Iom pri la mensogado

Fragmento el “La taglibro de l' verkisto”
de Fjodor Dostojevskij

 

Kial ĉe ni mensogas senescepte ĉiuj? Mi estas certa, ke oni tuj haltigos min kaj krios: “Ho, absurde, tute ne ĉiuj. Vi ne havas temon, kaj tial vi elpensas ion por komenci plej efekte”. Oni jam riproĉis min pro la sen-temeco, tamen nun mi efektive estas konvinkita pri la senescepteco de nia mensogemo. Oni povas kvindek jarojn vivi kun iu ideo, vidi kaj senti ĝin, kaj subite ĝi aperas en tia aspekto, kvazaŭ oni antaŭe tute nenion scius pri ĝi. Antaŭ nelonge al mi hazarde venis la ideo pri tio, ke ĉe ni en Ruslando, en la intelektula klaso, eĉ tute ne povas esti nemensoganta homo. Tio estas ĝuste pro tio, ke ĉe ni eĉ tute honestaj homoj povas mensogi. Mi estas certa, ke en aliaj nacioj, mensogas plejparte kanajloj; ili mensogas pro praktika profito, do rekte kun celoj krimaj. Sed ĉe ni povas tute senprofite mensogi la plej respektindaj homoj kun la plej respektindaj celoj. Ĉe ni, plejparte, oni mensogas pro gastamo. Oni deziras estetike impresi la aŭskultanton kaj plezurigi lin, kaj tial oni mensogas, eĉ — se oni povas tiel diri — oferante sin por la aŭskultanto. Iu ajn rememoru, ja eble li dudekfoje pligrandigis, ekzemple, la kvanton da verstoj, kiujn sukcesis rajdi dum unu horo la ĉevaloj kiuj iam lin veturigis, se tio necesis por plifortigi la gajan impreson de la aŭskultanto. Kaj verŝajne la aŭskultanto efektive gajiĝis tiel, ke li mem komencis kredigi vin pri trojko, kiu vete devancis trajnon, k.t.p., k.t.p. Sed kio pri ĉashundoj, aŭ pri tio kiel oni protezis viajn dentojn en Parizo, aŭ pri tio kiel ĉi tie vin resanigis Botkin? Ĉu vi vere ne rakontis pri via malsano tiajn mirindaĵojn, ke kvankam vi kredis vin mem ekde la mezo de la rakonto (ĉar ekde la mezo de la rakonto oni ĉiam komencas kredi sin mem), tamen enlitiĝante kaj plezure rememorante kiel agrable mirigita estis via aŭskultanto, vi estis subite haltanta kaj nevole diranta: “Ha, kiel mi mensogis!” Cetere, ĉi tiu ekzemplo estas malforta, ĉar estas nenio pli agrabla ol parolado pri la propra malsano, se troviĝas aŭskultanto; kaj ekparolinte ne estas eble malmensogi; tio eĉ kuracas la malsanulon. Sed ĉu reveninte el eksterlando vi vere ne rakontis pri mil aferoj, kiujn vi vidis “propraokule”… Cetere, ankaŭ ĉi tiun ekzemplon mi reprenas: por la rusa homo reveninta el eksterlando ne estas eble ne troigi pri “eksterlando”; aliokaze ne necesus tien veturi. Sed, ekzemple, la natursciencoj! Ĉu vi vere ne parolis pri la natursciencoj, aŭ pri bankroto kaj fuĝo eksterlanden de diversaj peterburgaj kaj aliurbaj judoj, havante neniun kompetentecon pri tiuj judoj kaj estante obskure analfabeta pri la natursciencoj? Pardonu, ĉu vi vere ne rakontis anekdoton, kvazaŭ el la propra vivo, al persono kiu pri si mem rakontis ĝin al vi? Ĉu vi forgesis, kiel meze de l' rakonto vi subite rememoris kaj konjektis tion, kion klare konfirmis la suferanta rigardo de via aŭskultanto fikse direktita al vi (ĉar en tiaj okazoj la kunparolantoj rigardas al la okuloj ial dekoble pli persiste ol kutime)? Vi ja memoras kiel vi, spite al ĉio kaj perdinte vian tutan humurkapablon, tamen daŭrigis balbuti vian rakonton kun kuraĝo, inda je grandioza celo, kaj kiel poste rapide farinte la nerve-hastajn ĝentilaĵojn, manpremojn kaj ridetojn vi ambaŭ tiel diskuris al malsamaj direktoj, ke kiam vi en impeto de la lasta konvulsio subite kaj nemotivite ĵetis al via aŭskultinto, jam suriranta la ŝtuparon, demandokrion pri la farto de lia onklino, tiam li ne returnis sin kaj ne respondis pri la onklino, kaj ĝuste tio restis en via memoro la plej suferiga el la tuta okazinta anekdoto. Resume, se iu responde al ĉi ĉio diros al mi: ne — tio signifas, ke li ne rakontis tiajn anekdotojn, ne menciis pri Botkin, ne mensogis pri judoj kaj ne kriis de sur ŝtuparo pri la onklina farto kaj ke nenio simila iam ajn okazis al li — mi simple ne kredos tion. Mi scias, ke la rusa mensogulo ĉiam kaj ĉie mensogas tute nerimarkeble por si mem, kaj ke oni vere povas ne rimarki tion. Ja okazas jene: apenaŭ la homo sukcese mensogos li tiel ekŝatos tion, ke li enmetos la anekdoton en la liston de la aŭtentaj faktoj de sia propra vivo; kaj li faras tion tute konscience, ĉar li mem plene tion kredas; kaj estus malnature foje ne kredi tion.

“Ho, absurde! — oni denove diros al mi. — Tiu mensogado estas sendanĝera, bagatela kaj en ĝi estas nenio mondskala”. Bone. Mi mem konsentas ke ĉi ĉio estas tre sendanĝera kaj nur aludanta al noblaj ecoj de la karaktero, ekzemple al la dankosento. Ĉar se iu aŭskultis vin dum vi mensogis, ja ne estas eble ne permesi mensogi ankaŭ al la aŭskultinto, almenaŭ pro la dankemo.

La delikata reciprokeco de l' mensogado estas preskaŭ la ĉefa konvencio de la rusa societo — de ĉiuj rusaj kunvenoj, vesperoj, kluboj, sciencaj societoj kaj aliaj. Efektive, nur iuj veremaj malsprituloj en similaj okazoj povas defendi la veron kaj subite ekdubi pri la kvanto de la verstoj kiujn vi trarajdis, aŭ pri la mirindaĵoj kiujn Botkin faris al vi. Ili estas nur senkoraj hemoroiduloj, kiuj mem pro tio neeviteble portas la punon kaj poste miras, kial ili ricevis tiun punon. Sentaŭguloj. Tamen tiu mensogado, malgraŭ la sendanĝereco, aludas niajn tre gravajn ĉefajn trajtojn tiel, ke preskaŭ komencas konturiĝi io mondskala. Ekzemple, unue, ĝi aludas ke ni, la rusoj, pli ol ĉion alian timas la veron; eble ni ne timas, se vi malkonsentas, sed ĉiam opinias la veron io tro enuiga kaj proza, nesufiĉe poezia kaj tro ordinara por ni, kaj per konstanta evitado de la vero ni ĝin faris unu el la plej nekutimaj kaj maloftaj aferoj en nia rusa mondo (mi ne parolas pri la gazeto Rusa Mondo). Pro tio ĉe ni tute malaperis la aksiomo pri tio, ke la plej poezia el ĉio en la mondo estas la vero, precipe en sia plej pura stato; eĉ pli, ĝi estas pli fantasta ol ĉio, kion povus mensogi kaj imagi la plej kapabla homa menso. En Ruslando la vero preskaŭ ĉiam havas plene fantastan karakteron. Efektive, la homoj finfine atingis tion, ke ĉio, kion mensogos kaj remensogos al si la homa menso, estas por ili pli komprenebla ol la vero, kaj tiel estas ĉie. La vero povas dum cent jaroj kuŝi antaŭ la homoj surtable, tamen ili ne prenas ĝin sed postkuras ion elpensitan ĝuste pro tio, ke ĝuste la veron ili kredas fantasta kaj utopia.

La dua afero, kiun aludas la ĝenerala rusa mensogemo, estas tio ke ni ĉiuj hontas pro ni mem. Efektive, ĉiu el ni portas en si preskaŭ denaskan honton pro si kaj pro sia propra vizaĝo kaj apenaŭ aperinte en la societo ĉiuj rusaj homoj strebas tuj kaj ĉiamaniere montri sin nepre io alia, sed ne tio kio li efektive estas; ĉiu hastas akcepti tute alian vizaĝon.

Ankoraŭ Gercen diris, ke la rusoj eksterlande tute ne scias konduti publike: ili laŭte parolas kiam ĉiuj silentas, kaj ne scias diri eĉ unu vorton dece kaj nature kiam necesas paroli. Tio ja estas vero: tuj aperas kapricaĵo, mensogo, turmenta konvulsio; tuj aperas bezono honti pro ĉio efektiva, kaŝi kaj sekretigi la propran vizaĝon kiun Dio donis al la ruso, kaj montri alian, laŭeble plej fremdan kaj nerusan vizaĝon. Tio okazas pro la plej sincera interna konvinkiĝo pri tio, ke la propra vizaĝo de ĉiu ruso estas nepre sensignifa kaj hontige komika; sed ekhavinte vizaĝon francan aŭ anglan, do ne la propran vizaĝon, li aspektos multe pli respektinda kaj en tiu aspekto li neniel estos rekonebla. En tio mi konstatas ion tre karakterizan: ĉi tiu fia honto pro si mem kaj ĉi tiu malnobla neglekto de si mem plejparte estas senkonscia. Ĝi estas io konvulsia kaj nerezistebla; tamen en sia menso la rusoj — eĉ la plej sinneglektemaj inter ili — ne konsentas rapide kun sia sensignifeco kaj tiuokaze petas estimon. “Ja mi estas tute kiel la anglo, — la ruso rezonas, — do necesas estimi ankaŭ min, ĉar oni estimas ĉiujn anglojn”. Dum ducent jaroj estis formiĝanta tiu ĉefa tipo de nia societo kun la nepra kondiĉo, montrita ankoraŭ antaŭ ducent jaroj: necesas neniel kaj nenial esti si mem, preni alian vizaĝon, por ĉiam prikraĉi la propran vizaĝon, ĉiam honti pro si mem kaj neniam simili sin mem — kaj la rezulto estas tute evidenta. En la tuta mondo ekzistas nek germano, nek franco, nek anglo, kiu renkontinte aliajn homojn hontus pro sia vizaĝo se li estas konscience certa, ke li faris nenion malbonan. La ruso tre bone scias, ke tiu anglo ne ekzistas; kaj la klera ruso scias ankaŭ tion, ke nenie honti sian vizaĝon ĝuste estas la plej ĉefa kaj fundamenta eco de la propra digno. Li deziras plej rapide aspekti kiel franco aŭ anglo ĝuste por tio, ke oni plej rapide konsideru lin tiu, kiu nenie kaj neniam hontas pro sia vizaĝo.

Tradukis Aleksander Korĵenkov


Notoj

Botkin, Sergej Petroviĉ (1832–1889). Rusa medicinisto, terapeŭto; fondinto de la fiziologia skolo en la rusa klinika medicino, profesoro de la Armea Medicina Akademio. Dostojevskij estis kuracata de Botkin kaj tre laŭde parolis pri li.

Gercen (= Herzen), Aleksandr Ivanoviĉ (1812–1870). (Ekster Ruslando konata kiel Herzen) Rusa verkisto, filozofo, publicisto. Ekde 1847 loĝis eksterlande. Teoriisto de la “rusa socialismo”. Kuneldonanto de “Sonorilo” (Колокол, 1857–1865).

La Ondo de Esperanto. 2000. №11 (73).

Se vi deziras publikigi tiun ĉi tekston, bonvolu unue skribi al la redakcio por peti permeson (kiun ni verŝajne donos).


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo