Fjodor Dostojevskij

Misfortuna historio

Rakonto

Tradukis el la rusa lingvo Aleksej Birjulin

La suba traduko aperis en la libro Blankaj noktoj, kiun eldonis en julio 2002 Sezonoj (Kaliningrad, Ruslando).

Plena aŭ parta aperigo de ĉi tiu teksto, paperforme kaj elektronike, estas permesata nur kun konsento de la eldonejo kaj la tradukinto.

 

Ĉi tiu misfortuna historio okazis ĝuste tiam, kiam kun tiel nebremsebla forto kaj kun tiel kortuŝe naiva impeto komenciĝis la renaskiĝo de nia amata patrujo kaj kiam ĉiuj ĝiaj bravaj filoj ekstrebis al novaj sortoj kaj esperoj. Tiam iuvintre, en sennuba kaj frosta vespero, cetere jam post la dek-unua horo, tri eksterordinare respektindaj viroj sidis en ĉambro aranĝita komforte kaj eĉ lukse, en belega duetaĝa domo en la Peterburga Distrikto kaj okupis sin pri solida kaj bonega konversacio pri tre interesa temo. Ĉiuj tri viroj havis generalajn rangojn. Ili sidis sur belaj molaj foteloj ĉirkaŭ tableto, kaj dum la konversacio ili kviete kaj komforte sorbetis ĉampanon. La botelo staris sur la tableto en arĝenta vazo kun glacio. Temis pri jena afero: la mastro, sekreta konsilisto Stefano Nikiforoviĉ Nikiforov, neŝancelebla sesdekkvinjara fraŭlo, estis festanta samtempe la enloĝiĝon en la ĵus aĉetita domo kaj sian naskiĝdaton, kiu hazarde estis je la sama dato kaj kiun li neniam antaŭe festis. Cetere la festado estis modesta. Ni jam scias, ke ĉeestis nur du gastoj, ambaŭ ekskolegoj kaj subalternuloj de sinjoro Nikiforov, nome: efektiva ŝtata konsilisto Simeono Ivanoviĉ Ŝipulenko, kaj alia efektiva ŝtata konsilisto Ivano Iljiĉ Pralinskij. Ili venis ĉirkaŭ la naŭa horo, komence trinkis teon, poste ektrinkis vinon kaj sciis, ke je duono antaŭ la dek-dua horo ili devos foriri hejmen. La mastro dum sia tuta vivo ŝatis regulecon. Koncize pri li: li komencis sian karieron kiel sensignifa malriĉa oficisto, trankvile trenis sian laboron dum ĉirkaŭ kvardek kvin jaroj senpaŭze, tre bone sciis la celon de sia kariero, ne ŝatis kapti stelojn de l' ĉielo, kvankam li jam estis ordenita per du steloj, kaj precipe malŝatis diri sian propran opinion pri iu ajn afero. Krome li estis honesta, tio signifas ke li neniam faris ion speciale malhonestan; li estis fraŭlo, ĉar li estis egoisma; li tute ne estis stulta, sed li tre malŝatis montri sian spriton; li precipe malŝatis neakuratecon kaj ekzaltecon, taksante ĝin morala neakurateco, kaj vivofine li tute mergiĝis al iu dolĉa, nenifara komforto kaj sistema soleco. Kvankam li foje gastis ĉe homoj de l' mondumo, li de juneco ne toleris gastojn ĉe si, kaj lastatempe, se li ne okupiĝis pri paciencludo, li kontentiĝis per societo de sia horloĝo, kaj dum tutaj vesperoj li dormetis en fotelo, aŭskultante la tiktakadon de la horloĝo, kiu staris sur kameno sub vitra kloŝo. Li estis tre dece aspektanta kaj bone razita, ŝajnis pli juna ol li estis, konservis bonan staturon, promesis vivi ankoraŭ longe kaj sekvis tre rigore la ĝentlemanajn kutimojn. Li havis tre komfortan postenon: li ie oficis kaj ion subskribis. Resume, oni taksis lin bonega homo. Li havis nur unu pasion, aŭ pli ĝuste, unu varmegan deziron — li deziris havi propran domon: ne apartamenton sed ĝuste domon aranĝitan laŭ la sinjora maniero. Finfine lia deziro efektiviĝis: li elektis kaj aĉetis domon en la Peterburga Distrikto. Kvankam ĝi situis iom malproksime, ĝi estis domo kun ĝardeno, kaj cetere eleganta domo. La nova mastro opiniis ke la malproksimeco estas avantaĝo: li malŝatis akcepti gastojn, sed por viziti iun kaj por iri al la oficejo li havis belegan dulokan ĉokolad-koloran kaleŝon, koĉeron Miĥej kaj du etajn, fortikajn kaj belajn ĉevalojn. Ĉi tio estis akirita per kvardekjara diligenta ŝparado, kaj pro tio lia koro ĝojis. Do aĉetinte la domon kaj ekloĝinte en ĝi, Stefano Nikiforoviĉ eksentis en sia trankvila koro grandan kontentecon kaj eĉ invitis gastojn al sia naskiĝdatreveno, kiun li antaŭe zorge kaŝis de siaj proksimaj konatoj. Unu el la invititoj estis aparte interesa por li. En sia domo Stefano Nikiforoviĉ okupis la supran etaĝon, kaj nun li serĉis luanton por la alia etaĝo, kiu estis tute same konstruita kaj aranĝita. Stefano Nikiforoviĉ esperis pri Simeono Ivanoviĉ Ŝipulenko, kaj tiuvespere li eĉ dufoje kondukis la konversacion al tiu temo. Sed Simeono Ivanoviĉ nenion diris pri tiu ideo. Ankaŭ li pene kaj longe estis konstruanta sian vivovojon. Li havis nigrajn kapharojn kaj vangoharojn, lia vizaĝo ĉiam aspektis iom gale. Li estis edziĝinta, tenis sian domanaron en timo, servis kun aplombo, kaj ankaŭ li bonege sciis kion li atingos, kaj eĉ pli bone — kion li neniam atingos; li okupis tre bonan postenon kaj tre firme tenis ĝin. Kvankam li iom gale rilatis al la venantaj novaj ordoj, li ne multe maltrankviliĝis: li estis tre aplomba kaj kun nuanco de malica moko li aŭskultis la elokventaĵojn de Ivano Iljiĉ Pralinskij pri la novaj temoj. Cetere, ili sufiĉe multe trinkis, kaj eĉ Stefano Nikiforoviĉ mem donis degnan atenton al sinjoro Pralinskij kaj eĉ komencis kun li diskuteti la novajn ordojn. Sed nun ni diru kelkajn vortojn pri lia Ekscelenco Pralinskij, ja ĝuste li estas la ĉefa protagonisto de ĉi tiu rakonto.

Efektiva ŝtata konsilisto Ivano Iljiĉ Pralinskij nur dum kvar monatoj estis titolata lia Ekscelenco, do li estis nova generalo. Ankaŭ lia aĝo estis ankoraŭ juna — ne pli ol kvardektrijara — kaj li aspektis kaj ŝatis aspekti eĉ pli juna. Li estis viro bela, altstatura; li klopodis imponi kaj per la vestoj kaj per la rafinita eleganteco en la vestoj kaj kun granda sperto demonstris gravan ordenon sur sia kolo. Li sukcesis ankoraŭ en la infanaĝo lerni kelkajn aristokratajn kutimojn kaj, estante fraŭlo, revis pri riĉa kaj eĉ aristokrata fianĉino. Li ankoraŭ pri multo revis, tamen tute ne estis malsaĝa. Foje li estis tre elokventa kaj eĉ stariĝis en parlamentana pozo. Li devenis de bona familio, estis filo de generalo kaj dorlotito, de la frua infanaĝo li estis vestata per veluro kaj batisto; li estis edukita en aristokrata lernejo kaj kvankam li elportis de tie malmultajn sciojn, li tamen sukcesis pri la kariero kaj atingis la generalan rangon. La estraro taksis lin kapabla homo kaj havis esperojn pri lia estonteco. Stefano Nikiforoviĉ, sub kies estreco li komencis kaj daŭrigis servi preskaŭ ĝis la generaliĝo, neniam traktis lin persono tre aferema kaj tute ne havis esperojn pri li. Sed al li plaĉis, ke Ivano Iljiĉ devenas de bona familio, posedas havaĵon, nome grandan domon kun domadministranto, havas parencojn inter la potenculoj kaj krome — bone aspektas. Stefano Nikiforoviĉ enpense prisakris lin pro trofantaziemo kaj frivoleco. Ivano Iljiĉ iam mem sentis ke li estas tro memama kaj eĉ tro atentema al tio, kion la aliaj pensis pri li. Estis strange, ke foje lin trafis atakoj de ia malsaneca konscienco kaj eĉ de leĝera pento pri io. Tiam li kun amaro kaj kaŝita vundo en la animo konfesis, ke li flugas tute ne tiel alte, kiel li kutime pensis. Dum tiuj minutoj li eĉ falis en melankolion, precipe kiam li havis problemojn pri la hemoroidoj, nomis sian vivon une existence manquée, ĉesis kredi, cetere nur enpense, eĉ pri siaj parlamentaj kapabloj, nomis sin babilulo kaj frazisto, sed kvankam tio tre honoris lin, post duona horo li reakiris sian kutiman humoron kaj eĉ pli persiste kaj aplombe kuraĝis kaj certigis sin pri tio, ke li ankoraŭ havos ŝancon realigi sin kaj iĝi ne nur altrangulo sed eĉ grava ŝtatisto, kiun longe memoros Ruslando. El tio klaras, ke Ivano Iljiĉ strebis alten, sed animprofunde kun timo kaŝis siajn svagajn revojn kaj esperojn. Do, li estis bonkora homo kaj poeto en la animo. Dum la lastaj jaroj la dolorigaj momentoj de la despero pli ofte venis al li. Sed la renoviĝo de Ruslando subite donis al li grandajn esperojn. La generaleco ilin plifortigis. Li rekuraĝiĝis; li levis la kapon. Li subite komencis oratori elokvente kaj multe, trakti tute novajn temojn, kiujn li alproprigis tre rapide kaj neatendite fervore. Li serĉis okazojn por paroladi, veturadis tra la urbo kaj en multaj lokoj sukcesis ricevi reputacion de arda liberalulo, kaj tio tre flatis lin. Ĉi-vespere li precipe senbridiĝis post kvar pokaloj da ĉampano. Li ekvolis rekonvinki pri ĉio Stefanon Nikiforoviĉ, kiun li jam delonge ne vidis kaj kiun li ĉiam estimis kaj eĉ obeis. Li ial opiniis lin reakciulo kaj tre arde atakis lin. Stefano Nikiforoviĉ preskaŭ ne kontraŭis, sed nur ruzete aŭskultis, kvankam la temo lin interesis. Ivano Iljiĉ flamiĝis kaj en la ardo de tio, kion li imagis disputo, li trinkis el sia pokalo pli ofte ol decis. Post tio Stefano Nikiforoviĉ ĉiam estis tuj prenanta botelon kaj repleniganta lian pokalon, kaj tio ial subite ofendis Ivanon Iljiĉ, des pli ke Simeono Ivanoviĉ Ŝipulenko, kiun li precipe malestimis kaj eĉ timis pro la cinikeco kaj malico, sidis apude, tre kovarde silentis kaj ridetis pli ofte ol decis. “Ŝajnas, ke ili prenas min por bubo”, — fulmis en la kapo de Ivano Iljiĉ.

— Ne, sinjoroj, venis tempo, jam delonge venis tempo, — li verve daŭrigis. — Estas jam tro malfrue, sinjoroj, kaj, miaopinie, plej gravas humaneco: humaneco kun la subalternuloj, ja ankaŭ ili estas homoj. La humaneco ĉion savos kaj ĉion rebonigos…

Simeono Ivanoviĉ aŭdigis mokan ridon.

— Sed pro kio vi tiel severe riproĉas nin? — fine obĵetis Stefano Nikiforoviĉ kun afabla rideto. — Mi konfesas, Ivano Iljiĉ, ke mi ĝis nun ne povas kompreni, kion vi volas klarigi. Vi emfazas humanecon. Ĝi ja estas homamo, ĉu ne?..

— Jes, homamo, se vi preferas tion. Mi…

— Permesu, sinjoro. Laŭ mia kompreno, la esenco estas ne nur en ĝi. Homamo ĉiam sekvis. La reformado per tio ne limiĝas. Aperis la problemoj kamparaj, justicaj, ekonomiaj, proprietaj, moralaj kaj… kaj… kaj multegaj estas ili, tiuj problemoj, kaj ĉio kune, ĉio subite povos kaŭzi grandajn ŝancelojn, por tiel diri. Jen tion ni timas, sed ne nur la humanecon.

— Jes, la afero estas pli profunda, — rimarkigis Simeono Ivanoviĉ.

— Mi bone komprenas, sed permesu rimarkigi, Simeono Ivanoviĉ, ke mi tute ne postrestas de vi en la profundeco de kompreno de la aferoj, — kaŭstike kaj tre akre rimarkigis Ivano Iljiĉ, — tamen mi aŭdacas rimarkigi ankaŭ al vi, Stefano Nikiforoviĉ, ke ankaŭ vi min tute ne komprenis.

— Jes, mi ne komprenis.

— Tamen mi havas kaj ĉie popularigas la ideon pri tio, ke humaneco, precipe humaneco kun la subalternuloj, de oficisto ĝis skribisto, de skribisto ĝis korta servisto, de la servisto ĝis la servutulo, — humaneco, mi diras, povas servi, por tiel diri, kiel la bazangula ŝtono por la venontaj reformoj kaj ĝenerale por la renovigo. Kial? Tial. Vidu silogismon: mi estas humana, sekve oni amas min. Oni amas min, sekve oni sentas fidon. Oni sentas fidon, sekve oni kredas; oni kredas, sekve oni amas… ne, mi volas diri ke, se oni kredas, do oni kredos ankaŭ la reformon, oni komprenos, por tiel diri, la esencon de la afero kaj, por tiel diri, morale brakumos unu la aliajn kaj findecidos la problemojn amike, ĝisfunde. Kial vi ridas, Simeono Ivanoviĉ? Ĉu nekompreneble?

Stefano Nikiforoviĉ senvorte levis brovojn, li estis miranta.

— Al mi ŝajnas, ke mi iom tro drinkis, — venene diris Simeono Ivanoviĉ, — kaj pro tio mi malvigle pensas. Iom da mallumo estas en mia menso, sinjoro.

Ivano Iljiĉ konvulsiis.

— Ni tion ne eltenos, — subite diris Stefano Nikiforoviĉ post nelonga pripensado.

— Kial do ne eltenos, — demandis Ivano Iljiĉ, mirigita pro la subita kaj abrupta rimarkigo de Stefano Nikiforoviĉ.

— Tute simple: ni ne eltenos, — Stefano Nikiforoviĉ evidente ne volis vortumi pli detale.

— Ĉu vi eble aludas la novan vinon kaj la novajn felsakojn? — iom ironie obĵetis Ivano Iljiĉ. — Sed ne, sinjoro, mi respondecas pri mi.

Tiutempe horloĝo sonis duonon antaŭ la dek-dua horo.

— Post longa sidado agrablas veturado, — diris Simeono Ivanoviĉ, intencante forlasi la lokon. Sed Ivano Iljiĉ anticipis lin, tuj ekstaris kaj prenis de la kamenbreto sian zibelan ĉapon. Li aspektis ofendite.

— Do kiel, Simeono Ivanoviĉ, ĉu vi pripensos? — diris Stefano Nikiforoviĉ, akompanante la gastojn.

— Ĉu pri la apartamento? Jes, mi pensos, mi pensos.

— Kaj pripensinte sciigu min plej rapide.

— Ĉu denove pri la aferoj? — afable diris sinjoro Pralinskij kun ioma flato kaj ludante per sia ĉapo. Al li ŝajnis, kvazaŭ oni forgesus pri li.

Stefano Nikiforoviĉ levis la brovojn kaj silentis, komprenigante per tio, ke li ne retenas la gastojn. Simeono Ivanoviĉ rapide riverencis.

“Ha… nu… post tio pensu kiel vi volas… se vi ne komprenas ordinaran afablecon”, — decidis sinjoro Pralinskij kaj kun aparta sendependeco manpremis Stefanon Nikiforoviĉ. En la antaŭĉambro Ivano Iljiĉ surmetis sian malpezan riĉan peltan surtuton, ial penante ne rimarki la trivitan procionan peltaĵon de Simeono Ivanoviĉ, kaj poste ambaŭ malsupreniris laŭ la ŝtuparo.

— Ŝajnas ke nia oldulo ofendiĝis, — diris Ivano Iljiĉ al silenta Simeono Ivanoviĉ.

— Ho ne, pro kio? — tiu respondis trankvile kaj malvarmece.

“Lakeo!” — pensis Ivano Iljiĉ.

Ili venis al la perono, oni venigis al Simeono Ivanoviĉ lian sledon kun griza malbela ĉevaleto.

— Damna diablo! Kien Trifono kondukis mian kaleŝon! — kriis Ivano Iljiĉ, ne vidante sian veturilon.

Ili rigardis ĉien, sed la kaleŝo forestis. La servisto de Stefano Nikiforoviĉ nenion sciis pri ĝi. Ili sin turnis al Varlamo — koĉero de Simeono Ivanoviĉ — kaj ricevis respondon, ke li ĉiam staradis ĉi tie, ankaŭ la kaleŝo same, kaj ke nun jen ne estas.

— Misfortuna historio! — diris sinjoro Ŝipulenko, — ĉu vi volas ke mi vin veturigu?

— Jen, fiularo! — sinjoro Pralinskij furioze kriis.

— Li petis ke mi permesu al li iri al nupto, ĉi tie en la Peterburga Distrikto lia parencino edziniĝas, diablo ŝin prenu. Mi severe malpermesis al li foriri. Kaj mi vetas, ke li tien veturis!

— Li efektive, — diris Varlamo, — veturis tien, sed li promesis post minuto reveni por esti ĉi tie je la necesa tempo.

— Nu tiel! Mi kvazaŭ antaŭsentis tion! Do mi lin punos!

— Prefere sendu lin dufoje al policejo, ke tie oni bone vergu lin, kaj poste li plenumados la ordonojn, — diris Simeono Ivanoviĉ, jam kovranta sin per gambokovrilo.

— Bonvolu ne zorgi pri tio, Simeono Ivanoviĉ!

— Do, se vi deziras, mi veturigos!

— Bonan vojon, merci.

Simeono Ivanoviĉ forveturis kaj Ivano Iljiĉ ekiris piede laŭ ligne pavimita trotuaro, sentante sin tre ekscitita.

—————

“Ho ne, do mi vin traktos, fripono! Mi intence piediros, por ke vi sentu, por ke vi timu! Vi revenos kaj ekscios ke la sinjoro iris piede… fiulo!”

Ivano Iljiĉ ankoraŭ neniam tiel insultis, sed li estis tre furioza kaj, aldone, en lia kapo estis bruo. Li estis nedrinkema, kaj pro tio kvin aŭ ses pokaloj baldaŭ efikis. Sed la nokto estis admirinda. Estis froste, sed neordinare trankvile kaj senvente. La ĉielo estis serena, stelplena. Plenluno verŝis sur la teron blankan arĝentan brilon. Estis tiel bone ke Ivano Iljiĉ post ĉirkaŭ kvindek paŝoj preskaŭ forgesis sian malsukceson. Li sentis iun specialan plezuron. Krome, la homoj sub influo de alkoholo rapide ŝanĝas impresojn. Al li komencis plaĉi eĉ la malbelaj lignaj dometoj de senhoma strato.

“Ja estas bone, ke mi piediras, — li pensis, — jen leciono por Trifono, kaj plezuro por mi. Vere necesas pli ofte piediradi. Kio do? En la Granda avenuo mi tuj trovos fiakron. Bela nokto! Kiaj etaj dometoj. Verŝajne malgravuloj loĝas, oficistoj… negocistoj, eble… tiu Stefano Nikiforoviĉ! Kiel malprogresemaj ili estas, oldaj dupoj! Nome dupoj, c' est le mot. Cetere li estas homo saĝa; kun bon sens, sobra, praktika kompreno de la aferoj. Sed la olduloj, olduloj! Mankas tio… kiel tion diri! Nu, do, mankas io… Ne eltenos! Kion li per tio volis diri? Li eĉ pensis parolante. Li, cetere, min tute ne komprenis. Kaj kiel oni povas ne kompreni? Pli malfacile estas ne kompreni ol kompreni. Ĉefas tio, ke mi estas konvinkita, anime konvinkita. Humaneco… homamo. Redoni homon al si… renaski lian propran dignon kaj poste… kun la preta materialo komencu la aferon. Ŝajnas esti klare! Jes! Via Ekscelenco, almenaŭ bonvolu atenti jenan silogismon: ni renkontas, ekzemple, oficiston, oficiston malriĉan, premitan. “Nu,… kio estas vi?” Respondo: “Oficisto”. Bone, oficisto; plu: “Kia oficisto?” Respondo: “Mi estas tiu kaj tio”. “Ĉu vi servas?” — “Mi servas!” — “Ĉu vi volas esti feliĉa?” — “Mi volas” — “Kio estas bezonata por via feliĉo?” “Jen tio kaj jeno”. “Kial?” “Tial…” Kaj jen tiu homo min komprenas jam post du vortoj: la homo estas mia, li estas, por tiel diri, retkaptita, kaj mi povas trakti lin tiel, kiel mi volas — kompreneble, por lia avantaĝo. Aĉa homo estas Simeono Ivanoviĉ! Kaj lia muzelo estas tre aĉa… Vergi en la policejo, tion li intence diris. — Ne, malvere, mem vergu, sed mi ne vergos; mi Trifonon punos per vortoj, punos per riproĉoj kaj sentigos al li ĉion. Pri la vergado, hm… la demando ne estas solvita, hm… Eble mi venu al Emerans. Pu, diablo, damna trotuaro! — li kriis, subite stumblinte. — Kaj tio estas ĉefurbo! Klereco! Oni povas rompi siajn krurojn. Hm. Mi abomenas Simeonon Ivanoviĉ; tre aĉa muzelo. Ja li min priridis, kiam mi diris, ke ili morale brakumos unu la aliajn. Ĉu vin koncernas iliaj brakumoj? Vin mi ne brakumos, sed mi eble brakumos simplan kampulon. Se mi renkontos kampulon, mi interparolos kun li. Cetere mi estis ebria, kaj mi eble malĝuste esprimis min. Eble ankaŭ nun mi malĝuste esprimas min… Hm. Neniam plu mi drinkos. Vespere oni babilas kaj morgaŭ pentas. Tamen mi iras ne balanciĝante… Cetere, ĉiuj ili estas friponoj!”

Tiel fragmente kaj senorde rezonis Ivano Iljiĉ, plu paŝante sur la trotuaro. La freŝa aero efikis al li kaj, kiel oni diras, disblovis lian apation. Post ĉirkaŭ kvin minutoj li eble trankviliĝus kaj sentus dormemon. Sed subite, preskaŭ je du paŝoj de la Granda avenuo, li ekaŭdis muzikon. Li ĉirkaŭrigardis. En la transa flanko de la strato en tre malnova unuetaĝa longa ligna domo estis brua festeno, zumis violonoj, knaris kontrabaso, jelpe pepis fluto laŭ la tre gaja kvadrila motivo. Apud la fenestroj staris publiko, plejparte virinoj en vatitaj paltoj kaj en kaptukoj; ili pene provis ekvidi ion tra ŝutrofendoj. Evidente estis gaje. Bruo pro piedfrapado de la dancantoj estis atinganta la transan flankon de la strato. Ivano Iljiĉ proksime de si rimarkis policiston kaj aliris lin.

— Kies domo ĝi estas, fraĉjo? — li demandis kaj malbutonis sian riĉan peltaĵon ĝuste tiom, ke la policisto povu rimarki la gravan ordenon sur lia kolo.

— De oficisto Pseldonimov, registrulo, — respondis rektiĝinte la policisto, sukcesinta tuj rimarki la dekoraĵon.

— Ĉu Pseldonimov? Ba! Pseldonimov!.. Kio pri li? Ĉu li edziĝas?

— Edziĝas, via generala moŝto, kun filino de titola konsilisto Mlekopitajev, titola konsilisto… en administrejo servis. Ĉi domo estas la doto de la fianĉino.

— Do, la domo nun estas havaĵo de Pseldonimov, ne de Mlekopitajev?

— De Pseldonimov, via generala moŝto. Estis de Mlekopitajev, kaj nun de Pseldonimov.

— Hm. Mi vin, fraĉjo, demandas, ĉar mi estas lia estro. Mi estas generalo en la oficejo, kie Pseldonimov servas.

— Jes certe, via Ekscelenco. — La policisto tute rektigis sin, kaj Ivano Iljiĉ enpensiĝis. Li staris kaj meditis.

Jes, efektive Pseldonimov servis en lia departemento, ĝuste en lia kancelario; li rememoris tion. Li estis malgrava oficisto, kun nur dekrubla monata salajro. Ĉar sinjoro Pralinskij ekestris sian kancelarion nur antaŭ nelonge, li ne povis detale memori ĉiujn siajn subalternulojn, sed Pseldonimovon li memoris ĝuste pro la familinomo. Ĝi altiris liajn okulojn de la unua rigardo, kaj li volis vidi la posedanton de tia nomo pli proksime. Nun li rememoris, ke li estas ankoraŭ tre juna viro, kun longa ĝiba nazo, kun palaj kaj flokaj haroj, kaĥekta kaj malbone nutrita, en trivita uniforma jako kaj en preskaŭ maldeca trivita pantalono. Li rememoris ke li eĉ havis ideon, okaze de festo, gratifiki la mizerulon per deko da rubloj por faciligi lian staton. Sed ĉar la vizaĝo de la mizerulo estis tro malafabla, kaj la rigardo estis tre nesimpatia, eĉ vekanta abomenon, la bonkora ideo forvaporiĝis, kaj Pseldonimov restis sen gratifiko. Des pli mirigis lin, ke Pseldonimov antaŭ semajno petis ferion por la edziĝo. Ivano Iljiĉ memoris ke li ne havis sufiĉan tempon por detale okupiĝi pri tio, kaj la afero pri la nupto estis solvita iom rapide. Sed li precize memoris ke Pseldonimov kiel doton ricevas lignan domon kaj kvarcent rublojn; tiu fakto tiam lin mirigis; li memoris ke li eĉ ŝercis pri kuniĝo de familiaj nomoj Pseldonimov kaj Mlekopitajeva. Li klare memoris tion ĉi.

Li plu rememoris kaj meditis. Estas konate, ke meditoj pasas iam en niaj kapoj tre rapide, en formo de iaj sensacoj, sen traduko al la homa, kaj precipe al la literatura, lingvo. Sed ni penu traduki la sensacojn de nia protagonisto kaj prezenti al la leganto almenaŭ la esencon de tiuj sensacoj, nur plej necesajn kaj versimilajn erojn el ili. Ja multaj el niaj sensacoj post traduko al la ordinara lingvo, ŝajnas tute neversimilaj. Pro tio ili neniam enmondiĝas, kvankam ĉiu havas ilin. Kompreneble, la sentoj kaj pensoj de Ivano Iljiĉ estis iom senordaj. Sed vi scias la kialon.

“Bone! — rotaciis en lia kapo, — jen ni ĉiuj paroladas, paroladas, sed ni ĉiam fiaskas en la aferoj. Ekzemple, tiu Pseldonimov: li ĵus venis el preĝejo emociita, esperanta, soifanta… Ĉi tago estas unu el la plej feliĉaj en lia vivo… Nun li okupiĝas pri la gastoj, organizas festenon — modestan, malriĉan, sed gajan, ĝojan kaj sinceran… Kio okazus, se li ekscius, ke ĉi-minute mi, mi, lia estro, lia ĉefa estro, staras apud lia domo kaj aŭskultas lian muzikon? Efektive, kion li farus? Kaj kion li farus, se mi nun subite enirus? hm…Kompreneble, komence li ektimus, mutiĝus pro la konfuzo. Mi malhelpus lin, mi eble fuŝus ĉion… Jes tiel estus, se enirus iu ajn generalo, sed ne mi… Jen tio gravas: iu ajn, sed ne mi.

“Jes, Stefano Nikiforoviĉ! Jen vi ne komprenis min tiam, kaj jen al vi la preta ekzemplo.

“Jes. Ni ĉiuj krias pri humaneco, sed heroismon, heroaĵon ni fari ne kapablas.

“Kian heroismon? Tian. Pensu do: ĉe nunaj rilatoj inter ĉiuj sociaj membroj mia noktomeza veno al nupto de mia subalternulo, kolegia registristo kun dekrubla salajro, estus konfuziĝo, renverso de l' ideoj, la lasta tago de Pompejo, ĥaoso! Tion neniu komprenus. Stefano Nikiforoviĉ mortus — sed ne komprenus. Li ja diris: “ni ne eltenos”. Jes, sed temas pri vi, la homoj de paralizo kaj rutino, sed mi el-ten-os! Mi transformos la lastan tagon de Pompejo al plej dolĉa tago por mia subalternulo, kaj la eksterordinaran agon — al normala, familieca, nobla kaj morala ago. Kiel? Tiel. Bonvolu aŭskulti…

“Nu… jen mi, imagu, eniras: ili miregas, ĉesas danci, sovaĝe rigardas, retroiras. Jes, sinjoroj, sed nun mi montras miajn ecojn: mi iras rekte al timigita Pseldonimov kaj kun la plej karesa rideto, iel-tiel, per la plej simplaj vortoj diras: “Tiel kaj jene, mi estis ĉe lia Ekscelenco Stefano Nikiforoviĉ. Mi, supozas, ke vi scias, ke li loĝas ĉi-najbare…” Poste mi en ridinda aspekto rakontas pri la aventuro kun Trifono. De Trifono mi venas al tio ke mi iris piede… “Jen, mi aŭdis muzikon, demandis la policiston kaj eksciis, fraĉjo, ke vi edziĝas. Ek, mi pensis, mi venu al mia subalternulo por vidi, kiel miaj oficistoj festas kaj … edziĝas. Vi ja ne forpelos min, mi kredas.” Forpelos! Kia vorto por la subalternulo. Kiel, diable, li forpelos! Mi pensas, ke li freneziĝos, penegos min sidigi sur fotelon, tremos pro admiro, komence eĉ la racion perdos!…

“Nu, kio povas esti pli simpla, pli eleganta ol tiu ago! Por kio mi eniris? Tio estas alia demando. Tio estas, kiel oni diras, la morala aspekto de la afero. Nome la esenco!

“Hm… Pri kio, do, mi pensis? Jes!

“Nu, certe, ili min sidigus apud la plej grava gasto, iu titola konsilisto aŭ parenco, eksa staba kapitano kun ruĝa nazo… Tiujn originalulojn Gogol bone priskribis. Nu, mi certe konatiĝos kun la novedzino, laŭdos ŝin, aprobos la gastojn. Mi petos ilin ne honti, plu amuziĝi kaj danci, mi spritos kaj ridos, resume — mi estos afabla kaj ĉarma. Mi ĉiam estas afabla kaj ĉarma, kiam mi estas kontenta pri mi… Hm… ŝajnas, ke mi ankoraŭ estas iomete tiel…ne ebria, sed preskaŭ…

Kompreneble, kiel ĝentlemano mi kondutos kun ili egalece kaj tute ne postulos apartajn signojn de estimo… Sed morale, morale estas alia afero: ili komprenos kaj aprezos tion. Mia ago renaskos ilian tutan noblecon… Nu, mi sidos duonhoron… Eĉ horon. Mi certe foriros tuj antaŭ la vespermanĝo, kaj ili tiel klopodos, bakos, fritos, profunde riverencos, sed mi nur eltrinkos pokalon, gratulos, sed la vespermanĝon mi rifuzos. Mi diros: “aferoj”. Kaj tuj post kiam mi diros “aferoj” ĉies vizaĝoj iĝos respektoplene seriozaj. Per tio mi delikate memorigos, ke ili kaj mi estas malsamaj, sinjoroj. Kiel la tero kaj ĉielo. Mi ja ne deziras tion sugesti, sed ja necesas… eĉ en la morala senco necesas, malgraŭ ĉiuj rezonoj. Cetere, mi tuj ridetos, eĉ ridos, kaj ĉiuj tuj vigliĝos. Mi ankoraŭ ŝercos kun la novedzino; hm… eĉ tiel: mi aludos ke mi revenos precize post naŭ monatoj kiel baptopatro, ha-ha. Sed ŝi vere naskos antaŭ tiu tempo. Ja ili reproduktiĝas kiel kunikloj. Ĉiuj ridegos, la junulino ruĝiĝos; mi kun sento kisos ŝian frunton, eĉ benos ŝin kaj… kaj morgaŭ en la kancelario mia heroaĵo jam estos sciata. Morgaŭ mi estos denove severa, morgaŭ mi estos denove postulema, eĉ neadmonebla, sed ili ĉiuj jam scios kia mi estas. Mian animon ili scios, mian esencon ili scios: “Li estas rigora kiel estro, sed kiel homo li estas anĝelo!” Do mi venkis; mi ilin kaptis per unu eta ago, pri kiu vi eĉ ne pensos; ili jam estas miaj, mi estas patro, ili — infanoj… Nu, via Ekscelenco Stefano Nikiforoviĉ, provu do, agu ĉi tiel…

“…Ĉu vi scias, ĉu vi komprenas, ke Pseldonimov al siaj gefiloj rakontados, ke la generalo mem festenis kaj eĉ drinkis en lia nupto! Kaj tiuj gefiloj al siaj gefiloj, kaj tiuj al siaj genepoj, kiel la plej sanktan historion rakontos, ke altrangulo, ŝtatisto (kaj tiutempe mi estos tia) honoris ilin… ktp, ktp. Ja mi la humiligitan ulon levos morale, mi lin redonos al li mem… Li ja nur dek rublojn monate ricevas!.. Kaj se mi ripetos kvin- aŭ dek-foje tion aŭ ion similan, mi ricevos ĉiulokan popularecon… En ĉies koroj mi estos gravurita, kaj nur diablo sola scias, kio poste povos rezulti el tia populareco!..”

Tiel aŭ preskaŭ tiel rezonadis Ivano Iljiĉ (sinjoroj, ne miru kion la homoj diras pense, precipe en iom ekstravaganca stato). Ĉi tiuj pensoj karuselis en lia kapo nur dum duonminuto, kaj li verŝajne kontentiĝus per tiu revado kaj, enpense hontiginte Stefanon Nikiforoviĉ, kviete revenus hejmen kaj ekdormus. Kaj li bonege agus! Sed ĉi tiu minuto, malfeliĉe, estis ekstravaganca.

Kvazaŭ speciale, ĉi tiam en lia streĉita imago aperis la memkontentaj vizaĝoj de Stefano Nikiforoviĉ kaj Simeono Ivanoviĉ.

— Ni ne eltenos! — ripetis Stefano Nikiforoviĉ, degne ridetante.

Simeono Ivanoviĉ subtenis lin per tute abomena rikano.

— Ni vidu, kiel ni ne eltenos! — rezolute diris Ivano Iljiĉ, kaj eĉ varmego atakis lian vizaĝon. Li forlasis la trotuaron kaj per firmaj paŝoj ekiris rekte trans la straton al la domo de sia subalternulo, registristo Pseldonimov.

—————

Stelo gvidis lin. Li vigle eniris tra malfermita pordeto kaj malestime forpuŝis perpiede hirtan kaj raŭkiĝintan hundaĉon, kiu pli por deco ol por mordado ĵetis sin al liaj piedoj kun raŭka bojo. Sur ligna pavimo li aliris tegmentitan peroneton, kiu kiel budeto kondukis en la korton, kaj laŭ tri malnovegaj ŝtupoj leviĝis en etan vestiblon. Kvankam ĉi tie brulis en angulo stumpo de grasa kandelo aŭ io simila al lucerneto, Ivano Iljiĉ trafis per la maldekstra galoŝo en galantinon, elmetitan por malvarmiĝo. Ivano Iljiĉ sin klinis kaj, rigardante kun scivolemo, ekvidis ke ĉi tie staras ankoraŭ du pladoj kun galantino, kaj ankoraŭ du muldiloj, supozeble kun blanc-manger. La distretita galantino iom konfuzis lin, kaj dum momento li eĉ pensis pri tuja fuĝo. Sed li konsideris tion tro malnobla. Pripensinte, ke lin vidis neniu kaj ke neniu suspektos lin, li rapide viŝis la galoŝon por kaŝi ĉiujn spurojn, palpe trovis la pordon remburitan per felto, malfermis ĝin kaj eniris en tre malgrandan antaŭĉambron. Unu ĝia duono estis, laŭvorte, plenŝtopita per uniformaj paltoj, bekeŝoj, virinaj paltoj, kufoj, skarpoj kaj galoŝoj. En la alia duono lokiĝis muzikistoj kun du violonoj, fluto kaj kontrabaso: entute kvar personoj, kompreneble, stratmuzikistoj. Ili sidis ĉe nefarbita ligna tablo kun nur unu grasa kandelo kaj laŭte kaj rapide knare akompanis la lastan figuron de kvadrilo. Tra la malfermita pordo en la salono estis videblaj la dancantoj, en polvo, tabaka fumo kaj haladzo. Regis freneza gajeco. Aŭdiĝis ridego, krioj kaj akutaj jelpoj de damoj. Kavaliroj stamfis, kiel skadro de ĉevaloj. Super tiu Sodomo sonis komando de la dancgvidanto, verŝajne, tre senceremonia kaj eĉ malbutonita persono: “Kavaliroj antaŭen, chaîne des dames, balancez!” kaj tiel plu, kaj tiel plu. Ivano Iljiĉ iom emociite demetis la peltaĵon kaj galoŝojn kaj kun la ĉapo en sia mano eniris en la ĉambron. Cetere li jam ne pensis pri siaj agoj.

Dum unu minuto lin neniu rimarkis: ĉiuj estis findancantaj la finiĝantan dancon. Ivano Iljiĉ staris kvazaŭ surdigito kaj nenion povis bone vidi en tiu ĉi kaĉo. Rotaciis damaj roboj, kavaliroj kun cigaredoj inter la dentoj… Preterfluganta helblua skarpo de iu damo tuŝis lian nazon. Post ŝi en freneza entuziasmo preterkuris medicina studento kun kirlita hararo kaj laŭvoje forte puŝis lin. Preterkuris lin ankaŭ tre alta oficiro de iu brigado. Preterflugante kaj stamfante kun la ceteraj iu kriis per nenature jelpa voĉo: “Ho-o-o, Pseldonimĉjo!” Sub la piedoj de Ivano Iljiĉ estis io glueca: evidente la planko estis vaksita. En la ĉambro, cetere ne tre malgranda, estis ĉirkaŭ tridek gastoj.

Sed post minuto la kvadrilo finiĝis, kaj preskaŭ tuj okazis tio, kio estis imagata de Ivano Iljiĉ kiam li ankoraŭ revis sur la trotuaro. Inter la gastoj kaj dancantoj, kiuj ankoraŭ anhelis kaj ne sukcesis forviŝi ŝviton de siaj vizaĝoj, aŭdiĝis rumoro, ia neordinara flustrado. Ĉies okuloj, ĉies vizaĝoj komencis haste turniĝi al la enirinta gasto. Poste ĉiuj komencis iomete retropaŝi. La nerimarkintojn oni tiris je vestoj kaj prudentigis; tiuj ĉirkaŭrigardis kaj tuj estis retropaŝantaj kun la ceteraj. Ivano Iljiĉ ankoraŭ staris en la pordo, ne farinte eĉ unu paŝon antaŭen, sed inter li kaj gastoj aperis kreskanta senhoma spaco sur planko ŝutita per sennombraj paperaj bombonkovriloj, loteriaj biletoj kaj cigaredaj stumpoj. Subite en tiun spacon timide enpaŝis juna viro, en uniformo, kun tufa blonda hararo kaj ĝiba nazo. Li moviĝis antaŭen, klininte sin kaj rigardante la gaston tiel, kiel hundo rigardas sian mastron, kiu vokas ĝin por doni al ĝi piedbaton.

— Saluton, Pseldonimov, ĉu vi min rekonas?.. — diris Ivano Iljiĉ kaj tuj sentis, ke li tion diris terure malkonvene; li sentis ankaŭ ke li, eble, faras nun grandiozan stultaĵon.

— V-v-via Eks-celenco!.. — balbutis Pseldonimov.

— Jes, tiel. Mi, fraĉjo, al vi tute hazarde venis, verŝajne vi mem komprenas tion.

Sed Pseldonimov, evidente, estis komprenanta nenion. Li staris en terura embaraso.

— Ja vi min ne forpelos, mi kredas… Ĉu vi ĝojas aŭ ne, sed akceptu la gaston!.. — daŭrigis Ivano Iljiĉ sentante, ke li konfuziĝas ĝis nedeca malforto, volas rideti, sed jam ne povas; ke la humureca rakonto pri Stefano Nikiforoviĉ kaj Trifono iĝas pli kaj pli neebla. Sed Pseldonimov kvazaŭ intence ne povis forlasi sian katalepsion kaj plu gapis kun la tute stulta aspekto. Ivano Iljiĉ konvulsietis, li sentis ke se tiel daŭros ankoraŭ unu minuton, la situacio iĝos tute ĥaosa.

— Ĉu mi ne malhelpis al io… eble mi foriru! — li diris apenaŭ aŭdeble kaj iu muskoleto ektremis ĉe la dekstra rando de lia buŝo.

Sed Pseldonimov jam rekonsciiĝis…

— Via Ekscelenco, mi petas…Honoro… — li balbutis, haste riverencante, — bonvolu afable sidiĝi… — Iom rekonsciiĝante, li per ambaŭ manoj montris al li sofon, de kiu oni pli frue demovis tablon por aranĝi lokon por la dancoj…

Ivano Iljiĉ retrankviliĝis anime kaj sidiĝis sur la sofo; tuj iu rapide almovis la tablon. Li supraĵe ĉirkaŭrigardis kaj rimarkis, ke nur li estas sidanta, sed la ceteraj staras, eĉ la damoj. Malbona signo. Sed ankoraŭ ne venis tempo por memorigi kaj kuraĝigi. La gastoj retropaŝis malpli proksimen, kaj antaŭ li, kurbiĝinte, staris nur Pseldonimov, ankoraŭ nenion komprenanta kaj tute ne ridetanta. Estis aĉe: en ĉi tiu minuto nia heroo toleris tiom da angoro, ke lia Harun-al-Raŝideca vizito al la subalternulo pro la principo, povis esti konsiderata kiel vera heroaĵo. Sed subite apud Pseldonimov aperis iu figureto kaj komencis riverenci. Kun neesprimebla plezuro kaj eĉ feliĉo Ivano Iljiĉ tuj rekonis fakestron el sia kancelario, Akimon Petroviĉ Zubikov, kun kiu li certe ne estis proksime konata, sed kiun li konis kiel kapablan kaj obeeman oficiston. Li tuj ekstaris kaj donis al Akimo Petroviĉ por saluto sian manon, la tutan manon, sed ne du fingrojn. Tiu akceptis ĝin per ambaŭ manoj kun profundega respekto. La generalo jubilis; ĉio estis savita.

Efektive nun Pseldonimov estis, kiel oni diras, ne la dua, sed la tria persono. Kun la rakonto eblis sin turni rekte al la fakestro, pro la neceso akceptinte lin kiel konaton, eĉ proksiman konaton, kaj Pseldonimov tiutempe povus nur silenti kaj tremi pro respektego. Sekve la dececo estis plenumita. Sed la rakonto estis necesa; Ivano Iljiĉ sentis tion; li vidis ke ĉiuj gastoj atendas ion, ke en ambaŭ pordoj tumultis ĉiuj domanoj preskaŭ grimpante unu sur la aliajn por rigardi kaj aŭskulti lin. Estis malbone, ke la fakestro, pro sia stulteco, ankoraŭ ne sidiĝis.

— Kial vi ne! — diris Ivano Iljiĉ, mallerte montrante al li lokon apud si sur la sofo.

— Ho ne, mi…mi ja ĉi tie-s… — Akimo Petroviĉ rapide eksidis sur seĝo, kiun al li fulmrapide alportis Pseldonimov, kiu plu obstine ne sidiĝis.

— Ĉu vi povas imagi okazaĵon, — komencis Ivano Iljiĉ, adresante la vortojn ekskluzive al Akimo Petroviĉ per iom tremanta sed jam familiara voĉo. Li eĉ plilongigis kaj apartigis vortojn, akcentis silabojn, la sonon “a” komencis elparoli simile al “e”; resume, li mem sentis kaj konsciis ke afektadas, sed li jam ne povis sin regi; influis iu ekstera forto. Ĉi-minute li turmente konsciis tre multon.

— Ĉu vi povas imagi, ke mi ĵus venis de Stefano Nikiforoviĉ Nikiforov, vi eble aŭdis pri li, sekreta konsilisto. Nu… en tiu komisiono…

Akimo Petroviĉ respektoplene sin klinis per la tuta korpo antaŭen, kvazaŭ dirante: “Ĉu mi povus ne aŭdi!”

— Li nun estas via najbaro, — Ivano Iljiĉ daŭrigis, por unu momento, por afableco kaj por senceremoniemo, sin turnante al Pseldonimov, sed li tuj deturniĝis, ekvidinte en la okuloj de Pseldonimov lian absolutan indiferenton al lia rakonto.

— La oldulo, kiel vi scias, dum la tuta vivo havis fiksan ideon aĉeti por si domon… Do li fine aĉetis. La domo estas ĉarmega. Jes…Kaj hodiaŭ estas lia naskiĝdato, kiun li antaŭe festis neniam, eĉ kaŝis de ni, ne invitis pro la avareco, ha-ha! sed nun li tre ekĝojis pro la nova domo kaj invitis min kaj Simeonon Ivanoviĉ Ŝipulenko. Ĉu vi konas Ŝipulenkon?

Akimo Petroviĉ klinis sin denove. Kun fervoro klinis sin! Ivano Iljiĉ iom konsoliĝis. Ja li jam pensis, ke la fakestro eble konjektas, ke li nun estas apogilo por lia Ekscelenco. Tio estus la plej abomena.

— Jes, ni sidis triope, li regalis nin per ĉampano, ni parolis pri la aferoj… Pri tio-alio… Pri prob-le-moj… Ni eĉ dis-pu-tis… Ha-ha!

Akimo Petroviĉ levis la brovojn respektoplene.

— Sed gravas ne tio. Fine mi adiaŭas lin, la oldulo estas akurata, li enlitiĝas frue, kiel vi scias, en la maljunaĝo. Mi eliris… mia Trifono forestas! Mi maltrankviliĝas, demandas: “Kien Trifono forkondukis mian kaleŝon?” Klariĝis ke li, esperante ke mi longe gastos, direktis sin al nupto de iu baptanino aŭ fratino… nur Dio scias. Ie ĉi tie, en la Peterburga Distrikto. Ankaŭ mian kaleŝon li kunprenis bonokaze. — La generalo denove rigardis al Pseldonimov por observi la decon. Tiu tuj kurbiĝis, sed ne tiel, kiel la generalo atendis. “Kompato, koreco mankas”, — traflugis la penso en lia kapo.

— Nekredeble! — Akimo Petroviĉ diris, profunde surprizita. Rumoro de miro sonis en la homamaso.

— Vi povas imagi mian staton…(Ivano Iljiĉ ĉirkaŭrigardis ĉiujn). Neniu eliro, do mi ekiris piede. Mi decidis treni min al la Granda avenuo kaj trovi tie iun fiakron… Ha-ha!

— Ha-ha-ha! — reeĥis Akimo Petroviĉ respektoplene. Denove sonis rumoro, sed nun ĝi estis jam pli gaja, ĝin aŭdigis la tuta homamaso. Ĉi tiam kun krako krevis vitro de murlampo. Iu kun fervoro ĵetis sin por ĝin ordigi. Pseldonimov skuiĝis kaj severe rigardis al la lampo, sed la generalo eĉ ne atentis la okazintaĵon, kaj ĉiuj trankviliĝis.

— Iras mi… kaj la nokto estas tiom belega, kvieta. Subite mi aŭdas muzikon, stamfadon, oni dancas. Mi demandis policiston: evidentiĝis ke Pseldonimov edziĝas. Ĉu vi, fraĉjo, por la tuta Peterburga Distrikto aranĝas balojn? ha-ha, — denove li subite turnis sin al Pseldonimov.

— Ha-ha-ha! jes-s…— reeĥis Akimo Petroviĉ; la gastoj moviĝis denove, sed la plej stulta estis tio, ke kvankam Pseldonimov denove klinis sin, li eĉ nun ne ridetis, kvazaŭ li estus ligna. “Stultulo li estas, vere! — pensis Ivano Iljiĉ, — nun la azeno devus rideti, kaj ĉio moviĝus glite kvazaŭ oleite”. Malpacienco tempestis en lia koro. — Mi pensas, ke mi venu al la subalternulo. Li ja ne forpelos min… ĉu vi ĝojas, aŭ ne, sed akceptu la gaston. Vi, fraĉjo, bonvolu pardoni min. Se mi malhelpis vin per io, mi foriros… Mi ja eniris nur por rigardi…

Sed iom post iom ĉiuj komencis moviĝi. Akimo Petroviĉ rigardis kun beata aspekto, kvazaŭ dirante: “Ĉu vi, via Ekscelenco, povus malhelpi?” Ĉiuj gastoj estis moviĝantaj kaj montris la unuajn signojn de senĝeneco. Preskaŭ ĉiuj damoj jam estis sidantaj. Tio estis signo bona kaj pozitiva. La plej kuraĝaj el ili ventumis sin per tuketoj. Unu el ili, vestita per trivita velura robo, diris ion intence laŭte. Oficiro, al kiu ŝi sin direktis, volus respondi al ŝi same laŭte sed sindetenis, ĉar nur ili du estis laŭtvoĉaj. La viroj, plejparte kancelarianoj kaj kelkaj studentoj, interrigardis kvazaŭ instigante unu la aliajn revigliĝi, tusis, kaj komencis fari kelkajn paŝojn diversflanken. Cetere neniu estis tro timema, sed ĉiuj estis malafablaj kaj preskaŭ ĉiuj enpense malamike rilatis al la persono, kiu invadis al ili por rompi ilian ĝojadon. La oficiro, hontigita pro la propra malkuraĝo, komencis iom post iom proksimiĝi al la tablo.

— Aŭskultu, fraĉjo, permesu ke mi demandu vin pri viaj nomo kaj patronomo? — Ivano Iljiĉ demandis al Pseldonimov.

— Porfirio Petroviĉ, via Ekscelenco, — tiu respondis, grandiginte la okulojn, kvazaŭ li estus en parado.

— Konatigu, do, min, Porfirio Petroviĉ, kun via juna edzino… Gvidu min… mi…

Kaj li montris sian deziron ekstari. Sed Pseldonimov sin ĵetis tutforte al la salono. Cetere, la novedzino staris ĉe la pordo, sed aŭdinte ke temas pri ŝi, ŝi tuj kaŝis sin. Post unu minuto Pseldonimov elkondukis ŝin, tenante ŝin je la mano. Ĉiuj paŝis flanken, liberigante vojon al la paro. Ivano Iljiĉ ekstaris solene kaj direktis sian parolon al ŝi kun la plej afabla rideto.

— Mi tre, tre ĝojas konatiĝi kun vi, — li diris kun tute aristokrata duonriverenco, — des pli en tiu tago…

Li ridetis tre ruze. La damoj emociiĝis pro la plezuro.

Charmé, — preskaŭ plenvoĉe diris la damo en la velura robo.

La novedzino konvenis al Pseldonimov. Ŝi estis subtila, ankoraŭ nur deksepjara, pala, kun tre malgranda vizaĝo kaj akra nazeto. Ŝiaj okuletoj, rapidaj kaj malkvietaj, tute ne aspektis konfuzitaj; male, ili rigardis atente kaj eĉ iom malice. Evidente Pseldonimov elektis ŝin kiel edzinon ne pro ŝia beleco. Ŝi estis vestita per blanka muslina robo super rozkolora ĉemizo. Ŝia kolo aspektis maldika, la figuro — kokideta, videblis elstaraj ostoj. Al la saluto de la generalo ŝi povis respondi nenion.

— Ŝi ja estas ĉarmulino, — li daŭrigis duonvoĉe, kvazaŭ direktante sian parolon nur al Pseldonimov, sed tiel, ke ankaŭ la junulino aŭdu. Sed Pseldonimov denove tute nenion respondis kaj ĉi-foje li eĉ ne klinis sin. Al Ivano Iljiĉ ŝajnis eĉ ke en liaj okuloj estas io frida, io kaŝita, kaj en lia cerbo estas io aparte malica. Sed malgraŭ ĉio necesis kortuŝi lin. Ja ĝuste por tio li venis ĉi tien.

“Jen stranga paro! — li pensis. — Cetere…”

Kaj li denove turnis sin al la novedzino, kiu sidiĝis sur la sofo apud li, sed responde al siaj du aŭ tri demandoj li ricevis nur “jes” kaj “ne”, kaj eĉ tiuj, verdire, estis tute neklaraj.

“Se ŝi almenaŭ konfuziĝus, — li daŭrigis enpense, — tiam mi ŝercus. Sed nun mi estas en sakstrato”. Ankaŭ Akimo Petroviĉ same silentis, kvazaŭ speciale, probable nur pro sia stulteco, sed ankaŭ tio estis nepardonebla.

— Gesinjoroj! Ĉu eble mi malhelpis al vi amuziĝi? — li alparolis la tutan homamason. Li sentis, ke liaj manoj eĉ ŝvitas.

— Ho ne… Ne maltrankviliĝu, via Ekscelenco, ni tuj komencos, kaj nun ni… ripozas, — respondis la oficiro. La novedzino rigardis lin kun plezuro; la oficiro estis ankoraŭ tute ne maljuna kaj havis uniformon de iu speciala brigado. Pseldonimov staris apude, movinte antaŭen sian korpon, kaj ŝajnis ke li pli ol kutime elŝovis sian ĝiban nazon. Li staris simile al lakeo, tenanta pelton en la manoj kaj atendanta finon de adiaŭa konversacio de siaj sinjoroj. Tiun komparon faris Ivano Iljiĉ mem; li estis perpleksa, li sentis ke li estas en stato embarasa, eĉ terure embarasa, ke la grundo estas forglitanta el sub liaj piedoj, kaj ke li envenis ien kaj ne povas eliri, kvazaŭ pro mallumo.

—————

Subite ĉiuj paŝis flanken kaj aperis nealta kaj korpulenta virino, jam nejuna, en simpla vesto, tamen ornamita, kun granda tuko sur la ŝultroj pinglita ĉe la kolo kaj en kufeto al kiu ŝi, evidente, ne kutimiĝis. En ŝiaj manoj estis negranda ronda pleto, sur kiu staris netrinkita, sed jam malkorkita botelo da ĉampano kaj du pokaloj, nek pli, nek malpli. La botelo, videble, estis destinita nur por la du gastoj.

La virino proksimiĝis rekte al la generalo.

— Via Ekscelenco, ne estu tro rigora, — ŝi diris, riverencante, — ja vi jam ne neglektis nin, honorigis nin per la vizito al nupto de la filo, kaj ni petas vin esti favora kaj gratuli la geedzojn per tosto. Ne neglektu nin, estu afabla.

Ivano Iljiĉ kaptis ŝin kiel sian savon. Ŝi estis virino ankoraŭ tute ne maljuna, ŝi havis ne pli ol kvardek kvin aŭ kvardek ses jarojn. Kaj ŝi havis tiel bonan, ruĝvangan, tiel sinceran, rondan rusan vizaĝon, ŝi ridetis tiel bonanime, riverencis tiel naive, ke Ivano Iljiĉ preskaŭ konsoliĝis kaj komencis eĉ esperi.

— Ĉu vi es-tas pa-tri-no de via filo? — li diris, ekstarinte de sur la sofo.

— Jes, la patrino, via Ekscelenco, — balbutis Pseldonimov, eltirinte sian longan kolon kaj denove elmontrante sian nazon.

— Ha! Mi estas tre ĝoja, tre-e, pro la konatiĝo.

— Do ne neglektu nin, via Ekscelenco.

— Eĉ kun grandega plezuro.

Oni starigis la pleton, Pseldonimov alsaltis kaj verŝis la vinon. Ivano Iljiĉ, plu staranta, prenis pokalon.

— Mi estas precipe, precipe ĝoja pro ĉi okazo, danke al kiu mi povas… — li komencis, — mi povas… ĉi tie… atesti… Unuvorte, kiel la estro… mi deziras al vi, sinjorino (li turnis sin al la junulino) kaj al vi, mia amiko Porfirio, — mi deziras plenan, prosperan kaj longan feliĉon.

Kaj li trinkis, eĉ sentoplene, la pokalon, jam la sepan dum ĉi vespero. Pseldonimov rigardis lin serioze kaj eĉ sombre. La generalo subite eksentis turmentan abomenon al li.

“Ankaŭ tiu altulo (li rigardis la oficiron) staraĉas kiel fosto. Kial li ne povas hurai! Ja tuj ĉio glatiĝus kaj reboniĝus…”

— Ankaŭ vi, Akimo Petroviĉ, trinku kaj gratulu, — aldonis la virino, al la fakestro. — Vi estas estro, li estas via subalternulo. Gardu la fileton, mi vin petas kiel patrino lia. Kaj estonte ne forgesu nin, kolombeto nia, bonanima homo.

“Kiel bonaj estas tiuj rusaj nejunaj virinoj! — pensis Ivano Iljiĉ. — Ŝi revigligis ĉiujn. Mi ĉiam amis la popolon…”

Ĉi tiam al la tablo estis alportita ankoraŭ unu pleto. Ĝin portis knabino vestita per katuna robo kun krinolino; la susuranta robo estis tute nova, eĉ unu fojon ne lavita. Ŝi apenaŭ sukcesis ĉirkaŭteni la tre grandan pleton per siaj brakoj. Sur ĝi nestis sennombra aro da teleretoj kun pomoj, bombonoj, fruktsukeraĵoj, marmeladoj, juglandoj kaj ceteraj, kaj ceteraj. La pleto ĝis nun staris en la salono por regalo de ĉiuj gastoj, precipe damoj. Sed nun oni ĝin portis al la sola generalo.

— Ne neglektu, via Ekscelenco, niajn frandaĵojn. Per kio ni riĉas, per tio ni regalas, — ripetis la virino riverencante.

— Vi min indulgu…— diris Ivano Iljiĉ kaj eĉ kun plezuro prenis unu juglandon kaj dispremis ĝin per la fingroj. Li jam decidis esti demokrata ĝis fino.

Intertempe la novedzino subite ekridis mallaŭte.

— Kio, sinjorino?— demandis Ivano Iljiĉ, vigliĝinte pro tiuj vivosignoj.

— Jen, sinjoro, Ivano Konstantinoviĉ amuzas min, — ŝi respondis mallevinte la okulojn.

La generalo efektive rimarkis iun blondan belan junulon, kiu sidis nerimarkate sur seĝo ĉe alia flanko de la sofo kaj ion flustris al madame Pseldonimov. La junulo ekstaris. Li evidente estis tre hontema kaj tre juna.

— Mi pri “sonĝlibro” al ili rakontis, via Ekscelenco, — li balbutis, kvazaŭ petante pardonon.

— Pri kiu sonĝlibro? — demandis Ivano Iljiĉ degne.

— Nova sonĝlibro, literatura sonĝlibro. Mi al ili diris, ke kiu vidis en sonĝo sinjoron Panajev, tiu makulos sian brustumon per kafo.

“Kia naiveco”, — jam kun malico pensis Ivano Iljiĉ. Kvankam la junulo tre ruĝiĝis, dirinte tion, li restis neimageble ĝoja pro sia rakonto pri sinjoro Panajev.

— Nu jes, jes, mi aŭdis…— reeĥis lia Ekscelenco.

— Ankoraŭ estas eĉ pli bona, — diris ies voĉo apud Ivano Iljiĉ, — estas eldonata nova leksikono, oni diras, ke sinjoro Krajevskij por ĝi artikolojn verkos: Alferaki… kaj akuza letera turo…

Tion diris juna viro, jam ne konfuzita, sed sufiĉe senceremonia. Li surhavis gantojn, blankan veŝton kaj tenis ĉapelon en la manoj. Li ne dancis kaj rigardis orgojle, ĉar li estis unu el kunlaborantoj de la satira revuo “La Braĝo”, regis etoson kaj trafis al la nupto hazarde, ĉar lin invitis, kiel honoran gaston, Pseldonimov, kiu lin konis proksime kaj kun kiu li ankoraŭ pasintjare vivis mizere kiel subluanto ĉe iu germanino. Tamen li estis trinkanta vodkon kaj por tio jam kelkfoje vizitis izolitan malantaŭan ĉambreton, la vojon al kiu ĉiuj sciis. Li ege ne ekplaĉis al la generalo.

— Ja estas ridinde, sinjoroj, — ĝoje interrompis lin la junulo, kiu rakontis pri la brustumo, kaj kiun la blankveŝta gazetisto rigardis kun malamo, — estas ridinde, via Ekscelenco, ke la aŭtoro supozas ke sinjoro Krajevskij ne scias la ortografion kaj opinias ke la “akuza literaturo” estas skribenda kiel “akuza letera turo”…

Sed la kompatinda junulo ne sukcesis fini. Li laŭ la okuloj de la generalo divenis, ke la generalo tion jam delonge scias, kaj la generalo mem kvazaŭ konfuziĝus, evidente ĉar li sciis tion. Li klopodis rapide malaperi kaj ankaŭ poste li ĉiam estis tre trista. Sed la senceremonia kunlaboranto de “La Braĝo” proksimiĝis kaj eĉ, ŝajne, intencis sidiĝi ie apude. Tia malĝentileco ŝajnis al Ivano Iljiĉ esti iom ekscesa.

— Do, bonvolu diri, Porfirio, — li komencis por diri ion ajn, — mi ĉiam volis vin demandi: kial oni nomas vin Pseldonimov, sed ne Pseŭdonimov? Ja vi verŝajne estas Pseŭdonimov, ĉu ne?

— Mi ne povas ĝuste diri tion, via Ekscelenco, — respondis Pseldonimov.

— Verŝajne ankoraŭ al lia patro, sinjoro, kiam tiu ekoficis, oni fuŝis la dokumentojn, kaj do li restis kiel Pseldonimov, — replikis Akimo Petroviĉ. — Tio ja okazas, sinjoroj.

— Ne-pre, — arde daŭrigis la generalo, — ĉar vidu mem: Pseŭdonimov — devenas de literatura vorto “pseŭdonimo”. Sed Pseldonimov signifas nenion.

— Tio okazas pro la stulteco, — aldonis Akimo Petroviĉ.

— Kio nome okazas pro la stulteco?

— La rusa popolo, sinjoroj, pro sia stulteco iam ŝanĝas literojn kaj iam prononcas laŭ sia maniero, sinjoroj. Ekzemple oni diras nevalido anstataŭ invalido, sinjoroj.

— Nu jes… nevalido, — la generalo ekridis.

— Oni diras ankaŭ nomero, via Ekscelenco, — raŭkis la alta oficiro, kiun jam delonge tentis la deziro iel distingiĝi.

— Ha, jes, nomero… anstataŭ numero… Nu jes, jes … — Ivano Iljiĉ estis devigita ridi ankaŭ por la oficiro.

La oficiro ordigis sian kravaton.

— Kaj ankoraŭ oni diras: anonso, — penis aliĝi al la temo la kunlaboranto de “La Braĝo”. Sed lia Ekscelenco penis ne aŭdi tion. Ne por ĉiuj ja li devus ridi.

— Oni diras anonso anstataŭ anonco, — atentigis “la kunlaboranto” kun rimarkebla incito.

Ivano Iljiĉ rigardis lin severe.

— Kial vi algluiĝis? — flustris Pseldonimov al la kunlaboranto.

— Nenial, mi konversacias. Ĉu paroli estas malpermesate, — ekprotestis li flustre, tamen eksilentis kaj kun kaŝita furiozo eliris el la ĉambro.

Li venis rekte al la alloga malantaŭa ĉambreto, en kiu por la dancantaj kavaliroj, ankoraŭ de frua vespero, sur tableto kovrita per jaroslavla tablotuko, estis metitaj vodkoj de du specoj, haringoj, kaviaro kaj botelo de ŝereo el popola vendejo. Kun kolero en sia koro li verŝis al si vodkon, sed subite enkuris la studento pri medicino kun la taŭzitaj haroj — la unua dancisto kaj kankanisto ĉe la balo de Pseldonimov. Li kun hasta avideco direktis sin al la karafo.

— Tuj oni komencos! — li diris, rapide trinkante. — Venu spekti mian soldancon kun la piedoj supren, kaj post la vespermanĝo mi riskos aranĝi fiŝdancon. Tio tre konvenos al la nupto. Kiel oni diras: amika aludo al Pseldonimov… Tiu Kleopatra Simeonovna estas ĉarma, por ŝi mi kuraĝos fari ion ajn.

— Li estas reakciulo, — morne diris la gazetisto, trinkinte pokaleton.

— Kiu estas reakciulo?

— Jen tiu persono al kiu oni alportis fruktosukeraĵojn. Reakciulo! mi diras al vi.

— Nu vi tro!.. — balbutis la studento kaj forpafis sin el la ĉambro, aŭdinte la ritornelon de la kvadrilo.

La gazetisto, restinte sola, verŝis al si ankoraŭ vodkon por plia kuraĝo kaj sendependiĝo, trinkis, postmanĝis, kaj ankoraŭ neniam la efektiva ŝtata konsilisto Ivano Iljiĉ havis pli furiozan malamikon kaj pli senkompatan venĝanton, ol la kunlaboranto de “La Braĝo” (precipe post du pokaletoj da vodko), kiun li neglekteme traktis. Ve! Ivano Iljiĉ supozis nenion similan. Li ne supozis ankaŭ tre gravan cirkonstancon, kiu poste influis ĉiujn rilatojn inter la gastoj kaj lia Ekscelenco. Ja malgraŭ tio, ke li dece kaj eĉ detale klarigis sian ĉeeston en nupto de sia subalternulo, lia klarigo kontentigis neniun, kaj la gastoj plu estis konfuzitaj. Sed ĉio subite ŝanĝiĝis kvazaŭ sub influo de sorĉo, ĉiuj kvietiĝis kaj pretis denove amuziĝi, ridegi, jelpi kaj danci, kvazaŭ la neatendita gasto ne estus en la salono. Tion kaŭzis strangmaniere disvastiĝintaj onidiroj, flustroj kaj novaĵoj pri tio, ke la gasto, ŝajne, havas… iom da vaporo en la kapo. Kvankam ĝi komence ŝajnis terura kalumnio, sed post iom da tempo ĝi evidentiĝis vera, kaj ĉio iĝis klara. Kaj ĉiuj ekkondutis eksterordinare libere. Kaj ĝuste en tiu ĉi momento komenciĝis kvadrilo, la lasta antaŭvespermanĝa danco, al kiu tiel rapidis la studento.

Apenaŭ Ivano Iljiĉ denove turnis sin al la novedzino, dezirante ĉi-foje konkeri ŝin per ia kalemburo, al ŝi subite alsaltis la alta oficiro kaj ĵetis sin sur unu genuon. Ŝi tuj ekstaris kaj forflirtis kun li por aliĝi al la dancantoj. La oficiro eĉ ne pardonpetis kaj ŝi forirante eĉ ne rigardis al la generalo; eĉ ŝajnis ke ŝi estas kontenta pro tio, ke ŝi liberiĝis de li.

“Cetere tio ja estas ŝia rajto, — pensis Ivano Iljiĉ, kaj la decajn manierojn ili ne scias.”

— Hm… vi, fraĉjo Porfirio, ne faru ceremoniojn, — li diris al Pseldonimov. — Eble vi tie havas iun aferon… pri la ordonoj… aŭ ankoraŭ ion ajn… bonvolu ne ĝeni vin. “Ĉu li gardas min?” — li aldonis pense.

Pseldonimov kun sia longa kolo kaj okuloj atente lin observantaj iĝis neeltenebla por li. Resume: ĉio ĉi estis tute alia ol li esperis, kaj Ivano Iljiĉ tute ne volis tion konfesi.

—————

La kvadrilo komenciĝis.

— Ĉu vi ne kontraŭas, via Ekscelenco? — demandis Akimo Petroviĉ, estime tenante la botelon en siaj manoj kaj intencante plenigi la pokalon de lia Ekscelenco.

— Mi… mi vere ne scias, se…

Sed Akimo Petroviĉ kun la beate radianta vizaĝo jam estis verŝanta la ĉampanon. Pleniginte la pokalon li kvazaŭ kaŝe kaj ŝtele, ŝrumpetante kaj grimacante, verŝis ankaŭ al si, sed sian pokalon li ne finplenigis per vino je duoncolo — tio estis signo de estimo. Apud sia plej grava estro li fartis simile al akuŝanta virino. Pri kio decas paroli? Sed li estis devigata distri lian Ekscelencon, ĉar li havis honoron esti akceptita kiel kompano. La ĉampano estis eliro, kaj por lia Ekscelenco estis eĉ agrable, ke oni por li verŝis vinon — ne pro la ĉampano, ĉar ĝi estis varma kaj tute aĉa, sed al li estis morale agrable.

“La oldulo mem ŝatus trinki, — pensis Ivano Iljiĉ, — sed sen mi li ne aŭdacas. Mi do ne bremsu… Kaj estus eĉ ridinde, se la botelo starus apud ni ne uzate”.

Li faris gluton, kaj tio ŝajnis pli bona ol simpla sidado.

— Mi ja estas ĉi tie, — li komencis kun paŭzetoj kaj emfazoj, — mi ja estas ĉi tie, por tiel diri, hazarde, eble iuj traktos… ke por mi… hm, mal-de-cas esti en tia… kunveno.

Akimo Petroviĉ silentis kaj aŭskultis kun timema scivolo.

— Sed mi esperas, ke vi komprenos por kio mi estas ĉi tie… Ja mi venis ĉi tien, efektive, ne por trinki vinon. Ha-ha!

Akimo Petroviĉ ŝatus ridi flate kun lia Ekscelenco, sed iel subite maltrafis kaj denove respondis tute nenion konsolan.

— Mi estas ĉi tie, hm, por kuraĝigi… montri, por tiel diri, la moralan, hm, celon, — daŭrigis Ivano Iljiĉ, domaĝante pro la stulteco de Akimo Ivanoviĉ, sed subite ankaŭ li mem eksilentis. Li ekvidis, ke la kompatinda Akimo Petroviĉ eĉ direktis planken la okulojn, kvazaŭ li estus kulpa pri io. La generalo iom embarasite ankoraŭ foje rapide glutis el la pokalo, kaj Akimo Petroviĉ, kvazaŭ en tio estus lia savo, kaptis la botelon kaj denove verŝis la vinon.

“Ja ne multajn rimedojn vi havas”, — pensis Ivano Iljiĉ, severe rigardante al la kompatinda Akimo Petroviĉ. Tiu, siavice, sentante la severan generalan rigardon, decidis silenti ĝis fino kaj ne relevi la okulojn. Tiel ili sidis unu kontraŭ la alia dum du minutoj, tre dolorigaj por Akimo Petroviĉ.

Necesas iomete prezenti Akimon Petroviĉ. Li estis kvieta kiel kokino, viro de la plej malnova skolo, edukita en humilemo kaj malgraŭ tio li estis bonkora kaj eĉ nobla. Li estis denaske peterburga ruso. Tio signifas ke lia patro kaj ankaŭ la patro de lia patro naskiĝis, maturiĝis kaj servadis en Peterburgo kaj neniam forlasis Peterburgon. Tio estas tute aparta tipo en la rusa popolo. Pri Ruslando ili scias preskaŭ nenion, sed tio ilin tute ne zorgigas. Iliaj interesoj estas enfermitaj en Peterburgo kaj, ĉefe, en iliaj oficejoj. Ĉiuj iliaj zorgoj estas koncentritaj ĉirkaŭ la kopekaj kartludoj, vendejo kaj la monata salajro. Ili scias neniun rusan moron, eĉ neniun rusan kanzonon, krom “La keno”, ĉar tiun aŭdigas gurdoj en la stratoj. Cetere estas du gravaj fundamentaj trajtoj per kiuj oni tuj rekonas la verajn rusojn inter la peterburgaj rusoj. La unua trajto: ĉiuj peterburgaj rusoj, ĉiuj sen escepto, neniam diras “La Peterburgaj Informoj”, sed ĉiam diras “La Akademiaj Informoj”. La dua, tamen same grava trajto: la peterburga ruso neniam uzas la vorton “matenmanĝo”, sed ĉiam diras “Frühstück”, aparte emfazante la silabon früh. Per tiuj du bazaj kaj karakterizaj trajtoj vi ĉiam povos ilin distingi; resume: tiu tipo estas humila kaj fine formiĝinta dum la lastaj tridek kvin jaroj. Cetere, Akimo Petroviĉ tute ne estis stultulo. Se la generalo demandus lin pri io pli konvena al li, tiam li respondus kaj subtenus la konversacion, ja estas nedece por subalternulo respondi iujn demandojn, kvankam Akimo Petroviĉ estis preskaŭ mortanta pro scivolemo scii pli detale la efektivajn intencojn de lia Ekscelenco…

Intertempe, Ivano Iljiĉ pli kaj pli estis profundiĝanta en meditadon kaj en iun karuselon de ideoj; dum la meditado li nevole, sed regule glutis vinon el sia pokalo. Akimo Petroviĉ estis tuj diligente repleniganta la pokalon. Ili ambaŭ silentis. Ivano Iljiĉ komencis spekti la dancadon, kaj baldaŭ ĝi allogis lian atenton. Subite iu cirkonstanco eĉ mirigis lin…

La dancado estis vere gaja. Oni dancis tute sinceranime, por amuziĝi kaj eĉ frenezumi. La lertaj dancantoj estis nemultaj; sed la nelertaj tiel forte stamfis, ke ili ŝajnis lertaj. Rimarkindis, unue, la oficiro: li tre ŝatis dancfigurojn kiam li restis sola. Tiam li mirinde sin klinis; nome kun tute rekta korpo li subite kliniĝis flanken tiel, ke oni opiniis lin fali, sed per alia paŝo li subite kliniĝis al la alia flanko kun la sama angulo rilate al la planko. Li faris seriozegan mienon kaj dancis kun plena certeco pri tio, ke li mirigas ĉiujn. La alia kavaliro post la dua figuro ekdormis apud sia damo, tro drinkinte ankoraŭ antaŭ la kvadrilo, kaj ŝi estis devigita danci sola. Juna registristo, dancanta kun la bluskarpa damo, en ĉiuj figuroj kaj en ĉiuj kvin kvadriloj, kiuj estis dancitaj dum la vespero, ĉiam faris la saman artifikon, nome: li iom postrestis de sia damo, kaptis randon de ŝia skarpo kaj transirante al la figuro vizaĝo-kontraŭ-vizaĝo, li estis fiksanta al la skarporando dudekon da kisoj. La damo ŝvebis antaŭ li, kvazaŭ rimarkante nenion. La studento pri medicino efektive stariĝis piedosupren kaj kaŭzis ĉies furiozan ekstazon, stamfadon kaj jelpadon pro la plezuro. Resume, regis eksterordinara senceremoniemo. Ivano Iljiĉ, al kiu efikis la vino, komencis rideti, sed iom post iom ia amara dubo venis en lian animon. Li ja ŝatis la senceremoniemon kaj senĝenecon; li deziris kaj en sia animo eĉ vokis tiun senĝenecon, sed nun tiu senĝeneco jam superis ĉiujn limojn de deco. Ekzemple, iu damo, vestita per trivita blua velura robo, aĉetita jam de ties tria posedanto, dum la sesa dancfiguro pinglis sian robon tiel, ke rezultis kvazaŭ ŝi surhavus pantalonon. Ŝi estis tiu Kleopatra Simeonovna, por kiu eblis kuraĝi ĉion, laŭ la esprimo de ŝia kavaliro, la medicina studento. Pri la studento oni povis diri nur ke li vere dancis kiel Fokin. Kio do okazis? Ja antaŭnelonge ĉiuj retropaŝadis, sed nun tiel rapide emancipiĝis! Ŝajnas, ke nenio malbona okazis, sed iom stranga estis tiu ŝanĝo, ĝi aŭguris ion. Ĉiuj kvazaŭ forgesis, ke Ivano Iljiĉ ekzistas en la mondo. Kompreneble, li ridis kun ĉiuj kaj eĉ kuraĝis aplaŭdi. Akimo Petroviĉ respektoplene ridis unisone kun videbla plezuro, tamen ne supozante, ke la koron de lia Ekscelenco komencis ronĝi nova vermo.

— Bonege vi, juna sinjoro, dancas, — diris Ivano Iljiĉ al la studento, iranta preter li; la kvadrilo ĵus finiĝis.

La studento abrupte turnis sin al li, faris grimacon kaj, proksimiginte sian vizaĝon al lia Ekscelenco je maldece proksima distanco, plenforte kokerikis. Tio estis jam ekscesa. Ivano Iljiĉ ekstaris. Sed malgraŭ tio sekvis eksplodo de neretenebla ridego, ĉar la kokerikado estis mirinde natura kaj la grimaco tute neatendita. Ivano Iljiĉ ankoraŭ staris en embaraso kiam subite venis Pseldonimov mem kaj, riverencante, invitis lin al la vespermanĝo. Lin sekvis lia patrino.

— Patro nia, via Ekscelenco, — ŝi diris, riverencante, — honoru nin, ne neglektu nian malriĉecon…

— Mi… mi vere ne scias… — ekparolis Ivano Iljiĉ, — mi ja ne por tio… mi… jam volis foriri…

Efektive, li jam tenis sian ĉapon en la manoj. Krome: ĉi tie, en ĉi momento li ĵuris, ke li nepre, tuj, malgraŭ ĉio foriros kaj nenial restos kaj… kaj li restis. Post unu minuto li gvidis solenan procesion al la tablo. Pseldonimov kaj lia patrino iris antaŭ li, liberigante al li la vojon. Oni preparis al li la plej honoran lokon, kaj nova botelo da ĉampano staris apud lia manĝilaro. Estis ankaŭ manĝetoj: haringo kaj vodko. Li etendis sian manon, mem verŝis al si ampleksan pokalon da vodko kaj trinkis. Li neniam pli frue trinkis vodkon. Li sentis ke li ruliĝas malsupren de monto, ke li flugas, flugas, flugas, ja necesas sin teni, alkroĉiĝi al io, sed tio tute ne eblas.

—————

Efektive, lia stato iĝis pli kaj pli bizara. Eĉ pli: tio estis ia moko de l' sorto. Dio scias, kio okazis al li dum la lasta horo. Venante li, laŭ figura esprimo, estis brakumonta la tutan homaron kaj ĉiujn siajn subalternulojn; kaj post malpli ol unu horo, li jam kun kordoloro sentis kaj sciis ke li malamegas Pseldonimovon, lian edzinon kaj lian nupton. Eĉ pli: laŭ lia vizaĝo kaj okuloj li vidis, ke ankaŭ Pseldonimov malamegas lin kaj rigardas al li preskaŭ dirante: “Falu en Inferon, damnito! Kroĉiĝis al mia kolo!..” Ĉi tion li jam delonge tralegis en lia rigardo.

Certe Ivano Iljiĉ eĉ ĉi tie, sidiĝante al la tablo, preferus permesi ke oni dehaku lian propran manon ol sincere konfesi, ne nur laŭtvoĉe, sed eĉ en siaj pensoj, ke ĉio estis ĝuste tia. La momento por tio ankoraŭ ne venis kaj nun estis ankoraŭ ia morala ekvilibro. Sed la koro, koro… ĝi doloris! ĝi petis liberon, freŝan aeron, ripozon. Ja Ivano Iljiĉ estis tre bonkora homo.

Li ja sciis, tre bone sciis, ke li jam delonge devus foriri, kaj ne nur foriri, sed savi sin. Ja ĉio subite iĝis ne tia, ĉio okazis tute ne tiel, kiel li revis antaŭ nelonge sur la trotuaro.

“Mi ja por kio venis? Ĉu mi venis ĉi tien por manĝi kaj trinki?” — li demandis sin, manĝante haringon post la vodko. Li komencis nei ĉion. En lia animo iumomente estis aperanta ironio rilate al lia propra heroaĵo. Li komencis eĉ ne kompreni, por kio, efektive, li venis?

Sed kiel eblis foriri? Foriri ne fininte estis neeble. “Kion do oni diros pri mi? Oni diros, ke mi tra maldecaj lokoj vagaĉas. Vere okazos tiel, se mi ne finos dece. Kion diros morgaŭ (ĉar la onidiroj disvastiĝos ĉie), ekzemple, Stefano Nikiforoviĉ, Simeono Ivanoviĉ, kancelarianoj, kion oni diros en la familioj de Ŝembel kaj Ŝubin? Ne, necesas foriri tiel, ke ili komprenu por kio mi estis veninta, necesas montri la moralan celon… — Sed li neniel povis trovi momenton, kiu taŭgus por lia patoso. — Ili eĉ ne estimas min, — li daŭrigis pensi. — Pri kio ili ridas? Ili estas tiel senĝenaj, kvazaŭ sensentaj… Jes mi delonge supozis, ke la tuta juna generacio estas sensenta! Necesas nepre resti!.. Ĵus ili dancis, sed ĉe la tablo ĉiuj estos kune… Mi parolos pri la problemoj, pri la reformoj, pri la majesteco de Ruslando… mi ankoraŭ entuziasmigos ilin! Jes! Eble ankoraŭ nenio estas perdita… Eble tiel ĉiam okazas en realo. De kio do mi komencu por ilin allogi? Kiun rimedon mi elpensu? Mi estas perpleksa, vere perpleksa… Kaj kion ili volas, kion ili postulas?.. Mi vidas ilin kaŝe ridi tie… Ĉu pri mi? Dio mia! Kion do mi bezonas… por kio mi estas ĉi tie, kial mi ne foriras, kion mi volas atingi?..” Li estis tiel pensanta, kaj honto — profunda neeltenebla honto — pli kaj pli dolorigis lian koron.

—————

Sed ĉio plua estis simile misa.

Ekzakte du minutojn post lia altabliĝo terura penso kaptis lian tutan menson. Li subite eksentis, ke li estas terure ebria, ne tiel kiel pli frue, sed definitive ebria. Tion kaŭzis la pokalo da vodko, trinkita post la ĉampano kaj tuj efikinta. Ja li iĝis pli kuraĝa, sed la konscio ne forlasis lin kaj kriis al li: “Malbona, tre malbona tio estas kaj eĉ tute maldeca!” Certe, la ŝanceliĝantaj ebriaj pensoj ne povis fokusiĝi je unu punkto: al li subite aperis, senteblaj eĉ por li mem, du flankoj. En la unua flanko estis kuraĝo, venkodeziro, detruado de obstakloj kaj bravega certeco pri tio, ke li ankoraŭ atingos la celon. En la alia flanko io turmente dolorigis lian animon kaj angore suĉis lian koron. “Kion oni diros? per kio tio finiĝos? Kio okazos morgaŭ, morgaŭ, morgaŭ!..”

Jam antaŭe li iel neklare sentis, ke inter la gastoj estas liaj malamikoj. “Verŝajne pro tio, ke mi venis ebria”, — li pensis kun turmenta dubo. Sed granda estis lia teruriĝo kiam li efektive pro sendubaj signoj certiĝis fine, ke ĉe la tablo vere estis liaj malamikoj, kaj ke tio estis tute senduba.

“Sed pro kio, pro kio!” — li pensis.

Ĉe la tablo lokiĝis la tuta trideko da gastoj, kelkaj el kiuj jam estis morte ebriaj. La ceteraj kondutis kun ia malzorga, malica sendependeco, ili kriis, parolis ĉion laŭtvoĉe, neĝustatempe tostis, interĵetiĝis per panaj buletoj kun damoj. Iu nerimarkebla persono en grasmakulita jako falis de sia seĝo tuj post la altabliĝo kaj restadis sur la planko ĝis la fino de la vespermanĝo. Iu alia nepre volis stariĝi sur la tablo kaj proklami toston, kaj nur la oficiro, kaptinte lin je baskoj, reduktis lian troan entuziasmon. La manĝoj estis tute ordinaraj malgraŭ tio, ke por la kuirado estis dungita kuiristo, servutulo de iu generalo: tie estis galantino, langaĵoj kun terpomoj, kotletoj kun verdaj pizoj, estis ankaŭ anseraĵoj kaj fine blanc-manger. El trinkaĵoj estis: biero, vodko kaj ŝereo. Botelo da ĉampano staris nur apud la generalo; tio devigis lin verŝi vinon ankaŭ al Akimo Petroviĉ, kiu dum la vespermanĝo ne aŭdacis iniciati ion ajn. Por la tostoj al la ceteraj gastoj estis destinita ordinara vinbera vino. La festotablo mem estis kunmetita el multaj tabloj, inkluzive eĉ de kartluda tablo. La festotablo estis kovrita per kelkaj tablotukoj, inter kiuj estis bunta jaroslavla tuko. La viroj kaj damoj sidis alterne. La patrino de Pseldonimov ne volis sidi ĉe la tablo; ŝi klopodis kaj ordonis. Sed venis iu malica ino, ĝis nun sin ne montrinta, en ruĝeta robo, kun bandaĝita makzelo, kaj kun altega kufeto sur la kapo. Ŝi estis la patrino de la novedzino, fine konsentinta veni el interna ĉambro por la vespermanĝo. Ĝis nun ŝi ne eliris pro sia malamika rilato al la patrino de Pseldonimov, sed pri tio temos poste. Tiu damo rigardis la generalon malice, eĉ moke kaj, evidente, ne volis esti prezentita al li. Al Ivano Iljiĉ ŝi ŝajnis tre suspektinda. Sed krom ŝi kelkaj aliaj personoj estis suspektindaj kaj elvokis liajn nevolajn timon kaj maltrankvilecon. Ŝajnis ke ili havis inter si komploton kaj ke la komploto estis direktita kontraŭ Ivano Iljiĉ. Almenaŭ tiel ŝajnis al li, kaj dum la vespermanĝo li tute konvinkiĝis pri tio. Nome: malica estis iu sinjoro kun barbeto, libera pentristo; li eĉ kelkfoje rigardis al Ivano Iljiĉ kaj poste, sin turninte al la najbaro, ion al li flustris. La alia estis iu studento, cetere jam tute ebria tamen vidiganta suspektindajn trajtojn. Malesperigajn signojn montris ankaŭ la medicina studento. Ankaŭ la oficiro ne estis plene fidinda. Sed specialan kaj evidentan malamegon radiis la kunlaboranto de “La Braĝo”: li tre libermaniere duonkuŝaĉis sur la seĝo, li tre fiere kaj aroge rigardis, kaj li tre sendependece snufis! Kvankam la ceteraj gastoj speciale ne atentis la kunlaboranton, kiu publikigis en “La Braĝo” nur kvar versaĵetojn kaj pro tio estis traktata kiel liberalulo — la gastoj verŝajne eĉ ne ŝatis lin — sed kiam apud Ivano Iljiĉ subite falis pana buleto, evidente celita al li, li pretus veti je la propra kapo, ke kulpis pri la buleto ĝuste la kunlaboranto de “La Braĝo”.

Ĉio ĉi, certe, influis lin tre malbone.

Precipe malagrabla estis ankaŭ tio, ke Ivano Iljiĉ konvinkiĝis plene, ke li komencis elparoli vortojn iel neklare kaj pene, kaj ke li volis diri tre multon, sed lia lango ne moviĝis. Poste li rimarkis, ke li de tempo al tempo perdis la memkontrolon kaj eĉ subite kaj senkaŭze snufis kaj ridis en malkonvenaj okazoj. Tiu stato finiĝis baldaŭ post glaso da ĉampano, kiun Ivano Iljiĉ verŝis por si, sed trinki ne volis kaj subite iel hazarde fortrinkis ĝin. Post tiu glaso li preskaŭ ekvolis plori. Li sentis, ke li falas en tute bizaran sentimentalecon; li denove ekamis, li ekamis ĉiujn, eĉ Pseldonimovon, eĉ la kunlaboranton de “La Braĝo”. Subite li ekvolis brakumi ilin ĉiujn, forgesi ĉion kaj paciĝi. Krome: li volis rakonti al ili sincere ĉion, ĉion senescepte, nome kiel bonkora kaj bonanima homo li estas, kiajn elstarajn kapablojn li havas, kiel utila li estos por la patrujo, kiel bone li scias ridigi la damojn kaj, ĉefe, kiel progresema li estas, kiel humanece li pretas degne trakti ĉiujn, eĉ la plej subajn kaj, fine, sincere rakonti pri ĉiuj motivoj, instigintaj lin neinvitite veni al Pseldonimov, fortrinki ĉe li du botelojn da ĉampano kaj feliĉigi lin per sia propra ĉeesto.

“Vero, sankta vero kaj sincereco devas superi ĉion! Mi ilin konkeros per la sincereco. Ili kredos min, mi klare tion vidas; ili eĉ rigardas min malamikeme, sed kiam mi malkovros ĉion al ili, mi konkeros ilin nerefuteble. Ili plenigos siajn pokalojn kaj laŭte tostos je mia sano. Mi certas, ke la oficiro, tiutempe eĉ frakasos sian pokalon kontraŭ la sprono. Ili eble eĉ huraos. Se ili emus min ĵeti supren laŭ la husara maniero, mi ne kontraŭus, tio estus eĉ tre bona. La novedzinon mi kisos je la frunto; ŝi estas ĉarma. Ankaŭ Akimo Petroviĉ estas tre bona homo. Pseldonimov, certe, poste pliboniĝos. Li malhavas la tiel nomatan monduman brilon… Kaj malgraŭ la manko de la kora delikateco ĉe la nova generacio… mi ja parolos al ili pri la nuntempa destino de Ruslando inter la ceteraj eŭropaj regnoj. Mi mencios ankaŭ la problemojn de kamparanoj, kaj… kaj ili ĉiuj ekŝatos min, kaj mi eliros en gloro!..”

Tiuj revoj, certe, estis tre agrablaj, sed estis malbone, ke inter tiuj ĉi rozkoloraj revoj Ivano Iljiĉ subite malkovris en si ankoraŭ unu neatenditan kapablon: nome, kraĉemon. La salivo jam komencis ŝpruceti el lia buŝo tute kontraŭ lia deziro. Li rimarkis tion pro Akimo Petroviĉ, al kiu li prikraĉis la vangon kaj kiu sidis ne kuraĝante ĝin viŝi pro la respekto. Ivano Iljiĉ prenis buŝtukon kaj subite mem viŝis lin. Sed tio tuj ŝajnis al li tiel absurda, tiel sensenca, ke li eksilentis kaj komencis miri. Kvankam Akimo Petroviĉ estis ebrieta, li sidis kvazaŭ brogita. Ivano Iljiĉ subite rimarkis, ke li jam preskaŭ dum kvaronhoro parolas al li pri iu tre interesa temo, sed Akimo Petroviĉ, aŭskultante lin, ŝajnas ne nur kvazaŭ konfuziĝinta, sed ankaŭ timanta ion. Ankaŭ Pseldonimov, sidanta post unu seĝo de li, estis etendanta al li sian kolon kaj, klininte sian kapon flanken, aŭskultis lin kun tre malagrabla aspekto. Efektive Pseldonimov kvazaŭ gardis lin. Ĉirkaŭrigardinte la gastojn li ekvidis, ke multaj rigardas rekte al li kaj ridegas. Sed plej strange estis, ke li tute ne konfuziĝis pro ĉio ĉi, sed denove glutis el la pokalo kaj ekparolis laŭtvoĉe.

— Mi jam diris!— li komencis laŭeble laŭte, — mi ĵus jam diris, sinjoroj, al Akimo Petroviĉ, ke Ruslando… jes, nome Ruslando… unuvorte, vi komprenas, kion mi volis di-i-ri… Ruslando travivas, laŭ mia profundega konvinko, hu-humanecon…

— Hu-humanecon! — aŭdiĝis de alia tabloflanko.

— Hu-hu!

— Ha-ha!

Ivano Iljiĉ eksilentis. Pseldonimov ekstaris kaj komencis observi: kiu kriis tion? Akimo Petroviĉ kaŝe balancis sian kapon, kvazaŭ hontigante la gastojn. Ivano Iljiĉ tion klare rimarkis, sed malgraŭ turmento ne reagis per vortoj.

— Humaneco! — li daŭrigis obstine, — kaj antaŭ nelonge… jes, mi antaŭ nelonge rakontis al Stefano Nikiforoviĉ… jes… ke renoviĝo, por tiel diri, de la aferoj…

— Via Ekscelenco! — diris laŭtvoĉe iu en la malproksima parto de la tablo.

— Kion vi deziras?— respondis Ivano Iljiĉ, interrompinta la paroladon, penante ekvidi tiun, kiu kriis.

— Tute nenion, via Ekscelenco, mi deflankiĝis, daŭrigu! daŭ-ri-gu! — aŭdiĝis la sama voĉo. Ivano Iljiĉ konvulsiiĝis.

— La renoviĝo, por tiel diri, de ĉi tiuj aferoj…

— Via Ekscelenco!

— Kion vi deziras?

— Estu sana!

Tion Ivano Iljiĉ ne eltenis. Li haltigis sian paroladon kaj turnis sin al la ulo ordorompanta kaj ofendanta. Tiu estis tre juna studento, tro ebriiĝinta kaj tre suspektinda. Li kriaĉis jam delonge kaj eĉ frakasis unu glason kaj du telerojn, insistante, ke en la nuptoj decas konduti ĝuste tiel. Kiam Ivano Iljiĉ sin turnis al li, la oficiro komencis severe riproĉi la krianton.

— Kion ci, kial ci kriaĉas? Nesesas vin forpeli, jen tiel!

— Ne pri vi temas, via Ekscelenco, ne pri vi! daŭrigu! — kriis la ĝojiĝinta studento, duonkuŝante sur la seĝo, — daŭrigu, mi aŭskultas kaj estas tre, tre-e, tre-e kontenta pri vi! Laŭd-inde, laŭd-inde!

— Ebria knabaĉo! — flustre sufloris Pseldonimov.

— Mi vidas, ke ebria, sed…

— Mi ĵus rakontis amuzan anekdoton, via Ekscelenco! — klarigis la oficiro, — pri leŭtenanto en nia brigado, kiu ĝuste tiel estis parolanta al la estroj; do la ulo nun lin imitas. Al ĉiu vorto de la estro li ĉiam aldonis: laŭd-inde, laŭd-inde! Oni eksigis lin pro tio jam antaŭ dek jaroj.

— Kiu-u leŭtenanto?

— Li estis en nia brigado, via Ekscelenco, li freneziĝis pro la vorto “laŭdinda”. Komence oni admonis lin esti prudenta, poste arestis… La estro patrece admonis lin; kaj li respondis: “Laŭd-inde, laŭd-inde!” Kaj estis strange: ja la oficiro estis viro forta, altega. Oni volis lin juĝi, sed rimarkis ke li estas freneza.

— Do… lernanto. Pro la lernanteco eblas ne tro severe… Mi, de mia flanko, pretas pardoni lin…

— La medicinistoj lin esploris, via Ekscelenco.

— Kiel! Ĉu oni dis-sek-cis lin?

— Indulgu min, ja li estis absolute viva, sinjoro.

Laŭta kaj preskaŭ komuna eksplodo de ridego aŭdiĝis inter la gastoj, kiuj antaŭe kondutis dece. Ivano Iljiĉ furioziĝis.

— Sinjoroj, sinjoroj! — li ekkriis, komence eĉ preskaŭ ne balbutante, — mi ja tre bone kapablas kompreni ke oni ne dissekcas la vivantan homon. Mi opiniis, ke li en la frenezo jam ne estis viva… alivorte, mortinta… alivorte, mi volas diri… ke vi ne ŝatas min… Cetere, mi amas vin ĉiujn… jes, kaj amas Por… Porfirion… Mi humiligas min per tia parolo…

Ĉi tiam granda salivaĵo elflugis el buŝo de Ivano Iljiĉ kaj aspergis la tablotukon en plej videbla parto. Pseldonimov haste viŝis ĝin per tuko. Ĉi tiu misokazaĵo definitive dispremis la generalon.

— Sinjoroj, tio estas jam tro! — li kriis despere.

— Ebriulo, via Ekscelenco, — denove sufloris Pseldonimov.

— Porfirio! Mi vidas, ke vi… ĉiuj… jes! Mi diras, ke mi esperas… jes, mi alvokas ĉiujn diri: per kio mi humiligis min?

Ivano Iljiĉ estis preskaŭ ploranta.

— Via Ekscelenco, indulgu, sinjoro!

— Porfirio, mi al vi diras… Diru, mi ja venis… jes… jes, al la nuptofesto, do mi havis celon. Mi volis morale levi… mi volis, ke oni sentu. Mi demandas ĉiujn: ĉu mi estas humiligita sufiĉe por vi aŭ ne?

Sekvis tomba silento. Nome tomba silento sekvis post tia kategoria demando. “Nu, kial ili, kial ili ne huraas eĉ en tiu minuto!” — fulmis en la kapo de lia Ekscelenco. Sed la gastoj nur rigardis unu la aliajn. Akimo Petroviĉ sidis nek viva, nek morta, kaj Pseldonimov, mutiĝante pro la malkuraĝo, ripetis enpense teruran demandon, kiu jam delonge obsedis lin:

“Sed kion oni faros al mi morgaŭ pro ĉio ĉi?”

Subite la kunlaboranto de “La Braĝo”, jam tre ebria, sed ĝis nun sidinta en morna silento, turnis sin rekte al Pseldonimov kaj kun la brilantaj okuloj respondis nome de la tuta ĉeestantaro.

— Jes, sinjoro! — li ekkriis per tondra voĉo, — jes, sinjoro, vi humiligis vin, jes, sinjoro, vi estas reakciulo… Re-ak-ci-ulo!

— Junulo, rekonsciiĝu! vi kun kiu, por tiel diri, interparolas! — furioze kriis Ivano Iljiĉ, denove ekstarinte de sia loko.

— Kun vi, kaj, due, mi ne estas junulo… Vi venis por afekti kaj serĉi popularecon.

— Pseldonimov, kio estas tio! — ekkriis Ivano Iljiĉ.

Sed Pseldonimov saltstariĝis terurite kaj rigidiĝis kiel fosto, tute ne sciante kion necesas entrepreni. Ankaŭ la gastoj mutiĝis sur siaj seĝoj. La pentristo kaj lernanto aplaŭdis kaj kriis: “Brave, brave!”

La gazetisto daŭrigis krii kun neretenebla furiozo:

— Jes, vi venis por fanfaroni per la humaneco! Vi malhelpis la komunan gajan festadon. Vi trinkis ĉampanon eĉ ne pensante, ke ĝi estas tro multekosta por oficisto kun dekrubla monata salajro, kaj mi supozas ke vi estas unu el tiuj estroj, kiuj ŝatas la junajn edzinojn de siaj subalternuloj! Krome, mi certas ke vi subtenas vinimpostadon… Jes, jes, jes!

— Pseldonimov, Pseldonimov! — kriis Ivano Iljiĉ, etendante al li la manojn. Li sentis ke ĉiu vorto de la gazetisto efikis kvazaŭ ponarda tranĉo por lia koro.

— Tuj, via Ekscelenco, ne maltrankviliĝu! — ekkriis Pseldonimov energie, saltis al la gazetisto, kaptis lin je la kolumo kaj fortiris lin de la tablo. Eĉ ne eblis atendi de malfortika Pseldonimov tian fizikan forton. Sed la gazetisto estis tre ebria, kaj Pseldonimov — male — tute sobra. Poste Pseldonimov kelkfoje batis lian dorson kaj forpuŝis lin tra la pordon.

— Vi ĉiuj estas fiuloj! — kriis la gazetisto, — mi jam morgaŭ vin ĉiujn priskribos karikature en “La Braĝo”!..

Ĉiuj saltstariĝis.

— Via Ekscelenco, via Ekscelenco! — kriis Pseldonimov, lia patrino kaj kelkaj el la gastoj, tumultante ĉirkaŭ la generalo, — via Ekscelenco, trankviliĝu!

— Ne, ne, — kriis la generalo, — mi estas pereigita… mi venis… mi volis, por tiel diri, bapti. Kaj jen mi ricevis pro ĉio, pro ĉio!

Li eksidis sur la seĝon, kvazaŭ sen konscio, metis ambaŭ manojn sur la tablon kaj klinis sur la manojn sian kapon, rekte en teleron kun blanc-manger. Oni ne povas priskribi ĉies teruriĝon. Post unu minuto li ekstaris, evidente dezirante foriri, ŝanceliĝis, kroĉis per sia piedo seĝon, falis sur la plankon kaj ekronkis…

Tiel okazas al personoj nedrinkemaj, kiam ili hazarde ebriiĝas. Ĝis lasta limo, ĝis lasta momento ili konservas klaran konscion kaj poste subite falas kvazaŭ falĉite. Ivano Iljiĉ kuŝis sur la planko, tute senkonscia. Pseldonimov kaptis sin je haroj kaj senmoviĝis en tiu stato. La gastoj komencis haste disiri, traktante la okazintaĵon laŭ sia maniero. Estis jam ĉirkaŭ la tria horo matene.

—————

Plej gravis, ke la cirkonstancoj de Pseldonimov estis multe pli aĉaj ol oni povus imagi, eĉ sciante la tutan malbelecon de la nuna situacio. Kaj dum Ivano Iljiĉ kuŝas sur la planko kaj Pseldonimov staras apud li, despere taŭzante la harojn, ni rompu la elektitan direkton de nia rakonto kaj diru kelkajn klarigajn vortojn pri Porfirio Petroviĉ Pseldonimov.

Ankoraŭ antaŭ malpli ol unu monato li estis pereanta tute senespere. Li devenis el provinco, kie lia patro havis iun ŝtatan oficon kaj mortis, estante juĝe akuzata. Kiam, ĉirkaŭ kvin monatojn antaŭ sia nupto, Pseldonimov, jam tutan jaron pereanta en Peterburgo, ricevis sian oficon kun dekrubla monata salajro, li preskaŭ renaskiĝis korpe kaj spirite, sed baldaŭ denove estis subpremita per cirkonstancoj. En la tuta mondo el la familio de Pseldonimov restis nur duopo, li kaj lia patrino, forlasinta la provincon post la morto de la edzo. La patrino kaj la filo duope estis mortontaj pro frosto kaj nutris sin tre aĉe. Estis tagoj, kiam Pseldonimov kun kruĉo iris al la rivero Fontanka por preni akvon kaj trinki. Ricevinte la oficon li kun sia patrino ekloĝis ie en luita ĉambroparto. La patrino prenis kiel laboron tolaĵlavadon por klientoj, kaj li dum kvar monatoj ŝparegis por aĉeti ofican uniformon kaj botojn. Multajn mokojn li havis en sia kancelario: la estroj lin demandis, kiam li lastfoje estis en banejo. Oni diris, ke cimoj nestas sub la kolumo de lia ofica uniformo. Sed Pseldonimov havis rezolutan karakteron. Li aspektis obeema kaj kvieta; li havis tre malmulte da klereco, preskaŭ neniam oni aŭdis lin paroli. Mi ne scias certe: ĉu li pensis, ĉu li kreis planojn kaj sistemojn, ĉu li revis pri io? Sed anstataŭ tio en li estis formiĝanta instinkta, profunda, senkonscia decideco eltiri sin el la aĉa stato. Li havis obstinon formikan. Se oni detruas formikejon, formikoj tuj ekkonstruas la novan, se oni detruas refoje — ili konstruas refoje, kaj tiel sen fino. Li estis kreema kaj mastrumema. Laŭ lia vizaĝo eblis vidi, ke li trabatos al si vojon, aranĝos sian hejmon, kaj eĉ eble ŝparos etan kapitalon. En la tuta mondo lin amis nur lia patrino, kaj ŝi amis senlime. Ŝi estis virino forta, senlaca, laborema, kaj krom tio ankaŭ bonkora. Ili tiel loĝus en sia luita ĉambroparto eble ankoraŭ kvin aŭ ses jarojn ĝis ŝanĝo de la cirkonstancoj, se ili ne renkontus emeritan titolan konsiliston Mlekopitajev, ekstrezoriston, kiu iam servis en la sama gubernio, sed poste transloĝiĝis kaj establis sin kun la familio en Peterburgo. Li konis Pseldonimovon kaj iam estis ŝuldanta ion al lia patro. Li ne havis multe da mono, tamen iom da mono troviĝis; kiom da mono estis precize sciis neniu, nek lia edzino, nek lia pli aĝa filino, nek liaj parencoj. Li havis du filinojn kaj — ĉar li estis terura despoto, ebriulo, domtirano kaj krome malsana — li subite decidis edzinigi unu el la filinoj kun Pseldonimov: “Mi ja konas lin, lia patro estis bona homo kaj la filo estos bona homo”. Mlekopitajev faris tion, kion li volis: dirite — farite. Li estis tre stranga despoto. Li pasigis tempon plejparte sidante en fotelo, ĉar liaj gamboj senmoviĝis pro iu malsano, kio tamen ne malhelpis lin trinki vodkon. Li drinkis kaj blasfemis tutajn tagojn. Li estis malica; li nepre bezonis senĉese turmenti iun. Por tio ĉi li tenis en sia hejmo kelkajn malproksimajn parencinojn: sian malsanan kaj skandaleman fratinon; du fratinojn de sia edzino, same malbonkorajn kaj klaĉemajn; ankaŭ sian maljunan onklinon, unu el kies ripoj pro iu okazo estis rompita. Li tenis en la hejmo ankaŭ neparencan loĝantinon, rusiĝintan germaninon, pro ŝia talento rakonti al li fabelojn el “Mil kaj unu noktoj”. Lin tre plezurigis mokturmenti ĉiujn malfeliĉajn parazitajn loĝantinojn, li insultis ilin senĉese kaj kruele, kvankam ili, sen escepto eĉ de lia edzino kun denaska dentodoloro, ne aŭdacis kontraŭ li pepi eĉ unu vorton. Li malamikigis ilin inter si, inventis kaj aranĝis novajn malkonkordojn kaj kverelojn inter ili kaj poste ridegis kaj ĝojis spektante, ke ili preskaŭ batas unu la alian. Li tre ekĝojis, kiam lia pli aĝa filino, vegetinte en mizero dum ĉirkaŭ dek jaroj kun iu oficiro, ŝia edzo, fine vidviniĝis kaj ekloĝis ĉe li kun tri etaj infanoj. La infanojn li ne toleris, sed ĉar ilia apero pligrandigis materialon, kun kiu eblis fari ĉiutagajn eksperimentojn, la maljunulo estis tre kontenta. Tiu amaso de malicaj virinoj, malsanaj infanoj kaj ilia turmentanto kunloĝis en malvasteco en ligna domo en la Peterburga Distrikto; ne satmanĝis, ĉar la oldulo estis avara kaj monon donis mizeran, kvankam li ne avaris aĉeti vodkon por si; ne satdormis, ĉar la oldulo suferis pro maldormemo kaj postulis amuzaĵojn. Resume, ĉiuj ili fartis malbone kaj malbenis sian sorton. En tiu tempo li rimarkis Pseldonimovon. Li estis konsternita per la granda nazo kaj humila aspekto de Pseldonimov. Lia juna filino, debila kaj nebela, tiam havis dek sep jarojn. Malgraŭ tio, ke ŝi iam frekventis ian germanan Schule, ŝiaj scioj estis mizeraj, preskaŭ neniaj. Poste ŝi kreskis skrofola kaj kaĥekta, punbatata per la lambastono de la gamboparalizita kaj ebria patro, en ĥaoso de internaj hejmaj kvereloj, spionado kaj denuncado. Ŝi neniam havis amikinojn, ankaŭ ne la saĝon. Ŝi jam delonge volis edziniĝi. Ekster la hejmo ŝi estis silentema, sed apud siaj panjo kaj parazitaj kunloĝantinoj ŝi estis malica kaj akra, kiel borileto. Ŝi aparte ŝatis disdoni pinĉojn kaj batojn al la infanoj de sia fratino, denunci ilin pro ŝtelitaj sukero kaj pano, kaj tio kaŭzis senĉesan kaj neestingeblan malpacon inter ŝi kaj ŝia fratino. La oldulo mem proponis ŝin al Pseldonimov. Malgraŭ sia profunda malprospero, li petis iom da tempo por akcepti decidon. Li kaj lia patrino longe konsideris ĉion. Ja oni donis kiel doton por la fianĉino domon; kvankam ĝi estis ligna kaj unuetaĝa, ĝi ja havis iun prezon. Aldone oni dotis ŝin per kvarcent rubloj — kiam eblos akumuli tian monsumon! “Mi, ja, pro kio akceptas en mian domon la viron? — kriis la ebria despoto. — Unue, pro tio ke vi estas virinaĉoj, kaj al mi tedis nura inaĉaro. Mi volas ke ankaŭ Pseldonimov dancu laŭ mia muziko, ĉar mi estas lia bonfaranto. Due, mi akceptas lin pro tio, ke vi ĉiuj tion ne ŝatas kaj pro tio koleriĝas. Do mi speciale faros tion kontraŭ viaj deziroj. Kion mi decidis, tion mi faros! Kaj vi, Porfirĉjo, batu ŝin, kiam ŝi estos via edzino; en ŝi denaske sidas sep demonoj. Vi ekzorcu ilin ĉiujn, mi specialan bastonegon preparos…”

Pseldonimov silentis sed li jam konsentis. Oni ankoraŭ antaŭ la nupto akceptis en la hejmon lin kaj lian patrinon, purigis, vestis, donis monon por la nupto. La oldulo favoris ilin, eble pro tio, ke la tuta familio estis malica kontraŭ ili. La patrino de Pseldonimov al li eĉ ekplaĉis tiel, ke li sindetenis kaj ne mokis ŝin. Cetere ankoraŭ unu semajnon antaŭ la nupto li devigis Pseldonimovon danci kozakan dancon por sia distro. “Nu bone, mi nur volis vidi, ke vi ne forgesis kiu estas mi”, — li diris post la fino de la danco. Li donis monon precize por la nupto kaj invitis ĉiujn siajn parencojn kaj konatojn. Flanke de Pseldonimov estis nur la kunlaboranto de “La Braĝo” kaj Akimo Petroviĉ kiel honora gasto. Pseldonimov tre bone sciis, ke la fianĉino abomenas lin kaj ke ŝi tre ŝatus edziniĝi kun iu oficiro, sed ne kun li. Sed li ĉion toleris, ĉar tiel li interkonsentis kun la patrino. Dum la tuta nupta tago kaj dum la sekva vespero la oldulo sakris per aĉaj vortoj kaj drinkis. Lia tuta familio pro la nupto nestis en la malantaŭaj ĉambroj kaj pro trodenseco estis tie sufokiĝanta. La antaŭaj ĉambroj estis destinataj por la balo kaj vespermanĝo. Fine, kiam la maljunulo ekdormis tute ebria, ĉirkaŭ la dek-unua horo vespere, la patrino de la novedzino, precipe kolerega tiutage je la patrino de Pseldonimov, decidis ŝanĝi la koleron je favoro kaj eliri al la balo kaj vespermanĝo. La apero de Ivano Iljiĉ renversis ĉion. Sinjorino Mlekopitajeva konfuziĝis, ofendiĝis kaj eksakris pro tio ke oni ne avertis ŝin, ke estis invitita eĉ la generalo mem. Oni provis konvinki ŝin, ke li venis mem, neinvitite, sed ŝi estis tiom stulta, ke ŝi ne kredis tion. Estis bezonata ĉampano. La patrino de Pseldonimov havis nur unu rublon, Pseldonimov ne havis eĉ unu kopekon. Necesis humiliĝi antaŭ la malbonkora oldulino Mlekopitajeva, peti monon por aĉeti unu botelon, poste — por aĉeti la duan. Oni priskribis al ŝi perspektivon de estontaj oficaj rilatoj, karieron, admonis ŝin. Fine ŝi donis propran monon sed kompense devigis Pseldonimovon fortrinki tian kalikon da vino kun galo enmiksita, ke li jam kelkfoje enkuris en la ĉambron, kie estis preparita la nupta kuŝejo, kaptis sin silente je la haroj kaj falis kapantaŭe sur la liton, destinitan por paradizaj ĝuoj, tremante per la tuta korpo pro la senpova kolerego. Jes! Ivano Iljiĉ ne sciis la veran koston de la du boteloj da ĉampano, trinkitaj de li dum la vespero. Kiom do teruriĝis Pseldonimov, sentante angoron kaj malesperiĝon, kiam la epizodo kun Ivano Iljiĉ finiĝis en tiel neatendita maniero. Li denove antaŭsentis klopodojn kaj, eble por la tuta nokto, jelpojn kaj ploradon de lia kaprica novedzino, riproĉojn de ŝia sensaĝa parencaro. Jam sen tio lia kapo lin doloris kaj jam sen tio nebulo kaj malhelo vualis liajn okulojn. Kaj subite Ivano Iljiĉ ekbezonis helpon, necesis je la tria horo trovi kuraciston aŭ kaleŝon por veturigi lin hejmen — nepre kaleŝon, ĉar estis ne eble veturigi tiun noblan personon hejmen per fiakro. Kaj kie trovi monon por pagi almenaŭ la kaleŝon? Sinjorino Mlekopitajeva, freneziĝinta pro tio, ke la generalo ne diris al ŝi eĉ du vortojn kaj eĉ ne rigardis al ŝi dum la vespermanĝo, deklaris ke ŝi eĉ unu kopekon ne havas. Eble vere ŝi ne havis eĉ unu kopekon. De kie preni, do? Kion fari? Jes, estis kaŭzo por taŭzi la harojn.

—————

Intertempe oni portis Ivanon Iljiĉ sur etan ledan sofon, kiu staris en la manĝosalono. Dum oni forportis la telerojn kaj dismetis la tablojn, Pseldonimov klopodis ĉie trovi monon, li provis prunti eĉ de servistoj, sed neniu havis monon. Li eĉ riskis peti Akimon Petroviĉ, kiu restis pli longe ol la ceteraj. Sed malgraŭ sia bonkoreco, li, aŭdinte pri mono, tiel embarasiĝis kaj konfuziĝis, ke li diris la plej neatenditajn stultaĵojn.

— En alia tempo mi kun plezuro donus, — li balbutis, — sed nun… vere, pardonu min…

Kaj, preninte sian ĉapon, li haste fuĝis el la domo. Nur la bonkora junulo, rakontinta pri la sonĝolibro, estis ankoraŭ taŭga por io, kaj eĉ tio estis ne tute trafa. Ankaŭ li restis pli longe ol la ceteraj, kore kompatante Pseldonimovon en ties malfeliĉo. Fine Pseldonimov, lia patrino kaj la junulo decidis en komuna konsultiĝo ne sendi iun por la kuracisto, sed sendi por trovi kaleŝon kaj veturigi la malsanulon hejmen, kaj ĝis la veno de la kaleŝo apliki al li kelkajn hejmajn rimedojn, nome: malsekigi liajn tempiojn kaj kapon per malvarma akvo, meti al la verto glacion kaj simile. Pri tio okupiĝis la patrino de Pseldonimov. La junulo forflugis por serĉi kaleŝon. Ĉar en la Peterburga Distrikto en tiu tempo ne estis eĉ fiakristoj, li foriris ien malproksimen al la koĉera noktumejo kaj vekis la kaleŝistojn. Ili ekmarĉandis. Oni diris, ke en tiu horo eĉ kvin rubloj estas malmulte por la kaleŝo. Tamen ili interkonsentis pri tri rubloj. Sed kiam preskaŭ je la kvara horo la junulo venis en la dungita kaleŝo al Pseldonimovoj, ili jam ŝanĝis la planon. Evidentiĝis, ke Ivano Iljiĉ, kiu ankoraŭ restis senkonscia, tiel forte ekmalsanis, tiel ĝemis kaj konvulsiis, ke iĝis tute neeble kaj eĉ riske transporti lin kaj veturigi hejmen en tia stato. “Kio ankoraŭ misokazos pro tio?” — diris tute senkuraĝiĝinta Pseldonimov. Kion fari? Aperis nova demando. Se lasi la malsanulon hejme, kien oni lin portu kaj kie kuŝigu? En la tuta domo estis nur du litoj: la unua estis giganta, duloka, sur kiu dormis la maljuna Mlekopitajev kun la edzino, kaj la alia estis ĵus aĉetita, ornamita avelece kaj destinata por la novgeedzoj. La ceteraj domanoj — pli ĝuste domaninoj — estis dormantaj sur la planko mikse, plejparte sur kusenegoj, jam parte difektitaj kaj fetoraj, do tute maldecaj, kaj eĉ tiuj kusenegoj sufiĉis nur por la kuŝantoj; pli ĝuste eĉ ne por ĉiu el ili. Kie do kuŝigi la malsanulon? Oni eble povus trovi kusenegon — en okazo de krizo eblus ĝin eltiri el sub iu, sed kie kaj sur kio ĝin eblus sterni? Evidentiĝis, ke sterni eblus en la halo, ĉar ĝi estis la plej malproksima de la loĝĉambroj kaj havis apartan enirejon. Sed sur kio sterni? Ĉu sur seĝoj? Estas konate, ke sur la seĝoj oni sternas nur por gimnazianoj, kiam ili revenas hejmen je la sabataj vesperoj, sed por tia persono, kia Ivano Iljiĉ, tio estus malestima. Kion li dirus morgaŭ vekiĝinte sur seĝoj? Pseldonimov ne volis eĉ aŭdi tion. Restis sola eliro: porti lin sur la nuptan kuŝejon. Tiu nupta kuŝejo, kiel ni jam diris, estis aranĝita en la malgranda ĉambro, tuj apud la manĝohalo. Sur la lito kuŝis duobla, novaĉetita matraco, freŝa littolaĵo, kvar kapkusenoj el rozkolora sateno en muslinaj kusenujoj, supre ornamitaj per ruŝoj. La litkovrilo estis atlasa, rozkolora, ornamece stebita. Muslinaj kurtenoj pendis sur ora ringo. Resume, ĉio estis konvena, kaj la gastoj, preskaŭ ĉiuj vizitintaj la dormoĉambron, laŭdis la dekoraĵojn. Kvankam la novedzino ne toleris Pseldonimovon, vespere ŝi kelkfoje kaŝe enkuris ĉi tien por rigardi. Grandaj estis ŝia indigno kaj ŝia kolero, kiam ŝi eksciis ke oni volas en ŝian nuptoliton porti la malsanulon, suferantan pro io ĥolereca! La panjo de la novedzino provis defendi ŝin, eksakris, promesis morgaŭ plendi al la edzo; sed Pseldonimov montris sian karakteron kaj insistis: oni transportis Ivanon Iljiĉ kaj por la novgeedzoj oni sternis liton sur la seĝoj. La novedzino ploretis, emis pinĉi ĉiujn, sed ne aŭdacis malobei la edzon: ŝia paĉjo havis la lambastonon, kiun ŝi tre bone konis, kaj ŝi sciis ke la paĉjo morgaŭ postulos ke ŝi tre detale raportu pri io. Por ŝin konsoli oni alportis en la salonon la rozkoloran litkovrilon kaj la kusenojn en la muslinaj kusenujoj. Kaj ĉi tiam revenis la junulo kun la kaleŝo. Eksciinte ke la kaleŝo ne plu estas bezonata, li tre ektimis. Evidentiĝis, ke li mem devis pagi, sed li eĉ dek kopekojn havis neniam en sia vivo. Pseldonimov deklaris sin plena bankrotulo. Oni penis admoni la kaleŝiston, sed tiu ekbruis kaj eĉ frapis la ŝutrojn. Mi ne bone scias, kiel la afero finiĝis. Ŝajnas, ke la junulo forveturis en tiu kaleŝo kiel garantiulo al la Sabla Distrikto, en la kvaran straton Roĵdestvenskaja, kie li esperis veki iun studenton, kiu noktumis ĉe siaj konatoj, kaj peni pruntepreni monon? Estis jam post la kvara horo matene, kiam oni lasis la novgeedzojn kaj ŝlosis la pordon de la salono. Ĉe la lito de la suferanto por la tuta nokto restis la patrino de Pseldonimov. Ŝi kuŝiĝis sur planko, sur tapiŝeto kaj kovris sin per peltaĵo, sed dormi ŝi ne povis, ĉar ŝi devis ekstari ĉiuminute: Ivano Iljiĉ havis teruran misdigestadon. La patrino de Pseldonimov, fortika kaj noblanima virino, senvestigis lin, demetis de li ĉiujn vestojn, flegis lin kiel la propran filon, kaj dum la tuta nokto elportis el la ĉambro tra koridoro la necesan ujon kaj denove enportis ĝin. Tamen la misokazoj de tiu nokto ankoraŭ tute ne finiĝis.

—————

Eĉ dek minutoj ne pasis post la enŝloso de la novgeedzoj en la salono, kiam aŭdiĝis terura kriado, kriado ne ekstaza, sed plej sinistra. Post la krioj aŭdiĝis bruo, krakado, kvazaŭ falado de seĝoj, kaj tuj en la ĉambron, ankoraŭ ne lumigitan, neatendite enkuris tuta aro de kriantaj kaj timigitaj virinoj en diverspecaj negliĝoj. Tiuj virinoj estis: la patrino de la novedzino, ŝia fratino lasinta siajn malsanajn infanojn por tiu tempo, tri ŝiaj onklinoj, altreniĝis eĉ la parencino kun la rompita ripo. Ĉi tie estis eĉ kuiristino, altreniĝis kun la ceteraj eĉ la parazita germanino, rakontanta fabelojn, el sub kiu oni eltiris ŝian kusenegon, la plej bonan en la domo, kiu estis ŝia sola posedaĵo. Ĉiuj ĉi respektindaj kaj sagacaj virinoj jam antaŭ kvaronhoro estis venintaj piedpinte de la kuirejo tra la koridoro kaj estis kaŝaŭskultantaj en la antaŭĉambro, vorataj de la plej neklarigebla scivolo. Intertempe iu rapide bruligis kandelon, kaj al ĉiuj prezentiĝis neatendita vidaĵo. La seĝoj, kiuj apogis la kusenegon nur ĉe ĝia rando, ne eltenis la duoblan pezon kaj dismoviĝis, kaj la kusenego falis inter ili sur la plankon. La novedzino ĝemploris pro kolero; nun ŝi estis ofendita ĝis la korprofundo. Morale mortigita Pseldonimov staris kvazaŭ krimulo, kaptita ĉe la misago. Li eĉ ne penis senkulpigi sin. De ĉiuj flankoj aŭdiĝis krioj kaj jelpoj. Al la bruo alkuris ankaŭ la patrino de Pseldonimov, sed la panjo de la novedzino ĉi-foje estis triumfe venkinta ŝin. Ŝi komence superŝutis Pseldonimovon per strangaj kaj plejparte nejustaj riproĉoj pri la temo: “Kia edzo vi, patreto, estas post tio? Por kio vi, patreto, taŭgas, post tia malhonoro?” kaj simile; kaj, fine, preninte sian filinon je la mano, kondukis ŝin de la edzo en sian ĉambron, preninte personan respondecon pri la morgaŭa raporto al la kruela patro. Post ŝi foriris ankaŭ la ceteraj, ĝemante kaj balancante siajn kapojn. Kun Pseldonimov restis nur lia patrino kaj ŝi provis konsoli lin. Sed li tuj pelis ŝin for de si.

La konsoloj ne efikis sur lin. Li aliris la sofon kaj eksidis en makabra meditado, ĉar li estis nudpieda kaj surhavis nur subvestojn. Pensoj kruciĝis kaj implikiĝis en lia kapo. De temp' al tempo li kvazaŭ mekanike ĉirkaŭrigardis la salonon, kie ankoraŭ antaŭnelonge frenezumis la gedancantoj kaj kie ankoraŭ ŝvebis cigareda fumo. Cigaredaj stumpoj kaj bombonaj paperetoj ankoraŭ kuŝis sur la makulita kaj malpurigita planko. La vrako de l' nupta kuŝejo kaj la renversitaj seĝoj atestis la efemerecon de la plej bonaj kaj fidindaj esperoj kaj revoj sur la tero. Tiamaniere li sidis preskaŭ unu horon. Nur pezaj pensoj estis en lia kapo, ekzemple: kio atendos lin en la oficejo? Li turmente konsciis, ke nepre kaj ajnokaze necesos trovi novan oficejon, ĉar resti en tiu oficejo ne eblos nome pro tio, kio okazis la pasintan vesperon. Li pensis ankaŭ pri Mlekopitajev kiu, eble, morgaŭ denove devigos lin danci la kozakan dancon por ekzameni lian obeemon. Li pensis ankaŭ pri tio, ke Mlekopitajev donis nur kvindek rublojn por la nupto, de kiuj ne restis eĉ unu kopeko, sed doni kvarcent dotajn rublojn li ne intencis, kaj eĉ ne parolis pri tio. Ne estis ricevita ankaŭ formala dokumento pri la dotita domo. Li pensis ankaŭ pri sia edzino, lasinta lin en la plej malfacila minuto de lia vivo, pri la alta oficiro, stariĝinta je unu genuo antaŭ lia edzino. Li tion jam sukcesis rimarki; li pensis ankaŭ pri la sep demonoj, nestantaj en lia edzino, laŭ la atesto de ŝia patro, kaj pri la bastono, preparita por ekzorci ilin… Li certe sentis ke li havas fortojn por elteni multon, sed la sorto donis tiajn surprizojn, ke eblis eĉ ekdubi pri siaj fortoj.

Tiel malĝojis Pseldonimov. Intertempe la kandelstumpo estis estingiĝanta. Ĝia flagretanta flameto, lumiganta la profilon de Pseldonimov, montris ĝin en kolosa aspekto sur la muro, kun la eltirita kolo, ĝiba nazo kaj du hartufoj, elstarantaj ĉe la frunto kaj ĉe la nuko. Fine, kiam eksentiĝis la matena freŝo, li ekstaris, frostinta kaj rigidiĝinta anime, iris al la kusenego, kuŝanta inter la seĝoj, kaj, aranĝante nenion, eĉ ne submetinte sub la kapo kusenon, kaŭris sur la kuŝejon kaj ekdormis la plumban mortigan dormon, kian verŝajne dormas homoj, kondamnitaj al sekvataga vipado sur vendoplaco.

—————

Sed nenio estis komparebla kun la turmenta nokto, kiun Ivano Iljiĉ Pralinskij pasigis sur la nupta lito de l' kompatinda Pseldonimov! Dum kelka tempo kapdoloro, naŭzo kaj aliaj malagrablegaj paroksismoj ne lasis lin eĉ por unu minuto. Inferaj turmentoj. La konscio, apenaŭ aperanta en lia kapo, heligis tiajn abismojn da teruro, tiajn makabrajn kaj abomenindajn bildojn, ke estus pli bone, se li ne rekonsciiĝus. Cetere ĉio miksiĝis en lia kapo. Li rekonis, ekzemple, la patrinon de Pseldonimov; li aŭdis ŝiajn senkolerajn admonojn, ekzemple: “Toleru, mia kolombeto, toleru, patreto, kiu toleras — tiu konkeras”; li rekonis, tamen ne povis logike klarigi ŝian ĉeeston apud si. Aĉaj fantomoj hantis lin: plej ofte lin hantis Simeono Ivanoviĉ, sed rigardante pli atente, li rimarkis ke estis tute ne Simeono Ivanoviĉ, sed la nazo de Pseldonimov. Antaŭ li karuselis la libera pentristo kaj la alta oficiro kaj la oldulino kun la vindita vango. Pli ol ĉio lin logis la ora ringo, pendanta super lia kapo, tra kiu estis treditaj kurtenoj. Li klare vidis ĝin en malhela lumo de kandelstumpo, lumiganta la ĉambron, kaj penis enpense respondi la demandojn: por kio servas tiu ringo, kial ĝi estas ĉi tie, kion ĝi signifas? Li kelkfoje demandis pri tio la nejunan virinon, sed li diris, verŝajne, ne tion kion li volis diri, kaj la virino, evidente, ne komprenis lin malgraŭ liaj penoj klarigi tion. Fine, jam antaŭ la mateniĝo, la paroksismoj ĉesis kaj li ekdormis, ekdormis profunde kaj sensonĝe. Li dormis ĉirkaŭ unu horon kaj vekiĝinte li estis jam en preskaŭ plena konscio, suferante pro neeltenebla kapdoloro, kaj sentante aĉegan guston en sia buŝo kaj sur la lango transformiĝinta je drapopeco. Li sidiĝis sur la lito, ĉirkaŭrigardis kaj ekpensis. Pala lumo de komenciĝanta tago, penetrinta etstrie tra fendoj en ŝutroj, tremis sur la muro. Estis ĉirkaŭ la sepa horo. Sed kiam Ivano Iljiĉ subite komprenis kaj rememoris ĉion, kion li spertis vespere; kiam li rememoris ĉiujn siajn aventurojn dum la vespermanĝo, sian neglektitan heroaĵon, sian ĉetablan paroladon; kiam li subite imagis kun timiga klareco ĉion, kio povos sekvi el ĉio farita, ĉion, kion oni diros kaj pensos pri li nun; kiam li fine ĉirkaŭrigardis kaj finfine ekvidis en kiel trista kaj aĉega stato restis post li la paca nuptolito de lia subalternulo — ho, tia mortiga honto, tiaj turmentoj venis tiam kune en lian koron, ke li ekkriis, ŝirmis sian vizaĝon per la manoj kaj senespere ĵetis sin al la kuseno. Post unu minuto li ekstaris, ekvidis apude sur seĝo siajn vestaĵojn, akurate metitajn kaj jam purigitajn, kaptis ilin kaj rapide, haste, rigardante ĉirkaŭe kaj tre timante ion, komencis vesti sin. Sur alia seĝo kuŝis liaj palto, ĉapo kaj flavaj gantoj en la ĉapo. Li deziris foriri kaŝe. Sed subite la pordo malfermiĝis kaj eniris la patrino de Pseldonimov kun argila pelvo kaj lavkruĉo. Sur ŝia ŝultro pendis viŝtuko. Ŝi metis la lavujon kaj sen nenecesa enkonduko diris, ke nepre necesas lavi sin.

— Jen do, patreto, lavu vin, ne eblas sen laviĝi…

Tiumomente Ivano Iljiĉ komprenis, ke se en la tuta mondo estas almenaŭ unu persono, antaŭ kiu li nun devus nek honti, nek timi, do tiu estas ĝuste ĉi tiu virino. Li lavis sin. Kaj ankoraŭ longe en malfacilaj minutoj de sia vivo li estis rememoranta inter aliaj rimorsoj la tutan cirkonstancaron de tiu vekiĝo, kaj la argilan pelvon kun fajenca lavujo, plena de malvarma akvo, ankoraŭ kun glacieroj, kaj sapon en rozkolora papero, ovalforman, kun iuj literoj sur ĝi, je dekkvinkopeka prezo, evidente aĉetitan por la novgeedzoj, sed ĝin malfermis Ivano Iljiĉ; kaj la virinon kun la ornamita lina viŝtuko sur la maldekstra ŝultro. La malvarma akvo refreŝigis lin, li viŝis sin, kaj ne dirinte eĉ unu vorton, eĉ ne dankinte sian flegistinon, prenis sian ĉapon, surŝultrigis sian palton, kiun donis al li la patrino de Pseldonimov, kaj tra la koridoro, tra la kuirejo, kie jam miaŭis katino kaj kuiristino, leviĝinta de sia dormoloko, kun avida scivolemo rigardis lian foriron, elkuris en la korton, en la straton, kaj kuris al preterveturanta fiakro. La mateno estis frosta; malvarma flaveta nebulo ankoraŭ vualis la domojn kaj ĉiujn objektojn, Ivano Iljiĉ levis la kolumon. Al li ŝajnis, ke ĉiuj rigardas lin, ĉiuj konas lin kaj ĉiuj rekonas lin…

—————

Dum ok tagoj li ne eliris el sia hejmo kaj ne vizitis sian oficejon. Li estis malsana, turmentige malsana, sed malsana pli morale ol fizike. Dum tiuj ok tagoj li spertis inferajn suferojn, kaj tiuj tagoj verŝajne estis notitaj por li en la transa mondo. Estis minutoj, dum kiuj li deziris monaĥiĝi. Vere, ili estis. Eĉ lia imagkapablo komencis precipe intense fantazii pri tio. Li imagis mallaŭtan, subteran kantadon, malfermitan ĉerkon, vivadon en izolita ĉelo, arbarojn kaj grotojn; sed, reprudentiĝinte, li preskaŭ tuj estis konfesanta, ke ĉio ĉi estas absoluta absurdo kaj troigo, kaj li hontis pro tiu absurdo. Poste komenciĝis moralaj paroksismoj kaŭzitaj de lia existence manquée. Poste la honto denove ekflagris en lia animo, subite okupis ĝin plene kaj bruligis kaj dolorigis ĉion interne. Li konvulsiis, imagante diversajn situaciojn. Kion oni diros pri li, kion oni pensos, kiam li eniros en la kancelarion, kia flustrado obsedos lin tutan jaron, dek jarojn, lian tutan vivon. La anekdoto pri li iros al lia posteularo. Kelkfoje li iĝis tiel malaplomba, ke li pretis tuj veturi al Simeono Ivanoviĉ por peti ties pardonon kaj favoron. Li eĉ ne senkulpigis sin, li kondamnis sin plene: li ne serĉis senkulpigojn por si kaj hontis pro tiaj senkulpigoj.

Li intencis ankaŭ tuj abdiki sian ofican postenon kaj poste modeste en izoliteco dediĉi sin al la homara feliĉo. Ajnokaze necesus ŝanĝi ĉiujn siajn konatojn por tute neniigi ĉiun memoron pri si. Poste li pensis, ke ankaŭ tio estas absurda kaj ke ankoraŭ eblos korekti la tutan aferon per pli rigora rilato al la subalternuloj. Tiam li komencis esperi kaj revigliĝi. Fine, post ok tagoj da duboj kaj turmentoj, li sentis, ke li ne plu povos elteni la staton de necerteco, kaj un bon matin li decidis veni en la kancelarion.

Antaŭe, kiam li ankoraŭ estis en sia hejmo, li milfoje imagis, kiel li eniros en sian kancelarion. Li konvinkis sin kun teruriĝo, ke li nepre aŭdos ambiguan flustradon post si, vidos ambiguajn vizaĝojn, rikoltos sinistrajn ridetojn. Do li tre miris, kiam en la realo nenio simila okazis. Oni renkontis lin respektoplene; oni riverencis al li; ĉiuj estis seriozaj; ĉiuj estis okupitaj. Ĝojo plenigis lian koron, kiam li venis en sian kabineton.

Li tuj plenserioze ekokupiĝis pri la aferoj, aŭskultis kelkajn raportojn kaj klarigojn, akceptis kelkajn decidojn. Li sentis, ke li ankoraŭ neniam rezonis kaj decidis tiel racie kaj saĝe, kiel ĉi-matene. Li sentis, ke ĉiuj estas kontentaj pri li, ke oni respektas lin kaj rilatas al li kun estimo. Eĉ la plej suspektema homo povus rimarki nenion. La afero pasis brile.

Fine venis ankaŭ Akimo Petroviĉ kun iuj dokumentoj. Kiam li estis venanta, io kvazaŭ pikus la koron de Ivano Iljiĉ, sed tio daŭris nur unu momenton. Li okupiĝis pri Akimo Petroviĉ, parolis solide, montris kaj klarigis al li, kiel necesas labori. Li rimarkis, ke li nur evitas rigardi Akimon Petroviĉ tre longe aŭ, se diri pli korekte, Akimo Petroviĉ timis rigardi lin. Sed Akimo Petroviĉ finis kaj komencis ordigi la dokumentojn.

— Estas ankoraŭ unu peto, — li komencis laŭeble senemocie, — de oficisto Pseldonimov pri translokigo al alia departemento… Lia Ekscelenco, Simeono Ivanoviĉ Ŝipulenko promesis oficon por li. Li petas vian afablan permeson, via Ekscelenco.

— Ha, do li ŝanĝas la oficejon, — diris Ivano Iljiĉ kaj sentis ke ega pezo falis de lia koro. Li rigardis al Akimo Petroviĉ kaj en tiu momento iliaj rigardoj renkontiĝis.

— Se temas pri mi, de mia flanko… mi faros, — respondis Ivano Iljiĉ, — mi pretas.

Akimo Petroviĉ, evidente, volis rapide fuĝi. Sed Ivano Iljiĉ en nobla impeto decidis sin esprimi definitive. Al li, evidente, denove venis inspiro.

— Diru al li, — li komencis, direktante klaran kaj signifoplenan rigardon al Akimo Petroviĉ, — diru al Pseldonimov, ke mi ne deziras al li ion malbonan; jes, mi ne deziras!.. Male, mi eĉ pretas forgesi ĉion pasintan, forgesi ĉion, ĉion…

Sed subite Ivano Iljiĉ haltis, mire gapante la strangan konduton de Akimo Petroviĉ, kiu pro nekomprenebla kaŭzo subite transformiĝis el racia homo je absoluta stultulo. Anstataŭ aŭskulti ĝis fino, li subite ruĝiĝis tute stultulece, komencis iel haste kaj eĉ maldece riverenci per iaj etaj kliniĝoj kaj samtempe retropaŝetis al la pordo. Lia tuta aspekto esprimis deziron fali subteren aŭ, pli ĝuste, atingi sian tablon plej rapide. Ivano Iljiĉ, restinte sola, embarasite ekstaris. Li rigardis la spegulon kaj ne vidis sian vizaĝon.

— Ne, rigoreco, nur rigoreco, nur rigoreco bezonatas, — li flustris al si preskaŭ senkonscie, kaj subite densa ruĝo farbis lian tutan vizaĝon. Li tiel ekhontis kaj ekfartis tiel peze, kiel ne estis eĉ en plej turmentaj minutoj de lia oktaga malsano. “Mi ne eltenis!” — li diris al si kaj senforte sinkis sur la seĝon.


Notoj

Misfortuna historio (Скверный анекдот) aperis en La Tempo (1862. № 11).

…la novan vinon kaj la novajn felsakojn. “Kaj neniu enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la vino krevigos la felsakojn, kaj la vino elfluos kaj la felsakoj detruiĝos; sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn” (Mk 2: 22).

gambokovrilo (R полость). Kovrilo por la gamboj de veturanto en sledo.

Mlekopitajev (R Млекопитаев). Ĉi tiu familinomo estas komika, ĉar ĝia signifo estas masklo, kiu nutras per sia lakto (млекопитающее = mamulo). La saman familinomon Dostojevskij menciis ankaŭ en literatura felietono Peterburgaj sonĝobildoj en versoj kaj en prozo (1861).

blanc-manger. Francdevena frandaĵo: ĵeleo el lakto, migdaloj kaj sukero.

…Harun-al-Raŝideca vizito…. Kalifo Harun-al-Raŝido (766-809) laŭ legendoj dum noktoj promenis en Bagdado kaj konatiĝis kun ordinaraj popolanoj.

…literatura sonĝlibro … Panajev. Alfabete ordigita sonĝlibro de la moderna rusa literaturo, nemalhavebla suplemento al la konata “Sonĝlibro” de Marteno Zadeka de poeto Nikolaj Ŝcxerbina (1821-1869) estis verkita en 1857; ĝi estis distribuata “samizdate”, per manskribitaj kopioj, kaj estis presita nur posteume. Pri verkisto kaj ĵurnalisto Ivan Panajev (1812-1862), kunredaktoro de Samepokano (kun Nekrasov), la Sonĝlibro tekstis: “Apero de Ivan Panajev en sonĝo aŭguras verŝon de kafo sur novan veŝton, aŭ aĉeton de ses nederlandaj ĉemizoj…”

…nova leksikono … sinjoro Krajevskij por ĝi artikolojn verkos …. Temas pri Enciklopedia vortaro, kompilita de rusaj sciencistoj kaj verkistoj, kies unuan volumon (1861) redaktis Andrej Krajevskij (1810-1889), kies malklerecon evidentigis pluraj tiutempaj polemikaĵoj; interalie, ankaŭ de Dostojevskij en Peterburgaj sonĝobildoj en versoj kaj en prozo.

Alferaki. Verŝajne temas pri Nikolaj Alferaki (1815-1863), origine riĉa bienulo el Taganrog, poste sekretario de la Akademio de Artoj. Lia palaco, konstruita en 1848, estas unu el plej gravaj rimarkindaĵoj de Taganrog; nun en ĝi estas muzeo.

“La Braĝo”. Klara aludo al satira revuo La Fajrero (Искра, 1859-1864).

…mi riskos aranĝi fiŝdancon. La kulmino de rusa popola Fiŝdanco (Рыбка) estas jena: la dancisto falas kaj imitas la movojn de fiŝo ĵetita sur teron, konvulsias, fleksiĝas, subite eksaltas per la piedoj supren, ktp.

…neniam diras “La Peterburgaj Informoj”, sed ĉiam diras “La Akademiaj Informoj”. La Sankt-Peterburgaj Informoj (Санкт-Петербургские ведомости) estis ekde 1728 eldonata de la Akademio de Sciencoj; ekde 1800 ĝi aperis ĉiutage. En 1875 ĝia eldonado estis komisiita al la Ministerio de klerigo. Fermita en 1917.

…li vere dancis kiel Fokin. La studento estas komparata kun la kankanisto Fokin, kies dancadon oni opiniis obscena.

…vi subtenas vinimpostadon… Tiutempe ŝtato ofte komisiis, kontraŭ pago, al privatuloj kolektadon de kelkaj impostoj. Kvankam tio ne estas menciita en la teksto, temas pri la imposto por vendado de alkoholaĵoj.

kalikon da vino kun galo enmiksita. “…ili donis al li trinki vinon kun galo enmiksita; kaj li gustumis ĝin, kaj ne volis trinki” (Mt 27: 34).

…vipado sur vendoplaco. Publika vipado en vendoplacoj (interalie en Fojnoplaco) estis abolita en 1845.

malsukcesa vivo (fr.).

dankon (fr.).

bone dirite (fr.).

racio (fr.).

ĉeno de damoj, balanciĝu! (fr.).

[Mi estas] ĉarmita (fr.).

sinjorino (fr.).

matenmanĝo (germ.).

lernejo (germ.).

iun belan matenon (fr.). 


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo