… Nozdrjov salutis lin amikece kaj demandis, kiel li dormis.
— Nek bone, nek malbone, — respondis Ĉiĉikov sufiĉe seke.
— Sed mi, frato, aĉe, — diris Nozdrjov, — tia abomenaĵo trudis sin la tutan nokton, ke hontinde estas eĉ rakonti, kaj en la buŝo post hieraŭ gustas kvazaŭ tie eskadrono tranoktus. Imagu: mi sonĝis, ke min oni vergis, vere! Kaj imagu, kiuj? Vi neniam divenos: ĉefleŭtenanto Pocelujev kune kun Kuvŝinnikov.
“Jes, — pensis Ĉiĉikov, — estus bone, se vin oni vergus reale”.
— Mi ĵuras al Dio! Kaj tre dolore! Mi vekiĝis, diablo prenu, vere io jukas, ĝuste fiaj puloj. Nu, iru nun vestiĝi, mi iom poste al vi venos. Mi devos nur insulti la fian administranton.
Ĉiĉikov foriris al la ĉambro por vesti kaj lavi sin. Kiam post tio li venis en la manĝoĉambron, sur la tablo jam staris ilaro por teo kaj botelo da rumo. En la ĉambro estis signoj de hieraŭaj tag- kaj vespermanĝoj; ŝajne la broso tute ne tuŝis la plankon. Sur la planko estis ĵetitaj paneroj, kaj tabaka cindro estis videbla eĉ sur la tablotuko. La mastro mem baldaŭ eniris kun nenio sub la negliĝo, krom la malfermita brusto, sur kiu kreskis ia barbo. Tenante en la mano ĉibukon kaj sorbante el la taso, li estis tre bona por la pentristo, kiu tre malŝatas la sinjorojn kun glate kombitaj haroj, buklitaj kiel sur la frizejaj reklamŝildoj, aŭ tonditaj tre kurte.
— Nu, kion vi decidis? — diris Nozdrjov, iom silentinte. — Ĉu vi ne volas ludi je la animoj?
— Mi jam diris al vi, frato, ke mi ne ludas; mi pretas aĉeti.
— Vendi mi ne volas, tio estos ne amikeca. Mi ne volas profiti pro diablo-scias-kio. Ludi bankon estus alia afero. Almenaŭ unufoje ni ludu!
— Mi jam diris, ke ne.
— Kaj ĉu interŝanĝi vi ne volas?
— Mi ne volas.
— Nu, aŭskultu, ni ludu damojn; se vi gajnos, ili ĉiuj iĝos viaj. Mi ja havas multe da tiuj, kiujn oni devas forstreki el la censolisto. Hej, Porfirij, alportu ĉi tien damojn.
— Tio estas vana, ĉar mi ne ludos.
— Sed tio ja ne similas al kartludo; ĉi tie ne povas esti ŝanco aŭ falsaĵo: ĉio dependas de la arto; mi eĉ sciigas vin, ke mi tute ne scipovas ludi, eble vi konsentu je handikapo.
“Mi do eksidu, — pensis Ĉiĉikov, — kaj ludu damojn kun li! Antaŭe mi damludis ne malbone, kaj al li estos malfacile trompi min”.
— Bone, mi ludos damojn.
— Ĉiuj animoj kontraŭ cent rubloj!
— Por kio do? Sufiĉos kvindek.
— Kia intereso estas kvindek rubloj? Pli bone estus, se en tiun sumon mi enmetus al vi iun mezrasan hundidon aŭ oran sigelilon por la horloĝo.
— Nu, bone! — diris Ĉiĉikov.
— Kiom da dampecoj vi donos al mi handikape?
— Por kio? Certe neniom.
— Sed permesu al mi fari almenaŭ du sinsekvajn movojn.
— Mi ne volas, mi mem malbone ludas.
— Mi scias, kiel vi malbone ludas! — diris Nozdrjov movante dampecon.
— Delonge mi ne prenis dampecojn per la manoj! — diris Ĉiĉikov ankaŭ movante dampecon.
— Mi scias, kiel vi malbone ludas! — diris Nozdrjov movante dampecon.
— Delonge mi ne prenis dampecojn per la manoj! — diris Ĉiĉikov movante dampecon.
— Mi scias, kiel vi malbone ludas! — diris Nozdrjov movante la dampecon, kaj samtempe li movis per la refaldo de la maniko ankaŭ alian dampecon.
— Delonge mi ne prenis dampecojn… He, he! Kio, frato, estas ĝi? Movu ĝin returnen! — diris Ĉiĉikov.
— Kion?
— La dampecon, — diris Ĉiĉikov kaj samtempe ekvidis preskaŭ antaŭ sia nazo ankoraŭ unu diskon, kiu ŝajne celis damiĝi. De kie ĝi aperis, tion nur Dio sciis. — Ne, — diris Ĉiĉikov, stariĝinte, — kun vi neniel eblas ludi! Ja oni ne movas po tri dampecoj samtempe!
— Kial po tri? Tio estas eraro. Unu moviĝis hazarde, mi ĝin removos, se vi volas.
— Kaj la alia de kie aperis?
— Kiu alia?
— Jen ĉi tiu, kiu estas damiĝonta.
— Kiel? Ĉu vi ne memoras?
— Ne, frato, mi ĉiujn movojn kalkulis kaj ĉion memoras; vi ĝin ĵus metis. Ĝia loko estas jen tie.
— Kiel? Kie estas ĝia loko? — diris Nozdrjov ruĝiĝinte. — Kaj vi, frato, estas elpensulo, kiel mi vidas!
— Ne, frato, ŝajnas, ke vi elpensas, sed malsukcese.
— Por kiu vi prenas min? — diris Nozdrjov. — Ĉu mi povas friponi?
— Mi prenas vin por neniu, sed ekde nun mi neniam estos ludanta kun vi.
— Ne, vi ne povas rezigni, — diris Nozdrjov flamiĝinte, — ĉar la ludo komenciĝis!
— Mi havas la rajton rezigni, ĉar vi ludas ne tiel, kiel decas al honesta homo.
— Ne, vi mensogas, tion vi ne povas diri!
— Ne, frato, vi mem mensogas!
— Mi ne friponis, kaj vi ne povas rezigni, vi devos finludi!
— Vi ne devigos min fari tion, — diris Ĉiĉikov trankvile, venis al la tabulo kaj konfuzis la dampecojn.
Nozdrjov ekbrulis kaj aliris al Ĉiĉikov tiel proksime, ke tiu retroiris je du paŝoj.
— Mi vin ludigos! Ne estas grave, ke vi miksis la dampecojn, ja mi memoras ĉiujn movojn. Ni ilin starigos denove tiel, kiel ili staris.
— Ne, frato, la afero estas finita, mi ne ludos kun vi.
— Do, ĉu vi ne volas ludi?
— Vi mem vidas, ke kun vi ne eblas ludi.
— Ne, diru rekte, ĉu vi ne volas ludi? — diris Nozdrjov, paŝante ankoraŭ pli proksimen.
— Mi ne volas! — diris Ĉiĉikov kaj por ĉiu okazo levis ambaŭ manojn pli proksimen al sia vizaĝo, ĉar la afero iĝis vere varmega.
Tiu singardo estis tre ĝustatempa, ĉar Nozdrjov svingis sian manon… kaj verŝajne povus esti, ke unu el la agrablaj kaj pufaj vangoj de nia heroo kovriĝus per neforlavebla malhonoro; sed feliĉe flankiginte la frapon, li kaptis Nozdrjovon je ambaŭ liaj batalemaj manoj kaj forte tenis lin.
— Porfirij, Paŭlo! — kriis Nozdrjov furioze, penante liberiĝi.
Aŭdinte tiujn vortojn, Ĉiĉikov liberigis liajn manojn por ne fari la servistojn atestantoj de interesa sceno kaj samtempe sentante, ke teni Nozdrjovon estis senutile. Ĉi tiam eniris Porfirij kaj Paŭlo, forta junulo, kun kiu havi aferon estus tute malavantaĝe.
— Ĉu vi ne volas fini la ludon? — diris Nozdrjov. — Respondu al mi rekte!
— Ne eblas fini la ludon, — diris Ĉiĉikov kaj rigardis en la fenestron. Li ekvidis sian kaleŝon, kiu staris tute pretigita, kaj Selifano atendis nur signon por veturi al la perono, sed el la ĉambro neniel eblis eliri: en la pordo staris du fortaj servutaj malsaĝuloj.
— Do, ĉu vi ne volas fini la ludon? — ripetis Nozdrjov kun la vizaĝo brulanta kvazaŭ fajro.
— Nur se vi ludus, kiel decas al honesta homo. Sed nun mi ne povas.
— Ha! Vi ne povas, fiulo! Vi ne povas, ĉar vi ekvidis, ke vi malgajnos. Batu lin! — li kriis furioze, turnante sin al Porfirij kaj Paŭlo, kaj mem kaptis per la manoj merizan ĉibukon. Ĉiĉikov iĝis pala kiel tolo. Li volis ion diri, sed li sentis, ke liaj lipoj moviĝas sensone.
— Batu lin! — kriis Nozdrjov, impetante antaŭen kun meriza ĉibuko, tute en flamo kaj ŝvito, kvazaŭ li proksimiĝus al neatakebla fortreso. — Batu lin! — li kriis per la voĉo, per kiu dum granda sturmo iu bravega leŭtenanto krias al sia plotono: “Kamaradoj, antaŭen!” Ekstravaganca braveco de tiu leŭtenanto jam akiris tian famon, ke estas ordonite teni lin je la manoj dum varmegaj aferoj. Sed la leŭtenanto jam eksentis bataleman incitiĝon, ĉio rondiris en lia kapo; antaŭ li kuregas Suvorov, li impetas al granda afero. “Kamaradoj, antaŭen!” — li krias impetante, ne pensante, ke li malutilas al jam pripensita plano de ĝenerala sturmo, ke milionoj de pafiloj estis elŝovitaj tra embrazuroj de neatakeblaj ĝisnube altaj fortikejaj muroj, ke suprenflugos en la aeron, kiel lanugo, lia malforta plotono kaj ke jam fajfas fatala kuglo silentigonta lian krieman gorĝon.
Sed se Nozdrjov prezentis per si la proksimiĝintan al la fortreso bravegan perdiĝintan leŭtenanton, la fortreso, kiun li atakis, tute ne ŝajnis neatakebla. Kontraŭe, la “fortreso” sentis tian timon, ke lia animo kaŝis sin en la kalkanoj. Jam la seĝo, per kiu li intencis defendi sin, estis elŝirita fare de la servistoj el liaj manoj, jam ferminte la okulojn kaj nek viva nek morta li estis preta gustumi ĉerkesan ĉibukon de sia gastiganto, kaj Dio scias, kio okazus al li; sed la sorto savis la flankojn, ŝultrojn kaj la aliajn bonedukitajn partojn de nia heroo. Per neatendita maniero subite tintis sonorileto, kvazaŭ el la nuboj, klare aŭdiĝis frapado de radoj de ĉaro alveturinta al la perono, kaj eĉ en la ĉambro eĥis peza ronkado kaj brua anhelo de ekscititaj ĉevaloj de haltinta trojko. Ĉiuj nevole rigardis en la fenestron: iu lipharulo en duonarmea surtuto estis eliranta el la ĉaro. Informiĝinte en la antaŭĉambro li eniris, kiam Ĉiĉikov ankoraŭ ne sukcesis rekonsciiĝi de sia timo kaj estis en la plej mizera stato, en kiu iam troviĝis mortema homo.
— Permesu antaŭe ekscii, kiu estas ĉi tie sinjoro Nozdrjov? — diris la nekonato rigardante kun ia miro al Nozdrjov, kiu staris kun la ĉibuko en la mano, kaj al Ĉiĉikov, kiu nur komencis rekonsciiĝi de sia neenviinda stato.
— Permesu antaŭe ekscii, kun kiu mi havas honoron paroli? — diris Nozdrjov, veninte al li pli proksime.
— Mi estas distrikta policestro.
— Kaj kion vi bezonas?
— Mi venis por sciigi vin pri tio, ke vi troviĝas sub juĝo ĝis la fintrakto de via afero.
— Absurde, kia afero? — diris Nozdrjov.
— Vi estas implikita en historio, kiam vi en ebria stato persone ofendis bienulon Maksimov, skurĝinte lin.
— Vi mensogas! Mi neniam vidis bienulon Maksimov.
— Kara sinjoro! Permesu al mi raporti, ke mi estas oficiro. Vi povas tion diri al via servisto, sed ne al mi.
Ĉi tiam Ĉiĉikov, sen atendi respondon de Nozdrjov, haste prenis sian ĉapon kaj post la dorso de la distrikta policestro elglitis sur la peronon, enkaleŝiĝis kaj ordonis al Selifano peli la ĉevalojn plenforte.
Suvorov, Aleksandr Vasiljeviĉ (1730–1800). Princo, generalisimo. Suvorov gajnis ĉiujn batalojn, kiujn li partoprenis.
Tradukis el la rusa Vladimir Vyĉegĵanin
La Ondo de Esperanto. 2001. №2 (76)
Se vi deziras publikigi tiun ĉi tekston, bonvolu unue skribi al la redakcio por peti permeson (kiun ni verŝajne donos).