Lev TolstojLev Tolstoj

LA MORTO DE IVAN ILJIĈ

La titolo de la rusa originalo:
Smertj Ivana Iljiĉa
Serio Rusa literaturo; Volumo 4
Tradukis el la rusa: Valentin Melnikov
Redaktis kaj kompostis: Aleksander Korĵenkov
Korektis: Halina Gorecka

TOLSTOJ, Lev Nikolajeviĉ. La morto de Ivan Iljiĉ: Novelo / Tradukis el la rusa V. Melnikov; Antaŭpar., koment. A. Korĵenkov. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1997. — 56 p. — (Serio Rusa literaturo; Volumo 4).

© Traduko en esperanto, antaŭparolo, komentoj Ruslanda Esperantisto, 1997.


ANTAŬPAROLO

La nomo de Lev Tolstoj (1828—1910) asociiĝas kun liaj grandaj romanoj Milito kaj paco (Milito kaj mond(um)o), Anna Karenina kaj Reviviĝo, kiuj fariĝis integra parto de la mondliteraturo. Sed li jam antaŭ Milito kaj paco (finverkita en 1869) diskoniĝis en Ruslando pro siaj noveloj Infaneco, Adolesko, Juneco, Du husaroj, Mateno de bienulo kaj aliaj.

Tolstoj ne forlasis la novelan ĝenron ankaŭ en la postaj jaroj, kaj ĝuste la noveloj verkitaj en la 1880aj kaj 1890aj jaroj — La morto de Ivan Iljiĉ, Patro Sergio, La diablo k. a. — faris lin la plej konata ruslanda aŭtoro. Diference de la multfacetaj romanoj, la noveloj de Tolstoj kutime havas nur unu aŭ du protagonistojn, tial la intrigo kaj mesaĝo de ĉiu aparta novelo estas tre klara.

La stato de la verkisto estas neeviteble respegulata en liaj verkoj, kaj la vivcirkonstancoj de Tolstoj trovas en la noveloj pli da respegulo ol en la romanoj.

La 1880aj jaroj estis krizaj por Tolstoj, frontinta neeviteblon de l' foriro el sia altklasa medio. Ĝuste tiam li decidis per priskribo de “la ordinara morto de la ordinara homo” montri la falson, malplenon kaj vanton de la “agrabla kaj deca” metropola vivo, al kiu strebis plimultaj ruslandaj oficistoj. La kombino de la psikologia analizo kun la senornama priskriba stilo ebligis al Tolstoj montri la vivhistorion samtempe “simplan, ordinaran kaj plej teruran”, kaj ĝuste tiu kombino faris la novelon evento en la rusa realisma literaturo.

La novelo La morto de Ivan Iljiĉ, aperinta en 1886, havis realan protagoniston Ivan Iljiĉ Meĉnikov (frato de la konata sciencisto Ilja Meĉnikov), advokaton el la urbo Tula. Meĉnikov, bona konato de Tolstoj, oficis kiel advokato en Tula kaj mortis en 1881.

En 1913 aperis la esperanta eldono de Morto de Ivan Iljiĉ. Ĝin tradukis Anna Ŝarapova. Anstataŭ korekti kaj reeldoni la arkaiĝintan tradukon, Sezonoj decidis proponi al la esperantista legantaro la klasikan novelon en pli adekvata traduko de Valentin Melnikov. La morto de Ivan Iljiĉ estas la kvara volumo en la libroserio Rusa literaturo, kies tri unuaj volumoj ricevis multajn pozitivajn reagojn en la esperantista gazetaro.

Aleksander Korĵenkov

 


I

Kovrilo

En granda konstruaĵo de juĝejo dum paŭzo en la proceso de familio Melvinskij la asizanoj kaj prokuroro kunvenis en la kabineto de Ivan Jegoroviĉ Ŝebek, kaj la parolo direktiĝis al la fama proceso de Krasov. Fjodor Vasiljeviĉ ardiĝis, pruvante nejuĝeblecon, Ivan Jegoroviĉ insistis pri sia vidpunkto, dum Pjotr Ivanoviĉ, ne aliĝinte komence al la diskuto, plu ne partoprenis ĝin kaj foliumis ĵus ricevitajn ”Informojn".

— Sinjoroj! — li diris. — Ja Ivan Iljiĉ mortis.

— Ĉu vere?

— Jen, legu, — li diris al Fjodor Vasiljeviĉ, donante al li freŝan, eĉ inkodoran gazeton.

En nigra kadro estis presite: “Praskovia Fjodorovna Golovina kun anima funebro informas la parencojn kaj konatojn pri forpaso de sia amata edzo, membro de Juĝa Kortumo Ivan Iljiĉ Golovin, la 4an de februaro 1882. La sepulto okazos vendrede, je la 1a horo posttagmeze”.

Ivan Iljiĉ estis kamarado de la kunvenintaj sinjoroj, kaj ĉiuj amis lin. Li malsanis jam de kelkaj semajnoj; oni diris, ke lia malsano nekuraceblas. Lia posteno estis rezervita, sed estis konsidero, ke okaze de lia morto la postenon povos transpreni Aleksejev, kaj la postenon de Aleksejev mem — Vinnikov aŭ Ŝtabel. Do, aŭdinte pri la morto de Ivan Iljiĉ, ĉiu el la kunvenintoj en la kabineto unue pensis pri tio, kian signifon povos havi tiu morto por oficaj transiroj kaj promocioj de la membroj aŭ ties konatoj.

“Nun, verŝajne, mi ricevos la postenon de Ŝtabel aŭ Vinnikov, — pensis Fjodor Vasiljeviĉ. — Oni ja delonge promesis al mi, kaj tiu promocio signifos por mi pliajn okcent rublojn, eĉ krom la kancelarion”.

“Necesas nun peti pri enpostenigo de la bofrato el Kaluga ĉi tien, — pensis Pjotr Ivanoviĉ. — La edzino tre ĝojos. Nun jam ne eblos diri, ke mi neniam ion faris por ŝiaj parencoj”.

— Mi ĝuste tiel opiniis, ke li ne plu leviĝos, — voĉe diris Pjotr Ivanoviĉ. — Domaĝe.

— Sed pro kio li, fakte, suferis?

— La doktoroj ne povis difini. Ili difinadis, sed malsame. Kiam mi vidis lin lastfoje, al mi ŝajnis, ke li resaniĝos.

— Kaj mi ne vizitis lin eĉ depost la festoj. Ĉiam intencis.

— Ĉu li havis kapitalon?

— Ŝajne, ion tre malgrandan ĉe la edzino. Sed tute bagatelan.

— Jes, necesas veturi. Terure malproksime ili loĝis.

— Malproksime de vi. De vi ĉio malproksimas.

— Jes, li ne povas min pardoni, ke mi loĝas trans la rivero, — ridetante pri Ŝebek diris Pjotr Ivanoviĉ. Kaj oni ekparolis pri longeco de urbaj distancoj kaj ekiris al la kunsidejo.

Krom la provokitaj per tiu morto en ĉiu persono meditoj pri promociaj kaj eblaj oficaj ŝanĝoj, kiujn tiu morto povos kaŭzi, la fakto de la morto de proksimulo vekis en ĉiuj informiĝintoj, kiel ĉiam, la senton de ĝojo pro tio, ke mortis li, sed ne mi.

“Jen — li mortis, sed mi ne”, — pensis aŭ sentis ĉiu. Kaj la proksimaj konatoj, tiel nomataj amikoj de Ivan Iljiĉ, pensis kontraŭvole ankaŭ pri tio, ke nun ili bezonos plenumi tre enuajn devojn de deco, ĉeesti la funebran ceremonion kaj viziti la vidvinon por kondolenci.

La plej proksimaj estis Fjodor Vasiljeviĉ kaj Pjotr Ivanoviĉ.

Pjotr Ivanoviĉ estis lia kamarado en jura lernejo kaj sentis sian devon antaŭ Ivan Iljiĉ.

Sciiginte en tagmanĝo al la edzino la informon pri la morto de Ivan Iljiĉ kaj konsiderojn pri eblo enpostenigi la bofraton ĉi-distrikte, Pjotr Ivanoviĉ, ne volante ripozi, surmetis frakon kaj veturis al Ivan Iljiĉ.

Ĉe la dompordo de Ivan Iljiĉ staris privata kaleŝo kaj du fiakroj. Sube, en la vestiblo apud la pendigilo estis apogita al la muro la orbrokata ĉerkfermilo kun kvastetoj kaj glaceigita galono. Du nigre vestitaj sinjorinoj estis demetantaj la felpaltojn. Unu konata — la fratino de Ivan Iljiĉ, la alia sinjorino nekonata. Ŝvarc, kamarado de Pjotr Ivanoviĉ, estis subeniranta kaj, vidinte de la supra ŝtupo la envenanton, haltis kaj palpebrumis al li, kvazaŭ dirante: “Stultaĵon faris Ivan Iljiĉ; sed mi kaj vi ne tielas”.

La vizaĝo de Ŝvarc kun angleskaj vangoharoj kaj la tuta magra figuro en frako montris, kiel ĉiam eskvizitan solenecon, kaj tiu soleneco, ĉiam kontraŭanta la ludemon de Ŝvarc, ĉi tie havis apartan spicon. Tiel pensis Pjotr Ivanoviĉ.

Pjotr Ivanoviĉ lasis la sinjorinojn trairi antaŭ si kaj malrapide sekvis ilin al la ŝtuparo. Ŝvarc ne descendis, sed haltis supre. Pjotr Ivanoviĉ komprenis la kialon: li, evidente, volis interkonsenti, kie kartludi hodiaŭ. La sinjorinoj trairis ŝtuparen al la vidvino, kaj Ŝvarc, kun severe kunpremitaj fortikaj lipoj kaj ludema rigardo, brovsignis al Pjotr Ivanoviĉ, montrante dekstren, al la ĉambro de la mortinto.

Pjotr Ivanoviĉ eniris, kiel tio kutime okazas, kun nekompreno pri tio, kion li tie devas fari. Li sciis nur, ke krucosignoj en tiaj situacioj neniam superfluas. Li ne estis tute certa, ĉu necesas samtempe ankaŭ klini sin, do tial li elektis la mezon: enirinte li krucosignis kaj kvazaŭ iomete kliniĝus. Kiom permesis al li la man- kaj kapmovoj, li samtempe ĉirkaŭrigardis la ĉambron. Du junuloj, unu gimnaziano, ŝajne, la nevoj, krucosignante eliris el la ĉambro. Maljunulino staris senmove. Kaj sinjorino kun strange levitaj brovoj ion flustradis al ŝi. Akolito en surtuto, vigla, decidema, laŭtlegis ion kun emfazo malebliganta ajnan kontraŭdiron; bufedservisto Gerasim, facilpaŝe preteririnte antaŭ Pjotr Ivanoviĉ, ion ŝutis surplanken. Vidinte tion, Pjotr Ivanoviĉ tuj sentis facilan odoron de putriĝanta kadavro. Pjotr Ivanoviĉ dum sia lasta vizito al Ivan Iljiĉ vidis tiun viron en la kabineto; li plenumis devojn de flegisto kaj Ivan Iljiĉ speciale ŝatis lin. Pjotr Ivanoviĉ plu krucosignis kaj iomete klinis sin je direkto meza inter la ĉerko, akolito kaj ikonoj sur tablo en angulo. Poste, kiam la krucosigna movo per mano ekŝajnis al li tro daŭra, li haltis kaj komencis rigardi la mortinton.

La mortinto kuŝis, kiel ĉiam kuŝas mortintoj, precipe peze, morte droninte per rigidaj membroj en la ĉerka sternaĵo, kun poreterne fleksiĝinta kapo sur kuseno kaj etendis, kiel ĉiam etendas mortintoj, sian flavan vakseskan frunton kun kalvetaj kaviĝintaj tempioj kaj ankran nazon, kvazaŭ premantan la supran lipon. Li tre ŝanĝiĝis, pli maldikiĝis ekde kiam Pjotr Ivanoviĉ lastfoje vidis lin, sed samkiel ĉe ĉiuj mortintoj lia vizaĝo estis pli bela, ĉefe — pli gravmiena, ol ĉe la vivulo. La vizaĝo miene esprimis, ke ĉio farenda jam faritas, kaj faritas korekte. Krom tio, la mieno esprimis ankaŭ riproĉon aŭ memorigon al vivantoj. Tiu memorigo ŝajnis al Pjotr Ivanoviĉ malkonvena, aŭ almenaŭ ne koncernanta lin. Io iĝis al li malagrabla kaj tial Pjotr Ivanoviĉ refoje haste krucosignis kaj, kiel al li ŝajnis, tro haste, nekonforme al deco, turnis sin kaj iris al la pordo. Ŝvarc estis atendanta lin en traira ĉambro, larĝe disstariginte la krurojn kaj ludante ambaŭmane postdorse per sia cilindro. Unusola rigardo al la petolema, pura kaj eleganta figuro de Ŝvarc freŝigis Pjotron Ivanoviĉ. Pjotr Ivanoviĉ komprenis, ke Ŝvarc staras super tio kaj ne cedas al mornaj impresoj. Sola lia aspekto esprimis: la incidento de funebro pri Ivan Iljiĉ neniel estas sufiĉa preteksto por perturbi la tagordon, do nenio povas malhelpi jam ĉi-vespere klaki per nova ludkartaro, malpakante ĝin, dum servisto estos stariganta kvar kandelojn. Ĝenerale ne estis kaŭzo por supozi, ke tiu incidento povus malhelpi nin agrable pasigi ankaŭ la hodiaŭan vesperon. Ĝuste tion li diris flustre al la preteriranta Pjotr Ivanoviĉ, proponante kuniĝi por partio ĉe Fjodor Vasiljeviĉ. Sed evidente al Pjotr Ivanoviĉ ne bonsortis ludi ĉi-vespere. Praskovia Fjodorovna, malalta grasa virino, spite ĉiujn penojn aranĝi la malon, tamen larĝiĝanta de la ŝultroj suben, tute nigravesta, kun puntokovrita kapo kaj kun strange levitaj brovoj, samkiel la sinjorino starinta kontraŭ la ĉerko, eliris el siaj ĉambroj kun aliaj sinjorinoj, kaj akompaninte ilin al la pordo de la mortinto, diris:

— Tuj okazos la rekviemo, bonvolu veni.

Ŝvarc, neklare klininte sin, haltis, nek akceptante nek rifuzante klare tiun proponon. Praskovia Fjodorovna, rekoninte Pjotron Ivanoviĉ, suspiris, proksimiĝis al li, prenis lian manon kaj diris:

— Mi scias, ke vi estis vera amiko de Ivan Iljiĉ… — kaj ŝi rigardis lin, atendante agojn konformajn al tiuj vortoj.

Pjotr Ivanoviĉ sciis, ke, samkiel tie necesis krucosigni, ĉi tie necesis premi la manon, suspiri kaj diri: “Kredu min!” Li ĝuste tiel faris. Kaj farinte, eksentis, ke la rezulto aperis dezirata — li estis kortuŝita samkiel ankaŭ ŝi.

— Ni iru, dum tie ne komenciĝis; mi bezonas paroli kun vi, — diris la vidvino. — Donu vian manon.

Pjotr Ivanoviĉ donis la manon, kaj ili ekiris al la internaj ĉambroj, preter Ŝvarc, kiu malgaje palpebrumis al Pjotr Ivanoviĉ: “Jen la ludo! Do ne ofendiĝu, sed ni prenos alian partneron. Eblos ludi kvinope, kiam vi liberiĝos”, — diris lia petolema rigardo.

Pjotr Ivanoviĉ suspiris eĉ pli profunde kaj malgaje, kaj Praskovia Fjodorovna dankeme premis lian manon. Veninte en ŝian gastoĉambron, drapiritan per rozkolora kretono, kun malforta lampo, ili sidiĝis ĉe tablo: ŝi sur la sofon, kaj Pjotr Ivanoviĉ sur malaltan pufseĝon kun malagordiĝintaj risortoj, mise cedintan sub lia sido. Praskovia Fjodorovna volis averti, ke li sidiĝu sur alian seĝon, sed ŝi trovis tiun averton malkonvena al ŝia stato kaj rezignis. Sidiĝante sur la pufseĝon, Pjotr Ivanoviĉ rememoris, kiel Ivan Iljiĉ estis aranĝanta tiun ĉambron kaj konsultis lin pri tiu rozkolora kretono kun verdaj folioj. Sidiĝante sur la sofon kaj preterirante la tablon (ĝenerale la ĉambro plenis de aĵoj kaj mebloj) la vidvino kroĉiĝis per nigraj puntoj de sia nigra pelerino al ĉizaĵoj de la tablo. Pjotr Ivanoviĉ leviĝis por malkroĉi, kaj la pufo, liberiĝinta sub li, ekbalanciĝis kaj puŝetis lin. La vidvino mem provis dekroĉi sian punton, kaj Pjotr Ivanoviĉ denove sidiĝis, premante la ribelantan pufon. Sed la vidvino ne sukcesis dekroĉi ĉion, kaj Pjotr Ivanoviĉ denove leviĝis, kaj la pufo denove ekribelis kaj eĉ klakis. Kiam ĉio ĉi finiĝis, ŝi prenis puran batistan naztukon kaj komencis plori. Tamen Pjotron Ivanoviĉ fridigis la epizodo kun la punto kaj luktado kontraŭ la pufo, kaj li sidis severmiene. Tiun neoportunan staton interrompis Sokolov, la bufedisto de Ivan Iljiĉ, kun raporto pri tio, ke la loko sur la tombejo, indikita de Praskovia Fjodorovna, kostos ducent rublojn. Ŝi ĉesis plori kaj, viktim-aspekte rigardante al Pjotr Ivanoviĉ, diris france, ke al ŝi estas tre malfacile. Pjotr Ivanoviĉ silente gestis, esprimante senduban certecon pri tio, ke aliel ne eblus.

— Bonvolu fumi, — ŝi diris per la voĉo degna kaj samtempe deprimita kaj ektraktis kun Sokolov la problemon pri la prezo de la loko. Pjotr Ivanoviĉ ekfumante aŭdis, ke ŝi tre detale demandis pri diversaj prezoj de terpecoj kaj determinis la akceptendan. Krome, fininte pri la loko, ŝi ordonis ankaŭ pri kantistoj. Sokolov foriris.

— Mi ĉion faras mem, — ŝi diris al Pjotr Ivanoviĉ, formovante flanken la albumojn, kuŝintaj surtable; kaj rimarkinte, ke cindro minacas al la tablo, senprokraste movis al Pjotr Ivanoviĉ cindrujon kaj ekparolis: — Mi opinias hipokrito certigi, ke mi pro la malĝojo ne povas okupiĝi pri praktikaj aferoj. Male, se io povas ne konsoli min… sed distri, tio estas la zorgoj pri li. — Ŝi denove prenis la naztukon, kvazaŭ plorante, kaj subite, kvazaŭ venkante sin, ektremis kaj komencis paroli trankvile:

— Tamen mi havas peton al vi.

Pjotr Ivanoviĉ klinis sin, ne permesante disiĝi al la risortoj de la pufo, kiu tuj ekprancis sub li.

— Dum lastaj tagoj li terure suferis.

— Ĉu tre suferis? — demandis Pjotr Ivanoviĉ.

— Aĥ, terure! Dum la lastaj horoj, ne minutoj, li senĉese kriadis. Tri tagnoktojn li kriadis sen ripozigi la voĉon. Tio estis neeltenebla. Mi ne povas kompreni, kiel mi sukcesis toleri tion; trans tri pordoj aŭdeblis. Aĥ! Kiom mi toleris!

— Ĉu li havis klaran konscion? — demandis Pjotr Ivanoviĉ.

— Jes, — ŝi flustris, — ĝis la lasta minuto. Li adiaŭis nin kvaronhoron antaŭ la morto kaj ankoraŭ petis forkonduki Vaĉjon.

La penso pri suferado de la homo, kiun li konis tre proksime, komence kiel gajan knabon, lernanton, poste kiel adoltan partneron, spite la malagrablan konsciiĝon de sia afekto kaj tiu de la virino, subite terurigis Pjotron Ivanoviĉ. Li ekvidis tiun frunton, la nazon premantan la lipon kaj li ektimis pri si.

“Tri tagnoktoj da teruraj suferoj kaj morto. Ja tio tuj, ajnminute povas trafi ankaŭ min”, — li pensis, kaj por momento lin kaptis timo. Sed tuj, li mem ne sciis kiel, helpe al li venis ordinara penso, ke tio okazis al Ivan Iljiĉ, sed ne al li, kaj al li tiel okazi ne devas, kaj ne povas; ke pensante tiel li cedas al morna humoro, kio ne indas, ja tio evidentis laŭ la vizaĝo de Ŝvarc. Farinte tiun konkludon, Pjotr Ivanoviĉ trankviliĝis kaj kun intereso komencis demandi pri detaloj de la forpaso de Ivan Iljiĉ, kvazaŭ morto estus aventuro, propra nur al Ivan Iljiĉ, sed tute ne al li.

Post diversaj interparoloj pri detaloj de vere teruraj fizikaj suferoj, travivitaj de Ivan Iljiĉ (tiujn detalojn Pjotr Ivanoviĉ ekkonis nur laŭ tio, kiel la turmentoj de Ivan Iljiĉ influis la nervojn de Praskovia Fjodorovna), la vidvino, evidente, opiniis necesa transiri al la afero.

— Aĥ, Pjotr Ivanoviĉ, kiom malfacilas, kiom terure malfacilas, kiom terure malfacilas, — kaj ŝi ree ekploris.

Pjotr Ivanoviĉ suspiris kaj atendis, kiam ŝi purigos la nazon. Poste li diris:

— Kredu min… — kaj ŝi denove ekparolemis kaj eldiris tion, kio evidente estis ŝia ĉefa peto al li. La peto konsistis el demandoj pri tio, kiel eblas okaze de la edza morto akiri iom da mono de la ŝtato. Ŝi ŝajnigis, kvazaŭ ŝi demandus Pjotron Ivanoviĉ pri ricevebla pensio; sed li vidis, ke ŝi jam scias ĝis plej etaj detaloj eĉ tion, kion li mem ne sciis; ĉion, kion eblas eltiri el la fisko okaze de tiu morto; tamen ŝi volis ekscii, ĉu eblas iamaniere eltiri pli da mono. Pjotr Ivanoviĉ penis elpensi tian rimedon, sed iom cerbuminte kaj pro deco insultinte nian registaron pro la avareco, li diris, ke, ŝajne, pli ne eblas. Tiam ŝi suspiris kaj, evidente, penis trovi rimedon liberiĝi de la vizitanto. Li komprenis tion, estingis la cigaredon, ekstaris, premis la manon kaj iris al la vestiblo.

En la manĝejo kun la horloĝo, pro kiu Ivan Iljiĉ tiel ĝojis, aĉetinte ĝin brikabrake, Pjotr Ivanoviĉ renkontis pastron kaj kelkajn pliajn konatojn, venintajn por la rekviemo, kaj ekvidis ankaŭ konatan belan fraŭlinon, la filinon de Ivan Iljiĉ. Ŝi estis tute nigravesta. Ŝia tre minca talio, ŝajnis eĉ pli maldika. Ŝi aspektis moroze, decideme, preskaŭ kolere. Ŝi klinsalutis al Pjotr Ivanoviĉ, kvazaŭ li pri io kulpus. Malantaŭ la filino kun same ofendita aspekto staris konata al Pjotr Ivanoviĉ riĉa junulo, juĝesploristo, onidire ŝia fianĉo. Li enue klinsalutis ilin kaj volis trairi en la ĉambron de la mortinto, kiam el sub la ŝtuparo aperis figureto de la filo-gimnaziano, ege simila al Ivan Iljiĉ. Tiu estis malgranda Ivan Iljiĉ, kiun Pjotr Ivanoviĉ memoris en la jura lernejo. Liaj okuloj estis kaj larmozaj kaj tiaj, kiajn ofte havas malvirtaj 13-14-jaraj knaboj. La knabo, rimarkinte Pjotron Ivanoviĉ komencis severe kaj honteme sulkigi la vizaĝon. Pjotr Ivanoviĉ kapsalutis lin kaj eniris la ĉambron de la mortinto. Komenciĝis la rekviemo — kandeloj, ĝemoj, incenso, larmoj, singultoj. Pjotr Ivanoviĉ staris severmiene, rigardante al la piedoj antaŭ si. Li eĉ unu rigardon ne ĵetis al la mortinto, kaj ĝis la fino li ne cedis al malfortigaj influoj kaj eliris inter la unuaj. En la vestiblo estis neniu. Bufedservisto Gerasim elkuris el la ĉambro de la mortinto, per siaj fortaj manoj disĵetis ĉiujn peltojn por trovi tiun de Pjotr Ivanoviĉ kaj donis ĝin.

— Kio do, frat' Gerasim? — diris Pjotr Ivanoviĉ simple por ion diri. — Ĉu domaĝe?

— Dia volo. Ĉiuj ni estos samtie, — diris Gerasim, vidigante siajn blankajn, densajn kampulajn dentojn, kaj, kiel homo dum kulmino de peza laboro, vigle malfermis la pordon, vokis koĉeron, helpis al Pjotr Ivanoviĉ sidiĝi kaj saltis reen al la perono, kvazaŭ cerbumante, kion li povus fari plian.

Al Pjotr Ivanoviĉ precipe agrablis respiri freŝan aeron post odoroj de incenso, kadavro kaj karbola acido.

— Kien vi ordonos, sinjoro? — demandis la koĉero.

— Ne malfruas. Mi ankoraŭ venos al Fjodor Vasiljeviĉ.

Kaj Pjotr Ivanoviĉ ekveturis. Kaj vere, li trovis ilin ĉe la fino de la unua robro, do por li oportunis aliĝi kiel la kvina ludanto.

II

La pasinta vivhistorio de Ivan Iljiĉ estis plej simpla kaj ordinara kaj plej terura.

Ivan Iljiĉ mortis kvardekkvinjara, estante membro de juĝa konsilio. Li estis filo de oficisto, kiu faris en Peterburgo tra diversaj ministerioj kaj departementoj tian karieron, kiu gvidas homojn al tia stato, en kia evidentiĝas ke kvankam ili ne povas plenumi ian signifan oficon, ili pro sia longa antaŭa servado kaj siaj rangoj tamen ne povas esti forpelitaj kaj tial ricevas elpensitajn fikciajn postenojn kaj malfikciajn milojn da rubloj, de ses ĝis dek, kun kiuj ili bonorde ĝisvivas profundan oldecon.

Tia estis la sekreta konsilisto, malbezonata membro de diversaj malbezonataj institucioj, Ilja Jefimoviĉ Golovin.

Li havis tri filojn, Ivan Iljiĉ estis la dua. La plej aĝa faris samtian karieron, kiel la patro, nur en alia ministerio, kaj jam proksimiĝis al tia ofica aĝo, kiu rezultigas la inercion de salajro. La tria filo estis fiaskulo. Li en diversaj lokoj ĉie malutilis al si kaj nun servis pri fervojoj: kaj lia patro kaj la fratoj, kaj precipe ties edzinoj ne nur ne ŝatis renkontiĝi kun li, sed sen ekstrema neceso eĉ ne rememoradis pri lia ekzisto. La fratino edziniĝis al barono Gref, sama peterburga oficisto kiel lia bopatro. Ivan Iljiĉ estis la phenix de la famille kiel oni diris. Li estis ne tiel frida kaj akurata, kia la pliaĝa, kaj ne tia aventurema, kia la plijuna. Li estis la meza inter ili — saĝa, vigla, agrabla kaj digna homo. Li estis edukata kun la plijuna frato en jura lernejo. La plijuna ne finis kaj estis forpelita el la kvina klaso. Sed Ivan Iljiĉ bone finis la kurson. En la jura lernejo li jam estis tio, kio li estis poste dum sia tuta vivo: homo kapabla, gaje bonhumora kaj kontaktema, sed strikte plenumanta tion, kion li opiniis sia devo; kaj sia devo li opiniis ĉion, kion konsideris tia la pli altrangaj personoj. Li ne estis humilema knabo, nek poste adolto, sed ekde plej frua junaĝo li, kvazaŭ muŝo al lumo, strebis al plej altrangaj homoj en la socio, alproprigis ilian stilon, ilian mondkoncepton kaj establis kun ili amikajn rilatojn. Ĉiuj pasioj de infaneco kaj juneco pasis por li ne lasinte grandajn spurojn; li estis kaj sentema kaj vantema, kaj — fine, en la superaj klasoj — liberala, sed ĉio en decaj limoj, kiujn korekte indikis al li la prudento.

En la jura lernejo li faris ankaŭ agojn, kiujn antaŭe li opiniis grandaj aĉaĵoj kaj sentis pro ili abomenon al si mem dum la tempo, kiam li estis faranta tiujn; sed poste, vidinte, ke samon faras ankaŭ altrangaj personoj kaj ne opinias tion malbona, li ne tute agnoskis ilin bonaj, sed perfekte forgesis ilin kaj neniam ĉagreniĝis de la rememoroj prie.

Fininte la lernejon kaj ricevinte la dekklasan rangon (kolegia sekretario), Ivan Iljiĉ, ricevinte de la patro monon por ekipi sin, mendis por si la vestaron de Ŝarmer, fiksis al ŝlosilringo medaleton kun la skribo respice finem, adiaŭis princon kaj edukiston, tagmanĝis kun la kamaradoj en la restoracio de Donon kaj kun novaj modaj valizo, vestoj, subvestoj, raz- kaj tualet-kompleto kaj plejdo, menditaj kaj aĉetitaj en la plej bonaj vendejoj, forveturis en provincon por okupi postenon de speciala helpanto de la guberniestro, trovitan de lia patro.

En la provinco Ivan Iljiĉ tuj aranĝis por si saman facilan kaj agrablan staton, kiun li havis en la jura lernejo. Li servis, faris karieron kaj samtempe agrable kaj bone amuziĝis; kelkfoje li veturis al distriktoj kun komisioj de la estraro, tenis sin digne kaj kun superuloj kaj kun subuloj, kaj kun precizo kaj nekoruptebla honesto, pri kiu li ne povis ne fieri, plenumis la komisiojn, precipe pri aferoj de religi-skismuloj.

En oficaj aferoj li estis, malgraŭ siaj juneco kaj inklino al facila gajo, ege modera, oficiala kaj eĉ severa; sed en la sociaj aferoj li ofte estis petolema kaj sprita kaj ĉiam bonhumora, deca kaj bon enfant, kiel diris pri li lia estro kaj ties edzino, por kiuj li estis tre hejmeca homo.

Estis en la provinco ankaŭ intima ligo kun iu sinjorino, trudinta sin al la danda juristo, estis ankaŭ modistino; estis drinkadoj kun alvenintaj oficiroj kaj veturoj al fora strato post vespermanĝo; estis ankaŭ humila servado al la estro kaj eĉ al ties edzino, sed ĉio ĉi estis markita per tiom alta deco, ke ĉion ĉi ne eblis nomi per fivortoj; ĉio ĉi taŭgis nur en rubrikon de la franca diro il faut que jeunesse se passe. Ĉio okazadis kun puraj manoj, en puraj ĉemizoj, kun francaj vortoj kaj, ĉefe, en la plej alta socio, sekve, kun aprobo de altranguloj.

Tiel Ivan Iljiĉ servis dum kvin jaroj, kaj venis ŝanĝo en ofico. Aperis novaj juĝaj institucioj, ekbezonatis novaj homoj.

Kaj Ivan Iljiĉ iĝis tia nova homo.

Al Ivan Iljiĉ estis proponita posteno de juĝesploristo, kaj Ivan Iljiĉ akceptis ĝin, spite tion, ke la loko estis en alia gubernio kaj li devis forlasi stabilajn interrilatojn kaj establi la novajn. La amikoj adiaŭis Ivanon Iljiĉ, grupiĝis, donacis al li arĝentan cigaredujon kaj li forveturis al la nova loko.

Juĝesploristo Ivan Iljiĉ estis same comme il faut, ordema, scianta disigi oficajn devojn de la privata vivo kaj sugestanta ĝeneralan respekton — la sama kia li estis oficante pri specialaj komisioj. La ofico de la juĝesploristo prezentis por Ivan Iljiĉ multe pli da intereso kaj allogo ol la antaŭa. En la antaŭa ofico agrablis liberpaŝe en la uniformo de Ŝarmer trairi preter la tremantaj kaj atendantaj akcepton petantoj kaj oficuloj, enviantaj al li, rekte en la kabineton de la estro kaj komenci tie kun li teumadon kun cigaredo; sed homoj, rekte dependaj de lia arbitro, malmultis. Tiaj homoj estis sole distriktaj policestroj kaj religi-skismuloj, kiam oni sendis lin kun komisioj; kaj li ŝatis afable, preskaŭ kamaradece trakti tiajn, dependantajn de li homojn, ŝatis sentigi, ke jen li, kiu povas ilin dispremi, tiel amike kaj simple traktas ilin. Tiuj homoj tiam malmultis. Nun ja estante juĝesploristo Ivan Iljiĉ sentis, ke ĉiuj senescepte plej gravaj, memkontentaj personoj — estas en liaj manoj kaj ke por li sufiĉas nur skribi certajn vortojn sur papero kun titolo — kaj tiun gravan, memkontentan personon oni kondukos al li kiel akuzaton aŭ atestanton, kaj tiu devos, se li ne ekvolos sidigi lin, stari antaŭ li kaj respondi liajn demandojn. Ivan Iljiĉ neniam trouzis sian potencon, male, li penis mildigi ties manifestiĝojn; sed la konscio pri tiu potenco kaj eblo mildigi ĝin konsistigis por li la ĉefan intereson kaj allogon de lia nova ofico. Kaj en la ofico mem, ĝuste en la juĝesploroj, Ivan Iljiĉ tre rapide alproprigis la metodon de forigo de ĉiuj cirkonstancoj, ne koncernantaj la oficon, kaj prezento de ajna plej komplika afero en tia formo, kiam la afero nur eksteraspekte respeguliĝas surpapere kaj kiam absolute forigata estas lia propra vidpunkto kaj ĉefe, plenumatas ĉiuj bezonataj formalaĵoj. La afero estis nova. Kaj li estis inter la unuaj homoj, praktike ellaborintaj aplikadon de la statutoj de 1864.

Translokiĝinte al nova urbo al la posteno de juĝesploristo, Ivan Iljiĉ establis novajn konatiĝojn, ligojn, novmaniere prezentis sin kaj elektis iom alian tonon. Li metis sin digne iom fore de la guberniaj potencoj, sed elektis la plej bonan societon de juĝistoj kaj riĉaj nobeloj, loĝintaj en la urbo, kaj akceptis la tonon de leĝera malkontento pri la registaro, modera liberalismo kaj civilizita ŝtataneco. Samtempe, neniom cedinte elegantecon de sia tualeto, Ivan Iljiĉ en nova ofico ĉesis razi la mentonon kaj lasis la barbon libere kreski, kie ĝi volas.

La vivo de Ivan Iljiĉ en la nova urbo iĝis tre agrabla: la societo oponanta kontraŭ la guberniestro, estis amika kaj bona; la salajro estis pli granda, kaj gravan agrablon en la vivo tiam aldonis visto, kiun ekludis Ivan Iljiĉ, kapabla kartludi gaje, rapide pensante kaj tre precize, tial li ĝenerale ĉiam atingis gajnon.

Post dujara servado en la nova urbo Ivan Iljiĉ renkontis sian estontan edzinon. Praskovia Fjodorovna Miĥel estis la plej alloga, saĝa, brila fraŭlino de tiu societo, en kiu cirkulis Ivan Iljiĉ. Inter aliaj distroj kaj ripozoj de la esplorista laboro, Ivan Iljiĉ establis petolajn, leĝerajn rilatojn kun Praskovia Fjodorovna.

Ivan Iljiĉ, estante oficisto pri specialaj komisioj, ĝenerale dancis; estante juĝesploristo li dancis nur escepte. Li dancis jam tiusence, ke, kvankam li estis en nova ofico kaj havis altan rangon, sed se temis pri dancado, do li povis pruvi, ke ankaŭ en tiu afero li superas la aliajn. Tiel, li fojfoje fine de vespero dancis kun Praskovia Fjodorovna kaj plejparte ĝuste dum tiuj dancoj li venkis ŝin. Ŝi enamiĝis al li. Ivan Iljiĉ ne havis klaran, definitivan intencon edziĝi, sed kiam la fraŭlino enamiĝis al li, li demandis sin pri tio. “Vere, kial do ne edziĝo?” — li diris al si.

Fraŭlino Praskovia Fjodorovna devenis el bona nobela familio, ŝi plaĉe aspektis, havis ioman kapitalon. Ivan Iljiĉ povus kalkuli je pli sukcesa partio, sed ankaŭ tiu ĉi estis bona. Ivan Iljiĉ havis sian salajron, ŝi, li esperis, havas samtiom. Bonaj parencoj, ŝi estas ĉarma, simpatia kaj tute bonmora virino. Aserti, ke Ivan Iljiĉ edziĝis tial, ke li ekamis sian fianĉinon kaj trovis en ŝi kunsenton al siaj konceptoj pri la vivo, estus same malkorekte, kiel aserti, ke li edziĝis, ĉar homoj de lia socio aprobis tiun partion. Ivan Iljiĉ edziĝis pro ambaŭ konsideroj: li faris agrablon por si, akirante tian edzinon, kaj samtempe faris tion, kion la plej altrangaj personoj opiniis korekta.

Do, Ivan Iljiĉ edziĝis.

Mem la procezo de la geedziĝo kaj la unua tempo de la geedza vivo, kun geedzaj karesoj, novaj mebloj, nova manĝilaro, novaj litaĵoj, antaŭ gravediĝo de la edzino pasis tre bone, tiel ke Ivan Iljiĉ komencis pensi, ke la edzeco ne nur ne perturbis tiun karakteron de la vivo facila, agrabla, gaja kaj ĉiam deca kaj aprobata de la socio, kiun Ivan Iljiĉ opiniis eca al la vivo ĝenerale, sed eĉ pliigos ĝin. Sed jen, ekde la unuaj monatoj de la edzina gravedeco, aperis io tia nova, neatendita, malagrabla, peza kaj nedeca, kion oni ne povis supozi kaj de kio neniel eblis liberiĝi.

La edzino sen iuj pretekstoj, kiel ŝajnis al Ivan Iljiĉ, de gaité de coeur, kiel li diris al si, komencis rompi la agrablecon kaj decon de la vivo: ŝi sen ajna kaŭzo ĵaluzis lin, postulis de li zorgadon pri si, ĉikanis ĉion kaj faris al li malagrablajn kaj krudajn scenojn.

Komence Ivan Iljiĉ esperis liberiĝi de tia ĝena stato per tia facila kaj konvena rilato al la vivo, kiu bone helpis lin antaŭe, — li provis ignori la humoron de la edzino, daŭre vivis facile kaj agrable: invitis al si amikojn por ludo, provis mem forveturi en klubon aŭ al kamaradoj. Sed la edzino unufoje kun tioma energio komencis insulti lin per krudaj vortoj kaj tiom obstine daŭre insultis lin ĉiufoje, kiam li ne plenumis ŝiajn postulojn, evidente, firme decidinte ne ĉesi ĝis li humiliĝos, tio signifis — ĝis kiam li sidos hejme kaj sopiros same kiel ŝi, — ke Ivan Iljiĉ teruriĝis. Li komprenis, ke la geedza vivo — almenaŭ kun tia edzino — ne favoras ĉiam al agrabloj kaj bonmoreco de la vivo, sed male ofte perturbas ilin, kaj tial necesas protekti sin de tiaj perturboj. Kaj Ivan Iljiĉ ekserĉis rimedojn por tio. La ofico estis tio, kio imponis al Praskovia Fjodorovna, do Ivan Iljiĉ pere de la ofico kaj sekvantaj el ĝi devoj komencis lukti kontraŭ la edzino, forbarante sian sendependan mondon.

Kun la naskiĝo de la infano, provoj nutri kaj diversaj malsukcesoj pri tio, kun realaj kaj imagitaj malsanoj de la infano kaj la patrino, por kiuj bezonatis helpo de Ivan Iljiĉ, sed en kiuj li nenion povis kompreni, la bezono por Ivan Iljiĉ forbari sian mondon ekster la familio iĝis eĉ pli nepra.

Dum la edzino iĝis pli ekscitiĝema kaj postulema, ankaŭ Ivan Iljiĉ ĉiam pli kaj pli movis la centron de sia vivo al la ofico. Li pli forte ekŝatis la oficon kaj iĝis pli ambicia, ol li estis antaŭe.

Tre baldaŭ, ne pli ol unu jaron post la edziĝo, Ivan Iljiĉ komprenis, ke la geedza vivo, prezentante certajn oportunaĵojn de la vivo, fakte estas tre komplika kaj malfacila afero, rilate kiun, por bone plenumi sian devon, tio estas — vivi la decan vivon, aprobatan de la socio, necesas ellabori certan sintenon, samkiel rilate la oficon.

Tiun rilaton al la geedza vivo ellaboris por si Ivan Iljiĉ. Li postulis de la geedza vivo nur tiujn oportunaĵojn de hejma tagmanĝo, mastrino, lito, kiujn ĝi povis doni al li, kaj ĉefe tiun decon de eksteraj formoj, kiuj estas difinataj far socia opinio. En la cetero li serĉadis gajan agrablecon kaj se li trovis tiun, li estis tre danka, sed frontinte reziston kaj grumblemon, li tuj estis foriranta en sian apartan forbaritan mondon de ofico kaj trovis agrablecon en ĝi.

Ivan Iljiĉ estis aprecata kiel bona servulo, kaj post tri jaroj oni faris lin vicprokuroro. Novaj devoj, ties graveco, ebleco juĝigi kaj enprizonigi ajnan homon, publikeco de la paroloj, sukceso, kiun havis en tiu ĉi sfero Ivan Iljiĉ — ĉio ĉi pli logis lin al la ofico.

Aperis la gefiloj. La edzino iĝis pli kaj pli grumblema kaj severa, sed la rilatoj al la hejma vivo, ellaboritaj de Ivan Iljiĉ, faris lin preskaŭ nepenetrebla por ŝia grumblado.

Post sep jaroj da oficado en unu urbo Ivan Iljiĉ estis translokita al la prokurora posteno en alian gubernion. Ili translokiĝis, mono malmultis, kaj al la edzino ne plaĉis tiu loko, kien ili venis. Kvankam la salajro superis la antaŭan, la vivo estis pli multekosta; krome mortis du gefiloj, kaj tial la familia vivo iĝis eĉ pli malagrabla por Ivan Iljiĉ.

Praskovia Fjodorovna pri ĉiuj okazantaj plagoj en tiu nova loĝloko riproĉis la edzon. Plejparto de la objektoj de interparoloj inter la geedzoj, precipe la infanedukado, rezultigis la problemojn, pri kiuj estis rememorataj kvereloj, kaj la kvereloj ĉiuminute pretis ekflagri. Restis nur tiuj raraj periodoj de amemo, kiuj iam venis al la geedzoj, sed daŭris mallonge. Tio estis insuletoj, al kiuj ili ankris sin portempe, sed poste denove plonĝis en la maron de kaŝata malamikeco, manifestiĝanta en reciproka fremdeco. Tiu fremdeco povus ĉagreni Ivanon Iljiĉ, se li opinius, ke tiel ne devus esti, sed nun li jam agnoskis tiun staton ne nur kiel normalan, sed kiel celon de sia agado en la familio. Lia celo estis ĉiam pli kaj pli liberigi sin de tiuj malagrablaĵoj kaj atribui al ili karakteron decan kaj sennocan; kaj li atingis ĝin per tio, ke li ĉiam malpli da tempo pasigis kun la familio, kaj kiam li estis devigata tion fari, li penis sekurigi sian staton per ĉeesto de fremdaj personoj. Sed la ĉefa afero por Ivan Iljiĉ estis la ofico. En la ofica mondo koncentriĝis por li la tuta intereso de la vivo. Kaj tiu intereso ensorbis lin. La konscio pri sia potenco, pri eblo pereigi ajnan homon, kiun li ekvolus pereigi, graveco, eĉ aspekta, de sia veno en la juĝejon kaj de renkontoj kun subuloj, sia sukceso antaŭ la superuloj kaj subuloj, kaj ĉefe, sia majstreco gvidi procesojn, kiun li sentis — ĉio ĉi ĝojigis lin kaj plenigis lian vivon, kune kun kamaradaj konversacioj, tagmanĝoj kaj visto. Do ĝenerale la vivo de Ivan Iljiĉ daŭre iris tiel, kiel ĝi devis iri laŭ lia opinio: agrable kaj dece.

Tiel li travivis pliajn sep jarojn. La pliaĝa filino estis jam deksesjara, ankoraŭ unu infano mortis, kaj restis knabo-gimnaziano, la objekto de malkonkordo. Ivan Iljiĉ volis fordoni lin al jura lernejo, sed Praskovia Fjodorovna spite fordonis al gimnazio. La filino lernis hejme kaj kreskis bonorde, ankaŭ la knabo lernis ne malbone.

III

Tiel daŭris la vivo de Ivan Iljiĉ dum dek sep jaroj post la edziĝo. Li estis jam maljuna prokuroro, rezigninta pri kelkaj translokiĝoj, atendante pli dezirindan postenon, kiam subite okazis malagrabla epizodo, kiu preskaŭ tute rompis lian vivtrankvilon. Ivan Iljiĉ estis atendanta la postenon de prezidanto en universitata urbo, sed Goppe iel devancis lin kaj ricevis tiun postenon. Ivan Iljiĉ incitiĝis, komencis riproĉojn kaj interkverelis kun li kaj kun proksima estraro: oni iĝis al li frida kaj dum sekva enpostenigo denove lin preteris.

Tio okazis en 1880. Tiu jaro estis la plej malfacila en la vivo de Ivan Iljiĉ. Tiujare evidentiĝis, unuflanke, ke la salajro ne sufiĉas por la vivo; aliflanke — ke ĉiuj lin forgesis kaj ke tion, kio ŝajnis al li rilate lin plej granda kaj kruda maljusto, aliaj opiniis tute ordinara afero. Eĉ la patro ne opiniis sia devo helpi lin. Li eksentis, ke ĉiuj forlasis lin, opiniante lian staton kun la salajro 3500 rubloj plene normala kaj eĉ feliĉa. Li sola sciis, kun konscio pri la maljustaĵoj faritaj al li, kaj kun eterna skoldado far la edzino, kaj kun ŝuldoj, kiujn li komencis fari, vivante ekster siaj monrimedoj, — li sola sciis, ke lia stato tute ne estas normala.

Somere de tiu jaro por sanigi sian financon li aranĝis feriojn kaj forveturis kun la edzino somerumi en vilaĝo ĉe la frato de Praskovia Fjodorovna.

En la vilaĝo, sen la ofico Ivan Iljiĉ unuafoje eksentis ne nur enuon, sed angoron netolereblan kaj decidis, ke tiel vivi ne eblas, kaj necesas entrepreni ion decidan.

Post sendorma nokto, dum kiu Ivan Iljiĉ paŝadis sur teraso ĝismatene, li decidis veturi en Peterburgon por klopodi kaj por puni ilin, tiujn, kiuj ne kapablis aprezi lin, transiri en alian ministerion.

Sekvatage, malgraŭ ĉiuj admonoj de la edzino kaj bofrato, li veturis al Peterburgo.

Li veturis pro la sola celo: elpeti postenon kun kvin mil rubloj. Li jam celis nenian certan ministerion, branĉon aŭ specon de agado. Li bezonis nur postenon, postenon kun kvin miloj, en administrejo, banko, fervojo, oficejoj de imperiestrino Maria, eĉ en doganejo, sed nepre kun kvin mil kaj nepre eliri el la ministerio, kie oni ne kapablis lin aprezi.

Kaj tiu vojaĝo de Ivan Iljiĉ kroniĝis per mirinda, subita sukceso. En Kursk la unuaklasan vagonon eniris F. S. Iljin, konato, kiu informis pri freŝa telegramo, ricevita de la kurska guberniestro, ke en la ministerio dum proksimaj tagoj okazos renverso: anstataŭ Pjotr Ivanoviĉ estos enpostenigita Ivan Semjonoviĉ. La supozata renverso, krom la signifo por Ruslando, havis specialan signifon por Ivan Iljiĉ per tio, ke ĝi, elstarigante novan personon — Pjotr Petroviĉ — kaj evidente lian amikon Zaĥar Ivanoviĉ, estis plej bonefika por Ivan Iljiĉ. Zaĥar Ivanoviĉ estis kamarado kaj amiko de Ivan Iljiĉ.

En Moskvo la informo konfirmiĝis. Kaj veninte en Peterburgon Ivan Iljiĉ trovis Zaĥaron Ivanoviĉ kaj ricevis promeson pri certa posteno en la antaŭa ministerio de justico.

Post unu semajno li telegramis al la edzino:

“Zaĥar anstataŭ Miller ĉe unua raporto mi ricevos postenon”

Ivan Iljiĉ dank' al tiu ŝanĝo de personoj subite ricevis en sia antaŭa ministerio tian postenon, ke li iĝis je du ŝtupoj pli alta ol liaj kamaradoj; salajron kvin mil rubloj kaj tri mil kvincent kiel helpon por translokiĝo. La tuta ofendiĝo je la antaŭaj malamikoj kaj je la tuta ministerio estis forgesita, kaj Ivan Iljiĉ iĝis tute feliĉa.

Ivan Iljiĉ revenis en la vilaĝon gaja, kontenta, kia li delonge ne estis. Praskovia Fjodorovna same gajiĝis, kaj inter ili aperis paciĝo. Ivan Iljiĉ rakontis pri tio, kiel ĉiuj lin honorigis en Peterburgo, kiel ĉiuj estintaj malamikoj estis hontigitaj kaj nun flatis antaŭ li, kiel ĉiuj envias lin pro lia stato, kaj precipe pri tio, kiel forte ĉiuj amis lin en Peterburgo.

Praskovia Fjodorovna atente aŭskultis tion kaj ŝajnigis, ke ŝi kredas ĉion ĉi, kaj neniel oponis, sed ŝi nur faris planojn pri nova vivaranĝo en tiu urbo, kien ili estis translokiĝontaj. Kaj Ivan Iljiĉ ĝoje vidis, ke tiuj planoj estis ankaŭ la liaj, ke ili kongruas kaj ke lia stumbliĝinta vivo denove akiras la veran, esencan por ĝi karakteron de gaja agrablo kaj deco.

Ivan Iljiĉ venis por kurta tempo. La 10an de septembro li devis akcepti la postenon kaj, krome, necesis tempo por aranĝi sin sur la nova loko, veturigi ĉion el la provinco, aldone aĉeti, mendi multon plian; unuvorte, aranĝi sin tiel, kiel estis decidite en lia menso, kaj preskaŭ same, kiel estis decidite ankaŭ en la animo de Praskovia Fjodorovna.

Kaj nun, kiam ĉio estis aranĝita tiel sukcese kaj kiam li havis kun la edzino la saman celon, kaj, krome, ili malmulte vivis kune, ili tiel amikiĝis, kiel neniam ekde la unuaj jaroj de sia geedza vivo. Ivan Iljiĉ planis forveturigi la familion tuj, sed pro insistoj de la fratino kaj de ties edzo, kiuj subite iĝis precipe afablaj kaj parencaj al Ivan Iljiĉ kaj lia familio, Ivan Iljiĉ forveturis sola.

Ivan Iljiĉ forveturis, kaj gaja humoro, devenanta el la sukceso kaj agordo kun la edzino, kiuj plifortigis unu la alian, neniam forlasis lin. Troviĝis loĝejo admirinda, tia sama, pri kia revis la geedzoj. Vastaj, altaj, malnovstilaj akceptejoj, oportuna grandioza kabineto, ĉambroj por la edzino kaj la filino, lernoĉambro por la filo — ĉio estis kvazaŭ speciale elpensita por ili. Ivan Iljiĉ mem entreprenis komfortigon, elektis tapetojn, alaĉetis meblojn, precipe el malnovaĵoj, al kiuj li donis specialan comme-il-fautan stilon, tegaĵon, kaj ĉio kreskis, kreskis kaj estis venanta al tiu idealo, kiun li imagis por si. Kiam li duone aranĝis sin, lia rezulto superis liajn atendojn. Li komprenis tiun comme-il-fautan, gracian kaj ne banalan karakteron, kiun havos ĉio, kiam estos preta. Endormiĝante li imagis la salonon, kia ĝi estos. Rigardante la gastĉambron, ankoraŭ ne finitan, li jam vidis kamenon, ekranon, etaĝeron kaj tiujn seĝetojn disĵetitajn, tiujn telerojn surmure kaj bronzaĵojn, kiam ili ĉiuj trovos siajn lokojn. Lin ĝojigis la penso, kiel li mirigos Pranjon kaj Elinjon, kiuj same havas guston al tio. Ili neniel atendas tion. Precipe li sukcesis trovi kaj malkare aĉeti malnovajn aĵojn, kiuj atribuis al ĉio speciale noblan karakteron. Li en siaj leteroj intence prezentis ĉion malpli bona ol reale, por mirigi ilin. Ĉio ĉi tiel okupis lin, ke eĉ la nova ofico lin, ŝatantan tiun aferon, okupis malpli ol li atendis. Dum kunsidoj li iam havis minutojn de malatento: li enpensiĝis pri tio, kiaj kornicoj konvenas al la kurtenoj — rektaj aŭ krispaj. Li estis tiel okupita per tio, ke ofte mem klopodis, eĉ transŝovis meblojn kaj mem alipendigis kurtenojn. Foje li surgrimpis ŝtupetaron por montri al nekomprenema tapetisto, kiel li volas drapiri, mispaŝis kaj falis, sed kiel forta kaj lerta homo, li retenis sin, nur per sia flanko frapis tenilon de kadro. La kontuzo iom doloris, sed baldaŭ pasis. Ivan Iljiĉ sentis sin tiutempe precipe gaja kaj sana. Li skribis: mi sentas, ke de mi defalis eble dek kvin jaroj. Li planis fini en septembro, sed ĉio prokrastiĝis ĝis mezo de oktobro. Sed ĉio rezultis plaĉa — ne nur li tion diris, sed al li diris ĉiuj, kiuj vidis.

Esence ja estis tio sama, kion havas ĉiuj ne tre riĉaj homoj, kiuj volas simili riĉulojn kaj nur tial similas unu la alian: ŝtofoj, ebono, floroj, tapiŝoj kaj bronzaĵoj, ĉio malhela kaj brila, — ĉio, kion ĉiuj homoj de certa speco faras por esti similaj al ĉiuj homoj de certa speco. Ankaŭ ĉe li ĉio tre similis, ke eĉ ne eblis ion atenti; sed al li ĉio ĉi ŝajnis io specifa. Kiam li renkontis siajn familianojn en la fervoja stacio, veturigis ilin en sian lumigitan pretan ĉambron kaj lakeo kun blanka kravato malŝlosis la pordon al la vestiblo, ornamita per floroj, kaj poste ili eniris la gastĉambron, la kabineton kaj aĥis pro plezuro — li estis tre feliĉa, kondukis ilin ĉie, estis ensorbanta iliajn laŭdojn kaj brilis pro plezuro. La saman vesperon kiam dum teumado Praskovia Fjodorovna demandis lin, interalie, kiel li falis, li ekridis kaj teatrece prezentis kiel li estis fluginta kaj timigis la tapetiston.

— Ne vane mi gimnastikis. Iu alia mortbatiĝus, sed mi nur iomete frapiĝis jen ĉi tie; se tuŝi — doloras, sed jam pasas; simpla kontuzo.

Kaj ili ekvivis en la nova ejo, en kiu, kiel ĉiam, se oni bone enhejmiĝas, mankas nur unu ĉambro, kaj kun novaj monrimedoj, al kiuj kiel ĉiam nur iomete — nur kvincent rubloj — mankis, kaj ĉio tre bonis. Precipe bone estis en la komenca tempo, kiam ankoraŭ ne ĉio estis aranĝita, kaj necesis aranĝi plu: tion aĉeti, tion mendi, tion transmeti, tion adapti. Kvankam estis iomaj malkonsentoj inter la geedzoj, sed ambaŭ tiom kontentis kaj estis tiom multe da aferoj, ke ĉio estis finata sen grandaj kvereloj. Kiam jam nenio restis por aranĝi, iĝis iom enue kaj io ekmankis, sed tiutempe jam aperis konatoj, kutimoj, kaj la vivo pleniĝis.

Ivan Iljiĉ, pasiginte matenon en la juĝo, estis revenanta al tagmanĝo kaj dekomence lia humoro bonis, kvankam iom suferis ĝuste pro la ejo. (Ajna makulo sur tablotuko aŭ tapeto, ŝirita ŝnuro de kurteno incitis lin; li tiom da peno uzis por aranĝo, ke lin dolorigis ĉiu detruo). Sed ĝenerale la vivo de Ivan Iljiĉ ekfluis tiel, kiel liakrede devis flui la vivo: facile, agrable kaj dece. Li ellitiĝis je la naŭa, trinkis kafon, legis tagĵurnalon, poste surmetis uniformon kaj veturis en la juĝejon. Tie jam estis preta la jungo, en kiu li laboris; li tuj trafis en ĝin. Vizitantoj, informoj en la kancelario, la kancelario mem, kunsidoj — publikaj kaj decidaj. En ĉio ĉi necesis scipovi forigi ĉion krudan, vivecan, kio ĉiam rompas korektan fluon de oficaj aferoj: necesas ne lasi kun homoj ajnajn rilatojn krom la oficaj, kaj preteksto al rilatoj devas esti nur ofica kaj la rilatoj mem nur oficaj. Ekzemple, kiam venis homo kaj deziris ion ekscii. Ivan Iljiĉ kiel homo ne ofica ne povis havi iajn rilatojn al tia homo; sed se ekzistis rilato de tiu homo al oficialulo, kion oni povas esprimi sur papero kun titolo, — enkadre de tiaj rilatoj Ivan Iljiĉ faris ĉion, absolute ĉion eblan, kaj intertempe konservis similon de homaj amikaj interrilatoj, tio estas afablecon. Kiam finiĝis la rilato ofica, tiam finiĝis ĉiu alia. Tiun kapablon apartigi la ofican flankon, ne miksante ĝin kun sia vera vivo, Ivan Iljiĉ regis perfekte kaj per longa praktiko kaj talento ellaboris ĝin ĝis tia grado, ke li eĉ, kiel virtuozo, fojfoje permesis al si kvazaŭ ŝerce, intermiksi la homan kaj ofican rilatojn. Li permesis tion al si, ĉar li sentis en si la forton ĉiam, kiam necese, denove apartigi la ofican kaj forĵeti la homan. Tiu ĉi ago realiĝis ĉe Ivan Iljiĉ ne nur facile, agrable kaj dece, sed eĉ virtuoze. Dum paŭzoj li fumis, trinkis teon, konversaciis iom pri politiko, iom pri ĝeneralaj aferoj, iom pri kartludo kaj plejmulte pri enposteniĝoj. Kaj laca, sed kun sento de virtuozo, klare plenuminta sian partion, unu el la unuaj violonoj de orkestro, li estis revenanta hejmen. Hejme la filino kaj patrino ien veturadis aŭ iu vizitis ilin, la filo estis en gimnazio, preparis hejmajn taskojn kun privataj instruistoj kaj lernis diligente tion, kion oni instruas en gimnazio. Ĉio estis bona. Post la tagmanĝo se ne estis gastoj, Ivan Iljiĉ fojfoje legis libron, pri kiu oni multe parolis, kaj vespere sidiĝis por aferoj, tio estas — li legis paperojn, kontrolis laŭ leĝoj, komparis la enketaĵojn kaj koordinis al leĝartikoloj. Ĉio ĉi estis por li nek enua, nek gaja. Enue estis, kiam oni povis ludi kartojn, sed se ne estis kartoj — tio tamen pli bonis ol sidi sola aŭ kun la edzino. Kaj plezuro por Ivan Iljiĉ estis festenetoj, al kiuj li invitadis gesinjorojn socie gravajn, kaj tia tempopasigo kun ili, kio similis ordinaran tempopasigon de tiuj homoj, samkiel lia gastĉambro similis ĉiujn gastĉambrojn.

Unufoje ili okazigis eĉ vesperon kun dancoj. Kaj Ivan Iljiĉ estis gaja, kaj ĉio bonis, nur aperis granda kverelo kun la edzino pro tortoj kaj bombonoj: Praskovia Fjodorovna havis propran planon, kaj Ivan Iljiĉ insistis je tio, ke ĉion necesas preni de multekosta sukeraĵisto kaj prenis plurajn tortojn, kaj la kverelo estis pro tio, ke tortoj restis, kaj la sukeraĵista fakturo estis je kvardek kvin rubloj. La kverelo estis granda kaj malagrabla, do Praskovia Fjodorovna diris al li: “Stultul', acidulo”. Kaj li kaptis sian kapon kaj plenkolere menciis ion pri divorco. Sed la vespero mem estis gaja. Estis bona societo, kaj Ivan Iljiĉ dancis kun princino Trufonova, la fratino de tiu, kiu famis pro organizo de la societo “Forportu mian triston”. Ĝojoj oficaj estis la ĝojoj de memamo, ĝojoj sociaj estis la ĝojoj de vantemo; sed la veraj ĝojoj de Ivan Iljiĉ estis la ĝojoj de kart-ludo. Li konfesis, ke post ĉio, post ĉiuj ajn malĝojaj okazoj en lia vivo, la ĝojo, kiu kvazaŭ kandelo flamis antaŭ ĉiuj aliaj, estis eksidi kun bonaj ludantoj kaj nekriemaj partneroj, kaj nepre kvarope (kvinope ja estas tro dolore eliri, kvankam oni afektas, ke tre ŝatas tion), kaj okazigi saĝan, seriozan ludon (kiam kartoj bonas), poste vespermanĝi kaj trinki glason da vino. Kaj endormiĝis post ludo, precipe post eta gajno (granda — neagrablas), Ivan Iljiĉ kun precipe bona humoro. Tiel ili vivis. La societa rondo ĉe ili aperis plej bona, ilin frekventis kaj gravuloj kaj junuloj.

Rilate la rondon de siaj konatoj la geedzoj kaj la filino perfekte samopiniis kaj, eĉ ne interkonsentante, same forpremadis de si kaj liberigis sin for de ĉiaj diversaj amikoj kaj parencoj, malluksuloj, kiuj estis strebantaj al ili kun teneraĵoj en la gastĉambron kun japanaj teleroj surmure. Baldaŭ tiuj amikoj-malluksuloj ĉesis strebi, kaj ĉe la familio Golovin restis nur la plej bona societo. Fraŭloj amindumis Elinjon, kaj Petriŝĉev, la filo de Dmitrij Ivanoviĉ Petriŝĉev kaj la sola heredanto de ties havaĵo, juĝesploristo, ekamindumis Elinjon, do Ivan Iljiĉ jam foje priparolis tion kun Praskovia Fjodorovna: ĉu indas ilin kunvenigi por ĉevaltria veturo aŭ aranĝi spektaklon. Tiel ili vivis. Kaj ĉio daŭris tiel, senŝanĝe, kaj ĉio estis tre bona.

IV

Ĉiuj estis sanaj. Ne eblis nomi malsano tion, ke Ivan Iljiĉ diris fojfoje, ke li havas strangan guston en la buŝo kaj ion neoportunan en la liva flanko de la ventro.

Sed okazis, ke tiu neoportuneco komencis pligrandiĝi kaj transformiĝi dume ne en doloron, sed en konscion de konstanta pezo ĉe la flanko kaj en malbonhumoron. Tiu malbonhumoro, ĉiam pli kaj pli fortiĝante, komencis fuŝi la agrablecon de facila kaj deca vivo, jam preskaŭ stabiliĝintan en la familio Golovin. La geedzoj komencis pli ofte kvereli, kaj baldaŭ vanuis la facileco kaj agrableco, kaj kun peno estis retenata sole deco. Scenoj denove plioftiĝis. Denove restis nur insuletoj, eĉ tiuj malmultis, sur kiuj la geedzoj povis interkontakti sen eksplodo.

Kaj Praskovia Fjodorovna nun ne senbaze diradis, ke ŝia edzo havas pezan karakteron. Kun sia kutimo troigi ŝi diradis, ke ĉiam dekomence estis tia terura karaktero, ke bezonatis ŝia bonkoreco por toleri tion dum dudek jaroj. La vero estis, ke la kvereloj nun devenis de li. Liaj ĉikanoj komenciĝis ĉiam ĵus antaŭ tagmanĝo kaj ofte, ĝuste kiam li estis ekmanĝanta, ĉe supo. Jen li rimarkis, ke iu manĝilo estas difektita, jen manĝaĵo ne tielas, jen la filo metis kubuton sur tablon, jen frizaĵo de la filino malkonvenas. Kaj pri ĉio li akuzis Praskovian Fjodorovna. Praskovia Fjodorovna dekomence oponis kaj diris al li malagrablaĵojn, sed li du-trifoje komence de tagmanĝo atingis tioman furiozon, ke ŝi komprenis, ke tio estas malsaneca stato, kiun provokas en li akcepto de nutraĵoj, kaj kvietigis sin; jam ne oponis, sed nur rapidigis tagmanĝon. Sian kvietiĝon Praskovia Fjodorovna taksis kiel sian grandan meriton. Decidinte, ke la edzo havas teruran karakteron kaj kaŭzis malfeliĉon de ŝia vivo, ŝi komencis kompati sin. Kaj ju pli ŝi sin kompatis, des pli ŝi malamis la edzon. Ŝi komencis deziri, ke li mortu, sed ŝi ne povis tion deziri, ĉar tiam ne estus salajro. Kaj tio eĉ pli incitis ŝin kontraŭ li. Ŝi opiniis sin treege malfeliĉa ĝuste pro tio, ke eĉ lia morto ne povus ŝin savi, kaj ŝi incitiĝis, kaŝis tion, kaj tiu ŝia kaŝita incitiĝo plifortigis lian incitiĝon.

Post unu tago, kiam Ivan Iljiĉ estis precipe maljusta kaj post kiu li dum klarigoj diris, ke vere li estas incitiĝema, sed ke tio estas pro malsano, ŝi diris al li, ke se li malsanas, do necesas sin kuraci, kaj postulis, ke li vizitu faman kuraciston.

Li veturis. Ĉio estis, kiel li atendis; ĉio estis tiel, kiel estas farata kutime. Kaj atendado, kaj graveco ŝajna, doktora, al li konata, tiu sama, kiun li konis en si mem en juĝejo, kaj frapetado, kaj aŭskultado, kaj demandoj, postulantaj antaŭdifinitajn kaj evidente nebezonatajn respondojn, kaj signifoplena aspekto, sugestanta, ke vi, por tiel diri, nur venu al ni, kaj ni ĉion aranĝos — ni scias sendube kiel necesas ĉion aranĝi, ĉion laŭ sama maniero por ĉiu ajn homo, kiun vi volas. Ĉio estis precize sama kiel en la juĝejo. Kiel li en la juĝejo afektis antaŭ akuzitoj, samtiel antaŭ li afektis la fama doktoro.

La doktoro diris: tio kaj tio indikas, ke vi havas interne tion kaj tion; sed se tio ne konfirmiĝos laŭ esploroj de tiu kaj tiu, do pri vi necesas supozi tion kaj tion. Kaj se supozi tion, do… k. t. p. Por Ivan Iljiĉ gravis nur sola demando: ĉu lia stato danĝeras aŭ ne? Sed la doktoro ignoris tiun malkonvenan demandon. El vidpunkto de la doktoro tiu demando estis vanta kaj ne diskutenda; ekzistis nur pritakso de probableco — vaganta reno, kronika kataro kaj morbo de cekumo. Estis ne demando pri la vivo de Ivan Iljiĉ, sed diskuto inter la vaganta reno kaj cekumo. Kaj tiun diskuton antaŭ la okuloj de Ivan Iljiĉ la doktoro brile solvis favore al cekumo, farinte klaŭzon pri tio, ke esploro de urino povos doni novajn faktojn kaj tiam la proceso estos rekonsiderata. Ĉio ĉi estis precize la samo, kion milfoje faris mem Ivan Iljiĉ super akuzitoj per same brila maniero. Same brile faris sian resumon la doktoro kaj jubile, eĉ gaje rigardis al la akuzito super okulvitroj. El la doktora resumo Ivan Iljiĉ faris jenan konkludon, ke la afero mavas, kaj por la doktoro, kaj verŝajne por ĉiu indiferentas, sed por li — mavas. Kaj tiu konkludo dolore atakis Ivanon Iljiĉ, elvokinte en li la senton de granda kompato al si kaj granda kolero kontraŭ tiu doktoro indiferenta al tiom grava problemo.

Sed li diris nenion, ekstaris, metis monon surtablen kaj, suspirinte, diris:

— Ni malsanuloj, verŝajne, ofte faras al vi malkonvenajn demandojn, — li diris. — Ĝenerale, ĉu tiu malsano estas danĝera aŭ ne?..

La doktoro severe rigardis lin per unu okulo tra la okulvitroj, kvazaŭ dirante: akuzito, se vi ne restos enkadre de prezentataj al vi demandoj, mi estos devigita fari ordonon forigi vin el la kunsidejo.

— Mi ĵus diris al vi tion, kion opiniis necesa kaj oportuna, — diris la doktoro. — Pluon montros la esploro. — Kaj la doktoro klinsalutis.

Ivan Iljiĉ eliris lante, moroze sidiĝis en sledon kaj veturis hejmen. Dum la tuta vojo li senĉese rememoris ĉion, kion diris la doktoro, penante traduki tiujn implikitajn, neklarajn sciencajn vortojn en simplan lingvon kaj tralegi en ili respondon al la demando: ĉu mavas — tre mavas al mi, aŭ dume ne? Kaj ŝajnis al li, ke la senco de ĉio dirita de la doktoro estis, ke tre mavas. Ĉio surstrate ŝajnis al Ivan Iljiĉ trista. Koĉeroj estis tristaj, domoj tristaj, paŝantoj, butikoj tristaj. Kaj la doloro, obtuza, obseda doloro, eĉ por sekundo ne ĉesanta, ŝajne, pro neklaraj paroloj de la doktoro ricevis alian, pli seriozan signifon. Ivan Iljiĉ kun nova peza sento nun atentis ĝin.

Li venis hejmen kaj ekrakontis al la edzino. La edzino aŭskultis, sed meze de la rakonto venis la filino kun ĉapeleto: ŝi intencis veturi kun la patrino. Ŝi kun peno sidiĝis por aŭskulti tiun tedaĵon, sed longe ne eltenis, ankaŭ la patrino ne finaŭskultis.

— Nu, mi tre ĝojas, — diris la edzino, — nun vi atentu, akurate akceptu la kuracilon. Donu la recepton, mi sendos Gerasimon en apotekon. — Kaj ŝi iris vesti sin.

— Nu, estu tiel, — li diris. — Eble ĉio rezultos bone…

Li komencis akcepti kuracilojn, plenumi preskribojn de la doktoro, kiuj ŝanĝiĝis post esploro de urino. Sed ĝuste nun okazis tiel, ke en tiu esploro kaj en tio, kio devis sekvi post ĝi, aperis ia embaraso. La doktoro estis neatingebla, kaj rezultis, ke estis farata ne tio, kion diris la doktoro. Aŭ li forgesis, aŭ mensogis, aŭ kaŝis ion de li.

Sed Ivan Iljiĉ komencis precize plenumi la preskribojn kaj en tiu plenumado trovis konsolon por la komenca tempo.

La ĉefa okupo de Ivan Iljiĉ post la vizito al kuracisto iĝis preciza plenumo de la kuracistaj preskriboj rilate higienon kaj akceptadon de kuraciloj kaj atentado pri sia doloro, pri ĉiuj funkcioj de la organismo. La ĉefaj interesoj de Ivan Iljiĉ iĝis homa sano kaj homaj malsanoj. Kiam en lia ĉeesto oni parolis pri malsanuloj, pri mortintoj, pri resaniĝintoj, precipe pri malsano, kiu similis la lian, li penante kaŝi sian maltrankvilon fikse aŭskultis, demandis kaj faris aplikon al sia malsano.

La doloro ne malpliiĝis, sed Ivan Iljiĉ faris streĉojn por devigi sin pensi, ke li pli bonstatas. Kaj li povis trompi sin, dum nenio lin maltrankviligis. Sed kiam okazis malagrablaĵoj kun la edzino, malsukceso ĉe la ofico, malbonaj kartoj en ludo, li tuj sentis la tutan forton de sia malsano; antaŭe li povis travivi tiujn malsukcesojn atendante, ke li tuj korektos la malbonon, venkos, ĝisatendos sukceson, grandan pokalon. Sed nun ajna malsukceso senfortigis lin kaj ĵetis en desperon. Li diradis al si: ja ĵus mi komencis resaniĝi kaj la kuracilo jam komencis efiki, kaj jen tiu damna malfeliĉo aŭ malsukceso… Kaj li koleris kontraŭ la malfeliĉo aŭ kontraŭ la homoj, kaŭzantaj al li malagrablaĵojn kaj mortigantaj lin, kaj li sentis, kiel tiu kolero mortigas lin; sed li ne povis reteni sin de ĝi.

Ŝajne al li devus esti klare, ke lia koleriĝo kontraŭ cirkonstancoj kaj homoj plifortigas lian malsanon kaj tial li devas ne atenti malagrablajn okazaĵojn, sed li faris tute malan konkludon: li diradis, ke li bezonas trankvilon, atentis ĉion, kio rompis tiun trankvilon, kaj ĉe ajna bagatela rompo incitiĝis. Lian staton malbonigis tio, ke li legis medicinajn librojn kaj konsultis doktorojn. La malboniĝo estis tiom kontinua, ke li povis sin trompi komparante unu tagon kun la alia — la diferenco estis malmulta. Sed kiam li konsultis doktorojn, tiam al li ŝajnis, ke ĉio iras al malbono kaj eĉ tre rapide. Malgraŭ tio li konstante konsultis doktorojn.

Tiumonate li vizitis alian famulon: la alia famulo diris preskaŭ la samon, kion la unua, sed aliel vortumis la demandojn. Kaj la konsultiĝo kun tiu famulo pliigis la dubon kaj timon de Ivan Iljiĉ. Amiko de lia amiko — tre bona doktoro — tiu denove tute aliel formulis la malsanon kaj, kvankam promesis resaniĝon, per siaj demandoj kaj supozoj eĉ pli konfuzis Ivanon Iljiĉ kaj fortigis liajn dubojn. Homeopato ankoraŭ aliel determinis la malsanon kaj donis medikamenton, kaj Ivan Iljiĉ sekrete akceptis ĝin eble dum unu semajno. Sed post semajno, ne sentante pliboniĝon kaj perdinte fidon kaj al la antaŭaj kaj al tiu ĉi kuracadoj, li venis eĉ en plian deprimon. Foje konata sinjorino rakontis pri resaniĝo per ikonoj. Ivan Iljiĉ kaptis sin ĉe tio, ke li atente aŭskultas kaj taksas verecon de la fakto. Tiu okazo timigis lin. “Ĉu mi tiom mense malfortiĝis? — li diris al si. — Bagatel'! Estas absurde, ne indas cedi al suspektemo, sed elektinte unu kuraciston mi rigore sekvu lian kuracadon. Do tiel mi faru. Nun finite. Mi nenion pensos kaj ĝis la somero rigore plenumos kuracadon. Kaj poste videblos. Nun fin' al tiuj ŝanceliĝoj!” Facilis diri tion, sed ne eblis plenumi. La doloro en la flanko ĉiam pli suferigis, ĉiam ŝajnis plifortiĝi, iĝis konstanta, la gusto enbuŝe iĝis pli kaj pli stranga, al li ŝajnis, ke io abomena odoras el la buŝo kaj apetito kaj fortoj plu malpliiĝis. Ne licis sin trompi. Io terura, nova kaj tiom grava, pli grava ol kio neniam dum la vivo estis kun Ivan Iljiĉ, okazadis en li. Kaj li sola sciis pri tio, sed ĉiuj apuduloj ne komprenis aŭ ne volis kompreni kaj opiniis, ke ĉio en la mondo iras laŭ antaŭa maniero. Ĝuste tio pleje turmentis Ivanon Iljiĉ. Li vidis, ke la hejmanoj — precipe la edzino kaj filino, kiuj estis ĉe ekstremo de vizitoj — nenion komprenis, angoris pro lia malgajeco kaj postulemo, kvazaŭ li kulpus je tio. Kvankam ili penis kaŝi tion, li vidis, ke li estas obstaklo por ili, sed la edzino jam ellaboris certan sintenon pri lia malsano kaj agis tiele sendepende de tio, kion li diris kaj faris. La sinteno estis jena:

— Vidu, — ŝi ofte diris al konatoj, — Ivan Iljiĉ ne povas, kiel ĉiuj bonaj homoj, rigore plenumi la preskribitan kuracadon. Nun li akceptas gastojn, manĝas laŭ preskribo kaj ĝustatempe enlitiĝos; sed morgaŭ, se mi malatentos, li forgesos akcepti, manĝos sturgaĵon (kaj al li malpermesitas), kaj eĉ sidos ĉe ludo ĝis la unua horo.

— Nu, kiam do? — diris Ivan Iljiĉ kun angoro. — Unufoje ĉe Pjotr Ivanoviĉ.

— Sed ja hieraŭ kun Ŝebek.

— Tutegale mi ne povis dormi pro la doloro…

— Nu, pro kio ajn, sed tiamaniere vi neniam resaniĝos kaj nur turmentos min.

La ekstera, eldirata al ĉiuj kaj al li mem, rilato de Praskovia Fjodorovna al la malsano de la edzo, estis tia, ke pri la malsano kulpas Ivan Iljiĉ kaj la tuta malsano estas nova malagrablaĵo, kiun li faras al la edzino. Ivan Iljiĉ sentis, ke tio rezultis ĉe ŝi malgraŭvole, sed pro tio al li ne estis pli facile.

En la juĝejo Ivan Iljiĉ rimarkis aŭ kredis, ke li rimarkas la saman strangan rilaton al si: jen al li ŝajnis, ke oni lin atentas kiel homon baldaŭ vakigontan la postenon; jen subite liaj kamaradoj komencis amike ŝerceti pri lia suspektemo, kvazaŭ tio, timiga kaj terura, unika, kio aperis en li kaj senĉese suĉas lin kaj senevite trenas ien, estas la plej agrabla objekto por ŝerco. Precipe agacis lin Ŝvarc, per ludemo, vivemo kaj comme il fauteco, kio al Ivan Iljiĉ memorigis lin mem antaŭ dek jaroj.

Venis amikoj por aranĝi partion, sidiĝis. Disdonis kartojn, metis karoojn al karooj, entute sep. Partnero diris: sen atutoj — kaj aldonis du karoojn. Do kio plu? Gaje, vigle devus iri ĉio — pokal'. Kaj subite Ivan Iljiĉ sentis tiun suĉantan doloron, tiun guston enbuŝe, kaj al li ŝajnis malnatura tio, ke li samtempe povas ĝoji pro la “pokalo”.

Li rigardas al Miĥail Miĥajloviĉ, la partnero, kiel tiu batas la tablon per sangvinula mano kaj ĝentile kaj indulgeme evitas prenadon de gajnaĵoj, sed ŝovas ilin al Ivan Iljiĉ por fari al li plezuron kolekti ilin ne lacigante sin, ne etendante la manon malproksimen. “Ĉu li opinias, ke mi tiom feblas, ke eĉ ne povas etendi manon”, — pensas Ivan Iljiĉ, forgesas pri atutoj, atutas senbezone per la siaj kaj malgajnas la pokalon sen tri, kaj plej teruras tio, ke li vidas, kiel suferas Miĥail Miĥajloviĉ, sed al li estas indiferente. Kaj teruras pensi, pro kio al li estas indiferente.

Ĉiuj vidas, ke al li malfacilas, kaj diras al li: “Ni povas ĉesi, se vi laciĝis. Ripozu”. Ĉu ripozi? Ne, li neniom laciĝis, ili finludas la robron. Ĉiuj morozas kaj silentemas. Ivan Iljiĉ sentas, ke estas li, kiu kaŭzis al ili tiun morozon, kaj ne povas ĝin dissolvi. Ili vespermanĝas kaj disveturas, kaj Ivan Iljiĉ restas sola kun la konscio, ke lia vivo estas venenita por li, kaj ĝi venenas la vivon de aliaj, kaj ke tiu veneno ne malfortiĝis, sed ĉiam pli kaj pli penetras lian tutan eston.

Kun tiu konscio, kaj ankaŭ kun doloro fizika, kaj eĉ kun teruro li devis enlitiĝi kaj ofte ne dormi pro doloro plejparton de nokto. Kaj matene necesis denove ellitiĝi, vesti sin, veturi en la juĝejon, paroli, skribi, kaj eĉ se ne veturi — do resti hejme kun la samaj dudek kvar horoj en diurno, ĉiu el kiuj estis turmento. Kaj tiel vivi sur la rando de pereo devis li sola, sen iu homo, kiu komprenus kaj kompatus lin.

V

Tiel estis dum unu monato kaj dum du. Antaŭ la Novjaro en ilian urbon venis lia bofrato kaj haltis ĉe ili. Ivan Iljiĉ estis en la juĝejo. Praskovia Fjodorovna veturis por aĉetoj. Enirinte sian kabineton li trovis tie la bofraton, sanan sangvinulon, kiu estis mem malpakanta sian valizon. Li levis la kapon pro la paŝoj de Ivan Iljiĉ kaj rigardis lin dum sekundo silente. Tiu rigardo ĉion malkovris al Ivan Iljiĉ. La bofrato malfermis la buŝon por aĥi kaj bridis sin. Tiu movo konfirmis ĉion.

— Mi ŝanĝiĝis, ĉu?

— Jes, estas ŝanĝo.

Kaj kiam ajn poste Ivan Iljiĉ instigis la bofraton al parolo pri sia aspekto, la bofrato silentemis. Venis Praskovia Fjodorovna, la bofrato iris al ŝi. Ivan Iljiĉ ŝlosis la pordon kaj ekrigardis sin en spegulo — rekte, poste deflanke. Li prenis sian portreton kun la edzino kaj komparis la portreton kun tio, kion li vidis en spegulo. La ŝanĝo estis grandega. Poste li nudigis la brakojn ĝiskubute, rigardis, mallevis la manikojn, sidiĝis sur kanapon kaj iĝis pli nigra ol nokto.

“Ne indas, ne indas”, — li diris al si, saltleviĝis, aliris la tablon, prenis dosieron, eklegis ĝin, sed ne povis. Li malŝlosis la pordon, iris en la halon. La gastĉambra pordo estis fermita. Li proksimiĝis al ĝi piedpinte kaj ekaŭskultis.

— Ne, vi troigas, — diris Praskovia Fjodorovna.

— Kial do troigas? Vi ne vidas — li estas morta homo, rigardu liajn okulojn. Mankas lumo. Ja kio 'stas al li?

— Neniu scias. Nikolajev (alia doktoro) diris ion, sed mi ne scias. Leŝĉetickij (la fama doktoro) diris male…

Ivan Iljiĉ deiris, iris al si, kuŝiĝis kaj ekpensis: “Reno, la vaganta reno”. Li rememoris ĉion, kion al li diris la doktoroj — kiel ĝi deŝiriĝis kaj kiel vagas. Kaj li per streĉo de imago penis kapti tiun renon kaj haltigi, fiksi ĝin; tiom malmulte necesas, ŝajnis al li. “Ne, mi veturu al Pjotr Ivanoviĉ”. (lia amiko, kiu havis amikon doktoron) Li stariĝis, ordonis jungi ĉevalon kaj pretiĝis veturi.

— Kien vi, Jean? — demandis la edzino kun speciale malgaja kaj nekutime bonkora mieno.

Tia nekutima bonkoreco kolerigis lin. Li moroze rigardis ŝin.

— Mi bezonas al Pjotr Ivanoviĉ.

Li veturis al la amiko, kiu havis amikon doktoron. Kaj kun li al la doktoro. Li trovis lin kaj longe konversaciis kun li.

Traktante anatomie kaj fiziologie la detalojn pri tio, kio, laŭ la doktora opinio, okazadis en li, li ĉion komprenis.

Estas unu umaĵo, eta umaĵo en la cekumo. Ĉio ĉi povis normaliĝi. Plifortigi energion de unu organo, malpliigi funkciadon de alia, okazos ensorbiĝo kaj ĉio normaliĝos. Li iom malfruis al tagmanĝo. Tagmanĝis, gaje parolis, sed longe ne povis foriri por okupi sin. Fine li iris en la kabineton kaj tuj sidiĝis por labori. Li legis dosierojn, laboris, sed la konscio, ke li havas prokrastitan gravan intiman aferon, pri kiu li okupiĝos fine, ne forlasis lin. Kiam li finis la aferojn, li rememoris, ke tiu intima afero estis pensoj pri la cekumo. Sed li ne cedis al ili, li iris en la gastĉambron por teumi. Estis gastoj, oni interparolis kaj pianludis, kantis; estis la juĝesploristo, la dezirata fianĉo de la filino. Ivan Iljiĉ pasigis tiun vesperon, laŭ rimarko de Praskovia Fjodorovna, pli gaje ol la aliajn, sed li eĉ por unu minuto ne forgesis, ke li havas prokrastitajn gravajn pensojn pri la cekumo. Je la dek-unua horo li adiaŭis kaj iris al si. Li dormis sola ekde la komenco de sia malsano, en ĉambreto apud la kabineto. Li venis, senvestiĝis kaj prenis romanon de Zola, tamen ne legis ĝin, sed pensis. Kaj en lia imago okazadis tiu dezirata normaliĝo de la cekumo. Ensorbiĝis, elĵetiĝis; restariĝis la korekta funkciado. “Jes, ĉio ĉi veras, — li diris al si. — Nur necesas helpi al la naturo”. Li rememoris pri la medikamento, leviĝis, glutis ĝin, kuŝiĝis surdorsen, atentante tion, kiel bonfartige efikas la medikamento kaj kiel ĝi neniigas la doloron. “Nur regule akcepti kaj eviti nocajn influojn; mi jam nun fartas iom pli bone, multe pli bone”. Li palpis la flankon — laŭpalpe ne doloras. “Jes, mi ne sentas, vere, jam multe pli bone”. Li estingis kandelon kaj kuŝiĝis surflanke… La cekumo korektiĝas, ensorbiĝas. Subite li eksentis la konatan malnovan, obtuzan, obsedan doloron — obstinan, softan, seriozan. En la buŝo — la sama konata aĉaĵo. Eksuĉatis la koro, nebuliĝis en la kapo. “Dio mia, dio mia! — li eldiris. — Denove, denove kaj neniam ĉesos”. Kaj subite li ekvidis la aferon de tute alia flanko. “Cekumo! Reno, — li diris al si. — Ne pri la cekumo, ne pri la reno temas, sed pri la vivo kaj… morto. Jes, la vivo estis, kaj jen ĝi foriras, foriras, kaj mi ne povas reteni ĝin. Jes. Kial sin trompi? Ĉu ne evidentas al ĉiuj, krom mi, ke mi mortas, kaj la demando estas nur pri kvanto de semajnoj, tagoj — nun eble. Jen estis lumo, kaj nun — tenebro. Jen mi estis tie ĉi, kaj nun tien! Kien?” Lin ĉirkaŭblovis frido, la spiro haltis. Li aŭdis nur korbatojn.

“Mi ne estos, do kio estos? Nenio. Do kie mi estos, kiam mi ne estos? Ĉu vere morto? Ne, mi ne volas”. Li saltleviĝis, volis bruligi kandelon, palpis per la tremantaj manoj, faligis la kandelon kun la ingo planken kaj refalis sur la kusenon. “Kiucele? Tutegale, — li diris al si, rigardante mallumon per la malfermitaj okuloj. — Morto. Jes, morto. Kaj ili ne scias, kaj ne volas scii, kaj ne kompatas. Ili ludas. (Li aŭdis forajn, trans la pordo, resonojn de voĉo kaj ritornelojn). Por ili tutegalas, sed ankaŭ ili mortos. Stultular'. Mi pli frue, kaj ili poste; ankaŭ al ili estos la samo. Sed ili ĝojas. Brutoj!” Kolero sufokadis lin. Kaj al li iĝis turmente, netolereble peze. Ja ne povas esti, ke ĉiuj ĉiam estas destinitaj por tiu terura timo. Li leviĝis.

“Io ne tielas; necesas trankviliĝi, necesas pripensi ĉion dekomence”. Kaj jen li komencis pripensi. “Jes, komenco de malsano. Frapis la flankon, kaj mi estis ĉiam la sama, kaj nun kaj morgaŭ; iom doloris, poste doktoroj, poste tedo, angoro, denove doktoroj; kaj mi iris ĉiam pli kaj pli proksimen al abismo. Fortoj malplias. Pli proksimen, ankoraŭ pli. Kaj jen mi estingiĝis, al mi lumo en la okuloj mankas. Kaj morto, sed mi pensas pri cekumo. Pensas pri tio, kiel ripari la intestaĉon, sed tio estas morto. Ĉu vere morto?” Denove lin ekobsedis teruro, li ekanhelis, kliniĝis, serĉis alumetojn, premis per kubuto ŝranketon. Ĝi malhelpis al li kaj dolorigis, li ekkoleris kontraŭ ĝi, premis kun rankoro pli forte kaj faligis la ŝranketon. Kaj en despero, anhelante, li falis surdorsen, atendante tujan morton.

La gastoj tiutempe estis forveturantaj. Praskovia Fjodorovna adiaŭis ilin. Ŝi aŭdis la falon kaj eniris.

— Kio al vi?

— Nenio. Faligis hazarde.

Ŝi eliris, alportis kandelon. Li kuŝis, peze kaj tro rapide spiranta, kiel homo, kurinta verston, per senmoviĝintaj okuloj rigardis ŝin.

— Kio al vi, Jean?

— Nenio… o. Fa… li… gis.— “Kion ja diri. Ŝi ne komprenos”, — li pensis.

Ŝi vere ne komprenis. Ŝi levis la ŝranketon, bruligis por li kandelon kaj haste foriris: ŝi devis adiaŭi gastinon.

Kiam ŝi revenis, li estis plu kuŝanta surdorse, rigardante supren.

— Kio al vi, ĉu pli mavas?

— Jes.

Ŝi balancis perkape, iom sidis.

— Ĉu vi scias, Jean, mi pensas, ke eble ni invitu sinjoron Leŝĉetickij hejmen.

Tio signifis la faman doktoron inviti kaj ne ŝpari monon. Li venene ridetis kaj diris: “Ne”. Ŝi iom sidis, alvenis kaj kisis lian frunton.

Li malamegis ŝin per ĉiuj animfortoj en tiu momento, kiam ŝi estis kisanta lin, kaj streĉis sin, por ŝin ne forpuŝi.

— Adiaŭ. Donu Dio, ke vi ekdormu.

— Jes.

VI

Ivan Iljiĉ vidis, ke li mortas, kaj estis en konstanta despero. En profundo de la animo Ivan Iljiĉ sciis, ke li mortas, sed li ne nur ne kutimiĝis al tio, sed li simple ne komprenis, neniel povis kompreni tion.

La ekzemplo de silogismo, kiun li lernis en logiko de Kiesewetter: Kaj estas homo, la homoj estas mortemaj, tial Kaj estas mortema, — ŝajnis al li dum lia tuta vivo korekta nur rilate al Kaj, sed neniel al li mem. Tiu estis Kaj — homo, ĝenerale homo, kaj tio estis plene justa; sed li estis ne Kaj, ne ĝenerale homo, sed li ĉiam estis tute, tute aparta de ĉiuj estulo. Li estis Ivaĉjo kun maman kaj papan, kun Miĉjo kaj Vlaĉjo, kun ludiloj, koĉero, kun vartistino, poste kun Katinjo kun ĉiuj ĝojoj, malĝojoj, admiroj de infaneco, adolesko, juneco. Ĉu por Kaj estis tiu odoro de pilketo el ledaj strioj, kiun tiom ŝatis Ivaĉjo? Ĉu Kaj tiel kisadis la manon de la patrino, kaj ĉu por Kaj tiel susuris la silko en faldoj de la patrina robo? Ĉu li ribelis pro kuketoj en la jura lernejo? Ĉu Kaj tiel estis enamiĝinta? Ĉu Kaj povis tiel gvidi kunsidon?

Do Kaj vere mortemas, por li estas korekte morti, sed por mi, Ivaĉjo, Ivan Iljiĉ, kun ĉiuj miaj sentoj, pensoj, — estas ja alia afero. Do ne povas esti, ke mi devus morti. Tio estus tro terura.

Tiel li sentis.

“Se ankaŭ mi devas morti, samkiel Kaj, mi tion antaŭscius, ĝuste tiel parolus al mi la interna voĉo, sed nenio simila estis en mi; do mi kun ĉiuj miaj amikoj — ni komprenis, ke estas tute aliel, ol kun Kaj. Sed nun jen kio! — li diris al si. — Ne povas esti. Ne povas esti, sed estas. Kiel do? Kiel kompreni tion?” Do li ne povis kompreni kaj penis forpeli tiun penson kiel malveran, malkorektan, malsanecan, kaj forpuŝi ĝin per aliaj, korektaj, sanaj pensoj. Sed tiu penso, ne sole penso, sed kvazaŭ realo, revenis denove kaj aperis antaŭ li.

Kaj li vokis sur la lokon de tiu penso aliajn pensojn, esperante trovi en ili apogon. Li klopodis reveni al antaŭaj movoj de penso, kiuj por li antaŭe ŝirmis la penson pri la morto. Sed — stranga afero — ĉio, kio antaŭe ŝirmis, kaŝis kaj neniigis konscion de la morto, nun jam ne povis fari tiun efikon. La lastan tempon Ivan Iljiĉ plejparte pasigis en tiuj klopodoj restaŭri antaŭajn movojn de sento, kiu iam estis ŝirmanta la morton. Jen li diris al si: “Mi okupiĝu pri la ofico, ja mi vivis per ĝi”. Kaj li iris en la juĝejon, forpelante de si ĉiujn dubojn, lanĉis interparolojn kun kamaradoj, kaj sidiĝis, malnovkutime senatente, ĵetante mediteman rigardon al homamaso kaj per ambaŭ magriĝintaj brakoj apogante sin je teniloj de kverka fotelo, samkiel kutime, klinante sin al kolego, ŝovante dosieron, interflustrante, kaj poste, subite levante la okulojn kaj sidiĝante rekte, li prononcis konatajn vortojn, kaj komencis proceson. Sed subite, meze de tio, la doloro en la flanko, tute neglektante la stadion de proces-evoluo, estis komencanta sian suĉan procezon. Ivan Iljiĉ atentis, pelis for la penson pri ĝi, sed ĝi daŭrigis, kaj ĝi venis kaj aperis rekte antaŭ lin kaj rigardis lin, kaj li torporiĝis, flamo estingiĝis en la okuloj, kaj li denove komencis demandi sin: “Ĉu vere nur ĝi estas reala?” Kolegoj kaj subuloj kun miro kaj bedaŭro vidis, ke li, tia brila fajna juĝisto, konfuziĝis, faris erarojn. Li ektremis, penis rekonsciiĝi kaj dise-mise gvidis la kunsidon ĝis fino, kaj revenis hejmen kun trista konscio, ke lia juĝa afero ne povas kiel antaŭe kaŝi de li tion, kion li volis kaŝi; ke per juĝa afero li ne povas liberigi sin de ĝi. Kaj — tio estis la plej malbona — ja ĝi tiris lin al si ne por tio, ke li faru ion, sed nur por tio, ke li rigardu ĝin, rekte al ĝiaj okuloj, rigardu ĝin kaj, nenion farante, neesprimeble suferu.

Kaj savante sin de tiu sorto Ivan Iljiĉ serĉis konsolon, aliajn ŝirmojn, kaj la aliaj ŝirmoj venis kaj por mallonga tempo kvazaŭ savus lin, sed tuj denove ne tiom detruiĝis, kiom iĝis diafanaj, kvazaŭ ĝi penetrus tra ĉio, kaj nenio povis protekti kontraŭ ĝi.

Lastatempe kelkfoje okazis, ke li eniris la gastĉambron ornamitan de li — tiun ĉambron, kie li falis; por kiu li, tiel venene ridinde estis pensi prie, oferis la vivon, ĉar li sciis, ke lia malsano komenciĝis de tiu kontuzo — li eniris kaj vidis, ke sur lakita tablo estis cikatro, tranĉita per io. Li serĉis la kaŭzon kaj trovis ĝin en bronza ornamaĵo de albumo, iom fleksita ĉe la rando. Li prenis la albumon, multekostan, ame preparitan de li mem, kaj afliktiĝis pro malakurateco de la filino kaj ties amikoj: jen io ŝirita, jen fotaĵoj renversitaj. Li diligente ordigis ĉion, ree malfleksis la ornamaĵon.

Poste al li venis la penso transmeti la tutan ètablissement kun albumoj en alian angulon, al floroj. Li vokis lakeon: la filino aŭ la edzino venis por helpi; ili ne konsentis, oponis, li disputis, koleris; sed ĉio estis bona, ĉar li ne memoris pri ĝi, ĝi ne estis videbla.

Sed jen la edzino diris, kiam li mem movis ĉion: “Permesu, ke servistoj faru, vi denove faros damaĝon al vi”, kaj subite ĝi ekbrilis tra ŝirmiloj, li ekvidis ĝin. Ĝi ekbrilis, li ankoraŭ esperis, ke ĝi kaŝiĝos, sed li nevole atentis la flankon; tie sidas ĉio sama, same plu obsede doloras, kaj li jam ne povas forgesi, kaj ĝi nete rigardas al li de malantaŭ la floroj. Kiucele ĉio estas?

“Kaj efektive, ĉi tie, ĉe tiu kurteno mi, kiel dum sturmo, perdis la vivon. Ĉu vere? Kiom terure kaj kiom stulte! Tio ne povas esti! Ne povas esti, sed estas”.

Li iris en la kabineton, kuŝiĝis kaj restis denove sola kun ĝi. En duopo kun ĝi, sed fari kun ĝi eblas nenion. Nur rigardi al ĝi kaj fridiĝi.

VII

Kiel tio okazis dum la tria monato de la malsano de Ivan Iljiĉ, ne eblis diri, ĉar tio fariĝis iom-post-iom, nerimarkeble, sed okazis, ke lia edzino, kaj la filino, kaj la filo, kaj la servistaro, kaj la konatoj, kaj la doktoroj, kaj, ĉefe, li mem — sciis, ke la tuta intereso pri li por aliuj konsistas nur en tio, ĉu baldaŭ li finfine vakigos la postenon, liberigos vivantojn de la ĝeno, rezultanta el lia ĉeesto, kaj mem liberiĝos de siaj suferoj.

Li dormis ĉiam malpli multe, oni donis al li opion kaj komencis injekti morfinon. Sed tio ne faciligis lin. Obtuza angoro, kiun li sentis en la duondormigita stato, nur dekomence faciligis lin kiel io nova, sed poste ĝi fariĝis same aŭ eĉ pli turmenta, ol la evidenta doloro.

Oni preparadis al li specialajn manĝaĵojn laŭ preskribo de kuracistoj; sed tiuj manĝaĵoj estis por li ĉiam pli kaj pli sengustaj kaj abomenaj.

Ankaŭ por lia fekado estis faritaj specialaj instalaĵoj, kaj ĉiufoje tio estis turmento. Turmento pro malpuro, maldeco kaj fetoro, pro konscio pri la fakto, ke tion devas partopreni alia homo.

Sed ĝuste en tiu plej malagrabla afero aperis konsolo por Ivan Iljiĉ. Ĉiam por forporti liaĵojn estis venanta bufedservisto Gerasim.

Gerasim estis pura, freŝa, korpulentiĝinta pro urbaj nutraĵoj juna ekskampulo. Ĉiam gaja, klara. Dekomence la aspekto de tiu ĉiam pure, russtile vestita homo, faranta tiun abomenaĵon, hontigis Ivanon Iljiĉ.

Unufoje li, ekstarinte de sur fekujo kaj ne havante fortojn levi la pantalonon, falis sur molan fotelon kaj kun teruro rigardis siajn nudajn, senfortajn femurojn kun akre signitaj muskoloj.

Eniris per facila forta paŝmaniero Gerasim, en dikaj botoj, disvastigante ĉirkaŭ si agrablan odoron de bota gudro kaj de freŝa vintra aero, en kanabtola pura antaŭtuko kaj pura indiena ĉemizo, kun manikoj kuspitaj sur nudaj, fortaj, junaj brakoj, kaj, ne rigardante al Ivan Iljiĉ — evidente bridante la vivoĝojon, kiu radiis sur lia vizaĝo, por ne ofendi la malsanulon — proksimiĝis al la fekujo.

— Gerasim, — feblavoĉe diris Ivan Iljiĉ.

Gerasim ektremetis, evidente timante, ke li misis en io, kaj per rapida movo turnis al la malsanulo sian freŝan, bonvoleman, simplan, junan vizaĝon, kiu nur komencis ĉirkaŭiĝi per barbo.

— Kion vi deziras, sinjoro?

— Por vi, mi opinias, tre malagrablas. Pardonu min. Mi ne povas.

— Indulgu, via moŝto, — Gerasim ekbrilis per la okuloj kaj vidigis siajn junajn blankajn dentojn. — Kial ne labori iomete? Via afero estas malsani.

Kaj li per lertaj, fortaj manoj faris sian kutiman aferon kaj eliris facilpaŝe. Kaj post kvin minutoj, same facilpaŝe, li revenis.

Ivan Iljiĉ estis plu sidanta en la fotelo.

— Gerasim, — li diris, kiam tiu remetis la puran lavitan fekujon, — helpu min, mi petas, venu ĉi tien. — Gerasim alvenis. — Levu min. Por mi sola malfacilas, sed Dmitrijon mi forsendis.

Gerasim venis; per la forta brako, same facile kiel li paŝis, ĉirkaŭprenis lin, lerte mole levis kaj subtenis, per la alia brako suprentiris la pantalonon kaj intencis sidigi. Sed Ivan Iljiĉ petis lin konduki lin al la sofo. Gerasim, sen fortostreĉo kaj kvazaŭ ne premante, kondukis lin, preskaŭ porte al la sofo kaj sidigis.

— Dankon. Kiel vi lerte, bone… ĉion faras.

Gerasim denove ridetis kaj volis foriri. Sed al Ivan Iljiĉ estis kun li tiel bone, ke li ne emis forpermesi.

— Jen kio: movu al mi, mi petas, tiun seĝon. Ne, tiun ĉi, sub la krurojn. Al mi pli bonas, kiam miaj kruroj pli altas.

Gerasim alportis la seĝon, starigis ĝin sen frapo, mallevis precize ĝis la planko kaj levis la krurojn de Ivan Iljiĉ sur la seĝon. Al Ivan Iljiĉ ŝajnis, ke li sentis faciliĝon en la momento, kiam Gerasim estis alte levanta liajn krurojn.

— Al mi pli bonas, kiam miaj kruroj pli altas, — diris Ivan Iljiĉ. — Submetu al mi tiun kusenon.

Gerasim faris tion. Li denove levis la krurojn kaj metis. Denove al Ivan Iljiĉ iĝis pli bone, dum Gerasim estis tenanta liajn krurojn. Kiam li mallevis ilin, al li ŝajnis pli malbone.

— Gerasim, — li diris, — ĉu vi nun okupitas?

— Tute ne, sinjoro, — diris Gerasim, lerninta de la urbaj loĝantoj paroli kun sinjoroj.

— Ĉu vi devas ankoraŭ ion fari?

— Nu kion mi faru? Mi ĉion jam faris, restis nur haki lignon por morgaŭ.

— Do tenu miajn krurojn tiel, pli alte, ĉu vi povas?

— Kial ne? Mi povas. — Gerasim levis la krurojn pli alte, kaj al Ivan Iljiĉ ŝajnis, ke en tia stato li tute ne sentas doloron.

— Sed kio do pri la ligno?

— Ne penu maltrankviliĝi, sinjoro. Mi sukcesos.

Ivan Iljiĉ ordonis al Gerasim sidiĝi kaj teni la krurojn kaj iom interparolis kun li. Kaj — stranga afero — ŝajnis, ke al li pli bonas, dum Gerasim estis tenanta liajn krurojn.

Ekde tiu tempo Ivan Iljiĉ fojfoje vokis Gerasimon kaj devigis lin teni la krurojn sur la ŝultroj kaj ŝatis interparoli kun li. Gerasim faris tion facile, volonte, simple kaj kun bonvolemo, kiu ravis Ivanon Iljiĉ. Sano, forto, viglo de l' vivo en ĉiuj aliaj homoj ofendis Ivanon Iljiĉ; nur la forto kaj viglo de Gerasim ne ĉagrenis, sed trankviligis lin.

La pleja turmento de Ivan Iljiĉ estis mensogo; tiu ial agnoskita de ĉiuj mensogo, ke li nur malsanas, sed ne mortas, kaj ke li devas nur estis trankvila kaj kuraci sin, kaj tiam rezultos io tre bona. Sed li sciis ja, ke, kion ajn oni faru, rezultos nenio krom eĉ pli turmentaj suferoj kaj morto. Kaj lin turmentis tiu mensogo, turmentis la fakto, ke oni ne volis konfesi tion, kion ĉiuj kaj li mem sciis, sed oni volis primensogi lin okaze de lia terura stato, volis kaj devigis lin mem partopreni en tiu mensogo. Tiu mensogo, efektivigata pri li nelonge antaŭ la morto, la mensogo, kiu devis profanigi tiun teruran solenan eventon de lia morto ĝis la nivelo de ĉiaj iliaj vizitoj, kurtenoj, sturgaĵo por tagmanĝo… estis terure turmenta por Ivan Iljiĉ. Kaj — strange — li multfoje, kiam ili faradis pri li siajn artifikojn, estis nur je hareto for de la intenco krii al ili: ĉesu mensogi, kaj vi scias kaj mi scias, ke mi mortas, do ĉesu almenaŭ mensogi. Sed neniam li havis kuraĝon por fari tion. Li vidis ke la timigan, teruran procezon de lia mortiĝo ĉiuj apuduloj profanigis ĝis la grado de hazarda malagrablaĵo, eĉ maldecaĵo (simile al tio, kiel oni traktas homon, kiu enirinte gastoĉambron, disvastigas ĉirkaŭ si malbonan odoron), ĝuste pro tiu “deco”, al kiu li servis dum la tuta vivo; li vidis, ke neniu kompatos lin, ĉar neniu volas eĉ kompreni lian staton. Sola Gerasim komprenis tiun staton kaj kompatis lin. Tial al Ivan Iljiĉ estis bone nur kun Gerasim. Al li estis bone, kiam Gerasim, kelkfoje eĉ dum tuta nokto ĝismatene, tenis liajn krurojn kaj ne volis foriri dormi, dirante: “Ne penu maltrankviliĝi, Ivan Iljiĉ, mi satdormos poste”; aŭ kiam li subite, ŝanĝante la tonon al pli familiara, aldonis: “Se vi ne malsanus, sed nun kial mi ne servu?” Sola Gerasim ne mensogis, laŭ ĉio videblis, ke li sola komprenis, en kio konsistas la afero, kaj ne opiniis necesa kaŝi tion, kaj simple kompatis la kadukiĝintan, feblan sinjoron. Foje li eĉ rekte diris, kiam Ivan Iljiĉ estis forsendanta lin:

— Ni ĉiuj devos morti. Kial do ne iom labori? — li diris, esprimante tion, ke lin ne ĝenas tiu laboro ĝuste pro tio, ke li plenumas ĝin por mortanta homo kaj esperas, ke ankaŭ por li iu siatempe faros la saman laboron.

Krom tiu mensogo, aŭ pro ĝi, plej turmenta por Ivan Iljiĉ estis tio, ke neniu kompatis lin tiel, kiel li deziris, ke oni lin kompatu: Ivan Iljiĉ en iuj momentoj, post longaj suferoj, plej multe deziris, kvankam li hontus konfesi tion, — li deziris ke iu kompatu lin, kvazaŭ malsanan infanon. Li deziris, ke oni lin karesu, kisu, ploretu super li, samkiel oni karesas kaj konsolas infanojn. Li sciis, ke li estas grava persono, havas griziĝantan barbon kaj tial tio ne eblas; sed li tutegale deziris tion. Kaj en la rilatoj kun Gerasim estis io proksima al tio, kaj tial la rilatoj kun Gerasim konsolis lin. Ivan Iljiĉ volis plori, volis, ke oni lin karesu kaj ploru kun li, kaj jen venis kamarado, kolego Ŝebek, kaj, anstataŭ plori kaj karesumi, Ivan Iljiĉ faris seriozan, severan, profundpenseman mienon kaj laŭ inercio diris sian opinion rilate kasacian decidon kaj obstine insistis pri ĝi. Tiu mensogo ĉirkaŭ li kaj en li mem pleje venenis lastajn tagojn de la vivo de Ivan Iljiĉ.

VIII

Estis mateno. Mateno estis nur pro tio, ke Gerasim foriris kaj venis lakeo Pjotr, estingis kandelojn, malfermis unu kurtenon kaj komencis poiomete ordigi la ĉambron. Ĉu mateno, ĉu vespero estis, ĉu vendredo, ĉu dimanĉo — ĉio estis egala, ĉar estis la sama: obseda, eĉ por momento ne ĉesanta, turmenta doloro; la scio de senespere plu kaj plu foriranta, sed ankoraŭ ne foririnta vivo; alproksimiĝanta ĉiam la sama timiga, malamata morto, kiu sola estis realo, kaj ĉiam la sama mensogo. Kiaj do povus esti nun tagoj, semajnoj, kaj horoj de tago?

— Ĉu via moŝto deziras teon?

“Li bezonas la ordon, ke matene sinjoroj trinku teon”, — li pensis kaj diris nur:

— Ne.

— Ĉu sinjoro ne ŝatus translokiĝi sur la sofon?

“Li bezonas ordigi la salonon, kaj mi malhelpas, mi estas malpuraĵo, malordo”, — li pensis kaj diris nur:

— Ne, lasu min.

La lakeo umis plu. Ivan Iljiĉ etendis la brakon. Pjotr serveme aliris.

— Kion ordonos sinjora moŝto?

— Horloĝon.

Pjotr prenis la horloĝon, kuŝintan submane kaj donis.

— Duono post la oka. Ĉu tie oni ellitiĝis?

— Neniel, sinjoro. Vasilij Ivanoviĉ (la filo) degnis foriri en la gimnazion, kaj Praskovia Fjodorovna bonvolis ordoni veki ŝian moŝton, se via sinjora moŝto demandos. Ĉu vi bonvolos?

— Ne, ne indas. — “Ĉu eble gustumi teon?” — li pensis. — Jes, teon… alportu.

Pjotr iris al la pordo. Por Ivan Iljiĉ iĝis timige resti sola. “Per kio reteni lin? Jes, kuracilo”. — Pjotr, donu al mi la kuracilon. — “Kial ne, eble la kuracilo ankoraŭ helpos”. Li prenis kuleron, glutis. “Ne, ne helpos. Ĉio estas stultaĵo, trompo, — li decidis tuj kiam li eksentis la konatan trodolĉan kaj senesperan guston. — Ne, mi jam ne povas kredi. Sed ja doloro, la doloro kiucele, almenaŭ por minuto ĝi povus kvietiĝi”. Li ekĝemis. Pjotr revenis. — Ne, iru… Alportu teon.

Pjotr foriris, Ivan Iljiĉ, restinte sola, ekĝemis ne tiom pro doloro, kiel ajn terura ĝi estu, kiom pro sopiro. “Ĉiam la samo kaj la samo, ĉiuj ĉi senfinaj tagoj kaj noktoj. Do, prefere pli baldaŭ. Kio — baldaŭ? Morto, tenebro. Ne, ne. Ĉio pli bonas ol morto!”

Kiam Pjotr eniris kun teo sur pleto, Ivan Iljiĉ longe perpleksite rigardis lin, ne komprenante, kiu li estas kaj kion li bezonas. Pjotr konfuziĝis pro tiu rigardo. Kaj kiam Pjotr konfuziĝis, Ivan Iljiĉ rekonsciiĝis.

— Jes, — li diris, — teo… bone, metu. Nur helpu al mi laviĝi kaj ĉemizon puran.

Ivan Iljiĉ komencis lavi sin. Li kun ripozpaŭzoj lavis la manojn, vizaĝon, brosis la dentojn, komencis sin kombi kaj rigardis al spegulo. Al li iĝis terure; precipe terura estis tio, ke la haroj tiel plate premiĝis al la pala frunto.

Kiam estis ŝanĝata lia ĉemizo, li sciis, ke al li estos eĉ pli terure, se li ekvidos sian korpon, do li ne rigardis sin. Sed jen ĉio finiĝis. Li surmetis kitelon, kovris sin per plejdo kaj sidiĝis en fotelon por teo. Dum unu minuto li sentis sin refreŝigita, sed kiam li ektrinkis la teon, tuj sentiĝis denove la sama gusto, la sama doloro. Li kontraŭvole fortrinkis kaj kuŝiĝis, etendinte la krurojn. Li kuŝiĝis kaj forpermesis Pjotron.

Ĉio la sama. Jen guto da espero ekbrilas, jen ekŝtormas maro da despero, kaj ĉiam la doloro, doloro, angoro kaj ĉio ĉiam la sama. En solo li treege angoras, li ŝatus voki iun, sed li jam antaŭscias, ke en ĉeesto de aliaj eĉ pli malbonas. “Almenaŭ denove akcepti morfinon — por forgesi sin. Mi diros al la doktoro, ke li elpensu ankoraŭ ion. Tio ne eblas. Ne eblas tiel”.

Unu horo, du horoj pasas tiel. Sed jen sonoro en la vestiblo. Espereble, doktoro. Vere, la doktoro, freŝa, vigla, grasa, gaja, kun tia mieno ĉi tie ne decas, sed li jam unufoje por ĉiam surmetis ĝin kaj ne povas demeti, samkiel homo surmetinta matene frakon kaj veturanta por vizitoj.

La doktoro vigle, konsole frotetas la manojn.

— Mi malvarmas. La frosto egas. Permesu al mi varmiĝi, — li diras kun tia esprimo, ke kvazaŭ oni devus nur iomete atendi ĝis li varmiĝos, kaj kiam li varmiĝos, jam ĉio estos en ordo.

— Nu, kiel do?

Ivan Iljiĉ sentas, ke la doktoro emas diri: “Kiel vi fartas?”, sed ke ankaŭ li sentas, ke tiel diri ne licas, kaj diras: “Kiel vi pasigis la nokton?”

Ivan Iljiĉ rigardas la doktoron kun demanda esprimo: “Ĉu vi iam hontos pro la mensogo?” Sed la doktoro ne volas kompreni la demandon.

— Ĉio same terura. La doloro ne ĉesas, ne cedas. Se estus almenaŭ io!

— Jes, vi malsanuloj ĉiam tielas. Nu jen, mi, ŝajne, jam varmiĝis, eĉ la plej akurata Praskovia Fjodorovna nenion havus por oponi kontraŭ mia temperaturo. Do, saluton. — Kaj la doktoro premas la manon.

Forĵetinte la tutan antaŭan ludemon la doktoro komencas kun serioza aspekto esplori la malsanulon, la pulson, temperaturon kaj ekas frapetado, aŭskultado.

Ivan Iljiĉ firme kaj certe scias, ke ĉio ĉi estas sensencaĵo kaj vana trompo, sed kiam la doktoro, starante surgenue, etendiĝas super li, almetante la orelon jen pli supre, jen pli sube, kaj faras super li kun plej grava mieno diversajn gimnastikajn evoluojn, Ivan Iljiĉ cedas al tio, kiel li foje iam cedis al paroloj de advokatoj, kvankam li tre bone sciis, ke ili ĉiam mensogas kaj sciis kiucele mensogas.

La doktoro, starante surgenue sur la sofo, ankoraŭ estis ion perkutanta, kiam eksusuris ĉe la pordo la silka robo de Praskovia Fjodorovna kaj aŭdiĝis ŝia riproĉo al Pjotr, pro tio ke li ne raportis al ŝi pri la veno de la doktoro.

Ŝi eniras, kisas la edzon kaj tuj komencas pruvadi, ke ŝi jam delonge ellitiĝis kaj nur pro miskompreno ne estis ĉi tie, kiam venis la doktoro.

Ivan Iljiĉ rigardas ŝin, atentas ŝin tutan, kaj emas ŝin riproĉi kaj pro blankeco, kaj pro pufeco, kaj pro pureco de ŝiaj manoj, kolo, brilo de ŝiaj haroj kaj lumo de ŝiaj vivoplenaj okuloj. Li per ĉiuj animfortoj malamegas ŝin. Kaj ŝia tuŝo suferigas lin pro alfluo de malamego al ŝi.

Ŝia rideto al li kaj lia malsano restas ĉiam la sama. Samkiel la doktoro ellaboris sian rilaton al malsanuloj, kiun li jam ne povis demeti, samtiel ŝi ellaboris sian rilaton al li — ke li ne faras ion bezonatan kaj mem kulpas, sed ŝi ame skoldetas lin pro tio — kaj ŝi jam ne povis demeti tiun rilaton al li.

— Sed li ja ne obeas! Ne glutas kuracilon ĝustatempe. Kaj ĉefe: li kuŝiĝas en tia pozo, kiu verŝajne nocas lin — la piedoj supren.

Ŝi rakontis kiel li devigas Gerasimon teni liajn krurojn.

La doktoro ridetis ĝentile-malŝate: “Nu, kion do fari, tiuj malsanuloj foje elpensas tiajn stultaĵojn, sed oni povas pardoni”.

Kiam la esploro finiĝis, la doktoro rigardis horloĝon, kaj tiam Praskovia Fjodorovna deklaris al Ivan Iljiĉ, ke sendepende de ties volo, ŝi hodiaŭ invitis faman doktoron, kaj tiu kune kun Miĥail Daniloviĉ (la ordinara doktoro) pririgardos lin kaj priparolos.

— Bonvolu ne kontraŭi. Tion mi faras por mi mem, — ŝi diris ironie, sentigante, ke ŝi ĉion faras por li kaj nur pro tio ne rajtigas lin rifuzi al ŝi. Li silentis kaj sulkigis la vizaĝon. Li sentis, ke la mensogo, ĉirkaŭanta lin, tiom implikiĝis, ke jam malfacilis kompreni ion ajn.

Ŝi ĉion faradis super li nur por si mem, kaj diradis al li, ke ŝi faras por si tion, kion ŝi vere faradis por si kiel tiom nekredeblan aferon, ke li devis kompreni tion inverse.

Efektive, je duono post la dek-unua venis la fama doktoro. Denove ekis aŭskultadoj kaj gravtonaj paroloj apud li kaj en alia ĉambro pri la reno, pri la cekumo kaj demandoj kaj respondoj kun tiom grava aspekto, ke denove anstataŭ reala demando pri la vivo kaj morto, kiu nun jam sola staris antaŭ li, ekstaris la demando pri la reno kaj cekumo, kiuj ion faradis ne tiel kiel indis, kaj kiujn pro tio tuj atakos Miĥail Daniloviĉ kaj la famulo kaj devigos ilin reboniĝi.

La fama doktoro adiaŭis kun serioza sed ne senespera aspekto. Al la malkuraĝa demando, kiun per la levitaj al li okuloj brilantaj per timo kaj espero turnis Ivan Iljiĉ, ĉu ekzistas ebleco de resaniĝo, li respondis, ke garantii ne eblas, sed la ebleco ekzistas. La rigardo de espero, kun kiu Ivan Iljiĉ adiaŭis la doktoron, estis tiel kompatinda, ke vidinte ĝin Praskovia Fjodorovna eĉ ekploris, elirante el la kabineto por transdoni honorarion al la fama doktoro.

Spirita leviĝo farita per la esperigo fare de la doktoro, daŭris nelonge. Denove la sama ĉambro, la samaj pentraĵoj, kurtenoj, tapetoj, flakonoj, kaj la sama propra malsana, suferanta korpo. Kaj Ivan Iljiĉ komencis ĝemi, oni faris al li injekton, kaj li forgesis sin.

Kiam li rekonsciiĝis, ekis krepusko; oni alportis al li tagmanĝon. Li kun fortostreĉo manĝis iom da buljono; kaj jen denove ĉio sama, kaj denove venanta nokto.

Post la tagmanĝo je la sepa horo en lian ĉambron venis Praskovia Fjodorovna, vestita por vespero, kun dikaj, subfiksitaj mamoj kaj kun spuroj de pudro sur la vizaĝo. Ŝi jam matene memorigis al li pri ilia vizito en teatron. Estis gastrolanta Sarra Bernhardt, kaj ili havis loĝion, kiun ili rezervis laŭ lia insisto. Nun li forgesis pri tio, kaj ŝia vesto ofendis lin. Sed li kaŝis sian ofendiĝon, kiam li rememoris, ke li mem insistis, ke ili mendu loĝion kaj veturu, ĉar por la gefiloj tio estas eduka estetika ĝuo.

Praskovia Fjodorovna eniris kontenta pri si, sed kvazaŭ kulpa. Ŝi sidiĝis, demandis pri la sano, kiel li vidis, nur por demandi, sed ne por ekscii, sciante ke eĉ ne estas io sciinda, kaj ŝi komencis paroli tion kion ŝi bezonis: ke ŝi neniukondiĉe konsentus veturi, sed la loĝio estas mendita, kaj veturas H_el\ene kaj la filino kaj Petriŝĉev (juĝesploristo, la fianĉo de la filino), kaj ke ne eblas ilin lasi solaj; kvankam por ŝi alikaze estus pli agrable sidi kun li. Gravas, ke li sen ŝi agu laŭ la doktora preskribo.

— Jes, ankaŭ Fjodor Petroviĉ (la fianĉo) volis eniri. Ĉu licas? Kaj Elinjo.

— Ili eniru.

Eniris la filino, pompe vestita, kun nudigita juna korpo, sed ja korpo igis lin tiel suferi. Kaj ŝi ĝin elmontris. Forta, sana, evidente amanta kaj indignanta pro la malsano, suferoj kaj morto, malhelpantaj al ŝia feliĉo.

Eniris ankaŭ Fjodor Petroviĉ en frako, frizita á la Capoul, kun longa vejnoza kolo, strikte ĉirkaŭpremita per blanka kolumo, kun grandega blanka brusto kaj ĉirkaŭtegitaj fortaj femuroj en streta nigra pantalono, kun unu blanka ganto surmane kaj kun cilindro.

Post li nerimarkite enrampis ankaŭ la gimnazianeto en la nova uniformo, povrulo, en gantoj kaj kun terura bluo sub la okuloj, kies signifon sciis Ivan Iljiĉ.

La filo ĉiam estis por li kompatinda. Kaj horora estis lia timigita kaj konsola rigardo. Krom Gerasim, ŝajnis al Ivan Iljiĉ, nur sola Vaĉjo lin komprenis kaj kunsentis.

Ĉiuj sidiĝis, ree demandis pri la sanstato. Okazis silento. Elinjo demandis la patrinon pri binoklo. Okazis kverelo inter la patrino kaj filino, kiu kaj kien ŝovis ĝin. Rezultis malagrable.

Fjodor Petroviĉ demandis Ivanon Iljiĉ, ĉu tiu vidis Sarra Bernhardt. Ivan Iljiĉ dekomence ne komprenis, pri kio oni lin demandas, kaj poste diris:

— Ne, sed ĉu vi jam vidis?

— Jes, en “Adrienne Lecouvreur”.

Praskovia Fjodorovna diris, ke ŝi aparte bonas en iu certa spektaklo. La filino oponis. Komenciĝis interparolo pri fajneco kaj realeco de ŝia aktorado, ĝuste tiu interparolo, kiu ĉiam estas sama.

Meze de la interparolo Fjodor Petroviĉ rigardis al Ivan Iljiĉ kaj eksilentis. Ankaŭ la aliaj rigardis kaj eksilentis. Ivan Iljiĉ estis rigardanta per la brilaj okuloj antaŭ si, evidente kolera kontraŭ ili. Necesis korekti tion, sed korekti neniel eblis. Necesis iel rompi la silenton. Neniu aŭdacis, kaj ĉiuj ektimis, ke subite la deca mensogo iel rompiĝos, kaj al ĉiu klaros tio, kio estas. Elinjo aŭdacis la unua. Ŝi rompis la silenton. Ŝi volis kaŝi tion, kion ĉiuj sentis sed nevole eldiris.

— Tamen, se veturi, do jam tempas, — ŝi diris, rigardinte sian horloĝon, donacon de la patro, kaj apenaŭ rimarkeble, grave pri io, konata nur por ilia duopo, ridetis al la junulo kaj ekstaris bruetante per la robo.

Ĉiuj ekstaris, adiaŭis kaj forveturis.

Kiam ili eliris, al Ivan Iljiĉ ŝajnis ke al li pli facilas: la mensogo jam ne estis, ĝi foriris kun ili, sed la doloro restis. Ĉiam la sama doloro, ĉiam la sama timo rezultigis tion, ke nenio pli facilas, nenio pli malfacilas. Ĉio pli kaj pli mavas.

Denove ekpasis minuto post minuto, horo post horo, ĉio same, kaj fino ne venas, kaj ĉiam pli horora iĝas la neevitebla fino.

— Jes, sendu al mi Gerasimon, — li respondis la demandon de Pjotr.

IX

La edzino revenis malfrue nokte. Ŝi eniris piedpinte, sed li ekaŭdis ŝin, malfermis la okulojn kaj haste refermis. Ŝi volis forsendi Gerasimon kaj mem sidi kun li. Li malfermis la okulojn kaj diris:

— Ne. Iru.

— Ĉu vi tre suferas?

— Tutegale.

— Akceptu opion.

Li konsentis kaj glutis. Ŝi foriris.

Ĝis ĉirkaŭ la tria horo li estis en turmenta sinforgeso. Al li ŝajnis, ke oni lin kun la doloro ŝovas ien en stretan nigran sakon, profundan kaj ŝovas plu kaj plu kaj ne povas traŝovi. Kaj tiu terura por li afero okazas kun sufero. Li kaj timas, kaj volas trafali tien, kaj luktas, kaj helpas. Kaj jen subite li deŝiriĝis kaj falis, kaj rekonsciiĝis. Ĉiam sama Gerasim sidas piedflanke sur la lito, dormetas trankvile, pacience. Kaj li kuŝas, levinte sur liajn ŝultrojn la magriĝintajn krurojn en ŝtrumpoj; jen la sama kandelo kun kloŝo, kaj la sama senĉesa doloro.

— Foriru, Gerasim, — li flustris.

— Ne gravas, sinjoro, mi sidos plu.

— Ne, foriru.

Li forprenis la krurojn, kuŝiĝis per flanko sur brakon kaj ekkompatis sin. Li atendis nur tion, ke Gerasim eliru en najbaran ĉambron, kaj ne povis sin bridi plu kaj ekploris kiel infano. Li ploris pri sia senpovo, pri sia terura soleco, pri krueleco de homoj, pri krueleco de la dio, pri malekzisto de la dio.

“Kial vi faris ĉion ĉi? Kial venigis min ĉi tien? Pro kio, pro kio vi tiel terure turmentas min?..”

Li eĉ ne atendis respondon kaj ploris pro tio, ke ne estas kaj ne povas esti respondo. La doloro leviĝis denove, sed li ne moviĝis, ne vokis. Li diris al si: “Nu ankoraŭ, nu batu! Sed pro kio? Kion mi faris al vi, pro kio?”

Poste li kvietiĝis, ĉesis ne nur plori, ĉesis eĉ spiri, kaj la tuta iĝis atento: kvazaŭ li aŭskultus ne voĉon, parolantan per sonoj, sed la voĉon de animo, la moviĝon de pensoj, leviĝantan en li.

— Kion vi bezonas? — estis la unua klara, esprimebla per vortoj nocio, kiun li ekaŭdis. — Kion vi bezonas? Kion vi bezonas? — li ripetis al si. Kion? — Ne suferi. Vivi, — li respondis.

Kaj denove li tute absorbiĝis en atento, tiom streĉa, ke eĉ doloro ne distris ĝin.

— Vivi? Kiel vivi? — demandis la anima voĉo.

— Jes, vivi, kiel mi vivis antaŭe: bone, agrable.

— Kiel vi vivis antaŭe, bone kaj agrable? — demandis la voĉo. Kaj li komencis rerigardi en imago la plej bonajn minutojn de sia agrabla vivo. Sed — stranga afero — ĉiuj ĉi plej bonaj minutoj de la agrabla vivo ŝajnis nun esti tute aliaj, ol ili ŝajnis tiam. Ĉiuj, krom la unuaj infanaj rememoroj. Tie, en la infaneco, estis io efektive agrabla, kun kio oni povus vivi, se ĝi revenus. Sed tiu homo, kiu spertis tiun agrablon, jam ne ekzistis: tio estis kvazaŭ rememoro pri iu alia.

Kiam komenciĝis tio, kies rezulto estis li nuna, Ivan Iljiĉ, do tuj ĉiuj ŝajnaj tiamaj ĝojoj nun degelis antaŭ liaj okuloj kaj transformiĝis en ion mizeran kaj ofte abomenan.

Ju pli fore de la infaneco, ju pli proksime al la nuno, des pli mizeraj kaj dubindaj estis la ĝojoj. Komenciĝis tio de la jura lernejo. Tie estis ankoraŭ io efektive bona: tie estis gajo, estis amikeco, estis esperoj. Sed en la superaj klasoj jam malpli oftis tiuj bonaj minutoj. Poste, dum la unua ofico ĉe la guberniestro, denove aperis bonaj minutoj: rememoroj pri amo al virino. Poste ĉio ĉi miksiĝis, kaj ankoraŭ malpli da bono restis. Poste ankoraŭ malpli da bono, kaj ju pli proksime, des malpli multe.

Edziĝo… tiel senpripensa, kaj seniluziiĝo, kaj odoro el la buŝo de la edzino, kaj sentemo, afektado! Kaj tiu malviva ofico, kaj tiuj zorgoj pri mono, kaj tiel dum unu jaro, kaj dum du, dum dek, dum dudek, — kaj ĉio sama. Kaj ju pli proksime, des pli malvive. Kvazaŭ mi kontinue descendus de monto, imagante ke mi ascendas. Ĝuste tiel estis. Laŭ la socia opinio mi ascendis, kaj precize tiomgrade el sub mi foriris la vivo… Kaj jen pretas, mortu!

Do kio ĝi estas? Por kio? Ne povas esti. Ne povas esti, ke tiel sensenca kaj aĉa estus la vivo? Sed se ĝi vere estis tiel aĉa kaj sensenca, do kial morti, kaj morti suferante? Io ne tielas.

“Eble mi vivis ne tiel, kiel endas? — venis al li subite en la kapon. — Sed kial do ne tiel, se mi faris ĉion kiel necesas?” — li diris al si kaj tuj pelis for de si tiun solan solvon de la tuta enigmo de vivo kaj morto, kiel ion tute ne eblan.

«Kion do vi volas nun? Ĉu vivi? Kiel vivi? Vivi kiel vi vivas en la juĝejo, kiam juĝasistanto anoncas: “La juĝo venas!..” La juĝo venas, venas la juĝo, — li ripetis al si. — Jen ĝi estas, la juĝo! Sed mi ja ne kulpas! — li ekkriis kolere. — Pro kio?» Kaj li ĉesis plori kaj, turninte la vizaĝon al la muro, ekpensis ĉiam pri la samo: kial, pro kio estas tiu ĉi teruro?

Sed pensante kiom ajn longe, li ne trovis respondon. Kaj kiam lin vizitis — ĝi vizitis lin ofte — la penso pri tio, ke ĉio ĉi okazas, ĉar li vivis ne tiel, li tuj rememoris la tutan korektecon de sia vivo kaj pelis for tiun strangan penson.

X

Pasis du pliaj semajnoj. Ivan Iljiĉ ne plu leviĝis de la sofo. Li ne volis kuŝi en lito, do li kuŝis sur la sofo. Kaj preskaŭ la tutan tempon kuŝante vizaĝalmure, li solece suferis ĉiam la samajn nesolveblajn suferojn kaj solece pensis ĉiam la saman nesolveblan penson. Kio ĝi estas? Ĉu vere morto? Kaj la interna voĉo respondis: jes, vere. Kial tiuj turmentoj? Kaj la voĉo respondis: tutsimple, nenial. Plu kaj krom tio estis nenio.

Tuj ekde la komenco de la malsano, ekde la tempo, kiam Ivan Iljiĉ unuafoje vizitis doktoron, lia vivo disiĝis je du kontraŭaj humoroj, alternantaj unu la alian: jen estis despero kaj atendo de nekomprenebla kaj terura morto, jen estis espero kaj plena je intereso observo pri funkciado de sia korpo. Jen antaŭ lia atento estis la sola reno aŭ cekumo, kiu provizore deviis de plenumo de siaj taskoj, jen estis sola nekomprenebla terura morto, kiun neniel eblis eviti.

Tiuj du humoroj jam ekde la komenco de la malsano alternis unu la alian; sed ju pli progresis la malsano, des pli dubaj kaj fantaziaj iĝis la rezonoj pri la reno kaj des pli reala la konscio pri la venonta morto.

Al li sufiĉis rememori, kio li estis antaŭ tri monatoj, kaj kio li estas nun; rememori kiel kontinue li descendis, — kaj detruiĝu ĉiu ebleco de espero.

En la lasta periodo de tiu soleco, en kiu li troviĝis, kuŝante vizaĝe al la sofa apogilo, tiu soleco meze de multhoma urbo kaj inter siaj multaj konatoj kaj familio — la soleco, pli perfekta ol kiu povis ekzisti nenie: nek sur mara fundo, nek en tero — en la lasta periodo de tiu terura soleco Ivan Iljiĉ vivis nur per imago en pasinteco. Unu post alia prezentiĝis al li bildoj de lia pasinteco. Komenciĝis ĉiam de la plej proksima laŭtempe kaj drivis al la plej fora, al la infaneco, kaj tie haltis. Se Ivan Iljiĉ rememoris pri kuiritaj sekprunoj, kiujn oni al li proponis manĝi nun, do li rememoris pri krudaj malglataj francaj sekprunoj en la infaneco, pri ilia speciala gusto kaj abundo da salivo, kiam li estis atinganta kernon, kaj apud tiu rememoro pri gusto aperis tuta vico de tiutempaj rememoroj: vartistino, frato, ludiloj. “Ne indas pri tio… tro dolore”, — diris al si Ivan Iljiĉ kaj denove transportis sin en la nunon. Butono sur la sofa dorsapogilo kaj sulkoj de marokeno. — “Marokeno multe kostas, malfirmas; pro ĝi estis kverelo. Sed la marokeno estis alia, kaj alia kverelo, kiam ni ŝiris tekon de la patro kaj oni punis nin, kaj la panjo alportis kuketojn”. Kaj denove ĉio haltis en la infaneco, kaj denove Ivan Iljiĉ sentis doloron, kaj li penis tion forpeli kaj pensi pri alio.

Kaj denove, paralele kun tiu evoluo de rememoro, en lia animo fluis la alia evoluo de rememoroj — pri tio, kiel fortiĝis kaj kreskis lia malsano. Same, ju pli for malantaŭen, des pli estis da vivo. Estis pli da bono en la vivo, kaj ankaŭ — pli da vivo mem. Tio kaj alio kunfandiĝis. “Kiel la turmentoj iĝas ĉiam pli kaj pli mavaj, tiel ankaŭ la tuta vivo iĝis pli kaj pli mava”, — li pensis. Unu hela punkto tie malantaŭe, en la komenco de la vivo, kaj poste ĉio pli kaj pli nigra, pli kaj pli rapida. “Inverse proporcie al la kvadratoj de distancoj ĝis la morto”, — pensis Ivan Iljiĉ. Kaj tiu imago pri ŝtono fluganta suben kun pliiĝanta rapideco, profunde fiksiĝis en lia animo. La vivo, vico de pliiĝantaj suferoj, flugas pli kaj pli rapide al la fino, plej horora suferego. “Mi flugas…” Li ektremis, moviĝetis, volis rezisti, sed li jam sciis ke rezisti ne eblas, kaj denove per la okuloj lacaj pro rigardado, sed ne povantaj ne vidi tion, kio estis antaŭ li, observis la sofan dorsapogilon kaj atendis, — atendis tiun teruran falon, baton kaj detruiĝon. “Rezisti ne eblas, — li diris al si. — Sed almenaŭ kompreni la celon de tio? Ankaŭ tio ne eblas. Eblus ja klarigi, se diri, ke mi vivis ne tiel kiel necesas. Sed tion ĉi jam tute ne eblas agnoski”, — li diris al si mem, rememorante la laŭleĝecon, laŭregulecon kaj decon de sia vivo. “Eĉ konsideri tion tute ne eblas, — li diris al si mem, ridetante per la lipoj, kvazaŭ iu povus vidi tiun lian rideton kaj esti trompita per ĝi. — Mankas klarigo! Turmento, morto… Kiucele?”

XI

Tiel pasis du semajnoj. Dum tiuj semajnoj okazis evento dezirata por Ivan Iljiĉ kaj ties edzino: Petriŝĉev faris la formalan edziĝ-proponon. Tio okazis vespere. Sekvatage Praskovia Fjodorovna eniris al la edzo, pripensante kiel anonci al li pri la propono de Fjodor Petroviĉ, sed ĝuste en tiu ĉi nokto Ivanon Iljiĉ trafis nova ŝanĝo al malbono. Praskovia Fjodorovna trovis lin sur la sama sofo, sed en nova pozo. Li kuŝis surdorse, ĝemis kaj rigardis antaŭ si per la haltintaj okuloj.

Ŝi ekparolis pri kuraciloj. Li transmovis sian rigardon al ŝi. Ŝi ne findiris tion, kion komencis: tia kolero, ĝuste pri ŝi, esprimiĝis en lia rigardo.

— Je Kristo, permesu al mi trankvile morti, — li diris.

Ŝi deziris foriri, sed tiumomente venis la filino kaj aliris por saluti. Li rigardis la filinon, same kiel la edzinon, kaj al ŝiaj demandoj pri la sano, li seke diris, ke li baldaŭ liberigos ilin ĉiujn de si. Ili ambaŭ eksilentis, iom sidis kaj eliris.

— Sed pri kio ni kulpas? — demandis Elinjo al la patrino. — Kvazaŭ estus ni, kiuj tion faris! Mi kompatas papan, sed pro kio li nin turmentu?

Je la kutima tempo venis la doktoro. Ivan Iljiĉ estis respondanta al li: “jes, ne”, ne forturnante de li la koleran rigardon, kaj fine diris:

— Ja vi scias, ke nenio helpos, do lasu.

— Ni povas mildigi la suferojn, — diris la doktoro.

— Eĉ tion vi ne povas; lasu.

La doktoro eliris en la gastoĉambron kaj informis al Praskovia Fjodorovna, ke ĉio tre mavas, kaj opio estas la sola rimedo por mildigi la suferojn, kiuj certe estas teruraj.

La doktoro diris, ke liaj fizikaj suferoj teruras, kaj tio estis vera; sed pli teruraj ol liaj fizikaj suferoj estis la suferoj moralaj, kaj en tio estis lia ĉefa turmento.

Liaj moralaj suferoj konsistis en tio, ke tiunokte, rigarde al la dormema, bonvolema grandzigoma vizaĝo de Gerasim, en lian kapon subite venis: sed eble efektive tuta mia vivo, la konscia vivo, estis “ne tio”.

Venis en lian kapon, ke tio, kio al li antaŭe ŝajnis absolute neebla, tio, ke li travivis sian vivon ne tiel kiel necesis, ke tio povis esti vero. Venis en lian kapon, ke liaj apenaŭ rimarkeblaj intencoj al batalo kontraŭ tio, kion la plej altpostenaj personoj opiniis bona, la intencoj apenaŭ rimarkeblaj, kiujn li tuj forpelis de si — ĝuste ili povis esti veraj, kaj ĉio cetera povis esti ne tio. Kaj lia ofico, kaj lia aranĝo de la vivo, kaj la familio, kaj tiuj interesoj de la socio kaj ofico — ĉio ĉi povis esti ne tio. Li provis defendi antaŭ si ĉion ĉi. Kaj subite li eksentis la tutan malforton de tio, kion li defendas. Kaj ne estis kion li defendu.

“Kaj se estas tiel, — li diris al si, — kaj mi foriras el la vivo kun konscio pri tio, ke mi pereigis ĉion al mi donitan, kaj ne eblas korekti, do kio?” Li kuŝiĝis surdorse kaj komencis tute novmaniere rerigardi sian tutan vivon. Kiam li matene ekvidis lakeon, poste la edzinon, la filinon, la doktoron, — ĉiu ilia movo, ĉiu ilia vorto konfirmis por li la teruran veron rivelitan al li nokte. Li vidis en ili sin mem, ĉion per kio li estis vivinta, kaj klare vidis, ke ĉio ĉi estis ne tio, ĉio ĉi estis terura grandioza trompo, kovranta la vivon kaj la morton. Tiu konscio pliigis, dekobligis liajn fizikajn suferojn. Li ĝemis kaj ĵetis sin diversloken, kaj plukis siajn vestaĵojn. Al li ŝajnis, ke ili sufokas kaj premas lin. Kaj pro tio li abomenis ilin.

Oni donis al li grandan pocion da opio, li forgesis sin; sed posttagmeze komenciĝis denove la samo. Li pelis ĉiujn for de si kaj ĵetadis sin de unu loko al alia.

La edzino venis al li kaj diris:

— Jean, karulo, faru tion por mi (por mi?). Tio ne povas noci, sed ofte helpas. Kial do, ja tio bagatelas. Ankaŭ sanaj homoj ofte…

Li larĝe malfermis la okulojn.

— Kio? Ĉu komuniiĝi? Kiucele? Ne indas! Sed eble tamen…

Ŝi ekploris.

— Jes, amiko mia, ĉu? Mi vokos la nian, li estas tiel ĉarma.

— Perfekte, tre bone, — li eldiris.

Post kiam venis la pastro kaj akceptis lian konfeson, li mildiĝis, eksentis kvazaŭ faciliĝon de siaj duboj kaj sekve de la suferoj, aperis minuta espero. Li refoje ekpensis pri la cekumo kaj ebleco ĝin korekti. Li komuniiĝis kun larmoj surokule.

Kiam oni kuŝigis lin post la komunio, al li por minuto iĝis pli facile, kaj denove aperis espero pri vivo. Li ekpensis pri operacio, kiun oni proponis al li. “Vivi, mi volas vivi”, — li diris al si. La edzino venis por gratuli. Ŝi diris la kutimajn vortojn kaj aldonis:

— Al vi pli bonas, ĉu ne?

Li ne rigardante ŝin eldiris: jes.

Ŝiaj vestoj, ŝia staturo, ŝia mieno, la sono de ŝia voĉo — ĉio diris al li la solan: “Ne tio. Ĉio, per kio vi vivis kaj vivas, estas mensogo, trompo, kaŝanta de vi la vivon kaj morton”. Kaj kiam li estis pensinta tion, tuj leviĝis lia malamego kaj kun la malamego la fizikaj turmentaj suferoj kaj kun la suferoj la konscio pri neevitebla, proksima pereo. Fariĝis io nova: ĝi komencis ŝraŭbi, pafi kaj premi la spiron.

Lia mieno, dum li diris “jes”, estis terura. Dirinte tiun “jes”, rigardante rekte al ŝia vizaĝo, li neordinare por sia febleco rapide turniĝis sur la ventron kaj ekkriis:

— Foriru, foriru, lasu min!

XII

Ekde tiu minuto komenciĝis tiu krio, ne ĉesanta dum tri tagoj, kiu estis tiel horora, ke eĉ post du pordoj ne eblis aŭdi ĝin sen teruriĝo. En la minuto, kiam li estis respondanta al la edzino, li komprenis, ke li estas perdita, ke reveno ne eblas, ke venis la fino, plena fino, sed la dubo ja ne estas solvita, ĝi plu restas dubo.

— U! Uu! U! — li kriadis kun diversaj intonacioj. Li komencis krii: “Mi ne povas plu!” — kaj tiel daŭre kriis je la sono “u”.

Dum la tutaj tri tagoj, en kies daŭro por li ne ekzistis tempo, li baraktadis en tiu nigra sako, en kiun lin ŝovadis nevenkebla forto. Li konvulsiis, kiel konvulsias en manoj de ekzekutisto la mortkondamnito, sciante ke li ne povas sin savi; kaj kun ĉiu minuto li sentis, ke malgraŭ ĉiuj streĉoj de lukto, li iĝas pli kaj pli proksima al tio, kio teruris lin. Li sentis, ke lia turmento estas ankaŭ en tio, ke li ŝoviĝas en tiun nigran truon, kaj eĉ pli en tio, ke li ne povas trarampi en ĝin. Kaj trarampi al li malhelpas la agnosko de tio, ke lia vivo estis bona. Ĝuste tiu pravigo de sia vivo kroĉis kaj ne lasis lin antaŭen kaj pleje turmentis lin.

Subite ia forto puŝis lin en bruston, en flankon, ankoraŭ pli forte premis lian spiron, li trafalis en truon, kaj tie, fine de la truo, eklumis io. Al li estiĝis tio, kion li iam spertis en fervoja vagono, kiam oni opinias, ke veturas antaŭen, sed efektive veturas malantaŭen, kaj subite ekscias la veran direkton.

«Jes, ĉio estis ne tio, — li diris al si, — sed tio ne gravas. Eblas, eblas ja fari “tion”. Kion do “tion”?» — li demandis sin kaj subite kvietiĝis.

Tio okazis fine de la tria tago, unu horon antaŭ la morto. Ĝuste en tiu tempo la gimnazianeto silente ŝteliris al la patro kaj proksimiĝis al lia lito. La agonianto plu kriadis despere kaj disĵetadis la manojn. Lia mano trafis la kapon de la gimnazianeto. La gimnazianeto kaptis ĝin, premis al la lipoj kaj ekploris.

Ĝuste en tiu tempo Ivan Iljiĉ trafalis, ekvidis lumon kaj al li riveliĝis, ke lia vivo estis ne tio, kio necesis, sed ke tion ankoraŭ eblas korekti. Li demandis sin: kio do estas “tio” kaj kvietiĝis, aŭskultante. Tiam li eksentis, ke lian manon iu kisas. Li malfermis la okulojn kaj rigardis la filon. Li ekkompatis lin. La edzino venis al li. Li ekrigardis ŝin. Ŝi kun aperta buŝo kaj neviŝitaj larmoj sur la nazo kaj vango, kun despera mieno observis lin. Li ekkompatis ŝin.

“Jes, mi turmentas ilin, — li pensis. — Ili kompatas, sed al ili pli bonos, kiam mi mortos”. Li volis diri tion, sed li ne havis fortojn por ekparoli. “Tamen, por kio do paroli, necesas fari”, — li pensis. Li per rigardo montris al la edzino la filon kaj diris:

— Forkonduku… mi kompatas… ankaŭ vin… — Li volis diri ankaŭ “pardonu”, sed diris “donu”, kaj ne plu havante fortojn por korekti sin li svingis permane sciante, ke komprenos tiu kiu bezonas.

Kaj subite al li iĝis klare, ke tio, kio sopirigis lin kaj ne povis eliri, nun ĉio ĉi subite eliras, kaj de du flankoj, de dek flankoj, de ĉiuj flankoj. Li kompatas ilin, do necesas fari ke ilin ne ĝenu doloro. Liberigi ilin kaj mem liberiĝi de tiuj suferoj.

“Kiel bone kaj simple, — li pensis. — Sed la doloro? — li demandis sin. — Kien ĝin? Nu, kie vi estas, doloro?”

Li ekatentis.

“Jes, jen ĝi estas. Nu, kion fari, estu doloro”.

“Kaj la morto? Kie ĝi estas?”

Li serĉis sian kutiman antaŭan timon pri la morto kaj ne trovis ĝin. Kie ĝi estas? Kia morto? Ekzistis nenia timo, ĉar ankaŭ morto ne ekzistis.

Anstataŭ morto estis lumo.

— Do jen kio! — subite laŭte li diris. — Kia ĝojo!

Por li ĉio ĉi okazis dum unu momento, kaj signifo de tiu momento jam ne plu ŝanĝiĝis. Sed por la ĉeestantoj lia agonio daŭris ankoraŭ du horojn. En lia brusto io gluglis. Lia trivita korpo tremis. Poste pli kaj pli maloftaj iĝis la gluglado kaj stertoro.

— Finita! — iu diris super li.

Li ekaŭdis tiujn vortojn kaj ripetis ilin en sia animo. “Finita la morto, — li diris al si. — Ĝi ne plu ekzistas”.

Li tiris en sin aeron, haltis je duona enspiro, etendis sin kaj mortis.

1886


KOMENTOJ KAJ NOTOJ

1. “Sankt-Peterburgaj Informoj”, daŭriganto de la gazeto “Informoj” ekde 1728 ĝis 1917.

2. la fiero de la familio (france).

3. Tolstoj mem en junaĝo kelkfoje mendis vestojn ĉe la peterburga tajloro Ŝarmer.

4. antaŭvidu la finon (latine).

5. Donon tenis popularan restoracion en Peterburgo.

6. bonulo (france).

7. sango bolas, juneco petolas (france).

8. deca (france).

9. En 1864 en Ruslando estis starigita nova justica statuto, laŭ kiu estis enkondukitaj asiza ĵurio kaj advokatoj.

10. pro kaprico (france).

11. Maria Fjodorovna (1759–1828), la edzino de l' Ruslanda imperiestro Paŭlo I, fondis kaj patronis multajn instituciojn: porknabinaj gimnazioj, orfejoj, lernejoj por blinduloj kaj surduloj, malsanulejoj k. a.

12. Kiesewetter, Johann (1766–1819). Adepto de Kantio, aŭtoro de lernolibro de logiko, kies rusa traduko aperis en Peterburgo en 1829.

13. panjo kaj paĉjo (france).

14. instalaĵo (france).

15. Bernhardt, Sarra (1844-1923). Franca dramaktorino. Ŝi turneis en Ruslando en 1881–1882.

16. Joseph Capoul estis franca tenora kantisto, koncertinta en la pariza Opera-Comique.

17. Dramo de Augustin Eugène Scribe (1791–1861) pri la franca aktorino A. Lecouvreur. 


Se vi deziras publikigi ĉi tiun tekston, bonvolu skribi al la redakcio por peti permeson (kiun ni verŝajne donos).
Al la indekso