Titolbildo

RUSAJ AMNOVELOJ

Anton Ĉeĥov, Ivan Bunin, Vladimir Nabokov

Serio Rusa literaturo;
Volumo 7

Kompilis kaj tradukis el la rusa
Grigori Arosev
Aleksander Korĵenkov

Redaktis
Wolfgang Kirschstein
Aleksander Korĵenkov

Enpaĝigis
Aleksander Korĵenkov

Korektis
Halina Gorecka

Sur la kovrilpaĝo estas bildo de Maria Baĵenova

Ĉeĥov A., Bunin I., Nabokov V.

Rusaj amnoveloj / Tradukis el la rusa Grigori Arosev, Aleksander Korĵenkov. — Jekaterinburg: Sezonoj, 2000. — 24 paĝoj. — (Serio Rusa literaturo; Volumo 7).

© Traduko en Esperanto, notoj, antaŭparolo Sezonoj 2000.


Enhavo


ANTAŬPAROLO

Apenaŭ ekzistis verkisto, kiu ne tuŝis Amon. Ĝi ĉiam inspiris kaj inspiras al kreado de mirindaj verkoj. Homaj sentoj kaj emocioj, koraj ĝojoj kaj ĉagrenoj ne dependas de politika konjunkturo, ekonomia stabileco aŭ privata vivkoncepto de verkisto.

Ĉeĥov, Bunin, Nabokov estas malsimilegaj aŭtoroj, ĉiu el ili havis sian propran sorton en la vivo kaj en la literaturo.

Anton Pavloviĉ Ĉeĥov (1860—1904) kiel sian protagoniston kutime elektis ordinaran homon kun ties ĉiutagaj zorgoj kaj problemoj. Li verkis pri la rusa inteligencio fronte al la nova jarcento kaj novaj vivkutimoj kaj kreis tute novan dramspecon “percepte-intuician” (Tri fratinoj, Ĉeriza ĝardeno), kie veraj eventoj mankas, kaj ĉio estas fokusita je la sentoj de la protagonistoj. Ĉeĥov diris pri siaj herooj, ke “ili simple tagmanĝas, kaj intertempe pasas iliaj vivoj”.

Ivan Aleksejeviĉ Bunin (1870—1953), daŭrigis la deknaŭ-jarcentan tradicion kaj verkis brilajn novelojn, interalie pri vivo de rusaj vilaĝoj (Suĥodol, Vivo de Arsenjev). Li estis devigita forlasi la patrujon kaj migri al Parizo, kie li longe vivis kaj mortis (sur lia skribotablo restis nefinita manuskripto pri Ĉeĥov). Bunin kreis unikan novelciklon Obskuraj aleoj, kiu temas nur pri amo (ĝuste el ĉi tiu kolekto estas Rusja).

Vladimir Vladimiroviĉ Nabokov (1899—1977) fariĝis klasikulo en la rusa kaj usona literaturoj, poeto, tradukisto (interalie, li tradukis en la anglan Eŭgenon Onegin), eseisto kaj esploristo de la rusa kulturo de XIX jarcento. Liaj romanoj profunde penetras en la homan psikologion kaj “sentologion” (Camera obscura, Aliaj bordoj k.a.). Nabokov estas aŭtoro de du geniaj romanoj pri amo kaj amoro: Lolita kaj Ada, kiuj rakontas pri neordinaraj amaj situacioj (en Lolita Nabokov skribis pri freneza pasio de adolto al adoleskantino, en Ada ni legas pri flamanta amo de du gekuzoj).

Ĉiuj ili verkis pri Amo. Ili verkis diversmaniere. Sed io en la prezentataj noveloj estas komuna. Verŝajne la etoso — trista, melankolia, iom morna. Sed tio estas karakteriza ankaŭ por la ĝenerala humoro de la rusa amliteraturo, eble ankaŭ de la monda literaturo.

La tri amnoveloj en ĉi tiu volumeto rakontas pri adoro, feliĉo, seniluziiĝo kaj despero de simplaj homoj. En la klasika rusa literaturo (kaj entute en la rusa kulturo) ĉiam sentiĝis emo plene malkaŝi la animon de protagonisto, detaligi ties sentojn, sed lasi la korpon kovrita. Do kvankam en la noveloj temas ne nur pri platona amo, ĉio estas verkita tre ĉaste, pure kaj dece, kaj tio estas la komuna trajto de la tri verkoj.

Grigori Arosev


ChekhovAnton Ĉeĥov

PRI LA AMO

Sekvatage ĉe la matenmanĝo oni donis tre bongustajn kuketojn, kankrojn kaj ŝafkotletojn. Dum la manĝado kuiristo Nikanoro venis supren por demandi, kion la gastoj deziras por la tagmanĝo. Li estis mezalta viro kun pufa vizaĝo kaj etaj okuloj, kaj liaj lipharoj ŝajnis ne razitaj sed elpinĉitaj.

Aljoĥin rakontis, ke la bela Pelagea amis tiun kuiriston. Ĉar li estis drinkulo kaj havis violentan karakteron, ŝi ne deziris edziniĝi kun li kaj konsentis je simpla konkubado. Sed li estis tre pia, kaj lia religia kredo ne permesis al li simple konkubi; li postulis ke ŝi edziniĝu kun li, kaj sen tio li ne deziris vivi kun ŝi; kiam li estis ebria li ŝin insultis kaj eĉ batis. Kiam li estis ebria, ŝi kaŝis sin supre kaj ploregis, kaj tiutempe Aljoĥin kaj la servistaro ne forlasis la domon por ĉebezone defendi ŝin.

Ili ekparolis pri la amo.

— Kiel la amo naskiĝas, — diris Aljoĥin, — kial Pelagea ekamis ne alian viron, kiu pli konvenus al ŝi laŭ ŝiaj animaj kaj eksteraj ecoj, sed ekamis ĝuste Nikanoron, tiun muzelulon (ĉi tie ĉiuj nomas lin muzelulo) — ja en la amo gravas la problemoj de la persona feliĉo — ĉio ĉi ne estas konata, kaj ĉion ĉi oni povas trakti ĉiamaniere. Ĝis nun pri la amo estas dirita nur unu nerefutebla veraĵo, nome: “ĉi tiu mistero estas granda”, sed ĉio cetera skribita kaj dirita pri la amo estis ne la respondo, sed nur formulado de la demandoj, kiuj plu restas neresponditaj. La klarigo, kiu ŝajne taŭgas en iu konkreta kazo, maltaŭgas en deko da aliaj kazoj; laŭ mi plej bone estas klarigi ĉiun kazon aparte, ne penante ĝeneraligi. Necesas, kiel diras la kuracistoj, personigi ĉiun apartan kazon.

— Tute ĝuste, — konsentis Burkin.

— Ni, honestaj rusaj homoj, havas inklinon al tiuj demandoj, kiuj restas neresponditaj. Kutime oni poeziigas la amon, ornamas ĝin per rozoj kaj najtingaloj, sed ni, rusoj, ornamas nian amon per tiuj fatalaj demandoj, ĉe tio elektante el ili la malplej interesajn. Kiam mi estis ankoraŭ studento en Moskvo, mi havis vivkunulinon, ĉarman damon, kiu en miaj brakoj ĉiam pensis pri tio, kiom da mono mi estos donanta al ŝi monate, kaj kiom nun kostas unu funto da bovinaĵo. Simile ankaŭ ni, kiam ni estas amantaj, ne ĉesas demandis nin: ĉu tio estas honesta aŭ nehonesta, saĝa aŭ stulta, al kio kondukos tiu amo, kaj tiel plu. Mi ne scias, ĉu tio estas bona aŭ ne, sed mi scias, ke tio malhelpas, agacas, ne kontentigas.

Ŝajnis, ke li deziris rakonti ion. Solece loĝantaj viroj ĉiam havas en la animo ion, kion ili volonte rakontus. Urbaj fraŭloj speciale frekventas publikajn banejojn kaj restoraciojn nur por paroli, kaj foje ili rakontas al banservistoj kaj kelneroj tre interesajn historiojn; en vilaĝoj ili kutime rakontas la sekretojn de la animo al siaj gastoj. Nun post la fenestroj estis videblaj nur la griza ĉielo kaj arboj, malsekaj pro la pluvo; en tiu vetero oni povis nenien foriri, kaj restis neniu afero krom rakonti kaj aŭskulti.

— Mi jam delonge loĝas kaj mastrumadas en Sofjino, — ekparolis Aljoĥin, — post la universitataj studoj. Mi estis edukita kiel laborevitulo, kaj laŭ mia karaktero mi emas labori ĉe la skribotablo, sed kiam mi venis ĉi tien la bieno havis grandan ŝuldon, kaj ĉar mia patro enŝuldiĝis parte pro tio ke li multe elspezis por miaj studoj, mi decidis ne foriri de ĉi tie kaj labori ĝis la elpago de l' ŝuldo. Mi konfesas, ke post tiu decido mi komencis ĉi tie labori kun certa abomeno. La tero ĉi tie ne donas multajn enspezojn, kaj por ke la terkulturado ne estu malprofita oni devas uzi laboron de servutuloj aŭ dungitoj, kio estas preskaŭ la sama afero, aŭ mem fari la propran mastrumadon laŭ la maniero de la kampuloj — do, propramane labori sur la tero kune kun la familio. Meza vojo ne ekzistas. Sed tiam mi ne pensis pri tiaj subtilaĵoj. Mi lasis libera neniun terpeceton, kunpelis ĉiujn gekampulojn el la apudaj vilaĝoj, la laboro freneze bolis; ankaŭ mi mem plugis, semis, falĉis kaj ĉe tio enuis kaj malestime paŭtis, kiel vilaĝa kato manĝanta kukumojn en legomejo; la korpo doloris min, kaj mi estis ekdormanta marŝante. Unuatempe al mi ŝajnis, ke ĉi tiun laborplenan vivon mi povos facile kunigi kun miaj kulturaj kutimoj; mi pensis, ke por tio necesas teni en la vivo la konatan kutiman ordon. Mi ekloĝis ĉi-supre, en la paradaj ĉambroj, kaj aranĝis tiel ke post la matenmanĝo kaj tagmanĝo oni donis al mi kafon kun likvoroj kaj antaŭ la dormo mi legis la revuon “Vestnik Jevropy”. Sed foje venis nia popo, patro Ivano, kaj dum unu vizito fortrinkis ĉiujn miajn likvorojn; kaj “Vestnik Jevropy” estis donita al la popfilinoj, ĉar somere, precipe dum la falĉotempo, mi ne sukcesis atingi mian liton kaj estis ekdormanta sur sledo en la remizo aŭ en iu arbara gardistejo — ĉu povus temi pri legado? Iom post iom mi ekloĝis malsupre, komencis manĝi en la kuirejo por servistoj, kaj el la antaŭa lukso ĉe mi restis nur la servistaro, kiu servis ankoraŭ al mia patro, kaj maldungi ĝin estus por mi tre dolore.

Oni baldaŭ elektis min honora paciga juĝisto. Mi devis fojfoje veni en la urbon kaj partopreni kunvenojn de la juĝistoj kaj sesiojn de la distrikta juĝo; tio distris min. Vivinte ĉi tie du-tri monatojn sen foriro, precipe vintre, oni finfine eksopiras al nigra jako. Kaj en la distrikta juĝejo estis kaj jakoj, kaj uniformoj, kaj frakoj; tie estis juristoj, homoj kun ĝenerala klero, kaj mi povis interparoli kun ili. Estis vera lukso — post dormado sur la sledo kaj post kuirejo por servistoj sidi sur fotelo, en puraj vestaĵoj kaj leĝeraj ŝuoj, kun ĉeno sur la brusto!

En la urbo oni varme akceptis min, kaj mi volonte konatiĝis. Inter ĉiuj konatecoj la plej firma kaj, verdire, la plej agrabla por mi estis la konateco kun Luganoviĉ, vicprezidanto de la distrikta juĝejo. Vi ambaŭ lin konas: ĉarma persono. Tio okazis ĝuste post la fama afero de la incendiintoj; la traktado daŭris du tagojn, ni estis lacigitaj. Luganoviĉ direktis al mi rigardon kaj diris:

— Do, jene. Venu al mi tagmanĝi.

Tio estis surpriza, ĉar kun Luganoviĉ mi estis konata malbone, nur oficiale, kaj mi neniam estis ĉe li. Mi nur por minuto venis al mia hotela ĉambro, por transvesti min, kaj iris al la tagmanĝo. Tiel mi ricevis la okazon por konatiĝi kun Anna Aleksejevna, la edzino de Luganoviĉ. Tiam ŝi estis ankoraŭ tre juna, ne pli ol dudekdujara, kaj antaŭ jarduono ŝi naskis sian unuan infanon. Tio okazis delonge, kaj nun mi apenaŭ povus diri, kio en ŝi estis vere neordinara, kion mi ekŝatis en ŝi, sed tiam ĉe la tagmanĝo por mi ĉio estis nerefuteble klara; mi vidis virinon junan, belegan, bonkoran, inteligentan, ĉarman; tian virinon mi ne renkontis pli frue. Mi tuj sentis en ŝi proksimulon, kvazaŭ ĉi tiun vizaĝon kaj ĉi tiujn afablajn saĝajn okulojn mi jam vidus iam en la infaneco, en la albumo, kiu kuŝis sur la komodo de mia patrino.

En la afero pri la incendio oni akuzis kvar judojn, agnoskis ilin bando, sed mi opiniis tion senbaza. Dum la tagmanĝo mi estis tre emociita, mi peze fartis, kaj mi jam ne memoras, kion mi parolis, sed Anna Aleksejevna ĉiam balancis la kapon kaj estis diranta al la edzo:

— Demetrio, kiel tio okazis?

La bonulo Luganoviĉ estis unu el tiuj simplanimaj homoj, kiuj firme kredas, ke se homo estas juĝata, tio signifas ke ĝi estas kulpa, kaj ke dubi pri la ĝusteco de la verdikto oni povas nur en la oficiala maniero, sur papero, sed tute ne dum tagmanĝo kaj ne dum privata konversacio.

— Ja mi kaj vi ne incendiis, — li milde parolis, — do oni nin nek juĝas, nek enprizonigas.

Ili ambaŭ, la edzo kaj la edzino, klopodis ke mi multe manĝu kaj trinku. Laŭ kelkaj bagateloj — ekzemple, laŭ tio kiel ili kune kuiris kafon kaj kiel ili per duonvorto komprenis unu la alian — mi konkludis ke ili kunvivas konkorde, bone kaj ke ili ĝojas pro la veno de la gasto. Post la tagmanĝo ili pianludis kvarmane, poste krepuskiĝis kaj mi reveturis hejmen. Tio okazis komence de printempo. Poste mi pasigis en Sofjino la tutan someron, nenien elveturante, kaj mi ne havis tempon eĉ pensi pri la urbo, sed la rememoro pri la svelta blonda virino ĉiutage restis en mi; mi ne pensis pri ŝi, sed en mia animo kvazaŭ kuŝus ŝia leĝera ombro.

Fine de l' aŭtuno en la urbo okazis spektaklo kun bonfara celo. Mi venis en la gubernatoran loĝion (oni invitis min dum paŭzo) kaj ekvidis ke apud la edzino de la gubernatoro sidis Anna Aleksejevna, kaj denove mi spertis la nerezisteblan, frapan impreson de la beleco kaj de la amindaj karesaj okuloj kaj la saman senton de proksimeco.

Ni iom sidis apude, poste promenis en la promen-salono.

— Vi malgrasiĝis, — ŝi diris. — Ĉu vi estis malsana?

— Jes. Mia ŝultro estas malvarmuminta kaj mi malbone dormas dum la pluva vetero.

— Vi aspektas malvigle. Printempe, kiam vi venis tagmanĝi, vi estis pli juna kaj vigla. Tiam vi estis entuziasma kaj multe parolis, vi estis tre interesa, kaj mi konfesas, ke mi estis eĉ iomete logita de vi. Somere mi ial ofte rememoris vin kaj hodiaŭ, dum mi prepariĝis al la teatro, al mi ŝajnis, ke mi vidos vin.

Ŝi ekridis.

— Sed hodiaŭ vi aspektas malvigle, — ŝi ripetis. — Tio maljunigas vin.

Sekvatage mi matenmanĝis ĉe Luganoviĉoj; post la matenmanĝo ili veturis al sia vilao por fari tie ordonojn pri la vintra mastrumado, kaj mi akompanis ilin. Kune kun ili mi revenis en la urbon kaj noktomeze temanĝis en ilia kvieta familia etoso, dum la kameno brulis kaj la juna patrino ofte foriris por vidi, ĉu ŝia filino dormas. Post tio mi ĉiam vizitis ilin, kiam mi venis en la urbon. Ili alkutimiĝis al mi, kaj mi al ili. Kutime mi venis sen anonco, kiel hejmano.

— Kiu venis? — aŭdiĝis el fora ĉambro la tirata voĉo, kiu ŝajnis al mi vere belega.

— Paŭlo Konstantinoviĉ, — respondis la ĉambristino aŭ vartistino.

Anna Aleksejevna estis eliranta kun zorgoplena vizaĝo kaj ĉiam demandis:

— Kial vi tiel longe ne venis al ni? Ĉu io okazis?

Ŝia vizaĝo, la nobla mano kiun ŝi etendis al mi, ŝia hejma robo, haroj, voĉo kaj paŝoj ĉiam donis al mi impreson de io nova, grava kaj neordinara en mia vivo. Ni longe konversaciis kaj longe silentis, ĉiu pensante pri siaj aferoj, aŭ ŝi pianludis por mi. Se hejme estis neniu el la gemastroj, mi restis kaj atendis, interparolis kun la vartistino, ludis kun la infano aŭ legis gazeton, kuŝante sur sofo en la kabineto, kaj kiam Anna Aleksejevna revenis, mi renkontis ŝin en la vestiblo, prenis ŝiajn aĉetaĵojn, kaj ial ĉiufoje portis tiujn aĉetaĵojn kun la amo kaj triumfo de la infano.

Okazis laŭ la proverbo: vivis kampulin' senzorge ĝis aĉeto de porkid'. Ankaŭ ili vivis senzorge ĝis la amikiĝo kun mi. Se mi longe ne venis en la urbon, tio signifis, ke mi malsanis aŭ al mi okazis io misa, kaj ili tre maltrankviliĝis. Ili maltrankviliĝis pro tio, ke mi, klerulo scianta fremdajn lingvojn, anstataŭ okupiĝi pri scienco aŭ literaturo, baraktas kiel sciuro en tretrado, multe laboras, restante sen groŝo en la poŝo. Al ili ŝajnis, ke mi suferas, kaj ke mi parolas, ridas kaj manĝas nur por kaŝi mian suferadon, kaj eĉ en gajaj minutoj, kiam mi fartis bone, mi sentis sur mi iliajn esplorajn rigardojn. Ili aparte kortuŝis min, kiam mi efektive havis problemojn, kiam min premis iu el la kreditoroj aŭ ne sufiĉis mono por urĝa pago; tiam la du geedzoj interflustris ĉe la fenestro, poste li venis al mi kaj seriozmiene diris:

— Paŭlo Konstantinoviĉ, se vi nuntempe bezonas monon, mi kaj mia edzino petas vin ne honti kaj preni prunte nian monon.

Liaj oreloj ruĝiĝis pro la emociiĝo. Okazis ankaŭ ke, post simila interflustrado ĉe la fenestro, li venis al mi kun la ruĝaj oreloj kaj diris:

— Mi kaj mia edzino tre petas vin akcepti de ni jenan donacon.

Kaj li donis manum-butonojn, cigaredujon aŭ lampon; kaj mi kompense sendis al ili el la vilaĝo ĉasitajn birdojn, buteron kaj florojn. Alvorte, ili estis sufiĉe riĉaj. Unuatempe mi ofte prunteprenis monon kaj ne estis tro elektema, prenis ĉie kie eblis, sed nenio en la mondo devigus min pruntepreni ĉe ili. Sed kial mi rakontu tion!

Mi estis malfeliĉa. En la hejmo, kamparo kaj remizo mi pensis pri ŝi; mi penis kompreni la sekreton de la juna, bela kaj saĝa virino, kiu edziniĝis kun neinteresa viro, preskaŭ maljunulo (la edzo havis pli ol kvardek jarojn), naskis de li infanojn; mi penis kompreni la sekreton de tiu neinteresa viro, bonulo, simplulo, kiu rezonis kun vere enuiga prudento, dum baloj kaj vesperoj troviĝis apud gravaj personoj, malvigla, nebezonata viro kun humila indiferenta mieno, kvazaŭ oni venigus lin por vendi, sed kiu tamen kredis je sia rajto esti feliĉa, havi de ŝi infanojn; kaj mi ĉiam penis kompreni, kial ŝin renkontis li, sed ne mi, kaj kial estis bezonata tiel terura eraro en nia vivo.

Sed venante en la urbon, mi ĉiufoje vidis en ŝiaj okuloj, ke ŝi atendis min; kaj ŝi mem konfesis al mi, ke ankoraŭ matene ŝi havis specialan senton, ŝi estis ĝuste divenanta miajn vizitojn. Ni kutime parolis kaj silentis longe, tamen ni ne konfesis nian amon unu al la alia, sed timide kaj ĵaluze kaŝis ĝin. Ni timis ĉion, kio povus malkaŝi nian sekreton al ni mem. Mi amis tenere kaj profunde, sed mi rezonadis, mi demandis min, al kio eble kondukos nia amo, se ni ne havos fortojn por kontraŭbatali ĝin; al mi ŝajnis neebla tio, ke mia kvieta trista amo subite kaj krude ĉesigos la feliĉan vivofluon de ŝia edzo, de ŝiaj infanoj, de la tuta domo, kie oni min tre amis kaj kie oni tute fidis min. Ĉu tio estus honesta? Ŝi sekvus min, sed kien? Kien mi povus venigi ŝin? Estus alia afero, se mi havus belan interesan vivon, se mi, ekzemple, batalus por liberigo de la patrujo aŭ se mi estus fama sciencisto, artisto, pentristo; sed nun mi el unu kutima, rutina situacio devus forlogi ŝin al alia situacio same aŭ eĉ pli rutina. Ĉu nia feliĉo daŭrus longe? Kio okazus al ŝi se mi malsaniĝus, mortus aŭ se ni simple ĉesus ami unu la alian.

Evidente, ankaŭ ŝi rezonis simile. Ŝi pensis pri la edzo, pri la infanoj, pri sia patrino kiu amis ŝian edzon kiel filon. Se ŝi fordonus sin al sia sento, ŝi estus devigita mensogi aŭ diri la veron, kaj en ŝia stato ambaŭ manieroj estus same timigaj kaj malkomfortaj. Ankaŭ ŝin turmentis la demando: ĉu ŝia amo feliĉigos min, ĉu ĝi malfaciligos mian vivon, kiu sen tio estis peza kaj plena da ĉiaj malfeliĉoj? Al ŝi ŝajnis, ke ŝi estas jam nesufiĉe juna por mi, nesufiĉe laborema kaj energia por komenci la novan vivon, kaj ŝi ofte interparolis kun la edzo pri tio, ke mi devos edzinigi saĝan kaj dignan junulinon, kiu estu bona mastrino kaj helpanto, sed ŝi tuj estis diranta, ke en nia urbo apenaŭ ekzistas tia junulino.

Intertempe pasis jaroj. Anna Aleksejevna havis jam du infanojn. Kiam mi venis al Luganoviĉoj la servistoj afable ridetis, la infanoj kriis, ke venis oĉjo Paŭlo kaj ĵetis sin sur mian kolon. Ĉiuj ĝojis, ne komprenante kio estis okazanta en mia animo, kaj pensis ke ankaŭ mi ĝojas. Ĉiu taksis min nobla persono. Kaj la plenaĝuloj kaj la infanoj sentis, ke en la ĉambro paŝas nobla persono, kaj tio donis por ilia rilato al mi iun apartan ĉarmon, kvazaŭ en mia ĉeesto ilia vivo estus pli pura kaj bela. Mi kaj Anna Aleksejevna kune vizitis la teatron, ĉiam ni iris piede; ni sidis apude en foteloj, niaj ŝultroj intertuŝiĝis, mi estis silente prenanta binoklon el ŝiaj manoj kaj tiutempe mi sentis, ke ŝi proksimas al mi, ke ŝi estas mia, ke ni ne povas esti unu sen la alia, sed elirinte el la teatro ni, pro stranga miskompreno, ĉiufoje adiaŭis kaj disiris kiel fremduloj. En la urbo oni parolis pri ni Dio-scias-kion, sed en tiuj paroloj estis neniu vera vorto.

En la lastaj jaroj Anna Aleksejevna estis pli ofte forveturanta jen al la patrino, jen al la fratino; ŝi jam foje havis malbonan humoron, foje aperis konscio pri la nekontentiga, fuŝita vivo kaj tiam ŝi volis vidi nek la edzon, nek la infanojn. Ŝi jam kuracis siajn difektitajn nervojn.

Ni preskaŭ ĉiam silentis, kaj en ĉeesto de aliaj ŝi estis strange incitita kontraŭ mi; kiam mi parolis pri io ajn, ŝi malkonsentis kun mi, kaj kiam mi diskutis kun iu, ŝi subtenis mian kontraŭulon. Kiam mi hazarde lasis ion fali, ŝi malvarme diris:

— Mi gratulas vin.

Se irante kun ŝi al la teatro mi forgesis kunpreni binoklon, ŝi diris:

— Mi certe sciis, ke vi ĝin forgesos.

Feliĉe aŭ malfeliĉe, en nia vivo ne ekzistas io, kio ne finiĝus frue aŭ malfrue. Venis la tempo de l' disiĝo, ĉar Luganoviĉ estis promociita kiel prezidanto de juĝejo en unu el la okcidentaj gubernioj. Necesis vendi la meblojn, ĉevalojn, vilaon. Kiam post la vizito de la vilao ni estis revenantaj kaj rerigardis por lastfoje vidi la ĝardenon kaj la verdan tegmenton, ĉiuj estis tristaj, kaj mi komprenis ke venis la tempo adiaŭi ne nur la vilaon. Estis decidite, ke fine de aŭgusto ni adiaŭos Annan Aleksejevnan kiu vojaĝos al Krimeo, kien ŝin sendis kuracistoj, kaj post kelka tempo Luganoviĉ kun la infanoj forveturos al sia okcidenta gubernio.

Ni adiaŭis Annan Aleksejevnan en granda amaso. Kiam ŝi jam ĝisrevidis kun la edzo kaj infanoj, kaj ĝis la forvojaĝa signalo restis nur momento, mi enkuris en ŝian kupeon por meti sur bagaĝ-benkon unu el ŝiaj korboj, kiun ŝi preskaŭ forgesis; kaj necesis adiaŭi. Kiam en la kupeo niaj rigardoj renkontiĝis, la animfortoj forlasis nin ambaŭ, mi brakumis ŝin, ŝi premis la vizaĝon al mia brusto, kaj la okuloj eklarmis. Kisante ŝiajn vizaĝon, ŝultrojn kaj manojn malsekajn pro la larmoj — ho, kiel malfeliĉaj ni estis! — mi konfesis al ŝi mian amon, kaj kun akra kordoloro komprenis, kiel malnecesa, bagatela kaj trompa estis ĉio, kio malhelpis al ni ami. Mi komprenis, ke kiam oni amas, en siaj rezonoj pri tiu amo oni bazu sin sur io pli supera, pli grava ol feliĉo aŭ malfeliĉo, peko aŭ virto en ties kutimaj sencoj, aŭ oni tute ne rezonu.

Mi kisis ŝin lastfoje, premis ŝian manon, kaj ni disiĝis — por ĉiam. La trajno jam ekveturis. Mi sidiĝis en najbara kupeo, kiu estis malplena, kaj ĝis la sekva stacio tie sidis kaj ploris. Poste mi piediris al Sofjino…

Dum la rakonto de Aljoĥin la pluvo ĉesis, kaj la suno aperis. Burkin kaj Ivano Ivanoviĉ venis sur la balkonon, de sur kiu belege aspektis la ĝardeno kaj la rivero nun spegulece rebrilanta sub la sunradioj. Ili ĝuis la vidaĵon kaj samtempe bedaŭris, ke ĉi tiu viro kun la bonaj saĝaj okuloj, kiu tiel purkore estis rakontanta al ili, efektive estis baraktanta en la grandega bieno, kiel sciuro en tretrado, sed ne okupiĝis pri scienco aŭ io alia, kio farus lian vivon pli agrabla. Ili pensis ankaŭ pri tio, kiel funebran vizaĝon havis la juna damo, dum li adiaŭis ŝin en la kupeo kaj kisadis ŝiajn vizaĝon kaj ŝultrojn. Ambaŭ ŝin vidis en la urbo, kaj Burkin eĉ estis konata kun ŝi kaj taksis ŝin bela.

(1898)

Tradukis Aleksander Korĵenkov


BuninIvan Bunin

RUSJA

Post la deka horo vespere rapida trajno Moskvo-Sebastopolo haltis en eta stacio post Podolsk, kie ĝi ne devus halti, kaj ion atendis sur la dua trako. En la trajno al malfermita fenestro de unuaklasa vagono venis sinjoro kaj sinjorino. Konduktoro kun ruĝa lanterno en la pendanta mano estis transpaŝanta la relojn, kaj la sinjorino demandis:

— Diru, kial ni staras?

La konduktoro respondis, ke la alidirekta ekspresa trajno malfruas.

En la stacio estis mallume kaj triste. Jam delonge krepuskiĝis, sed okcidente, post la stacio, post la nigraj arboplenaj kampoj, plu mortece lumis longa somera moskva ĉielruĝo. Al la fenestro fluis humida marĉa odoro. En la silento de ie aŭdiĝis monotona kaj kvazaŭ same humida knaro de krekso.

Li apogis sin al la fenestro, ŝi — al lia ŝultro.

— Foje mi loĝis ĉi tie dum ferioj, — li diris. — Mi estis repetitoro en bieno proksimume kvin verstojn de ĉi tie. Enuiga regiono. Maldensa arbaro, pigoj, kuloj kaj libeloj. Ĉie mankis ajna spektinda pejzaĝo. En la bieno oni povis ĝui la horizonton nur de la mezanino. La domo estis, certe, en la rusa biena stilo, sed tute senprizorga — la mastroj estis malriĉiĝintaj — malantaŭ la domo estis similaĵo de ĝardeno, malantaŭ la ĝardeno estis iu lago aŭ marĉo superkovrita per skirpoj kaj nimfeoj; kaj estis neevitebla platfunda boato ĉe la marĉa bordo.

— Kaj, certe, enuanta biena fraŭlino, kiun vi veturigis sur la marĉo.

— Jes, ĉio estis kiel devis esti. Sed la fraŭlino ne estis enuanta. Mi veturigis ŝin plej ofte dum noktoj, kaj eĉ rezultis poeziece. La tutajn noktojn la ĉielo okcidente estis verdeta, travidebla, kaj tie ĉe la horizonto, samkiel nun io bruletis, bruletis… Troviĝis nur unu remilo, kiu similis fosilon, kaj mi remis per ĝi kvazaŭ sovaĝulo — jen dekstraflanke, jen maldekstraflanke. La alia bordo estis malhela pro la maldensa arbaro, sed malantaŭ ĝi tiu stranga duonlumo restis la tutan nokton. Kaj ĉie estis neimagebla silento — nur kuloj ĝemis kaj libeloj flugis. Mi neniam pensis ke ili flugas nokte, sed evidentiĝis ke ili iucele flugas. Eĉ estis terure.

Finfine la alidirekta trajno ekbruis, tondre kaj vente alflugis, kunfluiĝinte je ora strio da lumigitaj fenestroj, kaj preterimpetis. La vagono tuj removiĝis. La konduktoro eniris la kupeon, lumigis ĝin kaj komencis pretigi la litojn.

— Do kion vi havis kun tiu fraŭlino? Ĉu veran amhistorion? Ial vi neniam rakontis al mi pri ŝi. Kia ŝi estis?

— Maldika, alta. Ŝi surhavis flavan indienan sarafanon, kaj sur ŝiaj nudaj piedoj estis kamparanaj ŝuoj plektitaj el iu bunta lano.

— Ankaŭ, do, en la rusa stilo?

— Mi pensas ke plej verŝajne en la malriĉeca stilo. Mankis kion surmeti, do estis sarafano. Krome, ŝi estis pentristino, studis en pentro-lernejo de Stroganov. Ankaŭ ŝi mem estis pitoreska, eĉ ikon-aspekta. Longa nigra harligo laŭlonge de la dorso, brunhaŭta vizaĝo kun la etaj malhelaj nevusoj, mallarĝa senĝiba nazo, nigraj okuloj, nigraj brovoj… La haroj estis sekaj kaj akraj, iom bukliĝintaj. Ĉio ĉi tre bele distingiĝis fone de la flava sarafano kaj muslinaj manikoj de l' ĉemizo. Kaj ŝiaj maleoloj kaj la piedoj en la plektitaj ŝuoj estis sekaj, kun la ostoj elstarantaj sub la delikata bruna haŭto.

— Mi konas tiun tipon. En la kurso mi havis la saman amikinon. Verŝajne ŝi estis histeriulino.

— Probable. Des pli, ke vizaĝe ŝi similis la patrinon, kaj la patrino, kiu estis el la gento de iuj orient-sangaj princoj, suferis ion similan al nigra melankolio. Ŝi vidigis sin nur ĉe tablo. Ŝi venis, sidiĝis kaj silentis, tusetis sen levi la okulojn, kaj konstante movis jen tranĉilon, jen forkon. Sed se ŝi estis ekparolanta, do tiel subite kaj laŭte, ke oni tremeris.

— Kaj la patro?

— Ankaŭ silentema kaj seka, alta; eksarmeano. Nur ilia knabo, kiun mi instruis, estis simpla kaj ĉarma.

La konduktoro eliris el la kupeo dirinte, ke la litoj estas pretaj, kaj deziris bonan nokton.

— Kiun nomon ŝi havis?

Rusja.

— Kio estas tiu nomo?

— Tute simpla — Marusja.

— Ĉu vi do tre amis ŝin?

— Certe, ŝajnis ke terure amis.

— Sed ŝi?

Li iom silentis kaj seke respondis:

— Probable ankaŭ ŝi same pensis. Sed ni dormu. Mi ege laciĝis dum la tago.

— Tre ĉarme! Vi ja interesis min. Nu, rakontu almenaŭ per kelkaj vortoj, kiel kaj per kio via amhistorio finiĝis.

— Neniel. Mi forveturis, jen fin' de l' afer'.

— Kial vi ne edzinigis ŝin?

— Evidente mi antaŭsentis renkonti vin.

— Ne, serioze?

— Nu, ĉar mi mortpafis min, kaj ŝi mortpikis sin per ponardo…

Ili lavis sin, brosis la dentojn kaj fermiĝis en la estiĝinta mallarĝeco de la kupeo, senvestiĝis kaj kun la vojaĝa ĝojo kuŝiĝis sub la freŝan glacean littukan tolon kaj sur la samajn kusenojn, kiuj konstante glitis de la levita kap-apogilo.

Bluviola superporda trueto kviete rigardis en la mallumon. Ŝi baldaŭ ekdormis, sed li ne dormis, li kuŝis, fumis kaj enpense rigardis al tiu somero…

Ankaŭ ŝia korpo estis kovrita per multaj malhelaj nevusoj — ĉi tiu eco estis rava. Ĉar ŝiaj ŝuoj estis molaj, sen kalkanumoj, ŝia tuta korpo malkvietis sub la flava sarafano. La sarafano estis larĝa, leĝera, kaj ŝia longa knabina korpo fartis en ĝi libere. Foje dum pluvo ŝi malsekigis la piedojn, enkuris el la ĝardeno en la salonon, kaj li impetis senŝuigi kaj kisi ŝiajn malsekajn stretajn plandojn — tian feliĉon li neniam spertis en la vivo. La freŝa odoranta pluvo bruis pli rapide kaj pli dense post la pordo malfermita al la balkono; en la senlumiĝinta domo ĉiuj dormis post la tagmanĝo — kaj terure timigis lin kaj ŝin nigra koko kun metal-verda rebrilo, kun granda flamanta kresto, ankaŭ enkurinta el la ĝardeno frapante per la ungoj la plankon ĝuste en tiu varma minuto, kiam ili tute forgesis la singardemon. Vidinte ilin saltstariĝi de sur la sofo, ĝi haste kaj kliniĝinte, kvazaŭ pro delikateco, kuris reen sub la pluvon mallevinte la brilantan voston…

Unuatempe ŝi daŭre observis lin; kiam li parolis al ŝi, ŝi malhele ruĝiĝis kaj respondis per moka murmurado; ĉetable ŝi ofte moketis lin laŭte parolante al la patro:

— Ne regalu lin, paĉjo, estas senutile. Li ne ŝatas varenikojn. Cetere, li ankaŭ kvas-supon ne ŝatas, kaj nudelon ne ŝatas, kaj acidlakton neglektas, kaj kazeon abomenas.

Matene li instruis la knabon, ŝi estis okupita pri la mastrumado — ŝi prizorgis la tutan domon. La tagmanĝo okazis je la unua horo posttagmeze, post la manĝo ŝi iris al sia mezanino aŭ, se ne pluvis, en la ĝardenon, kie ĉe betulo staris ŝia pentrostablo, kaj ŝi, svinge defendante sin de la kuloj, pentris la naturon. Kelkan tempon poste ŝi komencis vizitadi la balkonon kie li posttagmanĝe sidis kun libro en kurba kana fotelo; ŝi staris, interplektinte la manojn post sia dorso, kaj rigardis lin svage ridetante:

— Ĉu eblas ekscii, kiajn saĝaĵojn vi bonvolas pristudi?

— Historion de la Franca revolucio.

— Aĥ, Dio mia! Mi ne sciis, ke en nia domo aperis revoluciulo!

— Sed kial vi forgesis vian pentradon?

— Tuj-tuj mi entute forgesos. Mi konvinkiĝis pri la propra sentalenteco.

— Sed montru al mi ion el viaj pentraĵoj.

— Ĉu vi opinias ke vi iel kompetentas pri la pentroarto?

— Vi estas ege memama.

— Jes, mi pekas pri tio…

Finfine ŝi proponis al li promeni sur la lago; subite ŝi firme diris:

— Ŝajne, en nia tropika loko la pluvema periodo finiĝis. Ni amuziĝu. Kvankam nia boataĉo estas sufiĉe putra kaj ĝia fundo estas truigita, sed mi kaj Peĉjo ŝtopis ĉiujn truojn per skirpoj…

La tago estis varma, vaporplena; ĉeborda herbo, buntigita de flavaj ranunkoloj, estis sufoke varmigita de la humida varmo, kaj super la herbo malalte svarmis sennombraj pal-verdaj papilioj.

Li ellernis ŝian konstante rikanan parolon, kaj diris veninte al la boato:

— Finfine vi degnis proksimiĝi al mi!

— Finfine vi kolektis la pensojn por respondi al mi! — vigle ŝi respondis kaj saltis sur la boatan pruon, timiginte ranojn kiuj de ĉiuj flankoj ekplaŭdis en la akvon; sed subite ŝi akute jelpis kaj stamfante levis la sarafanon ĝis la genuoj:

— Kolubro! Kolubro!

Li pretere vidis la brilan brunecon de ŝiaj nudaj kruroj, kaptis de la pruo la remilon, frapis la surfunde serpentumantan kolubron, subkroĉis ĝin, kaj malproksime forĵetis en la akvon.

Ŝi estis pala je iu hindeca palo, la nevusoj sur ŝia vizaĝo pli malheliĝis, la nigreco de la haroj kaj okuloj kvazaŭ plinigriĝus. Ŝi faciligite respiris:

— Kia abomenaĵo! Ja ne vane la vorto “hororo” devenas de “kolubro”. La kolubroj ĉe ni estas ĉie, kaj en la ĝardeno, kaj sub la domo… Kaj Peĉjo, imagu, prenas ilin per la manoj!

La unuan fojon ŝi ekparolis kun li simple, kaj la unuan fojon ili rigardis unu la alian rekte en la okulojn.

— Sed kia bravulo vi estas! Vi tre bone frapis ĝin!

Ŝi tute rekonsciiĝis, ridetis kaj, kurinte de la pruo al la poŭpo, gaje sidiĝis. En sia timo ŝi konsternis lin per la beleco, kaj nun li tenere pensis: ja ŝi ankoraŭ estas knabineto! Sed ŝajniginte indiferentan mienon, li zorgoplene eniris la boaton kaj, puŝinte la remilon al la gelateneca fundo, turnis la boatan pruon antaŭen kaj ektrenis ĝin tra la interplektita densaĵo de subakvaj herboj direkte al verdaj skirpaj brosoj kaj florantaj nimfeoj, ĉion antaŭe kovrantaj per la sentrua tavolo da sia dika ronda foliaro; li kondukis la boaton al la akvo kaj sidiĝis sur mezan benketon, remante jen dekstraflanke, jen maldekstraflanke.

— Ĉu vere bone? — ŝi kriis.

— Tre! — li respondis, demetante la kaskedon, kaj turniĝis al ŝi: — bonvolu ĵeti ĝin apud vi, alie mi forsvingos ĝin en ĉi trogon kiu, mi pardonpetas, tamen enlasas akvon kaj plenas je hirudoj.

Ŝi metis la kaskedon sur siajn genuojn.

— Vi ne zorgu, ĵetu ĝin ien ajn.

Ŝi alpremis la kaskedon al la brusto:

— Ne, mi gardos ĝin!

Denove lia koro tenere tremis, sed li denove returniĝis kaj komencis forte ŝovi la remilon en la akvon, brilantan inter la skirpoj kaj nimfeoj.

Kuloj gluiĝis al la vizaĝo kaj manoj, ĉio ĉirkaŭe blindigis per varma arĝento: vapora aero, ŝancela sunlumo, bukla blankeco de nuboj, milde brilantaj en la ĉielo kaj en malplenejoj inter la insuloj de skirpoj kaj nimfeoj; ĉie estis tre malprofunde kaj videblis la fundo kun la subakvaj herboj, sed ĝi iel ne malhelpis la senfundan profundegon, en kiun plonĝis la respegulata ĉielo kun la nuboj. Subite ŝi denove jelpis, kaj la boato kliniĝis flanken: ŝi ŝovis de l' poŭpo la manon en la akvon kaj, kaptinte la nimfean tigon, tiel abrupte tiris ĝin al si, ke kliniĝis kune kun la boato — li apenaŭ sukcesis ekstari kaj kapti ŝin je la akseloj. Ŝi ekridis kaj, dorse falinte sur la poŭpon, ŝprucis per la malseka mano akvogutojn rekte en liajn okulojn. Tiam li denove kaptis ŝin kaj, ne komprenante kion li faras, kisis la ridantajn lipojn. Ŝi rapide brakumis lian kolon kaj mallerte kisis lian vangon…

De tiam ili flosis dum noktoj. La sekvan tagon post la tagmanĝo ŝi vokis lin en la ĝardenon kaj demandis:

— Ĉu vi amas min?

Li arde respondis, memorante la hieraŭajn kisojn en la boato:

— Ekde la unua tago de nia renkontiĝo!

— Ankaŭ mi, — ŝi diris. — Ne. Komence mi malamegis vin — ŝajnis al mi ke vi tute ne rimarkas min. Sed, dank' al Dio, tio jam estas en la pasinteco. Ĉi-vespere, kiam ĉiuj enlitiĝos, venu tien denove kaj atendu min. Sed eliru el la hejmo laŭeble plej atenteme — la panjo observas ĉiun mian paŝon, ŝi estas aliene ĵaluza.

Nokte ŝi venis al la bordo kun plejdo surbrake. Pro la ĝojo li renkontis ŝin konfuzite, nur demandinte:

— Por kio la plejdo?

— Stulta! Ja por ni estos malvarme. Nu, rapide sidiĝu kaj remu al la alia bordo…

La tutan vojon ili silentis. Kiam ili alflosis al la aliflanka arbaro, ŝi diris:

— Nu jen. Nun venu al mi. Kie estas la plejdo? Aĥ, ĝi estas sub mi. Kovru min, mi frostiĝis, kaj sidiĝu. Jen tiel… Ne, atendu, hieraŭ ni interkisiĝis iel sencele, nun mi mem unue kisu vin, sed nur milde, milde… Kaj vi brakumu min… ĉie…

Sub la sarafano ŝi havis nur ĉemizon. Ŝi tenere, apenaŭ tuŝante, kisis la randojn de liaj lipoj… Li kun la malklariĝinta kapo ĵetis ŝin sur la poŭpon. Ŝi pasie brakumis lin…

Iom kuŝinte pro senfortiĝo, ŝi leviĝis kaj diris kun la rideto de feliĉa laco kaj ankoraŭ neestingiĝinta doloro:

— Nun ni estas geedzoj. La panjo diras ke ŝi ne eltenos mian edziniĝon, sed mi nun ne volas pensi pri tio… Sciu, ke mi volas baniĝi, mi ŝategas tion fari nokte…

Ŝi senvestiĝis trans la kapon, ŝia tuta longa korpo ekblankis en la obskuro, kaj ŝi komencis ĉirkaŭigi la kapon per la harligo, levinte la manojn, montrante la malhelajn akselojn kaj la leviĝintajn mamojn, ne hontante sian nudecon kaj la malhelan triangulon sub la ventro. Ĉirkaŭliginte, ŝi rapide kisis lin, saltstariĝis, tutkorpe falis en la akvon, malantaŭeniginte la kapon, kaj ekbruis per la piedoj.

Poste li haste helpis ŝin vestiĝi kaj kovriĝi per la plejdo. En la obskuro fabele vidiĝis ŝiaj nigraj okuloj kaj nigraj haroj zonitaj per la harligo. Li ne plu kuraĝis tuŝi ŝin, nur kisis ŝiajn manojn kaj silentis pro la neeltenebla feliĉo. Daŭre ŝajnis ke iu estas en la mallumo de la ĉeborda arbaro, kie diversloke sensone lumetis lampiroj — iu staras kaj aŭskultas. Fojfoje tie io singarde susuris. Ŝi levis la kapon:

— Haltu, kio estas?

— Ne timu, tio estas, verŝajne, rano elrampanta al la bordo. Aŭ erinaco en la arbaro…

— Sed se kaprikorno?

— Kiu kaprikorno?

— Mi ne scias. Sed nur imagu: el la arbaro eliras iu kaprikorno, staras kaj aŭskultas… Mi tre bone fartas, mi volas babili terurajn stultaĵojn!

Kaj li denove premis al la lipoj ŝiajn manojn, fojfoje kiel ion sanktan li kisis ŝiajn malvarmajn mamojn. Ŝi fariĝis tute nova estaĵo por li! Kaj restis sen estingiĝi la verdeta duonlumo malantaŭ la nigreco de la malalta arbaro, apenaŭ respeguliĝanta malproksime en la plate blankanta akvo; akre odoris, kiel celerio, rosoplenaj ĉebordaj kreskaĵoj, mistere kaj kaĵole ĝemis kuloj; kaj flugis, flugadis teruraj sendormaj libeloj, mallaŭte knarante super la boato kaj plu, super la noktece brilanta akvo. Kaj konstante ie io susuris, rampis, penetris…

Post unu semajno li estis malbelege, kun malhonoro forpelita el la hejmo, konsternita pro terureco de la absolute neatendita disiĝo.

Iam post tagmanĝo ili sidis en la salono kaj, tuŝante unu la alian per la kapoj, rigardis bildojn en malnovaj kajeroj de “Niva”.

— Ĉu vi ankoraŭ ne ĉesis ami min?

— Stulta. Terure stulta! — ŝi flustris.

Subite aŭdiĝis la milde kurantaj paŝoj — kaj sur la sojlo aperis ŝia duonfreneza panjo en nigra silka malordigita negliĝo kaj forfrotitaj marokenaj pantofloj. Ŝiaj nigraj okuloj tragike brilis. Ŝi enkuris kvazaŭ al scenejo, kaj kriis:

— Mi komprenis ĉion! Mi antaŭsentis, mi observis! Fripono, ŝi ne estos via!

Kaj, suprenĵetinte la manon en la longa maniko, ŝi surdige pafis el antikva pistolo, per kiu Peĉjo timigis paserojn ŝargante ĝin nur per pulvo. Li, kovrita de fumo, impetis al ŝi, kaptis ŝian persistan manon. Ŝi liberiĝis, frapis per la pistolo lian frunton, sange vundinte lian brovon, ĵetis la pistolon al li kaj, aŭdinte ke en la domo oni kuras direkte al la krioj kaj pafo, kriis:

— Nur se mi mortos ŝi venos al vi! Se ŝi fuĝos kun vi, mi tiutage pendumos min aŭ saltos de sur la tegmento! Fripono, for el mia hejmo! Maria Viktorovna, elektu: panjo aŭ li!

Ŝi flustris:

— Vi, vi, panjo…

Li rekonsciiĝis, malfermis la okulojn — daŭre same persiste, mistere, tombece la blu-viola superporda trueto rigardis al li el la nigra mallumo, kaj la vagono kuregis kun la sama persiste antaŭen impetanta rapideco, pendolante kaj ŝanceliĝante. Jam malproksime, malproksime restis tiu trista stacio. Kaj jam antaŭ dudek jaroj estis ĉio ĉi: arbaretoj, pigoj, marĉoj, nimfeoj, kolubroj, gruoj… Jes, ja ankaŭ gruoj estis — kiel li povis forgesi ilin! Ĉio estis stranga dum tiu mirinda somero, stranga estis ankaŭ paro da gruoj, de tempo al tempo alflugantaj de ie al la marĉa bordo, stranga estis ankaŭ tio ke nur ŝin solan ili lasis al si kaj, kurbigante la subtilajn longajn kolojn, kun tre rigora sed favora scivolemo rigardis al ŝi desupre kiam ŝi, milde kaj leĝere kurante al ili en siaj buntaj ŝuoj, subite kaŭris antaŭ ili, disvolvinte sian flavan sarafanon, kaj kiam ŝi infanece verve rigardis al iliaj belegaj kaj minacaj nigraj pupiloj strete ĉirkaŭigitaj de la malhele griza ringo, simila al tiu de rajok. Li rigardis al ŝi kaj al ili de malproksime, per binoklo, kaj klare vidis iliajn etajn brilantajn kapetojn — eĉ iliajn ostajn naztruojn, fendojn de la fortikaj grandaj bekoj, per kiuj ili unubate mortigis kolubrojn. Iliaj mallongaj korpoj kun la lanugaj vostaj faskoj estis streĉe tegitaj per ŝtalkolora plumaro; skvamaj bastonetoj de la kruroj estis enorme longaj kaj subtilaj — unu havis tute nigrajn, la alia verdetajn krurojn. Foje ili plurajn horojn staris sur unu kruro en la nekomprenebla senmoveco, foje ili senkaŭze saltetis, etendante la grandegajn flugilojn; kaj foje ili gravaspekte promenis, paŝante lante, ritme, levante la krurojn, bule kunmetante tri siajn fingrojn, kaj mallevis la krurojn malbuligante la fingrojn, dismovante ilin kvazaŭ rabulajn ungojn, kaj ili konstante balancis la kapojn… Kvankam, kiam ŝi estis alkuranta al ili, li ne plu pensis pri io kaj nenion vidis — li vidis nur ŝian disvolviĝintan sarafanon, mortvolupte tremante ĉe la penso pri ŝia brunhaŭta korpo sub la sarafano, pri la malhelaj nevusoj sur ŝia korpo. Kaj en ilia lasta tago, dum ilia lasta apudsidado en la salono sur la sofo, kun kajero de malnova “Niva” ŝi same tenis enmane lian kaskedon, premante ĝin al la brusto, samkiel iam ŝi faris en la boato, kaj parolis, brilanta al liaj okuloj per siaj ĝojaj nigre-spegulecaj okuloj:

— Mi tre amas vin nun, kaj mankas al mi io pli kara ol eĉ tiu odoro ene de la kaskedo, la odoro de via kapo, kaj de via aĉa kolonja akvo!

———

Post Kursk, en restoracia vagono, kiam post matenmanĝo li trinkis kafon kun konjako, la edzino diris al li:

— Kial vi tiom multe trinkas? Estas, ŝajne, jam la kvina pokaleto! Ĉu vi plu sopiras, rememorante vian bienan fraŭlinon kun la ostozaj plandoj?

— Sopiras, sopiras, — li respondis, malagrable ridetante. — La biena fraŭlino… Amata nobis quantum amabitur nulla!

— Ĉu latine? Kion tio signifas?

— Tion vi ne bezonas scii.

— Vi estas tre malafabla, — ŝi diris, senzorge spirinte, kaj komencis rigardi post la sunplenan fenestron.

(1940)

Tradukis Grigori Arosev


NabokovVladimir Nabokov

MUZIKO

La antaŭĉambro estis troplenigita per geaj paltoj, kaj el la salono aŭdeblis solecaj, hastaj sonoj de horizontala piano. La respegulo de Viktoro Ivanoviĉ korektis la kravatan nodon. Servistino, sin etendinte supren, surhokigis lian palton: ĝi, falinte, kuntrenis du peltaĵojn, kaj ŝi devis rependigi.

Paŝante jam piedpinte, Viktoro Ivanoviĉ malfermis la pordon — la muziko tuj fariĝis pli laŭta, pli aŭdaca. La ludanto estis Wolf, malofta gasto de ĉi hejmo. La ceteraj — ĉirkaŭ tridek homoj — diversmaniere aŭskultis, iuj apoginte vangon sur pugnon, aliaj pafante plafonon per cigareda fumo; kaj malforta tremanta lumo en la ĉambro aldonis svagan pitoreskecon al ilia stuporo. La mastrino de la hejmo kun esprimoplena rideto de malproksime indikis liberan lokon por Viktoro Ivanoviĉ — nodforman foteleton preskaŭ en la piana ombro. Li reagis per modestaj gestoj, kies senco estis: “Ne gravas, ne gravas, mi povas stari”, tamen poste li moviĝis laŭ la indikita direkto kaj singarde sidiĝis, singarde krucis la brakojn. La edzino de l' pianisto, duonmalferminte la buŝon kaj ofte palpebrumante, prepariĝis turni paĝon, kaj jen ŝi turnis ĝin. Nigra arbaro de leviĝantaj muzikaj notoj, deklivo, falo, aparta grupo fluganta inter trapezoj. Wolf havis longajn, helajn okulharojn; la oreloj diafanis per delikatega purpuro; li nekutime rapide kaj forte frapis la pianklavojn, kaj en laka profundo de la levita kovroplato, la sozioj de liaj manoj fantome, komplike kaj eĉ iom histrione mimis. Por Viktoro Ivanoviĉ ĉiu muzikaĵo kiun li ne konis, sed li konis nur dekduon da popularaj motivoj, estis kvazaŭ flua parolo en fremda lingvo; oni vane penas distingi almenaŭ limojn de vortoj — ĉio glitas, ĉio kunfluiĝas, kaj mallerta aŭdo komencas enui. Viktoro Ivanoviĉ provis streĉi la aŭdon, tamen baldaŭ kaptis sin je tio, ke li observas la manojn de Wolf, ties sensangajn rebrilojn. Kiam la sonoj estis transformiĝantaj en la insistan tondron, la kolo de l' pianisto ŝvelis, li streĉis la dismovitajn fingrojn kaj mallaŭte krietis. Lia edzino tro hastis — li haltigis la paĝon per hasta polmofrapo kaj poste mem turnis ĝin kun neatingebla rapideco, kaj denove liaj du manoj furioze tretis la cedeman pianan klavaron. Viktoro Ivanoviĉ detale studis lin — la akriĝintan nazon, vizierojn de l' palpebroj, surkolan spuron pro furunko, harojn, kvazaŭ hela lanugo, larĝan fasonon de la nigra jako; por momento li denove atentis la muzikon, sed apenaŭ profundiĝinte en ĝin lia atento distriĝis, kaj li, malrapide eligante cigaredujon, forturniĝis kaj komencis rigarde esplori la ceterajn gastojn. Li rimarkis kelkajn konatajn vizaĝojn inter la fremdaj, jen Koĉarovskij, tiom ĉarma, rondoforma, mi kapsalutu lin… jen kapsalutis sed maltrafe: pretercele, responde riverencis Ŝmakov, kiu onidire forveturos eksterlanden — necesos pridemandi lin…

Sur sofo, inter du maljunulinoj, ferminte la okulojn, duonkuŝis dika, rufa Anna Samojlovna; ŝia edzo, laringologo, sidis, sin apoginte al la fotela brako, kaj en la fingroj de la neokupita mano li turnis ion brilantan: nazumon, pendantan sur ĉeĥoveska bendeto. Poste, duone en ombro, preminte al la tempio etenditan fingron, aŭskultis muzikama, nigrabarba, ĝiba viro, kies nomon neniel eblis parkerigi, — Boris? ne, ne Boris… Borisoviĉ? ankaŭ ne. Plu estis pliaj kaj pliaj vizaĝoj, — estas interese, ĉu ĉeestas geedzoj Ĥaruzin, jen estas ili, sed ili ne rigardas al mi… Kaj en la sekvinta momento, tuj post ili, Viktoro Ivanoviĉ vidis sian eksan edzinon.

Li tuj mallevis la rigardon, aŭtomate forskuante de l' cigaredo ne jam aperintan cindron. Ie de malsupre, la koro frapis kvazaŭ pugno, poste ĝi volviĝis kaj refrapis, kaj poste komencis frapi rapide kaj senritme, spitante la muzikon kaj superante ĝin. Ne sciante kien rigardi, li oblikve rigardis la pianiston, sed la sonoj mankis, kvazaŭ Wolf frapus sensonan klavaron — kaj tiam en la brusto io tre premis, Viktoro Ivanoviĉ rektiĝis, profunde spiris — kaj denove, hastante de malproksime, kaptante la aeron, la reviviĝinta muziko alkuris, kaj la koro ekbatis iom pli ritme.

Ili disiĝis antaŭ du jaroj en alia urbo (maro bruis nokte), kie ili loĝis ekde la nupto. Ankoraŭ ne levante la rigardon li, pro atako kaj bruo de la pasinteco, defendis sin per absurdaj pensoj — ekzemple pri tio, ke kiam li ĵus iris piedpinte, per la grandaj sensonaj paŝoj, korpe plonĝante tra la tuta ĉambro al ĉi fotelo, ŝi certe vidis lian trairon, kaj tio aspektis kvazaŭ oni kaptus lin nudan, aŭ farantan stultan sensencan aferon, kaj la penso pri tio ke li konfide flosis kaj plonĝis ĉe ŝia rigardo — kia? malamika? moka? scivolema? — tiu penso estis interrompata per la demandoj: ĉu la mastrino scias, ĉu iu alia en la ĉambro scias, kiu ŝin invitis, kaj ĉu ŝi venis sola aŭ kun sia nova edzo, kaj kion li faru — plu sidu same aŭ rigardu ŝin? Tamen tiumomente li ne povis rigardi — unue li devis alkutimiĝi al ŝia ĉeesto en ĉi tiu granda sed malvasta salono, ĉar la muziko bare ĉirkaŭis ilin kaj fariĝis por ili kvazaŭ prizono, kie ili estis kondamnitaj sidi kiel malliberuloj, ĝis la pianisto ĉesos krei kaj subteni la fridajn sonajn volbojn.

Kion li sukcesis konstati, kiam li rimarkis ŝin? Tre malmulton: la okulojn, rigardantajn flanken, la palan vangon, nigran harbuklon kaj, kiel malklaran akcesoran signon — kolĉenon, aŭ ion similan al kolĉeno; tre malmulton, sed tiu skiza, malnete pentrita silueto jam estis lia edzino, tiu momenta miksaĵo de brilo kaj tenebro jam estis tiu sola, kiu portis ŝian nomon.

Antaŭ longege ĉio okazis. Forgesinte ĉion li ekamis ŝin dum sufoka sveniga vespero en verando de tenisa klubo, kaj post unu monato, nokte post la nuptofesto, estis forta pluvo surdiganta la maran bruon. Ni estis tre feliĉaj. Susuranta, humida vorto “feliĉo”, plaŭdanta vorto, tiom viva, ĉemana, ĝi mem ridetas, mem ploras, kaj matene folioj brilis en ĝardeno, kaj la maro preskaŭ ne estis aŭdebla — la langvora, arĝent-lakta maro.

Necesas ion fari kun la cigaredstumpo, — li turnis la kapon, kaj denove misbatis lia koro. Ŝanĝinte situon de sia korpo iu preskaŭ tute ŝirmis ŝin, eligis morte blankan poŝtukon, sed tuj formoviĝos la fremda ŝultro, ŝi reaperos, ŝi tuj reaperos. Ne, ne estas eble rigardi. La cindrujo estas sur la piano.

La barilo de la sonoj plu estis alta kaj nepenetrebla; plu klaŭnis la transaj brakoj en la lakita profundo. Ni ĉiam estos feliĉaj — kiel tio sonis, kiel tio irizis… Ŝi la tuta estis velura, li sentis deziron faldi ŝin, same kiel faldiĝas gamboj de ĉevalido — brakumi kaj faldi, kaj kio poste? Kiel plene posedi ŝin? Mi amas vian hepaton, viajn renojn, viajn sangoglobetojn. Ŝi estis respondanta: “Ne parolu abomenaĵojn”. Ili vivis ne tre riĉe, sed ankaŭ ne mizere, ili sin banis en la maro preskaŭ la tutan jaron. Ĉe la vento frostotremis galantino de meduzoj, elĵetitaj sur la sablerojn. Malsekaj rokoj brilis. Foje ili vidis fiŝkaptistojn porti droninton — el sub kovrilo videblis mirigitaj nudaj plandoj. En vesperoj ŝi kuiris kakaon.

Li denove rigardis — nun ŝi sidis mallevinte la rigardon, tenante la manon ĉe la brovoj — jes, ŝi estas tre muzikema, verŝajne Wolf estis ludanta faman, belegan pecon. “De nun mi ne dormos kelkajn noktojn”, — Viktoro Ivanoviĉ pensis, rigardante al ŝia blanka kolo, al la mola angulo de ŝia genuo — ŝi sidis krucinte la gambon, kaj ŝia robo estis nigra, leĝera, nekonata, kaj la kolĉeno flagris. “Jes, de nun mi ne dormos, kaj mi devos ĉesigi ĉi vizitojn, kaj ĉio vane pereis — dum tiuj du jaroj da klopodoj kaj penoj mi preskaŭ trankviliĝis — sed nun necesos ĉion rekomenci, necesos forgesi ĉion, ĉion kio estis jam preskaŭ forgesita, ĉion plus la hodiaŭan vesperon”. Subite ŝajnis al li ke ŝi rigardas al li interfingre, kaj li nevole forturniĝis.

Verŝajne la muziko estis finiĝanta. Apero de ĉi tiuj ŝtormaj kaj anhelantaj akordoj signifas ke baldaŭ venos la fino. Jen plia interesa vorto: fino. Kvazaŭ feino kaj fio kune. Nubo da polvo, terura novaĵo. Printempe ŝi estis strange rigidiĝanta; ŝi parolis preskaŭ ne malfermante la buŝon. Li demandadis: “Kio okazas al vi?” — “Nenio. Simple”. Fojfoje ŝi rigardis al li, palpebrumante kun neklarigebla esprimo. “Kio okazas al vi?” — “Nenio. Simple”. Je noktiĝo ŝi estis tute senviviĝanta, nenio estis farebla al ŝi, kaj kvankam ŝi estis eta subtila virino, ŝi ŝajnis esti peza, nemovebla, ŝtona. “Finfine diru: kio okazas al vi”. Tiel daŭris pli ol monaton. Poste iumatene, jes, je ŝia naskiĝtago, ŝi diris tute ordinare, kvazaŭ temus pri bagateloj: “Ni disiĝu por kelka tempo. Tiel ne plu eblas”. Enkuris eta filino de la najbaroj por montri katidon, la ceterajn oni dronigis. Foriru, foriru, poste. La knabino foriris, estis longa silento. Foriru kun via katido, ne malhelpu nian silenton. Post ioma atendo li komencis malrapide kaj senvorte rompi ŝiajn brakojn — li volis rompi ŝin la tutan, krake elartikigi ŝin la tutan. Ŝi ekploris. Li sidiĝis kaj afektis legi ĵurnalon. Ŝi foriris en la ĝardenon, sed baldaŭ revenis. “Mi ne povas. Mi bezonas rakonti ĉion al vi”. Kaj iel mirigite, kvazaŭ priparolante alian virinon, kaj mirante pri ŝi, kaj invitante lin kunmiri, ŝi rakontis, ŝi ĉion rakontis. Temis pri alta, modesta, modera viro, kiu venis ludi viston kaj parolis pri artezaj putoj. La unuan fojon — en parko, poste hejme ĉe li.

Ĉio estis tre svaga. Li vagis sur la marbordo ĝis vespero. Jes, la muziko ŝajnas finiĝi. Kiam surkaje mi frapis lian vizaĝon, li diris: “Vi kare pagos por tio”, — prenis de la tero la kaskedon kaj foriris. Mi ne adiaŭis ŝin. Estus stulte pensi pri murdo de ŝi. Vivu, vivu. Vivu tiel, kiel vi vivas nun; jen kiel vi nun sidas, tiel sidu eterne; nu rigardu al mi, mi petegas vin, ja rigardu, rigardu, mi pardonos al vi ĉion, ja iam ni mortos, kaj ni ĉion scios, kaj ĉio estos pardonita, do kial prokrasti — rigardu al mi, rigardu al mi, nu turnu la okulojn, miajn okulojn, miajn karajn okulojn. Ne. Finite.

La lastaj sonoj, plurfingraj, pezaj — fojon, plian fojon, ankoraŭ por unu fojo la spiro sufiĉos — kaj post tiu akordo, jam la fina, kiu kvazaŭ fordonus jam la tutan animon, la pianisto celis kaj kun kateca lerto aŭdigis unu tute apartan, etan, oran sonon. La muzika barilo degelis. Aplaŭdoj. Wolf diris: “Mi tre longe ne ludis ĉi pecon”. La edzino de Wolf diris: “Sciu, ke mia edzo tre longe ne ludis ĉi pecon”. La laringologo direktiĝis al Wolf, proksimiĝante, premante lin, puŝante per la ventro: “Admirinde! Mi konstante diras, ke ĉi peco estas la plej bona inter ĉiuj kiujn li komponis. Laŭ mi, en la fino vi iomete modernigas la sonon, mi ne scias ĉu mi kompreneble min esprimas, sed vidu…”

Viktoro Ivanoviĉ rigardis al la pordo. Tie la eta nigrahara virino konfuzite ridetis, adiaŭis la mastrinon de la hejmo, kiu surprizite kriis: “Kial vi! Tuj ni ĉiuj trinkos teon, kaj poste sekvos kantado”. Sed la gastino konfuzite ridetis kaj moviĝis al la pordo, kaj Viktoro Ivanoviĉ komprenis ke la muziko, kiu komence ŝajnis esti malvasta prizono, en kiu ili ambaŭ ligitaj de la sonoj devis sidi unu kontraŭ la alia je la distanco de tri-kvar klaftoj, ĉi muziko efektive estis nekredebla feliĉo, la fabela vitra konveksaĵo, ĉirkaŭfleksinta kaj ensorbinta ilin, doninta al li la eblecon spiri kun ŝi la saman aeron, — kaj nun ĉio rompiĝis, dispeciĝis — ŝi jam malaperas post la pordo, Wolf jam fermis la pianon, kaj ne estas eble revenigi la belegan malliberon.

Ŝi foriris. Ŝajne, neniu rimarkis ion ajn. Lin salutis iu Bok, ekparolinta per milda voĉo: “Mi konstante observis vin. Kiel vi travivas muzikon! Sciu, vi havis tre enuantan aspekton, mi eĉ kompatis vin. Ĉu vere vi ĝis tioma grado indiferentas pri muziko?”

“Ne, kial, mi ne enuis, — Viktoro Ivanoviĉ respondis mallerte. — Simple mi ne havas muzikan aŭdon, mi malbone kompetentas. Cetere, kio estis tio?”

“Ĉio kion vi volas, — Bok prononcis per la timema flustro de laiko, — «Preĝo de la Virgulino», aŭ «Kreutzer-Sonato», — ĉio, kion vi volas”.

(1932)

Tradukis Grigori Arosev


Notoj

Sekvatage …. Je la antaŭa tago veterinaro Ivano Ivanoviĉ kaj instruisto Burkin pro pluvo venis al Aljoĥin; vespere Ivano Ivanoviĉ rakontis la historion de sia frato. (Legu la novelon Grosoj en la libro Anton Ĉeĥov. Sveda alumeto. Jekaterinburg, 1991, pĝ. 125—135.)

“Vestnik Jevropy” (R = Heroldo de Eŭropo). Ĉiumonata literatura-politika revuo (Sankt-Peterburgo, 1866—1918), legata ĉefe de liberalaj inteligencianoj.

paciga juĝisto (R , F juge de paix). Juĝisto traktanta malgravajn aferojn. [Paciga juĝisto estas registrita en Rusa-Esperanta vortaro de N.Korzlinskij (trarigardita de L.L.Zamenhof) kaj en PIV.]

mezanino (R , I mezzanino, F mezzanine). Duonetaĝo, alkonstruaĵo (kutime kun balkono) super la meza parto de loĝdomo.

sarafano. (R ). Rusa virina kamparana robo, portata super longmanika ĉemizo. (Sarafano estas registrita en Plena Vortaro Rusa-Internacia de L.L.Zamenhof, Rusa-Esperanta vortaro de N.Korzlinskij, Esperanta-rusa kaj Rusa-Esperanta vortaroj de E.Bokarev.)

Rusja … Marusja. (R … ). Karesaj derivaĵoj de Maria.

vareniko. (R ). Eta kuirita kuko kun kazeo, beroj k.a. kutime manĝata kun kremo. [Vareniko estas uzita en Kiel ŝtalo estis hardata de N.Ostrovskij (Sezonoj, 1997), tradukita de S.Cins.]

“hororo” … “kolubro”. Rhororo [uĵas]; kolubro (uĵ).

“Niva” (R “” = Grenkampo). Ĉiusemajna populara ilustrita revuo por amasa legantaro (Sankt-Peterburgo, 1870—1918). En 1894—1916 “Niva” aperigis ĉiumonatan literaturan suplementon.

rajok (R ). Kutima ruslanda foira amuzilo — kesto kun lenshavaj aperturoj, pere de kiuj oni spektis rotaciantajn bildojn.

Amata nobis quantum amabitur nulla. Amita de ni tiel, kiel neniu alia estos amita (lat.).

ĉeĥoveska bendeto. En pluraj portretoj kaj fotoj Anton Ĉeĥov havas nazumon kun tolbendeto liganta la nazumon kun la dekstra orelo. Ĉi tiu aspekto de Ĉeĥov fariĝis vaste konata, kaj tian nazuman tolbendon oni nomas “ĉeĥoveska”.


Pri la tradukintoj

Grigori Arosev (1979). Studento pri teatrologio. Esp.: 1992. Unu el la redaktoroj de Monato (rubriko Arto), kunlaboranto de Sezonoj. Aŭtoro de poemaro Sonet' (1998), kuntradukinto de Kvar noveloj de Brjusov (1999). Loĝas en Moskvo.

Aleksander Korĵenkov (1958). Eldonisto kaj redaktoro. Esp.: 1976. Kelkaj lerniloj, eseoj kaj tradukoj aperis libroforme. Eldonis sepdek librojn en/pri Esperanto. Redaktoro de La Ondo de Esperanto. Tradukis verkojn de Ĉeĥov, Dostojevskij, Puŝkin, Turgenev k.a. Loĝas en Jekaterinburg. 


Se vi deziras publikigi ĉi tiujn tekstojn, bonvolu unue skribi al Sezonoj por peti permeson.


Al la indekso