Simenon. La flava hundoLa flava hundo

de Georges Simenon

La titolo de la originalo: Le Chien jaune

Serio Mondliteraturo, Volumo 14

Tradukis el la franca Daniel Luez
Redaktis kaj enpaĝigis Aleksander Korĵenkov
Lingve konsilis Michel Duc Goninaz
Korektis Halina Gorecka
La kovrilon pentris Larisa Jakovleva

Simenon, Georges. La flava hundo: Krimromano / Tradukis el la franca Daniel Luez; Antaŭparolo de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2007. — 120 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo; Volumo 14).

© Traduko en Esperanto, antaŭparolo, notoj Sezonoj 2007. 

Enhavtabelo

Antaŭparolo (Aleksander Korĵenkov)
1. La hundo sen mastro
2. La doktoro en pantofloj
3. Timo regas en Concarneau
4. Komandejo de Kompanio
5. La viro de Cabélou
6. Malkuraĝulo
7. La paro kun la kandelo
8. Unu plia!
9. La skatolo kun konkaĵoj
10. La Bela Emma
11. La timo
Komisaro Maigret en Esperanto
Notoj
Pri la nomoj
Pri la tradukinto
Serio Mondliteraturo
Enhavtabelo 

Antaŭparolo

Franclingva verkisto Georges [Ĵorĵ] Simenon naskiĝis la 13an de februaro 1903 en la belga urbo Lieĝo. Li havis nur 16 jarojn, kiam li ricevis ĵurnalistan oficon en La Gazette de Liège.

Kiel ĵurnalisto la juna Simenon ofte vizitis krimlokojn, prizonojn, juĝejojn kaj kadavrejojn, por pretigi raportaĵojn kaj noticojn pri urbaj krimoj kaj akcidentoj. Baldaŭ li ekverkis ankaŭ humurajn kaj satirajn verkojn kun diversaj pseŭdonimoj, kaj en 1921 aperis lia unua romano Ĉe la Arkponto.

Fine de 1922 Simenon forveturis al Parizo kaj eklaboris tie, unue kiel sekretario en la Ligo de Militveteranoj, kaj poste kiel ĵurnalisto kaj novelisto. Li aŭtoris multegajn artikolojn, felietonojn kaj novelojn por parizaj gazetoj.

En 1929 Simenon verkis la romanon Petro la Latvo, kun komisaro Maigret [Megre] kiel protagonisto, sed ĝi estis eldonita de Fayard nur en 1931 kun grandega sukceso. De tiam dum pli ol 40 jaroj Simenon verkis pli ol sepdek romanojn pri enketoj de Maigret.

Maigret impresas kiel reala persono. Malkiel uson-anglaj amatoraj detektivoj (Holmes, Poirot, Dupin k.a.), Maigret estas ŝtata oficisto, kvazaŭ daŭriganta la laboron de inspektoro Lecoq — protagonisto de policaj romanoj de Emile Gaboriau.

Komisaro Maigret ne posedas la eminentan sagacon kaj deduktemon de Holmes kaj Poirot. Li estas mezklera parizano kun limigita kultura scihorizonto, nenia “superhomo” aŭ karierulo. Sed li sukcesas solvi multajn implikojn de sia servo danke al la vivosperto kaj al la kono de la ordinara homo, kun kiu li facile identiĝas. Eble ĝuste pro tio ke Maigret foje devas rezisti kontraŭ la ŝtata polica sistemo por defendi homon, kiu pro malfeliĉaj cirkonstancoj implikiĝis en misfaro, milionoj da legantoj vidas en li policiston kiu kapablas kunsenti kun simpla civitano kaj protekti lin kontraŭ krimuloj kaj kontraŭ polica arbitro.

Ekde 1973 Simenon ne plu verkis beletron ĝis sia forpaso en 1989, sed liaj verkoj atingis popularecon en la tuta mondo. Laŭ liaj verkoj oni faris pli ol kvindek filmojn, dudek kvar televid-filmojn kaj multajn teatraĵojn, kaj eĉ monumenton (en Delfzijl, Nederlando) pri Maigret.

Entute, oni eldonis pli ol 500 milionojn da ekzempleroj de liaj verkoj en kvardeko da lingvoj. En 1999 danke al Daniel Luez, al ĉi tiuj lingvoj finfine aldoniĝis ankaŭ Esperanto — per la romano Maigret hezitas verkita en 1968.

La sukceso de ĉi tiu romano (la tuta stoko jam plene elĉerpiĝis) instigis la tradukanton kaj la eldonejon Sezonoj aperigi pliajn librojn pri Maigret en la internacia lingvo.

En Maigret kaj la maljuna damo (1949), kies Esperanta traduko aperis en 2002, la komisaro forlasas Parizon kaj veturas al provinco por esplori komplikan kazon de servistino Roza (eĉ, la Roza), kiu supozeble mortis anstataŭ sia mastrino.

Dum tridek kvin jaroj komisaro Maigret renkontis neniun el siaj samklasanoj, kaj jen al lia oficejo venis lia kunlerninto Leono Florentin, kiun la komisaro traktas profesie en Amiko el la junaĝo de Maigret (france 1968, Esperante 2004).

La flava hundo estas unu el la plej fruaj romanoj el la serio. Ĝi estis eldonita en 1931, kaj jam sekvajare ĝia filmoversio kun Abel Tarride en la rolo de Maigret estis spektebla sur ekranoj de kinejoj (aliaj filmaj versioj diverslingvaj aperis poste). La eventoj disvolviĝas en Concarneau, kie ĝis nun funkcias la restoracio Admiralo (L'Amiral).

Kelkaj realaĵoj, menciitaj en la romano, eble ne estas facile kompreneblaj por nuntempuloj, precipe por nefrancoj. Ili estas asteriskitaj kaj klarigitaj en Notoj. Estas aldonita ankaŭ proksimuma prononco de kelkaj francaj nomoj ofte renkontataj en la romano.

Aleksander Korĵenkov

Komentojn pri la traduko kaj mendojn por la libroj de Georges Simenon en Esperanto bonvolu sendi al la eldonejo Sezonoj: poŝte (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando) aŭ rete.


Ĉapitro 1

La hundo sen mastro

Vendredo, la 7-a de Novembro. Concarneau estas senhoma. La luma horloĝo de la malnova urbo, kiun oni vidas super la remparo, indikas kvin minutojn antaŭ la dek-unua.

Estas alta fluso, kaj ŝtormo el la sud-oriento kunbatas la barkojn en la haveno. La vento enŝoviĝas en la stratojn, kie iam vidiĝas paperpecoj rapidege flugantaj ternivele.

Sur la kajo de Aiguillon estas neniu lumo. Ĉio estas fermita. Ĉiuj dormas. Nur tri fenestroj de la hotelo Admiralo, ĉe la angulo de la placo kaj de la kajo, havas ankoraŭ lumon.

Ili ne havas ŝutrojn, sed tra la verdetaj vitroj apenaŭ estas diveneblaj iuj siluetoj. Kaj tiujn homojn malfruiĝintajn en la kafejo envias la deĵoranta doganisto kaŭranta en sia budo, je malpli ol cent metroj.

Fronte al li en la baseno estas bordoŝipo, kiu ĉi-posttagmeze venis por ŝirmi sin. Neniu estas sur la ferdeko. La pulioj knaras kaj malbone brajlita ĵibo klakas sub la vento. Kaj estas ankaŭ la senĉesa bruego de la surfo, kaj la horloĝo sonoranta la dek-unuan horon.

La pordo de la hotelo Admiralo malfermiĝas. Aperas viro, kiu dum momento plu parolas tra la duone malfermita pordo al homoj restintaj interne. La ŝtormo kaptas lin, svingas la baskojn de lia mantelo, levas lian bulĉapelon, kiun li ĝustatempe rekaptas kaj firme tenas sur la kapo paŝante.

Eĉ de malproksime oni rimarkas, ke li estas gaja, necerta sur siaj gamboj kaj ke li kantetas. La doganisto sekvas lin per la okuloj, ridetas, kiam la viro provas bruligi cigaron. Ĉar komenciĝas komika lukto inter la ebriulo, lia mantelo kiun la vento volas forŝiri de li, kaj lia ĉapelo, kiu fuĝas laŭlonge de la trotuaro. Dek alumetoj estingiĝas.

Kaj la viro kun la bulĉapelo ekvidas sojlon kun du ŝtupoj, ŝirmas sin tie, kliniĝas. Tremas lumeto, tre mallonga. La fumanto ŝanceliĝas, kroĉas sin al la porda anso.

Ĉu la doganisto ne aŭdis iun bruon fremdan al la ŝtormo? Li ne estas certa. Li unue ridas, vidante la noktovagulon perdi la ekvilibron, retropaŝi, kliniĝi tiel, ke lia pozo estas nekredebla.

Li estis sidiĝinta teren, rande de la trotuaro, kun la kapo en la koto de la defluejo. La doganisto frapas per la manoj siajn flankojn por varmigi ilin, malbonhumore observas la ĵibon, kies klakado incitas lin.

Pasas unu minuto, du minutoj. Nova ekrigardo al la ebriulo, kiu ne moviĝas. Male, hundo, veninta de ie ajn, estas tie kaj ekflaras lin.

— Nur tiam mi eksentis, ke io okazis! — diros la doganisto dum la enketo.
 

La tumultado, kiu sekvis tiun scenon, estas malfacile demonstrebla en strikta kronologia ordo. La doganisto alpaŝas la kuŝantan viron, maltrankvila pro la ĉeesto de la hundo, granda besto flava kaj agresema. Estas gaslampo je ok metroj. Unue la oficisto vidas nenion nenormalan. Nur poste li rimarkas, ke estas truo en la surtuto de la ebriulo, kaj ke el tiu truo eliĝas densa likvaĵo.

Tiam li kuras al la hotelo Admiralo. La kafejo estas preskaŭ malplena. Kubutapoge je la kaso, estas servistino. Apud marmora tablo finfumas siajn cigarojn du viroj, kliniĝintaj malantaŭen, kun etenditaj kruroj.

— Rapidu!.. Krimo… Mi ne scias…

La doganisto turnas sin. La flava hundo eniris tuj post li kaj kuŝiĝis ĉe la piedoj de la servistino.

Estas embaraso, svaga timego en la aero.

— Via amiko, kiu ĵus eliris…

Iom poste tri homoj kliniĝas al la korpo, kiu restis samloke. La urbodomo, kie troviĝas la policejo, situas tute proksime. La doganisto preferas moviĝi. Li anhelante kuregas tien kaj poste alkroĉas sin al la sonorileto de kuracisto.

Kaj li ripetas, ne povante liberigi sin de la vidaĵo:

— Li ŝanceliĝis malantaŭen kvazaŭ ebriulo kaj faris tiel almenaŭ tri paŝojn.

Kvin homoj… ses… sep… Kaj preskaŭ ĉie malfermiĝas fenestroj, aŭdiĝas flustrado.

La kuracisto, surgenue en la koto, deklaras:

— Unu kuglo estas pafita de proksime meze en la ventron. Necesas urĝa operacio. Oni telefonu al la hospitalo.

Ĉiuj rekonis la vunditon, sinjoron Mostaguen, la ĉefan vin-negociston de Concarneau, bravan dikulon, kiu havas nur amikojn.

La du policistoj en uniformo — unu el ili ne trovis sian kepon — ne scias, kiel komenci la enketon.

Iu parolas, sinjoro Le Pommeret, kiun pro lia aspekto kaj lia voĉo oni tuj rekonas kiel eminentulon.

— Ni kune kartludis en la kafejo Admiralo kun Servières kaj doktoro Michoux. La doktoro foriris la unua, antaŭ duonhoro. Mostaguen, kiu timas sian edzinon, forlasis nin je la dek-unua.

Tragikomedia incidento. Ĉiuj aŭskultas sinjoron Le Pommeret. Oni forgesas la vunditon. Kaj jen li malfermas la okulojn, provas leviĝi, murmuras per miranta voĉo, tiel dolĉa, tiel malforta, ke la servistino nervoze ekridas:

— Kio okazis?

Sed spasmo skuas lin. Liaj lipoj ekmoviĝas. La muskoloj de lia vizaĝo streĉiĝas, dum la kuracisto preparas sian injektilon por injekto.

La flava hundo cirkulas inter la gamboj. Iu miras:

— Ĉu vi konas ĉi tiun beston?..

— Mi neniam vidis ĝin.

— Sendube, hundo el iu ŝipo…

En la drameca etoso tiu hundo havas ion maltrankviligan. Eble pro ĝia malpure flava koloro? Ĝi havas longajn krurojn, estas tre maldika, kaj ĝia kapo pensigas samtempe pri laniario kaj dogo de Ulmo.

Je kvin metroj de la grupo la policistoj pridemandas la doganiston, kiu estas la sola atestanto de la evento.

Oni rigardas la sojlon kun du ŝtupoj. Ĝi estas la sojlo de granda burĝa domo, kies ŝutroj estas fermitaj. Dekstre de la pordo afiŝo de notario anoncas publikan vendon de la domo la 18an de novembro.
 

Proponata prezo: 80 000 frankoj.


Policano longe provas sensukcese cedigi la seruron, sed la mastro de la apuda garaĝo sukcesas malfermi ĝin per ŝraŭbturnilo.

Venas ambulanco. Oni levas s-ron Mostaguen sur brankardon. Al la gapantoj restas nur kontempli la malplenan domon.

Ĝi estas neloĝata de unu jaro. En la koridoro regas forta odoro de pulvo kaj tabako. Poŝlanterno lumigas sur la kahela planko cigaredajn cindrojn kaj kotspurojn, kiuj pruvas, ke iom longe restis iu gvatanta malantaŭ la pordo.

Iu viro havanta nur surtuton sur sia piĵamo, diras al sia edzino:

— Venu, estas nenio pli por vidi… Ni ekscios la ceteron morgaŭ en la ĵurnalo. S-ro Servières estas ĉi tie.

Servières estas diketa vireto, kun mastikkolora palto, kiu estis kun s-ro Pommeret en la hotelo Admiralo. Li estas redaktoro en La Lumturo de Bresto, kie li redaktas, interalie, ĉiudimanĉe, humuran fakon.

Li faras notojn, donas indikojn, se ne ordonojn, al la du policanoj.

La pordoj al la koridoro estas ŝlositaj. Tiu en la fundo, kondukanta al ĝardeno, estas malfermita. La ĝardenon ĉirkaŭas muro malpli alta ol unu metron kaj duonon. Trans la muro estas strateto eliranta al la kajo de Aiguillon.

— La murdinto fuĝis tra tiu pordo! — anoncas Johano Servières.
 

La postan tagon Maigret verkis proksimume tiun resumon de la okazintaĵoj. Antaŭ unu monato li estis sendita al la Movebla Grupo en Rennes, kie iuj servoj estis reorganizendaj. Li ricevis alarman telefonvokon de la urbestro de Concarneau.

Kaj li venis en tiun urbon akompanata de inspektoro Leroy, kun kiu li ĝis nun ne laboris.

La ŝtormo ne ĉesis. Iuj ventopuŝoj krevigis super la urbo dikajn nubojn, kiuj falis kiel glacia pluvo. Neniu ŝipo forlasis la havenon kaj oni parolis pri iu vaporŝipo en malfacila situacio en la maro apud Glénan.

Maigret ekloĝis kompreneble en la hotelo Admiralo, la plej bona en la urbo. Je la kvina posttagmeze, kiam ĵus krepuskiĝis, li eniris la kafejon — longa salono iom morna, kun griza planko punktita per segaĵo, kun marmoraj tabloj, kiujn eĉ plitristigas la verdaj vitroj de la fenestroj.

Kelkaj tabloj estis okupitaj, sed per la unua rigardo oni tuj rekonis tiun de la seriozaj klientoj, kies konversacion la aliaj provis aŭdi.

Ĉe tiu tablo ekstaris viro kun pupa vizaĝo, rondaj okuloj, ridetantaj lipoj.

— Ĉu komisaro Maigret? Mia bona amiko, la urbestro, anoncis al mi vian alvenon. Mi ofte aŭdis pri vi. Permesu, ke mi prezentu min… Johano Servières… Hm! Vi estas parizano, ĉu ne? Ankaŭ mi! Mi longe estis direktoro de la Rufa Bovino en Montmartro. Mi kunlaboris en la gazetoj La Eta Parizano, Excelsior, La Depeŝo… Mi intime konis unu el viaj ĉefoj, la bravan Bertrand, kiu emeritiĝis pasintjare por iri planti siajn brasikojn en la Nièvre. Ankaŭ mi faris same kiel li! Mi estas, por tiel diri, for de la publika vivo. Mi kunlaboras por amuzo en La Lumturo de Bresto.

Li saltetis, gestadis.

— Bonvolu veni, kaj mi prezentos al vi nian tablanaron… La lastaj restantoj el la gajuloj de Concarneau. Jen Le Pommeret, nepentema amindumanto de knabinoj, profesia rentulo kaj vickonsulo de Danlando.

La viro, kiu ekstaris kaj etendis la manon, estis vestita kiel kampara nobelo: kvadratita rajdkuloto, striktaj gamaŝoj sen iu ajn ero da koto, kravato-brustotolaĵo el blanka kotona ŝtofo. Li havis belajn arĝentajn lipharojn, bone glatigitajn harojn, klaran vizaĝon kaj vangojn ornamitajn per kuperozo.

— Mi estas feliĉa ekkoni vin, komisaro.

Kaj Johano Servières daŭrigis:

— Doktoro Michoux… Filo de la estinta deputito… Li cetere estas kuracisto nur sur la papero, ĉar li neniam praktikis. Vi vidos, ke li fine vendos al vi terenojn… Li estas posedanto de la plej bela konstrutereno en Concarneau, kaj eble en Bretonio.

Malvarma mano. Vizaĝo simila al tranĉilklingo kun oblikva nazo. Rufaj haroj jam maldensaj, kvankam la doktoro ankoraŭ ne estis tridekkvinjara.

— Kion vi trinkos?

Intertempe inspektoro Leroy iris informiĝi en la urbodomo kaj la ĝendarmejo. Estis en la atmosfero de la kafejo io griza, senbrila, sed estis neeble precizigi tion. Tra la malfermita pordo vidiĝis la manĝoĉambro, kie servistinoj kun bretona kostumo pretigis la tablojn por la vespermanĝo.

La rigardo de Maigret falis sur flavan hundon, kuŝantan ĉe la kaso. Li levis la okulojn, ekvidis nigran jupon, blankan antaŭtukon, vizaĝon nebelan, tamen tiel allogan, ke dum la sekvanta konversacio li senĉese observis ĝin.

Cetere, ĉiufoje kiam li deturnis la kapon, la servistino fiksis al li sian febran rigardon.
 

— Se tiu povra Mostaguen, kiu estas la plej bona tipo sur la tero, krom tio, ke li terure timegas sian edzinon, preskaŭ ne perdus la vivon, mi ĵurus, ke tio estas malbongusta ŝerco.

Tion diris Johano Servières. Le Pommeret vokis familiare:

— Emma!

Kaj la servistino alproksimiĝis.

— Nu? Kion vi prenos?

Estis malplenaj bierglasoj sur la tablo.

— Estas nun la horo de aperitivo, — rimarkis la ĵurnalisto. — Alidirite, la horo de pernodo. Pernodojn, Emma… Ĉu ne, komisaro?

Doktoro Michoux rigardis absorbite la butonon de sia manumo.

— Kiu povintus antaŭvidi, ke Mostaguen haltos sur la sojlo por bruligi sian cigaron? — pludiris la sonora voĉo de Servières. — Neniu, ĉu? Nu, Le Pommeret kaj mi loĝas en la alia parto de la urbo! Ni ne preterpasas la malplenan domon! Tiuhore nur ni tri paŝas sur la stratoj. Mostaguen ne estas homo, kiu havas malamikojn. Tian viron oni nomas bonanimulo. Knabo, kies nura ambicio estas ricevi iam la medalon de la Honora Legio.

— Ĉu sukcesis la operacio?

— Li resaniĝos. Plej komike estas, ke lia edzino faris kun li kverelon en la hospitalo, ĉar ŝi estas konvinkita, ke temas pri amhistorio! Ĉu vi imagas? La povrulo ne kuraĝus karesi eĉ sian tajpistinon pro timo de komplikaĵoj!

— Duoblan kvanton! — diris Le Pommeret al la servistino, kiu verŝis la imitaĵon de absinto. — Alportu glacion, Emma.

Iuj klientoj eliris, ĉar estis la horo de la vespermanĝo. Ventoblovo penetris tra la malfermita pordo kaj skuis la tablotukojn en la manĝoĉambro.

— Vi legos la artikolon, kiun mi verkis pri tio kaj en kiu mi kredeble estas esplorinta ĉiujn hipotezojn. Nur unu estas akceptebla: estas, ke temas pri frenezulo. Ekzemple, ni, konantaj la tutan urbon, tute ne vidas, kiu povus esti freneziĝinta. Ni estas ĉi tie ĉiuvespere. Iafoje la urbestro venas kartludi kun ni. Aŭ Mostaguen. Aŭ ankoraŭ ni venigas por la briĝo la horloĝiston, kiu loĝas kelkajn domojn for…

— Kaj la hundo?

La ĵurnalisto gestis, ke li ne scias.

— Neniu scias, de kie ĝi venas. Oni supozis, ke ĝi apartenas al la bordoŝipo Sankta Maria, kiu venis hieraŭ… Sed ŝajnas, ke ne. Estas ja hundo sur tiu ŝipo, tamen ĝi estas novlanda hundo, sed mi vetas, ke neniu nomos la rason de tiu malbela besto.

Parolante, li prenis karafon da akvo, verŝis el ĝi en la glason de Maigret.

— Ĉu la servistino longe estas tie ĉi? — demandis duonvoĉe la komisaro.

— Jam dum jaroj!

— Ĉu ŝi eliris hieraŭ vespere?

— Ŝi ne moviĝis. Ŝi atendis, ĝis kiam ni foriris por enlitiĝi. Le Pommeret kaj mi elvokis malnovajn memoraĵojn, memoraĵojn el la bona tempo, kiam ni estis sufiĉe belaj por amori virinojn senpage. Ĉu ne, Le Pommeret? Li diras nenion. Kiam vi konos lin pli bone, vi komprenos, ke, kiam temas pri virinoj, li kapablas paroli la tutan nokton. Ĉu vi scias, kiel ni nomis la domon, en kiu li loĝas kontraŭ la fiŝbazaro? La domo de la hontindaĵoj… Hm!

— Je via sano, komisaro! — diris iom ĝenite tiu, pri kiu oni parolis.

Maigret samtempe rimarkis, ke doktoro Michoux, kiu apenaŭ malpremis la dentojn, kliniĝis por rigardi sian glason kontraŭ lumo. Lia frunto faltiĝis. Lia vizaĝo, nature senkolora, havis frapan esprimon de maltrankvileco.

— Momenton! — li subite ekkriis, post longa hezitado.

Li proksimigis la glason al siaj naztruoj, trempis en ĝin unu fingron, kiun li tuŝetis per la langofino.

Servières ekridegis.

— Bone, nun li lasas sin terurita per la historio de Mostaguen.

— Nu? — demandis Maigret.

— Mi kredas, ke estas preferinde ne trinki… Emma! Iru diri al la apotekisto najbara, ke li alkuru. Eĉ se li sidas ĉetable!

Tio kaŭzis ĝenon. La salono ŝajnis pli malplena, ankoraŭ pli morna. Le Pommeret taŭzis nervoze siajn lipharojn. Eĉ la ĵurnalisto moviĝis sur sia seĝo.

— Kion vi kredas?

La doktoro estis morna. Li plu fikse rigardis sian glason. Li ekstaris kaj prenis mem el la murŝranko la botelon da pernodo, trarigardis ĝin en la lumo, kaj Maigret ekvidis du aŭ tri etajn blankajn grajnojn flosantajn sur la likvaĵo.

La servistino revenis, sekvata de la apotekisto, kies buŝo estis plena.

— Aŭskultu, Kerdivon… Necesas senprokraste analizi la enhavon de tiu botelo kaj de la glasoj.

— Hodiaŭ?

— Tuj!

— Kiun reakcion mi devas provi? Kion vi opinias?

Neniam vidis Maigret tiel rapide ekaperi la palan ombron de la timo. Sufiĉis kelkaj momentoj. Ĉiu varmo malaperis el la rigardoj kaj la kuperozo sur la vangoj de Le Pommeret ŝajnis artefarita.

La servistino alkubutiĝis al la kaso kaj iomete malsekigis la pinton de krajono por vicigi ciferojn en notlibreto kovrita per nigra vakstolo.

— Vi estas freneza! — provis eldiri Servières.

Tio aspektis falsa. La apotekisto havis la botelon en unu mano, glason en la alia

— Striknino… — mallaŭte diris la doktoro.

Kaj li puŝis la apotekiston eksteren, revenis kun mallevita kapo kaj flava vizaĝo.

— Kio pensigis vin?.. — ekparolis Maigret.

— Mi ne scias… Hazardo… Mi vidis grajnon de blanka pulvoro en mia glaso… La odoro ŝajnis al mi bizara.

— Kolektiva memsugestio! — asertis la ĵurnalisto. — Se mi rakontos tion en mia gazeto, ruiniĝos ĉiuj trinkejoj en la departemento.

— Ĉu vi ĉiam trinkas pernodon?

— Ĉiuvespere antaŭ la manĝo… Emma tiel alkutimiĝis, ke ŝi alportas ĝin tuj, kiam ŝi konstatas, ke niaj bierglasoj estas malplenaj. Ni havas niajn etajn kutimojn. Vespere estas kalvadoso.

Maigret stariĝis kaj venis al la ŝranko por drinkaĵoj, ekvidis botelon da kalvadoso.

— Ne tiu! La dikventra botelo.

Li prenis ĝin, levis ĝin kontraŭlume, ekvidis kelkajn grajnojn da blanka pulvoro. Sed li nenion diris. Tio ne necesis. La aliaj komprenis.

Inspektoro Leroy eniris kaj anoncis per indiferenta voĉo:

— La ĝendarmaro rimarkis nenion suspektindan. Neniu vagulo en la regiono. Estas nekompreneble.

Li miris pri la reganta silento, pri la densa angoro premanta la gorĝon. Tabakfumo etendiĝis ĉirkaŭ la elektraj lampoj. La bilardo montris sian verdaĉan drapon kvazaŭ fuŝkreska gazono. Estis cigarostumpoj sur la planko kaj kelkaj kraĉaĵoj en la segaĵo.

— …Sep kaj mi retenas unu… — kalkulis Emma lekante la pinton de sia krajono…

Kaj, levante la kapon, ŝi kriis al ekstero:

— Mi venas, sinjorino!

Maigret ŝtopis sian pipon. Doktoro Michoux obstine rigardis la plankon, kaj lia nazo ŝajnis pli oblikva ol antaŭe. La ŝuoj de Le Pommeret estis brilaj, kvazaŭ ili neniam servus por paŝi. Johano Servières de tempo al tempo levis siajn ŝultrojn, diskutante kun si mem.

Ĉiuj rigardoj turnis sin al la apotekisto, kiam li revenis kun la botelo kaj malplena glaso. Li estis kurinta. Li estis senspira. Ĉe la pordo, li piedfrapis sencele por forpeli ion, grumblis:

— Hundaĉo!..

Kaj apenaŭ en la kafejo:

— Tio estas ŝerco, ĉu ne? Neniu trinkis?..

— Nu?..

— Striknino, jes! Oni probable metis ĝin en la botelon apenaŭ antaŭ duonhoro.

Li rigardis kun teruro la glasojn ankoraŭ plenajn, la kvin silentajn homojn.

— Kion signifas tio? Estas nekredeble… Mi ja havas la rajton scii! Nokte oni mortigas viron apud mia domo… Kaj hodiaŭ…

Maigret prenis la botelon el liaj manoj. Emma revenis, indiferenta, lasis vidi super la kaso sian longan vizaĝon kun bluringaj okuloj, maldikaj lipoj, siajn harojn malbone kombitajn, kie la bretona ĉapo ĉiam glitis maldekstren, kvankam ŝi ĉiumomente relokis ĝin.

Le Pommeret iradis grandpaŝe, kontemplante la rebrilojn de siaj ŝuoj. Johano Servières, senmova, fikse rigardis la glasojn kaj subite ekkriis per voĉo, kiun mallaŭtigis singulto de teruro:

— Tondro de Dio!

La doktoro kuntiris siajn ŝultrojn.

Tradukis el la franca Daniel Luez.


Notoj

pĝ. 10. Movebla Grupo (France Brigade Mobila). Polica grupo, sen fiksa deĵorloko, kiu intervenas laŭ bezonoj en la tuta regiono.

pĝ. 12. pernodo (France pernod). Populara marko de pastiso, kutime trinkata kiel aperitivo.

pĝ. 13. novlanda hundo (Angle newfondland, France terre-neuve). Granda nigra hundo el Novlanda deveno (Kanado), trejnita por savi homojn en la maro. (Novtrovlanda hundo laŭ Esperanta Bildvortaro, tab. 71.)

pĝ. 14. kalvadoso (France calvados). Speco de brando ellaborata el cidro, specialaĵo de la normanda departemento Kalvadoso.


Oni ne rajtas, plene aŭ parte, publikigi la suprajn tekstojn papere aŭ elektronike sen permeso de la tradukinto kaj de la eldonejo.