Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Meir Aron GoldschmidtMeïr Aron Goldschmidt

Rakonto pri muŝo

Meïr Aron Goldschmidt (1819–1887) rezignis pri studado, kiam li spertis diskriminacion ĉe la ekzameno. Anstataŭe li fariĝis ĵurnalisto.

En 1840–46 li eldonis la satiran semajnĵurnalon La Korsaro. Senkompate li mokis ĉiujn aŭtoritatojn, speciale antisemitismon, kiu kaŝis sin sub la masko de liberalismo. Konstante kaj malprave li polemikis kontraŭ Kierkegaard. Post 1846 li vojaĝis multe tra Eŭropo. En la 1850aj jaroj li eldonis alian (sensukcesan) ĵurnalon Nordo kaj Sudo, kiun li plenigis preskaŭ sole. Interalie aperis en ĝi felietone la ampleksa romano Senhejme.

Nur dum la lastaj vivojaroj la kritiko agnoskis, ke li estis unu el la plej gravaj reprezentantoj de poezia realismo en Danlando.


Iam en aŭtuno mi promenis en mia ĉambro kaj distris min kaptante muŝojn kaj forĵetante ilin tra la fenestro. Unu el ili kaptiĝis en duonplena akvokarafo kaj estis tre malfeliĉa, ĉar la pintoj de ĝiaj piedetoj tuŝis la akvosurfacon. Por atingi la liberon ĝi klopodis malespere, sed maldiligente, ĉar anstataŭ uzi la fortojn por flugi supren, ĝi flugis flanken kaj reĵetiĝis.

Mi pensis: “Tion ĝi meritas! Eble ĝi estas unu el tiuj, kiuj pikis min, dum mi dormis tagmeze”. Por mallongigi la agonion, mi skuis la karafon, sed daŭre ĝi tenis sin supre. Tiam mi lasis ĝin kaj komencis legi.

Sed la zumado en la karafo ĝenis min kaj subite mia koro moliĝis, kaj mi ekhavis strangan penson: “Tie estas vivanta estulo en mortminaco. Eble ĝi imagis por sia vivo ankoraŭ multe da ĝojo. Se tiu estus vi, naĝanta en oceano?”

Tiel monologante mi nevole leviĝis kaj proksimiĝis al la karafo. La muŝo daŭre faris siajn mallertajn klopodojn, sed jam malpli vigle, ĉar unu ĝia flugilo jam malsekiĝis. Por helpi ĝin mi klinis la karafon, tiel ke kelkaj gutoj falis surplanken, sed la stulta besto konservis sian lokon meze en la karafo. Tiam mi metis en la karafon stangeton por sigeli leterojn, sed ĝi estis tro mallonga, kaj mi nek per vortoj, nek per gestoj kapablis igi ĝin salti por atingi la stangeton. Finfine, ĉar mi ne havis alian savilon, mi iris al mia edzino por prunti du trikilojn kaj pere de ili mi sukcesis levi la kompatindulon. Mi portis ĝin al la fenestro kaj post kelkaj minutoj ĝi vigliĝis kaj flugis straten.

Kelkajn jarojn poste mi mortis.

Mia animo venis al loko, kie estis nur muŝoj kaj rigardante min mem, mi rimarkis, ke ankaŭ mi fariĝis muŝo. Dum mia vivo mi ĉiam kutimis en fremda loko turni min al gravaspektulo kaj demandi laŭ la modelo de la heroa epopeo: “Diru samlandano, kiaj leĝoj, registaro, polico, religio kaj kredo estas ĉi tie ĉe bonuloj loĝantaj sur tiu ĉi insulo”.

Tion mi do faris ankaŭ tie kaj ekbabilis kun grava kaj digna muŝo, kiu sidis apude kun brulumitaj flugiloj, kaj kiun mi taksis lernejestro. Ĝi sidis kaj suĉis pecon da griza papero, sur kiu iam estis sukero, kaj tre ĝentile ĝi cedis la lokon, kiam mi proksimiĝis. Olduloj ŝatas raporti pri propraj difektoj kaj por starigi la babilon mi komencis kompattone demandi pri ĝiaj brulumitaj flugiloj.

— Jes, — diris la muŝo, skuante la kapon, — estis vera miraklo, ke mi tiam saviĝis. Kune kun multaj aliaj mi jam kuŝis sur la ŝtiparo, kiu jam estis ekbruligita, sed nia partio venkis kaj rapidis — laŭdatu la profeto! — ĝustatempe por savi nin de la malhonora morto.

— Ĉu estis intercivitana milito, revolucio? — mi demandis fervore.

— Ne, estis dum la religia kverelo. Ĉu vi ne aŭdis pri ĝi?

Kompreneble mi devis konfesi mian malklerecon.

— Tiel kreskas la junularo, — diris la maljuna muŝo, — mi devas raporti vin al la preposto, kiu kondamnos vin al deviga lernado.

— Pli bone vi instruu min, — mi petis, — kaj vi vidos, ke mi estos tre lernema.

— Nu, certe vi legas la libron pri religio kaj konas la instruon de la sankta profeto?

— Ne, — mi diris time.

— Ve, vi obstina pagano. Se mi traktus vin laŭmerite...

— Ho, saĝulo, — mi petis, — elŝutu la trezoron de via scio, tiel, ke mi fariĝu instruita kaj kredanta!

Tiuj vortoj mildigis la maljunan muŝon kaj ĝi karesis per la malantaŭaj piedoj la reston de siaj flugiloj, turnis ĉiujn okulojn ĉielen kaj diris:

— Nia granda profeto vivis antaŭ multe da generacioj. Kiel infano kaj junulo li estis muŝo kiel vi kaj mi, sed poste oni elektis lin Profeto de la Popolo per jena mirinda maniero. Iam, kiam li flugis ĉirkaŭe sur flugiloj de frivoleco kaj amindumis kun senprudentaj virinoj, li sentis la ĉeeston de senfina povo; ĉio kirliĝis ĉirkaŭ li, ĉio malheliĝis; kaj kiam li rekonsciiĝis, li estis ĵetita en travideblan oceanon, kiu ŝajne estis enkadrita en vitra mondo. La tempesto kuris super la lavangoj; nigraj kaj minacaj ili baŭmis kun ŝaŭmantaj pintoj kaj minacis subakvigi lin al la fundo. Tiam li konsciis la malplenecon de sia antaŭa vivo, la Nenio turmentis tra lia animo kaj penteme li preĝis: “Granda Spirito, savu min el la danĝero kaj mi dediĉos mian tutan vivon al la disvastigo de Via honoro, laŭdos Vian grandan favoron kaj kompaton!” En tiu momento la tempesto ĉesis, la ondoj trankviliĝis, kaj la oceano ekkuŝis milda kaj ridetanta kvazaŭ infano. Post kelkaj momentoj el la nuboj venis lumradio, kaj li aŭskultis majestan voĉon, kiu ordonis al li sidiĝi sur la lumradion. Sed li ne povis atingi ĝin, per propra forto li ne kapablis leviĝi el la profundo. Tiam venis kolosa giganto el la ĉielo, giganto el fero, kaj la giganto prenis lin per siaj ferbrakoj kaj levis lin al la Paradizo, kie la suno brilas eterne. En senlima beateco li kuŝis tie, duonsvene aŭdante la ordonojn, kiujn li devis porti al sia popolo. Ili estas skribitaj en Liaj sanktaj libroj, kiujn vi ĝis nun sendie neglektis legi, sed mi certe batos ilin en vin. El ili vi spertos la kvalitojn de la fergiganto kaj vi lernos la preĝojn, kiujn vi preĝu kiam vi petos Lian helpon en mizero. La unua dogmo estas, ke Liaj brakoj estis el ŝtalo, sed la partio, kiu volis bruligi min, instruis, ke Liaj brakoj estis el simpla fero, sed tiu instruo nun estas hereza kaj ĉiuj, kiuj kredis ĝin estas bruligitaj.

Mi tuj memoris mian aferon kun la muŝo, mia transformiĝo al muŝo frapis min kaj mi kriis:

— Jes, tiun historion mi konas. Mi eĉ partoprenis en ĝi. Estas terura troigo. Estis mi, kiu batis la malsupren en mia karafo kaj suprentiris lin per la trikiloj de mia edzino.

— Ĉu vi ne deziras manĝi sukerpecon, — demandis la maljuna muŝo afable.

Mi ne povis rezisti la muŝkarakteron en mi kaj eksuĉis avide la grajneton, kiun la oldulo alŝovetis.

— Je via sano, — li diris, — mi bezonas foriri por komisieto. — Kaj kun tiuj vortoj li ŝanceliĝis for.

Post kelkaj minutoj li revenis kun aro da muŝoj en vicoj kiel soldatoj, kaj sen diri unu vorton ili prenis min inter si kaj foriris kun mi. Ili portis min al loko, kie multe da grandaj nigraj briletantaj muŝoj sidis cirkloforme kun seriozaj mienoj, kaj oni diris al mi, ke tio estis la spirita inkvizicio, kaj oni akuzis min pri ateismo, herezo kaj sakrilegio.

La sekretario alpaŝis kaj voĉlegis la akuzon, en kiu estis detale listigite, kion mi diris al la maljuna ruza fripono, kiu denuncis min. Ĉiuj rigardis al mi, kvazaŭ ili ne kapablus kompreni, kiamaniere juna persono kia mi jam povis atingi tiom grandan malmoralecon.

Tiam mi koleriĝis kaj vokis:

— Ĉu vi kredos, se mi montros al vi?

Ili flustris inter si kaj la plej maljuna, kiu estis digna griza viandmuŝo diris al mi:

— Junulo, via obstino aspektas ege granda, sed ni intencas montri paciencon, do: montru la vojon kaj ni sekvos vin.

Tiam mi kondukis ilin al mia estinta hejmo, montris al ili la karafon, la oceanon, sigelstangon similan al tiu, kiu agis kiel fulmstrio, la du trikilojn de mia edzino kaj ankaŭ la lokon ĉe la fenestro, kie la profeto estis en paradizo.

— Revelacio! — ĉiuj vokis unuvoĉe, — jen estas la sankta loko, kiun ni serĉis tiom longe, kaj pri kiu oni skribis dikajn librojn! Tien ĉiuj muŝoj pilgrimos estonte.

— Kaj vi, — diris la plej maljuna al mi, — se vi silentos kaj ne ĝenos la infanan kredon de la popolo, vi estos honorita kiel profeto de la dua klaso kaj la publika kaso pagos por vi ĉiutage pecon de blanka sukero, kaj tiel vi povos fariĝi riĉeta viro por via tuta vivo.

Unu momenton mi konsideris la martirkronon, sed la oferto estis alloga. La tento estis tro granda, kaj mi faris kiel multe da muŝoj antaŭe: mi lasis la muŝojn kredi, ke la akvo en la karafo estis la oceano kaj rekompence mi ricevis ĉiutage mian sukerpecon kaj kun ĝi mi sidas nun kaj fartas bone.

Tradukis el la dana Wolfgang Kirschstein

La Ondo de Esperanto. 1999. №8–9 (58–59).


Al la indekso pri la traduka literaturo