Fjodor DostojevskijFjodor Dostojevskij

Krimo kaj puno

Fragmento el la romano

Tradukis el la rusa lingvo Andrej Parfentjev

 

La tutan tradukon libroforme eldonis en 1993 Sezonoj (Jekaterinburg, Ruslando).
Plena aŭ parta aperigo de ĉi tiu teksto, paperforme kaj elektronike, estas permesata nur kun konsento de la eldonejo kaj la tradukinto.


  • Enkonduko
  • Pri la aŭtoro
  • La 7a ĉapitro el la romano

  • ENKONDUKO

    Fine de 1956 la Ĝenerala konferenco de UNESCO en Nov-Delhio akceptis la Grandan Projekton pri la reciproka aprezado de orientaj kaj okcidentaj kulturaj valoroj, el kiu fontis la Programo por reciproka studo kaj aprezado de kulturoj. La Universala Esperanto-Asocio, kiu havas konsultajn rilatojn kun UNESCO kaj apogas ties strebojn por interkultura kunlaboro, kontribuis al tiu programo per lanĉo de literatura serio Oriento-Okcidento.

    En la serio aperas verkoj aparte gravaj kaj reprezentaj de la nacilingvaj literaturoj. Certe tiu ideo ne estas tute nova: la natura universaleco de esperanto jam inspiris plurajn programojn por diskonigo de diverslandaj literaturoj. Tamen nek Internacia literaturo de Ferdinand Hirt & Sohn, nek Biblioteko tutmonda de Rudolf Mosse, nek ceteraj similaj entreprenoj kontentige realigis la projektojn de la iniciatintoj. Iĝis klare, ke la fortoj de nur unu eldonejo apenaŭ sufiĉas por adekvata prezento de la interkultura rolo de esperanto (kiu eldonejo povus sole eldoni kelkdek relative dikajn volumojn, kiuj estus aĉeteblaj dum relative longa periodo?). Tial la libroj de Oriento-Okcidento aperas per “fortoj kunigitaj” de la esperantista komunumo, ĉe diversaj eldonejoj, sed ĉiam sub la sama marko.

    Oriento-Okcidento ebligas al la esperantista legantaro konatiĝi kun veraj literaturaj perloj. Verkoj de Dante, Shakespeare, Goethe, Baudelaire najbaras kun tiuj de Mori oogai, Chun-Chan Jen kaj Tagore. La serio prezentas la spiritajn riĉaĵojn de verkoj religiaj, mitaj, folkloraj, entenataj en La Nobla Korano, Kalevala, mondpoezia antologio Tutmonda sonoro… Ĝis nun aperis 27 numeritaj kaj du sennumeraj volumoj.

    La signifo de la serio estas pli granda ol estis antaŭvidite ĉe ties komenco. La malcentra funkciado ebligis partoprenon de eminentaj tradukistoj. La sperto kaj talento de W.Auld, R.Haupenthal, K.Kalocsay, Konisi gaku, J.E.Leppäkoski, Miyamoto masao kaj de aliaj esperantistaj plum-majstroj multiplikita je la valoro de la verkoj konsiderinde kontribuas al pliriĉigo de la esperanta tradukarto.

    Ĝis 1991 nur unu libro reprezentis en la serio la rusan literaturon: Elektitaj fabeloj de Ivan Krylov, aperinta ĉe TK/Stafeto. Sed en la jaro de la centenario de Miĥail Bulgakov Sezonoj eldonis lian ĉefverkon La majstro kaj Margarita en la fidela traduko de Sergej Pokrovskij.

    Honoran lokon en la serio okupas nun ankaŭ Krimo kaj puno de Fjodor Dostojevskij.

    La romano enfokusigas plurajn problemojn de inteligenta individualisma protagonisto, kiu frontas la realecon de la postreforma Ruslando. La ideoj de la nihilismo, forte enradikiĝintaj en la tiutempa junularo, trovas sian respegulon en la tragedia figuro de Rodion Raskoljnikov, kiu penas agi racie, ne konsiderante la homan naturon. Sed ĉu li vere povas liberigi sin de la juraj kaj moralaj normoj de la socio? Ĉu povas liaj planataj “mil bonaj aferoj” kompensi unu krimon? (En la esperanta literaturo, tiun problemon relevis 120 jarojn poste István Nemere per Sur kampo granita). Kiomgrade pri la moralo de la homo respondecas la medio kaj la socio?

    Kaj ĝuste Dostojevskij pli ol aliaj povis doni la respondon. Neniu el inter liaj samtempaj beletristoj suferis kaj spertis pli ol li. Neniu inter ili staris sur la eŝafodo, por post la sekva bagnado kaj ekzilo verki geniajn romanojn. Nur la sorto de Ĉernyŝevskij proksimis al la lia — sed la lastan rompis la bagno, post kiu li ne povis verki.

    Kaj Dostojevskij sukcesis. Por la sukceso servis la integriĝo de la romano en la ruslandan kaj eŭropan socian, filozofian kaj religian vivojn. La kritika literaturo pri Krimo kaj puno ampleksas centojn da apartaj volumoj kaj milojn da artikoloj, reagantaj al la humanismaj ideoj en la romano kaj transplantantaj la starigitajn demandojn en la novajn kondiĉojn. La figuroj de Raskoljnikov, Svidrigajlov, Sonja Marmeladova fariĝis metaforaj.

    Malgraŭ la specifa kaj komplika lingvaĵo de Fjodor Dostojevskij la romano jam antaŭ 1890 aperis sinsekve en la lingvoj germana, sveda, franca, norvega, dana, nederlanda, angla, pola, serba, hungara, itala kaj finna. Poste venis (pli aŭ malpli fidelaj) tradukoj en preskaŭ ĉiuj kulture gravaj lingvoj de la oriento kaj okcidento.

    Krom la teatraj scenigoj aperis pluraj kinofilmaj versioj de la romano en- kaj ekster-lande kaj eĉ du operoj.

    Tiu ĉi eldono de Krimo kaj puno estas plia pruvo kaj pri la universala (teme, tempe kaj geografie) valoro de la romano, kaj pri la aktivado de la novgeneraciaj ruslandaj esperantistoj. Per tiu ĉi volumo la jekaterinburga eldonejo Sezonoj, situanta ĝuste ĉe la limo inter Azio kaj Eŭropo deziras fari plian kontribuon al la noblaj celoj de la serio Oriento-Okcidento.

    Aleksander Korĵenkov


    PRI LA AŬTORO

    Fjodor Miĥajloviĉ Dostojevskij naskiĝis 30 okt. (11 nov. laŭ la gregoria kalendaro) 1821. Lia patro — kuracisto — devenis el delonge rusiĝinta litova nobela familio, la patrino apartenis al moskva negocista medio.

    Malgraŭ limigitaj financaj rimedoj la patro sukcesis doni al Fjodor kaj la pliaĝa filo Miĥail bonan edukon en la privata lernejo de L.Ĉermak, unu el la plej elstaraj lernejoj en Moskvo.

    Post la morto de la patrino (1837) la patro forveturigis siajn du pliaĝajn filojn al Peterburgo, kie komence de 1838 F.Dostojevskij studentiĝis en la Ĉefa inĝeniera superlernejo, preparanta inĝenierojn por la armeo. En 1839 la patro de F.Dostojevskij estis mortigita fare de propraj servutuloj en Tula gubernio.

    En la inĝeniera superlernejo F.Dostojevskij ekokupiĝis pri literaturo originale kaj traduke. Post la fino de la studoj kaj nelonga deĵoro laŭ la ricevita profesio li en 1844 eksiĝis el la armeo en la rango de leŭtenanto kaj kontraŭ negranda sumo vendis la du vilaĝetojn en Tula gubernio. Lia sola okupo fariĝis literaturo, kaj jam meze de 1844 aperis lia unua traduko el Balzac.

    En 1845 li verkis sian unuan romanon Malriĉaj homoj, kiu vekis entuziasmon ĉe N.Nekrasov kaj V.Belinskij. “Malriĉaj homoj” aperis 15 jan. 1846, malferminte la duan almanakon de la t.n. “naturalisma” skolo. Ĝin sekvis Sozio (1846), Mastrino (1847), Blankaj noktoj (1848) kaj Netoĉka Nezvanova (1849).

    Jam en 1847 F.Dostojevskij distanciĝis de la grupo de V.Belinskij, cetere ankaŭ pro la kverelo kun N.Nekrasov kaj I.Turgenev. Samtempe li proksimiĝis al la rondeto de M.Petraŝevskij, kiu bazis sin sur la ideoj de Ch.Fourier. En aprilo 1849 pli ol tridek rondetanoj, inter kiuj ankaŭ F.Dostojevskij, estis arestitaj. Li estis akuzita pri disvastigo de la prohibita letero de V.Belinskij al N.Gogol kaj pri organizo de kontraŭleĝa litografio.

    16 nov. 1849 la juĝo finiĝis kaj dudek unu personoj estis mortkondamnitaj. Laŭ la kutimoj de tiu tempo Nikolao I nuligis la mortverdikton kaj anstataŭigis ĝin per bagno, tamen li ordonis anonci pri tiu decido nur post la publika prezento de la mortverdikto kaj okazigo de la tuta ekzekuta ceremonio escepte de la pafado. Laŭ la mildigita verdkito F.Dostojevskij estis kondamnita al kvarjara bagno kun posta soldata servado.

    23 jan. 1850 F.Dostojevskij venis al bagnejo en la siberia urbo Omsk, kie li pasigis kvar jarojn. En februaro 1854 li forlasis la prizonon kaj estis eskortita al Semipalatinsk, kie li ekservis kiel ordinara soldato. Post la forpaso de Nikolao I (12 mar. 1955) kaj ekrego de Aleksandro II la vivo de F.Dostojevskij iom pliboniĝis — li fariĝis suboficiro kaj poste oficiro. 6 feb. 1857 li edziĝis al Maria Isajeva. 18 mar. 1859 sekvis eksiĝo el la armeo kaj fine de la jaro F.Dostojevskij revenis al Peterburgo.

    Li aktive ekpartoprenis en la literatura vivo. Post dekjara paŭzo komencis aperi liaj verkoj: Sonĝo de onklo kaj Vilaĝo Stepanĉikovo kaj ĝiaj loĝantoj (1859). En 1861 aperis la unua numero de la revuo Vremja (Tempo), kies fondinto kaj formala redaktoro estis M.Dostojevskij, sed la fakta redaktoro kaj ĉefa kunlaboranto — F.Dostojevskij.

    Dum neplenaj tri jaroj en Vremja aperis valoraj verkoj de A.Ostrovskij, I.Turgenev, A.Grigorjev kaj, unuavice, de F.Dostojevskij mem: Humiligitaj kaj ofenditaj (1861), Noticoj el Mortodomo (1862) kaj multaj publicistikaj kaj kritikaj eseoj, en kiuj li defendis la doktrinon de la revuo, kiu estis bazita sur la tradiciaj rusaj kaj ortodoksaj valoroj, sur neakcepto de la perforto kaj nihilismo, sur rifuzo de la klasa aliro.

    24 maj. 1863 la eldonado de Vremja estis malpermesita, kaj kvankam ĝia posteulo Epoĥa (Epoko), lanĉita en 1864 de M.Dostojevskij, aperis nur dum unu jaro, F.Dostojevskij sukcesis aperigi en ĝi siajn Noticojn el la kelo, per kiu li definitive forlasis siajn junecajn socialismajn ideojn.

    15 apr. 1864 pro ftizo mortis la unua edzino de F.Dostojevskij (ŝia sorto estis la bazo de Katerina Ivanovna Marmeladova en Krimo kaj puno). 10 jul. 1864 mortis ankaŭ lia frato kaj kunredaktoro Miĥail. F.Dostojevskij decidis surpreni liajn ŝuldojn kaj baldaŭ frontis la mondon de la kreditoroj, lombardistoj, uzuristoj kaj policistoj, kiun li respegulis en Krimo kaj puno, ekverkita aŭtune de 1865.

    En oktobro 1866 li devis interrompi la laboron super Krimo kaj puno pro la neceso urĝe plenumi la kondiĉojn de la raba kontrakto kun eldonisto F.Stellovskij, laŭ kiu F.Dostojevskij devis liveri al li novan romanon antaŭ 1 nov. 1866.

    4 okt. 1866 li komencis dikti al komencanta stenografistino Anna Snitkina la romanon Ludanto (li mem estis pasia ruletludanto dum dek jaroj), kaj la romano estis prezentita ĝustatempe. 15 feb. 1867 okazis geedziĝo de la romanisto kun la dudekjara stenografistino, kiu fariĝis lia ĉefa vivkunulo kaj helpanto. Du monatojn post tio la novgeedzoj forveturis el Ruslando, kien ili renenis nur post pli ol kvar jaroj. En Germanio, Svislando kaj Italio F.Dostojevskij laboris super la romanoj Idioto (1868) kaj Demonoj (1870—1871), finverkita jam post la reveno al Peterburgo. Precipe grandan reeĥon kaj kritikon havis Demonoj kie li pamflete prezentis tiutempajn revoluciulojn, pretekste de politika murdo de apostatinta anarkiema studento fare de adeptoj de M.Bakunin.

    En 1873—1874 F.Dostojevskij fariĝis redaktoro de Graĵdanin (Civitano), modere konservativa revuo, en kiu li regule aperigis sian Taglibro de verkisto, kiu poste (ekde 1876) aperis kiel aparta revuo, propagandanta ideojn de neperforta evoluo fone de la kompleta bankroto de la terorisma taktiko de la tiutempaj revoluciuloj.

    Malgraŭ la opozicio al la revolucia-demokratia skolo, F.Dostojevskij akceptis la proponon de N.Nekrasov aperigi sian romanon Adoleskulo (1875) en ties revuo Oteĉestvennyje zapiski (Patrujaj noticoj). Tamen lia lasta romano Fratoj Karamazov (1879—1880) denove aperis en Russkij Vestnik (Rusa heroldo), samkiel liaj ĉefaj romanoj Krimo kaj puno, Idioto kaj Demonoj. F.Dostojevskij sukcesis verki nur la unuan el la du planitaj libroj de Fratoj Karamazov.

    8 jun. 1880 F.Dostojevskij faris sian faman paroladon ĉe la malfermo de la monumento de A.Puŝkin en Moskvo, en kiu li prezentis sian esencan opinion pri la rusa nacia karaktero, estonta misio de Ruslando kaj ruslanda inteligencio. La parolado provokis vastan socian kaj literaturan polemikon.

    En decembro 1880 aperis aparta eldono de Fratoj Karamazov, kaj en januaro 1881 F.Dostojevskij ekokupis sin pri la redaktado de la unua numero de Taglibro de verkisto por 1881. Sed la redaktado ne estis finita — 26 jan. li havis gravan pulman sang-elfluon (pro la emfizemo) kaj 28 jan. 1881 lia vivo finiĝis. Senprecedence multaj dekmiloj da homoj akompanis lin dum lia lasta vojo.

    Aleksander Korĵenkov


    KRIMO KAJ PUNO

    PARTO 1

    Ĉapitro VII

    La pordo, same kiel antaŭe, malfermiĝis je tre streta fendo, kaj denove du akraj malfidemaj okuloj pikis lin el malhelo. Raskoljnikov konfuziĝis kaj preskaŭ faris gravan eraron.

    Timante, ke ŝi ne kuraĝos resti kun li duope, kaj ne esperante ke lia aspekto forigos ŝian malfidon, li prenis la anson kaj tiris al si la pordon, ke la oldulino ne povu refermi ĝin. Ŝi nek retiris la pordon al si, nek ellasis la anson, kaj pro tio li preskaŭ eltiris ŝin kune kun la pordo al la ŝtuparo. Vidante, ke ŝi staras en la kadro de la pordo barante la vojon, li ekiris rekte kontraŭ ŝin. Tiu time desaltis, volis diri ion, sed ne povis kaj rigardis lin per rondaj okuloj.

    — Bonan vesperon, Aljona Ivanovna, — li komencis laŭeble senĝene, sed la voĉo malobeis lin, rompiĝis kaj ekvibris, — por vi… mi alportis aĵon… sed prefere ni venu ĉi tien… al lumo… — Kaj lasinte ŝin, li sen invito eniris la ĉambron. La oldulino kuretis post lin; ŝia lango malnodiĝis.

    — Dio! Por kio vi?.. Kiu vi estas? Kion vi volas?

    — Pardonu, Aljona Ivanovna… via konato… Raskoljnikov… jen mi alportis la garantiaĵon, kiun mi antaŭ nelonge promesis… — Kaj li etendis al ŝi la garantiaĵon.

    La oldulino apenaŭ rigardis la garantiaĵon, sed tuj fiksis siajn okulojn rekte al tiuj de l' nevokita gasto. Ŝi rigardis atente, malice kaj malfide. Pasis ĉirkaŭ unu minuto. Al li ŝajnis, ke en ŝiaj okuloj nestas iu rikano, kvazaŭ ŝi jam divenus ĉion. Li sentis konfuziĝon, li preskaŭ timis, li timis tiom, ke, ŝajne, li forkurus, se ŝi almenaŭ duonan minuton daŭrigus rigardi tiel, ne dirante eĉ unu vorton.

    — Kial vi rigardas tiel, kvazaŭ vi ne rekonus min? — subite ankaŭ li ekparolis malice. — Prenu se vi volas, se ne — mi iros al aliaj, mi rapidas. Li ne intencis diri tion, la vortoj eldiriĝis mem.

    La oldulino rekonsciiĝis, kaj la firma voĉo de la gasto evidente kuraĝigis ŝin.

    — Bone, karulo, sed pro kio tia subito… kio ĝi estas? — ŝi demandis rigardante la garantiaĵon.

    — La arĝenta cigaredujo: ja mi parolis lastfoje.

    Ŝi etendis la manon.

    — Sed kial vi estas tiel pala… Jen ankaŭ la manoj tremas! Ĉu vi fastis, karulo?

    — Febro, — li respondis abrupte. — Certe oni palas… se manĝas nenion, — li aldonis, apenaŭ prononcante la vortojn. La fortoj denove estis lasantaj lin. Sed la respondo ŝajnis versimila, la oldulino prenis la garantiaĵon.

    — Kio ĝi estas? — ŝi ripetis, refoje kroĉante sian atentan rigardon al Raskoljnikov kaj pesante la garantiaĵon per la mano.

    — La aĵo… cigaredujo… arĝenta… vidu.

    — Tamen, kvazaŭ ne arĝenta ĝi estas… Kial vi ĝin envolvis.

    Penante malnodi la ŝnureton de la envolvaĵo ŝi turnis sin al la fenestro, al la lumo (ĉiuj fenestroj ĉe ŝi estis fermitaj malgraŭ la sufoko) kaj por kelkaj sekundoj entute lasis lin post sia dorso.

    Li malbutonis la mantelon kaj liberigis la hakilon el la maŝo, sed ne elprenis ĝin entute, tenante ĝin per la dekstra mano sub la vesto. Liaj brakoj estis tre feblaj, li sentis kiel ili kun ĉiu nova sekundo sensentiĝas kaj plu rigidiĝas. Li timis, ke li ellasos la hakilon sur la plankon… Subite li vertiĝis…

    — Ja kion li ĉi tie vindaĉis! — domaĝe eksklamis la oldulino kaj moviĝetis en lian flankon.

    Ne plu eblis prokrasti eĉ unu momenton. Li komplete elŝovis la hakilon, per ambaŭ manoj levis ĝin apenaŭ sentante sin, kaj preskaŭ sen forto, preskaŭ aŭtomate mallevis la hakilnukon sur la kapon de la oldulino. Li preskaŭ ne aplikis sian forton. Sed kiam nur li mallevis la hakilon, tuj naskiĝis en li la forto.

    La kapo de la oldulino, kiel ĉiam estis nekovrita. Ŝiaj blondaj, kelkloke griziĝintaj, haroj — laŭkutime abunde oleumitaj — estis kunplektitaj en rat-vostan ligon kaj fiksitaj per splito de korna kombilo elstaranta sur ŝia nuko.

    La unua bato frapis precize la verton, al kio helpis ŝia malalta staturo. Ŝi ekkriis, sed tre malforte, kaj tuj tutkorpe sidiĝis al la planko, kvankam ŝi ankoraŭ sukcesis levi la manojn al la kapo. Per unu mano ŝi ankoraŭ tenis la “garantiaĵon”. Tiam li plenforte frapis la duan fojon kaj la trian, ĉiam per la hakilnuko kaj ĉiam sur la verton. La sango ekfluis kiel el faligita glaso kaj la korpo falis planken. Li depaŝis, lasante ĝin fali kaj tuj klinis sin al ŝia vizaĝo: ŝi estis jam morta! Ŝiaj okuloj estis streĉe apertaj, kvazaŭ elorbitiĝonte, la frunto kaj la tuta vizaĝo estis sulkitaj kaj kramfe torditaj.

    Li metis la hakilon sur plankon apud la mortintino kaj rapide ŝovis la manon en ŝian poŝon, penante resti nemakulita de la fluanta sango, — ĝuste en tiun dekstran poŝon, el kiu ŝi pasintfoje prenis la ŝlosilojn. Lia menso klaris, li ne plu sentis senkonsciiĝon nek vertiĝon, nur la manoj ankoraŭ tremis. Poste li rememoros, ke li tiam estis tre atenta, singarda, li daŭre zorgis por ne makuliĝi… La ŝlosilojn li rapide elŝovis; ili samkiel antaŭe estis kune sur la ŝtala ringo. Tuj li kuris kun ili en la dormejon. Ĝi estis tute eta ĉambro, kun granda ikonoŝranko ĉe unu el la muroj. Ĉe la alia muro staris granda lito, tre pura, kun silka, vata kovrilo farita el ŝtofpecoj. Ĉe la tria muro staris komodo. Sed strange: apenaŭ li komencis provadi la ŝlosilojn al la komodo, apenaŭ li ekaŭdis ilian tintadon — tuj kvazaŭ konvulsio trakuris lian korpon. Denove li volis lasi ĉion kaj foriri. Sed tio daŭris nur unu momenton; estis tro malfrue por foriri. Li eĉ mokis sin, sed subite alia alarma penso ekskurĝis lian cerbon. Al li ekŝajnis, ke ŝi eble ankoraŭ vivas kaj ankoraŭ povas rekonsciiĝi! Lasinte la ŝlosilojn kaj la komodon, li impetis reen, al la korpo, kaptis la hakilon, svingis ĝin ankoraŭfoje super la oldulino, sed ne mallevis ĝin — ŝi sendube mortis. Kliniĝinte kaj esplorante ŝin refoje deproksime, li klare ekvidis, ke la kranio estis frakasita kaj eĉ iom tordita flanken. Li volis palpi ĝin fingre, sed tuj retiris la manon; ankaŭ sen tio ĉio klaris. Intertempe la sango formis flakon. Subite li ekvidis sur ŝia kolo ŝnureton, li tiris ĝin, sed ĝi estis fortika kaj ne deŝiriĝis; krome, ĝi malsekiĝis pro la sango. Li provis elpreni ĝin sen disŝiri, tamen io malhelpis, ĝin tenis kroĉe. En malpacienco li eksvingis la hakilon denove, por dishaki la ŝnureton tuj sur la korpo, sed li ne kuraĝis, kaj pene, makulinte la manojn kaj la hakilon, post duminuta baraktado, distranĉis la ŝnureton sen tuŝi la korpon per la hakilo, kaj demetis ĝin; li ne eraris — estis monujo. Sur la ŝnureto estis du krucoj, cipresa kaj kupra, kaj krom tio emajlita ikoneto; kaj apud ili pendis negranda, ŝama, grasmakulita monujo kun ŝtalaj rando kaj ringeto. La monujo estis plenŝtopita; Raskoljnikov ne ekzameninte ŝovis ĝin en sian poŝon, la krucojn li ĵetis sur la bruston de la oldulino kaj, kunpreninte ĉi-foje ankaŭ la hakilon, impetis reen en la dormejon.

    Li terure hastis, kaptis la ŝlosilojn kaj denove komencis umadi kun ili. Sed ĉiam ial sensukcese: ili ne taŭgis por la seruroj. Ne pro tio, ke liaj manoj tremis — ja li ĉiam eraris: ekzemple, eĉ vidante ke ŝlosilo ne taŭgas, li daŭre penis enŝovi ĝin. Subite li rememoris kaj komprenis, ke tiu granda ŝlosilo kun la denta pinto, kiu pendas inter la aliaj malgrandaj, nepre apartenas ne al la komodo (kiel pasintfoje li decidis), sed al iu ŝrankokesto, kaj ke ĝuste en tiu kesto, probable, ĉio estas kaŝita. Li lasis la komodon kaj tuj rampis sub la liton, sciante ke oldulinoj kutimas meti ŝrankokestojn sub litoj. Ĝuste tiel: tie staris ampleksa ŝrankokesto longa pli ol unu arŝinon, kun konveksa kovrilo, tegita per ruĝa marokeno fiksita per ŝtalaj najletoj. La dentopinta ŝlosilo perfekte eniĝis kaj malŝlosis la keston. Supre, sub blanka litotuko kuŝis leporfela pelto kovrita de ruĝaj tolaĵoj; sub ĝi estis silka robo, poste ŝalo, kaj ĝis la fundo ŝajne plu kuŝis nuraj ĉifonoj. Antaŭ ĉio li komencis viŝi per la ruĝa garnituro siajn sange makulitajn manojn. “Ruĝa… kaj sur la ruĝa sango malfacile rimarkeblas”, — li rezonis kaj subite rekonsciiĝis. “Dio! Ĉu mi freneziĝas?” — li ekpensis timigite.

    Sed apenaŭ li movis la ĉifonojn el sub la pelto subite elglitis ora horloĝo. Li komencis ĉion impete kirli. Efektive, inter la ĉifonoj estis miksitaj oraĵoj — evidente garantiaĵoj, elaĉetitaj kaj neelaĉetitaj — braceletoj, ĉenetoj, orelringoj, pingloj k.c. Kelkaj kuŝis en skatoletoj, aliaj simple volvitaj en gazeta papero, sed akurate kaj zorge, en duoblaj folioj kaj rubande ĉirkaŭligitaj. Sen ajna prokrasto li komencis ŝtopi per ili la poŝojn de la pantalono kaj de la mantelo ne elektante kaj ne ovrante la volvaĵojn kaj skatoletojn; sed li ne sukcesis preni multe…

    Subite en la ĉambro, kie kuŝis la oldulino, aŭdiĝis paŝoj. Li haltis kaj rigidiĝis kiel mortinto. Sed ĉio kvietis, do halucino. Subite li klare aŭdis leĝeran ekkrion, aŭ kvazaŭ iu softe kaj abrupte suspirus kaj silentiĝus. Poste denove ekregis silento por unu aŭ du minutoj. Li kaŭris apud la kesto kaj atendis apenaŭ reakirinte la spiron, sed subite li saltis, kaptis la hakilon kaj elkuris el la dormejo.

    Meze de la ĉambro staris Lizaveta kun granda ŝtofa sako en la manoj kaj stupore rigardis la mortigitan fratinon, neĝe blanka, ne havanta forton eĉ por krio. Vidinte lin elkuri, ŝi ektremis kiel folio kaj ŝian tutan vizaĝon trakuris kramfoj; ŝi levetis manon, malfermis la buŝon, tamen ne ekkriis kaj komencis lante forpaŝi de li en angulon, fikse rigardante lin kaj ĉiam restante muta, kvazaŭ por ekkrii al ŝi mankus aero. Li ĵetiĝis sur ŝin kun la hakilo; ŝiaj lipoj tordiĝis tiel plende, kiel ĉe tute etaj infanoj, kiam ili ektiminte, fikse rigardas al la objekto timiganta ilin kaj estas ekkriontaj. Kaj tiu mizera Lizaveta estis tiom simpla, subpremita kaj timigita, ke ŝi eĉ ne levis la manojn por ŝirmi sian vizaĝon, kvankam tiam ĝi estus la plej necesa-natura gesto, ĉar la hakilo estis levita ĝuste super ŝia vizaĝo. Ŝi nur iom levetis sian liberan livan manon, malproksime de la vizaĝo, kaj lante etendis ĝin antaŭen al li kvazaŭ formovante lin. Li frapis ekzakte sur la kranion, per la klingo, kaj dishakis la tutan supraĵon de la frunto, preskaŭ ĝis la verto. Ŝi tuj falis. Komence Raskoljnikov entute perdis sian kapon: li ekkaptis ŝian sakon, li ĵetis ĝin reen kaj kuris en la antaŭĉambron.

    Lia timo pli kaj pli kreskis, precipe post la dua, tute neatendita murdo. Li deziris plej rapide forkuri de ĉi tie. Kaj se en tiu minuto li kapablus korekte rigardi kaj pensi, se li nur povus kompreni ĉiujn komplikaĵojn de sia situacio, la tutan desperon, la tutan abomenon kaj la tutan absurdon de ĝi, se li povus kompreni kiom da baroj kaj eble da malicaĵoj li ankoraŭ devos superi kaj fari, por eskapi de ĉi tie kaj reveni hejmen, tiam probable li efektive ĉion lasus kaj irus mem denunci sin, kaj li farus tion eĉ ne pro la timo pri si mem, sed sole pro la teruro kaj la abomeno pri ĉio kion li faris. Precipe abomeno leviĝis kaj kreskis en li kun ĉiu minuto. Nun li nenial irus al la kesto kaj eĉ des pli ne en la ĉambrojn.

    Sed ia distriĝemo, eble eĉ enpensiĝemo, komencis iom post iom regi lin: por kelkaj minutoj li perdis la memoron, pli ĝuste, li perdis la memoron pli la ĉefa kaj gluiĝis al detaloj. Cetere, rigardinte en la kuirejon li trovis tie sur benko sitelon, duone plenan de akvo, kaj li komprenis, ke necesas lavi la manojn kaj la hakilon. Liaj manoj estis gluecaj pro sango. Li metis la hakilon en la akvon, ekkaptis pecon da sapo, kiu kuŝis en fendita telereto sur fenestrobreto kaj komencis, ĝuste en la sitelo, lavi siajn manojn. Lavinte ilin, li elprenis ankaŭ la hakilon, lavis la feron, kaj longe, ĉirkaŭ tri minutojn, forlavis la sangon de la ligno, forlavante ĝin eĉ per la sapo. Poste li viŝis ĉion per la tolaĵo kiu sekiĝis apude sur ŝnuro etendita tra la kuirejo, kaj poste longe, atente, ekzamenis la hakilon ĉe la fenestro. Li ne trovis spurojn, nur la tenilo estis ankoraŭ humida. Li diligente enmetis la hakilon en la maŝon, sub la mantelo. Poste, kiom permesis la malhela kuirejo, li pririgardis la mantelon, pantalonon, botojn. Unuavide sur ili estis nenio speciala; nur la botoj surhavis makulojn. Li akvumis ĉifonon kaj viŝis la botojn. Cetere li sciis, ke li ekzamenas malbone, ke eble ankoraŭ restas io okulfrapa, kion li ne rimarkas. En medito li haltis meze de la ĉambro. Turmenta, nigra penso estis kreskanta en li — la penso ke li demencas kaj en tiu minuto ne povas racie pensi, nek helpi sin, ke eble necesas fari tute ne tion kion li nun faras… “Dio! Necesas fuĝi, fuĝi!” — li balbutis kaj ĵetiĝis en la antaŭĉambron. Sed tie atendis lin tia teruro, kian li certe ankoraŭ neniam spertis.

    Li staris, rigardis kaj ne kredis al la propraj okuloj: la pordo, la enirpordo, ĝuste tiu ĉe kiu li antaŭnelonge sonorigis kaj tra kiu li eniris, la pordo ne estis ŝlosita kaj eĉ aperta je tuta polmolarĝo: nek serurita, nek riglita, la tutan tempon, la tutan tiun ĉi tempon! La oldulino ne ŝlosis post li eble pro singardemo. Sed Dio! Ja poste li vidis Lizavetan! Kial do li povis ne konjekti, ke ŝi ja de ie venis! Ja ne tra la muro!

    Li ĵetiĝis al la pordo kaj riglis ĝin.

    Ho ve, denove ne tiel! Necesas iri, iri…

    Li malriglis, malfermis la pordon kaj komencis aŭskulti la ŝtuparon.

    Li aŭskultis longe. Ie fore, sube, verŝajne apud la pordego, ies du voĉoj laŭte kaj akute kriis, disputis kaj kverelis. “Pro kio ili?..” Li atendis pacience. Fine ĉio abrupte silentiĝis, kvazaŭ fortranĉite; ĉiuj disiris. Li jam volis eliri, sed subite je unu etaĝo pli sube pordo malfermiĝis al la ŝtuparejo, kaj iu komencis desupri murmurante iun melodion.

    “Kiel ili ĉiuj bruas!” — fulmis en lia kapo. Li denove fermis la pordon kaj iom atendis. Finfine ĉio silentiĝis, neniu homo estis… Li jam metis piedon sur la ŝtuparon, kiam subite denove aŭdiĝis ies paŝoj.

    Tiuj paŝoj aŭdiĝis ankoraŭ tre malproksime, en la komenco de la ŝtuparo, sed li tre bone kaj klare komprenis, ke li de la unuaj sonoj ial eksuspektis, ke oni iras ĝuste ĉi tien, en la kvaran etaĝon, al la oldulino. Kial? ĉu la sonoj estis iaj specialaj, rimarkindaj? La paŝoj estis pezaj, ritmaj, senhastaj. Jam li preteriris la unuan etaĝon, jen alsupris ankoraŭ iom; ĉiam pli kaj pli laŭte. Aŭdiĝis peza anhelado de la iranto. Li jam iris al la tria etaĝo. Ĉi tien! Raskoljnikov subite sentis, ke li stuporiĝas, kvazaŭ en sonĝo kiam vi vidas, ke oni vin persekutas, proksimiĝas, volas mortigi, — sed vi kvazaŭ gluiĝus al la loko ne povante eĉ movi siajn brakojn.

    Nur kiam la gasto komencis la vojon al la kvara etaĝo, li skuis sin kaj sukcesis rapide kaj lerte gliti el la ŝtuparejo en la loĝejon kaj fermi post si la pordon. Li ekkaptis la riglilon kaj mallaŭte, neaŭdeble, ŝovis la hokon en la hokingon. Lin helpis la instinkto. Farinte tion li senspire rigidiĝis ĉe la pordo. Ankaŭ la nevokita gasto jam staris antaŭ la pordo. Nun ili staris unu kontraŭ la alia, kiel antaŭnelonge li staris kontraŭ la oldulino, kiam nur la pordo disigis ilin kaj li atentis.

    La gasto faris kelkajn pezajn spirojn. “Verŝajne granda kaj dika”, — pensis Raskoljnikov, premante la hakilon enmane. Vere, ĉio estis kvazaŭ en sonĝo. La gasto kaptis la sonorileton kaj forte sonorigis.

    Apenaŭ aŭdiĝis la ladeca sono de l' sonorileto, al li iel ekŝajnis ke io moviĝis en la ĉambro. Kelkajn sekundojn li tre atente aŭskultis. La nekonato sonorigis ankoraŭ foje, iom paŭzis kaj subite, en malpacienco, komencis plenforte tiri la pordoanson. Terurite Raskoljnikov rigardis kiel saltas en la hokingo la riglila hoko kaj kun obtuza timego atendis, ke ĝi tuj elsaltos. Tio ŝajnis ebla: tiel forte la pordo estis tirata. Li preskaŭ decidis teni la riglilon mane, sed ja tiu povis diveni. Li denove ekhavis kvazaŭ turniĝon. “Tuj mi falos” — brilis en lia kapo, sed la nekonato ekparolis kaj li tuj rekonsciiĝis.

    — Ja kion ili faraĉas tie: ĉu dormas aŭ iu strangolis ilin? Inferrulinoj! — muĝis li kiel barelo. — Hej, Aljona Ivanovna, diablino olda! Lizaveta Ivanovna, ĉarmulino senegala! Malfermu! Uĥ, inferulinoj, ĉu ili dormas?

    Kaj denove li furioze tiris la sonorileton dekfoje. Certe li estis viro ordonema kaj bone konata ĉi tie.

    En la sama minuto subite oftaj, hastaj paŝoj eksonis proksime sur la ŝtuparo. Venis ankoraŭ iu. Komence Raskoljnikov ne aŭdis lin.

    — Ĉu vere estas neniu? — sonore kaj gaje kriis la alveninto, rekte turnante sin al la unua vizitanto ankoraŭ daŭranta tiri la sonorileton. — Saluton, Koĥ!

    “Li ŝajnas tre juna, laŭ la voĉo”, — subite pensis Raskoljnikov.

    — Diablo ilin scias! Mi preskaŭ rompis la sonorileton, — respondis Koĥ. — Sed kiel vi konas min?

    — Jene! Ĉu estis ne mi kiu antaŭ tri tagoj, en “Gambrinus”, gajnis ĉe vi tri partiojn de bilardo?

    — Ja-a-a…

    — Ĉu ili for? Strange. Kaj eĉ tre stulte. Kien la oldulino povus foriri? Mi havas aferon.

    — Ankaŭ mi, karulo, havas aferon!

    — Nu, kion ni faru? Do, reen! Aĥ! Kaj mi esperis ricevi iom da mono! — la junulo krietis.

    — Certe reen, sed kial ŝi fiksis por mi tiun tempon? Mem ŝi, diablino, fiksis la horon. Ja ŝi devas scii, ke por ŝi mi faras longan rondiron. Damne, kie ŝi vagas, mi ne povas kompreni! Tutan jaron la diablino sidas hejme, putras, — la piedoj ŝin doloras kaj ĝuste hodiaŭ — promenas!

    — Eble ni demandu la kortiston.

    — Pri kio?

    — Kien ŝi povis foriri kaj kiam revenos.

    — Hm… damne… demandi… Ja ŝi nenien iras… — kaj li ankoraŭ foje tiregis la tenilon. — Damne, restas nenio, do ni iru!

    — Stop! — subite kriis la junulo, — rigardu: ĉu vi vidas, kia fendo estiĝas, kiam vi ektiras?

    — Kaj do?

    — Do, ĝi estas ne ŝlosita, sed riglita, hokita do! Ĉu vi aŭdas, kiel klakas la riglilo?

    — Kaj do?..

    — Kiel vi ne komprenas! Tio signifas, ke iu el ili estas hejme! Se forirus ĉiuj, tiam la pordo estus ŝlosita deekstere per la ŝlosilo, sed ne per la riglilo deinterne. Ĉi tie, — ĉu vi aŭdas kiel klakas la riglilo? Por rigli la pordon deinterne, oni devas esti ene, ĉu vi komprenas? Do oni estas hejme kaj ne malfermas!

    — Ba! Ja vere! — kriis mirigita Koĥ. — Sed kial? — Kaj li furioze komencis tiri la pordon.

    — Stop! — denove kriis la junulo, — ne tiru. Io ne estas en ordo ĉi tie… vi ja sonorigis kaj tiradis, sed neniu malfermas; do, aŭ ili ambaŭ svenis aŭ…

    — Aŭ kio?

    — Jen kio: ni iru al la kortisto, li mem ilin veku.

    — Bonege! — ambaŭ ekiris malsupren.

    — Stop! Vi restu ĉi tie, kaj mi kuros malsupren por la kortisto.

    — Kial mi restu?

    — Ja ĉio povas okazi…

    — Vi pravas…

    — Ja mi studas por iĝi enketa juĝisto! Evidente, tre e-vi-den-te ke ĉi tie io ne estas en ordo! — pasie eksklamaciis la junulo kaj kure impetis laŭ la ŝtuparo malsupren.

    Koĥ restis, ankoraŭfoje tiris la sonorileton, tiu unufoje gongis; poste li softe kvazaŭ pripensante kaj ekzamenante, komencis movi la pordan anson, tirante kaj puŝante ĝin, por ankoraŭfoje konvinkiĝi, ke la pordon tenas nur la riglilo. Poste kun peza spirado li klinis sin kaj rigardis en la ŝlosiltrueton, sed nenion ekvidis, ĉar interne ĝin ŝtopis la ŝlosilo mem.

    Raskoljnikov staris premante la hakilon. Li kvazaŭ delirus. Li pretiĝis batali kun ili, kiam ili venos. Kiam oni frapis kaj interkonsentis, kelkfoje en lian kapon venis la penso ĉesigi ĉion kaj krii al ili el trans la pordo. Li volis komenci insulti, blasfemi kaj inciti ilin ĝis kiam ili malfermos. “Pli rapide ili!..” — li pensis.

    — Kiam do li, damne…

    La tempo pasadis, unu minuto, la alia — neniu iris. Koĥ komencis moviĝi.

    — Damne!.. — li subite kriis kaj malpacience, lasinte sian deĵoron, ankaŭ ekiris malsupren, hastante kaj bruante sur la ŝtuparo per la botoj. La paŝoj silentiĝis.

    — Ho Dio! Kion mi faru?

    Raskoljnikov malriglis, ovris la pordon — aŭdeblis nenio, kaj subite, jam tute senpripense, li eliris, refermis plej strikte la pordon post si kaj impetis malsupren.

    Li trapasis jam tri ŝtuparojn, kiam subite aŭdiĝis laŭta bruo sube, — kien eskapi? Nenie eblis kaŝiĝi. Li volis jam kuri reen, denove en la loĝejon, sed subite iu kriis malsupre: “Hej, diablo! Kaptu lin!” kaj elŝiris el iu loĝejo kaj ne kuris, sed preskaŭ falis malsupren, laŭ la ŝtuparo, freneze blekante:

    — Mitjka! Mitjka! Mitjka! Mitjka! Mitjka! Diablo vin kaptu!

    La krio finiĝis per ŝriko; la lastaj sonoj venis jam el la korto; kaj ĉio silentiĝis. Sed samtempe, kelkaj viroj, laŭte kaj abunde interparolante, komencis iri supren laŭ la ŝtuparo. Ili estis tri aŭ kvar. Li distingis la sonoran voĉon de la junulo. “Ili!”

    Tute despere li ekiris renkonte al ili: okazu io ajn! Se oni haltigas lin — li pereis, se preterlasos — li egale pereos: ja oni memorfiksas lin. Ili jam estis renkontiĝontaj, nur unu ŝtuparo restis inter ili, kaj subite — savo! Kelkajn ŝtupojn de li, dekstre, estis vaka kaj vaste malfermita loĝejo, tiu loĝejo en la dua etaĝo, en kiu farbis laboristoj kaj el kiu nun, kvazaŭ speciale, ili foriris. Verŝajne ĝuste ili ĵus elkuris kun la kriegoj. La plankoj freŝe farbitaj, meze de la ĉambro staras bareleto kaj poto kun farbo kaj peniko. Unumomente li glitis tra la aperta pordo kaj kaŝiĝis post la muro, ja ĝustatempe: ili jam staris sur la ŝtuparplaceto. Poste ili turnis sin supren por sekva ŝtuparo kaj iris preter li en la kvaran etaĝon, laŭte interparolante. Li iom atendis, piedpinte eliris kaj ekkuris malsupren.

    Neniu sur la ŝtuparo! En la korto ankaŭ. Rapide li trairis la pordegejon kaj direktiĝis maldekstren laŭ la strato.

    Li tre bone sciis, li perfekte sciis, ke en tiu sekundo, ili estas jam en la loĝejo; ke ili tre miris vidante la pordon malriglita, sed ĵus ĝi estis ja fermita, ke ili jam rigardas la korpojn kaj post ne pli ol unu minuto ili divenos kaj bone komprenos, ke la murdinto ĵus estis ĉi tie kaj sukcesis ie kaŝiĝi, traŝteli sin preter ili, fuĝi; evidente ili divenos ankaŭ, ke li sidis en la vaka loĝejo, dum ili trapasis ĝin. Kaj tamen li neniel kuraĝis troe akceli siajn paŝojn, kvankam ĝis la proksima angulo restis cento da paŝoj. Eble mi glitu en iun pordegejon kaj atendu iom en iu fremda ŝtuparo? Ho ne — pesto! Aŭ mi forĵetu ien la hakilon? Aŭ mi luu fiakron? Pesto! Pesto!

    Finfine, la unua vojkruco; li turnis sin apenaŭ viva. Ĉi tie li estis duone savita kaj li komprenis tion: ĉi tie oni malpli suspektos lin, des pli ĉi tie svarmis homoj, kaj li estis inter ili kiel sablero en maro. Sed tiuj ĉi turmentoj tiom senfortigis lin, ke li apenaŭ povis movi sin. Ŝvitaj gutoj kovris la haŭton; tuta lia kolo estis malseka. “Drinkinta kiel barelo!” — iu kriis al li kiam li venis al la kanalo.

    Ju pli li iris, des pli malbone li memoris sin. Tamen li memoris, ke subite veninte al la kanalo, li ektimis pro malmulteco de homoj kaj ke li ĉi tie pli rimarkeblas, kaj li volis reveni laŭ la strateto. Tamen malgraŭ tio ke li apenaŭ tenis sin sur la kruroj, li faris longan kurbon kaj revenis hejmen el tute alia direkto.

    Preskaŭ ne konsciante sin li trairis la pordegon de sia domo, kaj li jam venis en la ŝtuparon kaj nur tiam li rememoris pri la hakilo. Nun antaŭ li staris ege grava tasko: plej eble nerimarkite meti la hakilon reen. Certe, li jam ne havis fortojn por kompreni ke estus pli prudente, se li entute rezignus meti la hakilon sur la lokon, kaj forĵetu ĝin, eĉ post ioma tempo, ien en fremdan korton.

    Sed ĉio pasis sukcese. La pordo de la kortistejo estis fermita, sed ne ŝlosita, do, plej evidente la kortisto estis hejme. Sed li jam tiele perdis ĉian kapablon pensi pri io ajn, ke li rekte iris al la kortistejo kaj malfermis la pordon. Se la kortisto demandus lin “por kio vi venis?” — li eble simple donus al tiu la hakilon. Sed la kortisto denove forestis, kaj li sukcesis remeti la hakilon sur ĝian antaŭan lokon sub la benkon; eĉ kovris ĝin per ŝtipo kiel estis antaŭe. Neniun, tute neniun li renkontis revenante al sia ĉambro. La pordo de la mastrino estis fermita. Enirinte al si, li ĵetiĝis sur la sofon ne demetinte la vestojn. Li ne dormis, li estis en sveno. Se tiam iu venus en lian ĉambron, li tuj eksaltus kaj ekkrius. Fragmentoj kaj splitoj de iuj pensoj kirliĝis en lia kapo; sed neniun el ili li povis ekkapti, ĉe neniu penso li povis halti, malgraŭ la streĉo.

    Tradukis el la rusa Andrej Parfentjev

    Eldonis Sezonoj (1993)


    Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo