Pomarbo

Novelo de de Kir Bulyĉov

— Dankon al vi pro la tablo, — diris la maljuna Loĵkin al profesoro Minc, kiu venis en la korton. — Per la tablo vi nin tre komplezis.

— Komplezis, — ripetis Kornelio Udalov.

Li prenis domenan tabuleton kaj svinge frapis la platon de l' tablo, inventita de Leono Ĥristoforoviĉ Minc. Aŭdiĝis terura, infere obtuza frapobruo. Tia bruego ne estis atingita eĉ en eksterlando malgraŭ ties multelaŭdata tekniko. La vizaĝoj de la ludantoj rigidiĝis pro la plezuro. Tamen la genieco de profesoro Minc manifestiĝis ne nur en la kreo de la materialo, eliganta tian bruegon pro kontakto kun homa mano, sed ĉefe en tio, ke la materialo kapablis elsendi son-ondojn nur je unu metro for de la tablo. Eĉ unu milimetron ne pli foren. Paŝinte flanken oni povis pensi, ke la ludantoj batas vaton. Rezulte, plezurigante sin ili ne ĝenis la najbarojn. Pro tio tuj ĉesis plendoj kaj lamentoj de la loĝantoj de la 16a domo en la Puŝkina strato, kiuj antaŭe estis malbenantaj la domenoludantojn ne malpli draste ol adoleskulon Gavrilov kun ties laŭtega magnetofono. Oni povus pensi, ke en la korto kunvenas ŝakistoj — la nobeloj de l' surtablaj turniroj.

Minc haltis flanke, krucis la brakojn sur la brusto, kaj kun afabla rideto observis la najbarojn. Lian bonhumoron kaŭzis nova sukceso.

Antaŭ du semajnoj Leono Ĥristoforoviĉ ĉagreniĝis, hazarde rigardinte la kaktofloron sur fenestrobreto. Kia bedaŭro! La floro estas tiel bela, sed ĝi ekfloras nur unu fojon jare, floras nur kelkajn tagojn, kaj la profesoro tute ne sukcesas kontentiĝi per admirado de ĝi.

Sed kion oni povas fari? Certe, ne estus komplike planti dudek kvin kaktojn kaj elpensi ion pri iliaj vegetaj periodoj, ke la floroj malfermiĝu laŭvice. Oni povus elpensi ankaŭ konservilon, ke la floroj ne velku, sed tiuj solvoj estus nur paliativoj ne indaj je Minc. Kompreninte tion, Leono Ĥristoforoviĉ profundiĝis en teorian genetikon.

Li meditis: kial la vegetaloj scias, kiam necesas flori, doni fruktojn kaj perdi la foliojn? Tiuj informoj estas konservataj certe en la ĉeloj. Tion ĉiu lernanto scias. Sed kiel aspektas la informoj? Kiaj ili estas? Ĉu natura kalendaro kun konsultpaĝoj por ĉiu okazo, gvidlibro, aŭ kolekto de nebulaj duonaludoj rajtiganta la vegetalojn elekti kondutlinion? Kiel la informoj venas al la folioj kaj radikoj? Fine naskiĝis hipotezo.

Rigardante al la ludantoj, kiuj furioze draŝis la specialan tablon per la tabuletoj, Minc kontente ridetis, rememorante la stadiojn de sia nova eltrovo. Li aspektis tiel, ke post ĉirkaŭ dek minutoj velkis la deziro de la najbaroj plu ludi. Ĉesis ankaŭ la bruado. Ĉies rigardoj fiksiĝis al la rideto de Leono Ĥristoforoviĉ, kaj Udalov finfine metis la atendatan demandon:

— Profesoro, kion novan vi inventis?

— Mi ripozas, metitas, — ruzete diris la profesoro, kiu jam longe atendis tiun demandon, anime strebis al ĝi kaj deziregis ĝin respondi.

— Rakontu, Leono Ĥristoforoviĉ, — diris Saŝa Grubin.

Minc prenis el la supra jakopoŝo semon de pomo, montris ĝin sen ellasi el la mano, kaj demandis, kiam ĉiuj satrigardis ĝin:

— Kio ĝi estas?

— Semo, — respondis la simplanima Udalov.

La ceteraj silentis, komprenante ke la profesoro ne fanfaronus per ordinara semo.

— Vere, — diris Minc, — ĝi estas pomsemo; mirinde, sed tute ordinara semo, el kiu ĉe ĝusta akvumado elkreskos pomarbo. Ĉu vi deziras konvinkiĝi.

— Ni kredas, — respondis la najbaroj interrompante unu la aliajn.

— Jes, vi kredas, sed kredas nekonscie, — ridetane diris Minc, kaŭris, malkompaktigis grundon apud la pado kaj ordonis al Udalov alporti sitelon da akvo. Udalov preskaŭ tuj revenis kaj sukcesis vidi, kiel la profesoro enigis la semon en la kaveton, akurate superŝutis ĝin per tero kaj poste verŝis sur ĝin la tutan sitelon da akvo.

La seka grundo rapide ensorbis la akvon. La spektantoj sentis sin dupoj. Minc mallaŭte kantetis “La donna <@232> mobile...” Poste li montris per sia mallonga montrofingro al la piedoj kaj diris:

— Bonvolu atenti!

Tio similis scienc-popularan filmon, en kiu per malrapida filmado oni montras, kiel floroj malfermiĝas kaj kiel beroj maturiĝas.

Verda maldika ĝermeto aperis el la tero kaj komencis pleniĝi je forto, fortikiĝi, dikiĝi, grandiĝi, kaj la ludantoj komprenis, ke oni ne povas forturni la okulojn de tiu ĉi spektaĵo. Ĝi allogis, kiel allogas brulanta fajro aŭ monotona ondofrapado.

La rigidan staton rompis la akra voĉo de Minc:

— Grubin, urĝiĝu en mian kabineton! Tie sub la tablo kuŝas papera sako. Penu ne disŝuti. Udalov, portu ankoraŭ akvon.

La voĉo de la profesoro havis tian certecon pri la rajto ordoni, ke Udalov kaj Grubin tuj impetis plenumi la ordonojn. Kiam Grubin altrenis la paperan sakon, la verda ĝermeto jam iĝis dekcentimetra kaj eligis kelkajn folietojn. La ĉirkaŭa grundo iĝis seka kaj komencis fendiĝi. Minc elverŝis la tutan akvon sur la ĝermon, geste sendis Udalovon por plia kvanto, prenis de Grubin la sakon kaj komentis: “Sterko”. La ĝermo efektive bezonis la helpon. Ĝi tuj akcelis la kreskon kaj estis videble, ke sube, apud la tero, la tigo komencis bruniĝi kaj kovriĝi per maldika ŝelo.

— Nun ni povas iom ripozi, — diris Minc. — Udalov aspergos.

Li venis al la tablo kaj sidiĝis tiel, ke la kreskaĵo estu videbla.

— Ĉu tio el la semeto? — la maljuna Loĵkin finfine retrovis la voĉon.

— Ĝuste tiel, — ridetis Minc. — El la plej ordinara semo — la plej ordinara pomarbo.

— Ĉu ankaŭ pomoj estos? — konfuzite demandis Pogosjan.

— Ankaŭ pomoj.

— Kiam?

— Post ĉirkaŭ unu horo kaj duono, — diris Minc. — Ĉi tiu speco estas malfrua.

Kiam post unu horo el la bazaro revenis Ksenia Udalova, ŝi ekvidis bizaran bildon. La viroj sidis ĉe la ludotablo kaj rigardis, kiel sur la potenca, larĝbranĉa pomarbo, elkreskinta dum ŝia foresto meze de la korto, verdaj fruktoj estis pleniĝantaj de suko. Ksenia suspekte observis la virojn, supozante ke ili ebriiĝis, kaj ke pro tio la pomarbo halucinas ilin tiel forte, ke la vizio efikas ankaŭ sur ŝin. Inter la viroj ŝi tuj rimarkis profesoron Minc, sed ŝi ne ekvidis la edzon. Tial ŝi demandis:

— Kiel estas Kornelio?

— Ĉi tie, — respondis ŝia edzo mem.

Li kuris tra la korto pene portante du plenajn sitelojn.

— Mi estas ĉi tie, — li ripetis, verŝante la akvon sub la pomarbon. — Ĉu vi volas demandi min pri io?

— Mi nur volas diri, ke la diboĉoj ne kondukos vin al la bono, — elbuŝigis Ksenia kaj ekiris hejmen.

Intertempe Minc daŭrigis rakonti:

— Mi pensis, ke se en la kreskaĵoj enestas informoj indikantaj kiam ili kresku, foliu kaj fruktu, ni — la homoj — povas uzi la informojn, kondiĉe ke mia konjekto estas vera.

— Kiu konjekto? — demandis Loĵkin.

— Mi pensis, — respondis Minc, — ke en la vegetaloj estas koditaj ne ordonoj kaj permesoj, sed prohiboj. Kial ne? Bonvolu imagi infanon. Ĝi vidas amason da ĉokoladaj bombonoj sur tablo, ĉar la gepatroj atendas al temanĝo la amatan onklinon. La bebo plandas al la tablo kaj etendas la maneton al bombono. Bone, formanĝi unu bombonon estas permesate. Sed se li celas la duan, la gepatroj frapetas lian manon. Ĉesu! La bombonoj malbone influas la sanon kaj kaŭzas diatezon. Eble la gepatroj timas ne diatezon, sed tion ke la onklino restos sen bombonoj. Ne gravas! La gepatroj plenumas sian biologian funkcion — prohibi la malmoderecon. Komprenu, ke la senco de la edukado konsistas naŭdekprocente en malpermesoj. Se tiuj ne ekzistus, la homaro jam delonge pereus pro tromanĝado aŭ frostiĝo. La plantoj ne havas gepatrojn, kiuj ordonus ne frukti aŭ senfoliiĝi, ĉar la fruktojn kaj foliojn mortigus la frosto. Neniu povas instrui al ili la vivon krom la propraj ĉeloj — la internaj edukistoj, kiujn metis en ilin la naturo. Ĉu vi komprenas la direkton de mia pensado?

Ĉiuj konsentis, ke ili komprenas, kaj rigardis la pomarbon. La pomoj komencis flaviĝi, kaj flankoj de kelkaj jam ruĝiĝis.

— Do, mi imagis... Aŭskultu atente. Do, mi imagis, ke la genetika kodo, kiu reguligas la vivon de ĉiu vegetaĵo, plenumas la rolon de la senlaca kaj severa patro. La planto volas elkreski rapide. Sed la patro diras: eĉ ne pensu pri tio! Kie vi prenos multege da akvo kaj nutraĵo por plenkreski dum du horoj? Vi mortos pro soifo kaj malsato. Paciencu, kresku dum jaroj, ne hastu, la vivo havas siajn ĉarmojn. Do, admiru la aŭrorojn kaj sunsubirojn. La planto deziras amon kaj fruktojn, sed la patro diras: atendu. Ĉiuj atendas aŭtunon por frukti. Ne montru vin, ne estu pli saĝa ol la ceteraj. Interalie, seniĝu je la folioj, ĉar vintro proksimiĝas. Ŝrumpigu la radikojn kaj ekdormu.

Dirinte tion Minc faltigis la brovojn, evidente kompatante la plantojn. Ankaŭ la aŭskultantoj procedis same.

— Jes, la sorto, — diris Udalov kaj ial timeme direktis la okulojn al siaj fenestroj. En unu el ili aperis Ksenia kiu rigardis la arbon. Ŝi ne ŝatis ĝin. Ne estas lice al pomarbo esti en la korto. Precipe ĉar en majo la pomarboj devas ne havi maturajn fruktojn. Ksenia severe minacis al la edzo fingre kaj tiu rapide forturnis sin.

— Eble tio estas bona por la sovaĝaj vegetaloj, kreskantaj sen helpo de la homo, kun kiu ili ne kontaktiĝas. Sed pri la kulturitaj plantoj la afero statas alie. Kial ili obeu la patron? Ili servu nin senobĵete. Do, mi prenis ŝoson de la kakto, kiu kreskas sur mia fenestrobreto, ĉu vi vidis ĝin?

— Jes, vidis, — diris Loĵkin. — Sed mi forgesis ĝian latinan nomon.

— Ne gravas, — diris Minc. — Ne la nomo gravas.

Kaj ĉiuj severe rigardis al Loĵkin, ĉar ja vere, la latina nomo ŝanĝus nenion.

— Mi kemie traktis ĝin. Prenis detranĉaĵon. Neŭtraligis la prohiban funkcion; pli ĝuste: mi forprenis de la vegetaĵo la sinkonservan instinkton. Kion vi pensas pri la rezulto?

Ĉiuj silentis. Neniu kuraĝis rompi la rakonton.

— Mia konjekto montriĝis vera, — modeste diris Minc. — Post unu horo sur la kakto aperis floro. Vere, ĝi nelonge floris... — Minc montris la arbon kaj la ĉirkaŭan teron, kiun kovris petaloj.

— Do, mi finis, — konkludis Minc. — Ĉio estas klara.

Li levis sin de sur la benko, paŝis al la pomarbo, etendis la brakon al plej proksima pomo kaj tiris ĝin. La pomo obeeme deiĝis de la branĉeto kaj restis en la mano de l' sciencisto. Minc returniĝis por doni la pomon al Udalov, sed ĉi tiam alia pomo depintiĝinte frapis la kalvaĵon de Minc. Li abrupte saltis flanken, sed ankoraŭ du aŭ tri pomoj sukcesis lin trafi. Ruĝaj sukoplenaj pomoj estis ruliĝantaj disen en la korto, kaj tio estis rava aŭtuna spektaklo. Minc diris:

— La kolizio de pomo kaj kapo ne nur kaŭzas doloron, sed ankaŭ akcelas la mensajn procezojn. Mi devos forlasi vin.

Minc elanis al sia kabineto, ĉar en lia kapo estis naskiĝanta nova ideo, pri kiu ankoraŭ estas tro frue paroli.

La folioj rapide flaviĝis kaj komencis defali. Loĵkin iris por korbo. Najbarino Gavrilova venis kun kaserolo. Fine ankaŭ Ksenia degne descendis. Kun siteloj. Ŝi de tempo al tempo timeme rigardis la strangan arbon, tamen ŝi ja estis kolektanta la fruktojn.

Por ne kvereli kun la edzino, Kornelio Udalov enpoŝigis pomon. Li volis diskuti kun iu la enigmojn de l' genetiko. Li volis mediti pri ili. Enpensiĝinte li venis al la parko. Vesperiĝis. En la bierejo klientoj preskaŭ mankis. Kornelio aĉetis kruĉon da biero, salitan biskoton kaj iom flankiĝis. Tie, ĉe alta tablo, staris lia konato Ivano Puzillo, kiun li regalis per la pomo kaj rakontis al li la eventojn de la tago. Puzillo kapjesante aŭskultis, sed pensis pri siaj propraj aferoj.

— Manĝu, — diris Udalov. — Vidu, kiel sukoplena ĝi estas. Ĉiuaspekte malfalsa.

— Ĉu vi komprenas la perspektivon? — demandis Udalov. — Vi ne vidas ĝin sur la posteno de l' baneja direktoro. Ja ni kun la helpo de Minc faros revolucion en la agrikulturo.

— Mi ne plu direktas la banejon, — diris Puzillo. — Oni komisiis al mi alian taskon.

— Ne gravas, — diris Udalov. — Ne malhelpu paroli. Oni povos rikolti nian pomarbon kvin aŭ ses fojojn ĉiutage. Ĉu vi komprenas? Ni prenu pomĝardenon. Mil rikoltoj jare. Aŭ mil kvincent. Pezaj vagonaroj kun pomoj kaj piroj el Velikij Gusljar rapidos al ĉiuj partoj de la lando.

— Ĉu pezaj vagonaroj? — triste demandis Puzillo. — Ĉu necesas?

— Necesas. Oni ne povas bremsi la sciencan progreson, — obĵetis Udalov. — Krome, ni plantu ananasojn. Ni elektu varmegan tagon, kaj tiutage: tridek rikoltoj de ĉiu arbusto. Por kvin tunoj de hektaro. En niaj kondiĉoj, en la nordo de Ruslando. Aŭ bananoj...

— Ĝuste tion mi timas, — diris Puzillo kaj ekiris ien.

— Ĉu vi ne kredas? — kriis al li Udalov. — Venu en la korton. Tie la unua pomarbo kreskas. Morgaŭ ni plantos en eksperimenta tereno.

Udalov konstatis, ke iĝis tute mallume kaj rapide ekiris hejmen. La pomarbo staris meze de l' korto, kaj en la krepusko ĝi ŝajnis multe pli potenca ol tage.

— Ah-ha, — diris Udalov suprenirante hejmen. — La sekva paŝo estos konstrumaterialo. Oni plantas matene, kaj vespere jam pretas trabo. Necesos morgaŭ priparoli tion kun Minc. Ankaŭ pri ananasoj necesos ne forgesi. Delonge mi deziras frandi ananason.

Sur la ŝtuparo Udalov kunpuŝiĝis kun sia edzino Ksenia. Ŝi portis en la manoj pelvon kaj laŭte postulis doni al ŝi, por ekzekuto, la fifaman profesoron. Udalov dume ne povis kompreni la aferon, sed ĉiuokaze li komencis retreti. Sed li ne sukcesis retreti malproksimen, ĉar elekstere kun sia granda kaserolo enkuris najbarino Gavrilova.

— Ĉu li mokas? — ŝi demandis, — mokas la povran virinon?

La virinoj haltis antaŭ la pordo de la apartamento de Minc. Udalov singarde sekvis ilin.

— Malfermu, Leono Ĥristoforoviĉ, — diris Ksenia per afekte afabla voĉo. — Rigardu, kion vi faris.

Minc duonmalfermis la pordon. Enlitiĝonte li surhavis negliĝan mantelon kaj babuŝojn.

— Pardonu. Kiel mi povas helpi?

— Rigardu, — diris Ksenia. — Rigardu, perfidulo!

Ŝi levis la pelvon al la nazo de Minc.

— Kio ĝi estas? — li demandis.

— Ĉu kio? Estas vi, kiun oni demandu. Antaŭ unu horo tie estis pomoj.

Udalov trabatis por si la vojon tra amaso da kunvenintaj najbaroj. Rigardis en la pelvon. Ĝi estis plena da grizbruna likvaĵo.

— Mi ĵus intencis proponi ilin al la infano, — ekparolis Gavrilova. — Jam preskaŭ donis... bone, ke ne sukcesis.

— Sed mi volis konfiti.

— Aĥ, — diris Minc. — Mi ĉion komprenis. Mi kulpas pri ĉio. Maljuna kreteno! Kiu pripensas nur la unuan parton? Kiu, mi demandas?

— Kio okazis? — demandis Loĵkin. — Ne tenu sekrete, klarigu.

— Ĉio estas simpla. Mi forigis la limigojn de la kreskaĵoj. Tiuj dum kelkaj horoj seksmaturiĝas kaj ekfruktas. Sed ĉio estas akcelata! Komprenu, ĉio! Do, la fruktoj ankaŭ putras miloble pli rapide. Ĉio, kio rapide kreskas kaj maturiĝas, same rapide mortas kaj polviĝas... Pardonu min, homoj.

Ekregis silento. Eĉ la furioza Ksenia komprenis, ke la profesoro intencis damaĝi neniun... Kaj tuj ĉiuj aŭdis, ke en la korto sonas kurtaj malicaj klakoj. La unua kure eldomiĝis Udalov. En la blua krepuska lumo li vidis, ke antaŭ la pomarbo staras Puzillo kaj svingadas la hakilon, mallerte enigante ĝin en la dikan nodozan trunkon de la matura arbo.

— Ĉesu! Kiom vi faras? — kriis Udalov. — Ja tio estas eksperimento. Ĝi estas proprietaĵo de l' popolo!

Puzillo kvazaŭ ne aŭdus lin. Li ankoraŭfoje svingis la hakilon kaj la pomarbo perdante la senfoliajn branĉojn peze kraŝis sur la teron.

— Barbaro! — kriis Ksenia. — Ni juĝos vin.

— Juĝu min, homoj, — diris Puzillo ellasante la hakilon. — Sed mi ne havis alian solvon.

— Kial? — demandis la profesoro.

— Ĉar antaŭ kvin tagoj mi estis enoficigita kiel direktoro de frukto-legoma magazeno.

— Kaj do?

— Do nia magazeno estas negranda, modesta. Jam hieraŭ oni minacis skribe skoldi min pri tio, ke mi ne sukcesas trakti la rikolton. Ĉiu povas rikolti pomojn. Sed provu konservi ilin.

Magazenestro Puzillo silentiĝis kaj triste klinis la kapon. Minc venis al li kaj metis sian manon sur lian ŝultron.

— Mi komprenas vin, — li diris. — Vi estas ne krimulo, sed homo trafinta en komplikan situacion kaj ne trovinta la solvon. Sed ne maltrankviliĝu. Ve, vi ne ricevos la skoldon.

— Ĉu vi rezignis? — vigliĝis Puzillo.

— Jes, rezignis, — ĉagrenite diris Minc. — Provizore.

Li metis sian piedon sur la dikan pomarban trunkon, kaj la piedo tuj eniĝis en ĝin. La trunko estis putra.

“Ankaŭ la produktadon de konstrumaterialo necesos prokrasti”, — pensis Kornelio Udalov. Sed malgraŭ ĉio li deziregis gustumi ananason.

Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov


Ĉi tiu traduko ricevis la unuan lokon en la tradukkonkurso de Urala Esperantista Societo (1983).

Premiere aperis en la almanako Sezonoj. 1984. №1.

Korektita 29 nov 2001.

Se vi deziras publikigi tiun ĉi tekston, bonvolu unue skribi al la redakcio por peti permeson (kiun ni verŝajne donos).

Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo