Simbolo de kredo

Novelo de Vasilij Ŝukŝin

 

Dum dimanĉoj subpremadis aparta sopiro. Ia interna, koroda. Maksim korpe sentis ĝin, kanajlon: kvazaŭ malpurema, ne tute sana inaĉo, senhonta, kun peza odoro el la buŝo, ĉirkaŭpalpus lin la tutan per la manoj — katenus kaj penus kisi.

— Denove ĝi!.. Ekpremis.

— Ho!.. Dio!.. Veziko: samkiel decaj homoj, sopiro, — mekis la edzino de Maksim, Ljuda, senkaresa, labora virino: ŝi ne sciis, kio ĝi estas, sopiro, — pro kio do vi sopiras?

Maksim Jarikov rigardis al la edzino per la nigraj, flame brilantaj okuloj…, kunpremadis la dentojn.

— Nu, blasfemu. Boju iom — eble ĝi pasos, tiu sopiro. Vi estas ja majstro boji.

Maksim kelkiam perforte regis sin — ne insultis. Li volis esti komprenita.

— Vi ja ne komprenos.

— Kial do mi ne komprenos? Klarigu, kaj mi komprenos.

— Jen, vi ĉion havas — la brakojn, gambojn… kaj la aliajn organojn. Kiomampleksajn — tio estas alia problemo, sed ĉio, eblas diri, estas sur sia loko. Se ekdoloras gambo, vi sentas; se vi ekvolas manĝi, vi aranĝas manĝaĵon… ĉu?

— Nu.

Maksim facilmove surpiediĝis (li estis kvardek-jara leĝera viro, kolera kaj impetema, li neniel povis trivi sin en la laboro, kvankam li laboris multe), paŝis en la ĉambro, kaj liaj okuloj furioze ekbrilis.

— Sed la homo havas ankaŭ animon! Jen ĝi, ĉi tie, doloras! — Maksim indikis la bruston. — Mi ja ne elpensas! Mi ĝustege scias, ke ĝi doloras.

— Ĉu nenio pli doloras?

— Aŭskultu! — ekstridis Maksim. — Se vi volas kompreni. Do, aŭskultu. Se vi mem naskiĝis ŝtipo, penu almenaŭ kompreni, ke ekzistas homoj kun animoj. Mi ja ne postulas de vi tri rublojn por vodko, mi ja volas… Stultino! — Maksim tute perdis la sinregon, ĉar subite li klare komprenis, ke li neniam povos ekspliki, kio okazas al li, neniam la edzino Ljuda komprenos lin. Neniam! Eĉ se li distranĉus per ponardo sian bruston, eligus kaj montrus en la polmoj la animon, ŝi dirus: tripaĉo. Sed ankaŭ li mem ne kredis je ĝi tia — je peco da karno. Do, ĉio ĉi estas vakaj vortoj. Por kio do kolerigi sin? — Oni demandu min ĉe l' fino: kiun vi pleje malamas en la mondo? Mi respondos: la homojn, kiuj ne havas animojn, aŭ havas, sed putrajn. Kun vi paroli estas same, kiel rompi muron per la kapo.

— Ho, langokirlulo!

— For de l' okuloj!

— Sed kial vi estas tia kolera, se vi havas la animon?

— Sed, ĉu laŭ vi la animo estas mielkuko? Ja estas ĝuste ĝi, kiu ne komprenas, por kio mi ĝin trenadas kun mi, la animon, kaj ĝi doloras. Kaj pro tio mi koleras. Mi nervozas.

— Nu, nervozu, diablo estu kun vi! La decaj homoj ĝisatendas dimanĉon kaj kulture ripozas… kinejon iras. Sed tiu ĉi — nervozas, oni rigardu lin. Veziko.

Maksim kutime haltis ĉe la fenestro, longe staris senmove, rigardis al la strato.

Vintro. Frosto. La vilaĝo fulgas en la fridan klaran ĉielon per la griza fumo — oni varmigas sin. Oldino preterpasas kun siteloj sur la vekto, kaj eĉ trans la duobla fenestro aŭdeblas, kiel sub ŝiaj feltaj botoj knaras la rigida, firma neĝo. Hundo ekbojas pro malsaĝo kaj tuj eksilentas — frosto. La homoj sidas hejme, en varmo, konversas, aranĝas manĝaĵon, traktas la proksimulojn. Iuj drinketas, sed ankaŭ tie gajo ne multas.

Maksim dum la sopiro ne filozofias, neniun enpense petas pri io, sentas doloron kaj koleron. Kaj tiun ĉi koleron li al neniu turnas, ne volas al iu bati muzelon kaj ne volas strangoli sin. Li volas nenion. Jen la kanajlo-torturo! Kaj kuŝi senmova, trabe, li ankaŭ ne volas, kaj trinki vodkon li ne volas — ne volas esti mok-objekto — abomene. Estis kazoj, ke li drinketis… En ebrio li subite pentis pri tiaj naŭzaj pekoj, pro kiuj kaj la homoj, kaj li mem, sentis sin malbone. Unufoje, ebria, li frapadis en la milicejo la kapon kontraŭ la muron, sur kiu estis gluitaj diversaj afiŝoj, plorhurlis, certigis, ke li kaj ankoraŭ unu viraĉo kune inventis potencan motoron, ampleksan je alumetujo, kaj la desegnaĵojn vendis al Usono. Maksim konsciis, ke li estas scienca Vlasov [Noto 1] ke tio estas aĉega perfido, li petis eskorti sin al Magadano. Ĉe tio aldone li volis iri tien nepre nudpiede.

— Por kio vi la desegnaĵojn transdonis? — eldemandis ĉefserĝento, — kaj al kiu!!!

Tion ĉi Maksim ne sciis. Li sciis nur, ke tio estas pli malbona ol vlasoviĝo kaj amare ploris.

Unu similan turmentan dimanĉon Maksim staris ĉe la fenestro kaj rigardis al la vojo. Denove estis serene kaj froste, kaj fumis la tuboj.

“Kio do? — kolere pensis Maksim. — Ja same estis antaŭ cent jaroj. Kio nova aperis? Kaj ĉiam estos same. Jen bubeto iras, filo de Ivaĉjo Malofejev… Sed mi memoras Ivaĉjon mem, kiam li estis la sama, ankaŭ mi mem estis la sama. Poste tiuj ĉi havos infanojn, la samajn. Kaj ankaŭ tiuj havos… Kaj ĉio? Sed por kio?”

Tute naŭze iĝis al Maksim… Li rememoris, ke al Ilja Lapŝin venis gaste parenco de la edzino, kaj tiu parenco estas popo. Vera, natura popo. Kun hararego. Io okazis al liaj pulmoj — li malsanis, alveturis por kuraci sin. Li kuracis sin per mela sebo, melojn por li kaptis Ilja. La popo havis multe da mono, li kun Ilja ofte trinkis alkoholon. La popo trinkis nur alkoholon.

Maksim ekiris al Lapŝin-oj.

Iljuĥa kun la popo ĝustatrafe sidis ĉe la tablo, trinketis alkoholon kaj konversis. Iljuĥa jam estis en ŝveba animstato, bekis per la nazo kaj obtuze balbutis, ke li la sekvan dimanĉon, ne ĉi-semajne, sed post ĉi-semajne, li alportos dek du melojn per unu fojo.

— Mi ne tiom bezonas. Mi bezonas tri bonajn, grasajn.

— Mi alportos dek du, kaj vi mem elektu — kiujn. Mia tasko estas alporti. Kaj vi jam mem elektu, kiuj pli bonas. Gravas, ke vi resaniĝu… Kaj mi altrenos ilin al vi dekduope…

La popo enuis kun Iljuĥa, kaj li ĝojis, kiam venis Maksim.

— Kio? — li demandis.

— L' animo doloras, — diris Maksim. — Mi venis por ekscii: ĉu la kredantojn doloras la animoj aŭ ne?

— Ĉu vi deziras alkoholon?

— Nur ne pensu, ke mi venis intence por drinketi. Certe, mi povas iom trinki, sed mi venis ne por tio. Mi interesiĝas: ĉu vin iam la animo doloras aŭ ne?

La popo verŝis en la glasojn alkoholon, movis al Maksim unu glason kaj karafon kun akvo.

— Diluu laŭguste.

La popo estis korpulenta sesdek-jara viro, ŝultrolarĝa, kun grandegaj manoj. Estis eĉ nekredeble, ke li povas havi malsanajn pulmojn. Kaj la okuloj de la popo estis klaraj, saĝaj. Li rigardis fikse, eĉ aroge. Al tia konvenas ne svingi incensilon, sed fuĝi de alimenta pago. Li tute ne estis pia, nek fastema. Ne al li, ne kun tia muzelego, decas malfeliĉojn kaj malĝojojn homajn — vivajn, delikatajn sentopuntojn — malimpliki. Tamen, Maksim tuj sentis, ke kun la popo estas tre interese.

— Ĉu l' animo doloras?

— Doloras.

— Do, — la popo trinkis kaj sekigis la lipojn per la amelita tablotuko, enangule. — Ni komencu alvojiĝi de malproksime. Aŭskultu atente, ne interrompu.

La popo retroklinis sin sur la seĝodorson, karesis la barbon kaj kun plezuro ekparolis.

— Kiam ĵus aperis la homa gento, tuj aperis malbono. Kiam aperis la malbono, tuj aperis deziro lukti kontraŭ ĝin, kontraŭ tiun malbonon. Aperis bono. Do, la bono aperis nur tiam, kiam aperis la malbono. Alivorte, se estas malbono, do estas bono; se forestas malbono, forestas ankaŭ bono. Ĉu vi komprenas min?

— Nu, nu.

— Ne nuu, ĉar vi min ne jungis ankoraŭ. — La popo, evidente, tre ĝuis tielan rezonadon — strangan, abstraktan kaj senresponsan. — Kio estas Kristo? Tio estas personigita bono, alvokita forigi la malbonon sur la tero. Du mil jarojn li ĉeestas inter la homoj kiel la ideo lukti kontraŭ la malbonon.

Iljuĥa ekdormis ĉe la tablo.

— Du mil jarojn je la nomo de Kristo estas ekstermata malbono sur la tero, sed la fino de tiu ĉi batalado ne estas videbla. Bonvolu ne fumi. Aŭ iru flanken, jen, al la aerluko kaj fumaĉu.

Maksim plandume estingis la cigaredon kaj kun intereso aŭskultis plu.

— Kio okazis al viaj pulmoj? — li interesiĝis pro ĝentilo.

— Doloras ili, — kurte kaj nevolonte klarigis la popo.

— Ĉu la melaĵo efikas?

— Efikas. Ni daŭrigu, filo mia fiodoranta…

— Vi kio? — Maksim miris.

— Mi petis ne interrompi.

— Mi demandis pri la pulmoj…

— Vi demandis pro kio doloras la animo? Mi koncepteble pentras al vi la bildon de la mondkonstruo, por ke via animo ekposedu trankvilon. Atente aŭskultu kaj konceptu. Do, la ideo pri Kristo aperis pro la deziro venki la malbonon. Aliel — por kio? Imagu: la bono venkis. Kristo venkis… Sed tiam: por kio li estas necesa? La neceso pri li malaperas. Do, ĉi tio ne estas io eterna, neniam pasanta, sed provizora rimedo, kiel la diktaturo de la proletaro. Sed mi volas kredi je eterno, je la eterna grandega forto kaj je la eterna ordo, kiu estos.

— Ĉu je la komunismo?

— Kia komunismo?

— Ĉu vi kredas je komunismo?

— Al mi ne estas reglamentite. Vi denove interrompas!

— Fino. Mi ne plu. Tamen vi ĉion… parolu iomete pli kompreneble kaj ne hastu.

— Mi diras klare: mi volas kredi je la eterna bono, je la eterna justo, je la eterna, la plej Supera Forto, kiu ĉion ĉi iniciatis sur la tero. Mi volas koncepti tiun ĉi forton kaj volas esperi, ke ĉi-forto venkos. Aliel, por kio estas ĉio? Ĉu? Kie estas tia forto? — la popo demande rigardis al Maksim. — Ĉu ĝi estas?

Maksim levis la ŝultrojn.

— Mi ne scias.

— Ankaŭ mi ne scias.

— Jen kiel!..

— Jes, tiel. Mi ne konas tiun forton. Eble mi, homo, eĉ ne sortas koni ĝin, kaj ekkoni, kaj koncepti ĝis la fino. Tiaokaze mi rifuzas kompreni la celon de mia esto ĉi tie, sur la tero. Jen, ĝuste tion mi sentas, kaj vi kun via malsana animo trafis ĝustaadresen. Ankaŭ min doloras la animo. Tamen vi venis por havigi al vi jam pretan respondon, sed mi penas mem atingi la fundon, sed tio estas oceano. Kaj ne eblas elĉerpi ĝin per glasoj. Kaj kiam mi glutas jen tiun ĉi aĉon… — la popo eltrinkis el la glaso, sekigis la lipojn per la tablotuko. — Kiam mi trinkas ĉi tion, mi ĉerpas el la oceano, esperante atingi la fundon. Sed per glasoj, per glasoj, filo mia! La rondo cikliĝis, ni estas kondamnitaj.

— Pardonu min… Permesu al mi rimarki.

— Ek.

— Vi estas ia… interesa popo. Ĉu povas esti tiaj popoj?

— Mi estas homo, kaj nenio homa estas fremda por mi. Tiel diris fama liberpensulo, tre prave li diris. Verdire, iom memfide, ĉar dum la vivo neniu respektis lin kiel dion.

— Do, se mi bone komprenis vin, dio ne ekzistas.

— Mi diris: ne. Tuj mi diros: jes, ekzistas. Verŝu por mi, filo mia, alkoholon, diluu ĝin je dudek kvin procentoj per akvo kaj donu al mi. Kaj ankaŭ por vi verŝu. Verŝu, filo mia sincer-anima, kaj ni ekvidu la fundon! — la popo trinkis. — Nun mi diras, ke dio ekzistas. Ĝia nomo estas Vivo. Je tiu ĉi dio mi kredas. Ĝi estas severa, potenca dio. Ĝi proponas la bonon kaj malbonon kune — ĝuste tio ĉi estas fakte la paradizo. Pro kio ni decidis, ke la bono devas venki la malbonon? Por kio? Al mi estas interese, ekzemple, kompreni, ke vi venis al mi ne por klarigi la veron, sed por trinki alkoholon. Kaj vi sidas ĉi tie, streĉas la okulojn, ŝajnigas, ke al vi estas interese aŭskulti.

Maksim ekmoviĝis sur la seĝo.

— Ne malpli interese estas al mi kompreni, ke tamen vi bezonas ne alkoholon, sed la veron. Kaj plej interese estas fine konstati: kio estas vera? Ĉu la animo vin ĉi tien venigis aŭ alkoholo? Ĉu vi vidas, ke mi funkciigas mian pensujon anstataŭ simple kompati vin, la mizeran stultuleton? Tial, konforme al tiu mia dio, mi diras: ĉu la animo doloras? Bone, bone! Vi almenaŭ iomete maltrankviliĝas, aĉ-kraĉ! Ja aliel vin ne eblus eltiri el via komforta mondeto, se vi havus la animan ekvilibron. Vivu, filo mia, ploru kaj dancetu. Ne timu, ke vi lekos patojn en la transa mondo, ĉar vi jam ĉi tie, en tiu ĉi mondo, ricevos plenplene kaj paradizon, kaj inferon. — La popo parolis laŭte, lia vizaĝo flamis, li ŝvitis. — Vi venis por ekscii: je kio kredi? Vi ĝuste konjektis: la kristanojn la animoj ne doloras. Sed je kio kredi? Kredu je Vivo. Per kio ĉio ĉi finiĝos, mi ne scias. Kien ĉio ekcelis, mi ankaŭ ne scias. Sed por mi estas plej interese kuri kune kun ĉiuj, kaj se al mi prosperos, do ankaŭ devanci la aliajn. Ĉu malbone? Nu, estu malbone. Se iu en tiu ĉi luksa konkurado faros al mi aĉon, ke mi falu, do mi levos min kaj batos ties muzelon. Ni eĉ ne pensu pri la Diro: “proponu la alian vangon”. Mi batos la muzelon kaj amen.

— Sed kion fari, se tiu havas pli fortan pugnon?

— Do, tia estas mia sorto — kuri post li.

— Sed kien ni kuras?

— Laŭ kiena direkto. Ĉu gravas por vi — kien? Ĉiuj samdirekten, bonaj kaj malbonaj.

— Ial mi ne sentas, ke mi ekstrebas ien, — diris Maksim.

— Do, vi feblas genue. Paralizulo. Tia estas via sorto — senmove plorboji.

Maksim kunpremis la dentojn, kroĉis la ardan, koleran rigardon al la popo.

— Pro kio do mia sorto estas tia malfeliĉa?

— Feblas. Vi feblas, kiel kuirita koko. Ne turnu la okulojn.

— Popaĉo!.. Kaj se mi tuj, ekzemple, batos vin unufoje kontraŭ la frunton, do kiel?

La popo laŭte, base — ja kun la malsanaj pulmoj! — ridegis.

— Rigardu! — li montris sian manegon. — Fidinda: efektiviĝos la natura selekto.

— Sed mi alportos pafilon.

— Kaj vi estos pafekzekutita. Vi scias tion, tial vi ne alportos la pafilon, ĉar vi feblas.

— Nu, mi tranĉilos vin. Mi povas.

— Vi punlaboros kvin jarojn. Mi malsanos ĉirkaŭ unu monaton kaj resaniĝos. Vi kvin jarojn trivos vin.

— Bone, kial do vin mem la animo doloras?

— Mi malsanas, amiko mia. Mi trakuris nur duonon de la distanco kaj eklamis. Verŝu.

Maksim verŝis.

— Ĉu vi flugis per aviadilo? — la popo demandis.

— Jes, multfoje.

— Sed mi flugis ĉi tien la unuan fojon. Grandioze! Kiam mi eniris en ĝin, mi pensis: se tiu ĉi flugiva barako kraŝegos, do tiel necesos. Mi ne bedaŭros kaj ne timos. Mi fartis bonege la tutan vojaĝon! Kaj kiam ĝi levis min super la teron kaj ekportis, mi eĉ karesis ĝian flankon — bravulo. Mi kredas je aviadilo. Ĝenerale, en la vivo estas multe da justaĵoj. Jen oni damaĝas, ke Jesenin mallonge vivis. Ĝuste tiom, kiom necesas por kanto. Se tiu kanto estus pli longa, ĝi ne estus tiom animŝira. Longaj kantoj ne ekzistas.

— Sed en viaj preĝejoj… oni komencas ĉantadi…

— Ĉe ni estas ne kanto, ĉe ni — ĝemo. Ne, Jesenin… ĉi-kaze estas travivite ĝuste kiom necesas por kanto. Ĉu vi ŝatas Jesenin?

— Ŝatas.

— Ĉu ni kantu?

— Mi ne scipovas.

— Kunkantu mallaŭte, sed ne malhelpu.

Kaj la popo ekbordunis pri la acer' tremanta, kaj tiel triste kaj saĝe li ekbordunis, ke vere — ekdoloris en la sino. Ĉe l' vortoj “aĥ, pli firmpieda ankaŭ mi ne estas" [Noto 2] la popo pugnis la tablon, ekploris kaj eksvingis la hararegon.

— Kara, kara!.. Li amis la kamparanon!.. Kompatis! Kara!.. Kaj mi amas vin. Ĉu juste? Juste. Ĉu malfrue? Malfrue…

Maksim sentis, ke ankaŭ li komencas ami la popon.

— Patro! Patro! Aŭskultu al mi!

— Mi ne volas! — la popo ploris.

— Aŭskultu al mi, ŝtipulo!

— Mi ne volas. Vi feblas genue…

— Mi tiajn, kia vi, kursuperos unuakilometre! Feblas genue… Pufulo.

— Preĝu! — la popo ekstaris. — Ripetu post mi…

— Iru al!..

La popo facile, per unu mano, levis Maksimon je la kolumo, surkrurigis lin apud si.

— Ripetu post mi: kredas mi!

— Kredas mi! — Maksim diris.

— Pli laŭte! Solene: kredas mi! Kune: kre-das mi-i!

— Kre-das mi-i! — ili kune eklitaniis. Poste la popo daŭrigis per la kutima recitativo.

— Je aviado, je meĥanizado de agrokulturo, je scienca revolucio-o! Je kosmo kaj senpezeco! ĉar tio estas objektiva-a! Kune post mi!..

Ili ekkriis kune:

— Kredas mi-i!

— Kredas mi, ke baldaŭ ĉiuj kolektiĝos en grandaj, fetoraj urboj! Kredas mi, ke ili haladzos tie, kaj kuros reen al pura kamparo!.. Kredas mi!

— Kredas mi-i!

— Je mela sebo, je bova korno, je staranta timono-o! Je ostaro kaj karno korpa-a!

…Kiam Iljuĥa Lapŝin apertis la rigardilojn, li ekvidis, ke la giganta popo potence ĵetadis en la ĉambro sian herkulan korpon, saltegis dance, fleksante kaj malfleksante la genuojn, kriegis kaj frapadis sin kontraŭ la femurojn kaj bruston.

Eĥ, kredas mi, kredas mi!
Ho vi, ho vi, ho vi — foj'!
Kredas mi, kredas mi!
M-pa, m-pa, m-pa — du!
Kredas mi, kredas mi!
Kaj ĉirkaŭ la popo, surkoksiginte la manojn, trote dancetis Maksim Jarikov kaj laŭte eĥis per la virinaĉa voĉo:
Nu ci, nu ci, nu ci — tri!
Kredas mi, kredas mi!
Hola, hola — ĉiuj kvar!
— Post min! — proklamis la popo.
Kredas mi, kredas mi!
Maksim viciĝis post la popo. Ili silente dancante rondiris unufoje en la kabano, poste la popo ĵetis sin danci, ŝajnante senbride pranci, dissvingis la brakojn… La planko fleksiĝis.
 
Eĥ, kredas mi, kredas mi!
Hoto, hoto, hoto — kvin!
Ĉevalaĉo kisu min!
Kredas mi, kredas mi!
Jen ses, plu sen ĉes'!
Kredas mi, kredas mi!


La popo kaj Maksim dancis kun tia aparta kolero, kun tia furiozo, ke ŝajnis eĉ strange, ke ili dancas. Ja restas nur aŭ danci aŭ ŝiri surbruste la ĉemizon kaj plori, kaj grincigi la dentojn.

Iljuĥa rigardis, rigardis al ili kaj ankaŭ aliĝis danci. Sed li nur de tempo al tempo sopranis: “Iĥ-ĥa! Iĥ-ĥa!”. Li ne konis la tekston.

La ĉemizo sur la popa dorso humidegis, sub la ĉemizo potence moviĝis la muskolaj tuberoj: evidente, antaŭe li tute ne sciis laci, kaj la malsano ankoraŭ ne sukcesis interronĝi liajn streĉajn tendenojn. Ilin, verŝajne, ne eblas tre facile ronĝi: pli frue li ĉiujn melojn forvoros. Kaj se estos necese, se oni konsilos al li, li petos alporti lupon laŭeble plej grasan, li ne foriros tro humile.

— Post min! — denove ordonis la popo.

Kaj la triopo, ĉefata de la sturma, inkandeska popo, ekkaruselis, rond-dancante. Poste la popo, kvazaŭ granda peza besto, denove saltis rondomezen, fleksis la plankon… Sur la tablo ektintetis la teleroj kaj glasoj.

Eĥ, kredas mi! Kredas mi!

Notoj:

1. Vlasov. Generalo de la Ruĝa Armeo, aliĝinta al la armeo de Germanio en 1941.

2. El la poemo de Sergej Jesenin Ho, acer' tremanta en la traduko de Hilda Dresen.

Tradukis el la rusa Nikolai Lozgaĉev

La Ondo de Esperanto. 1994. №3–4 (16–17).


Se vi deziras publikigi ĉi tiun tekston, bonvolu skribi al la redakcio por peti permeson.

Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo