton de la edzino; mi tremis pensante, ke ŝi povos penetri en tion, kion mi kriptis plej ĵaluze. Ŝi estis al mi kara samkiel pli frue, ŝiaj karesoj ĝuigis min ne malpli ol ĉe la sojlo de nia komuna vivo, sed min logis pli granda kaj pli potenca volupto. Mi ne povis klarigi al ŝi mian konduton kaj preferis, ke ŝi pensu, ke mi ĉesis ŝin ami kaj ke mi neglektas ŝin. Kaj ŝi vere tiel pensis, suferis kaj perdis la fortojn. Mi vidis ŝin paliĝi kaj velki, mi vidis, ke la tristo venigos ŝin en la tombon. Sed kiam, cedante al subita deziro, mi diris al ŝi la kutimajn amajn vortojn, ŝi revigliĝis nur por nelonge: ŝi ne povis kredi min, ĉar miaj agoj, videble, tre kontrastis kun la vortoj.

Sed kvankam mi, samkiel pli frue, pasigis en la sonĝoj preskaŭ la tutan tempon, fordonante min al la ĥimeroj eĉ pli plene ol en la fraŭleco, mi ial perdis la iaman kapablon havi la absolutan liberon. Tutajn semajnojn mi kuŝis sur miaj sofoj, vekiĝante nur por iom restarigi la fortojn per vino aŭ buljono, por akcepti novan dozon da barbituraĵo, sed la sopirata momento ne venis. Mi estis travivanta dolĉajn turmentojn de l' koŝmaroj, iliajn pompon kaj senkompaton, mi povis rememori kaj fiksi vicojn de diverstipaj sonĝoj, jen konsekvencaj kaj teruraj ĝuste pro tiu triumfanta konsekvenco, jen sovaĝe kalejdoskopaj, admirindaj kaj grandiozaj pro la frenezo de la kombinoj, — sed mia konscio plu restis kvazaŭ vualito. Mi ne havis povon direkti la sonĝon, mi devis aŭskulti kaj kontempli tion, kio estis donata elekstere, de iu.

Mi aplikis ĉiujn manierojn kaj rimedojn, kiujn mi konis: mi malreguligis la sangocirkuladon, hipnotis min mem, uzis kaj morfinon, kaj haŝiŝon, kaj ĉiujn ceterajn dormigilojn, sed ili donis al mi nur siajn proprajn sorĉojn. Post ekscito provokita de l' bharata papavdemono komenciĝis dolĉa langvoro, malforta hulo de l' dormema boato en la senlima oceano, naskanta el siaj ondoj ĉiam novajn hantaĵojn — sed tiuj vizioj ne obeis miajn sorĉalvokojn. Vekiĝinte, mi kun freneza indigno estis rememoranta la senfinajn bildoaliiĝojn okazintaj antaŭ mi, sed aperintaj ne pro mia arbitro kaj foriĝintaj ne miavole. Mi estis forkonsumiĝanta pro la furiozo kaj dezirego, sed mi ne povis interveni.

Probable pasis iom pli ol duona jaro ekde kiam mi revenis al la portempe rompita sonĝoĝuo ĝis tiu tago, kiam mia plej kara feliĉo estis redonita al mi. Endorme mi sentis la bone konatan elektran ŝokon kaj mi tuj komprenis: mi estas denove libera, mi dormas, sed povas regi la sonĝon, mi povas plenumi ĉiujn dezirojn, kaj ĉio ĉi restos nur sonĝo! Ondo da mirinda ekstazo plenigis la animon. Mi ne povis spiti la delongan tenton: mia unua intenco estis tuj trovi la edzinon. Sed mi ne volis iri en la subteran palacon. Mi preferis trafi en tiujn cirkonstancojn al kiuj ŝi kutimis kaj kiujn ŝi kreis mem. Tio estus pli fajna ĝuo! Kaj tuj per la dua dormanta memo mi ekvidis min stari post la biblioteka pordo.

“Iru, — mi diris al mia fantomo, — iru, ŝi dormas nun, kaj kunprenu la fajnan ponardon kun la ebure inkrustita tenilo”.

Obeante la ordonon mi ekiris la konatan vojon tra la mallumaj ĉambroj. Al mi ŝajnis, ke mi ne iras per la krura movo, sed flugas kiel normale okazas en sonĝoj. Trairante la salonon mi ekvidis post la fenestroj tegmentojn de la urbaj domoj kaj pensis: “Ĉio ĉi estas en mia povo”. La nokto estis senluna, sed surĉiele brilis steloj. El sub la foteloj ekaperis miaj nanoj, sed mi mansigne igis ilin fuĝi. Mi mallaŭte duonovris la dormejan pordon. La ĉambro estis sufiĉe bone lumigata de lucerneto. Mi alpaŝis la liton, en kiu dormis la edzino. Kuŝante ŝi aspektis tre febla, malgranda kaj magra; ŝiaj haroj, ordigitaj pornokte en du ligoj, pendis de sur la lito. Ĉe la kuseno kuŝis tuko: ŝi ploris dormonte, ploris pro tio, ke mi denove ne venis al ŝi. Morna sento premis mian koron. Mi pretis tiumomente ekkredi la kompaton. En la cerbo fulmis la deziro fale surgenuiĝi antaŭ la lito kaj kisi ŝiajn fridiĝintajn gambojn. Sed mi memorigis al mi, ke estas sonĝo.

Mirinde stranga sento premis min. Finfine mi povus efektivigi la sekretan revon kaj fari al tiu virino ĉion, kion mi dezirus. Kaj ĉio ĉi restos konata nur al mi. Sed en la realo mi povus ĉirkaŭi ŝin per ekstazaj karesoj, konsoli, ami kaj dorloti ŝin… Klininte min al la korpo de la edzino mi fortamane premis ŝian kolon, ke ŝi ne povu krii. Ŝi tuj vekiĝis, apertis la okulojn kaj per la tuta korpo skuiĝis sub mia mano. Sed mi kvazaŭ najlus ŝin al la lito, kaj ŝi serpente movis sin penante min forpuŝi, diri ion al mi, rigardante min per la frenezaj okuloj. Kelkajn momentojn mi rigardis en la bluan fundon de tiuj okuloj sentante nevortumeblan sentokulminon kaj poste mi subite ponardis ŝian flankon subkovrile.

Mi vidis kiel ŝi ektremis per la tuta korpo, rektiĝis, plu ne povante krii, sed ŝiaj okuloj pleniĝis je larmoj de l' doloro kaj despero, kaj larmoj ekstriis laŭ ŝiaj vangoj. Kaj laŭ mia mano, tenanta la ponardon, ekfluis viskoza kaj varmeta sango. Mi komencis nehaste fari pliajn frapojn, forĵetis de sur ŝi la kovrilojn kaj plu pikis ŝin nudan, dum ŝi klopodis ŝirmi sin, leviĝi, rampi. Ho, kiel dolĉajn ĝuon kaj teruron mi sentis tranĉante per la klingo la elastajn pufaĵojn de ŝia korpo kaj dekorante la tutan belegan, teneran kaj amatan korpon per skarlataj rubandoj de l' vundoj kaj sango! Fine, kaptinte ŝian kapon, mi enpikis la ponardon en la kolon, trapikinte ĝin post la karotido, streĉis ĉiujn fortojn kaj disŝiris la gorĝon. La sango stertore ekŝaŭmis, ĉar la agoniantino penis spiri; la manoj konvulsie penis ion kapti aŭ forsvingi. Kaj poste ŝi restis senmova.

Tiam mian animon ekregis tiel terura despero, ke mi tuj impetis vekiĝi, sed sensukcese. Mi faris ĉiajn eblajn volstreĉojn, atendante, ke la muroj de l' ĉambro subite disfalos, foriros kaj degelos, kaj mi ekvidos min sur mia sofo en la biblioteko. Sed la koŝmaro daŭris. La sangoza kaj kripligita korpo de l' edzino kuŝis antaŭ mi sur la sange aspergita lito. Kaj en la pordo jam svarmis homoj kun kandeloj, kiuj ĵetis sin ĉi tien, aŭdinte la batalbruon kaj kies vizaĝoj estis nerekoneblaj pro l' hororo. Ili diris nenion, sed ĉiuj rigardis al mi, kaj mi ilin vidis.

Ĉi tiam mi subite komprenis, ke ĉi-foje, ĉio kio okazis, estis ne en sonĝo.

Tradukis Aleksander Korĵenkov


En la spegulo

El arkivo de psikiatro

Mi amis spegulojn ekde la junaj jaroj. Infanaĝe mi ploris kaj tremis, rigardante en ilian travideblan vereman profundon. En la infaneco mia plej ŝatata ludo estis vagadi tra la ĉambroj aŭ ĝardeno, portante antaŭ mi spegulon kaj rigardante en ties abismon, per ĉiu paŝo transirante la randon, sufokiĝante pro teruro kaj vertiĝo. Ankoraŭ kiel knabino mi komencis plenigi mian tutan ĉambron per speguloj, grandaj kaj etaj, fidelaj kaj iomete misspegulantaj, klaraj kaj preskaŭ nebulaj. Mi kutimiĝis pasigi longajn horojn kaj tagojn inter la kruciĝantaj mondoj, enirantaj unu la alian, ŝanceliĝantaj, vanuantaj kaj reaperantaj. Mia sola pasio estis cedi mian korpon al tiuj sensonaj foroj, al tiuj seneĥaj perspektivoj, al tiuj apartaj universoj, kiuj tranĉas la nian kaj spite al la racio kunekzistas samtempe kaj samloke. Tiu reversita realo, apartigita de ni per la polurita vitrosurfaco, ial neatingebla por palpado, logis min al si, altiris kiel abismo, kiel mistero.

Min logis ankaŭ la fantomo, kiu aperis antaŭ mi ĉiufoje, kiam mi proksimiĝis al la spegulo, kaj kiu strange duobligis mian estaĵon. Mi penis diveni, kio diversigas tiun alian virinon de mi, kiel eblas, ke mia dekstra mano estas ŝia maldekstra, kaj kiel ĉiuj fingroj de tiu mano estas translokitaj, kvankam ĝuste unu el ili portas mian edzinringon. Miaj pensoj konfuziĝis, dum mi provis penetri en tiun enigmon kaj solvi ĝin. En ĉi tiu mondo, kie eblas tuŝi ĉion, kie voĉoj sonas, vivis mi — la aŭtenta; en la alia, respegulita mondo, kiun eblas nur kontempli, estis ŝi — la fantoma. Ŝi estis preskaŭ kiel mi, sed ne tute mi. Ŝi ripetis ĉiujn miajn movojn, sed neniu el ili koincidis kun tiu, kiun mi faris. Tiu alia, sciis ion, kion mi ne povis diveni; ŝi posedis sekreton, por ĉiam kaŝitan de mia menso.

Sed mi rimarkis, ke ĉiu spegulo havas sian apartan, unikan mondon. Metu sur la sama loko du spegulojn, unu post la alian — kaj tuj aperos du diversaj mondoj. En diversaj speguloj antaŭ mi bildiĝis diversaj fantomoj: ĉiu similis al mi, sed neniu estis identa kun la aliaj. En mia eta poŝspegulo vivis naiva knabino kun la klaraj okuloj, kiuj memorigis al mi la junajn jarojn. En la ronda buduara spegulo kaŝis sin virino, spertinta la dolĉon de ĉiaj voluptoj: senhonta, libera, bela, kuraĝa. En la rektangula spegulo de l' ŝranko ĉiam formiĝis figuro rigora, potenca, frida, kun senkompata rigardo. Mi konis ankaŭ aliajn miajn soziojn — en mia trumo, en la orumita tripanela klapspegulo, en la surmura spegulo pendanta en kverka framo, en la surkola speguleto, kaj en tre multaj aliaj, kiujn mi kolektis. Al ĉiu estaĵo, kaŝita en ili, mi donis pretekston kaj eblon montri sin. Laŭ la strangaj kondiĉoj de ilia mondo, ili devis ricevi la aspekton de tiu, kiu stariĝis antaŭ la vitro, sed en tiu pruntita eksteraĵo ili konservis siajn personajn trajtojn.

Kelkajn spegulmondojn mi amis; kelkajn mi abomenis. En iujn mi volonte foriris por longaj horoj vagante en iliaj allogaj vastoj. Aliajn mi evitis. Kaŝe mi malamis ĉiujn miajn soziojn. Mi sciis, ke ili ĉiuj estas miaj malamikoj, almenaŭ pro tio, ke ili estas devigitaj enkorpiĝi en mia eksteraĵo, tiom naŭza por ili. Tamen, kelkajn spegul-virinojn mi kompatis, pardonis ilian malŝaton al mi kaj traktis ilin preskaŭ amike. Iujn mi malestimis, ilian senfortan furiozon mi priridis, ilin mi incitis per mia libero kaj turmentis per mia potenco super ili. Kontraŭe, estis tiuj, kiujn mi timis, ĉar ili estis tro fortaj kaj mem kuraĝis priridi min kaj ordoni al mi. Mi haste liberiĝis de la speguloj, en kiuj vivis tiaj virinoj; mi ne rigardis min en tiaj speguloj; mi kaŝis, fordonis, eĉ rompis ilin. Sed post ĉiu rompita spegulo mi ne povis forteni min de tuttaga plorego, komprenante ke mi ruinigis tutan universon. Kaj riproĉaj konturoj de l' pereigita mondo riproĉe rigardis al mi el la vitrosplitoj.

La spegulon, kiu por mi iĝis fatala, mi brokante aĉetis aŭtune. Ĝi estis granda tualetspegulo, balanciĝanta sur ŝraŭboj. Ĝi mirigis min per eskvizita klaro de la bildoj. La fantoma realo ŝanĝiĝis tie ĉe la plej eta klino de la vitro, tamen tiu realo estis sendependa kaj ekstreme viveca. Kiam mi ekzamenis ĝin en la aŭkcio, la virino imitanta en ĝi min, rigardis miajn okulojn kun fiera defio. Mi ne volis cedi al ŝi, vidiginte, ke ŝi timigis min — mi aĉetis la spegulon kaj ordonis meti ĝin en mian buduaron. Restinte sola en mia ĉambro, mi tuj alpaŝis al la nova spegulo kaj fiksis la rigardon en mian rivalon. Sed ŝi faris la samon kaj, starante vidalvide, ni komencis trapiki unu la alian per la okuloj, kiel serpentoj. En ŝiaj okuloj respeguliĝis mi, en la miaj — ŝi. Mia koro ekhaltis, la kapo ekturniĝis pro la fiksa rigardo. Per volstreĉo mi tamen fortiris mian rigardon de la fremdaj okuloj, piedpuŝis la spegulon tiel ke ĝi ekbalanciĝis, kompatinde ŝancelante la fantomon de mia rivalo, kaj forlasis la ĉambron.

De tiu momento komenciĝis nia batalo. La unuan vesperon de nia konatiĝo mi ne kuraĝis proksimiĝi al la nova spegulo; mi kun mia edzo vizitis teatron, afekte ridis kaj ŝajnis gaja. Sekvatage, ĉe la brila lumo de septembra tago, mi brave eniris sola la buduaron kaj eksidis antaŭ la spegulo. Samtempe tiu, la alia, ankaŭ trairis la pordon, movante sin al mi, transpaŝis la ĉambron kaj eksidis kontraŭ mi. Niaj okuloj renkontiĝis. Mi tralegis en ŝiaj okuloj abomenon al mi, ŝi en la miaj — abomenon al ŝi. Komenciĝis nia dua duelo, la duelo de la okuloj, de la du persistaj rigardoj: ordonaj, minacaj, sugestiaj. Ĉiu el ni penis konkeri la volon de sia rivalo, rompi ties reziston, obeigi la alian al siaj deziroj. Estus timige vidi deflanke la du virinojn, senmove sidantaj unu kontraŭ la alia, ligitaj per magia influo de la rigardoj, preskaŭ svenantaj pro la psika streĉo… Subite oni min vokis. La ravo ĉesis. Mi ekstaris, eliris.

Poste niaj dueloj okazis ĉiutage. Mi komprenis, ke tiu aventuristino intence invadis mian hejmon por pereigi min kaj okupi en nia mondo mian lokon. Sed mi ne havis forton por rifuzi la batalon. En tiu konkurado estis kripta delico. En la eblo de malvenko kaŝiĝis dolĉa tento. Iufoje mi devigis min dum kelkaj tagoj ne veni al la spegulo; mi okupis min per aferoj kaj amuzoj — sed profunde de mia animo ĉiam kaŝiĝis la memoro pri la rivalo, kiu pacience kaj aplombe atendis mian revenon. Mi ja estis revenanta, kaj ŝi formiĝis antaŭ mi pli triumfanta ol antaŭe, ŝi boris min per sia venka rigardo kaj katenis min al la loko antaŭ si. Mia koro haltis, kaj mi kun vana kolero sentis min regata de tiu rigardo…

Tiel pasis tagoj kaj semajnoj; nia batalo daŭris; sed la domino de mia rivalo iĝis ĉiam pli evidenta. Foje mi subite komprenis, ke mia volo estas subigita al ŝia volo, kaj ke ŝi estas jam pli forta ol mi. Teruro kaptis min. Mia unua impulso estis fuĝi el mia hejmo, forveturi en alian urbon; sed mi tuj konstatis, ke tio estus vana: pro obeo al la altira forto de l' malamika volo, mi malgraŭ ĉio revenus ĉi tien, en tiun ĉambron, al mia spegulo. Tiam venis la ideo frakasi la spegulon, transformi mian rivalon al nenio. Tamen venki ŝin per kruda perforto signifus rekoni ŝian superecon al mi: tio humiligus min. Mi preferis resti por konduki ĝis la fino la komencitan batalon, malgraŭ la minacanta malvenko.

Baldaŭ ne plu restis duboj pri tio, ke mia rivalo triumfas. Pli kaj pli da potenco koncentriĝis en ŝia rigardo je ĉiu plia renkonto. Iom post iom mi perdis la kapablon ne veni al mia spegulo almenaŭ unufoje dum la tago. Ŝi igis min pasigi kelkajn horojn ĉiutage antaŭ ŝi. Ŝi direktis mian volon kiel hipnotizanto direktas la volon de somnambulo. Ŝi disponis mian vivon kiel mastro disponas la vivon de sia sklavo. Mi plenumis tion, kion ŝi postulis, mi iĝis aŭtomato de ŝiaj mutaj ordonoj. Mi sciis, ke ŝi intence, atenteme, sed neeviteble venigas min al pereo, sed mi ne plu rezistis. Mi divenis ŝian sekretan planon: enĵeti min en la mondon de l' spegulo kaj mem elspeguliĝi en nian mondon; sed al mi mankis forto por malhelpi ŝin. Miaj edzo kaj parencoj — kiuj vidis min pasigi tutajn horojn, tagojn kaj noktojn antaŭ la spegulo — traktis min freneza kaj intencis kuraci min. Mi ne kuraĝis malkaŝi al ili la veron, ĉar al mi estis malpermesite rakonti al ili la teruran veron pri la hororo, al kiu mi iris.

Unu el decembraj tagoj antaŭ la Kristnasko iĝis la tago de mia pereo. Mi memoras ĉion klare, detale, precize; eraroj malestas en miaj rememoroj. Kiel kutime, mi iris en mian buduaron frue, ĉe komenco de vintra krepuskiĝo. Mi starigis molan sendorsan fotelon antaŭ la spegulo, enfoteliĝis kaj cedis min al ŝi. Ŝi senprokraste respondis al mia voko, ankaŭ ŝi starigis fotelon, eksidis kaj komencis rigardadi min. Obskura antaŭsento obsedis mian animon, sed mi ne havis povon klini mian kapon kaj estis devigata akcepti la arogan rigardon de mia rivalo. Pasis kelkaj horoj, ombroj plenigis la ĉambron. Neniu el ni ŝaltis lumon. La vitro pale glimetis en la mallumo. La bildoj apenaŭ distingeblis, sed ŝiaj aplombaj okuloj plu rigardis samforte. Malkiel en la aliaj tagoj, mi sentis nek malicon, nek teruron — nur senkonsolan angoron kaj amaron pro la konscio pri mia regateco fare de la alia. La tempo fluis kaj mi estis forflosanta kun ĝi en la infiniton, en la nigran vaston de debileco korpa kaj mensa.

Subite ŝi, la respegulita, forlasis la fotelon. Mi per tuta mia korpo ektremis pro la ofendo. Tamen io nevenkebla, io elekstere deviga starigis ankaŭ min. La virino en la spegulo faris unu paŝon antaŭen. Ankaŭ mi. La virino en la spegulo etendis antaŭen la brakojn. Ankaŭ mi. Rigardante al mi rekte per siaj sugestiaj kaj ordonaj okuloj, ŝi sendevie moviĝis antaŭen, kaj mi iris renkonte al ŝi. Estis strange, ke malgraŭ la hororo de la situacio kaj malgraŭ la abomeno al mia rivalo, ie en profundo de mia animo flagretis timiga konsolo, sekreta ĝojo pri finfina eniro en la misteran mondon, en kiun mi enrigardis de la infaneco, kaj kiu ĝis nun restis ekster mia atingo. Kelkmomente mi preskaŭ ne sciis, kiu allogis kiun: ŝi — min, aŭ mi — ŝin; ĉu ŝi avidis mian lokon, aŭ mi planis tiun batalon por substitui min al ŝi.

Sed kiam miaj manoj moviĝante antaŭen tuŝis ĉe la vitro ŝiajn manojn, mi tute stuporiĝis pro la naŭzo. Sed ŝi potence prenis miajn manojn kaj perforte tiris min al si. Miaj manoj mergiĝis en la spegulon kiel en brulige glacian akvon. La malvarmo de l' vitro penetris en mian korpon kun tortura doloro, kvazaŭ ĉiuj atomoj de mia estaĵo ŝanĝus sian dispozicion. Sekvamomente mia vizaĝo tuŝis la vizaĝon de l' rivalo, mi ekvidis ŝiajn okulojn antaŭ la miaj, kaj ni kuniĝis en monstra kiso. Ĉio ĉesis en la turmenta sufero, komparebla kun nenio. Rekonsciiĝinte post la sveno, mi ekvidis antaŭ mi mian buduaron al kiu mi rigardis el la spegulo. Mia rivalo staris antaŭ mi kaj ridegis. Kaj mi — ho, kruelo! — apenaŭ viva pro la sufero kaj humiligo, mi estis devigata ridegi, imitante ĉiujn ŝiajn grimacojn per triumfa kaj gaja rido. Apenaŭ mi konsciis mian staton, ŝi subite returnis sin, iris al la pordo, malaperis el la vido, kaj mi subite falis en stuporon kaj malekziston.

Post tio komenciĝis la vivo de mi, respegulita — vivo stranga, duonkonscia, kvankam mistere dolĉa. Ni estis multaj en tiu spegulo — obskuraj animoj, dormantaj mensoj. Ni ne povis interparoli, sed ni sentis intimecon kaj amis unu la alian. Ni nenion vidis, malklare aŭdis, kaj nia ekzisto similis al torporo pro la neeblo spiri. Nur kiam iu el la homa mondo proksimiĝis al la spegulo, ni, subite preninte ties aspekton, povis rigardi en la mondon, distingi la voĉojn, spiri tutbruste. Mi pensas, ke tia estas la vivo de l' mortintoj — malklara konscio pri si mem, nebula memoro pri la pasinteco kaj suferiga deziro almenaŭ por unu momento denove enkarniĝi, vidi, aŭdi, paroli… Ĉiu el ni kaŝis kaj dorlotis sian sekretan revon — liberiĝi, trovi novan korpon, foriri en la mondon de konstanteco kaj stabileco.

Dum la unuaj tagoj de mia nova stato mi sentis min tute malfeliĉa. Ankoraŭ nenion mi sciis, nenion scipovis. Obeeme kaj senpense mi prenis la aspekton de mia rivalo, kiam ŝi proksimiĝis al la spegulo kaj komencis moki min. Ŝi faris tion sufiĉe ofte. Ŝi ĝuis paradi antaŭ mi per siaj vivemo kaj realo. Ŝi sidiĝis kaj sidigis min, stariĝis kaj triumfis vidi min ekstaranta, mansvingis, dancis, igis min duobligi siajn movojn kaj ridegis, ridegis por ke ankaŭ mi ridegu. Ŝi kriis ofendajn vortojn en mian vizaĝon, sed mi ne povis respondi al ŝi. Ŝi pugne minacis min kaj mokis mian devige ripetitan geston. Ŝi turnis sian dorson al mi, kaj mi, perdinte la vidkapablon kaj aspekton, estis konscianta la veran honton de la vegetado restigita al mi… Poste subite ŝi per unu bato turnis la spegulon ĉirkaŭ la akso kaj svinge ĵetis min al la kompleta malekzisto.

Tamen iom post iom la humiligo kaj ofendoj vekis mian konscion. Mi komprenis, ke mia rivalo nun vivas mian vivon, uzas mian tualeton, estas konsiderata kiel la edzino de mia edzo, okupas mian lokon en la mondumo. Abomeno kaj soifo al venĝo tiam kreskis en mia animo kiel du flamaj floroj. Mi komencis amare damni min pro tio, ke sekve de mia malfirmeco aŭ krima scivolemo mi permesis al ŝi venki min. Mi iĝis certa ke tiu aventuristino neniam triumfus super mi, se mi mem ne helpus ŝin en ŝiaj intrigoj. Kutimiĝinte al la kondiĉoj de mia nova estado, mi do decidis batali kontraŭ ŝi, samkiel ŝi batalis kontraŭ mi. Se ŝi, ombro, sukcesis okupi la lokon de virino reala, ĉu mi, homo nur provizore iĝinta ombro, ne estos pli forta ol la fantomo?

Mi komencis de fore. Unue mi ŝajnigis, ke la mokoj de mia rivalo turmentas min ĉiam pli kaj pli netolereble. Mi intence ebligis al ŝi ĝui ĉiajn dolĉojn de l' venko. Mi incitis en ŝi kaŝitajn ekzekutistajn instinktojn, afektante min kolapsinta viktimo. Ŝi trafis en tiun kaptilon. Ŝi fordonis sin al tiu ludo kun mi. Ŝi disipis sian imagon, elpensante por mi novajn torturojn. Ŝi inventis milojn da ruzaĵoj por montri al mi plurfoje, ke mi estis nur respeguliĝo, kaj ke mi ne havis mian propran vivon. Jen ŝi ludis pianon antaŭ mi, torturante min per la sensoneco de mia mondo. Jen ŝi frandis per etaj glutoj miajn ŝatatajn likvorojn, sidante kontraŭ la spegulo kaj devigante min ŝajnigi ke ankaŭ mi ilin trinkas. Jen, finfine, ŝi venigis en mian buduaron homojn, kiujn mi abomenis, kaj antaŭ miaj okuloj ŝi estis fordonanta sian korpon al iliaj kisoj, lasante ilin pensi, ke min ili kisis. Poste, restinte nur kun mi, ŝi rikanis malice kaj jubile. Tamen tiu rikano ne plu vundis min; sur ĝia pinto estis dolĉo — mia atendo de venĝo!

Dum ŝi estis malhonoriganta min, mi nerimarkeble kutimigis mian rivalon rigardi en miajn okulojn, iom post iom mi ekregis ŝian rigardon. Baldaŭ mi jam povis laŭ mia deziro igi ŝin levi kaj mallevi siajn palpebrojn, fari movojn per sia vizaĝo. Nun mi komencis triumfi, kvankam mi kaŝis mian senton sub la mieno de sufero. Mia animforto kreskis en mi, kaj mi kuraĝis ordoni al mia rivalo: hodiaŭ vi faros tion, hodiaŭ vi iros tien, morgaŭ vi venos al mi je tioma horo. Kaj ŝi plenumis! Mi implikis ŝian animon per reto de miaj deziroj, mi plektis firman fadenon, per kiu mi tenis ŝian volon, mi kaŝe jubilis pro ĉiu mia sukceso. Kaj estis jam malfrue, kiam foje dum ŝia rikanado ŝi konstatis sur miaj lipoj venkan rideton, kiun mi ne sukcesis kaŝi. Ŝi furioze forkuris el la ĉambro, sed resinkante en la sonĝon de mia malekzisto, mi sciis, ke ŝi revenos; mi sciis, ke ŝi cedos al mi! Ekstazo de l' venko ŝvebis super mia senvola feblo kaj distranĉis la obskuron de mia fikcia morto per iriza lumfasko.

Ŝi revenis! Ŝi venis al mi kolera kaj timigita. Ŝi kriis al mi kaj minacis min. Sed mi ordonis al ŝi, kaj ŝi devis obei. Komenciĝis ludo de kato kun muso. Iam ajn mi povus reĵeti ŝin denove en la profundon de l' vitro kaj mem denove veni en la sonoran kaj firman realon. Ŝi sciis, ke mi povas fari tion laŭ mia volo, kaj tiu scio duoble suferigis ŝin. Sed mi ne rapidis. Iam mi ŝatis la dolĉon de la malekzisto. Mi ĝue delektis min per mia povo. Finfine (tio estas stranga, ĉu ne?) en mi vekiĝis kompato al mia rivalo, mia malamiko, mia ekzekutisto. Ŝi ja havis ion mian, kaj mi timis senigi ŝin je la vivrealo kaj transformi ŝin je fantomo. Mi hezitis, mi ne kuraĝis, mi prokrastis tiun momenton tagon post tago. Mi mem ne sciis, kion mi volis kaj kio timigis min.

Iun klaran printempan tagon en la buduaron subite venis homoj kun lignotabuloj kaj hakiloj. En mi forestis la vivo, mi kuŝis en volupta stuporo, sed eĉ vidante nenion mi komprenis, ke ili estas ĉi tie. La homoj komencis klopodi ĉe la spegulo, kiu estis mia universo. La animoj loĝantaj en ĝi apud mi, unu post la alia vekiĝis kaj prenis la iluzian karnon en la formo de respeguliĝo. Terura maltrankvilo agitis mian dormeman animon. Antaŭsentante hororon, antaŭsentante jam nerenverseblan pereon, mi kolektis la tutan potencon de mia volo. Grandajn streĉojn mi bezonis por lukti kontraŭ la langvoro de l' somnola duonekzisto! Tiel vivantaj homoj foje luktas kun inkubo, ŝirante sin el ties sufokaj katenoj en la realon.

Mi akcentis ĉiujn miajn fortojn sur la vokon, kiu celis ŝin, mian rivalon: “Venu ĉi tien!” Mi sugestiis kaj hipnotigis ŝin per la tuta streĉo de mia somnola volo. Sed tempo mankis. Oni jam balancis la spegulon. Oni jam intencis meti ĝin en la lignotabulan ĉerkon por forporti ĝin — mi ne sciis kien. Kaj jam preskaŭ agoniante mi vokis plu kaj plu: “Venu!..” Subite mi sentis, ke mi reviviĝas. Ŝi, mia rivalo, malfermis la pordon kaj, pala, duonmorta, iris renkonte al mia voko, per rezistemaj paŝoj, kvazaŭ irante al ekzekuto. Miaj okuloj kaptis ŝiajn okulojn; mi ligis mian rigardon kun la ŝia, kaj poste mi jam sciis, ke la venko estos mia.

Mi tuj igis ŝin forsendi la homojn el la ĉambro. Ŝi obeis sen provo rezisti. Denove ni estis duope. Mi ne plu povis prokrasti; cetere ankaŭ ĉar mi ne povis pardoni ŝian kovardecon. Sur ŝia loko, siatempe, mi agis aliel. Nun mi senkompate ordonis al ŝi iri rekte al mi. Dolorĝemo malfermis ŝiajn lipojn, ŝiaj okuloj larĝiĝis kvazaŭ ŝi vidus fantomon, sed ŝi iris — iris ŝanceliĝante kaj falante. Ankaŭ mi iris rekte al ŝi, ŝanceliĝante pro ebriiga ekstazo; miaj lipoj estis kurbiĝintaj pro la triumfo, miaj okuloj estis larĝe malfermitaj pro ĝojo. Denove niaj manoj intertuŝiĝis, denove proksimiĝis niaj lipoj kaj ni falis unu en la alian, bruligataj per neesprimebla doloro de la transformiĝo. Sekvamomente mi jam estis antaŭ la spegulo, mia brusto pleniĝis per aero, mi laŭte kaj jubile ekkriis, kaj falis vizaĝ-al-tere antaŭ la spegulo pro plena konsumiĝo.

Mia edzo kaj la servistoj enkuris. Mi kapablis nur ripeti mian antaŭan ordonon porti la spegulon for, ekster la hejmon, por ĉiam. Tio estis saĝa decido, ĉu ne? Ja tiu, la alia, povus uzi mian malfortecon en la unuaj minutoj post mia reviviĝo por provi per furioza atako rekapti la venkon. Forigante la spegulon el la hejmo, mi por longe, por ajnlonga tempo, garantiis mian trankvilon, kaj mia rivalo meritis tian punon pro sia kovardeco. Mi frapis ŝin per ŝia propra armilo, per la klingo kiun ŝi mem levis kontraŭ mi.

Farinte la ordonon, mi svenis. Mi estis enlitigita. Oni venigis kuraciston. Pro ĉio suferita min trafis nerva febro. La parencoj jam delonge taksis min malsana, aliena. En la unua jubila impeto mi malprudente rakontis al ili ĉion, kio okazis al mi. Mia rakonto nur konfirmis iliajn suspektojn. Mi estis lokita en psikiatran hospitalon, kie mi troviĝas ankaŭ nun. Mi konsentas, ke mia tuta memo ankoraŭ estas konsternita. Sed mi ne volas resti ĉi tie. Mi soifas reveni al vivĝojoj, al la multegaj plezuroj akireblaj por vivanta homo. Tro longe mi estis senigita de ili.

Krome — ĉu mi diru? — mi havas aferon, kiun mi devas plenumi plej rapide. Mi devas ne dubi, ke mi estas mi. Sed kiam mi pensas pri tiu, enfermita en mia spegulo, min ekposedas stranga hezito: ĉu eble la reala mi estas tie? Tiuokaze mi mem — mi, kiu pensas kaj skribas tion ĉi — estas ombro, fantomo, respeguliĝo; kaj en min nur transfluis la rememoroj, pensoj kaj sentoj de tiu, alia mi, la aŭtenta, kaj reale mi estas ĵetita en malekziston de la spegulprofundo, kie mi estas langvore vegetanta kaj mortanta. Mi scias, mi preskaŭ certe scias, ke tio estas malvera. Sed por dispeli la lastajn ombrojn de miaj duboj, mi devas denove, ankoraŭ fojon, la lastan fojon, vidi tiun spegulon. Mi devas rigardi en ĝin ankoraŭ fojon por konstati, ke tie estas la pseŭda mi, mia malamiko, kiu rolis min dum kelkaj monatoj. Kiam mi vidos tion, la konfuzo en mia animo ĉesos, kaj mi denove iĝos senzorga, klara, feliĉa. Kie estas tiu spegulo? Kie mi trovu ĝin? Mi devas, mi devas ankoraŭ fojon rigardi en ĝian profundon!..

Tradukis Ilsia Novikova


Marmora kapo

Rakonto de trampo

Li estis juĝita pro ŝtelo kaj kondamnita por unujara mallibero. Min konsternis kaj la konduto de l' oldulo dum la proceso, kaj la karaktero mem de la krimo. Mi sukcesis aranĝi rendevuon kun la kondamnito. Komence li evitis min, silentis, sed finfine li rakontis sian vivon al mi.

— Vi pravas, — li komencis, — mi havis pli bonajn tagojn, ne ĉiam mi estis surstrata mizerulo, ne ĉiam mi dormis en tranoktejoj por senhejmuloj. Mi ricevis bonan kleron, mi estas teknikisto. Dum la juneco mia monujo ne estis malplena, mi vivis brue: ĉiuvespere mi vizitis festenojn kaj balojn, kaj ĉiam ili finiĝis per drinkado. Tiun tempon mi memoras bone, memoras detale. Sed en mia memoro estas manko, kaj por plenigi ĝin mi pretas oferi la tutan reston de miaj kadukaj tagoj — temas pri ĉio kio rilatas al Nina.

Jes, ŝia nomo estis Nina, kara sinjoro, Nina — mi certas pri tio. Ŝi estis edzino de malgrava fervoja oficisto. Ili vivis malriĉe. Tamen ŝi iel sukcesis esti eleganta kaj speciale delikata en tiu mizera etoso! Ŝi mem kuiris, sed ŝiaj manoj estis kvazaŭ cizelitaj. El siaj ĉipaj roboj ŝi kreis ion delire miraklan. Tuŝinte ŝin, ĉio rutina fariĝis fantasta. Revidante ŝin, ankaŭ mi ĉiufoje iĝis alia, pli bona, forskuante de mi la ĉiutagan banalecon, kvazaŭ pluverojn.

Dio pardonos tion, ke ŝi pekis aminte min. Ĉirkaŭ ŝi ĉio estis tiel kruda, ke ŝi ne povis ne ekami min: junan, belan, sciantan parkere multegajn poemojn. Sed mi ne povas restarigi en mia memoro, kie kaj kiel mi ekkonis ŝin. El tenebro elŝiriĝas nur apartaj bildoj. Jen ni sidas en teatro. Ŝi, feliĉa kaj gaja (ege malofte ŝi havis ŝancon esti tia!) ensorbas ĉiun vorton de spektaklo, ridetas al mi… Ŝian rideton mi memoras. Jen ni ie estas duope. Ŝi klinis la kapon kaj diris al mi: “Mi scias, ke vi estas efemera feliĉo por mi; ne gravas — ja mi havis la veran vivon”. Tiujn vortojn mi memoras. Sed kio sekvis poste, kaj ĉu efektive ĉio ĉi okazis kun Nina? Mi ne scias.

Certe estis mi, kiu forlasis ŝin. Tio ŝajnis al mi tute natura. Ĉiuj miaj konatoj kondutis same: ili aranĝis amintrigon kun edzinigita virino, kaj post kelka tempo forlasis ŝin. Mi nur agis same kiel la aliaj, kaj en mia kapo eĉ ne estis penso, ke mia konduto estas fia. Fie estas ŝteli monon, ne repagi ŝuldon, denunci, sed forlasi amdonantinon estas afero kutima! Antaŭ mi estis brila estonto, kaj mi ne povis ligi min per iu romantika amo. Mi sentis doloron, grandan doloron, sed mi venkis min kaj eĉ taksis heroa tion, ke mi sukcesis superi tiun doloron.

Mi aŭdis ke poste Nina kun la edzo foriris suden, kaj tie ŝi baldaŭ mortis. Sed ĉar la rememoroj pri Nina tamen turmentis min, tiam mi evitis ĉiujn informojn pri ŝi. Mi klopodis nenion scii pri ŝi kaj eĉ ne pensi pri ŝi. Mi ne plu havis ŝian portreton, ŝiajn leterojn mi redonis al ŝi, komunajn konatojn ni ne havis — kaj iom post iom la aspekto de Nina forviŝiĝis en mia memoro. Komprenu, mi iom post iom venis al tio, ke mi forgesis Ninan, forgesis komplete, forgesis ŝian vizaĝon, ŝian nomon, tutan nian amon. Rezultis tiel, kvazaŭ ŝi ne ekzistus en mia vivo… Aĥ, estas io hontiga por homo en ties kapablo forgesi!

Jaroj pasis. Mi ne rakontu al vi, kiamaniere mi “karieris”. Sen Nina mi certe revis nur pri ekstera prospero, pri mono. Iutempe mi preskaŭ atingis la celon, mi povis prodigi milojn, mi loĝis eksterlande, mi edziĝis, patriĝis… Poste ĉio eksinkis; entreprenoj lanĉitaj de mi malsukcesis; edzino mortis, fiaskinte vivi kun la infanoj, mi disloĝigis ilin ĉe parencoj kaj — Dio pardonu min — mi eĉ ne scias, ĉu nun miaj filoj estas vivaj… Kompreneble, mi drinkis kaj hazardludis. Mi fondis iun oficejon, sed malsukcesis, kaj en ĝi pereis miaj lastaj fortoj kaj mono… Mi provis plibonigi la aferon per hazardludo kaj preskaŭ enprizoniĝis — cetere, ne tute senkaŭze… Miaj konatoj ignoris min, kaj komenciĝis mia falo.

Iom post iom mi iĝis tia, kian vi nun vidas. Mi, por tiel diri, “demisiis” el la klera socio kaj surfundiĝis. Kiun lokon povis pretendi mi, aĉe vestita, preskaŭ ĉiam ebria? En la lastaj jaroj mi vivtenis min kiel laboristo en uzinoj dum tiuj monatoj kiam mi ne drinkis. Kaj kiam mi drinkis — tiam mi vegetis en bazaro kaj en tranoktejoj por malriĉuloj. Mi iĝis terure malica kontraŭ homoj kaj revis, ke subite la sorto ŝanĝiĝos kaj mi denove estos riĉa. Eble mi atendis iun neekzistantan heredaĵon aŭ ion similan. Mi malestimis miajn novajn amikojn pro tio, ke ili ne havis tian esperon.

Foje mi, frostiĝinta kaj malsata, hazarde venis en iun korton, mi ne plu memoras pro kio. Subite kuiristo kriis al mi: “Hej, karulo, ĉu ci estas seruristo?” — “Seruristo”, — mi respondis. Oni venigis min por ripari seruron en skribotablo. Mi venis ŝikan kabineton, ĉie estis briloraĵo kaj pentraĵoj. Mi iom laboris, riparis ĉion necesan, kaj la mastrino venis por doni al mi unu rublon. Mi prenis la monon kaj subite rimarkis marmoran kapon sur blanka koloneto. Unue mi stuporiĝis pro nekonata kialo, fikse rigardis ĝin, kaj ne povis kredi — estis Nina!

Mi diras al vi, kara sinjoro, ke mi definitive forgesis Ninan, kaj unuafoje mi komprenis ĝuste tiam: mi komprenis, ke mi forgesis ŝin. Subite antaŭ mi bildiĝis ŝia aspekto, kaj tuta universo de sentoj, revoj, pensoj — kiu estis sepultita en mia animo simile al iu Atlantido — revekiĝis, reviviĝis, resurektis… Mi treme rigardis al la marmora busto kaj demandis: “Ĉu eblas ekscii, sinjorino, kio estas ĉi tiu kapo?” — “Ĝi estas, — ŝi respondis, — tre multekosta, farita antaŭ kvincent jaroj, en la 15a jarcento”. Ŝi nomis la skulptiston, sed mi ne komprenis ĝin. Ŝi diris ke ŝia edzo kunportis tiun kapon el Italio kaj ke pro tio okazis eĉ diplomatia korespondado inter italia kaj ruslanda registaroj. “Sed ĉu, — la mastrino demandis min, — vi ŝatis ĝin? Do vi havas tre modernan artguston! Ja la oreloj, — ŝi diris, — estas malkorekte lokigitaj, la nazo malĝustas…” — kaj ŝi ekparolis longe kaj abunde.

Mi forkuris de tie kvazaŭ haladziĝinta. Tio estis ne similaĵo, sed la vera portreto, eĉ pli — iu marmora rekreo de l' vivo… Diru al mi, kiu miraklo helpis la skulptiston en la 15a jarcento fari tute samajn orelojn, kurbe lokitajn, kiujn mi tre bone konis, tute samajn iomete oblikvajn okulojn, malĝustan nazon kaj longan klinitan frunton, kio neatendite rezultigis la plej belan, plej allogan virinan vizaĝon? Kiamirakle povis vivi du samaj virinoj — unu en la 15a jarcento, alia nuntempe? Mi ne dubis, ke la virino kies kapo estis skulptita estis precize sama, identa kun Nina, ne nur vizaĝe sed ankaŭ karaktere kaj anime.

Tiu tago ŝanĝis mian tutan vivon. Mi komprenis kaj la tutan malnoblecon de mia pasinta konduto, kaj la profundon de mia falo. Mi komprenis Ninan kiel anĝelon senditan de la sorto al mi, kiun anĝelon mi ne rekonis. Ne eblas revenigi la pasinton. Sed mi avide ekkolektis la rememorojn pri Nina, kiel oni kolektas splitojn de frakasita valora vazo. Ili estis tre malmultaj! Malgraŭ miaj penoj mi ne povis kompili ion unuecan. Estis nur pecoj kaj splitoj. Sed kiom mi jubilis kiam mi estis sukcesinta retrovi en mia animo ion novan. Enpensiĝinte kaj rememorante mi pasigis horojn. Oni mokis min, sed mi estis feliĉa. Mi estas olda, estas jam malfrue rekomenci la vivon, sed mi ankoraŭ povas purigi mian animon de vulgaraj pensoj, de kontraŭhoma malico kaj de plendoj kontraŭ la Kreinto. En la rememoroj pri Nina mi estis trovanta la puriĝon.

Mi obsede deziris denove rigardi la statuon. Mi vagis dum vesperoj ĉirkaŭ la domo, kie ĝi staris, klopodante ekvidi la marmoran kapon, sed ĝi estis malproksima de la fenestroj. Mi tutajn noktojn staris antaŭ la domo. Mi ekkonis ĉiujn ĝiajn enloĝantojn, eksciis dispozicion de la ĉambroj, konatiĝis kun servistoj. Somere la gemastroj forveturis al vilao. Kaj mi ne plu povis rezisti mian deziron. Ŝajnis al mi ke, denove rigardinte al marmora Nina, mi tuj rememoros absolute ĉion. Mi do decidis fari tion, pro kio mi estis juĝita. Vi scias, ke mi malsukcesis. Mi estis kaptita ankoraŭ en koridoro. Dum la proceso evidentiĝis ke mi estis en la ĉambroj kiel seruristo, kaj ke oni plurfoje rimarkis min ĉe la domo… Mi estis mizerulo, kiu rompis serurojn… Tamen la historio estas finita, kara sinjoro!

— Sed ni apelacios, — mi diris, — kaj vi estos absolvita.

— Por kio? — la oldulo malkonsentis. — Mia kondamno neniun zorgigas nek malhonorigas, kaj ĉu estas grave, kie mi pensos pri Nina: en tranoktejo por senhejmuloj aŭ en prizono?

Mi ne povis trovi respondon, sed la oldulo subite ekrigardis min per siaj strangaj velkaj okuloj kaj daŭrigis:

— Nur unu afero min ĝenas. Ĉu eblas, ke Nina neniam ekzistis, kaj mia povra menso, malfortiĝinta pro drinkado, elpensis la historion pri tiu ĉi amo, dum mi rigardis la marmoran kapon?

Tradukis Grigorij Arosev


Nokta aventuro

Epizodo

— Vi vane fanfaronas, — la Diablo diris al mi. — Mi montros al vi mondojn, kiujn vi ne povus imagi. Rigardu: ĉu vi vidas la stelonalfa en la konstelacio Oriono?

Mi rigardis laŭ la indiko de lia longa skvama krifo. Per la alia brako la Diablo levis la pezan kurtenon de l' fenestro. La ĉielo ŝajnis nigra abismo, faŭkanta antaŭ la piedoj.

— Ĉirkaŭ tiu stelo, — la Diablo daŭrigis, — rivoluas cent kvardek grandaj planedoj, sen konsideri asteroidojn. Mi kaj vi tuj venos al unu el ili; ĝi grandas kiel via verda Tero.

— Sed kiom da tempo ni vojaĝos? — mi rikane demandis.

La Diablo rigardis min kun duoble pli intensa rikano. Lia maldensa barbo skuiĝis, kaj li respondis al mi jene:

— Ni certe flugadus dum milionoj da jaroj, se ni intencus iri tra ĉiuj punktoj inter la Tero kaj tiu astro. Sed ni ignoros ilin. Donu al mi vian manon.

Tiutage la Diablo surhavis vastan hispanan mantelon, kaj lia vizaĝo similigis lin al la opera Don Johano, sed — pro stranga dandemo — li konservis la vilajn polmojn kaj hokecajn fingrojn, kiel la demono de l' Mallumo sur la gravuro de Dürer. Naŭza spasmo atakis min pro la tuŝo de lia aspra mano. Sed la Diablo rikanis rekte en mian vizaĝon kaj impete tiris min antaŭen, kvazaŭ engaĝante min en iun frenezan dancon.

Mi spertis sekundan vertiĝon, ĉar mia kunvojaĝanto odoris parfumon fortan, sed malagrablan. Tamen la Diablo tuj liberigis mian manon. Ni jam estis ekster la Tero. En mondo, kiun mi ne konis.

La ĉielo super ni estis iriza. Ĝi ĉiuminute estis kvazaŭ brilanta pro purpuraj fulmoj, kies koloro poste rebrilis per ĉiuj koloroj de l' spektro. La tuta universo ŝajnis aspekti kiel giganta artfajraĵo aŭ totala incendio.

— Ne timu, — la Diablo diris al mi, ridegante, — ne timu, almenaŭ ĉar vi malhavas viajn korpajn organojn. Tiel okazis ne pro tio, ke por mi estus komplike porti ĉi tien vian surteran konsiston — tion fari por mi estus tiel facile, kiel forpuŝi vin trans pordon. Sed viaj korpaj organoj ne estas adaptitaj por ĉi-tieaj atmosfero kaj lumo. Tial mi preferis kunpreni vin en la aspekto astrala. Sed via korpo kuŝas, kvazaŭ kadavro, sur la planko en via ĉambro, de kiu nin disigas tiom da mejloj, kiom vi ne povas imagi.

Mi rigardis ĉirkaŭe.

Sur la grundo ĉirkaŭ ni kreskis plantoj. Tamen ili movetiĝis. Ili estis oranĝkoloraj tigoj — algrundigitaj per radikoj — hombrake dikaj, kun stretaj kaj apenaŭ burĝonantaj skvamoj, kvazaŭ siaspecaj folioj. Sed super la tigoj estis, kvazaŭ florkalikoj, grandaj rondaj ĉapoj. La kalikon kronis petaloj, inter kiuj, anstataŭ supozeblaj stamenoj, similaĵo de okulo malbrile reflektis lumradiojn. Maro da tiuj oranĝkoloraj, altaj, okulhavaj tigoj lante serpentumis, etendiĝis flanken, ekŝvebis kaj resinkis, kvazaŭ movate de vento, kiun mi ne povis percepti.

— Ili ne vidas nin, — la Diablo diris al mi, — ni iru.

Ni eksagis en facila aerflugo. La aspekto de mia kunvojaĝanto aliiĝis. Nun li similis vizion pri la belega Lucifero, kaj krono el nehelaj diamantoj lumetis super lia vizaĝo — la vizaĝo de defalinta serafo. La vivantaj plantoj kun tremo rektiĝis sub ni, malklare perceptante la ventumon de niaj astralaj korpoj.

Jam vesperiĝis, kaj la skarlata sundisko ekkuŝis sur la horizonto, pikante blindigajn irizajn radiojn en la lante paliĝantan firmamenton. Poste la fajra rondo sinkis ekster la vidatingon, kaj en la ĉielo komenciĝis nova danco de ĉiaj koloroj kaj nuancoj — ebria ludo de flamantaj, buntaj, ŝanĝiĝantaj kameleonoj kaj salamandroj. Post nelonge aperis kvar lunoj: blua, verda, flava kaj viola; iliaj kruciĝantaj radioj etendis fluojn da kvieta lumo tra la ankoraŭ flagrantaj rebriloj de l' tago.

Rimarkinte, ke mian atenton kaptis la ĉielaj bildoj, la Diablo aplombe diris al mi:

— Tamen vi estas tre mirigita. “Cosi ti circonfulse luce viva”, via poeto diris. Sed rigardu suben: tie komenciĝis la tempo de amo.

Mi ŝajnigis min ne rimarki la misciton el “La Paradizo” kaj efektive mallevis la rigardon. Kaptitaj de pasia sopiro, la vivantaj tigoj nun interproksimiĝis, grupiĝante po tri. Sub la magia lumo de la kvar diverskoloraj lunoj iliaj okuloj ekvivis kaj ekscintilis per volupta flamo. Mi vidis, ke la plantoj, ŝnure interplektante siajn tigojn kaj altigante sin supren kiel lancoj, kunigis siajn florkalikojn, kvazaŭ serpentoj la kapojn sur la bastono de Hermeso. Mi vidis poste, kiel la tri kalikoj kuntuŝiĝis, kiel iliajn okulojn tegis malklara likvaĵo, kiel iliaj petaloj kuniĝis en unu hida butono. Ni plu glitis en facila flugo super la hirtiĝinta grundo, kaj mi demandis mian kunvojaĝanton:

— Kial ili kopulacias triope?

La Diablo respondis malestime:

— Vi, kiel homo, opinias, ke nur du seksoj povas ekzisti. En tiu ĉi mondo ekzistas tri seksoj, sed mi konas mondon kun dek sep, kaj estas mondoj kun kelkaj miloj. Tamen mi ne venigos vin al tiuj landoj por ne doni neplenumeblan taskon al via febla terana menso.

Intertempe la kuniĝintaj tigoj rektiĝis sub ni kiel ferstangoj kaj ekcelis siajn pintojn rekte al la ĉielo. Iliaj skvamaj folioj glupremiĝis al la tigoj, kaj inter la tigoj, ĉe la radikoj, vidiĝis grundo — sulkoza kaj seka kiel haŭto de senila hipopotamo.

Mi denove metis demandon:

— Ĉu akvo mankas sur tiu ĉi planedo?

La Diablo malzorge ĵetis respondon:

— Hidrogeno estas ĉi tie.

Mi ne plu deziris demandi, kaj ni daŭrigis flugi silente ĉirkaŭ la planeda globo, kiu estis ebena kiel kokovo kaj seniluziige monotona — sen montoj kaj valoj, sen riveroj kaj maroj. Dum kelka tempo mi denove admiris la bildon de l' stelplena nokto, atente rigardante la dispozicion de la steloj, blankmakule trapikantaj la bluan-verdan-flavan-oranĝan ĉielon; tiu dispozicio estis alia ol la vidata sur la Tero. Poste mi denove rigardis la plantojn kaj vidis, ke iliaj amorspasmoj ĉesis. La langvoriĝintaj tigoj rapide malimplikiĝis kaj unu post alia falis grunden, senfortaj kaj debilaj. Baldaŭ la grundon sub ni denove kovris hida amaso da torporaj, suplaj plantoj, kun malbele misformitaj florkalikoj, de kiuj sensence kaj malsprite gapis nevidanta, senmova rigardo.

Tremerinte mi diris al la Diablo:

— Aŭskultu, mi enuas ĉi tie. Vi promesis montri al mi mondon, kiun mi ne povas imagi. Mi certigas vin, ke la fantazio de Flammarion kaj Wells bildigis multe pli mirindajn mondojn. Mi pensis, ke vi venigos min en la regnojn de spiritoj de lumo kaj fajro, kies sentoj kaj nocioj estas milionoble pli komplikaj kaj pli delikataj ol la miaj. Mi pensis, ke vi venigos min en alidimensiajn universojn, kie io nova estas aldonita al la mezuro de ĉiuj objektoj, aŭ en universojn de alia tempo, kie krom la paseo, nuno kaj futuro estas io kvara. Sed vi, en la tuta senfina mondo, elektis por demonstri al mi nenion pli bonan ol artfajraĵon, kiun eblas ekzakte reprodukti per kinematografio, kaj misvolupton de l' floroj — tiu spektaklo naŭzas min. Sciu, ke via pliaĝa frato Mefisto estis multe pli inventema.

La tuta konsisto de la Diablo terure ekflamis, kaj li kolervoĉe hurlis al mi el la fundo de sia estaĵo:

— Mizera vermo! ĉu vi forgesis, kiel Faŭsto falis vizaĝ-al-planke, kiam aperis la Terspirito, aŭ kiel Semela estis cindrigita ekvidinte Zeŭson? Ĉu ankaŭ vi deziras tion?

Sed mi etendis miajn astralajn brakojn polmosupre kaj kviete prononcis la magian formulon de l' glora Cipriano; la vizaĝo de Lucifero tuj kurbiĝis kaj misformiĝis, kvazaŭ en konveksa spegulo, kaj mia kunvojaĝanto, pli rapide ol fluganta bolido, falis en fajran abismon. Samtempe mia estaĵo ricevis baton, teruran kiel sparko de mil elektraj piloj, kaj mi ekvidis min sidanta sur la planko, en mia ĉambro, apud la skribotablo.

Nenio ŝanĝiĝis interne, sed levita estis la kurteno antaŭ la fenestro, kaj unu el la fenestraj vitroj estis frakasita: certe pro la tremo ĉe mia falo, ĉar la astrala korpo, trairante solidajn objektojn, ne ŝanĝas ties fizikan staton.

Tradukis Aleksander Korĵenkov


Notoj

dyba. Tortura reko kun ŝnuro fiksita al la postdorse kunligitaj manoj de la torturaro. Tirante la ŝnuron oni pendigas la torturaton, foje por luksacii la brakojn.


vanui. Malaperi.


sur la gravuro de Dürer. Temas pri la gravuro de germana pentristo kaj grafikisto Albrecht Dürer (1471—1528) Kavaliro, Morto kaj Diablo (1513). Kelkaj opinias, ke la gravuron inspiris traktaĵo de Erasmo de Roterdamo Gvidilo de kristana kavaliro.


astrala. Okulta termino por signi apartenon al la astralo — t.e. fluida substanco pli subtila ol la materia. Laŭ la okulta doktrino la astrala korpo estas la animo, la pensanta substanco de la homo, kiu ĉe certaj kondiĉoj kapablas moviĝi en la tempo kaj spaco sendepende de la fizika korpo.


cosi ti cirkonfulse luce viva. Ĉe Danto estas “Cosi mi cirkonfulse luce viva” (Paradizo: XXX, 49); per la traduko de Peterlongo: “Same ĉirkaŭis min lum' viva”. La Diablo ŝanĝas min al vin.


tremeri. “Fari unuopan ektremon (R vzdrognutj, F sursauter, A to start, G zusammenzucken). Ŝanceliĝi, ekskuiĝi estas tro fortaj; ektremi povas egale signifi kaj komencon de daŭra tremado — R zadroĵatj, F se mettre à trembler — kaj unuopan tremeron. Cetere oni proponis por tiu senco neologismon ciki (G zucken”). (Pokrovskij S. Notoj de la tradukinto // Bulgakov M. La majstro kaj Margarita. Sezonoj, 1991. Paĝo 354)


Flammarion, Camille (1842—1925). Franca astronomo. Fondinto de la franca astronomia societo (1887). Aŭtoro de popularaj libroj pri astronomio.


Wells, Herbert George (1866—1946). Angla verkisto, ĵurnalisto kaj historiisto. Ĉefaj verkoj: La tempo-maŝino (1895, Esperanta traduko 1938), Nevidebla homo (1897), Milito de la mondoj (1898), La dormanto vekiĝas (1899, Esperanta traduko 1929), Manĝaĵo de dioj (1904).


… Faŭsto falis vizaĝ-al-planke, kiam aperis la Terspirito. Laŭ Goeto Faŭsto tamen falis ne ĉe la apero, sed post la malapero de la spirito (Parto 1. Nokto).


Semela estis cindrigita ekvidinte Zeŭson. En la greka mitologio, filino de Kadmo kaj Harmonia, amatino de Zeŭso. Laŭ sugesto de Hera, la edzino de Zeŭso, Selena petis Zeŭson vidigi sin je la aŭtenta aspekto. Kiam Zeŭso aperis fulmofajrante, la dormejo de Selena kaj ŝi mem estis bruligitaj.


la magia formulo de l' Glora Cipriano. Temas pri magia frazo el mezepoka okulta libro, kiu estas konata sub pluraj nomoj (Nigra libro, Sesa libro de Moseo, Libro de Sibilo k.a.) Cetere sovetuniaj komentariintoj de Brjusov atribuis tiun ĉi formulon al Sankta Cipriano (Thascius Caecilius Cyprianus, ĉ. 200—258), episkopo de Kartago, aŭtoro de teologiaj studoj, martiro de kontraŭkristanismo.


Pri la tradukintoj

Grigorij Arosev (1979). Studento pri teatrologio. Esp.: 1992. Vicprezidanto de TEJO. Unu el la redaktoroj de Monato (rubriko Arto). Aŭtoro de poemaro Sonet' (1998). Loĝas en Moskvo.

Aleksander Korĵenkov (1958). Eldonisto kaj redaktoro. Esp.: 1976. Kelkaj lerniloj, eseoj kaj tradukoj aperis libroforme. Eldonis pli ol 60 librojn en/pri Esperanto. Redaktoro de La Ondo de Esperanto. Tradukis verkojn de Ĉeĥov, Dostojevskij, Puŝkin, Turgenev k.a. Loĝas en Jekaterinburg.

Ilsia Novikova (1958). Manaĝero kaj tradukisto. Esp.: 1987. Tradukis verkojn de Ĥarms kaj Turgenev (Unu el la tradukintoj de La unua amo, 1993). Loĝas en Jekaterinburg. 


Se vi deziras publikigi tiun ĉi tekston, bonvolu unue skribi al la redakcio por peti permeson (kiun ni verŝajne donos).

Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo