Lev TolstojResurekto

romano de Lev Tolstoj

Parto 1

Ĉapitro XV

 

[En nia oka podkasto oni povas aŭskulti la tutan ĉapitron en la plenumo de la tradukinto. Musklaku kaj aŭskultu ekde la 20a minuto.]

Dum la tuta vivo tiu nokta diservo estis por Neĥludov unu el la plej helaj kaj fortaj rememoroj.

Kiam li en nigra malhelo, kelkloke lumigita de la blanka neĝo, plaŭdante en flakoj, venis en la preĝejan korton sur la ĉevalo, kiu timeme movis la orelojn pro lanternoj aranĝitaj ĉirkaŭ la preĝejo, la diservo jam komenciĝis.

Kampuloj, rekoninte la nepon de Maria Ivanovna, kondukis lin al seka loko, kie li povis deĉevaliĝi, poste ili akceptis lian ĉevalon kaj kondukis lin en la preĝejon. La preĝejon plenigis la festanta popolo.

Dekstre staris viroj: maljunuloj en hejmfaritaj kaftanoj, bastoŝuoj kaj puraj blankaj piedtukoj, kaj junuloj en novaj drapaj kaftanoj, zonitaj per denskoloraj zontukoj, en botoj. Maldekstre staris virinoj kun ruĝaj silkaj tukoj surkape, pluŝaj jakoj kun skarlataj manikoj kaj en bluaj, verdaj, ruĝaj buntaj jupoj, en hufumitaj ŝuoj. Post ili staris modestaj maljunulinoj kun blankaj kaptukoj, en grizaj kaftanoj, malnovecaj krudaj jupoj, ŝuoj aŭ novaj bastoŝuoj. Inter la viroj kaj la virinoj staris feste vestitaj infanoj kun oleitaj haroj. Viroj faris krucosignojn kaj klinojn, skuante siajn haroj. Virinoj, precipe maljunulinoj, fiksinte la senkoloriĝintajn okulojn al iu ikono kun kandeloj, firme premis la kunigitajn fingrojn al la tuko sur la kapo, al la ventro kaj al la ŝultroj kaj, flustrante ion, sin klinis starante aŭ falis surgenuen. Infanoj, imitante plenkreskulojn, diligente preĝis, kiam oni alrigardis ilin. La ora ikonostazo brilis pro lumo de kandeletoj, ĉiuflanke ĉirkaŭantaj la kandelegojn en oritaj kandelingoj. Kandeloj plenigis la preĝejan lustron, de la ĥorejo aŭdiĝis gajaj kantoj de volontulaj kantistoj kun raŭkaj basoj kaj infanaj diskantoj.

Neĥludov iris antaŭen. En la centro staris aristokrataro: bienulo kun siaj edzino kaj filo en marista jako, kampara policestro, telegrafisto, negocisto en botoj kun refaldoj, vilaĝestro kun medalo. Dekstre de la ambono, malantaŭ la edzino de la bienulo, staris Matrona Pavlovna en iriza lila robo kaj blanka ŝalo, kaj Katjuŝa en blanka robo, plisita surbruste, zonita per blua rubando kaj kun ruĝa banto en la nigraj haroj.

Ĉio estis festa, solena, gaja kaj belega: kaj la pastroj en helarĝentaj ornatoj kun oraj krucoj, kaj la diakono, kaj la akolitoj en festaj arĝentaj kaj oraj surplisoj, kaj feste vestitaj volontulaj kantistoj kun oleitaj haroj, kaj gajaj dancmelodioj de festaj himnoj, kaj konstanta benado fare de la pastroj per trikandelaj florornamitaj kandelingoj kun la ripetata aklamo: “Kristo resurektis! Kristo resurektis!” Ĉio estis belega, sed la plej bela estis Katjuŝa en sia blanka robo kun la blua rubando, kun la ruĝa banto en la nigraj haroj kaj kun la okuloj brilantaj pro la admiro.

Sen rigardi al ŝi, Neĥludov sentis, ke ŝi vidas lin. Li rimarkis tion, kiam li preterpaŝis ŝin irante al la altaro. Li havis nenion por diri al ŝi, sed li elpensis kaj diris, preterirante ŝin:

— La onklino diris, ke ŝi malfastiĝos post la dua diservo.

La juna sango, kiel ĉiam, dum ŝi rigardis lin, ruĝigis ŝian tutan ĉarman vizaĝon, kaj ŝiaj nigraj okuloj ridetante kaj ĝojante, naive rigardante de malsupre supren, fiksiĝis al Neĥludov.

— Mi scias, — ŝi diris kun rideto.

En tiu tempo akolito kun kupra kruĉo, traborante al si la vojon inter homoj, preterpasis Katjuŝan kaj, sen rigardi al ŝi, ŝin tuŝis per basko de sia surpliso. La akolito tuŝis ŝin evidente pro la estimo al Neĥludov, kiun li ĉirkaŭiris. Sed Neĥludov miris, ke tiu akolito ne komprenas, ke ĉi tie kaj en la tuta mondo ĉio ekzistas nur por Katjuŝa kaj ke neglekti oni povas ĉion, sed ne ŝin, ĉar ŝi estas la centro de ĉio. Por ŝi brilas la oro de l' ikonostazo kaj brulas ĉiuj kandeloj en la lustro kaj en la kandelingoj, por ŝi sonas la gaja melodio: “Pasko de Dio, jubilu homaro”. Kaj ĉio bona en tiu ĉi mondo estas por ŝi. Kaj ŝajnis al li, ke Katjuŝa komprenas, ke ĉio ĉi estas por ŝi. Tiel pensis Neĥludov, rigardante al ŝia svelta figuro en la blanka robo kun faldoj kaj al ŝia atentema ĝoja vizaĝo, laŭ kies esprimo li vidis, ke ĝuste tio, kio kantas en lia animo, kantas ankaŭ en ŝia animo.

En la paŭzo inter la unua kaj dua servoj Neĥludov eliris el la preĝejo. La popolo liberigis por li vojon kaj klinsalutis lin. Iuj rekonis lin, iuj demandis: “Kiu li estas?” Li haltis sur la perono. Almozuloj ĉirkaŭis lin kaj li disdonis ĉiujn monerojn el sia monujo kaj malsupreniris laŭ la ŝtuparo.

Mateniĝis tiel, ke jam iĝis lume, sed la suno ankoraŭ ne aperis. Sur tomboj ĉirkaŭ la preĝejo sidis vilaĝanoj. Katjuŝa restis en la preĝejo, kaj Neĥludov haltis atendante ŝin.

Popolanoj daŭre eliris el la preĝejo kaj, frapante per najlitaj botoj sur ŝtonoj, malsupreniris laŭ la ŝtuparo kaj disiris en la korto kaj tombejo.

La kaduka sukeraĵisto de Maria Ivanovna, kun la tremanta kapo, haltigis Neĥludovon, Paske kissalutis lin; lia edzino, kadukulino kun velka gorĝa pomo surkole sub silka kaptuko, prenis el sia mansaketo kaj donis al li flavan ovon safrane farbitan. Tuj aliris juna ridetanta muskoloza kampulo en nova surtuto kun larĝa verda zono.

— Kristo resurektis, — li diris ridetante per la okuloj kaj, proksimiĝinte al Neĥludov kaj aspergante lin per la specife vira agrabla odoro, tiklante lin per sia krispa barbo, trifoje kisis liajn lipojn per siaj fortaj, freŝaj lipoj.

Dum Neĥludov interkisiĝis kun la kampulo kaj akceptis de li malhelbrunan ovon, vidiĝis la iriza robo de Matrona Pavlovna kaj la kara nigra kapo kun la ruĝa banto.

Katjuŝa tuj ekvidis lin super la kapoj de la homoj, paŝantaj antaŭ ŝi, kaj li vidis, kiel heliĝis ŝia vizaĝo.

Ŝi kaj Matrona Pavlovna haltis sur la perono por disdoni almozon. Almozulo kun skarlata cikatro anstataŭ nazo aliris al Katjuŝa. Ŝi eligis ion el sia saketo kaj donis al li, proksimiĝis al li kaj ne montrante eĉ etan spuron de abomeno — eĉ male, plu gaje brilante per siaj okuloj — trifoje interkisiĝis kun li. Kaj en tiu momento, kiam ŝi kisis la almozulon, ŝiaj okuloj renkontiĝis kun la okuloj de Neĥludov. Kvazaŭ ŝi demandus: ĉu ŝi agas bone kaj ĝuste?

“Ĝuste, ĝuste, mia kara, ĉio estas bona, ĉio estas bonega, mi amas vin”.

Ili malsupreniris, kaj li proksimiĝis al ŝi. Li volis ne kisgratuli ŝin je la Pasko, sed li nur volis esti pli proksima al ŝi.

— Kristo resurektis! — diris Matrona Pavlovna, klininte la kapon kaj ridetante, per la tono diranta, ke nun ĉiuj egalas, kaj, viŝinte la buŝon per ĉifita poŝtuko, ŝi direktis al li siajn lipojn.

— Vere resurektis, — respondis Neĥludov, kisante ŝin.

Li rigardis al Katjuŝa. Ŝi ruĝiĝis kaj tuj venis al li.

— Kristo resurektis, Demetrio Ivanoviĉ.

— Vere resurektis, — li diris. Ili interkisiĝis dufoje kaj kvazaŭ ekhezitis, ĉu necesas daŭrigi, kaj, decidinte ke necesas, ili interkisiĝis la trian fojon kaj ambaŭ ridetis.

— Ĉu vi iros al la pastro? — demandis Neĥludov.

— Ne, ni sidos ĉi tie, Demetrio Ivanoviĉ, — diris Katjuŝa, peze suspirante tutbruste, kvazaŭ post ĝoja laboro, kaj rigardante rekte al liaj okuloj per siaj humilaj, virgaj, amantaj, strabetaj okuloj.

En amo inter viro kaj virino ĉiam venas minuto, kiam la amo atingas la zeniton, kiam en ĝi ĉeestas nenio konscia, racia kaj nenio volupta. Tiun minuton travivis Neĥludov je la nokto de la hela Krista Resurekto. Nun, kiam li estis remorantanta Katjuŝan, el ĉiuj situacioj, en kiuj li ŝin vidis, tiu minuto superis ĉiujn aliajn. La nigra, glata, brilanta kapo, la blanka robo kun faldoj, kiu virge kovris ŝian sveltan figuron kaj ŝiajn etajn mamojn, kaj tiu vangoruĝo, kaj tiuj teneraj kaj brilaj okuloj iom strabaj pro la sendorma nokto, kaj du ĉefaj trajtoj en ŝi: pureco de l' ĉasta amo ne nur al li — li sciis tion — sed al ĉiuj kaj al ĉio, kio ekzistas en la mondo, ne nur al la bono, — ankaŭ al tiu mizerulo kun kiu ŝi interkisiĝis.

Li sciis, ke en ŝi estis tiu amo, ĉar tiunokte kaj tiumatene li sentis ĝin en si, kaj li sentis, ke en tiu amo li kunfandiĝis kun ŝi en unu tuto.

Aĥ, se ĉio ĉi haltus je tiu sento, kiu estis tiunokte! “Jes, la terura ago okazis jam post tiu nokto de la hela Krista Resurekto!” — li nun pensis, sidante apud fenestro en la ĉambro de la ĵurio.

Tradukis el la rusa lingvo Viktor Sapoĵnikov 


Ĉi tiu teksto aperis en la libro de Lev Tolstoj Resurekto (Jekaterinburg: Sezonoj, 2000). Se vi deziras publikigi ĝin rete aŭ papere, bonvolu peti permeson de la eldonejo.


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo