Nikolaj GogolNikolaj Gogol

Palto*

 

En la departemento… sed prefere la departemento ne estu nomita. Ekzistas nenio pli kolera ol ĉiaspecaj departementoj, regimentoj, kancelarioj kaj, alivorte, ĉiaspecaj publikaj oficejoj. Nun ĉiu privatulo jam opinias ke ofendante lin oni ofendas la tutan socion. Oni diras, ke antaŭ nelonge la policestro el urbo, kies nomon mi ne memoras, sendis oficialan leteron, en kiu li klare skribis, ke la ŝtataj institucioj pereas kaj ke lia sankta nomo estas tute vane tromenciata. Kiel pruvon li aldonis al la letero grandegan volumon de iu romantika verko, en kiu ĉiun dekan paĝon aperas policestro, kelkloke eĉ tute ebria. Tial por eviti ĉiajn malagrablaĵojn ni prefere nomu la menciitan departementon certa departemento. Do, en certa departemento servis certa oficisto. Oni ne povas diri, ke la oficisto estis rimarkinda; li estis iom malalta, iom variolmarkita, iom rufhara, eĉ laŭaspekte iom blinda, kun eta kalvaĵo sur la frunto, kun faltoj ambaŭflanke de la vangoj, kaj kun vizaĝkoloro kiun oni nomas hemoroida… Kion fari? La peterburga klimato kulpas. Lia rango (ĉar ĉe ni oni devas antaŭ ĉio anonci la rangon) estis tiu, kiun oni nomas eterna titola konsilisto, pri kiu, kiel estas konate, multe spritis kaj ridis diversaj verkistoj, kiuj havas laŭdindan kutimon ataki tiujn, kiuj ne povas mordi ilin. Lia familinomo estis Baŝmaĉkin. Laŭ la nomo mem estas klare, ke ĝi devenas de baŝmak, sed tute ne estas konate, kiam, en kiu epoko kaj kiamaniere ĝi devenis de tiu vorto. Liaj patro, avo kaj eĉ la bofrato, kaj ĉiuj ceteraj Baŝmaĉkinoj senescepte uzis botojn, ŝanĝante plandumojn tri foje en la jaro. Lia nomo estis Akakij Akakijeviĉ. Probable ĝi ŝajnas al la leganto iom stranga kaj speciale trovita por la novelo, sed kredu, ke neniu serĉadis ĝin, sed pro cirkonstancoj oni ne povis doni alian nomon. Tio okazis jene. Akakij Akakijeviĉ naskiĝis nokte, se mia memoro ne trompas, la 23an de marto. Lia patrino, jam mortinta, la edzino de ŝtata oficisto kaj tre bona virino, decidis laŭregule bapti la infanon. La patrino ankoraŭ kuŝis en sia lito, kontraŭ la pordo; dekstre de ŝi staris la baptopatro, Ivano Ivanoviĉ Jeroŝkin, bonega viro, fakestro en la senato, kaj la baptopatrino, la edzino de la kvartalestro, tre virta virino, Arina Semjonovna Belobrjuŝkova. Oni proponis al la naskintino elekti laŭplaĉe unu el tri nomoj: Mokkij, Sossij, aŭ nomi la infanon memore pri martiro Ĥozdazat. “Ne, — ŝi pensis, — jen kiaj nomoj”. Por komplezi ŝin, oni malfermis la kalendaron aliloke; ankaŭ tie estis tri nomoj: Trifilij, Dula kaj Varaĥasij. “Jen vera puno, — diris la maljuna virino, — kiaj nomoj; mi, vere, neniam aŭdis ilin. Taŭgus eĉ Varadat aŭ Varuĥ, sed ne Trifilij kaj Varaĥasij”. Oni turnis la paĝon kaj tie estis: Pavsikaĥij kaj Vaĥtisij. “Nu, mi jam vidas, — diris la maljuna virino, — kian sorton li havas. Se tiel okazas, prefere li estu nomita same, kiel lia patro. Lia patro estis Akakij, do ankaŭ la filo estu Akakij”. Tiel aperis Akakij Akakijeviĉ. Oni baptis la infanon, kaj ĉe tio li ekploris kaj grimacis, kvazaŭ antaŭsentante, ke li estos titola konsilisto. Do, ĉio okazis tiamaniere. Ni priskribis tion, por ke la leganto mem vidu, ke tio okazis pro nepra neceso kaj ke tute ne estis eble doni alian nomon. Neniu povas rememori, kiam li ekoficis en la departemento, kaj kiu enoficigis lin. Multaj direktoroj kaj aliaj estroj ŝanĝiĝis, sed oni vidis lin ĉiam sur la sama loko, en la sama teniĝo, en la sama posteno de kopianto, kaj tial ĉiuj poste kredis, ke li evidente venis en la mondon jam tute preta, en la ofica uniformo kaj kun la kalvaĵo sur sia kapo. En la departemento oni tute ne respektis lin. La gardistoj ne ekstaris, kiam li preteriris; ili eĉ ne rigardis lin, kvazaŭ tra la akceptejo flugus ordinara muŝo. La estroj traktis lin iel malvarme kaj despote. Iu vicfakestro povis simple meti sub lian nazon paperojn, dirinte nek “kopiu”, nek “jen, interesa, bona tasko”, nek ion similan, kion oni diras en la decaj oficejoj. Li do prenis, rigardante nur la paperon, sen atenti: kiu kaj kiurajte metis ĝin al li. Preninte, li tuj komencis kopii ĝin. Junaj oficistoj mokis lin kaj spritis pri li tiom, kiom ebligis al ili la kancelaria spriteco; ili rakontis en lia ĉeesto diversajn historiojn, kiujn ili elpensis pri li; ili diris, ke lia mastrino, sepdekjara maljunulino, batas lin, kaj demandis, kiam okazos ilia nupto; sur lian kapon ili ŝutis paperetojn, kaj nomis tion neĝo. Sed Akakij Akakijeviĉ neniam respondis al ili eĉ unuvorte, kvazaŭ antaŭ li neniu estus; tio eĉ ne ĝenis lian laboron: malgraŭ ĉiuj ĝenoj li faris neniujn erarojn dum la skribado. Nur se ŝerco estis tute netolerebla, kiam oni puŝis lian manon, malhelpante al li labori, li prononcis: “Lasu min, kial vi ofendas min?” Io stranga estis en tiuj vortoj kaj en la voĉo, per kiu la vortoj estis prononcataj. En ĝi aŭdiĝis io tiel kompatiga, ke junulo, antaŭ nelonge eklaborinta tie, kiu imitante la aliajn permesis al si ridi pri li, subite haltis, kvazaŭ trapikita per lanco, kaj ekde tiu tempo antaŭ la junulo ĉio ŝanĝiĝis kaj montriĝis sub alia aspekto. Iu nenatura forto forpuŝis lin de la kolegoj, kun kiuj li konatiĝis, preninte ilin por homoj decaj kaj mondumaj. Dum longa tempo, en plej gajaj minutoj, en lia imago aperis la malalta oficisto kun la kalvaĵo sur la frunto kaj kun la penetrantaj vortoj: “Lasu min, kial vi ofendas min?” — kaj en tiuj penetrantaj vortoj sonis aliaj vortoj: “Mi estas via frato”. La kompatinda junulo ŝirmis sin per la mano, kaj en sia vivo li multfoje tremis, vidante kiel multan kontraŭhomecon la homo havas, kaj kiel multe da brutala krudeco estas kaŝita en la rafinita klera mondumeco, kaj eĉ — ho Dio! — en tiu homo, kiun la mondumo taksas nobla kaj honesta…

Apenaŭ ie troveblus alia homo, kiu tiel vivus sian oficon. Ne sufiĉas diri, ke li servis fervore — ne, li servis kun amo. Tie, en la kopiado, al li vidiĝis iu varia kaj agrabla mondo. Ĝuo bildiĝis sur lia vizaĝo. Kelkaj literoj estis liaj favoratoj; skribante ilin li ŝanĝiĝis: li ridetis, kaj palpebrumis, kaj lipumis tiel, ke en lia vizaĝo oni ŝajne povus legi ĉiun literon, kiun skribis lia plumo. Se oni promocius lin laŭ lia fervoro, li, je sia propra mirego, eble iĝus eĉ ŝtata konsilisto; tamen per sia servo li ricevis nur tion, kion liaj spritaj kolegoj nomis: “insigno honora kaj hemoragio dolora”. Tamen oni ne povas diri, ke li tute ne estis atentata. Unu el la direktoroj, bonkora homo, volis rekompenci lian longan servadon kaj ordonis doni al li ion pli gravan ol simplan kopiadon; nome, al li estis ordonite el jam preta dokumento fari alian dokumenton por alia departemento; necesis nur ŝanĝi la titolojn kaj kelkloke skribi “mi” anstataŭ “li”. Tio laborigis lin tiel, ke li tute ŝvitis, frotis la frunton kaj finfine diris: “Ne, prefere donu al mi ion por kopii”. De tiu tempo li por ĉiam restis kopianto. Ŝajnis, ke krom la kopiado por li nenio ekzistis. Li tute ne pensis pri sia vesto: lia uniformo havis ne la verdan koloron, sed samtempe rufan kaj farunan. Lia kolumo estis mallarĝa kaj malalta, kaj pro tio lia kolo, kiu fakte ne estis longa, super la kolumo ŝajnis eksterordinare longa, kiel la koloj de la gipsaj katidoj kun ŝanceliĝantaj kapoj, dekojn da kiuj rusaj alilandanoj portas sur siaj kapoj. Ĉiam io gluiĝis al lia uniformo: jen fojnero, jen iu fadeno. Krome li majstris specialan arton: surstrate li venis sub fenestrojn tiam, kiam oni forĵetis el ili ian rubaĵon, kaj pro tio li havis sur sia ĉapelo citrolajn kaj melonajn ŝelojn kaj similajn sentaŭgaĵojn. Eĉ unu fojon en sia vivo li ne atentis tion, kio estas farata kaj okazanta surstrate, kion, kiel estas konate, ĉiam atentas ĉiu lia samsortano, juna oficisto, kies viglaj okuloj estas tiel akraj, ke ili rimarkas trans la strato eĉ disŝiritan subplandan rimenon de pantalono — tiaj okazoj ĉiam kaŭzas ruzan rideton sur lia vizaĝo.

Sed eĉ kiam Akakij Akakijeviĉ rigardis ion, li en ĉio vidis siajn netajn liniojn, surpaperigitajn en pura kaj neta skribmaniero, kaj eble nur kiam ĉevala muzelo, veninta de ie, aperis super lia ŝultro kaj eligis venton el siaj nazotruoj sur lian vangon, nur tiam li rimarkis ke li estas ne meze de linio, sed meze de strato. Reveninte hejmen, li ĉiam tuj altabliĝis, rapide manĝis sian brasiksupon kaj pecon da bovaĵo kun cepo, tute ne sentante la guston, manĝis ĉion kun muŝoj kaj ĉio cetera, kion Dio sendis tiutempe. Sentinte, ke lia stomako plenŝtopiĝis, li forlasis la manĝotablon, prenis inkujon kaj kopiis paperojn, kiujn li prenis hejmen. Se li ne havis oficajn taskojn, li por la propra plezuro kopiis dokumentojn, precipe se papero estis rimarkinda ne pro bela stilo, sed ĉar adresita al iu nova aŭ grava persono.

Eĉ en la horoj, kiam la peterburga griza ĉielo tute malheliĝis kaj kiam la tuta oficista popolo jam manĝis laŭ siaj kapabloj, konforme al la ricevata salajro kaj al la propra kapricemo, — kiam jam ĉiuj sukcesis ripozi post departementa plumoknarado, kurado, propraj kaj fremdaj farendaĵoj kaj ĉio, kion nelacigebla homo propravole akceptas en la kvanto pli ol necesa, — kiam oficistoj rapidas dediĉi la restintan tempon por ĝuoj: iuj pli viglaj kuras al teatro; iuj al strato, uzante tiun tempon por rigardado de iaj ĉapeloj; iuj vespere utiligas ĝin por komplimentoj al iu beleta junulino, stelo de eta oficista rondo; iuj, tio okazas plej ofte, simple iras al sia kolego en la tria aŭ kvara etaĝo, al liaj du ĉambretoj kun antaŭĉambro aŭ kuirejo kaj iuj modaj pretendoj, lampo aŭ alia objekto, kiu postulis multajn elspezojn, rezignojn de tagmanĝoj kaj festenoj, — do eĉ en tiu tempo, kiam ĉiuj oficistoj dissemiĝas al loĝejetoj de siaj amikoj por kartludi, glutante teon el glasoj kaj manĝante malmultekostajn biskotojn, enspirante tabakfumon el longaj ĉibukoj, rakontante dum kartodisdonado iun klaĉon, flugintan el la mondumo, kiun la rusa homo en neniu stato povas neglekti, aŭ se mankas temo, eĉ rerakontante la eternan anekdoton pri la komandanto, al kiu oni raportis pri la rompita ĉevala vosto de la monumento de Falconet, — do eĉ kiam ĉiuj strebis amuziĝi, — Akakij Akakijeviĉ donis sin al neniu amuzo. Neniu povis diri, ke li vidis lin en iu vespera festo. Satskribinte, li enlitiĝis, ridetante ĉe penso pri morgaŭa tago: kion Dio sendos morgaŭ por kopiado? Tiel fluis la paca vivo de la homo, kiu kun kvarcentrubla salajro sukcesis esti kontenta pri sia sorto, kaj eble ĝi tiel fluus ĝis lia profunda maljuneco, se mankus malfeliĉoj, ŝutitaj sur la vivovojo ne nur de titolaj konsilistoj, sed eĉ sur la vivovojo de sekretaj, efektivaj, kortegaj kaj ĉiaj ceteraj konsilistoj, eĉ sur la vivovojo de tiuj, kiuj al neniuj donas konsilojn, nek prenas konsilojn de aliaj.

En Peterburgo estas forta malamiko de ĉiuj, kiuj ricevas salajre ĉirkaŭ kvarcent rublojn en la jaro. Ĉi tiu malamiko estas nenio alia ol nia norda frosto, kvankam oni diras, ke ĝi estas tre salubra. Post la oka horo matene, kiam la stratojn plenigas irantoj al la departementoj, ĝi komencas doni tiel fortajn kaj pikajn frapojn sur ĉiujn nazojn, ke la malfeliĉaj oficistoj tute ne scias, kiel kaŝi la nazojn. En la tempo, kiam eĉ plej altrangajn personojn doloras la frunto pro la frosto, kaj larmoj aperas en iliaj okuloj, malfeliĉaj titolaj konsilistoj foje estas tute sendefendaj. Ili povas savi sin nur per rapida kurado en siaj maldikaj paltoj tra kvin-ses stratoj kaj poste per forta stamfado en pordistejo por ke revarmiĝu ĉiuj iliaj kapabloj kaj talentoj por la ofica laboro, kiuj frostiĝis dumvoje. Ekde iu tempo Akakij Akakijeviĉ eksentis, ke la frosto komencis dolorige piki lin je la dorso kaj ŝultro, kvankam li penis laŭeble rapide trakuri sian spacon. Finfine li pensis, ke eble en lia palto estas iuj difektoj. Bone pririgardinte ĝin hejme, li konstatis, ke en kelkaj lokoj, ĝuste ĉe la dorso kaj ŝultroj, ĝi jam similas reton; la drapo tiel triviĝis, ke ĝi tralasis aeron, kaj la subŝtofo disfadeniĝis. Necesas scii, ke ankaŭ la palto de Akakij Akakijeviĉ estis objekto de mokoj de oficistoj; ili eĉ forprenis ĝian noblan nomon “palto” kaj nomis ĝin kapoto. Ĝi efektive estis tre strange aranĝita: ĝia kolumo ĉiujare malgrandiĝis, ĉar la kolumo servis kiel materialo por flikado de aliaj partoj. La flikado ne vidigis lertecon de tajloro kaj efektive aspektis malbele kaj sakece. Rimarkinte la kaŭzojn, Akakij Akakijeviĉ decidis porti la palton al tajloro Petroviĉ, kiu loĝis en la kvara etaĝo atingebla per la malantaŭa ŝtuparo. Malgraŭ la unuokuleco kaj variolmarkita vizaĝo, li sufiĉe sukcese okupiĝis pri riparado de oficistaj kaj aliaj pantalonoj kaj frakoj — kompreneble, nur kiam li estis en sobra stato kaj ne havis en la menso aliajn planojn. Kvankam ne endas multe rakonti pri tiu tajloro, sed ja en la novelo la karaktero de ĉiu protagonisto devas esti klare montrita, kaj tial necesas ke ankaŭ Petroviĉ estu prezentita al vi. Komence li estis nomata simple Gregorio kaj estis servutulo. Li iĝis Petroviĉ nur kiam li ricevis liberigon el la servuteco kaj komencis sufiĉe forte drinki dum ĉiaj festoj, unue dum la grandaj festoj, kaj poste okaze de ĉiuj ekleziaj festoj, kiuj estis kruce notitaj en la kalendaro. Tiuflanke li respektis la malnovajn morojn, kaj disputante kun la edzino li nomis ŝin sendia virino kaj germanino. Ĉar ni menciis lian edzinon, necesas prezenti ankaŭ ŝin per kelkaj vortoj; sed, bedaŭrinde, oni ne scias pri ŝi multon, eble nur tion, ke Petroviĉ havas la edzinon, kiu portas surkape kufon sed ne tukon; ŝi apenaŭ povus fieri pro sia beleco; ĉe renkontiĝo kun ŝi nur gvardiaj soldatoj rigardis tion, kio estis sub ŝia kufo, movante siajn lipharojn kaj eligante iun specialan sonon.

Irante supren laŭ la ŝtuparo, kondukanta al Petroviĉ — ĝi laŭkutime estis priverŝita per akvo, postlavaĵo kaj tute saturita per tiu alkohola odoro, kiu mordas la okulojn kaj, kiel konate, ĉiam estas en ĉiuj malantaŭaj ŝtuparoj de la peterburgaj domoj — do, irante supren laŭ la ŝtuparo, Akakij Akakijeviĉ jam pensis, kiom da mono petos Petroviĉ, kaj decidis doni al li ne pli ol du rublojn. La pordo estis malfermita, ĉar la mastrino, kuirante iun fiŝon ellasis en la kuirejo tiel multe da fumo, ke eĉ blatoj ne estis videblaj. Akakij Akakijeviĉ, nerimarkita de la mastrino, trairis la kuirejon kaj venis en la ĉambron, kie li ekvidis Petroviĉon, kiu sidis sur larĝa ligna nefarbita tablo, metinte sub sin la piedojn simile al turka paŝao. Li estis nudpieda, laŭ la kutimo de la laborantaj tajloroj. Akakij Akakijeviĉ tuj ekvidis lian bone konatan halukson kun kripligita ungo, dika kaj fortika kiel testuda kranio. Sur la kolo de Petroviĉ pendis volvaĵo de silko kaj fadenoj, kaj sur liaj genuoj estis iu ĉifonaĵo. Li jam dum kelkaj minutoj penis enmeti fadenon en la trueton de kudrilo sed ne povis trafi kaj tial tre koleris pri la mallumo kaj eĉ pri la fadeno, duonvoĉe grumblante: “Ne enŝoviĝas, barbarino, vi jam tedegis min, fiulino!” Akakij Akakijeviĉ estis malkontenta pro tio, ke li venis, kiam Petroviĉ koleris. Li ŝatis fari mendojn ĉe Petroviĉ, kiam tiu havis iom da vaporo en la kapo, aŭ, laŭ la vortoj de lia edzino, “la unuokula diablo ŝarĝis sin per vinaĉo”. Kutime en tiu stato Petroviĉ tre volonte konsentis redukti la prezon, eĉ ĉiam riverencis kaj dankis. Tamen poste la edzino venis plorante pro tio, ke la edzo pro la ebrieco konsentis labori kontraŭ mizera pago; sed la afero estis solvata per aldono de dek kopekoj. Sed nun Petroviĉ estis, ŝajne, sobra kaj tial severa, nemarĉandema kaj postulonta diable altan prezon. Akakij Akakijeviĉ komprenis tion kaj volis, kiel oni diras, reveni en la propran korton, sed la afero jam estis komencita. Petroviĉ tre atente ekrigardis al li per sia sola okulo, kaj Akakij Akakijeviĉ kontraŭvole diris:

— Saluton, Petroviĉ!

— Estu salutata, sinjoro, — Petroviĉ diris, kaj direktis sian okulon al la manoj de Akakij Akakijeviĉ, dezirante vidi, kian predon li alportis.

— Jen mi al vi, Petroviĉ, tiel…

Necesas scii, ke Akakij Akakijeviĉ esprimis sin plejparte per prepozicioj, adverboj kaj eĉ per tiuj partikuloj, kiuj havas tute neniun signifon. Se la afero estis tre komplika, li kutime eĉ tute ne finis frazojn kaj tre ofte la enkondukajn vortojn: “Tio ja, vere, tute tiel…” sekvis nenio, kaj li ĉion forgesis, kredante ke li jam ĉion diris.

— Kio do? — diris Petroviĉ kaj samtempe per sia sola okulo pririgardis lian tutan uniforman palton, ekde la kolumo ĝis la manikoj, dorso, faldoj kaj butontruoj, kaj ĉio estis bone konata al li, ĉar li mem ĉion ĉi faris. Tiel kutimas la tajloroj: ĉe la renkonto ili unue faras tion.

— Jen mi tiel, Petroviĉ… la palto jen, drapo… jen vidu, ĉie en la aliaj lokoj, tute fortika, nur iom malpura, kaj laŭŝajne kvazaŭ malnova, sed ĝi estas nova, kaj nur en unu loko iom tiel… surdorse, kaj ankaŭ en unu ŝultro ĝi iomete maldikiĝis, kaj iomete sur la alia ŝultro — vidu, jen ĉio. Malmulte da laboro…

Petroviĉ prenis la kapoton, komence metis ĝis sur la tablon, longe pririgardis ĝin, poste balancis la kapon kaj prenis de fenestrobreto rondan tabakujon kun surkovrila portreto de iu generalo, nekonata, ĉar la loko, kie estis lia vizaĝo, estis truita per fingro kaj poste surgluita per kvarangula papereto. Snufinte tabakon, Petroviĉ distiris la kapoton sur siaj brakoj, rigardis ĝin kontraŭ la lumo kaj denove balancis la kapon. Poste li turnis ĝin kun la subŝtofo supren kaj denove balancis la kapon, denove malfermis la kovrilon kun la generalo, surgluita per la papereto, kaj, snufinte tabakon, fermis la tabakujon, formetis ĝin kaj finfine diris:

— Ne, ne eblas ripari: aĉa vesto!

La koro de Akakij Akakijeviĉ preskaŭ saltis for.

— Kial ne eblas, Petroviĉ? — li diris preskaŭ kiel kaĵolanta infano, — ja ĝi nur iom maldikiĝis ĉe la ŝultroj, ja vi havas iujn pecetojn da drapo…

— Ja oni povas trovi pecetojn, pecetoj troveblas, — diris Petroviĉ, — sed ne eblas surkudri ilin: ĝi estas tute putra, ĝi tuj truiĝos, se oni tuŝos ĝin per kudrilo.

— Kaj vi tuj metu flikaĵon sur la truon.

— Sed ne eblas fiksi la flikaĵon, mankas io por alkudri ĝin, tre eluzita. Ĝi nur nomiĝas drapo, sed ĝi disflugos se vento blovos.

— Sed vi iel fliku. Ja kiel ĝi, vere tiel!..

— Ne, — Petroviĉ rezolute diris, — oni povas fari nenion. Tre malbona stato. Prefere vi, kiam komenciĝos la malvarma vintra tempo, faru el ĝi varmajn piedĉifonojn, ĉar la ŝtrumpoj ne varmigas. Ilin la germanoj elpensis por preni al si pli multe da mono (Petroviĉ ŝatis ĉe oportuna okazo piki la germanojn), sed verŝajne por vi necesos fari novan palton.

La vorto “novan” nebuligis la okulojn de Akakij Akakijeviĉ, kaj ĉio, kio estis en la ĉambro, malklariĝis antaŭ li. Li klare vidis nur la generalon kun la surgluita vizaĝo sur la kovrilo de la Petroviĉa tabakujo.

— Ĉu vere novan? — li diris, kvazaŭ ankoraŭ dormante, — ja mi por tio eĉ monon ne havas.

— Jes, novan, — diris Petroviĉ kun barbara trankvilo.

— Nu, sed se necesus la novan, ĉu ĝi eble tiel…

— Do, kiom ĝi kostos?

— Jes.

— Necesos elpoŝigi tri kvindekojn kaj iom pli, — diris Petroviĉ kaj signifoplene kunpremis la lipojn. Li ŝategis drastajn efektojn, li ŝatis subite embarasi iun tute kaj poste strabe rigardi, kian muzelon havos la embarasito post tiuj vortoj.

— Cent kvindek rubloj por palto! — kriis kompatinda Akakij Akakijeviĉ. Eble li kriis unuafoje en la vivo, ĉar li ĉiam distingiĝis per sia mallaŭta voĉo.

— Jes, sinjoro, — diris Petroviĉ, — kaj tio dependas de la palto. Se kun mustelfela kolumo kaj kun silka subŝtofo de la kapuĉo, ĝi kostos ducent.

— Petroviĉ, — parolis Akakij Akakijeviĉ plorpete, ne aŭskultante kaj penante ne aŭskulti la vortojn kaj ĉiujn efektojn de Petroviĉ, — bonvolu iel ĝin ripari, por ke ĝi almenaŭ iomete ankoraŭ servu min.

— Ne, tio signifos kaj mortigon de la laboro kaj vanan elspezon de mono, — diris Petroviĉ, kaj Akakij Akakijeviĉ post tiuj vortoj eliris tute venkita.

Petroviĉ post lia foriro ankoraŭ longe staris kun la signifoplene kunpremitaj lipoj kaj ne rekomencis la laboron, ĉar li estis kontenta, ke li ne diskreditis sin, nek perfidis sian tajloran arton.

Elirinte, Akakij Akakijeviĉ estis kvazaŭ en sonĝo. “Jen kielas afero tiela, — li parolis al si mem, — mi, vere, eĉ ne pensis, ke ĝi estos tiel… — kaj post iom da silento, aldonis: — Jen kiel! jen fine kio estas, sed mi, vere, eĉ ne supozis, ke ĝi estos tiela”. Denove sekvis longa silento, post kiu li diris: “Jen do tiel! jen kiela, vere, nenial atendita, tiel… tio ja tute neniel… ja tiela cirkonstanco!” Dirinte tion, li ekiris ne hejmen, sed al tute mala direkto, mem ne konsciante tion. Dum li iris, kamentubisto lin tuŝis per sia malpura flanko kaj nigrigis lian ŝultron; ĉapopleno da kalko ŝutiĝis sur lin de la supro de konstruata domo. Li ne rimarkis tion kaj nur kiam li kunpuŝiĝis kun policano kiu, stariginte apud si la halebardon ŝutis tabakon el bovkorna tabakujo sur sian kalozan pugnon, nur tiam li iom rekonsciiĝis, precipe ĉar la policano diris: “Kial vi ŝovas vin al mia muzelo, ĉu mankas al vi trotuarejo?” Tio devigis lin ĉirkaŭrigardi kaj ekiri hejmen. Nur hejme li komencis ordigi la pensojn, ekvidis klare kaj reale sian staton, kaj komencis interparoli kun si mem jam ne abrupte, sed rezoneme kaj sincere, kvazaŭ kun prudenta amiko, kun kiu oni povas trakti la plej koran kaj intiman aferon. “Ne, nun ne eblas interparoli kun Petroviĉ: li nun tiel… la edzino, verŝajne, iel draŝis lin. Prefere mi venu al li la dimanĉan matenon: li post la hieraŭa sabato dormemos kaj rigardos flanken kaj bezonos refreŝiĝi postebrie, sed la edzino ne donos al li monon, kaj mi al li dek kopekojn tielos en la manon, kaj li iĝos konsentema, kaj tiam la palto tiele…” Tiel Akakij Akakijeviĉ traktis kun si mem, kuraĝigis sin kaj atendis la proksiman dimanĉon. Vidinte de malproksime, ke la edzino de Petroviĉ ien foriris el la domo, li tuj iris al li. Vere, post la sabato Petroviĉ rigardis flanken, klinis la kapon, estis tute dormema; sed malgraŭ tio, eksciinte pri kio temas, li diris, kvazaŭ puŝite de diablo: “Ne eblas, bonvolu mendi novan palton”. Akakij Akakijeviĉ tuj enmanigis al li dek kopekojn. “Dankon, sinjoro, mi iomete refortigos min je via sano, — diris Petroviĉ, — sed pri la palto bonvolu ne plu klopodi: ĝi jam estas sentaŭge sentaŭga. Mi kudros por vi bonegan novan palton, kaj mi ĉiel penos pri tio”.

Akakij Akakijeviĉ ankoraŭfoje ekparolis pri riparo, sed Petroviĉ ne finaŭskultis lin kaj diris: “La novan palton mi faros por vi eminente, fidu min, mi laboros tre fervore. Eblos fari ĝin laŭ la nova modo, kun kolumo fiksebla per arĝentaj hoketoj”.

Nur nun Akakij Akakijeviĉ finfine komprenis, ke li ne povos eviti novan palton, kaj li tute senesperiĝis. Ja vere, kiel, kontraŭ kiu mono ĝi estu kudrita? Ja li povus parte financi ĝin el la gratifiko, ricevota okaze de la venonta festo, sed tiun monon li delonge antaŭplanis kaj buĝetis por konkretaj celoj. Necesis ekhavi novan pantalonon, pagi la malnovan ŝuldon al la botisto pro la riparo de la malnovaj botoj, kaj mendi al la kudristino tri ĉemizojn kaj du pecojn de tiu subvesto, kiu en la presaĵo pro deco ne estu nomata — do, la tuta mono estis tute elspezota; kaj eĉ se la direktoro pro afableco anstataŭ kvardek rublojn donus al li gratifike kvardek kvin aŭ kvindek rublojn, tio estus nur bagatelo, guto kompare kun la maro de la palta kapitalo. Ja li certe sciis, ke Petroviĉ kutimis blage postuli tian diable altan prezon, ke eĉ lia edzino ne povis bridi sin kaj kriis: “Ja vi freneziĝas, stultegulo! Iam vi laboras kontraŭ nenio, kaj iam diablo instigas vin postuli pli multe ol vi mem kostas”. Ja li certe sciis, ke Petroviĉ konsentos labori kontraŭ okdek rubloj. Sed kie li prenu okdek rublojn? Ja duonon de ĉi tiom li eble trovos: duono estis trovebla, eĉ iomete pli; sed kiel li prenu la duan duonon?.. Sed nun la leganto devas ekscii, kie li povus preni la unuan duonon. Akakij Akakijeviĉ kutimis el ĉiu elspezita rublo meti unu kopekon en ŝloseblan keston kun trueto por enmeti monon. Post la fino de ĉiu jarduono li prenis la akumulitajn kuprajn monerojn kaj ŝanĝis ilin je arĝento. Tiel li procedis jam longe, kaj post kelkaj jaroj li ŝparis jam pli ol kvardek rublojn. Do, li jam havis duonon en siaj manoj, sed kie li prenu la duan duonon? Kie li prenu ankoraŭ kvardek rublojn? Akakij Akakijeviĉ longe pensis kaj decidis dum unu jaro redukti la kutimajn elspezojn: li nuligu la vesperajn temanĝojn; li ne bruligi kandelojn vespere, kaj ĉe bezono li iru al la mastrino kaj laboru ĉe ŝia kandela lumo; li paŝu sur la strataj ŝtonoj kaj pavimoj laŭeble malpeze kaj atente, preskaŭ piedpinte, por ne tro frue difekti la plandumojn; li malpli ofte donu siajn subvestojn al la lavistino kaj, por ke ili ne triviĝu, reveninte hejmen li formetu la subvestojn kaj surmetu nur sian malnovegan katunan negliĝon, kiun eĉ la tempo damaĝis. Necesas konfesi, ke komence li tre malfacile kutimiĝis al tiuj limigoj, sed poste venis la kutimo kaj rutino; li bone lernis malsati vespere, kaj kompense li nutris sin spirite, vartante en la menso sian eternan ideon de la estonta palto. Ekde tiam lia vivo iĝis kvazaŭ pli plena, kvazaŭ li edziĝus, kvazaŭ alia homo estus apud li, kvazaŭ li estus ne sola, kvazaŭ iu agrabla vivkunulino konsentus kune kun li iri la vivovojon — kaj tiu kunulino estis neniu alia ol dikvata palto kun fortika netrivebla subŝtofo. Li iĝis pli vigla, eĉ pli firmvola, kiel homo jam trovinta sian celon. El liaj vizaĝo kaj agoj foriĝis per si mem la dubemo kaj nedecidemo — do, ĉiuj hezitemaj kaj neklaraj trajtoj. En liaj okuloj de tempo al tempo aperis fajro, en lia kapo eĉ estis aperantaj tre impertinentaj kaj aŭdacaj ideoj, ekzemple: eble, vere, mendi mustelan kolumon. La pensado pri tio preskaŭ faris lin malatenta. Foje, kopiante dokumenton, li preskaŭ faris eraron kaj pro tio li preskaŭ vekriis kaj faris la signon de la kruco. Ĉiumonate li almenaŭ unu fojon vizitis Petroviĉon por priparoli la palton: kie li aĉetu drapon, kiun koloron ĝi havu, kiom ĝi kostu. Poste li revenis hejmen iom zorgoplena, sed ĉiam kontenta, kaj pensis ke finfine venos la tempo, kiam ĉio estos aĉetita kaj la palto estos preta. La afero progresis eĉ pli rapide ol li atendis. Super ĉiuj esperoj la direktoro donis al li gratifike ne kvardek aŭ kvardek kvin rublojn, sed eĉ sesdek rublojn. Eble li antaŭsentis, ke Akakij Akakijeviĉ bezonas novan palton, aŭ tio okazis neplanite, sed Akakij Akakijeviĉ ekhavis ekstrajn dudek rublojn. Tiu cirkonstanco rapidigis la aferon. Post du aŭ tri monatoj da modera malsatado Akakij Akakijeviĉ ekhavis jam ĉirkaŭ okdek rublojn. Lia koro, ĝenerale tre kvieta, komencis bati maltrankvile. Sekvatage li kaj Petroviĉ iris al butikoj. Ili aĉetis tre bonan drapon — kaj tio ne estas mirinda, ĉar ili pensis pri tio dum jarduono kaj preskaŭ ĉiumonate vizitis butikojn por esplori la prezojn — kaj Petroviĉ mem diris ke ĝi estas la plej bona drapo. Por la subŝtofo ili aĉetis tre bonkvalitan kaj densan kalikoton, kiu, laŭ vortoj de Petroviĉ, estis pli bona ol silko kaj eĉ aspektis pli bele kaj brile ol silko. Ili ne aĉetis mustelan felon, ĉar ĝi vere kostis multe, kaj anstataŭ ĝin ili aĉetis la plej bonan katan felon, kiu estis en la butiko, kaj tian katan felon oni povus de malproksime preni por mustelo. Petroviĉ laboris pri la palto dum du semajnoj, ĉar estis multe da stebado, sen kiu ĝi estus preta pli frue. Pro la laboro Petroviĉ prenis dek du rublojn — malpli multe tute ne eblis: la tuta palto estis kudrita nur per silkaj fadenoj, per duoblaj etpaŝaj steblinioj; poste ĉiun steblinion Petroviĉ sekvis per siaj dentoj, farante per ili diversajn figurojn. Tio okazis… estas malfacile nomi la daton, sed, verŝajne, la plej solena tago en la vivo de Akakij Akakijeviĉ estis la tago, kiam Petroviĉ finfine alportis la palton. Li alportis ĝin matene, ĝuste antaŭ la foriro al la departemento. En neniu alia tempo la palto estus pli ĝustatempa, ĉar jam la frosto sufiĉe fortiĝis, kaj ŝajnis ke ĝi plu fortiĝos. Petroviĉ venis kun la palto, kiel decas al bona tajloro. En lia vizaĝo aperis tia grava mieno, kian Akakij Akakijeviĉ ankoraŭ neniam vidis. Ŝajnis, ke li bonege sentis la grandecon de la farita afero kaj tion, ke li per sia laboro montris la abismon, kiu disigas tiujn tajlorojn, kiuj nur flikas kaj riparas, disde tiuj, kiuj nove kudras. Li prenis la palton el sia naztuko, en kiu li alportis ĝin; la tuko estis ĵus lavita de lavistino, li poste kunvolvis ĝin kaj enpoŝigis por uzado. Preninte la palton, li faris tre fieran rigardon kaj, ambaŭmane tenante ĝin, tre lerte ĵetis ĝin sur la ŝultrojn de Akakij Akakijeviĉ; poste li tiris ĝin per sia mano iom suben, poste li aranĝis ĝin sur Akakij Akakijeviĉ kiel nebutonitan drapiraĵon. Akakij Akakijeviĉ, kiu jam ne estis juna, volis meti la brakojn en la manikojn; Petroviĉ helpis lin ĉe tio — montriĝis ke la palto estis bona ankaŭ kun la brakoj en la manikoj. Do, evidentiĝis, ke la palto bonege sidis sur Akakij Akakijeviĉ. Petroviĉ ne forgesis diri ĉeokaze, ke li prenis malmulte da mono nur ĉar li loĝas en malgravstrata loĝejo sen reklama ŝildo kaj aldone estas delonge konata kun Akakij Akakijeviĉ; sed en la Neva avenuo oni prenus de li sepdek kvin rublojn nur pro la laboro. Akakij Akakijeviĉ ne volis interparoli kun Petroviĉ pri tio, krome li timis la sumegojn, per kiuj Petroviĉ ŝatis blagi. Li pagis al Petroviĉ, dankis lin kaj tuj iris al la departemento, vestita per la nova palto. Petroviĉ eliris tuj post li kaj, starante sur la strato, ankoraŭ longe rigardis de fore al la palto kaj poste speciale antaŭkuris per kurba flanka strateto kaj venis denove al la strato por denove vidi sian palton de alia flanko, do de la vizaĝo. Akakij Akakijeviĉ iris kun festa agordo de ĉiuj sentoj. Ĉiumomente li sentis la novan palton sur siaj ŝultroj kaj eĉ kelkfoje ridis pro la interna plezuro. Ja li havis du avantaĝojn: unue, ĝi estis varma kaj, due, ĝi estis bona. Li tute ne atentis la vojon kaj subite trovis sin en la departemento. En la vestiblo li formetis la palton, ĉirkaŭrigardis ĝin kaj donis ĝin al pordisto por atenta gardado. Per nekonata maniero en la departemento ĉiuj tuj eksciis, ke Akakij Akakijeviĉ havas novan palton kaj ke la kapoto ne plu ekzistas. Ĉiuj en la sama minuto kuris en la vestiblon por spekti la novan palton de Akakij Akakijeviĉ. Oni komencis gratuli kaj saluti lin, kaj li komence nur ridetis kaj poste eĉ ekhontis. Sed kiam ĉiuj venis al li kaj ekparolis, ke oni devas aspergi la novan palton kaj ke li devas aranĝi por ili bankedon, Akakij Akakijeviĉ tute konfuziĝis kaj ne sciis kiel agi, kion respondi kaj kiel rifuzi. Post kelkaj minutoj li, kun la ruĝa vizaĝo, provis sufiĉe simplanime konvinki ilin, ke la palto ne estas nova, ke ĝi estas tiel, malnova palto. Finfine iu oficisto, vicfakestro, evidente por montri, ke li ne estas fierulo kaj ke li rilatas egalece kun homoj malpli altrangaj, diris: “Bone, mi anstataŭ Akakij Akakijeviĉ aranĝos bankedon kaj mi invitas ĉiujn al mi por temanĝo, ja mi, kvazaŭ speciale, havas hodiaŭ nomtagon”. La oficistoj, kompreneble, tuj gratulis la vicfakestron kaj volonte akceptis la inviton. Akakij Akakijeviĉ provis rifuzi la inviton, sed ĉiuj ekparolis, ke tio estas malĝentila, malafabla kaj hontinda, do li ne sukcesis rifuzi. Poste li eĉ sentis plezuron, kompreninte ke danke al tio li havos okazon promeni en la nova palto ankaŭ vespere. La tuta tago por Akakij Akakijeviĉ estis kvazaŭ la plej granda solena festo. Li revenis hejmen en plej feliĉa humoro, demetis la palton kaj zorge pendigis ĝin sur la muron, denove ĝuinte la drapon kaj la subŝtofon, kaj poste speciale prenis, por kompari, sian antaŭan kapoton, kiu tute disfalis. Li rigardis ĝin kaj eĉ ekridis pro la grandioza diferenco! Poste ankaŭ dum la tagmanĝo li kelkfoje ridetis, rememorante la staton de la kapoto. Li gaje tagmanĝis kaj post la tagmanĝo skribis neniujn dokumentojn, sed iom ripozis sibarite sur sia lito ĝis la krepuskiĝo. Poste li senprokraste vestis sin, surŝultrigis la palton kaj iris sur la straton. Bedaŭrinde, ni ne povas diri, kie loĝis la invitinta oficisto: la memoro komencas forte perfidi nin, kaj ĉio en Peterburgo, ĉiuj stratoj kaj domoj tiel kuniĝis kaj konfuziĝis en la menso, ke estas malfacile preni el ĝi ion en bona ordo. Tamen li certe loĝis en bona urboparto, — do, ne tre proksime de Akakij Akakijeviĉ. Komence Akakij Akakijeviĉ devis trairi iujn dezertajn malbone lumigitajn stratojn, sed laŭ la proksimiĝo al la loĝejo de la oficisto la stratoj iĝis pli viglaj, pli homplenaj, kaj pli bone lumigitaj. Paŝantoj plimultiĝis, komencis aperi ankaŭ bele vestitaj damoj kaj viroj kun kastorfelaj kolumoj. Maloftiĝis ordinaraj fiakristoj sur lignaj kradaj sledoj kun orkoloraj najloj — male, ofte veturis riskemaj fiakristoj kun frambokoloraj ĉapoj surkape, kun lakitaj sledoj, kun ursofelaj piedkovriloj; knarante per la radoj sur neĝo, fluge veturis kaleŝoj kies eksteraj benkoj estis forigitaj. Akakij Akakijeviĉ rigardis ĉion, kiel novaĵon. Li jam dum kelkaj jaroj vespere ne forlasis la hejmon. Li scivoleme haltis antaŭ lumigita vendeja fenestro por rigardi pentraĵon kun bela virino, demetanta ŝuon, kaj pro tio nudiginta la tutan kruron, ne malbelan; post ŝia dorso el alia ĉambro tra pordo iu viro elŝovis sian kapon kun vangoharoj kaj bela kaprobarbo. Akakij Akakijeviĉ balancis la kapon, ridetis, kaj daŭrigis la iradon. Eble li ridetis, ĉar li renkontis tute nekonatan objekton, pri kiu ĉiu havas iun ideon; aŭ eble ĉar li pensis, simile al multaj aliaj oficistoj: “Aĥ, tiuj francoj! sendiskute: se ili volas ion tian, ili certe tiel…” Sed eble li eĉ tion ne pensis — ja oni ne povas penetri en la animon kaj ekscii ĉion, kion pensas la homo. Finfine li atingis la domon, en kiu la vicfakestro loĝis. La vicfakestro loĝis sufiĉe lukse: en la ŝtuparejo lumis lanterno, la loĝejo estis en la dua etaĝo. Veninte en la vestiblon, Akakij Akakijeviĉ ekvidis sur la planko kelkajn vicojn da galoŝoj. Inter ili meze de la ĉambro staris samovaro bruanta kaj ellasanta flokojn da vaporo. Sur la muroj pendis paltoj kaj manteloj, kelkaj kun kastorfelaj kolumoj aŭ kun veluraj roversoj. El la apuda ĉambro aŭdiĝis bruado kaj voĉoj, kiuj subite fariĝis klaraj kaj sonoraj, kiam la pordo malfermiĝis kaj eniris lakeo kun pleto, sur kiu staris malplenaj glasoj, kremujo, kaj korbo da biskvitoj. Evidente, la oficistoj jam delonge kunvenis kaj sukcesis trinki po unu glaso da teo. Akakij Akakijeviĉ mem pendigis la palton kaj eniris en la ĉambron: antaŭ li samtempe aperis kandeloj, oficistoj, pipoj, tabloj por kartludo, kaj liajn orelojn malklare atakis ĉiuflanka rapida parolado kaj bruado de movataj seĝoj. Li tre mallerte haltis meze de la ĉambro, penante elpensi, kion li faru. Sed oni jam rimarkis lin, bonvenigis lin per kriado, kaj ĉiuj samtempe iris al la vestiblo kaj denove pririgardis lian palton. Kvankam Akakij Akakijeviĉ iomete konfuziĝis, li, kiel sincera homo, tre ĝojis, vidante ke ĉiuj laŭdas lian palton. Kompreneble, poste ĉiuj forlasis lin kaj la palton kaj laŭ sia kutimo direktiĝis al la tabloj, destinitaj por visto. Ĉio ĉi — la rumoro, bruo kaj homamaso — ĉio estis stranga por Akakij Akakijeviĉ. Li simple ne sciis kion fari, kien meti siajn manojn, krurojn kaj tutan korpon. Finfine li sidiĝis apud la ludantoj, rigardis iliajn kartojn kaj vizaĝojn kaj post kelka tempo komencis oscedi kaj senti enuon, precipe ĉar jam delonge venis la tempo, en kiu li kutime enlitiĝis. Li intencis diri al la mastro “Ĝis la revido”, sed oni ne lasis lin foriri kaj diris, ke pro la nova palto oni devas nepre trinki ĉampanon. Post unu horo komenciĝis vespermanĝo, kiu konsistis el legoma salato kun vinagra saŭco, malvarma bovidaĵo, pasteĉo, dolĉaj kuketoj kaj ĉampano. Oni devigis lin trinki du pokalojn, post kiuj li sentis, ke en la ĉambro fariĝis pli gaje, tamen li tute ne povis forgesi, ke jam estas la dek-dua horo kaj ke delonge necesas iri hejmen. Por ke la mastro ne komencu iel reteni lin, li silente eliris el la ĉambro, trovis en la vestiblo sian palton, kiun li kun bedaŭro ekvidis sur la planko, skuis ĝin, forprenis de ĝi ĉiujn lanugerojn, surŝultrigis ĝin kaj iris malsupren laŭ la ŝtuparo al la strato. La strato ankoraŭ estis luma. Funkciis kelkaj butikoj, tiuj ĉiamaj kluboj de ĉiaj servistoj, kaj tra pordaj fendoj de fermitaj butikoj videblis lumstrioj, kiuj montris, ke ili ne estas senhomaj, kaj ke en ili, verŝajne, servistoj kaj servistinoj ankoraŭ ne finis klaĉi kaj babili, embarasante siajn sinjorojn, kiuj tute ne sciis, kie ili estas. Akakij Akakijeviĉ iris tre gaja, kaj eĉ pro nekonata kaŭzo foje ekkuris post iu damo, kiu fulme preterpasis lin kaj kies ĉiu korpoparto rapidege moviĝis. Tamen li tuj haltis kaj pluiris tre malrapide, miregante pro la trotkapablo aperinta en li en nekonata maniero. Baldaŭ antaŭ li vidiĝis la dezertaj stratoj, kiuj eĉ tage ne estas gajaj, des pli malgajis ili vespere. Nun ili iĝis eĉ pli sovaĝaj kaj solecaj: lanternoj maloftiĝis, ĉar, verŝajne, estis reduktita la kvanto da oleo por la lumigado; aperis lignaj domoj kaj bariloj; neniu homo estis videbla; nur neĝo brilis sur la stratoj, kaj triste nigris la dormantaj malaltaj kabanoj kun fermitaj ŝutroj. Li proksimiĝis al la loko, kie la straton tranĉis grandega placo, kiu estis kvazaŭ timiga dezerto kun apenaŭ videblaj domoj en la transa flanko.

Tre malproksime flagretis lumo en polica budo, kiu ŝajne staris en la rando de l' mondo. La gajeco de Akakij Akakijeviĉ tre malkreskis. Li surpaŝis la placon kun speco de nevola timo, kvazaŭ lia koro antaŭsentus ion nebonan. Li rigardis malantaŭen kaj ambaŭflanken: ĉirkaŭ li estis vera maro. “Mi prefere ne rigardu”, — li pensis kaj ekiris ferminte la okulojn, kaj kiam li malfermis ilin por ekscii la distancon ĝis la fino de la placo, li subite ekvidis, ke tre proksime antaŭ li staras iuj viroj kun lipharoj, sed li ne povis bone distingi iliajn vizaĝojn. Liaj okuloj nebuliĝis kaj la koro ekbategis en la brusto. “Sed la palto estas mia!” — tondre voĉis unu el ili kaj kaptis lian kolumon. Akakij Akakijeviĉ volis jam krii “Helpu!”, sed alia ulo metis al lia buŝo pugnon, same grandan kiel la oficista kapo, kaj diris: “Ne provu krii!” Akakij Akakijeviĉ nur sentis, ke oni demetas de li la palton, batas lin per genuo, kaj li falis vizaĝe sur la neĝon sentante jam nenion. Post kelkaj minutoj li rekonsciiĝis kaj ekstaris, sed apude jam estis neniu. Li sentis, ke en la kampo estas malvarme kaj li ne havas la palton; li ekkriis, sed lia voĉo, ŝajne, eĉ ne atingis la randojn de la placo. Perdinte la esperon, sed plu kriante, li ekkuris tra la placo al la polica budo, apud kiu staris policano, apoginte sin per sia halebardo, kaj rigardis, ŝajne kun scivolemo, dezirante scii, por kia diabla celo al li de fore kuras krianta viro. Alkurinte, Akakij Akakijeviĉ komencis krii per anhela voĉo, ke la policano dormas kaj nenion gardas, ke li ne vidas kiel oni prirabas homon. La policano respondis, ke li vidis nenion misan, kaj vidis nur kiel meze de la placo lin haltigis du viroj, sed li pensis ke ili estis liaj konatoj; la policano konsilis al li, anstataŭ vane insulti, morgaŭ veni al la kvartalestro, kiu trovos la ŝtelinton de la palto. Akakij Akakijeviĉ alkuris hejmen tute malordigita: liaj haroj, da kiuj li havis nur malmulte ĉe la tempioj kaj nuko, tute hirtiĝis; liaj flankoj kaj pantalono estis neĝe makulitaj. Lia maljuna mastrino, aŭdinte teruran frapadon sur la pordo, rapide ellitiĝis kaj, surmetinte nur unu ŝuon, kuris por malfermi la pordon, pro modesteco tenante per sia mano la noktorobon ĉe la brusto. Malferminte, ŝi faris unu paŝon malantaŭen, vidante, kia estas Akakij Akakijeviĉ. Kiam li rakontis, kio okazis, ŝi svingis la manojn kaj diris, ke li iru rekte al la distrikta policestro, ĉar la kvartalestro trompos lin kaj nur ŝajnigos serĉadon; li prefere iru rekte al la distrikta policestro, ja ŝi lin konas, ĉar finnino Anna, kiu servis ĉe ŝi kiel kuiristino, eklaboris nun kiel vartistino ĉe la policestro; la mastrino diris, ke ŝi ofte vidas lin, kiam li preterveturas ilian domon, kaj ke li ĉiudimanĉe vizitas la preĝejon, preĝas tie kaj samtempe gaje rigardas al ĉiu, kaj do li laŭ ĉio devas esti homo bonkora. Aŭdinte tion, Akakij Akakijeviĉ triste iris al sia ĉambro; kiel li pasigis la nokton, prefere juĝu tiu, kiu kapablas almenaŭ iomete imagi tian staton. Frumatene li iris al la policestro, sed oni diris ke tiu dormas; li venis je la deka horo — oni diris denove: li dormas; li venis je la dek-unua horo — oni diris, ke la policestro ne estas hejme; li venis je la tagmanĝa tempo — kaj skribistoj en la antaŭĉambro ne volis enlasi lin kaj volis nepre scii, kiun aferon li havas, kiu bezono venigis lin, kaj kio okazis. Finfine, Akakij Akakijeviĉ decidis unuafoje en sia vivo montri la firmecon de la karaktero kaj rezolute diris, ke li devas persone intervidiĝi kun la policestro, kaj ke ili ne rajtas ne enlasi lin, kaj ke li plendos pri ili, kaj ili poste vidos la efikon de la plendo. La skribistoj ne povis kontraŭdiri tion, kaj unu el ili iris por inviti la policestron. La policestro tre strange akceptis la rakonton pri la forrabo de la palto. Anstataŭ atenti la ĉefan punkton en la afero, li komencis demandi, kial Akakij Akakijeviĉ iris tiel malfrue, kaj ke li eble vizitis iun maldecan domon; rezulte Akakij Akakijeviĉ tute konfuziĝis kaj foririnte tute ne sciis, ĉu oni vere enketos la kazon pri la palto. Tiutage li tute ne estis en la oficejo (la solan fojon en la vivo). Sekvatage li venis tute pala kaj vestita per sia malnova kapoto, kiu iĝis eĉ pli plorinda. La rakonto pri la forrabo de la palto multajn kortuŝis, kvankam kelkaj oficistoj uzis ĝin por denove ridi pri Akakij Akakijeviĉ. Oni decidis kvesti por li, sed la kolektita sumo estis bagatela, ĉar oficistoj jam tro multe elspezis, doninte monon por portreto de la direktoro kaj por iu libro, laŭ instigo de sekciestro, kiu amikis kun la aŭtoro de la libro — do, la sumo estis vere bagatela. Iu oficisto pro karitato decidis helpi al Akakij Akakijeviĉ per bona konsilo. Li diris, ke li ne iru al la kvartalestro, ĉar kvankam la kvartalestro povintus iumaniere retrovi la palton, se li dezirus trovi favoron de la estroj, sed tiuokaze la palto restos en la polico, se li ne pruvos laŭleĝe, ke la palto apartenas al li; li prefere iru al certa grava persono, ĉar la grava persono, per skriba aŭ buŝa ordono al la respondecaj personoj, povos pli sukcesigi la aferon. Ne havante alian eliron, Akakij Akakijeviĉ decidis iri al la grava persono. Ĝis nun neniu scias, kiun postenon havis la grava persono. Necesas scii, ke la grava persono nur antaŭ nelonge iĝis grava persono, sed antaŭe li estis malgrava persono. Ankaŭ tiutempe lia posteno ne estis konsiderata grava kompare kun aliaj, pli gravaj postenoj. Sed ĉiam ekzistas iuj, kiuj taksas grava tion, kio estas malgrava por ĉiuj ceteraj. Tamen li penis fortigi la gravecon per multaj aliaj rimedoj, ekzemple: li ordonis, ke la malaltrangaj oficistoj renkontu lin jam sur la ŝtuparo, kiam li matene estis venanta al la oficejo; krome, neniu rajtis veni rekte al li, sed ĉio okazis laŭ rigora ordo: kolegia registristo raportis al gubernia sekretario, la gubernia sekretario pluraportis al titola konsilisto aŭ iu alia, kaj ke finfine tiamaniere la afero pluvenu al li. Ja en la sankta Rusujo ĉiuj estas infektitaj de imitemo, ĉiu simias kaj papagas sian estron. Oni rakontas, ke iu titola konsilisto, kiun oni postenigis kiel estron de iu eta kancelario, tuj forbaris en ĝi por si apartan ĉambron, nomis ĝin “ŝtata oficejo”, kaj starigis ĉe la pordo iujn kapeldinerojn kun galonoj kaj ruĝaj kolumoj, kiuj prenis la pordan anson kaj malfermis la pordon al ĉiu kliento, kvankam en la “ŝtata oficejo” oni nur pene trovis lokon por ordinara skribotablo. La manieroj kaj kutimoj de la grava persono estis imponaj kaj majestaj, sed ne tro komplikaj. La ĉefa bazo de lia sistemo estis severo. “Severo, severo kaj — severo”, — li kutime diris kaj ĉe la lasta vorto li kutime tre gravmiene rigardis al la vizaĝo de la alparolato. Tamen por tio tute mankis kaŭzo, ĉar la dek oficistoj, kiuj konsistigis la tutan administran meĥanismon de la kancelario, jam sen tio estis dece timigitaj. Rimarkinte lin malproksime, ili forlasis siajn aferojn kaj soldatece staris, dum la estro trairis la tutan ĉambron. Lia kutima parolado al la subalternuloj estis tre severa kaj konsistis preskaŭ nur el tri frazoj: “Kiel vi aŭdacas? Ĉu vi scias, kun kiu vi interparolas? Ĉu vi komprenas, kiu staras antaŭ vi?” Tamen li estis bonanima homo, afabla kaj helpema al siaj kamaradoj, sed la generala rango tute perturbis lin. Ricevinte la generalan rangon li iel perpleksiĝis, perdis la vojon kaj tute ne sciis, kiel li kondutu. Kun siaj samranguloj li estis normala homo, tre honesta, kaj multerilate eĉ ne stulta; sed se en la societo estis homoj almenaŭ je unu rango malpli altaj ol li, li fartis tre malbone: li silentis, kaj lia stato vekis kompaton, precipe ĉar li mem sentis, ke li povus pasigi la tempon multe pli bone. Liaj okuloj foje perfidis lian fortan deziron aliĝi al interesa konversacio aŭ kompanio, sed lin haltigis la penso: ĉu eble tio estos troa liaflanke, eble familiara, kaj ĉu li per tio damaĝos sian gravecon? Kaj pro tiu rezonado li ĉiam restis en la sama silenta stato, nur malofte elbuŝigante iujn unusilabajn sonojn, kaj pro tio li akiris la titolon de enuiga homo. Do, nia Akakij Akakijeviĉ venis al tiu grava persono, sed li venis en tre maloportuna tempo, tute malĝustatempe por si mem, sed ĝustatempe por la grava persono. La grava persono tiutempe en sia kabineto tre gaje interparolis kun antaŭ nelonge veninta malnova konato kaj amiko de la infaneco, kiun li ne vidis dum kelkaj jaroj. Ĉi tiam oni raportis al li, ke venis iu Baŝmaĉkin. Li abrupte demandis: “Kio li estas?” Oni respondis: “Iu oficisto”. — “Ha! li atendu, nun mi ne havas tempon”, — diris la grava persono. Sed necesas diri, ke la grava persono perfekte mensogis: li havis tempon, li kaj lia amiko jam priparolis ĉion kaj jam delonge faris en la konversacio longajn paŭzojn, nur frapetante unu la alian je la femuroj kaj dirante: “Jen tiel, Ivano Abramoviĉ!” — “Jen ĉi tiel, Stefano Varlamoviĉ!” Tamen li ordonis, ke la oficisto atendu, por montri al sia amiko, kiu jam delonge forlasis la ŝtatan servon kaj konstante loĝis en sia vilaĝo, kiom da tempo oficistoj atendas en lia akceptejo. Finfine satparolinte, kaj eĉ pli satsilentinte kaj fuminte cigaron en tre oportuna fotelo kun klinebla dorso, li kvazaŭ subite rememoris kaj diris al la sekretario, kiu haltis ĉe la pordo kun traktendaj dokumentoj: “Ja tie, ŝajne, staras oficisto; diru al li, ke li povas veni”. Ekvidinte la humilan aspekton de Akakij Akakijeviĉ kaj ties malnovan uniformon, li subite turnis sin al li kaj diris: “Kion vi deziras?” — per sia abrupta kaj firma voĉo, kiun li antaŭe ekzercis en sia ĉambro, en soleco kaj antaŭ spegulo, ankoraŭ unu semajnon antaŭ la ricevo de la nova posteno kaj generala rango. Akakij Akakijeviĉ, kiu jam antaŭe sentis konvenan timon, iom konfuziĝis kaj laŭ siaj ebloj, kiom permesis al li lia lango, klarigis, kun pli ofta ol kutime aldono de la partikulo “tiel”, ke jen lia palto estis absolute bona, kaj ke nun li estas priŝtelita per kontraŭhoma maniero, kaj ke li nun adresas sin al li, por ke li per sia rekomendo iom tiel, skribu al la estro de la peterburga polico aŭ al iu alia kaj retrovu la palton. La generalo ial taksis tian konduton familiara.

— Ĉu vi, kara sinjoro, — li diris abrupte, — ne konas la ordon? Kien vi venis? Ĉu vi ne scias, kiel oni devas trakti la aferojn? Vi devas unue doni skriban raporton al la kancelario; poste ĝi atingos la fakestron, poste la sekciestron, poste la sekretarion, kaj la sekretario donos ĝin al mi…

— Sed, via ekscelenco, — diris Akakij Akakijeviĉ, strebante kolekti la manplenon da kuraĝo, kiun li havis, kaj sentante ke li terure ŝvitis, — mi aŭdacis ĝeni vian ekscelencon, ĉar la sekretarioj estas, tiel… nefidinda popolo…

— Kio, kio, kio? — diris la grava persono. — Kie vi prenis vian kuraĝon? Kie vi prenis tiajn ideojn? Tre violentaj iĝis junuloj rilate al estroj kaj altranguloj!

La grava persono ŝajne ne rimarkis, ke Akakij Akakijeviĉ havas jam pli ol kvindek jarojn, kaj ke li povas esti nomata junulo nur relative, kompare kun sepdekjaruloj.

— Ĉu vi scias, al kiu vi parolas? Ĉu vi komprenas, kiu staras antaŭ vi? Ĉu vi komprenas tion? Ĉu vi komprenas? Mi vin demandas.

Li stamfis kaj tiel altigis la voĉon, ke ektimus ne nur Akakij Akakijeviĉ. Akakij Akakijeviĉ stuporiĝis, ŝanceliĝis, tutkorpe ektremis kaj ne plu povis stari: se alkurintaj gardistoj ne subtenus lin, li falegus sur la plankon; oni forportis lin preskaŭ senmova. Kaj la grava persono estis kontenta, ĉar la efiko estis pli granda ol li atendis, kaj tute ebria pro tio, ke lia vorto povas svenigi homon, strabe rigardis al sia amiko por ekscii, kiel tiu taksas la aferon, kaj plezure vidis, ke lia amiko estis en tre malcerta stato kaj komencis mem senti timon.

Akakij Akakijeviĉ tute ne memoris, kiel li iris malsupren laŭ la ŝtuparo kaj venis al la strato. Li sentis nek la manojn, nek la piedojn. Li neniam en sia vivo estis tiel forte skoldita de generalo, tiom pli de fremda generalo. Kun la buŝo malfermita, ofte forlasante trotuaron, li iris tra neĝoŝtormo, fajfanta sur la stratoj; laŭ la peterburga kutimo vento blovis al li de ĉiuj kvar flankoj, el ĉiuj stratetoj. Pro la vento li tre rapide ricevis anginon kaj venis hejmen, ne povante diri eĉ unu vorton; lia vizaĝo ŝveliĝis, kaj li enlitiĝis. Tiel draste efikas foje la konvena skoldado! Sekvatage li havis fortan febron. Danke al la grandanima helpo de la peterburga klimato la malsano progresis pli rapide, ol oni povus atendi. Veninta doktoro, palpinte al li la pulson, trovis neniun alian solvon ol preskribi fomentadon nur por tio, ke la malsanulo ne restu sen la salubra helpo de la medicino; tamen samtempe la doktoro anoncis ke li nepre mortos post unu tago kaj duono. Poste li turnis sin al la mastrino kaj diris: “Vi, karulino, ne perdu la tempon kaj jam nun mendu por li pinan ĉerkon, ĉar la kverka ligno estos por li tro kosta”. Ne estas konate, ĉu Akakij Akakijeviĉ aŭdis tiujn fatalajn vortojn, kaj se li aŭdis, ĉu ili konsternis lin, ĉu li domaĝis sian mizeran vivon — ĉar li konstante deliris kaj febris. Tre strangaj vizioj senĉese halucinis lin: jen li vidis Petroviĉon kaj mendis al li palton kun iuj kaptiloj kontraŭ ŝtelistoj, kiuj senĉese ŝajnis al li esti sub lia lito, kaj li ĉiuminute petis la mastrinon eltiri unu ŝteliston eĉ el sub lia litkovrilo; jen li demandis, kial antaŭ li pendas lia malnova kapoto, ja li havas la novan palton; jen al li ŝajnis, ke li staras antaŭ la generalo, aŭskultante la konvenan skoldadon kaj dirante: “Jes, mi kulpas, via ekscelenco!”; jen li eĉ aĉe blasfemis, dirante teruregajn vortojn, pro kiuj la maljuna mastrino, kiu neniam aŭdis de li ion similan, krucosignadis sin, precipe ĉar tiuj vortoj sekvis tuj post “via ekscelenco”. Poste li parolis tute galimatie, kaj oni tute ne povis lin kompreni, sed oni konjektis, ke liaj senordaj vortoj kaj pensoj rilatis nur al la palto. Finfine, la malfeliĉa Akakij Akakijeviĉ faris sian lastan elspiron kaj mortis. Oni sigelis nek lian ĉambron, nek lian posedaĵon, unue, ĉar li ne havis heredantojn, kaj due, ĉar lia heredaĵo estis tre malgranda, nome: fasko da anseraj plumoj, dudeko da oficejaj paperfolioj, tri paroj da ŝtrumpetoj, du aŭ tri butonoj, forŝiriĝintaj de lia pantalono, kaj la kapoto jam konata al la leganto. Neniu scias, kiu heredis tion; mi konfesas ke eĉ la rakontanto de ĉi tiu historio ne interesiĝis pri tio. Akakij Akakijeviĉ estis forveturigita kaj entombigita. Peterburgo restis sen Akakij Akakijeviĉ, kvazaŭ li neniam vivus en ĝi. Mortis kaj malaperis la estulo, de neniu defendita, por neniu kara, neniun interesinta, ne atentiginta eĉ la naturscienciston, kiu ordinaran muŝon surpingligas kaj rigardas per mikroskopo; la estulo, kiu humile elportis la mokojn de kancelarianoj kaj kiu sen iu eksterordinara kaŭzo iris en la tombon; la estulo, al kiu tamen antaŭ la vivofino aperis hela gasto en la formo de la palto, vigliginta por momento lian kompatindan vivon, kaj sur kiun poste falis neelportebla malfeliĉo, same kiel ĝi falas sur carojn kaj mondregantojn… Kelkajn tagojn post lia morto al lia hejmo el la departemento estis sendita gardisto kun ordono senprokraste veni pro la peto de la estro; sed la gardisto revenis sola kaj raportis, ke tiu ne plu povas veni; al la demando “kial?” li respondis per la vortoj: “Ja tiel, li jam mortis, kaj oni entombigis lin antaŭ tri tagoj”. Tiel en la departemento oni eksciis pri la morto de Akakij Akakijeviĉ, kaj jam sekvatage sur lia loko sidis nova oficisto, multe pli alta kaj skribanta literojn ne per lia rekta skribmaniero, sed multe pli malrekte kaj oblikve.

Sed neniu povis imagi, ke per tio ne finiĝis la historio de Akakij Akakijeviĉ, kaj ke al li estis destinite brue vivi ankoraŭ kelkajn tagojn post sia morto, kvazaŭ rekompence pro la vivo, kiun neniu rimarkis. Sed tio okazis, kaj nia mizera historio neatendite ricevis fantastan finon. En Peterburgo kuris onidiro, ke ĉe la ponto Kalinkin kaj trans ĝi nokte ekaperis mortinto sub la aspekto de oficisto, kiu, serĉante ian ŝtelitan palton, tiupretekste forŝiras de ĉiuj, sen atenti la postenojn kaj rangojn, ĉiajn paltojn: katfelajn, kastorfelajn, vatitajn, procionfelajn, vulpofelajn, peltaĵojn ursofelajn — do el ĉiuj feloj kaj ledoj, kiujn la homoj elpensis por protekti la propran haŭton. Iu oficisto el tiu departemento propraokule vidis la mortinton kaj rekonis en li Akakijon Akakijeviĉ; sed tiu rekono tiel timigis lin, ke li tuj ekkuregis kiel leporo kaj pro tio ne povis bone pririgardi, vidinte nur ke tiu minacis lin per la fingro. De ĉiuj flankoj senĉese venis plendoj ke la dorsojn kaj ŝultrojn de ne nur titolaj konsilistoj (tio estus tolerebla), sed eĉ de sekretaj konsilistoj, atakas frosto pro la nokta forŝirado de paltoj. La polico ordonis uzi ĉiujn rimedojn por kapti la mortinton viva aŭ morta kaj severege puni lin, por ke aliaj ne sekvu lian ekzemplon, kaj oni preskaŭ sukcesis. Iu policano en la strateto Kirjuŝkin kaptis la mortinton je la kolumo ĉe la krimfaro, kiam tiu estis forŝironta denskatunan palton de iu eksmuzikisto, kiu iam fajfadis fluton. Kaptinte lin je la kolumo, la policano krie alvokis du kolegojn kaj komisiis al ili teni la kaptiton, dum li mem estis ŝovinta la manon en sian boton por elpreni de tie tabakujon kaj refreŝigi sian sesfoje frostigitan nazon; sed la tabako estis tiel akra, ke eĉ la mortinto ne eltenis ĝin. Kiam la policano ŝtopis perfingre sian dekstran nazotruon kaj per la maldekstra ensnufis duonan manplenon da tabako, la mortinto fortege ternis kaj tute malsekigis iliajn okulojn. Dum ili viŝadis la okulojn per siaj pugnoj, la mortinto malaperis senspure, kaj ili eĉ ne sciis, ĉu ĝuste lin ili tenis per siaj manoj. Post tio la policanoj eksentis tian teruron pri la mortintoj, ke ili timis kapti eĉ vivantojn kaj nur kriis de malproksime: “Ho, ci, iru cian vojon!” — kaj la mortinta oficisto komencis aperi eĉ cis la ponto Kalinkin, kaŭzante grandan timon al ĉiuj malkuraĝuloj. Tamen ni tute forgesis la gravan personon, kiu efektive estis eble la ĉefa kaŭzo de la fantasta direkto de la tute reala historio. Sed unue la justeco postulas, ke ni diru, ke, baldaŭ post la foriro de la kompatinda kaj skoldegita Akakij Akakijeviĉ, la grava persono sentis ion similan al bedaŭro. Kompato ne estis fremda al li; lia koro ja havis kapablojn je bono, kvankam lia rango ofte malebligis ilian aperon. Li eĉ ekpensis pri Akakij Akakijeviĉ tuj post la foriro de la alveninta amiko. Kaj de tiu tempo preskaŭ ĉiutage en lia menso aperis la pala Akakij Akakijeviĉ, kiu ne eltenis la ofican skoldadon. La penso pri Akakij Akakijeviĉ tiel maltrankviligis lin, ke post unu semajno la grava persono eĉ sendis al li oficiston por ekscii, kiel li fartas kaj kiel eblas vere helpi lin; kaj kiam oni raportis, ke Akakij Akakijeviĉ mortis pro subita febro, la grava persono estis konsternita: li rimorsis kaj la tutan tagon estis mishumora. Dezirante iom distriĝi kaj forgesi la malagrablan impreson, li iris vespere al unu el siaj konatoj kaj trovis ĉe li decan kompanion, kaj estis tre bone, ke tie preskaŭ ĉiuj estis samrangaj kun li, do li estis tute libera. Tio mirinde influis lian humoron. Li senkateniĝis, agrable parolis, estis afabla — resume, li tre agrable pasigis la vesperon. En la vespermanĝo li trinkis du glasojn da ĉampano — kaj estas konate, ke tiu rimedo bone gajigas la homon. La ĉampano puŝis lin al agoj senprokrastaj, nome: li decidis dume ne reveni hejmen sed veturi al sia konatino Karolina Ivanovna, kiu ŝajne havis germanan devenon kaj al kiu li rilatis tre amike. Necesas diri, ke la grava persono jam estis nejuna viro, bona edzo kaj respektinda familiopatro. Liaj du filoj, unu el kiuj jam servis en kancelario, kaj lia ĉarma filino kun iom kurba, sed bela nazo ĉiutage venis al li por kisi lian manon kaj diri: “bonjour, papa”. Lia edzino, ankoraŭ freŝa virino kaj tute ne malbela, unue donis al li sian manon por kisado kaj poste kisis lian manon. Sed malgraŭ tio, ke la grava persono estis kontenta pri la familiaj teneraĵoj, li trovis konvena havi por amikaj rilatoj konatinon en alia urboparto. Ŝi estis nek pli juna, nek pli bela ol lia edzino; sed en la mondo ekzistas aferoj, kiujn ni ne devu juĝi. Do, la grava persono iris malsupren laŭ la ŝtuparo, enslediĝis kaj diris al sia koĉero: “Al Karolina Ivanovna”, — kaj mem komforte kovris sin per sia varma palto kaj restis en tiu agrabla stato, kiu por la rusa homo estas la plej bona el ĉiuj elpenseblaj statoj: oni sidas pensante pri nenio, kaj en la kapon libere enrampas tre agrablaj pensoj, kaj oni mem ne devas serĉi kaj trovi tiajn pensojn. Tre kontenta, li iom rememoris ĉiujn gajajn momentojn de la pasinta vespero, ĉiujn vortojn, kiuj ridigis la negrandan kompanion; multajn el ili li eĉ ripetis duonvoĉe kaj trovis ilin same ridindaj kiel antaŭe; kaj pro tio ne estas mirinde, ke li mem sincere ridis. Tamen lin de tempo al tempo ĝenis fortaj puŝoj de vento, kiu, aperinte de Dio-scias-kie kaj pro nekonata kaŭzo, tranĉis la vizaĝon kaj ĵetis al ĝi neĝoflokojn, plenblovis la kolumon de la palto kiel velon, aŭ ĵetegis ĝin kun supernatura forto sur lian kapon, donante al li klopodojn pri ordigo de la kolumo. Subite la grava persono sentis, ke iu tre forte kaptis lian kolumon. Turninte sin, li vidis nealtan viron en malnova trivita uniforma jako, kaj terurite rekonis, ke jen estas Akakij Akakijeviĉ. La vizaĝo de la oficisto estis neĝe blanka kaj aspektis kiel vizaĝo de mortinto. Sed la teruro de la grava persono superis ĉiujn limojn, kiam li vidis ke la buŝo de la mortinto kurbiĝis kaj, blovinte al li la teruran odoron de la tombo, ekparolis jene: “Ha, jen ci, finfine! Finfine, mi cin tiel, kaptis je la kolumo! Ja ĝuste cian palton mi bezonas! Ja ci ne klopodis pri mia palto kaj eĉ skoldis min — redonu do cian palton!” La kompatinda grava persono preskaŭ mortis. Kvankam li montris sian firman karakteron en la kancelario kaj ĝenerale antaŭ subuloj, kaj kvankam ĉiu, vidinte liajn figuron kaj virecan aspekton, diris: “Ho, kia karaktero!” — nun, simile al multaj posedantoj de heroa aspekto, li sentis tian timon, ke li ne senkaŭze ektimis ian doloran afekcion. Li mem forĵetis la palton de sur siaj ŝultroj kaj kriis al la koĉero fremdavoĉe: “Rapidegu hejmen!” La koĉero, aŭdinte la voĉon, kiu sonas nur je krizaj minutoj kaj kiun eĉ akompanas io pli peza, por ĉiu okazo kaŝis sian kapon inter la ŝultroj, svingis la vipon kaj sage kurigis la sledon. Post iom pli ol ses minutoj la grava persono jam estis antaŭ la enirejo de sia domo. Pala, timigita kaj senpalta, li anstataŭ al Karolina Ivanovna venis al si, apenaŭ sukcesis treni sin al sia ĉambro kaj tre maltrankvile pasigis la nokton, kaj pro tio sekvatage ĉe la matena teo la filino malkaŝe diris al li: “Paĉjo, hodiaŭ vi estas tute pala”. Sed la paĉjo silentis kaj al neniu diris eĉ unu vorton pri tio, kio okazis al li, kie li estis, kaj kien li intencis veturi. Tiu evento tre impresis lin. Li komencis multe malpli ofte diri al siaj subalternuloj: “Kiel vi aŭdacas? Ĉu vi komprenas, kiu estas antaŭ vi?”; kaj li diris tiujn vortojn nur aŭskultinte, pri kio temas. Sed eĉ pli rimarkinde estas, ke post tiu tempo la mortinta oficisto ĉesis aperi: evidente la generala palto bone taŭgis al li; almenaŭ oni ne plu aŭdis, ke iuj forŝiris ies paltojn. Tamen multaj agemaj kaj zorgemaj homoj tute ne volis trankviliĝi kaj parolis, ke urborande plu aperas la mortinta oficisto. Efektive, iu kolomna policano vidis propraokule tion, kio ŝajnis fantomo. Sed li estis denaske tiel malforta, ke foje lin faligis ordinara matura porkido, elkurinta el ies privata domo; tio ridigis ĉiujn apudajn fiakristojn, kaj li postulis, ke ili pro tiuj mokoj pagu al li po unu groŝo por tabako. Do, pro sia malforteco la policano ne kuraĝis haltigi lin kaj nur sekvis lin en mallumo, ĝis la fantomo finfine rigardis malantaŭen kaj diris: “Kion vi volas?” — kaj montris tian grandan pugnon, kian ne havas vivantoj. La policano respondis: “Nenion”, kaj tuj retroiris. La fantomo, kiu havis grandegajn lipharojn kaj estis pli alta ol la oficisto, direktis siajn paŝojn, ŝajne, al la ponto Obuĥov kaj tute mal aperis en la nokta mallumo.

Tradukis el la rusa lingvo


Notoj

Palto (Шинель) aperis en la tria volumo de la Verkoj de Nikolaj Gogol (1942). Pavel Annenkov (1813–1887) rakontis, ke Gogol verkis ĝin sub influo de anekdoto pri oficisto, pasia ĉasisto, kiu aĉetis multekostan pafilon kaj perdis ĝin en ĉasado, ne uzinte ĝin eĉ unu fojon; pro tio li tre ekmalsanis kaj resaniĝis, kiam liaj kolegoj aĉetis por li novan pafilon.

…ni prefere nomu… En la klasika rusa literaturo, la aŭtoro ofte rakontis en ni-maniero.

…kun vizaĝkoloro kiun oni nomas hemoroida… Griza-flava koloro.

ŝuo (ruse).

…eĉ la bofrato… Senedzina Baŝmaĉkin ne povis havi bofraton.

Lia nomo estis Akakij Akakijeviĉ. Probable ĝi ŝajnas al la leganto iom stranga… Kvankam Akakij memorigas la ruson pri kakaĵo kaj kakado, en la lingvo greka ĝi signifas: pacema, nemalica, humila — efektive, duoble humila, pro la sameco de la persona kaj patra nomoj de Baŝmaĉkin. Humileco estis la ĉefa trajto de Akakij el Sinajo, kies vivon priskribis en la sesa jarcento Johano el Sinajo en traktaĵo Ŝtuparo. Laŭ ĝi, Akakij en monaĥejo humile elportis la kruelan traktadon de sia maljuna mentoro. Post la morto de Akakij la maljunulo demandis: “Frato Akakij, ĉu vi mortis?” Akakij respondis: “Patro, ĉu povas morti humila monaĥo?” La maljunulo plorante falis teren kaj poste virte loĝis en kelo apud la ĉerko de Akakij, ripetante al aliaj monaĥoj: “Mi mortigis…” Cetere, en la manuskripto Akakij Akakijeviĉ havis familinomon Tiŝkeviĉ, de la vorto tiŝajŝij (R тишайший) — mallaŭta, kvieta, humila.

…laŭregule bapti la infanon. En la rusortodoksa eklezio, oni donis la nomojn laŭ la sanktula nomlisto. En tiu listo por 23 mar estas neniu el la menciitaj nomoj, do ili ne povis esti en la kalendaro; ĝi estas la tago de Nikon.

…lia mastrino… Luigantino.

…insigno honora… Honora insigno pro longa ŝtata civila servado.

…kiel la koloj de la gipsaj katidoj kun ŝanceliĝantaj kapoj, dekojn da kiuj rusaj alilandanoj portas sur siaj kapoj. Fremdlandaj stratvendistoj de bagatelaĵoj kaj ludiloj portis siajn varojn sur specialaj pletoj, kiujn ili portis surkape.

…la monumento de Falconet… La bronza monumento de Petro la Granda, skulptita de Etienne Maurice Falconet (1716–1791) en 1774–1778, estis inaŭgurita en la Senata Placo en 1782 kaj baldaŭ fariĝis unu el la simboloj de Peterburgo. Pri ĝi oni rakontas legendojn kaj anekdotojn; en La kupra rajdanto (1833; la Esperanta traduko de S. Rublov aperis en: A.S. Puŝkin. [Elektitaj verkoj]. Jaroslavlj, 2002, pĝ. 190–203) de Puŝkin la monumento forlasas sian lokon kaj persekutas Eŭgenon (li estas diversaspekte simila al Akakij Akakijeviĉ).

“Ne enŝoviĝas, barbarino, vi jam tedegis min, fiulino!” Fadeno (R нитка) estas ingenra en la rusa lingvo.

…tiu kunulino estis neniu alia ol dikvata palto… Baŝmaĉkin rilatas al la nova palto kiel al virino (шинель en la rusa lingvo estas ingenra) kaj kiel al anĝelo (la “hela gasto”, pĝ 130, estas kutima rusortodoksa alnomo de la anĝelo). La “aŭdaca ideo” pri mustela kolumo (pĝ. 121) enhavas ideon pri fianĉiĝo (mustelo estas unu el la rusaj kaj ukrainaj simboloj de la fianĉino, kiun oni “aĉetis”, interalie, per mustela felo).

Li prenis la palton el sia naztuko… Tiam viroj havis grandajn naztukojn (vd. ankaŭ pĝ. 204).

…sur la ŝultrojn… Tiaspeca palto estis portebla ankaŭ kiel senmanika mantelo.

…oni devas aspergi la novan palton… Laŭ kutimo, kiu konserviĝis en Ruslando ĝis la nuna tempo, oni regalas per alkoholaĵo kolegojn kaj samhejmanojn por ke la aĉetaĵo estu longe kaj senprobleme uzata.

kapeldinero (G Kapelldiener R Капельдинер). Oficisto en teatro aŭ koncertejo, kiu kontrolas biletojn kaj zorgas pri ordo en la spektejo.

bonan tagon, paĉjo (fr.)..

kolomna policano. Policano el urboparto Kolomna, situanta sur la insuloj Matisov, Galernyj, Starokolomenskij kaj Novokolomenskij kun dudeko da pontoj. Pro ĝi Peterburgo estis nomata “la norda Venecio”.


Rusa novelaro. Kaliningrad: Sezonoj, 2003. paĝoj 111–134.

© Aleksander Korĵenkov, 2003.

Se vi deziras publikigi tiun ĉi tekston, bonvolu unue skribi al la redakcio por peti permeson.


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo