DostojevskijKampulo Marej

El “La taglibro de l' verkisto”
de Fjodor Dostojevskij

 

Sed mi pensas, ke ĉi tiujn professions de foi estas tre enue legi, kaj tial mi rakontu anekdoton, eĉ ne anekdoton, sed nur tre malnovan rememoron, kiun mi ial volas rakonti ĝuste ĉi tie kaj nun, konklude de nia traktaĵo pri la popolo. Tiam mi havis nur naŭ jarojn… sed ne, mi prefere komencu de la tempo, kiam mi havis dudek naŭ jarojn.

Estis la dua tago de la Paska Semajno. La aero estis varma, la ĉielo estis blua, la suno estis alta, “varma”, hela, sed mia animo estis tre malgaja. Mi vagis sencele post la barakoj, mi rigardis kaj kalkulis la palisojn en la fortika prizona palisaro, sed mi eĉ ne volis kalkuli ilin, kvankam tio estis kutima por mi. Jam la duan tagon en la prizono “estis festo”; oni ne kondukis la bagnulojn al laboroj, ebriuloj estis multegaj, en ĉiuj anguloj ĉiuminute komenciĝis insultoj kaj kvereloj. Sonis abomenaj, fiaj kanzonoj; oni ludis kartojn sub tabullitoj; sur tabullitoj jam kuŝis kelkaj bagnuloj, duonmorte draŝitaj de siaj kamaradoj pro troa batalemo, kovritaj per ŝafpeltaj paltoj, ĝis reviviĝo kaj rekonsciiĝo; jam kelkfoje tranĉiloj estis prenitaj — ĉio ĉi, dum la du festaj tagoj, elturmentis kaj malsanigis min. Mi neniam povis sen abomeno elporti la ebrian popolan diboĉadon, precipe en ĉi tiu loko. En ĉi tiuj tagoj eĉ estroj ne venis en la prizonon, ne faris priserĉadon, ne serĉis drinkaĵon, komprenante, ke unu fojon en la jaro oni devas permesi festadon eĉ al tiuj elĵetuloj, kaj ke sen tio estus eĉ pli malbone. Finfine en mia koro ekflamis malico. Mi hazarde renkontiĝis kun polo M-cki, politika arestito; li ĵetis al mi malgajan rigardon, liaj okuloj fulmis, kaj liaj lipoj ektremis: “Je hais ces brigands!” — li mallaŭte diris, grincante la dentojn, kaj preteriris min. Mi revenis en mian barakon, kvankam antaŭ kvarona horo mi forkuris el ĝi, kiel frenezulo, kiam ses fortaj viroj samtempe ĵetis sin sur ebrian tataron Gazin por bridi lin kaj komencis lin bati; ili batis lin absurde senkompate, eĉ kamelon oni povus mortigi per tia batado; sed ili sciis, ke ĉi tiun Heraklon oni ne povas facile mortigi, do ili batis lin sen timi pri lia vivo. Reveninte, mi rimarkis ke fine de la barako, sur angula tabullito, sub ŝafpelta palto, senkonscie kuŝas Gazin, preskaŭ ne montrante vivsignojn; ĉiuj senvorte preteriris lin. Kvankam ĉiuj firme esperis, ke li rekonsciiĝos morgaŭ matene, ”sed ja pro tia draŝado ĉio povos okazi, kaj eble la homo mortos”. Mi venis al mia loko, apud fenestro kun metala krado, kaj kuŝiĝis sur la dorson, metinte la manojn sub la kapon kaj ferminte la okulojn. Mi ŝatis tiel kuŝadi: ja oni ne kroĉiĝas al la dormanto, kaj en tia stato eblas revi kaj pensi. Sed mi ne povis revi; mia koro batis maltrankvile, kaj en miaj oreloj resonis la vortoj de M-cki: “Je hais ces brigands!” Cetere, kial mi priskribu tiamajn impresojn; ankaŭ nun mi foje sonĝas tiun tempon, kaj mi ne havas pli turmentajn sonĝojn. Eble oni rimarkis, ke ĝis hodiaŭ mi preskaŭ neniam parolis publike pri mia vivo dum la bagnado; antaŭ dek kvin jaroj mi verkis “Noticojn el la domo de Morto”, uzante elpensitan rakontanton, krimulon, juĝitan pro murdo de sia edzino. Mi povas aldoni, ke de tiam tre multaj pensas kaj eĉ nun firme kredas, ke mi estis sendita al bagnado pro murdo de mia edzino.

Iom post iom mi efektive forgesis ĉion realan kaj nerimarkeble sinkis en rememorojn. Dum mia kvarjara bagnado mi senĉese rememoris mian tutan pasintecon kaj, ŝajne, denove revivis mian vivon en rememoroj. Tiuj rememoroj aperis mem, malofte mi elvokis ilin propravole. Ili kutime komenciĝis de iu punkto, streketo, foje nerimarkebla, kaj poste iom post iom ili kreskis ĝis kompleta bildo, ĝis forta kaj kompleta impreso. Mi analizis tiujn impresojn, mi donis novajn detalojn al ĉio delonge pasinta kaj, ĉefe, mi senĉese korektis la pasintecon, kaj tio estis mia sola tiutempa amuziĝo. Tiufoje en mia memoro ial subite aperis ordinara momento el mia frua infanaĝo, kiam mi havis nur naŭ jarojn — tiun momenton, ŝajne, mi tute forgesis; sed tiam mi precipe ŝatis rememorojn de mia frua infanaĝo. En mia memoro aperis aŭgusto en nia vilaĝo. Tiu tago estis seka kaj suna, sed iom malvarma kaj venta; la somero proksimiĝis al la fino, kaj necesis baldaŭ veturi al Moskvo por denove enui tie la tutan vintron dum francaj lecionoj, kaj mi tre bedaŭris pro la forveturo el la vilaĝo. Mi iris post la draŝejon, iris malsupren al ravino kaj, supreniris al Losk — tiel ni nomis densan arbustaron inter la ravino kaj posta bosko. Mi venis al la plej densaj arbustoj kaj aŭdis, ke proksime, post tridek paŝoj, sur kampeto, plugas sola kampulo. Mi sciis, ke li iras supren kaj lia ĉevalo peze tiras la plugilon, kaj al mi kelkfoje venis lia instiga krio: “Hoto! Hot!” Mi konis preskaŭ ĉiujn niajn servutulojn, sed mi ne sciis, kiu el ili nun plugas; kaj tio ne interesis min, mi estis plene absorbita de mia afero. Ankaŭ mi laboris: mi estis derompanta juglandan vergon por bati ranojn. Juglandaj vergoj estas tre belaj, sed tre rompiĝemaj, multe malpli fortikaj ol la betulaj. Interesas min ankaŭ diversaj muŝetoj kaj skaraboj, mi kolektas ilin, kelkaj el ili estas tre belaj. Mi ŝatas ankaŭ malgrandajn, rapidajn ruĝa-flavajn lacertojn kun nigraj punktoj, sed serpentojn mi timas. Tamen serpentoj estas multe malpli oftaj ol lacertoj. Ĉi tie ne estas multaj fungoj; por pluki fungojn necesas iri al la betularo, kaj mi estas ironta tien. En mia vivo mi nenion ŝatis pli ol la arbaron kun fungoj kaj beroj, kun insektoj kaj birdetoj, erinacoj kaj sciuroj, kun mia ŝatata malseka odoro de putrintaj folioj. Eĉ nun, skribante ĉi tion, mi sentas la odoron de nia vilaĝa betularo: ĉi tiuj impresoj restas por la tuta vivo. Subite, tra profunda silento, mi tre klare aŭdis krion: “Lupo kuras!” Mi ekkriis kaj, terure timigite, plenvoĉe kriegante, elkuris sur la kampeton, rekte al la pluganta kampulo.

Li estis nia servutulo Marej. Mi ne scias, ĉu tiu nomo estas reala, sed ĉiuj nomis lin Marej. Li estis proksimume kvindekjara, forta, sufiĉe alta, kun multe da grizo en la granda bruna barbo. Mi konis lin, sed ĝis nun mi preskaŭ neniam interparolis kun li. Li eĉ haltigis sian etan ĉevalinon, aŭdinte mian krion, kaj kiam mi alkurinte kaptis per unu mano lian plugilon, kaj per la alia — lian manikon, li rimarkis mian timon.

— Lupo kuras! — mi kriis, anhelante. Li skue levis la kapon kaj nevole ĉirkaŭrigardis, dum unu momento preskaŭ kredante min.

— Kie estas la lupo?

— Iu kriis… Iu ĵus kriis: “Lupo kuras”… — mi balbutis.

— Ne diru, ne diru, neniu lupo, vi misaŭdis; vidu! Neniu lupo ĉi tie povas esti! — li balbutis, kuraĝigante min. Sed mi tutkorpe tremis kaj pli forte kroĉis lian senkoluman kaftanon kaj, verŝajne, mi estis tre pala. Li rigardis al mi kun malkvieta rideto, evidente timante kaj alarmite pro mi.

— Aj, aj! Vidu, kiel vi ektimis! — li balancis sian kapon. — Sufiĉe, karulo. Aj, etulo!

Li etendis sian brakon kaj subite mankaresis mian vangon.

— Sufiĉe jam, Kristo estas kun vi, krucosignu vin. — Sed mi ne krucosignis min; la anguloj de miaj lipoj tremetis, kaj tio, ŝajne, precipe mirigis lin. Li delikate tuŝis miajn tremetantajn lipojn per sia dika, termakulita, nigraunga fingro.

— Aj, vidu ja, — li mienis al mi per iom patrineca kaj longa rideto, — Dio, kio ja okazas, vidu, aj, aj!

Mi finfine komprenis, ke ĉi tie estas neniu lupo kaj ke mi misaŭdis la krion: “Lupo kuras”. Kvankam la krio estis tre klara, sed tiaj krioj (ne nur pri lupoj) jam unu aŭ du fojojn halucinis min, kaj mi sciis tion. (Post la paso de mia infanaĝo, ĉesis ankaŭ tiaj halucinoj.)

— Do, mi iros, — mi diris, demande kaj timide rigardante al li.

— Do, iru, kaj mi rigardos al vi. Ja mi ne donos vin al lupo! — li aldonis, plu patrinece ridetante al mi, — Kristo estas kun vi, iru do, — li krucosignis min per sia mano kaj poste krucosignis sin. Mi ekiris, retrorigardante je ĉiu deka paŝo. Dum mi iris, Marej plu staris kun sia ĉevalineto kaj rigardis al mi, balancante sian kapon, kiam mi retrorigardis. Mi konfesas, ke mi iom hontis antaŭ li pro mia timo, sed mi iris, ankoraŭ tre timante la lupon, ĝis kiam mi supreniris al la rando de la ravino, kie estis la plej proksima garbejo; tie la timo tuj forsaltis de mi, kaj de ie subite sin ĵetis al mi nia korthundo Volĉok. Kun Volĉok mi tute rekuraĝiĝis kaj lastfoje returnis min al Marej, mi ne plu povis klare vidi lian vizaĝon, sed mi sentis, ke li plu same tenere ridetas al mi kaj balancas sian kapon. Mi mansvingis al li, ankaŭ li mansvingis al mi kaj irigis sian ĉevalineton.

— Hoto, hot! — denove aŭdiĝis lia malproksima krio, kaj la ĉevalineto denove ektiris sian plugilon.

Ĉio ĉi subite aperis en mia memoro, tute senkaŭze, sed mirinde precize kaj detale. Mi subite rekonsciiĝis kaj sidiĝis sur mia ligna lito kaj, mi memoras, ke sur mia vizaĝo ankoraŭ estis dolĉa rideto de la rememoro. Dum unu plia minuto mi plu rememoris.

Reveninte hejmen post la renkontiĝo kun Marej, mi al neniu rakontis mian “aventuron”. Ĉu vere estis aventuro? Ankaŭ lin mi tiam tre baldaŭ forgesis. Renkontiĝante kun li poste, mi neniam eĉ alparolis lin, ne nur pri la lupo, sed pri nenio alia, sed nun, post dudek jaroj, en Siberio, mi subite rememoris tiun tutan renkontiĝon tre klare, ĝis la plej eta detalo. Do, ĝi kuŝis en mia animo nerimarkite, mem, sen mia deziro, kaj ĝi subite reaperis en mia memoro en la plej necesa momento; reaperis la tenera kaj patrineca rideto de la malriĉa servutulo, liaj signoj de kruco, lia kapobalancado, lia “Vidu, kiel vi ektimis, etulo!” kaj precipe lia dika termakulita fingro, per kiu li tuŝis miajn tremetantajn lipojn delikate kaj kun timida tenero. Certe, ĉiu kuraĝigus timigitan infanon, sed tiam, dum nia soleca renkontiĝo, okazis io kvazaŭ tute alia, kaj se mi estus lia propra filo, li ne povus rigardi al mi per rigardo, radianta je pli hela amo. Sed ĉu iu devigis lin? Li estis nia propra servutulo, kaj mi estis por li sinjorido; neniu ekscius, kiel li karesis min kaj neniu rekompencus lin pro tio. Ĉu eble li tre amis malgrandajn infanojn? Tiaj homoj ekzistas. La renkontiĝo estis soleca, en senhoma kampo, kaj eble nur Dio vidis de supre, per kiel profunda kaj hela homa sento kaj per kiel delikata, preskaŭ virina tenero povas esti plenigita la koro de kruda, beste malklera rusa servuta kampulo, tiam ankoraŭ nek esperanta, nek aspiranta sian liberiĝon. Diru, ĉu ne pri tio pensis Konstantin Aksakov, parolante pri la alta klernivelo de nia popolo?

Mi memoras ke, forlasinte mian lignan liton kaj ĉirkaŭrigardinte, mi subite eksentis, ke mi povas rigardi al tiuj malfeliĉuloj per tute aliaj okuloj, kaj ke subite, pro iu miraklo, el mia koro tute malaperis la tuta malamo kaj malico. Mi ekiris, atente rigardante la renkontatajn vizaĝojn. Jen por eterne ekzilita kampulo kun la razita kapo kaj kun brulstampoj sur la vizaĝo sible kriaĉas sian ebrian kanton — sed eble li estas la sama kiel Marej, mi ja ne povas enrigardi en lian koron. Samvespere mi ankoraŭfoje renkontiĝis kun M-cki. Malfeliĉulo! Ja li certe ne povus rememori iun ajn Marejon, kaj li ne povus rigardi al tiuj homoj alimaniere ol kun la vortoj: “Je hais ces brigands!”. Ne, la poloj tiam pli suferis ol ni.

Februaro 1876

Tradukis Aleksander Korĵenkov


Notoj

1. professions de foi. simbolo de la kredo (fr.).

2. Je hais ces brigands! Mi abomenas ĉi tiujn rabistojn! (fr.).

3. … elpensitan rakontanton. La Noticoj estis eldonitaj en 1860–62 kiel posteuma kajero de Aleksandr Petroviĉ Gorjanĉikov.

4. Aksakov, Konstantin Sergejeviĉ (1817–1860). Rusa poeto, kritikisto, dramaturgo, filologo, historiisto, teoriisto de “slavofilismo”. Temas pri lia eseo Pri la moderna homo, el artikolaro Frata helpo, kompilita kaj eldonita de la Slava Komitato, kun bonfara celo (por helpi la Balkanajn slavojn en tiutempa milito).


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo