Noticoj el la kelo

de Fjodor Dostojevskij


En julio Sezonoj eldonos la unuan volumon el la kvinvoluma verkaro de Fjodor Dostojevskij. En la unua volumo, Blankaj noktoj, estas ses prozaĵoj verkitaj antaŭ la “Grandaj romanoj”. Krom la samtitola novelo en la unua volumo estas ankaŭ Malriĉaj homoj, Sozio, Honesta ŝtelisto, Misfortuna historio kaj Noticoj el la kelo.

Noticoj el la kelo (1864), kies du komencajn ĉapitrojn ni aperigas ĉi-sube, markas komencon de nova etapo, kiu definitive formiĝos en Krimo kaj puno, kaj kiu estas ofte nomata “fantasta realismo”. Per la Kelo Dostojevskij dubigis ne nur la manieron atingi la “helan estontecon”, sed ankaŭ la celon de la socialismaj movadoj, ĉar li antaŭkurante sian tempon klare konsciis, ke “realigita socialismo” malebligos elekton kaj ne povos lasi la homon spirite libera. Aliflanke, li montras la mizerecon de la filozofio de sia “malheroo”, kiu baziĝas sur ignorado de la realeco kaj sur dominado de la estetiko super la etiko kaj moralo.

I

Mi estas malsana homo… Mi estas malica homo. Nealloga homo mi estas. Mi pensas, ke la hepato doloras min. Cetere, mi tute nenion komprenas pri mia malsano kaj ne scias certe, kio min doloras. Mi ne konsultas doktorojn kaj neniam estis kuracata, kvankam mi respektas la medicinon kaj la doktorojn. Krome, mi estas ege superstiĉa; almenaŭ en sufiĉa grado por respekti la medicinon. (Mi estas sufiĉe klera por ne esti superstiĉa, sed mi estas superstiĉa.) Ne, mi deziras ne esti kuracata pro la malico. Vi tion, verŝajne, ne degnas kompreni. Jes, sinjoroj, sed mi komprenas. Mi evidente ne sukcesos al vi klarigi, kiun mi damaĝos ĉi-kaze per mia malico; mi tre bonege scias, ke mi ne povas “koti” al la doktoroj per tio, ke mi ne konsultas ilin; mi scias pli bone ol ĉiuj, ke per tio mi malutilos nur al mi mem, al neniu alia. Tamen mi ne konsultas doktorojn ĝuste pro la malico. La hepato doloras min, do ĝi doloru pli forte!

Tiel mi vivas jam longe — dudekon da jaroj. Nun mi havas kvardek jarojn. Antaŭe mi estis en ŝtata servado, sed nun mi jam ne servas. Mi estis malica oficisto. Mi estis bruska, kaj en tio mi trovis plezuron. Ja mi ne prenis koruptaĵon, kaj sekve mi devis almenaŭ tiel rekompenci min. (La spritaĵo estas malbona, sed mi ne forstrekos ĝin. Skribante, mi pensis ke rezultos sprite; sed nun, vidante ke mi volis nur abomeninde pulĉineli, mi nepre ne forstrekos ĝin!) Kiam petantoj venis por informoj al la tablo ĉe kiu mi sidis, mi grincis per la dentoj al ili kaj sentis nesatigeblan ĝuon, se mi sukcesis aflikti iun. Mi preskaŭ ĉiam sukcesis. Plejparte ili estis timidaj homoj — konate, ja temas pri petantoj. Sed inter la orgojluloj min precipe agacis unu oficiro. Li tute ne obeemis kaj fie bruis per sia sabro. Pro la sabro mi militis kontraŭ li dum unu jaro kaj duono. Finfine mi venkis. Li ĉesis brui. Cetere, tio okazis, kiam mi estis ankoraŭ juna. Ĉu vi scias, sinjoroj, kio estis la ĉefa eco de mia malico? La tuta afero, la tuta fieco estis tio, ke ĉiuminute, eĉ dum la minutoj de la plej gala humoro, mi honte konsciis, ke mi estas tute ne malica, eĉ ne maliceta, ke mi nur vane timigas paserojn kaj per tio amuzas min. Mi havis ŝaŭmon sur la lipoj, sed mi verŝajne trankviliĝus, se oni alportus al mi iun pupon aŭ donus al mi teon kun sukero. Mi eĉ iĝus kortuŝita, kvankam poste mi verŝajne grincus per la dentoj al mi mem kaj pro la honto dum kelkaj monatoj suferus pro sendormemo. Tian kutimon mi havas.

Ĵus mi mensogis, ke mi estis malica oficisto. Mi mensogis pro la malico. Ja mi nur petolis kun la petantoj kaj kun la oficiro, sed efektive mi neniam povis maliciĝi. Mi ĉiuminute sentis en mi mem tre multajn elementojn kontraŭ tio. Mi sentis, ke ili svarmas en mi — la kontraŭaj elementoj. Mi sciis, ke ili la tutan vivon svarmis en mi kaj deziris eliri el mi eksteren, sed mi ne ellasis ilin, mi intence ne ellasis ilin eksteren. Ili turmentis min ĝishonte, ili kondukis min al konvulsioj, kaj finfine ili tedis min, tre tedis! Ĉu al vi, sinjoroj, ŝajnas, ke mi nun pro io pentas antaŭ vi, aŭ petas vian pardonon pro io?.. Mi estas konvinkita, ke tio ŝajnas al vi… Cetere, mi diras sincere, ke mi fajfas pri viaj ŝajnoj…

Mi ne sukcesis fariĝi malica, sed mi ne sukcesis fariĝi eĉ io ajn: nek malica, nek bonkora, nek fiulo, nek honestulo, nek heroo, nek insekto. Nun mi finas mian vivon en mia ĉambro, incitante min per malica kaj bagatela konsolo pri tio, ke saĝulo ne povas vere fariĝi io, kaj nur stultuloj fariĝas io. Jes, sinjoroj, saĝulo de la dek-naŭa jarcento devas kaj morale ŝuldas esti plejparte senkaraktera persono; sed la homo kun karaktero, aganto devas esti plejparte persono mediokra. Ĝi estas mia kvardekjara konvinko. Nun mi havas kvardek jarojn, sed ja kvardek jaroj estas la tuta vivo, la plej profunda maljuneco. Vivi pli ol kvardek jarojn estas maldece, vulgare, malmorale! Respondu sincere kaj honeste: kiuj vivas pli ol kvardek jarojn? Mi diros al vi, kiuj tiom vivas: stultuloj kaj fiuloj. Mi diros tion rekte al la vizaĝoj de tiuj maljunuloj, arĝentharaj kaj bonodoraj maljunuloj! Mi diros tion rekte al la tuta mondo! Mi rajtas diri tion, ĉar mi mem vivos sesdek jarojn. Mi vivos sepdek jarojn! Mi vivos okdek jarojn!.. Atendu! Permesu al mi respiri…

Ĉu vi pensas, sinjoroj, ke mi celas ridigi vin? Vi eraras ankaŭ pri tio. Mi tute ne estas tia gaja homo, kia mi ŝajnas al vi, aŭ kia mi eble ŝajnas. Cetere, se vi, agacitaj pro mia babilado (mi jam sentas, ke vi estas agacitaj) volos demandi min: kio ĝuste mi estas? — mi respondos al vi: mi estas unu kolegia asesoro. Mi oficis, ĉar mi devis ion manĝi (sed nur pro tio), sed ricevinte fine de l' pasinta jaro ses mil rublojn laŭ testamento de mia malproksima parenco, mi tuj demisiis kaj ekloĝis ĉi tie. Ankaŭ antaŭe mi loĝis ĉi tie, sed nun mi definitive ekloĝis ĉi tie. Mia ĉambro estas aĉa kaj malbona, urboranda. Mia servistino estas maljuna kampulino malica pro la stulteco, krome ŝi ĉiam fetoras. Oni diras al mi, ke la peterburga klimato jam komencas damaĝi min kaj ke kun miaj mizeraj monrimedoj la vivo en Peterburgo estas tro multekosta por mi. Mi scias tion, mi scias tion pli bone ol ĉiuj ĉi spertaj kaj saĝegaj konsilantoj kaj mentoroj. Sed mi restas en Peterburgo, mi ne forveturos el Peterburgo! Mi ne forveturos, ĉar… Ho! ja tute ne gravas — forveturi aŭ resti.

Cetere, pri kio la deca homo povas paroli kun plej granda plezuro?

Respondo: pri si mem.

Do mi parolu pri mi mem.

II

Nun mi volas rakonti al vi, sinjoroj, sendepende de via deziro aŭdi, kial mi ne sukcesis iĝi almenaŭ insekto. Mi solene diras al vi, ke mi plurfoje deziris iĝi insekto. Sed eĉ tiun honoron mi ne ricevis. Mi ĵuras al vi, sinjoroj, ke tro da konscio estas malsano — aŭtenta, vera malsano. Por la ĉiutaga vivo pli ol sufiĉas ordinara homa konscio, do nur duono aŭ kvarono de tiom, kiom ricevas la evoluinta homo en nia malfeliĉa dek-naŭa jarcento kaj havanta krome malfeliĉon loĝi en Peterburgo, la plej abstrakta kaj intencita urbo de nia terglobo. (Ekzistas urboj intencitaj kaj neintencitaj.) Tute sufiĉus, ekzemple, la konscio, kun kiu vivas ĉiuj personoj, kiujn oni nomas senperaj, kaj la agantoj. Mi vetas, ke vi pensas, ke mi skribas tion por paradi, por moki la agantojn, kaj ke mi pro misgusta blagemo bruas per la sabro simile al mia oficiro. Sed, sinjoroj, kiu povas fieri pro siaj malsanoj, des pli paradi per ili?

Sed kion mi skribas? Ja ĉiuj tion faras — fieras ĝuste pro siaj malsanoj, kaj mi pli ol ĉiuj. Ni ne diskutu, ĉar mia obĵeto estas absurda. Tamen mi estas firme konvinkita, ke malsano estas ne nur tro multe da konscio, sed eĉ ĉiu konscio. Mi certas pri tio. Ni por minuto forlasu tiun temon. Diru al mi: pro kio okazis ke, kvazaŭ intence, ĝuste dum tiuj minutoj, kiam mi estis kapabla plej bone konscii ĉiujn subtilajn detalojn de “ĉio belega kaj sublima”, kiel oni iam parolis ĉe ni, mi foje ne nur konsciis, sed faris tiujn malbelajn aferojn, kiujn… nu, resume, kiujn verŝajne preskaŭ ĉiuj faras, sed kiujn mi, kvazaŭ intence, faris ĝuste tiam, kiam mi plej bone konsciis, ke tute ne necesas fari ilin? Ju pli multe mi konsciis la bonon kaj ĉion “belegan kaj subliman”, des pli profunde mi sinkis en mia ŝlimo kaj des pli forte implikiĝis en ĝi. Sed la ĉefa trajto estis, ke tio okazis al mi ne hazarde, sed kvazaŭ tiel devus esti. Kvazaŭ tio estus mia normala stato, sed tute ne malsano aŭ envulto, kaj finfine mi perdis la deziron rezisti tiun envulton. Finfine mi preskaŭ kredis (eble mi vere kredis), ke tio verŝajne estas mia normala stato. Sed kiel mi suferegis en la komenco! Mi ne kredis, ke tiel okazas al la aliaj, kaj tial mi dum la tuta vivo kaŝis profunde tion kiel sekreton. Mi hontis (eble mi eĉ nun hontas); mi foje eĉ sentis sekretan, nenormalan, fian ĝuon reveni dum iu abomena peterburga nokto en mian ejon kaj forte konscii, ke mi hodiaŭ denove fiagis, kaj ke la faritan aferon oni ne povas ŝanĝi, kaj mi interne, sekrete, ronĝis, ronĝadis min per la dentoj, segis kaj suĉis min tiel, ke la amaro fine transformiĝis al iu malhonora damninda dolĉo kaj, finfine, al definitiva serioza ĝuo. Jes, ĝuo, ĝuo! Mi certas pri tio. Ja mi ekparolis ĝuste pro tio, ke mi deziras scii certe: ĉu ankaŭ aliaj havas similajn ĝuojn? Mi klarigas, ke mi ĝuis ĝuste pro la tre klara konscio pri mia fieco; pro tio ke mi mem sentis ke mi venis al la lasta muro; pro tio ke ĝi estas fia, sed alie ne povas esti; pro tio ke mi ne havas eliron kaj neniam iĝos alia homo, pro tio ke eĉ se mi havus ankoraŭ tempon kaj kredon por transformiĝi al io alia, mi mem verŝajne ne dezirus transformiĝi; kaj eĉ se mi dezirus, mi ja farus nenion, ĉar eble ne estus io al kio mi transformiĝu. La ĉefa afero, finfine, estis, ke ĉio okazis laŭ la normalaj kaj bazaj leĝoj de la rafinita konscio kaj laŭ la inercio, rezultanta rekte el ĉi tiuj leĝoj, kaj sekve, oni povas nek transformiĝi al io, nek fari ion ajn. Pro la rafinita konscio rezultas, ekzemple, jene: la fiulo prave estas fiulo, kvazaŭ la fiulon konsolus lia sento pri la propra fiuleco. Sed sufiĉas… Ho, mi konstruis multon, sed kion mi klarigis?.. Kio klarigas ĉi tiun ĝuon? Sed mi klarigu! Mi malgraŭ ĉio konduku ĝis la fino! Ja por tio mi prenis la plumon…

Ekzemple, mi havas teruran memamon. Mi estas suspektema kaj ofendiĝema kiel ĝibulo aŭ nano, sed mi efektive havis minutojn, dum kiuj oni povus min vangofrapi, kaj mi eble eĉ ĝojus pro tio. Mi diras serioze, ke mi verŝajne povus trovi ankaŭ en tio iuspecan ĝuon, kompreneble, la ĝuon de l' despero, sed en la despero oni havas la plej ardajn ĝuojn, precipe kiam oni forte konscias la senelirecon de sia stato. Kaj post vangofrapo — ĝuste tiam ekpremus la konscio pri tio, kiel forte oni vin disŝmiris. La plej grava en tio estas, ke ĉe ĉia rezonado rezultas ke mi plej kulpas; kaj plej ofende por mi, ke mi ĉiam kulpas ne pro miaj agoj, sed pro la tiel nomataj leĝoj de l' naturo. Unue mi kulpas, ĉar mi estas pli saĝa ol ĉiuj, kiuj ĉirkaŭas min. (Mi ĉiam opiniis min pli saĝa ol ĉiuj, kiuj ĉirkaŭas min, kaj kredu, ke foje mi eĉ hontis pro tio. Mi la tutan vivon eĉ rigardis iel flanken kaj neniam povis rigardi rekte al la okuloj de la homoj.) Kaj fine mi kulpas, ĉar eĉ se mi havus grandanimecon, mi nur pli forte suferus pro la konscio pri ĝia vaneco. Ja mi verŝajne ne povus iel apliki mian grandanimecon — mi povus nek pardoni, ĉar la ofendinto eble batis min laŭ la leĝoj de l' naturo, kaj la leĝojn de l' naturo oni ne povas pardoni; nek forgesi, ĉar malgraŭ la leĝoj de l' naturo mi tamen sentus la ofendon. Finfine, eĉ se mi volus esti tute malgrandanima, kaj dezirus venĝi min kontraŭ la ofendinto, mi povus venĝi neniel kaj al neniu, ĉar mi verŝajne ne entreprenus ion ajn, eĉ se mi povus. Kial mi ne entreprenus? Pri tio mi volas aparte diri kelkajn vortojn.

Tradukis Aleksander Korĵenkov


NOTOJ

orgojlulo (R ферт). La rusa vorto ферт devenas de la malnova nomo de la litero Ф; orgojlulo staras simile al tiu litero, memkontente kaj malestime al la aliaj, metinte sur la talion siajn duonfleksitajn brakojn.

mediokra. Mezkvalita, sentalenta, senvalora (F médiocre, A mediocre).

…mi estas unu kolegia asesoro. La uzado de “unu” (один) en ĉi tiu frazo (“один коллежский асессор”) estas fremda al la rusa lingvo; temas pri parodia paŭsaĵo el la franca (je suis un assesseur de collège).

“ĉio belega kaj sublima”. Ĉi tiu esprimo fontas el la germanaj estetiko kaj filozofio, interalie, el Esplorado de la sento pri la belega kaj sublima (1764) de Kantio. Meze de la 19a jarcento Dostojevskij uzas la esprimon ironie.

La Ondo de Esperanto. 2002. №7 (93)

Se vi deziras publikigi tiun ĉi tekston, bonvolu unue skribi al la redakcio por peti permeson (kiun ni verŝajne donos).


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo