DostojevskijLa taglibro de l' verkisto

Enkonduko de Fjodor Dostojevskij

“La taglibro de l' verkisto”, kiun Fjodor Dostojevskij eldonis (kun kelkaj paŭzoj) en la jaroj 1873-1881 estis senprecedenca evento en la Ruslanda soci-kultura vivo.

En la “Taglibro” la intereso al la aferoj de socio kaj moralo estas tre vastgama: reformoj en Ruslando, krizo de la intelektularo, ekspluatado de infanoj kaj virinoj, klerigo, Balkana milito, katastrofoj kaj krimoj, suicidoj, drinkado, socialismaj ideoj, filozofio, Ruslando kaj okcidento, literaturo, kaj ĉiutaga vivo kun ties ĝojaj kaj tristaj momentoj… La tuta postreforma Ruslando aperas antaŭ ni en la stilo unika, tipa de Dostojevskij,
plena da paradoksoj, humuro kaj kontraŭdiroj.

“La Ondo” de tempo al tempo aperigas fragmentojn el la “Taglibro”, malsamajn teme kaj stile. La unua estas la “Enkonduko”.

 


La dudekan de decembro mi eksciis, ke ĉio jam estas decidita, kaj ke mi iĝis la redaktoro de “Civitano”. Tiu ĉi eksterordinara evento (eksterordinara por mi — mi neniun volas ofendi) efektiviĝis tre rapide. Ĝuste la dudekan de decembro mi legis en “Moskvaj Informoj” pri la geedziĝo de la imperiestro de Ĉinio; ĝi forte impresis min. Ankaŭ tiu grandioza kaj, evidente, ege komplika evento estis mirinde simpla: ĉio en ĝi estis antaŭplanita tre detale antaŭ mil jaroj en preskaŭ ducentvoluma verkaro pri ceremonioj. Mi komparis la grandiozon de la ĉinia evento kun mia redaktoriĝo kaj subite sentis min maldanka al nialandaj regularoj, malgraŭ tio ke mia promociiĝo estis tiel facile konfirmita; mi pensis, ke por ni — tio estas por mi kaj princo Meŝĉerskij — estus pli avantaĝe eldoni “Civitanon” en Ĉinio. Tie ĉio estas tute klara… Ni ambaŭ aperigus nin je la fiksita dato en tiea ĉefa administrejo pri gazetaraj aferoj. Frapinte la fruntojn kontraŭ la plankon kaj lekinte tiun lange, ni ekstarus kaj, kun la kapoj humile klinitaj, levus la montrofingrojn antaŭ nin. La ĉefadministranto pri gazetaraj aferoj, kompreneble, afektus, ke li dediĉas al ni ne pli multan atenton ol al enflugintaj muŝoj. Sed ekstarus la tria helpanto de la tria sekretario de la ĉefadministranto kaj, tenante en la manoj la diplomon pri mia redaktoriĝo, li per voĉo impona, sed tenera, prononcus por ni edifaĵon preskribitan de la ceremonio. Ĝi estus tiel klara kaj komprenebla, ke ni aŭskultus ĝin kun plezuro. Se, pro mia stupida kaj pura koro kaj pro la konscio pri miaj limigitaj kapabloj, komenconte mian redaktoran taskon, mi sentus timon kaj rimorsojn, oni tuj pruvus al mi, ke, havante tiajn sentojn mi stultas duoble; ja ĝuste ekde tiu ĉi momento mi tute ne bezonus mian saĝon, se tiun mi hazarde havus; inverse, farus min pli fidata, se tiun mi malhavus absolute. Kaj sendube tio estus aŭskultata kun agrablo. La tria helpanto de la tria sekretario konkludus belvorte: “Iru, redaktoro, ekde nun vi povos manĝi rizon kaj trinki teon kun nova kvieto de via konscienco” kaj enmanigus al mi ruĝan diplomon, presitan sur ruĝa sateno per ruĝaj signoj; princo Meŝĉerskij donus decan koruptaĵon, kaj reveninte hejmen ni ambaŭ eldonus tian perfektan kajeron de “Civitano”, kian ni ĉi tie neniam sukcesos eldoni. En Ĉinio ni eldonadus bonege.

Nu, mi suspektas, ke en Ĉinio princo Meŝĉerskij nepre ruzus pri mi, kaj li estus invitinta min redaktori kun la precipa celo: ke mi anstataŭu lin en la ĉefadministrejo pri gazetaraj aferoj en la okazoj, kiam li estus tien invitata por ricevi bambu-bastonajn frapojn sur la kalkanojn. Sed mi superruzus lin: mi ĉesus aperigi “Bismarkon” kaj kompense mem komencus artikoli tiel bonege, ke oni invitus min al la bambuado nur post ĉiu dua kajero. Krome, mi lernus verki.

En Ĉinio mi verkus bonege, sed tio estas multe pli malfacila ĉi tie. Tie ĉio estas planita kaj kalkulita por mil jaroj; kaj ĉi tie ĉio estas renversita por mil jaroj. Tie mi eĉ kontraŭvole verkus tiel kompreneble, ke mi eĉ ne scias, kiuj legus miajn verkojn. Ĉi tie, por devigi legi siajn verkojn, la aŭtoro preferu verki nekompreneble. Sole en “Moskvaj informoj” la ĉefartikoloj okupas unu kolumnon kaj duonon kaj — tio mirigas — ili estas kompreneblaj; tamen nur se ili venas el sub la konata plumo. En la “Voĉo” ili okupas ok, dek, dek du aŭ eĉ dek tri kolumnojn. Do, tiom multajn kolumnojn oni devas uzi por estimatigi sin.

En nia lando paroli al aliaj estas scienco. Unuarigarde estas samkiel en Ĉinio; tie kaj ĉi tie estas kelkaj facilaj kaj pure sciencaj artifikoj. Ekzemple, antaŭe la vortoj “mi komprenas nenion” signifis la stultecon de la aŭtoro; nun ili honorigas la aŭtoron. Se iu diras malkaŝe kaj fiere: “Mi ne komprenas la religion, mi nenion komprenas en Ruslando, mi tute nenion komprenas en la arto” — tiu tuj metas sin al bonega alta loko. Kaj tio estas precipe avantaĝa, se vi efektive nenion komprenas.

Sed ankaŭ tiu facila artifiko pruvas nenion. Efektive, ĉe ni ĉiu suspektas la aliajn pri stulteco sen pripensado de tio kaj sen meti al si la demandon: “Ĉu eble ĝuste mi estas vere stulta?” Tiu situacio kontentigas ĉiujn, tamen neniu kontentas pri ĝi kaj ĉiuj estas koleraj. Eĉ la pripensado en nia tempo estas preskaŭ ne ebla, ĉar tio kostas multe. Vere, oni aĉetas pretajn ideojn. Ili estas vendataj ĉie, eĉ senpage; sed la senpagaj kostas plej kare, kaj tio estas jam antaŭsentata. Rezultas neniu profito kaj plu daŭras la senordo.

Probable, ni estas samkiel Ĉinio, sed sen ties ordo. Ni apenaŭ komencas tion, kio en Ĉinio jam finiĝas. Ni certe venos al la sama fino, sed kiam ni venos? Por akcepti mil volumojn da ceremonio kaj per tio gajni la rajton enpensiĝi pri nenio, ni bezonas almenaŭ unu jarmilon da pensado. Kaj tamen neniu deziras redukti tiun tempon, ĉar neniu deziras enpensiĝi.

Veras ankaŭ tio: se neniu deziras pensi, do, ŝajne la rusa literaturisto povas vivi pli facile. Jes ja, pli facile: kaj malfeliĉaj estas tiuj literaturistoj kaj eldonistoj, kiuj enpensiĝas. Ankoraŭ pli malfeliĉus tiu, kiu dezirus mem lerni kaj kompreni. Sed plej malfeliĉus tiu, kiu sincere anoncus tion; kaj ĉiuj tuj forlasus tiun, kiu anoncus, ke li jam iomete komprenis kaj nun deziras diri sian penson. Por li restas nur trovi, aŭ eĉ dungi, taŭgan personon, kaj nur al tiu paroli, eble eĉ sole por tiu eldoni revuon. Tiu situacio estas abomeninda, ĉar ĝi estas egala al interparolado kun si mem aŭ al eldonado de revuo por la propra plezuro. Mi forte supozas, ke “Civitano” ankoraŭ longe parolados kun si mem por la propra plezuro. Tamen el la vidpunkto medicina la interparolo kun si mem signifas tendencon al alieniĝo. “Civitano” devas nepre interparoli kun civitanoj, kaj tio estas ĝia malfeliĉo!

Ĝuste al tia eldonaĵo mi dediĉis min. Mia situacio estas plej neklara. Sed mi do parolu kun mi mem kaj por mia propra plezuro en la formo de tiu ĉi taglibro — kaj okazu tio, kio okazos. Pri kio mi parolu? Pri ĉio, kio min mirigos aŭ devigos min pensi. Sed mi komprenas, ke se mi trovos leganton kaj — Dio protektu min — oponanton, mi devos scipovi paroli kaj scii, kun kiu kaj kiel mi parolu. Tion mi klopodos lerni, ĉar en nia literaturo tio estas la plej malfacila. Cetere, oponantoj estas malsamaj, kaj ne kun ĉiu oponanto oni povas komenci paroli. Mi rakontu fabelon, kiun mi aŭdis antaŭ kelkaj tagoj. Oni diras, ke la fabelo estas malnova, eble eĉ el bharata deveno, kaj tio konsolas.

Foje porko diskutis kun leono kaj vokis tiun al duelo. Reveninte hejmen la porko retrovis la racion kaj ektimis. La porkaro kunvenis, pripensis kaj decidis jene:

— Vidu, porko, proksime ekzistas certa kavo. Iru tien, malpurigu vin tre zorge en ĝi kaj poste iru dueli. Kaj vi vidos.

La porko faris laŭ la konsilo. La leono venis, flaris, paŭtis kaj iris for. Poste la porko longe fanfaronis pro tio, ke la leono ektimis kaj fuĝis de la batalkampo.

Tia estas la fabelo. Certe, leonoj mankas ĉe ni — la klimato maltaŭgas, kaj tio estus tro sublima. Sed metu anstataŭ la leonon homon bonordan, kia ĉiu devas esti, kaj la moralo estos la sama.

Cetere, jen plia rakonto:

Foje, interparolante kun — intertempe forpasinta — Gercen, mi laŭdegis lian verkon “De l' transa bordo”. Tiun libron, je mia granda plezuro, laŭde taksis ankaŭ Miĥail Petroviĉ Pogodin en sia bonega kaj kurioza artikolo pri la renkontiĝo eksterlande kun Gercen. Tiu libro estas verkita kiel dialoga interparolo de Gercen kun ties oponanto.

— Mi precipe ŝatas, — mi diris interalie, — ke ankaŭ via oponanto estas tre saĝa. Konsentu, ke en multaj okazoj li grave embarasas vin.

— Ĝuste tio estas la kerno, — Gercen ridis. — Mi rakontu al vi anekdoton. Foje en Peterburgo Belinskij entiris min en sian loĝejon kaj sidigis min por aŭdi artikolon “Interparolo de sinjoro A. kaj sinjoro B.”, kiun li verkis kun granda vervo. (Ĝi aperis en lia verkaro.) En tiu artikolo sinjoro A., do mem Belinskij, estas montrita tre saĝa, kaj lia oponanto sinjoro B. — malpli saĝa. Kiam li finlegis, li febre demandis min:

— Kion vi opinias?

— Ja certe ĝi estas bona, kaj estas videble, ke vi estas tre saĝa, sed pro kio vi perdis la tempon kun tiu stultulo?

Belinskij saltis kaj sternis sin sur sofon, per la vizaĝo al la kuseno, kaj ekkriis, ridante, plenvoĉe:

— Vi min buĉis! Vere, buĉis!

Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov


Notoj de la tradukinto

1. “La dudekan de decembro…” La peto pri la anstataŭigo de G.Gradovskij per Dostojevskij en la ofico de la respondeca redaktoro de “Civitano” (Гражданин) estis sendita al la Ĉefa administracio pri gazetaro la 15an de decembro 1872 (cetere, tiutage en “Rusa Heroldo” aperis la lasta parto de “Demonoj”), kaj jam post kvin tagoj la redaktoriĝo de Dostojevskij estis konfirmita. La 31an de decembro Dostojevskij ricevis en la Ministerio pri internaj aferoj permeson pri eldonado de “Civitano” “laŭ la aprobita programo, sen anticipa cenzuro”, kaj la 1an de januaro aperis la unua semajna kajero de “Civitano”, signaturita de redaktoro Dostojevskij. Krom la “Enkonduko”, ĝi enhavis ankaŭ la Taglibran ĉapitron “Malnovaj homoj”.

2. “Moskvaj Informoj” (Московские ведомости). Unu el la plej malnovaj ruslandaj ĵurnaloj (Moskvo: 1756–1917). Tiutempe ĝi aperis ĉiusemajne.

3. Meŝĉerskij, Vladimir Petroviĉ (1839–1914). Rusa ĵurnalisto kaj eldonisto. Princo. Fondinto kaj redaktoro de “Civitano” (Peterburgo, 1872–1914).

4. “Bismarko”. Romano de V. Meŝĉerskij “Unu el niaj Bismarkoj”.

5. “…la konata plumo”. Temas pri M. Katkov, eldonanto-redaktoro de la ĵurnalo “Moskvaj Informoj” kaj de la revuo “Rusa Heroldo” (Русский вестник).

6. “Voĉo” (Голос). Modere liberala gazeto, subvenciata de la Ministerio pri popola klerigo (Peterburgo, 1863–1884).

7. “Mi ne komprenas la religion…” Memorigo pri la pentofrazo de Nikolaj Gogolj en “Elektitaj fragmentoj el korespondo kun amikoj”.

8. Gercen (= Herzen), Aleksandr Ivanoviĉ (1812–1870). Rusa verkisto, filozofo, publicisto. Ekde 1847 loĝis eksterlande. Teoriisto de la “rusa socialismo”. Kuneldonanto de “Sonorilo” (Колокол, 1857–1865).

9. Pogodin, Miĥail Petroviĉ (1800–1875). Historiisto, profesoro en la Moskva universitato. Dostojevskij mencias lian artikolon pri Gercen (“Zarja”. 1870: 2).

10. Belinskij, Vissarion Grigorjeviĉ (1811–1848). La plej konata ruslanda literatura kritikisto. Belinskij admire salutis la unuan romanon de Dostojevskij “Malriĉaj homoj”, kiun li legis manuskripte en junio 1845. Poste Dostojevskij distanciĝis de Belinskij kaj ties rondo.

La Ondo de Esperanto. 1999. №5 (55)

Se vi deziras publikigi tiun ĉi tekston, bonvolu unue skribi al la redakcio por peti permeson (kiun ni verŝajne donos).


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo