Ĉerkisto

Novelo de Aleksandr Puŝkin

Ni vidas ĉiutage ĉerkojn —
grizharojn de l' kaduka mondo.
Derĵavin

La lastaj hejmaĵoj de ĉerkisto Adriano Proĥorov estis levitaj sur la katafalkan droŝkon, kaj paro da magraj ĉevaloj kvaran fojon ektrenis ĝin de la strato Basmannaja al Nikitskaja, kien la ĉerkisto estis transloĝiĝanta kun la tuta havaĵo kaj hejmanoj. Ŝlosinte la butikon, li najlis al la pordego anoncon pri tio, ke la domo estas vendata aŭ donata lue, kaj ekiris piede al la nova nesto. Proksimiĝante al la flava dometo, tre longe tentinta lian imagopovon kaj finfine aĉetita pro konsiderinda sumo, la maljuna ĉerkisto kun miro sentis, ke lia koro ne ĝojis. Transpaŝinte la nekonatan sojlon kaj trovinte en sia nova loĝejo tumulton, li suspiris pri la kaduka kabano, kie dum dek ok jaroj ĉio estis aranĝita en la plej strikta ordo. Li ekinsultis siajn ambaŭ filinojn kaj la servistinon pro ilia malrapideco kaj mem komencis helpi ilin. Baldaŭ la ordo establiĝis: ikonoŝranketo, ŝranko kun manĝilaro, tablo, sofo kaj lito okupis la angulojn, destinitajn por ili en la malantaŭa ĉambro; en la kuirejo kaj salono lokiĝis la metiaĵoj de la mastro: ĉerkoj de ĉiaj koloroj kaj dimensioj, krome ŝrankoj kun funebraj ĉapeloj, talaroj kaj torĉoj. Alte super la pordego estis fiksita ŝildo, bildiganta korpulentan Amoron kun renversita torĉo enmane kaj surskribon: “Vendado kaj tapetado de ĉerkoj simplaj kaj farbitaj, ankaŭ luado kaj riparado de ĉerkoj malnovaj”. La fraŭlinoj iris en sian ĉambron. Adriano ĉirkaŭiris en sia hejmo, sidiĝis ĉe la fenestro kaj ordonis funkciigi samovaron.

La klera leganto scias, ke Shakespeare kaj Walter Scott prezentis siajn tombistojn homoj gajaj kaj ŝercemaj, por pli forte surprizi nian imagon per tiu kontrasto. Pro la estimo al la vero ni ne povas sekvi ilian ekzemplon, kaj mi devas konfesi, ke la karaktero de nia ĉerkisto perfekte kongruis kun lia sombra metio. Adriano Proĥorov kutime estis moroza kaj enpensiĝinta. Li rompis la mutecon eble nur por riproĉi siajn filinojn, kiam li trafis ilin gapi senage la postfenestrajn pasantojn, aŭ por postuli pro siaj verkoj troan sumon de tiuj, kiuj havis malfeliĉon (sed iam ja feliĉon) bezoni ilin. Do, Adriano, sidante ĉe fenestro kaj trinkante la sepan tason da teo, laŭ sia kutimo triste meditadis. Li pensis pri la pluvego, kiu antaŭ unu semajno trafis ĉe la urbolimo sepultoprocesion de eksiĝinta brigadestro. Multaj talaroj pro tio mallongiĝis, multaj ĉapeloj kurbiĝis. Li antaŭvidis neeviteblajn elspezojn, ĉar lia malnova stoko de funebraj kostumoj senindulge kadukiĝis. Li esperis kompensi la malprofiton dank' al maljuna komercistedzino Trjuĥina, kiu jam preskaŭ unu jaron kuŝis antaŭmorta. Sed Trjuĥina estis mortanta en la distrikto Razguljaj, kaj Proĥorov timis, ke ŝiaj heredontoj, malgraŭ la promeso, pigros voki lin el lia forangulo kaj akceptos pli proksiman oferton.

Tiuj ĉi meditoj estis subite rompitaj de tri framasonaj frapoj sur la pordo. “Kiu estas?” — demandis la ĉerkisto. La pordo malfermiĝis, kaj viro, kiu estis tuj divenebla kiel germana metiisto, eniris en la ĉambron kaj kun gaja aspekto proksimiĝis al la ĉerkisto. “Pardonu, afabla najbaro, — li diris en tia ŝajnrusa idiomo, kiun ni ĝis nun ne povas aŭdi sen rido, — pardonu, ke mi malhelpis vin… mi deziris pli rapide konatiĝi kun vi. Mi estas ŝuisto, mia nomo estas Gottlieb Schulz, mi vivas trans la strato de vi, en tiu dometo, kontraŭ viajn fenestrojn. Morgaŭ mi festos mian arĝentan geedzigon, kaj mi petas vin kaj viajn filinojn tagmanĝi ĉe mi kamarade”. La invito estis favore akceptita. La ĉerkisto invitis la ŝuiston sidiĝi kaj tetrinki, kaj dank' al la aperta karaktero de Gottlieb Schulz, ili baldaŭ konversaciis amike. “Kiele komercas via afabla moŝto?” — demandis Adriano. “E-he-he, — respondis Schulz, — iel kaj tiel. Mi ne plendu. Kvankam, mia varoj ne samas kun la viaj: la vivanto sen botoj ne lamas, sed mortinto sen ĉerko ne iras”. — “Tute vere, — konsentis Adriano, — tamen, se vivanto ne povas pagi, li, volu ne koleri, iras nudpiede; sed mizera mortinto eĉ senpage ĉerkon prenas”. Tiele ilia konversacio daŭris ankoraŭ kelkan tempon. Finfine la ŝuisto ekstaris kaj adiaŭis la ĉerkiston, ripetante sian inviton.

Cherkisto, bildo de la autoro

La sekvan tagon, ĝuste je la dek-dua horo, la ĉerkisto kaj liaj filinoj eliris tra la pordeto de la korto de la novaĉetita domo kaj direktis sin al la najbaro. Neglektante la kutimon de la nunaj romanistoj, mi priskribos nek la rusan kaftanon de Adriano Proĥorov, nek la eŭropajn vestojn de Akulina kaj Daria. Tamen mi opinias ne superflua konstati, ke ambaŭ fraŭlinoj vestis sin per flavaj ĉapeloj kaj ruĝaj ŝuoj, kio okazis al ili nur en solenaj okazoj.

La malvasta loĝejo de la ŝuisto estis plena je gastoj, plejparte metiistoj germanaj kun ties edzinoj kaj submajstroj. El oficistoj rusaj estis nur postenbuda policisto, finno Jurko, kiu malgraŭ sia modesta rango, sukcesis havi apartan favoron de la mastro. Ĉirkaŭ dudek kvin jarojn li fidele kaj fervore oficis sur tiu posteno, kiel la poŝtisto de Pogoreljskij. La incendio de la jaro dek-dua, neniiginta la unuan Ruslandan tronurbon, ne indulgis ankaŭ lian flavan budon. Sed tuj post la forpelo de la malamikoj sur ĝia loko aperis nova budo — griza kun blankaj dorikaj kolonetoj; kaj Jurko denove paŝadis apud ĝi “kun hakileg', en tolkiraso”. Li konis plejparton de germanoj loĝantaj apud la Nikita pordego; iuj el ili eĉ foje noktumis ĉe Jurko postdimanĉan nokton. Adriano tuj konatiĝis kun li kiel kun homo, kiu baldaŭ aŭ poste eble estos necesa, kaj kiam la gastoj venis al la festa tablo, ili sidiĝis apude. Gesinjoroj Schulz kaj ilia filino Lottchen, manĝante kun la gastoj, ĉiam kune regalis kaj helpis la kuiristinon servi. Biero abundis. Jurko manĝis kvazaŭ kvar personoj; Adriano sekvis lian ekzemplon; la filinoj afekte ceremoniumis; la multvoĉa germana parolo fariĝis ĉiam pli brua. Subite la mastro postulis atenton kaj malkorkante rezinumitan botelon, laŭte diris en la lingvo rusa: “Je la sano de mia bona Luiza!” Gasvino ekŝaŭmis. La mastro tenere kisis la freŝan vizaĝon de sia kvardekjara kunulino, kaj la gastoj brue trinkis je la sano de la bona Luiza. “Je la sano de miaj karaj gastoj!” — deklaris la mastro, malkorkante la duan botelon, kaj la gastoj dankis lin, revakigante siajn glasetojn. Nun la tostoj eksekvis unu post la alia. Oni trinkis aparte je la sano de ĉiu el la gastoj, je la sano de Moskvo kaj de dekduo da germanaj urbetoj; ili trinkis je la sano de ĉiuj gildoj ĝenerale kaj de ĉiu gildo speciale; ili trinkis je la sano de la majstroj kaj submajstroj. Adriano trinkis fervore kaj gajiĝis tiom, ke li mem proponis iun ŝercan toston. Subite unu el la gastoj, dika bakisto, levis la glaseton kaj eksklamis: “Je la sano de tiuj por kiuj ni laboras — unserer Kundleute!” La propono, kiel la ceteraj, estis akceptita gaje kaj unuanime. La gastoj komencis riverenci unu al la alia, la tajloro al la ŝuisto, la ŝuisto al la tajloro, la bakisto al ili ambaŭ, ĉiuj al la bakisto kaj tiel plu. Meze de tiu reciproka riverencado Jurko ekkriis al sia najbaro: “Kio do? Trinku, estimata, je la sano de viaj mortintoj”. Ĉiuj ridegis, sed la ĉerkisto sentis sin ofendita kaj paŭtis. Neniu rimarkis tion, la gastoj plu trinkadis kaj forlasis la tablon nur je la sonorado invitanta al la vespera meso.

La gastoj foriris malfrue kaj preskaŭ ĉiuj estis ebrietaj. La dika bakisto kaj bindisto, kies vizaĝo ŝajnis bindita en ruĝa marokeno, subaksele kondukis Jurkon en ties budon, estimante ĉi-fare la rusan proverbon: la ŝuldo bonas, se pagita. La ĉerkisto revenis hejmen ebria kaj kolera. “Kial do, finfine, — li rezonis voĉe, — mia metio estas malpli estiminda ol la ceteraj? Ĉu la ĉerkisto estas kiel ekzekutisto? Pro kio ridas la paganoj? Ĉu la ĉerkisto estas jula histriono? Mi ja deziris inviti ilin je mia enloĝiĝa festenego: sed tio ne okazos! Sed tiujn mi invitos, por kiuj mi laboras: la mortintojn ortodoksajn”. — “Aĥ, kion vi diras, estimata? — diris la servistino, kiu tiutempe estis senbotiganta lin, — kion vi blagas? Krucosignu vin! Voki mortintojn al la festo enloĝiĝa! Kia teruro!” — “Je Dio, mi vokos, — daŭrigis Adriano, — kaj tuje, morgaŭ. Bonvenu, miaj bonfarantoj, la morgaŭan vesperon festeni ĉe mi; ne rifuzu mian regalon, kiun Dio donis”. Post tiuj vortoj la ĉerkisto iris al la lito kaj baldaŭ ekronkis.

Cherkisto: bildo de Pushkin

Sur la korto estis ankoraŭ mallume, kiam Adriano estis vekita. La negocistedzino Trjuĥina tiunokte mortis, kaj kuriero de ŝia administranto alrajdis al Adriano kun tiu informo. Pro tio la ĉerkisto donis al li dek kopekojn por vodko, rapide vestis sin, prenis fiakron kaj venis al Razguljaj. Antaŭ la pordego de la mortintino jam estis postenigitaj policistoj kaj negocistoj paŝadis kvazaŭ korvoj elflarintaj kadavron. La mortintino kuŝis surtable, vakse flava, sed ankoraŭ ne hidigita de putrado. Apud ŝi amasiĝis parencoj, najbaroj kaj servistoj. Ĉiuj fenestroj estis malfermitaj; kandeloj brulis; pastroj preĝis. Adriano aliris la nevon de Trjuĥina, juna negocisto en moda surtuto, kaj anoncis al li, ke la ĉerko, kandeloj, drapiraĵo kaj aliaj sepultaj akcesoraĵoj tuj estos liveritaj en bona ordo. La heredanto distrite dankis lin kaj diris, ke li ne marĉandos pri la prezo, kaj plene fidas je la honesto de Adriano. La ĉerkisto, laŭ sia kutimo, ĵuris je Dio, ke li ne prenos superflue, interŝanĝis signifoplenajn rigardojn kun la administranto kaj forveturis por klopodi. La tutan tagon li veturadis de Razguljaj al la Nikita pordego kaj reen, je la vespero li faris ĉion kaj piediris hejmen, liberiginte sian fiakriston. La nokto estis lunhela. La ĉerkisto bonorde atingis la Nikitan pordegon. Ĉe la preĝejo de la Ĉieliro lin vokis nia konato Jurko, kiu rekonis la ĉerkiston kaj deziris al li bonan nokton. Estis malfrue. La ĉerkisto jam estis proksime de sia domo, kiam al li subite ŝajnis, ke iu venis al lia pordego, malfermis la klappordeton kaj malaperis post ĝi. “Kion tio signifas? — pensis Adriano. — Kiu bezonas min denove? Eble ŝtelisto penetris en mian domon? Aŭ amantoj vizitas miajn stultulinojn? Dio gardu min!” La ĉerkisto jam estis vokonta por la helpo sian kompanon Jurko. Tiumomente ankoraŭ iu proksimiĝis al la pordeto kaj deziris eniri sed, rimarkinte la kurantan mastron, haltis kaj demetis la triangulan ĉapelon. Lia vizaĝo ŝajnis konata al Adriano, sed pro la hasto li ne sukcesis ĝin bone esplori. “Vi degnis veni al mi, — anhele diris Adriano, — eniru do, estu afabla”. — “Ne riverencu, estimata, — tiu obtuze respondis, — iru antaŭen, montru la vojon al la gastoj!” Adriano efektive ne havis tempon por riverencado. La pordeto estis malfermita, li iris sur la ŝtuparon kaj la ulo sekvis lin. Al Adriano ŝajnis, ke en liaj ĉambroj vagas homoj. “Diablaĵo!” — li pensis kaj rapide eniris… liaj gamboj fleksiĝis. La ĉambro estis plena je mortintoj. La transfenestra luno lumigis iliajn flavajn kaj bluajn vizaĝojn, kaviĝintajn buŝojn, malklarajn duonfermitajn okulojn kaj akriĝintajn nazojn… Adriano kun teruro rekonis en ili homojn, kiuj estis sepultitaj dank' al liaj klopodoj, kaj en la gasto veninta kune kun li li identigis la brigadestron, entombigitan dum la pluvego. Ĉiuj ili, damoj kaj viroj, ĉirkaŭis la ĉerkiston kun riverencoj kaj salutoj, escepte de mizerulo antaŭ nelonge entombigita senpage, kiu rimorsis kaj hontis pro siaj ĉifonaj vestaĵoj kaj humile staris en angulo. La ceteraj estis dece vestitaj: mortintinoj — en kufoj kaj rubandoj; mortintaj ŝtatoficistoj — en uniformoj, sen kun nerazitaj barboj; komercistoj — en festaj kaftanoj. “Jen do, Proĥorov, — diris la brigadestro, komisiite de la tuta bona kompanio, — ni ĉiuj leviĝis laŭ via invito; hejme restis nur tute senpovaj kiuj tute forputris, kaj tiuj kiuj konsistas el nuraj ostoj kaj haŭto, sed eĉ el ĉi-lastaj unu ne povis bridi sin, ĉar li tre volis gasti ĉe vi…” Ĉi tiam malgranda skeleto trapuŝis la amason kaj proksimiĝis al Adriano. Lia kranio tenere ridetis al la ĉerkisto. Flokoj de hel-verda kaj ruĝa drapo kaj de kaduka tolo kelkloke pendis sur li, kiel sur stango, kaj la gambaj ostoj frapis en altaj botoj kiel pistiloj en pistujoj. “Proĥorov, vi ne rekonis min, — diris la skeleto. — Ĉu vi memoras la gvardian eksserĝenton Petro Petroviĉ Kurilkin, por kiu en la jaro 1799 vi vendis vian unuan ĉerkon — cetere, la pinan kvazaŭ kverkan?” Ĉe tiuj vortoj la mortinto etendis al li la ostojn por brakumo, sed Adriano kolektis siajn fortojn, ekkriis kaj forpuŝis lin. Petro Petroviĉ ŝanceliĝis, falis kaj tute dissplitiĝis. La mortintoj indigne ekrumoris. Ĉiuj ili deziris defendi la honoron de sia kamarado, adresis al Adriano insultojn kaj minacojn, kaj la kompatinda mastro, surdigita pro ilia kriado kaj preskaŭ tretita, perdis la bravecon, falis sur la ostojn de la eksserĝento kaj svenis.

Cherkisto (bildo)

La suno estis jam delonge lumiganta la liton, sur kiu la ĉerkisto kuŝis. Finfine li malfermis la okulojn kaj vidis antaŭ si la servistinon, kiu aranĝis fajron en la samovaro. Terurite, Adriano rememoris la hieraŭajn eventojn. Trjuĥina, la brigadestro kaj serĝento Kurilkin svage bildiĝis en lia imago. Li silente atendis, ke servistino alparolu lin kaj raportu la konsekvencojn de la nokta aventuro.

— Vi tre longe dormis, kara Adriano Proĥoroviĉ, — diris Aksinia donante al li negliĝon. — Vin vizitis la najbara tajloro, kaj la loka policisto kure venis kaj anoncis, ke li havas hodiaŭ nomfeston, sed vi degnis dormi, kaj ni ne deziris veki vin.

— Sed ĉu iu venis el la hejmo de la mortinta Trjuĥina?

— Mortinta? Ĉu ŝi mortis?

— Stulta vi! Ĉu ne vi hieraŭ helpis min ordigi ŝian sepulton?

— Kion vi diras, estimata? Ĉu via cerbo iris promeni, aŭ la ebrio hieraŭa ne jam forlasis vin? Ĉu sepulto hieraŭ estis? Vi la tutan tagon festenis ĉe l' germano, revenis ebria, falis liten kaj dormadis ĝis la nuna horo, preter la sonorado por la taga meso.

— Ĉu tiel? — diris la ĝojigita ĉerkisto.

— Kompreneble tiel, — respondis la servistino.

— Se tiel, do rapide donu teon kaj voku la filinojn.

Tradukis Nikolai Lozgaĉev


NOTOJ

1. brigadestro. Armea rango pli alta ol kolonelo kaj malpli alta ol generalo.

2. arĝenta geedzigo. Festo okazigata je la 25-jara geedziĝa datreveno.

3. … la poŝtisto de Pogoreljskij. Poŝtisto Onufriĉ, protagonisto de la novelo Laferta kukistino de Antonij Pogoreljskij (pseŭdonimo de Aleksej Perovskij), kiu dudek jarojn oficis en la Moskva poŝtejo.

4. La incendio de la jaro dek-dua. Temas pri la granda incendio en Moskvo, kiu okazis kiam la armeo de Napoleono okupis la urbon en 1812.

5. “kun hakileg', en tolkiraso”. Verso el la fabelo La stulta Paĥomovna de Aleksandr Izmajlov.

6. unserer Kundleut. Niaj klientoj (fuŝgermane).

La Ondo de Esperanto. 1999. №6 (56).


Se vi deziras publikigi ĉi tiun tekston, bonvolu skribi al la redakcio por peti permeson.


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo