Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Karel CapekKarel Čapek

Laŭdo de ĵurnaloj

 

Karel Čapek (1890–1938). Ĉeĥa verkisto kaj ĵurnalisto. Laŭdo de ĵurnaloj aperis en ĵurnalo Lumir (1925).

 


Ni estas tiel alkutimiĝintaj al la ĵurnaloj, ke ni ĉesis percepti ilin kiel ĉiutagan mirindaĵon. Jam tio estas miraklo, ke ili ĉiumatene aperas, eĉ se dum la antaŭa tago okazis absolute nenio; sed ĉi tiu mirindaĵo estas redakcia sekreto, kaj mi estas skribonta pri la ĵurnaloj el la vidpunkto de leganto. Iam eĉ leganto en subita ekbrilo rimarkas la mirindecon de gazetaro; ekzemple al mi tio okazis en Ballinluig, aŭ ne en Ballinluig, en Crianlarich ĝi estis aŭ en Tyndrum, sed ankaŭ en Tyndrum ne; plej verŝajne en Mallaig, ĉar ĉeestis maro, kaj mi aĉetis numeron de mi-ne-plu-scias kiu ĵurnalo por legi en trajno. Kiam mi malfermis ĝin per energia disbrakumo, miaj okuloj fiksiĝis ĉe la riporto: “Kvin mil katoj likviditaj en České Budějovice”.

Komprenu: kiam oni sidas en trajno en Mallaig, oni estas preparita por ĉio ajn alia ol por České Budějovice aŭ por imago pri kvin mil katoj. Mi devis fermi la okulojn, por digesti tiun baton de eventoj. Se mi anstataŭ ĵurnalon estus malferminta iun romanon, post momento mi estus sciinta, kio estas supozebla kaj kio verŝajne venos; sed neniu romanverkisto kapablus elpensi la fantazian imagon pri kvin mil katoj kaj ne rememorus el klara ĉielo pri České Budějovice. Renkontiĝi en Mallaig kun České Budějovice estas mirindaĵo; trovi sur unu paĝo sinjoron MacDonald kaj kvin mil katojn estas io pli fantazia ol Ali-Babo kaj la kvardek ŝtelistoj; kaj se oni rigardas samtempe al Atlantiko, oni estas venkita de tiu sovaĝa kunekzistado de ĉio, kio estas, nome de politiko, katoj, maro, socialismo kaj České Budějovice. Per tio al oni subite riveliĝas la vasteco de la mondo kaj mirakleco de la ĵurnaloj en kurta kaj miriga ekfulmo.

*

Pardonu, ke mi restos ankoraŭ ĉe la katoj. Mi spertas iomete pri katoj kaj longe mi povus rakonti pri katoj en Nottinghill kaj Ĝenovo, pri katoj veneciaj kaj parizaj, pri bredado de katidoj, pri kiel akiri konfidon de katoj, kaj pri multaj aliaj aferoj. Nu, oni neniam trovas en la ĵurnaloj informon, ke katino kaptis paseron aŭ akuŝis tri katidojn; ĉiam oni trovas ĝin tie en speciala, neordinara kaj ofte eĉ horora aspekto, ekzemple ke rabia kato mordis leterportiston, ke iu sciencisto malkovris katan seron, ke en Plymouth aŭ ie naskiĝis naŭvosta kato, aŭ ion similan. Same vi ne trovos en la gazetaro, ke kelnero alportis al gasto glason da biero, sed jes ke li mortigis sian amatinon aŭ ke eksplodis kelnera striko. České Budějovice ne eniras ĵurnalojn en sia trankvila ekzistado; tie devas okazi murdado de katoj aŭ almenaŭ elektoj, por ke ĉi tiu serioza urbo aperu al la mondo en ekscita kaj tragedia aspekto. Kaj se mi legas en gazetaro, ke parlamentano prezentis paroladon, mi kredas anticipe, ke temas pri io same aparta kaj drama, kiel se rabia kato mordus leterportiston aŭ kelnero mortigus sian amatinon.

Per ĉio ĉi mi volas klarigi proksimume tion, ke la mondo de la ĵurnaloj estas farita sole el esceptaj eventoj, neordinaraj kazoj kaj ofte eĉ mirindaĵoj kaj mirakloj. Se ĵurnaloj mencias domon, do tie ne tekstas, ke la domo staras, sed ke ĝi brulas aŭ ke ĝi ruiniĝis aŭ almenaŭ estas la plej granda en la mondo aŭ entute eminentiĝis per eksterordinara maniero inter ĉiuj domoj, kiuj ĉie ajn ekzistas. Kelnero estas atentokapta persono, kiu murdas sian amatinon, kasisto fuĝas kun konfidita mono, la amo fatale saltigas homojn desur la Ponto de Legioj en la riveron Vultavo, aŭto estas instrumento servanta por rekordoj, karamboloj kaj surveturado de infanetoj aŭ maljunaj damoj. Ĉio, kio ekzistas, vidiĝas en aspekto drama kaj iom alarma. Kun ĉiu matena eldono de la ĵurnaloj la mondo transformiĝas en sovaĝejon, kie embuskas sennombraj surprizoj, danĝeroj kaj epikaj eventoj.

*

Tamen la gazetoj ne anoncas al ni per colaj literoj, ke incendio neniigis Trojon aŭ ke Herodo en intereso de publika higieno ordonis ekstermi kvin mil suĉinfanojn. Vi legos tie pri sangoplena interbatiĝo de tri seruristoj en la strato Štěpánská, sed oni ne bildigos al vi la sangoplenajn batalojn de Cezaro kontraŭ gaŭloj. Ne sufiĉas, ke la okazaĵo estu sanganta aŭ brulanta; ĝi devas esti nova. Ne sufiĉas, ke ĝi alparolu nian imagipovon, ĝi devas esti antaŭ ĉio laŭeble hodiaŭa. La ĵurnaloj rajtas skribi, ke hodiaŭ, la 14an de decembro 1924, pasis precize tri mil jaroj de tiam, kiam incendio neniigis Trojon; se ĝi ne estas ĝuste kaj harprecize hodiaŭ, ĝian aperigon en ĵurnaloj ne eblas pravigi. La mondo de la ĵurnaloj, simile kiel la mondo de sovaĝaj bestoj, ekzistas sole en la estanteco; la konscio de la ĵurnaloj (se eblas paroli pri konscio) estas limigita al pura estanteco, etendiĝanta de la matena eldono ĝis la vespera aŭ inverse. Se la leganto legas ĵurnalon malnovan unu semajnon, lia impreso similas al foliumado en la kroniko de Dalimil; ĝi ne plu estas ĵurnalo, sed memoraĵo. La noetika sistemo de gazetaro estas aktuala realismo: ekzistas, kio estas ĝuste nun; extra praesentiam non est existentia: ergo bibamus.

Imagu, kia tremego vin kaptus, se la ĵurnaloj alportus — ni diru — unu jaron malnovan paroladon de deputito Petrovický. Ili povas ĝin alporti kun rimarko, ke “hodiaŭ pasis de ĝi ĝuste unu jaro” aŭ ke “ĉi tiuj oraj vortoj validas ankaŭ hodiaŭ”; sed ia hodiaŭ devas enesti, alie ŝajnus al vi, ke la kosmo estas falanta sur vian kapon aŭ ke la kategorio de tempo freneziĝis; ĝi estus preskaŭ netransvivebla. Iu moralisto (ŝajnas al mi, ke sinjoro Gamma) skribis, ke la ĵurnaloj devus anstataŭ aktualaĵoj alportadi eternaĵojn kaj permanentaĵojn, evidente preferante aferojn eternajn antaŭ portempaj. Do ekzemple anstataŭ parolado de Ĉiĉerin presindas parolado de Cicerono favore al Plancio, kiu sendispute ne aktualas. Anstataŭ konfuza situacio en la parlamento la ĵurnaloj povus prezenti eltiraĵojn el Konfuceo, kaj anstataŭ la lasta murdo ĉapitron el Reto de Kredo de Chelčický. Mi konfesas, ke tian ĵurnalon (kiu eble aperas en la ĉielo) mi ne volus redakti; mi ne scius, kial ĝuste hodiaŭ presigi parolon favore al Plancio anstataŭ la tria parolado kontraŭ Verro kaj kial el vidpunkto de eterneco ĝuste hodiaŭ preferi Konfuceon antaŭ la Platona Faidono. Se tie estas ministra raporto antaŭ la parlamento, do ne tial, ĉar ĝi estas pli bona kaj por mia animo pli grava ol la Prediko sur la Monto, sed tial, ĉar diference de la Prediko sur la Monto ĝi okazis hieraŭ. Ŝtelo de peltmantelo en kafejo certe ne estas pli sensacia ol abdiko de Napoleono, sed ĝi epizodiĝis hieraŭ. Kion fari, la prezenco posedas por la homoj specialan kaj misteran allogecon; la homoj kuras amase rigardi la domon, kie tajloro per briko mortigis sian sepmembran familion, sed ne kuras amase rigardi al Štěrboholy, kie dum la Sepjara milito falis mi-ne-scias kiom da mil homoj inkluzive de Schwerin. Fanatika intereso pri la estanteco estas unu el la misteroj de la vivo; ĝi estas ankaŭ unu el la misteroj de la ĵurnaloj.

Informo devas esti nova, sed ĝi ne devas esti kruda kaj nekonata. La ĝangalo de okazaĵoj, kiu ĉiumatene malfermiĝas en ĵurnaloj, devas esti penetrita de tramarŝitaj kaj konataj padoj, ekzemple: “Li estis transportita al ambulanca stacio”, “La loĝantaro estis ekscitita de informo, kiu disflugis fulmrapide”, “Digna agado de la kunveno estis de nenio rompita”, “La damaĝo estas granda”, “Caveant consules!”

Ĉiu tia stabiliĝinta diraĵo posedas sian estetikan valoron. Ĝi estas siaspeca ripozejo en inundo de noveco, kvazaŭ refreno, kiun la leganto povas kunkanti. Preta kadro, en kiu nova evento glate instaliĝas kaj per kio ĝi samtempe estas kontentige likvidita. Tuj kiam ĝi elmergiĝas, ĝi jam ĉesas esti io eksterordinara.

Antaŭ kelka tempo mi veturis sur platformo de tramo. Subite io ekbaraktas sur la reloj, la ŝoforo terure eksakras kaj furioze sonorigas, la vagono surloke haltas, ni ĉiuj flugas sur la ŝoforan dorson; kvazaŭ kreskinte el la pavimo, sur la reloj kirliĝas tufo da homoj, du ĝendarmoj trenas pezan pakaĵon en dompasejon, la mortpala ŝoforo viŝas sian malvarman ŝviton kaj vokas pri policano; stranga, kruda kaoso, kiu malrapide kaj kvazaŭ febre malvolviĝas; dum la tuta resto de la tago mi sentis min terure. Kaj jen, sekvamatene mi legas en ĵurnalo: “Hieraŭ je la unua horo estis en la Nacia Avenuo faligita per veturanta tramvagono Francisko Š., librotenisto el Prago VII. Leĝere vundita li estis transportita al ambulanca stacio, kie li ricevis la unuan flegon”. Jen ĉio; kaj mi estis liberigita el la torturiga kaoso, kiun mi travivis; subite mi vidis, ke la kazo estas danke Dion tute simpla. Restis en ĝi absolute nenio el la febra konfuzo. Li ricevis la unuan flegon, jen normaligo. Se antaŭ la mondokreo estis kaoso, do tial, ĉar ankoraŭ ne ekzistis ĵurnaloj, kiuj stiligus la tutan epizodon proksimume jene: “Ankaŭ hieraŭ la digna agado de la eterneco estis de nenio rompita. Antaŭvespere fulmorapide disportiĝis informo, ke en Maninoj estis kreita Kosmo. Feliĉe ĝis la redaktofino la informo ne estis konfirmita. Tamen ni atentigas la aŭtoritatojn pri la insidaj komplotoj, kiuj povus grave endanĝerigi la ĝisnunan kaoson. Caveant consules!”

Sume do eblas diri, ke la beletro estas esprimado de malnovaj aferoj per eterne novaj manieroj, male la ĵurnaloj estas esprimado de eterne novaj realaĵoj per maniero stabila kaj senŝanĝa.

*

La ĵurnaloj, se ili ne implikiĝas en la politikon, parolas pri aferoj unikaj kaj konkretaj. La poeto diras, ke “ĉiu mortigas, kion li amas”. Kontraste al tio la gazetoj asertas, ke en la domo n-ro 891 kelnero Václav Zajíček mortigis sian amatinon, la 27-jaran Tereza Veselá. La poeto rajtas prikanti galantojn ĝenerale; sed la ĵurnaloj povas alporti nur konkretan, asertan informon, ke hieraŭ je la 3a horo 15 minutoj malfermis sian floron ĉe Podbaba la unua galanto, kaj ke la informo fulmorapide disflugis tra la tuta Prago. Tamen ankaŭ en la gazetaro de tempo al tempo aperas peceto da beletro aŭ poezio; sed ne tial, ke la literaturo apartenus speciale al la ĵurnaloj, sed tial, ke en la ĵurnaloj estas ĉio.

Malgraŭ tio la ĵurnaloj posedas komunajn trajtojn kun beletro, ekzemple, diference de scienca esplorado ili estas tute sendependaj de la realo. Foje angla ĵurnalisto pro mi-ne-scias-kia ekstravaganca scivolemo intervjuis min pri mia naskiĝloko kaj pri aliaj distaj aferoj. Sekvatage kun infaneca mirego mi legis en lia ĵurnalo, ke mi naskiĝis en sovaĝa montara izoldomo de Gigantaj Montaroj, en malriĉa familio de krudaj kaj piaj montanoj ... Senenergie mi protestis antaŭ alia viro de gazetara profesio, ke tio ne estas vero. “Ĉu vi ĝin scias certe? — diris al mi la viro. — Eble vi pravas, sed tiamaniere ĝi estas pli interesa”. Ekde tiu tempo mi legas ĵurnalojn kun pli profunda kompreno kaj ĝuo; mi trovas en ili ekscitajn aferojn, ekzemple paroladon de eksterlanda ministro, raporton pri inaŭguro de ekspozicio de drataj kribriloj en Rožmitál aŭ sensacian malkovron, ke en la Nacia Teatro estis surscenigita nova ĉeĥa dramo, kaj mi pensas ĉarmita: “Eble nenio okazis tiel, sed ĉi-maniere ĝi estas pli interesa”. Oni devas koncedi, ke kvankam la ĵurnaloj (pro principa motivo de gazetara libereco) estas sendependaj de la realo, ili uzas sian rajton je fikcio tre modere; ekzemple, la angla ĵurnalisto povus same facile skribi, ke mi naskiĝis elfalinte el pina strobilo en formo de flugilhava semo, aŭ ke mi alflosis tra akvofalo de Elbo kuŝante en korbo; sed li limigis sin je certa retuĉo de la realo en mezuro, kiu tute ne ofendas la kapablon de ordinara leganto kredi skribitan vorton. La gazetoj rajtas skribi ĉion ajn sub la kondiĉo, ke ĝi estas sufiĉe banala kaj ordinara, ke la leganto kredu tion sen penado. Ili povas devii de la realo, sed tiel delikate, ke la leganto ne ekkriu, ke tio ĉi estas sensencaĵo kaj ke la ĵurnalo opinias lin frenezulo. Sekve de tiu ĉi konsidero al oportunemo kaj modesta fantazio de la legantoj la ĵurnaloj devias de la realo multe malpli, ol oni povus teorie supozi; kaj ofte ili kroĉiĝas al ĝi — kvankam nur leĝere kaj neprecize — ĉar pli facilas reprodukti realajn aferojn ol elpensadi aferojn verŝajnajn.

*

Oni ofte riproĉas al la gazetaro anonimecon; mi opinias, ke malprave. Necesas pripensi, ke ĵurnaloj kutime ne estas verkataj de ĵurnalistoj, sed de ĵurnaloj. La stabiliĝintaj diraĵoj, kiujn mi jam menciis, ne estas posedaĵo de unuopulo, sed de la tuta gildo. Se ie pendas tabulo “Malpurigado de tiu ĉi loko estas punenda”, sub tiu ĉi ĝenerala ideo ne estas skribita la aŭtoro; kaj ĉar la ĵurnaloj ofte estiĝas el ĝeneralaj frazoj, ĝeneralaj opinioj kaj ĝeneralaj parolturnoj, ili estas same anonimaj kiel avizaj tabuletoj aŭ oficaj formularoj. Se vi devigus aŭtoron de la enkonduka ĉefartikolo subskribi ĝin, li dirus, ke tiukaze li aŭ tute ne verkus ĝin aŭ provus verki ĝin pli bone. Anonimulo en ĵurnalo ne estas viro kun masko, ĉar li estas viro sen vizaĝo. Nur nesubskribinta homo povas skribi: “La agado de la kunveno estis digna”. Subskribinta aŭtoro sub perdo de persona sincereco devus skribi: “La agado de la kunveno estis eksterordinare teda; koncerne min, mi preferus piediri ĝis Vysočany; mi miras, ke iu trovas amuza rakonti aferojn, kiujn jam ĉiu konas”. Kiel vi vidas, tia subskribinto estus tre malbona ĵurnalisto; kaj ekzistas tro multe da aferoj, pri kiuj skribi ne eblas alimaniere ol kun subpremo de propra personeco.

*

En la ĵurnaloj ekzistas aferoj, kiujn neniu legas, kiel ekzemple la enkonduka ĉefartikolo; plue aferoj, kiujn legas nur kelkaj, ekzemple Nacia ekonomio; kaj aferoj, kiujn legas ĉiu, kiel ekzemple Tribunalo. Sed estus eraro elĵeti el la ĵurnalo aferojn, kiujn neniu legas. La popolo volas havi en la ĵurnalo aferojn, kiujn ĝi ne legas, same kiel ĝi volas havi en la urbo konstruaĵojn, kiujn ĝi ne vizitas, ekzemple muzeojn. En la ĵurnaloj, koncize dirite, devas esti ĉio, eĉ poemo kaj statistiko de la latva komerco; sed ĉio ĉi enestas ne por tiuj kelkaj nekredeblaj unuopuloj kiuj eble tralegos ĝin, sed male por tiuj dekmiloj da mezkvalitaj kaj garantiitaj legantoj, kiuj ĝin nepre transsaltos, kontentigitaj per tio, ke ĝi simple enestas.

Koncerne min, mi ne kuraĝas aĉeti sukcese eĉ duonan dekduon da poŝtukoj, tamen ĉiumatene mi serĉas, kia estas en Liverpulo etoso rilate al kotono de Fully Midding aŭ Sakellaridis kaj ĉu Strongsheets en Londono havas denove du nulojn; eĉ se mi ne scias, kio estas Strongsheets, mi sentas agrablan impreson de la mondeco. Mi ne interesiĝas pri eventoj en Hispanio; sed plezurigas min, ke se mi volus, mi povus scii pri ili pli multe ol pri eventoj en Kardašova Řečice. Mi ne estas fanatikigita por Meksikio, sed danke al la gazetaro estas Meksikio por mi malpli mistera ol najbaro post la muro. La kialoj de la Meksikia revolucio estas al mi konataj, sed mi scias nenion pri la motivoj de kvereloj ĉe la plej proksima najbaro. Ĉi tiu stato de la nuntempa homo estas nomata mondcivitaneco kaj estiĝas per legado de ĵurnaloj.

*

Speciala ĝuo por leganto estiĝas, kiam li trovas en ĵurnalo ne aferojn, pri kiuj li ne scias, sed male aferojn, pri kiuj li scias aŭ kiujn li eĉ ĉeestis. Neniam mi legas kun tia entuziasma intereso pri incendio, kiun mi ne vidis, kiel pri incendio, ĉe kiu mi hazarde okulumis de la komenco ĝis la fino; kaj mi devas konfesi, ke se la ĵurnalo nenion alportus pri ĝi, mi sentus min ofendita kaj persone tuŝita; mi opinius senskrupulaĵo, ke la evento, kiu min katenis per fajromania ĉarmo, ne valoras por la ĵurnaloj eĉ pinĉkvanton da intereso. La leganto de la ĵurnaloj konsideras sin mem la publiko; kaj kiam li legas, ke “la incendio allogis amason da spektantoj”, li sentas kun kontentiĝo, ke li ne restis nerimarkita.

Indiferente mi legas, ke en Krumlov estis proklamita malpermeso de libera kurado de hundoj; simple ĝi ne estas mia afero, ĉar mi neniam estis en Krumlov. Sed mi legas kun plezuro kaj kompreno, ke la malpermeso estis proklamita en Hořice aŭ eĉ en Glasgovo, ĉar mi vizitis ambaŭ lokojn kaj sekve de tio mi havas al la evento personan kaj empirian rilaton. Mi ne scias, ĉu ne estas la plej deloga ĉarmo de la gazetaro diference de la beletro, ke ĝi liveras tiom vastan kampon al personaj rilatoj. Agrable min ekscitas, kiam en la ĵurnalo aperas parolado de la deputito Lukavský, ĉar iam — atendu, kiam ĝi fakte estis? — nu, ne gravas, mi vidis propraokule la deputiton Lukavský. Mi estas tuŝita de subita morto de maljuna pensiulo en Malgranda Kvartalo, ĉar mi loĝas en Malgranda Kvartalo. Interesas min la komunuma deficito en Jindřichův Hradec, ĉar mi foje estis en Jindřichův Hradec. Kun komprenemo mi tralegas informon pri nesolventeco de Jan Holzbach en Znojmo, ĉar mi konas persone alian Holzbach, kaj tiel plu. La ĵurnaloj referencas al personaj emocioj de la leganto multe pli abunde ol ni diru ampoemoj; por esprimiĝi en stilo de ampoemoj, ili ludas profunde sur kordoj de la animo.

*

Estus treege instrue pritrakti diferencojn inter ĵurnaloj de diversaj nacioj, de diversaj politikaj partioj kaj tiel plu; sed por tia minimume trivoluma studaĵo in folio mi malhavas kapablojn kaj paperon. Mi verkas pri la ĵurnaloj ĝenerale, pensante samtempe pri Times kaj Posel de Čerchov; tamen ankaŭ ĉi tiu tasko estas eksterordinare komplika, sekve mi rezignas pri ĝi, apenaŭ ĝin ekmordinte. Necesus detale pritrakti ĉion, el kio la ĵurnaloj konsistas; ekzemple, la ĉefartikolo ne torentas el viva homa scivolemo, sed el predikemo kaj speciala kapablo aŭskulti regulan predikadon. Kontraste al tio la Tribunalo estas ia anstataŭaĵo de tio, ke iam la tuta gento sidis ceremonie ĉirkaŭ fajro, kiam estis proklamataj verdiktoj. Tagaj Informoj certagrade substituas la matenan diskutadon de najbarinoj pri tio, kio nova okazis post la vespera diskutado, kaj tiel plu. Ĉiu rubriko de ĵurnaloj havas originon alian kaj sendube pramalnovan; kaj vere mirigas, ke neniu sociologo ĝis nun ekprovis analizi la kungluaĵon de pratempaj motivoj ekkonaj, ritaj, juraj, sociaj kaj aliaj, kiuj kunfandiĝis ekzemple en Nacia Politiko aŭ en Reformo.

Mi opinias vere, ke la ĵurnaloj aĝas same kiel la homaro mem. Herodoto estis ĵurnalisto, kaj Ŝarazada estas nenio alia ol orienta simbolo de la vespera ĵurnal-eldono. La pratempaj homoj eble notis la memorindajn eventojn per starigado de megalitaj konstruaĵoj; ĝi estis skribo monumenta, sed peniga. La egiptanoj ĉizis siajn gazetojn sur obeliskoj kaj templaj muroj. Imagu, ke oni ĉiumatene distribuus sesdek mil obeliskojn de la Venceslaa placo kaj ke ĉiun ekzempleron devus treni sesdek bovoj. Jen verŝajna kaŭzo, kial la ĵurnalismo en la antikva Egipto ne atingis pli altan disvolviĝon.

Same eblas konsideri siaspecaj ĵurnalistoj diversajn rapsodojn, aedojn, skaldojn kaj bardojn; Iliado estis relativa novaĵo, kiam ĝin deklamis Homero mem, en postaj tempoj ĝi fariĝis regurdado de malnovaj aferoj; en ambaŭ kazoj ĝi similas al la nuntempaj ĵurnaloj. Ĉar estas nur duona vero, ke la ĵurnaloj servas al sciigado de novaĵoj; same granda vero estas, ke ili servas al sciigado de malnovaj konataj aferoj. Eble estas novaĵo, ke hieraŭ prezentis sian grandan paroladon sinjoro Herriot, sed la fakto, ke la ĉefministro kutime parolas, estas nenia novaĵo. Estas novaĵo, ke hieraŭ iu ŝtelis peltan mantelon en la kafejo Union, sed la fakto, ke oni ŝtelas peltojn, estas malnova kaj ekzistis jam en la epokoj trogloditaj. La ĵurnaloj ĉiutage memorigas, ke en la mondo okazas novaj eventoj, sed ankaŭ ke ili okazas senĉese kaj regule. La ĵurnaloj senvualigas antaŭ ni la eternan kontinuecon de la vivo; aŭ per la terminoj de Gamma, preskaŭ ĉiuj aktualaĵoj estas en la realo permanentaĵoj.

Se en la morgaŭaj ĵurnaloj aperus horora informo, ke la ĉina armeo eksieĝis Zurikon, aperos ankaŭ informeto, ke en la Frukta Avenuo koliziis manĉareto kun tramo; do danke al Dio, la mondo ne ŝanĝiĝis. Se la vespera eldono alportus depeŝon, ke ĵus komenciĝis la fino de la mondo, ĝi alportos ankaŭ sciigon, ke la Malgranda Kvartalo suferas pro nesufiĉo de publikaj necesejoj kaj ke nepras rebonigo. Kaj se la ĵurnaloj anoncus, ke en la Nacia Teatro ĵus ekfanfaris trumpetoj de la Lasta Juĝo, ili ne forgesos anonci, ke ili revenos al la afero per detala referaĵo de sia muzika kaj tribunala referanto. La mondo de la ĵurnaloj estas ĉiam nova, sed senŝanĝa.

Finfine, por filozofa menso la legado de ĵurnaloj estas agado same kontempla kiel rigardi sunsubiron aŭ riverfluon. La gazetaro posedas periodecon kaj nevariecon de la natur-fenomenoj; anstataŭ esti la sesa grandpotenco, pli ĝuste ĝi estas la kvara naturregno.

Studi ĝiajn leĝojn kaj determini ĝiajn familiojn, genrojn kaj speciojn ne povas esti tasko de tiu ĉi artikolo, kiu volis esti nur laŭdo de la ĵurnaloj; sekve ĝi ne rajtas esti elĉerpa, ĉar laŭdon oni neniam elĉerpu ĝis la lasta guto.

Tradukis el la ĉeĥa Miroslav Malovec


Notoj

Extra praesentiam non est existentia: ergo bibamus. Ekster la nuntempo nenio ekzistas, do ni drinku. (lat.).

Caveant consules! Konsuloj estu atentaj! (lat.).

La Ondo de Esperanto. 2000. №6 (68).


Al la indekso pri la traduka literaturo