Günter Grass

Günter Grass

Mia jarcento

Dek tri ĉapitroj el la romano de Grass

Estus vana klopodo karakterizi nobelpremiiton pri literaturo Günter Grass per kelkaj vortoj, do nur kelke da kapvortoj pri li: realismo, surrealismo; senbrida fantazio, volupta lingvouzo, drasta ironio, vulgaraĵoj, aŭ plejkoncize: la plena vivo en ĉiuj aspektoj.

Post la apero de La lada tamburo Grass tuj fariĝis konata verkisto. Generale oni supozas, ke ĝi estas lia plej grava verko (tio estis ankaŭ la opinio de la nobela komitato). Ĝi estas kune kun Kato kaj muso kaj Hundaj Jaroj parto de la t. n. Danzig-Trilogio.

Post tiu trilogio Grass komencis pli aktive partopreni en politikaj debatoj, inter alie por la socialdemokrata partio. Konataj verkoj el tiu periodo estas Loke anestezita (1969) kaj El la taglibro de heliko (1972). Poste Grass revenis al pura fikcio, inter alie kun La rombfiŝo (1977) kaj La renkonto en Telgte (1979).

Grass neniam forlasis la kritikan perspektivon. En 1995 la romano Vasta kampo, kiu tre kritike traktas la t.n. reunuiĝon de Germanio, fariĝis tutsomera paskvilado ankaŭ ekster pure literaturaj medioj.

Estas longaj paŭzoj en la literatura verkado de Grass, dum kiuj li laboris kiel grafikisto.

En 1999 aperis Mia jarcento, cent mallongaj rakontetoj, mozaikeroj de nia jarcento. El malsamaj perspektivoj aperas malsamaj personoj: simpatiaj kaj malsimpatiaj, krimuloj kaj viktimoj, viroj kaj virinoj. Tiuj rakontetoj ligiĝas intime kun la germana historio kaj finfine el la bunta ĥaoso aperas plena bildo de nia tragika finiĝanta jarcento.

Wolfgang Kirschstein


1904 | 1906 | 1907 | 1908 | 1910 | 1911 | 1912 | 1914 | 1915 | 1934 | 1946 | 1955 | 1963 | 1991


1904

“Ĉe ni en Herne ĉio komenciĝis jam antaŭ Kristnasko…”

“Tie estas la minoj de Hugo Stinnes…”

“Sed la ĉarnuligo ankaŭ okazas aliloke, en la mino de Harpen, se la ĉaro ne estas tute plena aŭ nur iom da malpura karbo ene…”

“Eĉ estas punpago krome…”

“Certe, sinjoro minmajstro. Sed alia kialo por la striko de la cetere pacemaj ministoj povus esti la vermmalsano, disvastiĝinta en la tuta distrikto kaj deklarita de la minadministrejo kiel sendanĝera, je kiu kvinono de ĉiuj ministoj…”

“Se vi demandus min, pro tiuj fivermoj eĉ la minĉevaloj suferas…”

“Ne, ne, estis la polaĉoj, kiuj kunportis tiun umaĵon…”

“Sed ĉiuj strikas, ankaŭ la polaj ministoj strikas, kiuj ja — kiel vi scias, sinjoro minmajstro — kutime estas facile trankviligeblaj…”

“Per brando!..”

“Kia sensencaĵo! Ĉiuj estas drinkantaj ĉi tie…”

“La strikgvidantoj referencas al la berlina pacprotokolo de la jaro okdek naŭ, do al okhora skiplaboro…”

“Tio ekzistas nenie. Sed ĉie ili plilongigas la transportadon…”

“Ĉe ni, en Herne ni jam estas preskaŭ dek horojn sub la tero…”

“Sed se vi demandas min, estas tiu ĉarnuligo, kiu ĉie estas kreskanta…”

“Nun jam estas strikoj en pli ol sesdek ŝaktoj…”

“Krom tio denove estas nigraj listoj….”

“Kaj en Wesel la 57a infanteria regimento jam atendas pafpreta…”

“Babilado! Ĝis nun servas nur policistoj ĉie en la Distrikto…”

“Sed ĉe ni en Herne jam estas oficistoj kiel vi, kiuj estas kun brakbendo kaj batbastonoj…”

“Pinkertonuloj oni nomas ilin, ĉar tiu usonano Pinkerton elpensis tiun aĉan koncepton…”

“Kaj pro tio, ke nun estas striko ĉie, tiu Stinnesa Hugo estas fermadanta siajn minojn…”

“Kompense en Ruslando estas io kio similas al revolucio…”

“Kaj en Berlino kamarado Liebknecht…”

“Sed tuj venis militistoj kaj ekpafis…”

“Samkiel en Sukokcidenta Afriko, tie niaj buboj tuj ordigas la hotentotojn…”

“Ĉiukaze en la tuta Distrikto jam estas strikoj en pli ol ducent minejoj…”

“Oni kalkulis, ke estas okdek kvin elcentoj…”

“Ĝis nun ĉio iras trankvile, bone ordigite, sinjoro minmajstro, ĉar eĉ la gvidantoj de la sindikato…”

“Ne kiel en Ruslando, kie la revolucio pli kaj pli kreskas…”

“Kaj tiel, kamaradoj, oni malhelpis por la unua fojo strikrompantojn…”

“Stinnes malakceptas ajnan kompromison, do ni devas timi, ke…”

“Nu estas milita stato en Ruslando…”

“Sed niaj buboj simple forĉasis hererojn kaj similajn hotentotojn en la dezerton…”

“Ĉiukaze Liebknecht nomis la laboristojn en Peterburgo kaj nin en la Distrikto la herooj de la proletaro…”

“Sed la japanojn la ruso ne tiom rapide ordigas…”

“Ĉe ni en Herne ili tamen pafis…”

“Sed nur en la aeron…”

“Ĉiukaze ĉiuj forkuris…”

“De la enirpordo trans la antaŭplaco…”

“Ne, sinjoro minmajstro, ne militistoj, nur polico…”

“Sed tamen ni kuris…”

“Tuj ni forkuru mi diris al Anton…”

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein


1906

Nomu min kapitano Siriuso. Mia elpensinto nomiĝas Sir Arthur Conan Doyle, fama en la tuta mondo kiel verkisto de rakontoj pri Ŝerloko Holmso, kiu praktikas kriminalistikon laŭ strikte sciencaj principoj. Kaj tute pretere li ankaŭ klopodis admoni sian insulan Anglion kontraŭ la minacanta danĝero, kiam — ok jarojn post la sukcesa enakviĝo de nia unua martaŭga submarŝipo — li publikigis rakonton kun la titolo “Danger!” Ĝi aperis en germana traduko en la milita jaro dek kvin kun la titolo “La milito de subakvigaj ŝipoj — kiel kapitano Siriuso perforte surgenuigis Anglion”, kaj ĝi travivis ĝis la militofino dek ok eldonojn, sed nun bedaŭrinde ĝi ŝajne estas tute forgesita.

Laŭ tiu profeta libreto mi kiel kapitano Siriuso sukcesis konvinki la reĝon de Norlando — celita estis nia regno — pri la aŭdacaj, sed ankoraŭ pruvendaj eblecoj, se oni per ok submarŝipoj — ni ne havis plu — barus la vojojn de provizado al Anglio por sekve efike malsatigi ĝin. La nomoj de niaj ŝipoj estis: “Alfa”, “Beta”, “Gama”, “Teta”, “Delta”, “Epsila”, “Jota” kaj “Kapa”. Tiu lasta ŝipo bedaŭrinde pereis en la Manika Markolo dum la entute sukcesa operaco. Mi estis kapitano de “Jota” kaj gvidis la tutan ŝiparon.

La unuajn sukcesojn ni havis ĉe la elfluejo de Tamizo proksime al la insulo Sheerness: en rapida sinsekvo mi surfundigis pere de torpedaj trafoj mezŝipe “Adelan”, kiu estis ŝarĝita per ŝafviando kaj tuj poste “Moldavian” de la Societo Oriental kaj sekve “Cuscon”; ambaŭ estis ŝarĝitaj per greno. Post pliaj sukcesoj antaŭ la Manika Marbordo kaj diligenta surfundigo de ŝipoj eĉ ĝis la Irlanda Maro, ĉe kiuj partoprenis nia ŝiparo aŭ are aŭ en solaj operacoj, ekkreskis la prezoj, unue en Londono kaj poste sur la cetera insulo: kvinpeca pano baldaŭ kostis unu ŝilingon kaj duonon. Per sistema blokado de ĉiuj gravaj importhavenoj ni plue kontribuis al altigo de tiuj uzuraj prezoj kaj kaŭzis malsategon en la tuta lando. La mizeranta popolo protestis perforte kontraŭ la registaro. Ili sturmis la Borson, la Plejsanktejon de la Empire. Tiu, kiu apartenis al la supera klaso aŭ kiu cetere havis la rimedojn fuĝis al Irlando, kie almenaŭ estis sufiĉe da terpomoj. Fine la orgojla Anglio devis humiligite fari packontrakton kun Norlando.

En la dua parto de la libro specialistoj de la mararmeo kaj aliaj kompetentuloj konfirmis la publikigitan admonon de la verkinto Conan Doyle. Iu eksvicadmiralo konsilis, ke oni, kiel siatempe Jozefo en Egiptujo, ekkonstruu grendeponejojn kaj protektu la enlandan agrikulturon per limimpostoj. Insiste oni postulis, ke oni adiaŭu la dogmecan insulan pensmanieron kaj fosu finfine la tunelon al Francio. Alia vicadmiralo proponis, ke ek de nun la ŝipoj veturu nur are kaj ke ili estu rearmitaj speciale por militi kontraŭ submaraj ŝipoj. Ĉiuj konsiloj estis utilaj, kion pruvis la sekvo de la vera milito. Mi povus kanti tutan epopeon pri la efikeco de akvaj bomboj.

Bedaŭrinde mia elpensinto, Sir Arthur Conan Doyle, forgesis raporti, ke mi kiel juna leŭtenanto ĉeestis la 4an de aŭgusto 1906 en Kijlo, kiam en ŝipfarejo Germania ni metis per ŝipfareja gruo la unuan martaŭgan ŝipon sur la akvo, strikte ŝirmita pro sekretemo. Ĝis tiam mi estis dua oficiro sur torpedoŝipo, sed nun mi volontulis por provi nian ankoraŭ subevoluiĝintan submaran armilon. Jam kiel ano de la ŝipanaro mi spertis por la unua fojo la mergon de “U1” ĝis 30 metroj kaj ke ĝi poste per propraj fortoj atingis la vastan maron. Mi devas tamen koncedi, ke la firmao Krupp jam antaŭe konstruis laŭ la planoj de hispana inĝeniero dektrimetran ŝipon, kiu veturis sub la akvo kun rapideco de kvin nodoj kaj duono. “Truto” eĉ tiklis la intereson de nia Imperiestro. Princo Henriko persone partoprenis dum unu subakva veturado. Bedaŭrinde la Oficejo por Mararmeaj Aferoj malfruigis la senprokrastan evoluon de la “Truto”. Krome estis problemoj kun la petrolmotoro. Kiam ekfunkciis post unujara malfruo “U1” en Eckernförde, ne plu estis baroj, kiuj ankaŭ mankis, kiam ni vendis poste al Ruslando “Truton” kaj naŭdektrimetran ŝipon jam kun tri torpedoj “Kambala”.. Je mia embaraso mi estis komisiita al la solena transdono. El Peterburgo venis speciale popoj por beni la ŝipojn de la pruo ĝis la pobo per konsekrita akvo. Post longdaŭra surtera transportado ĝi estis enakvigita en Vladivostoko, tro malfrue por utili kontraŭ Japanio.

Tamen mia revo realiĝis. Spite al sia detektiva instinkto, kiun Conan Doyle pruvis en multnombraj rakontoj, li ne povis imagi, ke multaj junaj viroj, kiel ankaŭ mi, revis pri la rapida enmergiĝo, la vaganta rigardo per periskopo, la celkonscia ruliĝo de la petrolŝipo, la komando “torpedo ek”, la multe aplaŭdataj trafoj, la kamarade intima kunestado, kaj la rubande ornamita reveno hejmen. Kaj mi, kiu ĉeestis ekde la komenco kaj dume apartenas al la literaturo, ne povis imagi, ke dekmiloj da niaj knaboj neniam plu emerĝos el siaj subakvaj revoj.

Bedaŭrinde, pro la averto de Sir Arthur, malsukcesis ankaŭ nia nova provo surgenuigi Anglion. Tiom da mortintoj. Sed kapitano Siriuso estas kondamnita pretervivi ĉiun mergiĝon.

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein
(memore al la pereintoj de “Kursk”)


1907

Fine de novembro forbrulis la laminiga uzino ĉe la Cellea Ŝoseo — totala perdo. Kaj ni estis tiom vervaj. Sen mensogo: 36 mil diskojn ni elsputis ĉiutage. Oni kvazaŭ ŝiris ilin el niaj manoj. Kaj la vendosumo de nia gramofona sortimento kreskis ĝis 12 milionoj da markoj. Speciale bone iris la komerco, ĉar ni en Hanovro ekde du jaroj stampis diskojn, kiuj estis ludeblaj de ambaŭ flankoj. Tio ekzistis cetere nur en Ameriko. Multe da militista sonego. Nur malmulte por kontentigi pli altnivelajn gustojn. Sed tiam sukcesis Rappaport, tio estas mia modesta persono, persvadi Nellie Melba, la “granda Melba” al surdiskigo. Komence ŝi iomete faris ceremoniojn, ekzakte kiel poste Ŝaljapin, ĉar tiu terurege timis, ke li pro tiu diablaĵo, kiel li nomis nian plej novan teknikon, povus perdi sian veluran basvoĉon. Josef Berliner, kiu kune kun sia frato Emil jam antaŭ la jarcento-ŝanĝo estis fondinta Germanan Gramofonkompanion en Hanovro kaj poste translokis ĝin al Berlino kaj havis ioman riskon kun nur 20 mil markoj da fonda kapitalo, diris iun belan matenon al mi: “Paku viajn valizojn, Rappaport, vi devos forvojaĝi al Moskvo kaj iel — ne demandu min kiel — persvadi tiun Ŝaljapin”.

Sen mensogo! Mi envagoniĝis en la plej proksiman trajnon sen troa pakado kaj kunportis niajn unuajn ŝelakdiskojn, tiujn kun Melba, kvazaŭ gastdonacon. Kia vojaĝo! Ĉu vi konas la restoracion Jar? Elstara! Estis finfine longa nokto en tiu aparta ĉambro. Unue ni trinkis vodkon el akvoglasoj, ĝis kiam Fjodor krucosignis sin kaj ekkantis. Ne, ne tiun brilan kanton el Boris Godunov, sed ĉiam tiujn piaĵojn, kiujn ĉantas la monaĥoj per siaj abismoprofundaj basoj. Tiam ni ŝanĝis vodkon al ĉampano. Sed nur je aŭroriĝo li subskribis la kontrakton, plorante kaj daŭre farante krucosignojn. Ĉar mi lametas ekde la infanaĝo, li verŝajne en mi, kiam mi persvadis lin subskribi, vidis la diablon. Kaj li subskribis nur, ĉar tenoro Sobinov jam estis en nia komerco, kaj tial mi povis prezenti al li tiun kontrakton, kvazaŭ kiel modelon. Ĉiukaze, Ŝaljapin estis nia unua vera diskostelulo.

Tiam ĉiuj venis: Leo Slezak, Allesandro Moreschi, kiun ni registris kiel la lastan kastriton. Kaj tiam mi sukcesis en la hotelo di Milano (nekredeble, mi scias, ĉar je unu etaĝo super la mortoĉambro de Verdi) ordigi la unuajn registradojn kun Enrico Caruso, dek ariojn! Kompreneble kun ekskluziva kontrakto. Baldaŭ ankaŭ Adelina Patti kaj tiel plu kantis por ni. Ni liveris diskojn al ĉiuj regnoj. La angla kaj la hispana reĝaj familioj estis inter niaj regulaj klientoj. Kaj kio koncernas la domon Rothschild, tiam Rappaport per kelkaj trukoj eĉ sukcesis forpeli la usonan liveriston. Tamen mi, kiel komercisto de diskoj, komprenis, ke ne utilis resti je ekskluziva nivelo, ĉar nur kun la amaso oni faras komercon, kaj pro tio necesis malcentriĝi por per pliaj stampfabrikoj en Barcelono, Vieno kaj — sen mensogo! — en Kalkuto esti daŭre konkurenckapabla sur la monda merkato. Tial la brulo en Hanovro ne estis kompleta katastrofo. Sed tamen tio ĉagrenis nin, ĉar ni komencis tre modeste ĉe la Cellea Ŝoseo kun la fratoj Berliner. Certe, ili estis geniuloj, kaj mi nur komercisto de diskoj, sed Rappaport ĉiam sciis: Per la disko kaj la gramofono la mondo reinventas sin. Tamen Ŝaljapin ĉiam faris senlime la sennombrajn krucosignojn antaŭ ĉiu registro.

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein


1908

Tio estas kutimo en nia familio, la patro kunprenas la filon. Jam mia avo, kiu estis ĉe la fervojoj kaj sindikate organizita, kunprenis sian unuenaskiton okaze de publikaj paroladoj de Wilhelm Liebknecht en Hasenheide. Kaj mia patro, kiu ankaŭ estis ĉe la fervojoj kaj partiano, enigis en mian cerbon la kvazaŭ profetan frazon de la grandmanifestacioj, kiuj dum la regado de Bismarck estis malpermesitaj: “La anekso de Alzaco-Loreno alportos al ni ne la pacon, sed la militon”.

Nun li kunprenis min, la naŭ- aŭ dek-jaran bubeton, kiam la filo de Wilhelm, Karl Liebknecht, parolis, aŭ subĉiele aŭ, kiam tio estis malpermesita, en plenfumigitaj drinkejoj. Li veturis kun mi ankaŭ al Spandau, ĉar tie Liebknecht kandidatiĝis por la balotoj. Kaj en la jaro kvin mi eĉ rajtis per fervojo veturi al Lepsiko, ĉar patro estis lokomotivkondukisto kaj ricevis senkostajn biletojn, ĉar tiam parolis Karl Liebknecht en la Roka Kelo de Plagwitz pri la granda striko en la Rura regiono, pri kiu raportis ĉiuj gazetoj tiutempe. Sed li ne nur parolis pri ministoj kaj agitis kontraŭ la prusaj kamparaj kaj industriaj junkroj, sed li ankaŭ profete diskonigis la ĝeneralan strikon kiel la estontan batalilon de la proletaj amasoj. Li parolis libere kaj prenis la vortojn el la aero. Kaj jam li estis ĉe la revolucio en Ruslando kaj sangmakulita carismo.

Intertempe foje estis aplaŭdoj, kaj fine unuanima rezolucio, en kiu la delegitoj — mia patro asertis, ke certe estis pli ol du miloj — solidaris sin kun la heroaj batalantoj en la Rura regiono kaj en Ruslando.

Eble eĉ tri miloj amasiĝis en la Roka kelo. Mi ja vidis pli ol mia patro, ĉar mi sidis sur ties ŝultroj, kiel li faris, kiam Wilhelm Liebknecht aŭ Bebel parolis pri la situacio de la laboristoj. Tio ja estis kutimo ĉe ni. Ĉiukaze mi kiel bubeto ne nur vidis, sed ankaŭ aŭdis kamaradon Liebknecht, ĉiam levita, kvazaŭ el altega observejo. Li estis oratoro por la amaso. Liaj vortoj neniam elĉerpiĝis. Speciale li ŝatis agiti por la junularo. Sur libera kampo mi aŭdis lin voki super miloj da kapoj: “Kiu posedas la junularon, tiu posedas la armeon!” Ĉiukaze mi ektimegis sur la ŝultroj de mia patro, kiam kamarado Liebknecht stertoris al ni: “La militarismo estas la brutala plenumanto kaj sangfera protekta barilo de l' kapitalismo!”

Mi ja memoras eĉ hodiaŭ, ke mi tutsimple timegis, kiam li parolis pri la interna malamiko, kontraŭ kiu necesas batali. Probable pro tio mi urĝe bezonis piseti kaj glitis jen kaj jen sur la ŝultroj de mia patro. Sed mia patro ne rimarkis mian bezonon, ĉar li estis entuziasmigita. Sed tiam mi ne plu povis reteni min sur mia alta posteno. Kaj jen okazis en la jaro sep, ke mi tra la pantalono plenpisis la nukon de mia patro. Nelonge post tio kamarado Liebknecht estis arestita kaj devis, ĉar la plej supera tribunalo estis kondamninta lin pro la batalverko kontraŭ la militarismo, pun-sidi en la fortikaĵo de Glatz la tutan jaron 1908 kaj pli.

Sed post kiam mi pripisetis en plej urĝa bezono la dorson de mia patro, tiu deprenis min de siaj ŝultroj kaj ankoraŭ dum la manifestacio, kiam kamarado Liebknecht agitis por la junularo, li trabatis min tiel, ke mi longe poste sentis lian manon. Kaj tial, nur tial, mi iris al la loka konskripta oficejo, kiam ĉio ekis, kaj anoncis min libervole, eĉ estis dekorita pro braveco, kaj fine post du vundiĝoj ĉe Arras kaj Verdun mi estis suboficiro, kvankam mi, eĉ kiel rotestro en Flandrio, certis, ke kamarado Liebknecht, kiun kelkaj de miaj kamaradoj poste, multe pli poste mortpafis same kiel kamaradinon Rosa kaj ĵetis unu el la kadavroj eĉ en la enurban kanalon, centoble pravis, kiam li agitis por la junularo.

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein

Notoj

Wilhelm Liebknecht (1826– 1900) estis unu el la fondintoj de la socialdemokrata partio en Germanio. Karl Liebknecht (1871–1919) estis pli radikala ol la patro kaj fariĝis kunfondinto de la germana komunista partio. Kune kun Rosa Luxemburg (1871– 1919) li estis murdita de dekstraj milicanoj (“liberaj regimentoj”). Karl Liebknecht publikigis en 1907 la verkon Militarismo kaj kontraŭmilitarismo, pro kiu li estis malliberigita.

Hasenheide estas parko en Berlino.

La roka kelo de Plagwitz estas novbaroka konstruaĵo el la jaro 1890 kaj renkontiĝejo de la laborista movado. 


1910

Do nun mi rakontu, kial la buboj ĉi tie alkroĉis al mi tiun karesnomon, nur pro tio, ke mia nomo estas Berta kaj mi havas abundan korpon. Tiam ni estis loĝantaj en la fabrika urbeto. Ĝi estis de la laborejo kaj tre proksime al la fabriko. Pro tio ni havas la tutan fumon. Sed kiam mi estas plendanta, ĉar la tolaĵo denove fariĝis griza dum sekigado kaj kiam la infanoj daŭre estis tusantaj, tiam diris la patro: “Lasu Berta, kiu ricevas salajron de Krupp, tiu devas rapide esti ĉe la laborejo”.

Tie ni loĝis dum ĉiuj jaroj ĝis antaŭ nelonge, kvankam ĝi estis mallarĝa, ĉar ni pluluis la ĉambreton malantaŭe, tiun kontraŭ la kunikla stalo, al du personoj, tiujn ni nomas manĝantaj luantoj, kaj mi ne trovis lokon por la trikmaŝino, kiun mi aĉetis de mia propra ŝparmono. Sed mia ulo ĉiam diris al mi: Lasu Berta, la ĉefa afero estas, ke ne pluvas enen.

Li laboris en la fandejo. Tie ili estis fandantaj kanontubojn. Tio ja estis nur kelke da jaroj antaŭ la milito. Tiam estis laboro. Kaj tiam ili fandis iun umon, pri kiu ili fieris, ĉiuj, ĉar tia umego antaŭe ne estis en la tuta mondo. Kaj de nia urbeto multaj laboris en la fandejo, eĉ niaj du luantoj, ili ĉiam estis parolantaj pri tiu umo, spite al tio, ke ĝi estis treege sekreta. Sed ĝi ne estis komplete preta. Laŭdire ĝi estis iuspeca bombopafilo. Tio estas tiu speco kun la stumpaj tuboj. Diametro 42 centimetroj onidire. Sed ĉiufoje la fandado de la tubo misis. Ankaŭ ĉio cetera daŭris. Sed mia patro ĉiam diris: “Se vi demandas min, ni ja sukcesos en tio, almenaŭ antaŭ ol fariĝos serioze. Aŭ, se vi pensas pri Krupp, tiu finfine vendos la umon, eble eĉ al la caro de Ruslando”.

Sed kiam fariĝis serioze, kelkajn jarojn poste, tiam ili ne vendis ĝin, sed ili nur pafis per tiu umo de granda distanco eĉ al Parizo. Ĉie oni nomis ĝin Dika Berta. Ankaŭ tie, kie neniu konis min. La fandistoj en nia urbeto estis la unuaj, kiuj donis al la umo mian nomon, ĉar mi ja estis la plej dika en nia urbeto. Tio tute ne plaĉis al mi, ke ili ĉie parolis pri mi, eĉ en regionoj, kie mi ne estis konata, sed spite mia ulo diris al mi: “Estas sen malica intenco”. Sed kanonoj neniam plaĉis al mi, eĉ se ni vivis de tiaj aĵoj de Krupp. Kaj se vi demandas min: ne malbone vivis. Eĉ anseroj kaj kokinoj ĉirkaŭkuris en nia fabrika urbeto. Preskaŭ ĉiuj manĝigis porkon en sia ŝedo. Kaj dum printempo tiom da kunikloj ĉie.

Laŭdire ilia Dika Berta ne multe utilis dum la milito. La francoj preskaŭ mortis pro rido, kiam la umo ankoraŭfoje mispafis. Kaj mia ulo, kiun tiu Ludendorff prenis al Landsturm, pro tio nun estas kriplulo, kaj ni ne plu rajtas loĝi en la fabrika urbeto, sed nur en luita ĝardenlaŭbo, kie ni vivas de mia ŝparita mono, ĉiam diras: “Lasu Berta. Laŭ mi, vi rajtas eĉ ampleksiĝi. Plej gravas, ke vi restu sana”.

Tradukis el la germana lingvo Wolfgang Kirschstein

Notoj

1. Dika Berta estis kanono, uzita de Germanio dum la unua mondmilito (vidu la suban foton). Kutime oni atribuas la nomon al Bertha Krupp. Berta en la rakonto de Grass estas fikcia persono.

Dika Berta

2. Erich Ludendorff (1865–1937) decidis post 1916 kune kun Hindenburg la strategion dum la unua mondmilito; ili funkciis kiel diktatoroj.

3. Landsturm (germane: la popola sturmo). Speco de milicio, kies anoj ĝis la aĝo de 42 jaroj tiutempe plenumis akcesorajn servojn dum la milito.


1911

Mia kara Eulenburg, se mi ankoraŭ rajtas nomi vin tiel post la severa makulado fare de la gazetŝmiraĵoj de tiu kanajlo Harden, kiuj igis min grumblante obei al la ŝtata bonfarto kaj perfidi mian sincere fidelan vojaĝkunulon kaj amikan konsilanton. Tamen, kara princo, nun mi petas vin triumfi kune kun mi. Nun ĝi okazas. Hodiaŭ mi nomumis grandadmiralo flotministron Tirpitz, kiu en Reichstag tre trafe riproĉis la maldekstrajn liberalojn. Ĉiuj miaj skizoj pri la formado de la floto, kies detalemon vi tiom ofte milde kritikis, ĉar mi dum tedegaj kunsidoj senlace ĝuis mian etan talenton kaj notis — por nia admono — sur dosierujoj kaj eĉ en tro sekaj dosieroj la batalŝipon “Charles Martel” de Francio kaj ties armitajn kirasŝipojn de la unua klaso, antaŭ ĉio “Jeanne d'Arc” kaj ankaŭ la nove konstruitajn en Ruslando, ĉefe la armitajn ŝipojn “Petropavlovsk”, “Poltava” kaj “Sevastopol” kun ties pafilturoj kiel koncentritan mararmean povon. Kion ni povis kontraŭi al drednaŭtoj de Anglio antaŭ la leĝoj pri la floto liberigis niajn manojn? Eble kvar armitajn kirasŝipojn de la Brandenburga klaso — nenion plu. Sed tiu ampleksa skizaro pri la imagebla malamiko trovis nun respondon, kiel vi, kara amiko, povas lerni el la kunsendata materialo, ne plu estas projekto, sed plugas jam la Nordan kaj la Baltan Marojn aŭ estas en la ŝipkonstruejoj en Kiel, Wilhelmshaven kaj Dancigo.

Mi scias, ke ni perdis jarojn. Bedaŭrinde niaj uloj estis tre malkleraj en rebus navalibus. Oni devis evoluigi en la popolo ĝeneralan movadon, eĉ entuziasmon pri marameaj aferoj. Estis bezonataj mararmea asocio, mararmea leĝo, kaj la angloj — aŭ, mi prefere diru, miaj amindaj anglaj kuzoj — helpis kontraŭvole, kiam ili dum la milito kontraŭ la buroj, vi memoras, kara amiko, kaperis ĉe la orientafrika marbordo du el niaj vaporŝipoj tute kaj komplete kontraŭleĝe. Tiam estiĝis granda indigno. Tio helpis en Reichstag. Tamen mia eldiro “Ni germanoj devas kontraŭi la anglajn drednaŭtojn per niaj armitaj ”Neniontimuloj” kaŭzis iom da bruo. (Jes ja, kara Eulenburg, mi scias, mia plej granda tento estas kaj restas la novaĵagentejo Wolff.)

Sed nun surakviĝis la unuaj realigitaj revoj. Kaj poste? Tirpitz zorgos pri tio. Por mi restas la sankta plezuro ankaŭ estonte skizi batalŝipojn kaj armitajn kirasŝipojn. Nuntempe mi sidas antaŭ la skribotablo, kiel vi scias, sur selo, ĉiam preta por ataki. Post la kutima rajdado estas por mi matena devo en aŭdaca skizado surpaperigi nian ankoraŭ junan mararmeon fronte al malamika supernombro, sciante, ke Tirpitz, same kiel mi, fidas al grandŝipoj. Ni devas esti pli rapidaj, pli moviĝemaj, pli armitaj. La koncernaj ideoj flugas al mi. Dum tiu krea akto la grandŝipoj kvazaŭ faletas el mia kapo. Hieraŭ aperis antaŭ miaj okuloj la grandaj kirasŝipoj “Seydlitz” kaj “Blücher”, kaj poste ili eliĝis el miaj manoj. Kompletajn eskadrojn mi vidas aperi en batallinio. Ankoraŭ estas manko de batalŝipegoj. Nur pro tio submarŝipoj devos atendi, opinias Tirpitz.

Ho, se nur vi, mia plej bona amiko, estetikulo kaj ŝatanto de la artoj, estus kiel antaŭe proksima al mi! Kiom aŭdace kaj klarvide ni ekbabilus! Kiom fervore mi forigus viajn timojn. Jes ja, kara Eulenburg, mi volas fariĝi paca reganto, sed reganto armita…

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein

Notoj

1. Imperiestro Vilhelmo II (1859–1941) skribas ĉi tiun (fikcian) leteron la 27an de januaro 1911 al Philip Friedrich Alexander, princo de Eulenburg kaj Hertefeld, Grafo de Sandels (1847–1921), germana politikisto kaj diplomato, amiko de la imperiestro.

2. La ĵurnalisto Maximilian Harden (aŭtente: Felix Ernst Witkowski, 1861–1927) aperigis en 1906 la artikolon Vilhelmo la Paca. Harden asertis, ke princo Eulenburg kaj ties kunuloj influis la imperiestron en malbona maniero. Poste Harden akrigis siajn atakojn, asertante, ke la rondo ĉirkaŭ Eulenburg estis samseksama kliko. En la posta skandalo princo Eulenburg perdis siajn ŝtatajn postenojn; ankaŭ la reputacio kaj influo de Vilhelmo II malkreskis.

3. Alfred von Tirpitz (1849–1930), la estro de la germana mararmeo ĝis 1916, la 27an de januaro 1911 ricevis la rangon grandadmiralo (Großadmiral). Tirpitz planis fortigi la mararmeon kaj tiel fariĝi konkuranto de Britio. Jam en 1891 Germanio konstruis kvar ŝipojn laŭ la modelo de la ŝipo Brandenburg.

4. Reichstag (la germana parlamento) decidis pri la konstruo de pli granda floto en 1898 kaj 1900 kaj denove en 1908 kaj 1910.

5. Rebus navalibus. Maraj aferoj, marnavigado (lat.).

6. Vilhelmo II mencias siajn anglajn kuzojn, ĉar la brita imperiestrino Viktorino estis lia avino. La kapero de la germanaj ŝipoj okazis fine de 1899 — komence de 1900.


1912

Kvankam mi gajnis mian vivpanon kiel bordogardisto ĉe la akvoadministracio en Potsdamo, mi tamen verkis poemojn, en kiuj krepuskis la fino de la mondo, kaj la morto plenumis sian oficon, do mi estis preta al ajna hororo. Tio okazis meze de januaro. Du jarojn antaŭe mi unuafoje spertis lian prezenton en la kazino Nollendorf, kie dum merkredoj renkontiĝis la Nova Klubo en Kleist-strato. Poste pli ofte, ĉiam kiam eblis la longa vojaĝo. Miaj sonetoj apenaŭ kaptis atenton, sed li ne estis preteraŭskultebla. Poste mi spertis lian vortpovon en la Novpatosa Kabaredo — ankaŭ Blass kaj Wolfenstein ĉeestis. En bruantaj kolonoj la versoj preterpasis. Marŝo de monotonaj monologoj, kondukanta rekte al la buĉejo. Sed poste la infaneca giganto eksplodis. Estis kiel la erupcio de Krakatoa en la antaŭa jaro. Tiam li jam verkis por L' Ago de Pfemfert, ekzemple tuj post la plej aktuala Maroka krizo, kiam la tuta situacio estis malcerta kaj ni jam aŭdacis esperi, ke ni baldaŭ ekbatalos, li verkis la poemon La milito. Mi ankoraŭ aŭdas: “Sennombre la kadavroj en la fragmito etenditaj / de l' birdoj de la morto blanke kovritaj”. Entute blanka kaj nigra estis liaj favoratoj, speciale blanka. Ne estis miraklo, ke sur la rivero Havel, jam de monatoj frostiĝinta, sur la senlime irebla blanka surfaco, troviĝis tiu nigra truo, kvazaŭ atendante lin.

Kia perdo! Sed kial, ni demandis nin, la Vossa Ĵurnalo ne aperigis nekrologon pri li? Nur mallonga notico: “Marde posttagmeze referendario d-ro Georg Heym kaj kandidato de la jurista fakultato Ernst Balcke dum glacikurado vid-al-vide al Kladow falis en truon, kiu estis hakita por akvobirdoj”.

Nenio plu. Sed tio pravas. Ni rimarkis la akcidenton de la insulo Schwanenwerder. Mi de la akvoadministracio kaj mia asistanto kune kun kelkaj glacikurantoj atingis la danĝeran lokon, sed ni trovis nur, kiel evidentiĝis poste, la bastonon de Heym kun la elegante ornamita kapeto kaj liajn gantojn. Eble li volis helpi la falintan amikon kaj same falis sub la glacitavolon. Aŭ Balcke tiris lin kun si. Aŭ ili ambaŭ volis morti kune.

Krome la Vossa menciis, kvazaŭ tio estus grava, ke li estis filo de eksa armea advokato Heym, loĝanta en Reĝovojo 31 en la kvartalo Charlottenburg. La patro de la mortinta kandidato Balcke estis bankisto. Sed nenio, neniu vorto pri la motivoj, kiuj logis la du junulojn intence forlasi la sekuran glacivojon, markitan per pajlofaskoj kaj bastonoj. Nenio pri la interna mizero de nia, jam tiam, perdita generacio. Nenio pri la poemoj de Heym. Ja la juna eldonisto Rowohlt eldonis liajn poemojn. Post nelonge devintus aperi liaj rakontoj. Nur en Berlina Tagĵurnalo post la raporto pri la akcidento estis mencio, ke la droninto ankaŭ aktivis literature kaj antaŭnelonge aperigis volumon da poemoj La eterna tago. Spuroj de bela talento estis rimarkeblaj. Spuroj! Ridinda estas tio.

Ni de la akvoadministracio partoprenis la serĉadon de la kadavro. Miaj kolegoj ja mokis min, kiam mi konstatis, ke liaj poemoj estis “terure eminentaj” kaj citis liajn plej freŝajn versojn: “La homoj staras fronte en la stratoj / kaj gapas al la gravaj ĉiel-markoj”, — tamen ili ne laciĝis jen kaj jen haki truojn en la glacio de Havel kaj per la tiel nomataj mortoankroj traserĉi la grundon. Kaj mi, apenaŭ reveninte al Potsdamo, verkis la poemon Mortoankro, dediĉe al Heym, kiun Pfemfert komence volis aperigi, sed poste resendis ĝin kun bedaŭro al mi.

Je unu jaro pli junan Balcke, kiel rapidis notici la Krucĵurnalo, rimarkis fiŝkaptisto tra la glacio en Havel. Li hakis truon en la glacio kaj prenis la kadavron per ŝiphoko. Balcke aspektis paca. Sed Heym altiris, kiel embrio, la piedojn al la korpo. Konvulsia, la vizaĝo distordita, la manoj frotvunditaj. Kun sketŝuoj sur la piedoj li kuŝis sur la krustiĝinta glacio. Nur de ekstere li estis fortika bubo, sed interne li estis disŝirata de la konflikto inter diversaj voloj. Li, kiu abomenis ĉion armean, kelkajn semajnojn antaŭ la morto kandidatiĝis kiel volontulo ĉe la unua Alzaca infanteria regimento en Metz. Samtempe li estis plena de planoj en tute alia direkto. Li volis, kiel mi scias, verki dramojn…

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein

Notoj

Grass nur pale redonas la sintenon de la generacio antaŭ la Unua Mondmilito, kiu abomenis la burĝajn valorojn. Kelkaj (ankaŭ la fikcia rakontanto de 1912) atendis la militon por forigi la malnovan ordon, sed kiam okazis la milito, ili spertis, ke la reala kaj literatura hororoj estas malsamaj aferoj. Apokalipso kaj morto estis centraj temoj de tiuj verkistoj, kiel montras la titolo de la antologio La krepusko de l' homaro (1920).

1. La Nova Klubo estis fondita en 1909. Georg Heym (1887-1912), aŭtoro de ĉ. 500 poemoj, aperis en la klubo en 1910. Ernst Balcke (1887-1912) ankaŭ havis kontaktojn kun tiu klubo. La Novpatosa Kabaredo kreskis el tiu klubo. Ernst Blass (1890-1939) kaj Alfred Wolfenstein (1888-1945) verkis en ekspresionisma stilo.

2. L'Ago, redaktita de Franz Pfemfert (1879-1954), aperis inter 1911 kaj 1932. La redakcia linio estis maldekstre de la socialdemokratoj.

3. La dua krizo en Maroko okazis en 1911 kaj estis plia paŝo de la Germana Regno al la Unua Mondmilito.

4. Ernst Rowohlt (1887-1960) fondis gravan eldonejon.

5. Alzaco de 1871 ĝis 1919 estis sub la administrado de Germanio.


1914

Finfine, post ripetaj kaj vanaj klopodoj de du kolegoj de nia instituto, mi sukcesis meze de la 1960aj jaroj persvadi la du maljunajn sinjorojn al renkontiĝo. Eble mi, kiel juna virino, ricevis pli grandan porcion da feliĉo, kaj krome kiel svisino mi havis la avantaĝon de neŭtraleco. Eble miaj leteroj, kvankam konkrete skizantaj nian esplortemon, estis plenumitaj kiel tenera, se ne timida, frapeto ĉe la pordo – post kelkaj tagoj preskaŭ samtempe venis la konsentoj.

Pri la memorinda “iomete fosilie” aspektanta paro mi raportis al miaj kolegoj. Trankvilajn ĉambrojn mi mendis en la hotelo “La Cikonio”. Tie ni sidis, plejofte en galerio de la rostejo kun rigardo al la rivero Limmat, vid-al-vide al la urbodomo kaj al la nobela domo “Luphundo”. Sinjoro Remarque – tiam en sia 67a vivojaro – venis el Locarno. Li, evidente bonvivanto, aspektis pli kaduka ol sinjoro Jünger, kiu ĵus pasis sian sepdekjariĝon kaj tenis sin speciale sportece. Loĝante ie en Vurtembergo li vojaĝis tra Bazelo, post kiam piedmarŝo tra Vogezoj kondukis lin al Hartmannsweilerkopf, por kiu iam oni sange batalis.

Nia unua konversacia rondo ekis iom hezite. Miaj sinjoroj “historiaj atestantoj” parolis scioplene pri svisaj vinoj: Remarque laŭdis specojn de Tiĉino, Jünger preferis la valezan Dole. Ambaŭ evidente klopodis montri al mi sian bone konservitan ĉarmon. Amuzaj, sed ankaŭ ĝenaj estis iliaj provoj babili kun mi en la svisgermana dialekto. Sed kiam mi citis la komencon de la anonima kanto Flandra Mortodanco, ofte kantita dum la Unua Mondmilito: “La morto rajdas nigran ĉevalon, Ĝi portas netravideblan mantelon”, unue Remarque kaj poste ankaŭ Jünger zumis la makabre melankolian melodion; ambaŭ konis la versojn, per kiuj finiĝas ĉiu strofo: “Granda mizero en Flandrio, en Flandrio rajdas la morto”. Poste ambaŭ rigardis direkte al la granda katedralo, kies turoj superis la domojn de la varfo.

Post ioma silento, interrompata per kraĉotusado, Remarque diris, ke en aŭtuno 1914 – tiam li ankoraŭ estis en lernejo en Osnabrück, kiam la volontulaj regimentoj elsangadis ĉe Bixschoote kaj Ipro – lin forte impresis la legendo pri Langemark, laŭ kiu oni respondis al anglaj maŝinpafiloj per la Kanto de l' Germanoj. Eble pro tio – kaj ankaŭ laŭ instigo de la instruistoj – multaj gimnaziaj klasoj registris sin al la milito kiel volontuloj. Ĉiu dua ne revenis hejmen. Kaj la transvivintoj, kiel li, kiuj tamen ne rajtis iri al gimnazio, ankoraŭ hodiaŭ estas difektitaj. Li ĉiukaze komprenis sin mem kiel “vivantan mortinton”.

Sinjoro Jünger, kiu subtile ridetis dum la rakonto pri lernejaj spertoj – ŝajne nur mezlernejo – ankaŭ nomis la kulton de Langemark patriota stultaĵo, tamen li agnoskis, ke jam antaŭ la komenco de la milito lin ekkaptis sopiro al danĝero, emo por nekutimo, eĉ se servante en la franca Fremdula Legio:

“Kiam tio komenciĝis ni sentis nin kunfanditaj en unu granda korpo. Sed eĉ kiam la milito ekmontris siajn ungojn, min kapablis fascini la batalo kiel interna sperto ĝis la fino de miaj tagoj kiel gvidanto de ataktrupo. Simple konfesu, kara Remarque, eĉ en En okcidento nenio nova, via brila debuta verko, vi rakontas ne sen kortuŝiĝo pri la forto de la soldata kamaradeco ĝis la morto”.

“Tiu libro”, diris Remarque, “ne vicigas personajn spertojn, sed estas kolekto de frontspertoj de sensence oferita generacio. Mia servo en lazareto sufiĉis kiel fonto”.

La maljunaj sinjoroj ne ekkverelis, sed ambaŭ emfaze akcentis, ke ili havas malsamajn opiniojn pri milito, kultivas kontraŭajn stilojn kaj krome apartenas al respektive malsamaj frakcioj. Dum la unua daŭre komprenis sin kiel “neplibonigeblan pacifiston”, la alia postulis esti komprenita kiel “anarkiisto”.

“Ba!”, vokis Remarque. “En En ŝtalaj fulmotondroj vi ĝis la lasta ofensivo de Ludendorff estis serĉanta aventurojn kiel bubo. Facilanime kolektis atakgrupeton por akiri pro sanga plezuro unu-du kaptitojn kaj ankaŭ eble por rabi boteleton da konjako…”

Sed li koncedis, ke kolego Jünger en siaj taglibroj ja parte kaptis trafe la pozician tranĉean militon kaj ĝenerale la karakteron de la materia batalo.

Je la fino de nia unua konversacia rondo, kiam la sinjoroj jam malplenigis du botelojn da ruĝa vino, Jünger denove menciis Flandrion:

“Kiam ni post du jaroj kaj duono fosis tranĉeojn en la frontsekcio de Langemark, ni trovis pafilojn, portepeojn kaj kartoĉujojn de la jaro dekkvara. Ni trovis eĉ tiujn pikhelmojn, kun kiuj tiam volontuloj elmarŝis regimentope…”

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein

En ĉi tiu ĉapitro Grass priskribas imagatan renkontiĝon de svisa ĵurnalistino kun Erich Maria Remarque kaj Ernst Jünger. En trankvila svisa hotelo en la jaroj 1960aj ili interparolas pri la eventoj, okazintaj antaŭ cent jaroj.


1915

Nia sekvanta renkontiĝo okazis en “Odéon”, tiu digne malnova kafejo, en kiu iam Lenin ĝis sia vojaĝo al Ruslando, eskortita de la germana imperio, estis leganta la “Novan Zuriĥan Gazeton” kaj aliajn revuojn, sekrete projektante la revolucion. Tamen ni ne estis rigardantaj antaŭen, sed pripensis la pasintajn tempojn. Unue miaj sinjoroj insistis pri komenco de nia kunsido per ĉampana matenmanĝo. Por mi ili aprobis oranĝsukon.

Kiel pruviloj sur la marmora tablo inter krescentaj bulkoj kaj plado de fromaĝo kuŝis la du libroeldonoj, tiutempe arde pridiskutataj. “En okcidento nenio nova” efektive estis disvastiĝinta en pli alta eldonkvanto ol “En ŝtalaj fulmotondroj”.

“Jes, ja”, diris Remarque, “ĝi montriĝis kiel furoraĵo. Sed post la tridek-tria jaro, kiam ĝi estis publike bruligita, ĝi devis paŭzi dum dek du jaroj en la germana libromerkato, same en kelkaj tradukoj, dum via himno al la milito evidente ĉiam estis aĉetebla”.

Jünger ne respondis. Nur kiam mi provis direkti la konversacion al la tranĉea milito en Flandrio kaj en la kalkaj teroj de Ĉampanjo kaj metis mapeltranĉaĵojn de la pribatalitaj regionoj sur la intertempe malplenigitan matenmanĝan tablon, li, kiu tuj menciis la ofensivon kaj kontraŭofensivon ĉe la rivero Somme, ĵetis la ŝlosilan nocion en la debaton, kaj ni ne plu povis liberigi nin de ĝi.

“Tiu mizera pikhelmo, kiun vi, kara Remarque, ne plu devis porti, en nia frontparto jam en junio 1915 estis anstataŭigita per ŝtalkasko. Temis pri eksperimentaj kaskoj, kiujn artileria kapitano Schwerd evoluigis post kelkaj malsukcesaj provoj, konkurence kun la francoj, kiuj ankaŭ komencis enkonduki ŝtalkaskojn. Ĉar Krupp ne kapablis liveri taŭgan alojon por la rustimuna ŝtalo, aliaj firmaoj, interalie, la metalurgia entrepreno ”Thale" ricevis la mendon. Post februaro 1916 oni uzis la ŝtalkaskon en ĉiuj frontpartoj. Unue ricevis ilin la trupoj ĉe Verdun kaj Somme, dum la orienta fronto devis atendi plej longe. Vi, kara Remarque, tute ne estas scianta, kiom da mortintoj ni ŝuldas al tiu senutila leda kasko, kiu pro manko de ledo estis anstataŭe presata el felto, speciale en la tranĉea milito. Ĉiu celita fusilpafo – unu viro malpli, ĉiu obusa spliteto traigis ĝin”.

Poste li alparolis rekte min:

“Ankaŭ via svisa kasko, kiu ĝis nun estas uzata de la milico, malgraŭ ŝanĝoj, estas modelita laŭ nia ŝtalkasko – ĝis traborita starbolto por ventolado*”.

Li ignoris mian kontraŭdiron: “Feliĉe nia kasko neniam bezonis pruvigi sin en tiuj realaj bataloj, tiom vortriĉe celebritaj de vi” kaj ĵetis al Remarque, kiu emfaze silentis, pliajn detalojn: de rustimunigo per kampgiziga proceduro de senbriligo* ĝis etendita nukprotektilo kaj interna subŝtofo el ĉevalhararo aŭ stebita felto. Poste li plendis pri la vidmalhelpo dum tranĉea batalado, ĉar la elstaranta fruntparto laŭ intenco devus protekti ĝis la nazopinto.

“Nu, vi ja scias, ke dum atakoj de trupoj, min tre ĝenis tiu peza ŝtalkovrilo. Mi honeste konfesas, ke mi preferis mian elprovitan kaskon de leŭtenanto, cetere kun silka subŝtofo”.

Poste li rememoris ion amuzan laŭ lia propra opinio:

“Cetere, sur mia skribotablo kuŝas tute alia, pli plate formita angla kasko, trapafita kompreneble”.

Post longa paŭzo – la sinjoroj trinkis nun prunbrandon kun nigra kafo – Remarque diris:

“La ŝtalkaskoj M16 kaj poste M17 estis tro grandaj por la anstataŭantoj, do apenaŭ trejnitaj rekrutoj. Ili ĉiam forŝoviĝis. De iliaj infanecaj vizaĝoj videblis nur la timema buŝo kaj la tremanta mentono. Samtempe komike kaj mizere. Kaj mi probable ne bezonas raporti, ke infanteriaj kugloj kaj eĉ etaj ŝrapneloj tamen trapikis la ŝtalon…”

Li mendis plian prunbrandon. Ankaŭ Jünger. Por mi, la knabino, ili mendis duan glason da freŝe elpremita oranĝsuko.

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein

* La tradukinto decidis laŭvorte traduki la esprimojn, kiujn malklare diris la maljuna Jünger, plurajn jardekojn post la eventoj, kaj kiujn ĉetable aŭdis kaj eble ne tute ĝuste memorfiksis la ĵurnalistino, kiun Grass paroligas en ĉi tiuj ĉapitroj. Efektive temas pri truhava ŝtudo, aŭ ventoltubeto (korno), videbla en la suba bildo de M16 (al la du ambaŭflankaj kornoj oni povis fiksi aldonan ŝtalan fruntoŝirmilon kontraŭ deproksimaj pafoj), kaj pri prilaborado de ŝtalo (mattieren), kiu donas al la kasko ne nur korodimunon, sed ankaŭ senbrilecon kaj kamuflan griz-kampan koloron.


1934

Inter ni dirite: oni devintus reguligi tiun aferon pli akurate. Estis mi tro kondukita de personaj kialoj. La embaraso komenciĝis post la tro hasta translokiĝo pro la puĉo de Röhm. De Dachau alkomanditaj, ni transprenis la 5an de julio KZ Oranienburg, mallonge post la anstataŭigo de komplete fuŝula SA-anaro per protektoskipo, cetere de kamaradoj, kiuj antaŭnelonge en Wiessee kaj aliloke senceremonie pritraktis la Röhm-klikon. Ankoraŭ videble elĉerpitaj, ili transdonis al ni la tutan butikon inkluzive de kelkaj SA-subgvidantoj, kies devo estis helpi ĉe la burokrata parto de la transpreno, sed ili montriĝis komplete sentaŭgaj.

Unu el tiuj batemuloj — kun la karakteriza nomo Ŝtalkapo — ordonis veni al apelo la kaptitojn konfiditajn al ni kaj igis la judojn inter ili stari aparte.

Apenaŭ dekduo da figuroj, el kiuj unu aparte kaptis atenton. Ĉiukaze mi tuj rekonis Mühsam. Nedubebla, tiu muzelo. Kvankam en la pundomo de Brandenburg oni jam forsabris la barbon de tiu eksa sovetribelaĉulo kaj cetere ankaŭ sufiĉe sisteme pritraktis lin, tamen restis sufiĉe da li. Inter ni dirite, anarkiisto de la subtila speco kaj krome tipa kafejliteraturanto, kiu dum miaj fruaj jaroj en München prezentis ĝenerale komikan vidaĵon kiel poeto kaj agitanto por absoluta libereco, jes ja, kaj speciale por libera amoro. Nun staris tiu mizeruleto antaŭ mi, apenaŭ alparolebla, ĉar surdigita. Por klarigi li montris al siaj oreloj, kiuj estis parte pusaj, parte krustintaj, kaj ridetis senkulpiĝe.

Kiel adjutanto de brigadestro Eicke, mi raportis al li kaj deklaris, ke Mühsam estas unuflanke sendanĝera kaj aliflanke speciale danĝera, ĉar eĉ la komunistoj timis lian parolfluon. “En Moskvo ili jam estus ekzekutintaj lin”.

Brigadestro Eicke diris, ke mi zorgu pri tiu afero kaj rekomendis specialan pritrakton, kio ja estis sufiĉe komprenebla. Finfine estis Theodor Eicke, kiu persone likvidis Röhm. Sed tuj post la apelo mi faris mian unuan eraron, ĉar mi opiniis, ke mi povis transdoni la filaboron al tiu SA-idioto, Ŝtalkapo.

Inter ni dirite, mi malinklinis pli ol necese ekrilati kun tiu judo. Krome li demonstris dum la pridemandado mirindan sintenon. Al ĉiu demando li respondis per versoj el poemoj, evidente siaj propraj, sed ankaŭ de Schiller: “kaj se vi ne riskos la vivon…”. Spite al manko de kelkaj antaŭdentoj, li recitis scenejtaŭge. Tiu estis unuflanke komika, sed aliflanke… Krome ĝenis min la nazumo sur lia juda nazo… Des pli la rompoj en ambaŭ ties vitroj… Kaj neŝancelebla li ridetis post ĉiu citaĵo…

Ĉiukaze mi lasis al Mühsam kvardek ok horojn kaj donis al li la urĝan konsilon mem fini dum tiu tempolimo. Estintus la plej pura solvo.

Nu, li ne faris tiun komplezon al mi. Do Ŝtalkapo ekagis. Evidente, li dronigis lin en iu klozeto. Mi ne volis scii detalojn. Montriĝis, post detala esploro, ke estis kompleta fuŝaĵo. Kompreneble, poste estis malfacile ŝajnigi suicidon. La manoj en nenatura spasmo. Ni ne sukcesis eligi lian langon. Krome la nodo estis plektita tro sperte. Mühsam neniam kapablus tion. Kaj tiam Ŝtalkapo faris plian merdaĵon, ĉar li dum la matena apelo komandis: “Judoj antaŭenpaŝu por fortranĉo!”, kaj tiel li publike diskonigis la tutan aferon. Tiuj sinjoroj, inter ili du kuracistoj, kompreneble tuj konstatis la fuŝaĵon.

Brigadestro Eicke senplue riproĉis min: “Aŭskultu Ehardt, tion vi, je Dio, devintus solvi pli glate”.

Ne eblis ne konsenti al tio, ĉar, inter ni dirite, tiu afero dum longa tempo postsekvos nin, ĉar ni ne sukcesis silentigi tiun surdan judon… En la eksterlando oni celebris Mühsam kiel martiron… Eĉ la komunistoj… Kaj ni devis fermi la KZ Oranienburg kaj distribui la kaptitojn al aliaj kampejoj. Nun mi denove estas en Dachau, probable por provo.

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein

Notoj

Röhm, Ernst (1887–1934) estis gvidanto de la nazia SA (sturmtaĉmento). Laŭ Hitler, Röhm intencis puĉi kontraŭ lin, tial Röhm kaj aliaj eblaj konspirantoj kontraŭ la nazian diktaturon estis murditaj dum la “nokto de longaj tranĉiloj”. Röhm estis arestita en Bad Wiessee (suda Bavario) kaj mortpafita la 1an de julio 1934.

KZ estas mallongigo de la germana vorto “Konzentrationslager” (koncentrejo).

Protektoskipo (Leibstandarte-SS Adolf Hitler). Elita trupo por protekti gravulojn, parto de SS.

Mühsam, Erich (1878–1934). Verkisto kaj anarkiisto, aktivulo de la bavaria soveta reĝimo de 1919. La nazioj murdis lin la 10an de julio 1934 en KZ Oranienburg.

Eicke, Theodor (1892–1943). Brigadestro (Brigadenführer-SS), kiu organizis la teroron komence en KZ Dachau (suda Germanio). Unu el la ĉefekzekutistoj dum la “nokto de longaj tranĉiloj” (li mortpafis Röhm). En junio 1934 Eicke transprenis KZ Oranienburg (norde de Berlin) kaj organizis en julio la malfondon de tiu koncentrejo.

“kaj se vi ne riskos la vivon…” Poste sekvas: “vi neniam gajnos la vivon” fine de la Rajdista Kanto de Schiller.


1946

Brikpolvo, imagu, ĉie brikpolvo! Enaere, envestaĵe, interdente, kaj ajnloke. Sed ni virinoj ja fajfis pri tio. Plej grave: finfine estis paco. Kaj hodiaŭ oni volas eĉ konstrui monumenton por ni. Jes ja! Estas iniciato por tio: la Berlina Rubvirino! Sed tiam, kiam ĉirkaŭstaris nur ruinoj kaj abunde da rubo inter piedfrapitaj vojoj, tiam ni ricevis sesdek unu pfenigojn dum horo, mi ankoraŭ memoras tion. Certe ni ankaŭ havis pli bonan nutraĵkarton, nomitan numero du, por laboristoj. Ĉar laŭ la dommastrina karto oni ricevis nur tricent gramojn da pano kaj apenaŭ sep gramojn da grasaĵo. Kion vi volas fari kun tia kvanteto? — mi demandas vin.

Estis dura laboro. Malrubigi. Mi kune kun Lotinjo, kiu estas mia filino, disbatis ruinaĵojn en la Centra kvartalo de Berlino, kie ĉio estis plata. Lotinjo ĉiam estis kun infanĉareto. La bebo nomiĝis Felikso, sed li akiris tuberkulozon, pro la ĉiama brikpolvo, mi supozas. Kaj li mortis jam en la kvardek-sepa antaŭ la reveno de ŝia edzo el la kaptiteco. Apenaŭ ili konis unu la alian. Estis milita geedziĝo tiam, ĉar unue li batalis en Balkano kaj poste ĉe la orienta fronto. Tiu geedziĝo ne estis firma. Nu, ĉar interne ili estis tro fremdaj. Kaj li volis neniel helpi, eĉ ne volis porti lignaĵojn el la kvartalo Tiergarten. Volis nur kuŝi sur la lito kaj gapi truojn en la aero. Nu, mi supozas ke li spertis terurajn aferojn en Ruslando. Ĉiam li lamentis, kvazaŭ por ni virinoj la noktoj kun bombardado estus pura plezuro. Tiam lamenti ne taŭgis. Ni ekagis: en la ruinojn, el la ruinoj. Kaj foje ni malplenigis eĉ bombdetruitajn subtegmentejojn kaj kompletajn etaĝojn. Rubon en sitelon, kvin etaĝojn malsupren, ĉar ni ankoraŭ ne havis transportilojn.

Kaj mi memoras, ke foje ni traserĉis parte detruitan loĝejon. Tie estis nenio plu, nur tapeto ĉifonita. Sed Lotinjo trovis en iu angulo pluŝurseton. Ĝi estis komplete polvkovrita, antaŭ ol ŝi frappurigis ĝin. Ni ĉiuj demandis nin, kio fariĝis el la infano, kiu iam posedis tiun urseton. Neniu el nia kolono volis ĝin, ĝis Lotinjo kunportis ĝin por Felikso, ĉar tiam la etulo ankoraŭ vivis. Sed plejparte ni ŝovelis la rubon en puŝĉaretojn aŭ forfrapis la kalkaĵon de kompletaj brikoj. Unue oni jetis la rubon en bombkraterojn, poste transportis per kamionoj al la rubmonto, kiu intertempe fariĝis verda kaj de kie estas bona vido.

Ekzakte! Ankoraŭ kompletaj brikoj estis staplitaj. Lotinjo kaj mi faris popecan laboron: brikfrapado. Estis elstara kolono. Inter ni estis virinoj, kiuj certe spertis pli bonajn tagojn. Vidvinoj de oficistoj, kaj eĉ vera grafino. Mi ankoraŭ memoras: ŝi nomiĝis von Türkheim. Havis verŝajne siajn bienojn en la oriento, mi supozas. Kaj kiamaniere ni aspektis! Pantalonoj el malnova armea ŝirmtolo, puloveroj el lanrestaĵoj. Kaj ĉiuj kun kaptuko supre bone nodita, nu kontraŭ la polvo. Laŭdire estis preskaŭ kvindek miloj en Berlino. Nur rubvirinoj kaj tute neniuj viroj. Estis tro malmultaj. Kaj tiuj kiuj postrestis nur staris ĉirkaŭe aŭ laboris nigramerkate. Filaboro ne estis io por ili.

Sed mi memoras, ke foje, kiam ni ekfrontis rubŝutaĵon kaj devis elfosi fertrabon, mi kaptis ŝuon. Vere, tie viro ankoraŭ estis alkroĉita. Sed li ne plu estis rekonebla, nur ke li anis en la popola milico, ĉar estis brakbendo sur lia mantelo. Kaj tiu mantelo ankoraŭ aspektis uzebla. Pura lano, antaŭmilita varo. Hopla, mi diris al mi kaj forprenis la bonan pecon antaŭ ol la viro estis forportita. Eĉ la butonoj ĉeestis. Kaj en unu poŝo de la mantelo estis buŝharmoniko de Hohner. Mi donacis ĝin al mia bofilo por gajigi lin iomete. Sed li ne volis ludi. Kaj se li ludis, do nur malgajajn pecojn. Mi kaj Lotinjo estis tute malsimilaj. Ĉio devas avanci. Kaj tiel fariĝis iom post iom.

Prave! Mi ricevis laborlokon en la manĝejo de Urbodomo Schöneberg. Kaj Lotinjo, kiu dum la milito ja estis “fulmknabino”, lernadis en la popola altlernejo stenografion kaj maŝinskribadon. Ŝi rapide ricevis postenon kaj estas nun, post la eksedziĝo, iaspeca sekretariino. Kaj mi ankaŭ memoras, kiamaniere Reuter, kiu estis tiutempe urbestro, laŭdis nin ĉiujn. Kaj plej ofte mi partoprenas, kiam la rubvirinoj renkontiĝas denove, por kafo kaj kuko ĉe Schilling sur Tauentzien. Ĉiam estas gaje tie.

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein


1955

Jam en la antaŭa jaro staris nia unu-familia domo, parte financita de ŝparkontrakto (mi kredas kun Wüstenrot), kiun nia paĉjo kiel ŝtatoficisto — kiel li diris — “en relative bonordaj cirkonstancoj” riskis fari. Tamen la domo, en kies kvin kaj duono da ĉambroj ne nur ni, la tri knabinoj, sed ankaŭ panjo kaj avinjo tre rapide bonfartis, estis konstruita sen bombrifuĝejo, kvankam paĉjo ĉiam asertis, ke li ne timis la aldonajn kostojn. Jam dum la konstruplanado li skribis leteron post letero al la plenumonta firmao kaj al la kompetenta aŭtoritato kaj aldonis fotojn de atomfungoj super usonaj testteritorioj kaj de — kiel li diris — “relative nedamaĝitaj provizoraj protektlokoj” en Hiroŝima kaj Nagasaki. Li eĉ proponis iom senhelpajn konstrudesegnaĵojn de kelĉambro por ses ĝis ok personoj kun kluzenirejo kaj ekstera prempordo kaj simile ekipita rezerva elirejo. Tre granda estis lia seniluziiĝo, kiam tiuj — kiel li diris — “en la atomepoko por relative granda parto de la popolo nemalhaveblaj protektaj aranĝoj” ne estis konsideritaj. Laŭ la konstruoficejo, mankis ŝtataj direktivoj.

Paĉjo tamen ne estis rekta kontraŭulo de la atombombo. Li akceptis ĝin kiel necesan malbonon, kiun endis agnoski dum la monda paco estis minacita de la sovetia povo. Sed fervore li estus kritiketanta la klopodojn de posta kanceliero ĉesigi ĉiun diskuton de civilprotektado. “Balottaktikaj fipretekstoj, — mi aŭdas lin diri, — li ne volas maltrankviligi la popolon, konsideras atomkanonojn kiel nuran evoluigon de artilerio kaj eĉ pensas, ke li estas sagaca, tiu ruzulo.”

Ĉiukaze nun nia dometo estis finkonstruita kaj baldaŭ oni nomis ĝin en la tuta najbarejo la “triknabina domo”. Kaj ankaŭ la ĝardeno estis kultivenda. Ni rajtis helpi dum la plantado de la arboj. Tiam ne nur panjo, sed ankaŭ ni infanoj rimarkis, ke paĉjo klopodis en ombra parto de la ĝardeno lasi neuzita konsiderinde grandan kvarangulon. Nur kiam avinjo — severe laŭ sia kutimo — pridemandadis lin, li rivelis sian planon kaj konfesis, ke li intencas plani subteran bunkron laŭ la plej novaj konoj de la Svisa Civilprotektado, kiu estis — kiel li diris — “relative bonkosta”.

Paĉjo ekagis, nur kiam somere iuj gazetoj raportis pri la teruraj detaloj de atommanovro, kiu estis farita de ĉiuj okcidentaj povoj la 20an de junio 1955 kiel “Operacio Carte Blanche” kaj deklaris la tutan Germanion kaj ne nur nian federacian respublikon kiel scenejon de atommilito kaj kies rezulto estis laŭ tre malneta takso ĉirkaŭ du milionoj da mortintoj kaj tri milionoj kaj duono da vunditoj, kompreneble sen kalkuli la orientgermanojn.

Bedaŭrinde li rifuzis helpon por sia projekto. La malagrablaĵo kun la konstruaŭtoritato gvidis lin tien, ke li — kiel li diris — nur volis fidi “sian propran forton”. Eĉ avinjo ne povis malhelpi. Kaj kiam venis la novaĵo, kia danĝero eliris de nuboj migrantaj ĉirkaŭ la terglobo kun konsiderinda atoma ŝarĝo kaj ke ilia rompo la tiel nomata “Fall Out” povus okazi kiam ajn, kaj eĉ pli malbone, ke jam en 1952 estis tiel konstatita nubo super Heidelberg kaj ĉirkaŭaĵo, do rekte super ni, tiam ne plu eblis bridi paĉjon. Nun eĉ avinjo estis konvinkita de la — kiel ŝi diris — “fosumado” kaj ŝi financis multajn sakojn da cemento.

Sen helpo paĉjo fosis post oficofino (li estis departementestro en la kadastrejo) kvar kaj duonan metrojn profundan truon. Sen helpo li sukcesis dum unu semajnfino betoni la cirklorondan fundamenton. Kaj li finstarigis la en- kaj el-irejon kune kun la kluzĉambroj en muldbetono. Panjo, kiu normale retenis sian kuraĝigon, abunde laŭdis lin. Eble pro tio li rezignis pri helpo, kiam temis pri kovrado de la kupolo de nia — kiel li diris — “relative atomsekura familibunkro” kaj pri ĝia betonado. Ankaŭ tio ŝajne sukcesis. Li estis sub la ronda kupolo por kontroli la internon de la bunkro, kiam okazis la akcidento. La tegmento cedis. La betonmaso ŝutiĝis sur lin, kaj ajna helpo estis tro malfrua por li.

Ne, ni ne finis lian planon. Ne nur avinjo kontraŭis. Sed mi partoprenis ek tiam dum Paskaj kontraŭatommarŝoj, kion paĉjo certe ne estus aprobinta. Dum jaroj mi kontraŭis. Kaj eĉ en la matura aĝo mi estis kune kun miaj filoj kontraŭ la Pershing-misiloj en Mutlangen kaj Heilbronn. Sed tio ne multe efikis, kiel oni ja scias.

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein


1963

Loĝebla revo. Restanta kaj solide ankrumita fenomeno. Aĥ, kiom mi kapablis entuziasmi! Ŝipo, aŭdace planita velanto kaj samtempe muzika vaporŝipo, kuŝas salmokolora proksime al la ĉion disiganta malbela muro, alstrandiĝita en dezerta ĉirkaŭaĵo kaj alfrontas la barbaremon per superstarita pruo kaj estas – kiel videblis poste, kompare al kelkiuj konstruaĵoj, eĉ se iliaj konceptoj estis tiom modernaj – disigita en la surrealon.

Oni nomis mian jubiladon knabinaĝe ja adoleske freneza, sed tamen mi ne hontis pro mia entuziasmo. Pacience, eble eĉ pro orgojla trankvileco mi suferis la mokojn de la pli aĝaj vestgardistinoj, ĉar mi sciis, ke mi, la filino de kamparano el la fora regiono Wilstermarsch kaj nun danke al stipendio diligenta studentino pri muziko, kiu nur malofte kaj pro la teda mono deĵoris kiel vestgardistino, ne rajtis al laŭta aroga ĉioscio. Krome la mokoj de miaj maturaj koleginoj malantaŭ la vestejo estis bonkoraj: “Nia fluta knabino jam refoje ekzercas la plej altajn tonojn”, – ili diris kaj aludis al mia instrumento, la traversa fluto.

Certe, estis mia adorata majstro Aurèle Nicolet, kiu kuraĝigis min, kaj certe multajn aliajn knabinojn kun inklino al revemo, elokvente esprimi entuziasmon, ĉu por ideo servanta la homaron, ĉu por alstrandigita ŝipo kun la nomo Filharmonio. Ja ankaŭ li estis arda revanto, kies krispa hararo flamis kaj – kiel mi iam opiniis – tente alloga aspektis. Ĉiukaze li tuj tradukis mian komparon kun la alstrandigita ŝipo en la francan: “bateau échoué”.

La berlinanoj uzis sian spriton, ĉar ili miksis la tendsimilajn elementojn de la konstruaĵo kun la centra pozicio de la dirigento kaj reduktis senhezite la grandan konstruaĵon al la triviala nomo: “Karajana Cirko”. Aliaj laŭdis kaj riproĉis samtempe. Kolega envio de aliaj arkitektoj estis esprimita. Nur profesoro Posener, kiun mi ankaŭ adoris, diris ion pravan kun tiu rimarko: “Estis rezervita por Scharoun konstrui piranjeskan spacon kaj transformi ĝian malliberejan karakteron en ion festoplenan”. Tamen mi ne ŝanĝis opinion. Por mi ĝi estas ŝipo, mallibereja ŝipo, en kies interna vivo loĝas, animas kaj regas la muziko, aŭ, se vi volas, en la spaco malliberigita kaj samtempe liberigita muziko.

Kaj la akustiko? Ĉiuj, preskaŭ ĉiuj, laŭdis ĝin. Mi ĉeestis, havis la privilegion ĉeesti, kiam oni testis ĝin. Nelonge antaŭ la solena malfermo – kompreneble Karajan pretendis al la naŭa simfonio – mi enŝteliĝis sen peti permeson en la mallumigitan koncerthalon. La balkonoj estis apenaŭ videblaj. Nur la plej malsupra podio estis lumigita per verŝlumo. Tiam alvokis min grumblema bonkora voĉo: “Ne nur stari tie, knabino! Ni bezonas helpon. Rapide al la podio!” Kaj mi, kiu neniam hezitis kontraŭdiri, obstina filino de kampulo el fora regiono, tuj obeis kaj rapidis laŭ ŝtuparo malsupren, post kelkaj ĉirkaŭvojoj en la lumo, kaj ricevis de iu homo, kiun mi poste konis kiel akustikulon, revolveron kaj mallongan klarigon. Tiam denove sonis el la mallumo de la koncertejo, tute en ĉeloj staplita, la grumblema voĉo: “Ciuj kvin pafoj unu post la alia. Ne timu, knabino, estas senkuglaj kartoĉoj. Ek, mi diras, ek!”

Tiam mi levis obeeme la revolveron, faris tion sentime kaj aspektis, kiel ili raportis al mi poste, “bela kiel anĝelo”. Staris do kaj premis kvin fojojn por ebligi la akustikan mezuradon. Kaj jen, ĉio sukcesis. La grumblovoĉo en la mallumo apartenis al Hans Scharoun, kiun mi ekde tiam tiom adoris kiom antaŭe mian instruiston de fluto. Tial – eble ankaŭ sekvante mian internan voĉon – mi forlasis la muzikon kaj studas nun entuziasme arkitekturon. Sed de tempo al tempo – ĉar nun mi estas sen stipendio – mi daŭre asistas kiel vestogardistino. Kaj mi spertas de koncerto al koncerto, kiel muziko kaj arkitekturo komplementas unu la alian, aparte tiam, kiam ŝipkonstruisto samtempe malliberigas kaj liberigas la muzikon.

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein

Notoj

Nicolet, Aurèle (1926–). Svisa flutisto, solflutisto en la Berlina filharmonia orkestro (1950–1959), profesoro en la Berlina muzika akademio (1952–1965).

Karajan, Herbert von (1908–1989). Aŭstria dirigento, gvidanto de la Berlina filharmonia orkestro dum 35 jaroj (1954–1989).

Posener, Julius (1904–1996). Germania judo, arkitekto, fakulo pri historio de arkitekturo. Forlasinte Germanion en 1933, li revenis en 1961 kaj laboris kiel profesoro en la Berlina arta universitato ĝis 1971.

Scharoun, Hans (1893–1972). Germana arkitekto, projektinto de la Berlina filharmonio, finkonstruita en 1963.

La Berlina filharmonio

1991

“Mortintoj ne videblas. Nur ŝancelaj koordinatoj kaj trafoj, laŭdire celprecize. Ĉio iras kvazaŭ infanludo”.

“Kompreneble, ĉar CNN havas la televidrajtojn de tiu milito kaj jam nun tiujn por la venonta kaj postvenonta”.

“Sed brulantaj oleokampoj videblas”.

“Ĉar temas pri oleo, nur pri oleo”.

“Tion scias eĉ la idetoj, ĉie surstate. Tutaj lernejoj estas malplenaj kaj survoje, plej ofte sen instruistoj, en Hamburgo, Berlino, Hanovro…”

“Eĉ en Schwerin kaj Rostock. Kaj kun kandeloj, ĉar antaŭ ĉirkaŭ du jaroj ĉie…”

“… dum ni ankoraŭ babilaĉas pri la sesdek-oka jam, kiel ni tiam rigorege kontraŭ la milito en Vjetnamio, kontraŭ Napalmo kaj kaj kaj…”

“… sed hodiaŭ ne kapablas levi la pugon dum ekstere la infanoj…”

“Ne kompareblas. Ni havis almenaŭ perspektivon kaj io kiel revolucio koncepto dum nur kun kandeloj…”

“Sed kompari Saddam kun Hitlero, tio eblas, ĉu? Ambaŭ sur unu denominatoro kaj tuj ĉiuj scias, kio estas bona kaj kio malbona”.

“Nu, tio estis intencita metafore, sed intertrakti, pli longe oni devintus intertrakti kaj per ekonomia bojkoto premi kiel en Sudafriko anstataŭ milite…”

“Kia milito, do? La prezento, kiun bone aranĝis CNN kun Pentagono, kaj kiun nun spertas la norma uzanto sur la palvitraĵo aspektas kiel artfajraĵo, speciale aranĝita por la sidĉambro. Tutpure, neniuj mortintoj. Vi vidas kvazaŭ sciencfikciaĵon kaj mordetas salitan kukaĵon samtempe”.

“Sed la brulantajn oleokampojn oni vidas kaj bomboj falantaj sur Israelo, tiel ke la homoj nun en la kelo kun gasmaskoj…”

“Kaj kiu dum multaj jaroj armis Saddam-on kontraŭ Irano? Ekzakte, usonanoj kaj francoj…”

“… kaj germanaj firmaoj. Jen, longa listo, kiu liveris kion: abunde da altkvalitaĵoj, rakedakcesoraĵoj, kompletaj venenkuirejoj kun receptoj…”

“… tial eĉ tiu Biermann, kiun mi ĉiam supozis pacifisto, favoras la militon. Li diras eĉ…”

“Nenion li diras, sed denuncas simple ĉiujn, kiuj ne estas samdirektaj kun li…”

“kaj la infanojn kun la kandeloj, kiuj estas por la paco, li nomas ploraĉulinoj…”

“Ĉar tiuj idetoj estas sen socia celo, sen perspektivo, sen argumentoj, dum ni tiam…”

“… nu Nenio sango kontraŭ oleo jam diras ion…”

“Sed ne sufiĉe. Kiam ni kontraŭ la vjetnama milito…”

“…nu, Ho Ho Ho Ĉi Minh! ankaŭ ne estis frapa argumento …”

“Ĉiukaze nun estas la infanoj sur stratoj kaj placoj. Nun ankaŭ en Munkeno, Stuttgart. Pli ol kvin mil. Eĉ el infanvartejo ili partoprenas. Faras silentajn marŝojn inter kriegaj minutoj. Mi havas timon! Mi havas timon! — ili vokas. Tio neniam okazis antaŭe en Germanio, ke iu senkaŝe konfesas… Laŭ mia opinio…”

“Opinioj estas merdo! Rigardu tiujn idetojn. Sube Adidas, supre Armani. Dorlotitaj infanaĉoj, kiuj nun timas pri siaj ŝikaj vestaĵoj, dum ni en la sesdek-oka kaj poste kiam temis pri Okcidenta Trajektorio kaj eĉ pli poste kontraŭ Pershing II en Mutlangen kaj aliloke… Estis vere rigore tiam! Kaj nun alŝancelas tiuj idetoj kun kandeloj…”

“Kaj do? Ĉu ne komenciĝis tiele en Lepsiko? Mi estis tie, kiam ni ĉiulunde pace ekde la Nikolaopreĝejo. Ĉiulunde, jes ja, ĝis tiuj superuloj ektremis…”

“Ne eblas kompari kun hodiaŭ”.

“Sed Hitlero kaj Saddam. Ambaŭ sur unu poŝtmarko. Tio eblas, ĉu?”

“Ĉiukaze brulas oleokampoj…”

“Kaj en Bagdado tuta bunkro de civiluloj…”

“Ĉe CNN ja estas tute alia filmo…”

“Komprenu jam. Tio estas estonteco. Jam antaŭ la milito ili aŭkcias la televidrajtojn kontraŭ plej alta oferto…”

“Tion vi povas jam anticipe produkti, ĉar la sekva milito venos certe. Aliloke aŭ denove ĉe la Golfo.”

“En Balkano kontraŭ serboj kaj kroatoj certe ne…”

“Nur kie estas oleo…”

“Mortintoj ankaŭ tiam ne aperos…”

“Kaj timon, veran timon spertas nur la infanoj, nur…”

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein


La supraj eroj aperis en La Ondo de Esperanto: 1999, №11 (61); 2000, №8–9 (70–71); 2004, №2 (112); 2005, №3 (125); 2006, №1 (135); 2007, №2 (148); 2008, №1 (159); 2009, №1 (171); 2010, №1 (183); 2011, №1 (195); 2012, №1 (207); 2013, №3 (221); 2014, №2 (232); 2015, №3 (245).


Germanlingva literaturo en Esperanto | Hejmo