La aÅ­toro

La trompulo gazetisto kaj la kredema leganto

Novelo de MiÄ„ail Saltykov-Ŝĉedrin

 

Iam estis gazetisto kaj estis leganto. La gazetisto estis trompulo: li ĉiam trompadis; kaj la leganto estis kredema: al ĉio li kredis. De la pratempo tiel funkcias la mondo: la trompuloj trompas kaj la kredemuloj kredas. Suum cuique.

Sidas la gazetisto en sia rabistejo kaj senĉese trompas-trompadas. ā€œVin garduā€, li diras, ā€œdifterio falĉas la civitanojn!ā€ ā€” ā€œLa pluvoj mankas ekde la komenco de la printempo, sen greno ĉi-jare ni estos!ā€ ā€” ā€œIncendioj forvoras vilaĝojn kaj urbojn!ā€ ā€” ā€œLa havon ŝtatan kaj publikan oni disŝtelas!ā€

La leganto tion legas kaj opinias ke la gazetisto malfermas liajn okulojn:

ā€” Tian, ā€” li diras, ā€” liberon de libropresado ni havas: kien ajn oni rigardu, ĉie estas aÅ­ difterio, aÅ­ incendio, aÅ­ misrikoltoā€¦

Plue ā€” plie. La gazetisto vidas ke liaj trompoj plaĉas al la leganto, kaj ankoraÅ­ verviĝas:

ā€œNiaj rajtojā€ li diras ā€œestas neniel sekurigitaj! Ne eliru, leganto, sur la straton: tuj en la arestejon vi trafos!ā€

Promenante sur la strato la kredema leganto admiras:

ā€” AÄ„, kiel trafe la gazetisto esprimis nian malsekuron!

Eĉ pli ol tio: renkontante alian kredeman leganton li demandas ĉi tiun:

ā€” Ĉu vi legis kiel lerte la gazetisto pri nia malsekuro hodiaÅ­ enŝovis?

ā€” Certe mi legis, ā€” respondas la alia kredema leganto, ā€” virtuoze! Maleblas, absolute maleblas ĉe ni iri sur la stratoj, oni nepre vin metos en la arestejon!

Kaj ĉiuj laŭdas la liberon de libropresado:

ā€” Ne sciis ni ke ĉie ni havas difterion, ā€” Ä„oras la kredemaj legantoj, ā€” kaj jen, bonvolu vidi!

Tiom komfortiga estas tiu certeco, ke se la gazetisto nun deklarus ke la difterio tute finiĝis, oni probable tuj ĉesus legi lian gazetaĉon.

Nu, la gazetisto pri ĉio ĉi ĝojas, ĉar la trompo estas por li rekta profito. La veron ne ĉiu trovus ā€” oni nur provu ĝin akiri! eĉ po dek kopekoj por linio ne sufiĉos! Tute alie pri la trompo: simple verku kaj trompu. Proponu po kvin kopekoj por linio, kaj tutajn montojn da trompaĵoj oni alportos.

Tiom la gazetisto kaj la leganto amikiĝis, ke nenio povus ilin disigi. Ju pli trompas la gazetisto, des pli li riĉiĝas (kaj nur pri tio zorgas la trompulo!); kaj la leganto, ju pli trompita, des pli da kvinkopekaj moneroj li portas al la gazetisto. Ĉu disverŝe, ĉu botele ā€” ĉiel ajn la gazetisto enspezas kopekegojn!
Bildo de Maŝa Baĵenova
ā€” Eĉ pantalonon li malhavis! ā€” diras pri la gazetisto enviuloj, ā€” kaj nun, bonvolu vidi kiel li paradas! ā€œFlatistonā€ li dungis! Kaj ā€œfolkloristonā€! Kia lukso!

Aliaj gazetistoj provis per la vero lin superruzi: ĉu tia logaĵo altiros la abonanton? ā€” sed spit'! Nenion volas scii la leganto, ĉiam la samon li ripetas:

Ol fiajn verojn, mi preferas
La trompon kiu nin nobligasā€¦
Ĉu longe, ĉu mallonge daÅ­ris tiel, sed fine troviĝis bonaj homoj kiuj kompatis la kredeman leganton. Ili venigis la trompulon gazetiston kaj diris al li: Sufiĉas por vi, ho senhonta kaj perfida homo! Ĝis nun vi komercis per la trompo ā€” de nun komercu per la vero!

Cetere, ankaŭ la legantoj komencis resobriĝi kaj eĉ sendi reklamaciojn al la gazetisto. Ekzemple:

ā€œHodiaÅ­ mi promenis kun mia filino sur la Neva avenuo, preparinte min noktumi en policejo (la filino eĉ sandviĉojn por la okazo pretigis, ā€œAÄ„, kiel interese!ā€ ŝi diradis) ā€” sed anstataÅ­e ni tute bonorde revenis hejmen. Kiel tian trankviligan fakton oni akordigu kun viaj ĉefartikoloj pri nia malsekuro?ā€

Nu, la gazetisto siaflanke nur tion atendis. Sincere dirante, lin mem tedis la trompado. Lia koro jam delonge sin klinis al la vero, sed kion li povis fari se la leganton nur trompo allogis! Li ploris kaj trompis. Sed nun, kiam de ĉiuj flankoj oni kun ponardo postulas ke li diru la veron ā€” nu bone, li pretas! Du masonitajn domojn li akiris per trompado, nun du sekvajn necesos akiri per la vero!

De tiam li ĉiutage turmentis la leganton per la vero. Ne estas difterio, kaj fino! Arestejoj ne estas, incendioj ne estas; kaj se Konotopo ja forbrulis, tamen post la incendio ĝi ankoraŭ pli bela rekonstruiĝis. Kaj la rikolto, dank' al la bontempaj varmaj pluvoj rezultis tiom granda ke meme ni ĝin formanĝi ne povis kaj fine ĵetis sub la tablon al la germanoj: manĝu ĝiskreve!

Sed jen interesaĵo: la gazetisto presas nuran veron, sed plu pagas po kvin kopekojn por linio. La prezo de vero falis de kiam oni komencis disverŝe ĝin vendi. Resume, ĉu vero, ĉu trompo ā€” tutegale groŝon kostas. Kaj la gazetaj kolumnoj ne nur ne iĝis tedaj ā€” ankoraÅ­ pli ili verviĝis. Ĉar se la harmonian aermikson oni komencos serioze pritrakti, tia belo rezultos, ke ĉion oni fordonus kaj ankoraÅ­ ne sufiĉos!

Fine la leganto tute resobriĝis, la skvamoj defalis de liaj okuloj. Jam antaŭe li nemalbone vivis, kiam la trompon li tenis kiel veron; kaj nun tute faciliĝis lia koro. En la panbutiko oni al li diras:

ā€” BaldaÅ­ la pano groŝon kostos!

Kaj en la birdovianda butiko li aÅ­das:

ā€” Sendube, post iom da tempo la tetraoj estos senpagaj!

ā€” Bonege, kaj kiom nun?

ā€” Nun unu rublon dudek kopekojn por paro, mi petas.

Jen kia turno, dankon al Dio!

Kaj tiel eliris iufoje la kredema leganto sur la straton. Trankvile li iris ā€œen la esper' de glor' kaj bonoā€ kaj dande svingis sian bastoneton, kvazaÅ­ dirante: vidu kiom sekura mi estas!

Sed ĉi-foje, kvazaŭ spite, okazis jeno.

Apenaŭ li faris kelkajn paŝojn, okazis jura eraro, kaj li trafis en arestejon.

Tie li tutan tagon restis sen manĝi. Ĉar kvankam oni provis lin regali, tamen li nur melankolie rigardis kaj diris nur tion:

ā€” Jen kiaj do estas niaj rikoltoj!

Krome, tie li infektiĝis je difterio.

Certe, je la sekva tago la jura eraro klariĝis kaj oni lin liberigis (kontraŭ garantio, kompreneble, ĉar neniu scias ĉu oni ankoraŭ lin bezonos). Li revenis hejmen kaj mortis.

La trompulo gazetisto ankoraŭ vivas. La kvaran masonitan domon li finkonstruas kaj senĉese unu aferon pripensas: per kio nun pli konvenas la leganton trompi: ĉu per la trompo, ĉu per la vero?

(1884)

Tradukis el la rusa Sergio Pokrovskij


Notoj

Saltykov-Ŝĉedrin, MiÄ„ail Jevgrafoviĉ (aÅ­tenta familinomo Saltykov, pseÅ­donime N. Ŝĉedrin, 1826ā€”1889). Rusa satira verkisto kaj publicisto, redaktoro de revuo Oteĉestvennyje zapiski (Patrolandaj noticoj, 1868ā€”1884), aÅ­toro de pluraj popularaj verkoj, i.a. de Historio de urbo kaj pluraj fabeloj. La supra satiro aludas la eldonanton de Novoje vremja (Nova tempo) Aleksej Suvorin.

Suum cuique. Al ĉiu la sian (lat.).

Ol fiajn verojn, mi preferas / La trompon kiu nin nobligasā€¦. Cito el Heroo de A. Puŝkin.

Harmonia aermikso. Esprimaĵo el la Slavona liturgio.

En la esper' de glor' kaj bono. Cito el Stanco de A. Puŝkin.

La Ondo de Esperanto. 2000. ā„–7 (69).


Se vi deziras publikigi ĉi tiun tekston, bonvolu skribi al la redakcio por peti permeson.

Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo