Lev TolstojResurekto

Fragmento el la romano de Lev Tolstoj

Parto 1

Ĉapitro II

 

La historio de la arestitino Maslova estis tre ordinara historio. Maslova estis filino de senedza kortlaboristino, kiu vivis kun sia patrino-stalistino en vilaĝo ĉe du fratinoj bienistinoj. Tiu fraŭlino naskis ĉiujare kaj, kiel ordinaras vilaĝe, oni baptis infanon, kaj poste la patrino ne nutris la nedezirite aperintan infanon, nebezonatan kaj malhelpantan labori, kaj tiu baldaŭ mortis pro malsato.

Tiamaniere mortis kvin infanoj. Oni ĉiujn baptis, poste ne nutris, kaj ili mortis. La sesa infano, generita de pretervojaĝanta cigano, estis knabino, kaj ŝia sorto estus la sama, sed okazis, ke unu el la du maljunaj sinjorinoj vizitis la stalon por riproĉi la stalistinon pro kremo, odorinta je bovino. En la stalo kuŝis la novpatrino kun ĉarma sana bebo. La maljuna sinjorino riproĉis kaj pro la kremo kaj pro tio, ke oni lasis la naskintinon kuŝi en la stalo, kaj ŝi volis jam foriri, sed ekvidinte la bebon kortuŝiĝis kaj proponis sin kiel baptopatrinon. Ĝuste ŝi baptis la knabinon, kaj poste, kompatinte sian baptofilinon, ofte donis lakton kaj monon al la patrino, kaj la knabino restis viva. Tial la maljunaj sinjorinoj nomis ŝin “savita”.

La infano havis tri jarojn, kiam ŝia patrino ekmalsanis kaj mortis. La avino-stalistino ne bezonis la nepinon, kaj tiam la maljunaj sinjorinoj akceptis la knabinon al si. La nigraokula knabino kreskis neordinare vigla kaj ĉarma, kaj la maljunulinoj trovis en ŝi konsolon.

La maljunaj bienistinoj estis du. La pli juna — Sofia Ivanovna — estis pli bonkora, ĝuste ŝi baptis la knabinon, kaj la pli aĝa — Maria Ivanovna — estis pli severa. Sofia Ivanovna vestis la knabinon, instruis ŝin legi kaj volis fari el ŝi zorgatinon. Maria Ivanovna ofte diris, ke la knabinon necesas fari laboristino, bona ĉambristino, kaj pro tio ŝi estis postulema, punis kaj eĉ batis la knabinon, kiam ŝi havis mishumoron. Tiamaniere, inter du influoj, la knabino ĉe la maturiĝo rezultis duona servistino, duona zorgatino. Oni eĉ nomis ŝin meze: nek ofende Katjka, nek karese Katinjo, sed Katjuŝa. Ŝi kudris, ordigis la ĉambrojn, purigis per kreto ikonojn, fritis, muelis, servis kafon, lavis etajn vestaĵojn kaj foje sidis kun la bienistinoj kaj legis por ili.

Oni svatis ŝin, sed ŝi ne volis edziniĝi, sentante, ke ŝia vivo kun la homoj de laboro, kiuj ŝin svatis, estos malfacila por ŝi, dorlotita de la nobela vivo.

Tiel ŝi vivis dek ses jarojn. Kiam ŝi aĝis iomete pli, ŝiajn mastrinojn vizitis nevo — studento, riĉa princo, kaj Katjuŝa enamiĝis sen kuraĝe konfesi tion al li kaj eĉ al si mem. Post du jaroj tiu nevo, veturonte al milito, denove vizitis la onklinojn, gastis ĉe ili kvar tagojn kaj antaŭ sia forveturo delogis Katjuŝan kaj forveturis, ŝovinte al ŝi lastatage centrublan bileton. Kvin monatojn post lia forveturo ŝi certe eksciis, ke ŝi estas graveda.

Ekde tiu momento al ŝi ĉio tedis, kaj ŝi pensis nur pri tio, kiel eblas eviti la honton, kiu atendis ŝin, kaj ŝi ne nur malvolonte kaj fuŝe priservis la mastrinojn, sed, sen kompreno pri la kaŭzoj, subite iritiĝis. Ŝi diris al la sinjorinoj krudaĵojn, pro kiuj ŝi poste pentis, kaj petis maldungon.

La sinjorinoj, tre malkontentaj pri ŝi, lasis ŝin foriri. Ŝi eklaboris kiel ĉambristino ĉe la kampara policestro, sed ŝi povis vivi tie nur tri monatojn, ĉar la policestro komencis altrudi sin al ŝi kaj, kiam li estis aparte agema, ŝi ekscitiĝis, nomis lin stultulo kaj maljuna diablo kaj tiel forte puŝis lin, ke li falis. Ŝi estis maldungita pro krudeco. Mankis senco serĉi laboron, ĉar baldaŭ necesis naski kaj ŝi ekloĝis ĉe vilaĝa vidvino-akuŝistino, kiu vendis vinon. La akuŝo estis facila, sed la akuŝistino, helpinta naskon en vilaĝo ĉe malsana virino, infektis Katjuŝan per puerpera febro, kaj oni sendis la bebon, knabon, al orfejo, kie li, laŭ rakonto de oldulino akompaninta lin, mortis tuj post la alveno.

Kiam Katjuŝa ekloĝis ĉe la akuŝistino, ŝi havis entute cent dudek sep rublojn: dudek sep perlaboritajn kaj cent rublojn, kiujn donis la deloginto. Forlasinte la akuŝistinon, ŝi havis nur ses rublojn. Ŝi ne sciis ŝpari kaj ŝi disipis la monon por si kaj donis al ĉiuj, kiuj petis. La akuŝistino prenis de ŝi pro la dumonata pensiono kvardek rublojn, dudek kvin rublojn kostis la forsendo de l' infano, kvardek rublojn la akuŝistino elpetis prunte por aĉeti bovinon, ĉirkaŭ dudek rubloj uziĝis sencele — roboj, donacetoj; do, kiam Katjuŝa resaniĝis, ŝi ne havis monon, kaj ŝi devis trovi laboron. Laboron havis forstisto. La forstisto havis edzinon, sed samkiel la policestro li de la unua tago komencis altrudiĝi al Katjuŝa. Katjuŝa abomenis lin, kaj ŝi penis lin eviti. Sed li estis pli sperta kaj ruza ol ŝi, kaj ĉefe — li estis mastro, kiu povis sendi ŝin kien li deziris, kaj kaptinte momenton li ekposedis ŝin. La edzino eksciis kaj surprizis ilin duope en la ĉambro de Katjuŝa kaj volis ŝin bati. Katjuŝa ne cedis, kaj okazis batalo, pro kiu ŝi estis forpelita sensalajre. Tiam Katjuŝa veturis urben kaj restis tie ĉe sia onklino. La edzo de la onklino estis librobindisto kaj iam li vivis bone, sed nun li perdis la klientojn kaj diboĉis, fordrinkante ĉion, kio trafis al liaj manoj.

La onklino posedis etan tollavejon kaj per ĝi vivtenis sin kun la infanoj kaj subtenis la sentaŭgan edzon. La onklino proponis al Maslova labori ĉe ŝi kiel lavistino. Sed vidinte la pezan vivon de la lavistinoj, kiuj laboris ĉe la onklino, Maslova ne rapidis kaj serĉis en kontoroj oficon de servistino. La loko troviĝis ĉe nobelino, kiu loĝis kun du filoj-gimnazianoj. Unu semajnon post ŝia eklaboro, la pliaĝa liphara sesaklasa gimnaziano forlasis la studojn kaj ne donis trankvilon al Maslova, persekutante ŝin. La patrino kulpigis pri ĉio Maslovan kaj maldungis ŝin. La nova loko ne troviĝis, sed okazis, ke veninte al borso de servistinoj, Maslova renkontis tie sinjorinon, kiu havis multajn ringojn kaj braceletojn sur la pufaj nudaj brakoj. Tiu sinjorino, sciiĝinte pri la situacio de Maslova kiu serĉis laboron, donis al ŝi sian adreson kaj invitis ŝin al si. Maslova iris al ŝi. La sinjorino varme akceptis ŝin, regalis per kukoj kaj dolĉa vino kaj forsendis ien sian ĉambristinon kun letero. Vespere venis alta persono kun longaj grizaj haroj kaj barbo; tiu maljunulo tuj sidiĝis apud Maslova kaj komencis, ridetante kaj kun la brilantaj okuloj, rigardi ŝin kaj ŝerci kun ŝi. La mastrino invitis lin en alian ĉambron, kaj Maslova aŭdis la mastrinon diri: “Freŝa, vilaĝa”. Poste la mastrino elvokis Maslovan kaj diris, ke li estas verkisto kun multa mono kaj ke li ne avaros, se ŝi ekplaĉos al li. Ŝi ekplaĉis kaj la verkisto donis al ŝi dudek kvin rublojn, promesinte ofte renkontiĝi kun ŝi. La mono disiĝis tre baldaŭ por pagi loĝadon ĉe la onklino kaj por novaj robo, ĉapeleto kaj rubandoj. Post kelkaj tagoj la verkisto denove invitis ŝin. Ŝi venis. Li donis al ŝi ankoraŭ dudek kvin rublojn kaj proponis okupi apartan loĝejon.

En la loĝejo, luita de la verkisto, Maslova ekamis gajan komizon, kiu loĝis en la sama korto. Ŝi mem anoncis tion al la verkisto kaj ŝi transiris en apartan malgrandan loĝejon. Tamen la komizo, promesinta geedziĝi, forveturis senaverte kaj, evidente, senrevene al Niĵnij Novgorod, kaj Maslova restis sola. Ŝi volis loĝi sola en la loĝejo, sed oni malpermesis tion al ŝi. La polica kvartalestro diris al ŝi, ke ŝi povos loĝi tiel nur registrinte sin kiel prostituitino, kaj submetante sin al medicina kontrolo. Tiam ŝi ree iris al la onklino. La onklino vidinte sur ŝi modan robon, mantelon kaj ĉapelon kun estimo akceptis ŝin kaj jam ne kuraĝis proponi al ŝi iĝi lavistino, opiniante ke ŝi nun staris sur la pli alta ŝtupo de vivo. Kaj por Maslova jam ne estis demando pri tio, ĉu iĝi aŭ ne iĝi lavistino. Ŝi kondolence observis nun la bagnan vivon, kiun havis en la antaŭaj ĉambroj palaj magramanaj lavistinoj, el kiuj kelkaj havis ftizon, lavantaj kaj gladantaj en tridekgrada sapoza vaporo kun malfermitaj fenestroj somere kaj vintre, kaj ŝi teruriĝis pro penso pri tio, ke ankaŭ ŝi povus trafi la saman bagnon.

Ĝuste en tiu tempo, tre malfacila por Maslova, ĉar ne troviĝis protektanto, ŝin trovis agentino, liveranta junulinojn por bordelo.

Maslova fumis jam delonge, sed lastatempe, pro sia amligo kun komizo kaj pro tio, ke li forlasis ŝin, ŝi alkutimiĝis drinki. La vino logis ŝin ne nur pro tio, ke ĝi ŝajnis al ŝi bongusta, sed ĝi logis ŝin ĉefe tial, ke ĝi donis al ŝi eblon forgesi ĉian malbonon, kiun ŝi travivis, kaj donis al ŝi liberon kaj memcertecon, kiun ŝi ne havis sen vino. Sen vino ŝi ĉiam sentis enuon kaj honton.

La agentino aranĝis regalon por la onklino kaj ebriiginte Maslovan, proponis al tiu dungiĝi en la plej bona entrepreno en la urbo, montrante al ŝi ĉiujn profitojn kaj avantaĝojn de tiu propono. Maslova devis elekti: aŭ humila stato de servistino, en kiu eblos molestoj flanke de viroj kaj sekretaj portempaj amrilatoj, aŭ sekura, trankvila, legitimita stato kaj evidenta, permesita de la leĝo kaj bone pagata, konstanta prostituado. Ŝi elektis la lastan. Krome, per sia elekto ŝi volis venĝi kaj sian deloginton kaj la komizon, kaj ĉiujn homojn kiuj faris al ŝi malbonon. Aldone ŝin logis — tio estis unu el la ĉefaj kaŭzoj de la findecido — tio, ke la agentino diris, ke ŝi povos mendi al si diversajn robojn, velurajn, fajajn, silkajn, porbalajn kun malkovritaj ŝultroj kaj brakoj. Kaj kiam Maslova imagis sin vestita per helflava silka robo kun nigra velura ornamaĵo ĉe dekoltaĵo, ŝi ne povis rezisti kaj fordonis la pasporton. En la sama vespero la agentino luis fiakron kaj veturigis ŝin en la faman domon de Kitajeva.

De tiu tempo por Maslova komenciĝis la vivo de konstanta rompo de Diaj kaj homaj testamentoj, kiun vivon praktikas centmiloj da virinoj, ne nur kun permeso, sed eĉ kun protekto de l' reganta potenco, kiu zorgas pri la bono de siaj civitanoj, kaj kiu vivo finiĝas por naŭ el dek tiaj virinoj per turmentaj malsanoj, frua kadukiĝo kaj morto.

Matene kaj tage daŭris peza dormo post diboĉa nokto. Je la tria aŭ kvara horo sekvis laca ellitiĝo de sur malpuraj litoj, Selters-akvo por kompensi la trodrinkadon, kafo, pigra vagado tra ĉambroj en negliĝoj, ĵerzoj, noktaj surtutoj, rigardado el post kurtenoj tra la fenestroj, malvigla kverelo inter koleginoj; poste sinbanado, ŝmirado, parfumado de la korpo, haroj, almezurado de roboj, disputoj pri ili kun la mastrino, sinesploro antaŭ spegulo, ŝminkado de la vizaĝo kaj brovoj, dolĉa kaj grasa nutraĵo; poste surmeto de puca silka robo nudiganta la korpon; poste veno al bunta, hele lumigita salono, alveno de gastoj, muziko, dancoj, bombonoj, vino, fumado kaj amorado kun junuloj, mezaĝuloj, duoninfanoj kaj kadukuloj, fraŭloj, edzoj, negocistoj, komizoj, armeanoj, judoj, tataroj, riĉaj, malriĉaj, sanaj, malsanaj, ebriaj, sobraj, krudaj, karesemaj, militaj, civilaj, studentoj, gimnazianoj — viroj de ĉiuj eblaj klasoj, aĝoj kaj temperamentoj. Krioj kaj ŝercoj, interbatiĝoj kaj muziko, tabako kaj vino, vino kaj tabako, kaj muziko de vespero ĝis mateniĝo. Kaj nur matene liberiĝo kaj peza dormo. Kaj tiel ĉiutage, tra la tuta semajno. Fine de l' semajno estis vizito al speciala institucio, kie estantaj en la ŝtata servo oficistoj kaj doktoroj — viroj, foje serioze kaj digne, sed foje kun petola gajo nuliganta la honton — protekto kiun la naturo donis ne nur al la homoj, sed ankaŭ al la bestoj — esploris tiujn virinojn kaj donis al ili licencon por daŭrigi la samajn pekojn, kiujn ili faris kun siaj komplicoj en la daŭro de la semajno. Kaj sekvis denove la sama semajno. Kaj tiel estis ĉiutage, somere kaj vintre, dum tagoj laboraj kaj feriaj.

Maslova tiel vivis sep jarojn. Dum tiu tempo ŝi ŝanĝis du domojn kaj unufoje estis en malsanulejo. La sepan jaron de ŝia restado en bordelo, la okan jaron post ŝia unua peko, en la aĝo de dudek ses jaroj, oni ŝin malliberigis kaj nun kondukis ŝin al tribunalo, post sesmonata restado en prizono kun murdintoj kaj ŝtelistinoj.

Tradukis el la rusa lingvo Viktor Sapoĵnikov 


Ĉi tiu teksto aperis en la libro de Lev Tolstoj Resurekto (Jekaterinburg: Sezonoj, 2000). Se vi deziras publikigi ĝin rete aŭ papere, bonvolu peti permeson de la eldonejo.


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo